158245.fb2
Doni manĝaĵon al la leono, ŝovi
la manon en la kaĝon aŭ timigi la
bestion kiel ajn
e s t a s s e v e r e m a l p e r m e s i t e!
Li fermis siajn okulojn, ĉar li deziris vekiĝi, sed la bestio Aladaro Wendriner denove ternis en lian vizaĝon, ke li devis side leviĝi. Sed ĝi daŭris nur momenton, ĉar kion li nun vidis, li surdorsiĝis pro tio, kvazaŭ Drugiĉ laŭkutime estus batinta lin je la kapo leĝere per io.
5
Sinjoro Vanek ne estis straigita antaŭ la militan tribonalon pro la mallonga restado en la ĉelo de la fifavoratino de la sultano, sed li estis tre multe enkarcerigita pro tiu afero kaj krome ankaŭ pro aliaj miskomprenoj. Lia restinta puno altiĝis tiel, iun tagon li diris:
— Se ekzistas laŭjora transpreno de rajtoj pri tiaĵo, tiam eĉ mia pranepo sidos en la karcero anstataŭ mi.
Sinjoro Vanek, kiel ĝenerale la tre bonorda, la formalaĵojn estimanta etburĝo, sen la sablonoj de sia vivo, inter ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, fariĝis pli demoraliĝinta, pli malpura kaj tramp, ol la unuokula, turka Mehar, kiu multfoje batis lin de tiam, pro liaj deklaroj pri la vetero, sed sinjoro Vanek jam alkutimiĝis al tio, kiel tiom da aliaj aferoj, pri kiuj li ne komprenis, kial tiuj apartenas al la tagordo de la kolonia armeo?
Cetere ankaŭ Mehar ricevis punon konstante, ĉar li ŝatis drinki, kaj li finis ĝin nur tiam, kiam li svenis.
Eĉ nun ili malliberadis kune, kaj sinjoro Vanek prepariĝis dormi sur la malpura, insektohava ŝtonplanko. Mehar batis lin post la vespermanĝo, kaj ili nun volis dormi.
Sed subite sinjoro Würfli alvenis viziti ilin.
— Hodiaŭ nokte vi havos bonan sorton… — li flustris el la pordo. — Mi parolis kun la soldatservisto de la generalo. Mi pensas, ke mi halpis vin.
— Vidu, sinjoro frenezulo — li respondis malesperiĝinte — , cetere mi havas tiel multe da problemoj, kial vi helpas min?
…Sed la enigma dancinstruisto foriris senvorte, kaj sinjoro Vanek fermis siajn lacajn, varmegaj palpebrojn por dormi post longa ĝemo.
Dio mia! Kiom da suferoj!
Sed post unu horo oni vekis lin el la dormo. La majorkapitano estis tiu.
— Ellitiĝu! Vi devas iri al la kolonelo!
— Sed mi petas vin… li senkulpigis sin timiĝinte — , kion mi faris en mia sonĝo? Mi klopodis kuŝi en rektiĝinta korpopozicio, kaj mi dormis tre modeste…
Vane estis ĉio. Li devis iri. Oni akompanis lin al la privata loĝejo de la kolonelo, kie estis gastoj tiun tagon.
Li staris tie, vid-al-vide al la societo, iom timeme kaj palpebrumante pro la lumo de la lampoj.
— Hodiaŭ vespere mi bezonus lertan soldaton. Iu diris al mia soldatservisto, ke vi estas nia homo — diris la kolonelo gaje, kaj frosto trakuris sur la dorso de sinjoro Vanek.
— Mi pets vin… — li balbutaĉis. — Mi… vere tre ĝojas…
— Nu, amiko mia — diris la kolonelo — , tiam ĉio estas en ordo. Nun muziku al ni!
Sinjoro Vanek ekŝanceliĝis pro timiĝo, kvazaŭ li estus batita je la brusto.
— Mi aŭdis, ke vi estas artisto. Se vi ne scius, senrangulo, ankaŭ mem estas artisto. Poeto…
— Mi gratulas — balbutaĉis sinjoro Vanek kaj staris heziteme.
— Nu? Ĉu vi volas diri ion?
— Mi petas vin… la prizono kaj la turka sveda gimnastikisto suferigis min tiel, ke mi ne povus levi la arĉon…
— Ĉu vi eĉ vilonludas?
Sur la vangoj de sinjoro Vanek fluis larmoj, densaj, amaraj larmoj kaj ekparolis jene:
— Jes… mi scipovas ĉion… Vilonludi, pentri, nomon de bestoj… Mi estas tre multflanka soldato.
La societo rigardis la plorantan viron konsternite. Blankhara oficiro ne hontis kaj propramane ŝovis seĝon apud la multe suferintan, eksterodinare trampan, plorantan soldaton.
— Eksidu, amiko mia… Nu sidiĝu, trankvile…
La kolonelo signalis okule, kaj lia servisto alportis manĝaĵon por la multe suferinta homo. Rilate al multe suferinta homo sinjoro Vanek manĝis tre bonapetite. La societo konsistis nur el malnovaj, koloniaj homoj, ili estis okulaj atestantoj de tiom da afrikaj tragedioj kaj rigardis severe la enigman legianon. Laura de Pirelli, la itala kantistino de la operdomo en Oran ĵetis longan, malgajan, sed tre varman ekrigardon al sinjoro Vanek.
La artistino estis iom kurpulenta, kaj kiel ĝenerale la virinoj grasiĝemaj, ŝatis la romantikon.
— Diru, amiko mia — ŝi diris al la interesa, drameca soldato, kiu manĝis la rostbif-on kun suferanta vizaĝo. — Kio estas tio, kion vi pleje malhavas ĉi tie?
— Iom da mustardo… aŭ acidigitan kukumon en panfermento — li ĝemis malgaje, kaj lia tuta vizaĝo brilis, kiam li ricevis ĝin.
— Kiel vi nomiĝas? — demandis la kolonelo.
— Van… Ni havas veran nomon, kaj mi havas pseŭdonomon. Neniun mi scias precize.
La kolonelo malfermis libron, kiu kuŝis sur la tablo, kaj laŭ la insigno, kudrita sur lian kamizolon li konstatis la nomon:
— Vi estas Ivan Gorĉev… Sankta Dio! Vi… En Nico vi havis kontakton kun…
Sinjoro Vanek kapjesis amare.
— Prave. En Nico mi havis kontakton! Vi divenis tion sinjoro stabkuracisto!
Pierre Boussier, ĉar li estis la kapitano, paŝis tute proksime al li, li rigardis lin kaj diris denove:
— Disinjoro… Gorĉev!
Sinjoro Vanek ĝemis. Li estis klarvida pri tio, ke lia nepizorgita eksteraĵo konsternis la kapitanon tiel.
— Iru en la antaŭĉambron por momento!
Sinjoro Vanek iris en la antaŭĉambron, kaj apogiĝinte al kamizolo de oficiro, li ekdormis profunde en sida pozicio.