158245.fb2
Sed pli kuraĝe kaj malpli bone ol Gorĉeva ankoraŭ malmultaj homoj direktis aŭton en la mondo. Tamen li evitas la katastrofon. Ne miskomprenu: ne li evitas la katastrofon. Ne, kredu tion, li enveturas ĝin ĉiumaniere! La katastrofo evitas lin. Tio estas la situacio. Nun ekzemple li traveturegas sub la trafiklampo, kiu lumas ruĝe!
Bremsoj grincas apud li.
Ŝoforoj blasfemas.
Ĉambristino ŝrikas ĉe la fenestrokornico kaj kovras siajn okulojn per la senpolviga ĉifono…
Kaj la taksio veturegas plu!
Haho!
Tiu homo estas fortunido… Ili jam kuregas sur tiu serpentuma vojo, kiu kondukas al la kazino de Montekarlo, kaj la junulo ridante svingas per la pajloĉapelo.
La aŭto de la virino en ruĝa vestaĵo haltas antaŭ la hotelo Parizo. La taksio post kaprica turniĝo traveturinte belegan, anglan ĝardenon, ornamanta la mezon de la placo, kun iom da miskalkulo, sed kun proksimume preciza bremsado ĝi haltas.
…Nur parto de la varmoforigilo penetras sub la enirejon de la hotelo, sed tio povas okazis al kiu ajn.
La frenezulo elaŭtiĝas trankvile kaj transdonas milfrankan monbileton al la timiĝinta pordisto. Ŝajnas, ke li ne uzas malpli grandan denominacion. La pordisto kliniĝadas kaj ordonas retroirigi la taksion apud la trotuaron.
Gorĉev rapidas al la time staranta knabino kun triumfa rideto. Sed nun ĉi foje li ne evitas la karambolon.
De ie aperas larĝŝultra, elegante vestita, blonda giganto kun severa vizaĝo. Li ekvidas Gorĉev-on kaj okulmezuras lin kun malvarmkonduta rigardo.
— Ĉu vi konas tiun virinon, Anette? — li demandas la knabinon.
— Ne! Kaj ĵus mi volis ŝanĝi tiun neelteneblan situacion — respondas gaje la matroso, havanta Nobel-premion.
— Ĝi estas altrudiĝo.
— Sinjoro, ŝajnas, ke vi ne estas sperta pri la modo de la sinjoroj. Hodiaŭ jam neniu havas maldecajn manierojn, portante tiel belan, dubutonvican jakon.
— Ĉu vi inklinas doni kontentigon pro tiu ofendo?
— Kompreneble — instigas lin Gorĉev bonhumore — , sed mi ne havas tempon por longa procedo. Se vi persistas serioze ĉe via batalema ideo, ni povas interbatadi, sed nur eksprese rekomendite.
— Sciu! Mi estas barono Lingeströmt.
La alia hezitis iomete.
— Miaflanke mi estas princo Cervonec — li respondis poste — , ĉefleŭtenanto ĉe la gvardio, cara elmigrinto kaj tiaĵo… Kie estos la batalo, frategĉjo?
La knabino staris paraliziĝinte.
— En la kazino por oficiroj de Monako, mi opinias, ke eĉ nekonate la sinjoroj estos je nia dispono. Mi atendos vin tie — diris Lingeström kaj sidis en la atendantan taksion.
Je lia plej granda surprizo princo Ĉervonec okupis lokon sur la stirejo kaj mallevis la flagon de la taksimetro.
— Mi tre bedaŭras, kara Duel-oviĉ baronĉjo — li diris malantaŭen, poste li ekfunkciigis la motoron, kaj la taksio forveturis kun ties duonfreneza stiristo, krome kun la kosternita Lingeström.
2
Anette Laboux staris antaŭ la hotelo malgaje. La konstante ridetanto ja estas nekontesteble impertinenta iomete, sed li estas ŝercema homo kun kara vizaĝo. Lingeström, tiu koloso, kiu vivas nu por la sporto, kaj certe li estas ankaŭ skerm-ĉampiono, ĉu li distranĉos la ventkapan, konfuzan, sed afablan frenezulon? Fine ja kiarajte batalos tiu Lingeström por ŝi? — ŝi demandis sin kun posta indigno. Li ne estas ŝia fianĉo!
Ŝi tute ne amas la baronon. Absolute, kiu estas la barono? Duonjaron, ke li aperis subite en ilia domo, kaj li multe traktadis kun ŝia patro, sed ĉiam nur inter kvar okuloj. De tiam li tre klopodas, ke la knabino trovu lin simpatia. Lia klopodo ĝis nun ne havis sukceson.
Ŝi eksidis ĉe iu lunĉotablo kaj trinkis frambosiropon kun sodakvo tre malgaje…
Post pli ol unu kaj duono da horo alvenis aŭto kun skuiĝantaРbruo. Tiu veturilo estis taksio, kaj la ĉe la direktilrado sidis la freneza fremdulo, portanta pajloĉapelon kaj monoklon!
La aŭto nun haltis sufiĉe lerte, apud la trotuaro. Ĝi apenaŭ tuŝi kun iom la bufron de iu tie staranta veurilo kun iom da frakasbruo.
Sed la fremdulo ne zorgas pri tiaj bagateloj, kiel kurbiĝinta bufro. Resume li haltis tute bone manovrinte. Li rapidis rekte al la knabino kaj eksidis.
— Mi esperas, ke vi ne enuis?
— Vi… — balbutaĉas Anette… — iris kun barono Lingeström. Kio estas al la barono?
La junulo mallevis siajn okulojn kaj turnadis sian pajloĉapelon embarasite.
— Respondu!
— Mi detranĉis lian iun orelon — li konfesis honteme. — Ĉu mi faris ion malbonan?
3
— Ĉu Lingeström vudniĝis??!
— Nu… li ricevis iom da memoraĵo, sed fine je tia afero pri orelo… precipe, se oni rekudras ĝin…
— Ĉu li… vundiĝis je la orelo?
— Kaj… je la kapo…
— Ĉu ankaŭ je la kapo?…
Ĝorĉev kapjesis penteme.
— Ĝi ne estas granda tranĉo, nur dek du centimetroj, se mi ne troigas… ĝi estas nur iomete profunda. Tio ne estas mia kulpo. Kiam mi tranĉis lian vizaĝon kaj bruston, la kuracisto proponis ĉesigi la duelon. Sed Lingeström estas diligenta homo, kaj li volis skermi plu ĉiumaniere, kvankam li jam estis gluplastrita trae-tratrae, kaj li estis tia, kiel kolera afiŝkolono.
— Oni devus meti vin en la frenezulejon! Ĉu vi ne hontas, kiel princo, kion vi faris?
— Kiu diris, ke mi estas princo?
— Vi.
— Tute ne temas pri tio! Mia nomo estas Gorĉev, kaj mi ne estas princo.