158245.fb2
— Mi petis konsilon, ĉar mi ankoraŭ neiam striglis, kaj mi pensis, ke la dancinstruisto estas sperta pri la flegado de la ĉevaloj.
— Ĉu jes?! Vi ambaŭ iru en la stalon! Striglu la tri ĉevalojn!
Kiam la pordo de la stalo femiĝis malantaŭ ili, sinjoro Würfli turnis sin kolere al la sekretario.
— Diru, kial vi favoras min ĉe la serĝento?! Sen tio li malamas min sufiĉe!
— Se la instanco devigus la danc- kaj etiketinstruistojn viziti siajn proprajn lernohorojn, ĝi estus pli bona, ol la vakcinado kontraŭ variolo kaj tifo entute.
Poste ili jam ne paroladis, ili nur frotis la ĉevalojn dum du tutaj horoj. Tiam venis la serĝento, li ĉirkaŭrigardis kaj demandis kun naiva miro, kial ili ankoraŭ ne komencis labori? Kiam li aŭdis, ke tiuj malsekaj, hirtigitaj ĉevaloj jam estas striglitaj, li ne kredis siajn orelojn.
— Ĉu laŭ vi, ĝi estas striglado? Respondu sincere!
Sinjoro Vanek rigardis la malgajajn ĉevelojn per kompetentaj okuloj.
— Komence ĝi estas sufiĉe esperiga — li diris kun objektiva rekono.
Ili striglis ankoraŭ dum kvar kaj duonon da horoj. Kaj sinjoro Vanek decidis: li dizertos el la legio!
— Mi malamas la rompon de kontrakto — li diris al Würfli — , sed post tiuj, kiel oni traktis min, oni ne kalkulu min. Mi dizertos!
— Eblas, ke oni ne serĉos vin — diris sinjoro Würfli, verŝajne li aprobis la decidon.
— Mi veturos en Italion, mi laboros kaj ankaŭ virino estos kun mi!!
— Ĉu vi muzikos?
— Momente ŝi volas kanti. Sed mi konsentas. La makaronoj kaj la ŝpagetoj kun tomata saŭco kompensos min pro multe da aferoj.
Sekvan tagon sinjoro Vanek malaperis el la fortikaĵo, kaj dum la radio dissendis lian identigan priskribon en ĉiu tria horo, li denove loĝis en sia kutima medio; ĉe Laura de Pirelli, en komforta vestoŝranko, kiun la artistino, kompare al la eblecoj, aranĝis por li hejmeca.
1
Eblas, ke ĉiuj pasaĝeroj kaj la akompanantoj de la dekkvar karata aŭto mortas, se André ne prutepetas en Oran la kolektaĵon de la koktel-receptoj de kuiristmajstro Boudoin. Ĉar tiu libro en la moneto da la renversiĝo falis antaŭen, kaj la lakeo, kaŭranta sur la malgranda sidejo tuj provis kapti ĝin, ĉar li respondecis pri la unuka, mane skribita libro.
Tiel okazis, ke post la libro, ankaŭ André ruliĝis sub la sidejon de la ŝoforo, kaj kaŝiĝinte tie, li evitis la atenton de la rabistoj. Kiam la banditoj forgalopis, li aperis subite, sub sia akselo kun la kolektaĵo de la koktel-receptoj de Boudoin, en rektiĝinta, lakea korpoteno, sed kun sanganta nazo, kaj senigita de la du trionoj de sia vestaĵo.
— Se vi permesas, sinjoroj, mi liberigos vin de viaj ŝnuroj.
Kelkaj homoj respondis al li, kaj ili diris ne belajn vortojn. Jam estis malfrua vespero, kiam la tro laciĝinta kompanio atingis Azumbar-on. Oni tranĉis la kablon de la telegrafo, nur do arabaj ĝendarmoj estas la instanco de la oazo.
Kion nun fari? Ili enlitigis Laboux-on, kiu havis altan febron.
La sorto estis kontraŭ ni — grumblas de Bertin.
Anette diras nenion. Ŝi opinias alie. Ĝi estas la puno de Dio. Ankaŭ la knabino estas finlaciĝinta… Ŝi deziras bonan nokton kaj sin fortrenis al sia ĉambro… Sed ankaŭ de Bertin.
Laboux kuŝas kun malfermitaj okuloj en la mucida, argilbrika ĉambro, muŝvora kolubro rigardas lin de sur la plafono kun pulsanta gorĝo, kaj en la prema, nokta silento de la oazo ia birdo kriĉas kelkfoje: Iki-vivi!.. Silento… Ikivivi…
Liaj okuloj vidvibras, kaj iafoje la mucidaj, flavaj muroj falas al li… Gorĉev…” li ĝemas mallaŭte, kaj kiam la pordo malfermiĝas, li scias bone: li estas tiu. Li venis…
Ikivivi…
2
Vere Gorĉev enpaŝis. En ĉifita, polvokovrita uniformo, kaj leono venas apud li pigre, dormeme, palpebrumante.
— Bonan vesperon — li diras ridetante. — Sinjoro Wendriner, restu silenta.
Antaŭ la okuloj de la malsanulo estas tiel forviŝiĝinta la vizio kaj tiu stranga, granda, tien-reen paŝanta leono. Li ne timas.
— Vi aspektas malbone, Leboux — diras la impetinenteta fantomo — , hodiaŭ ni ne interbatados.
— Kial vi mortis?… — flustras la malsanulo.
— Kio okazis?… — miregas la reaperanto timiĝinte.
— Ĉu ekde nun mi ĉiam vidos vin tiel? Tiuj okulojn, la vizaĝon…
— Nu kaj? Ĉu mi estas malbela?… Aŭskultu min, Laboux, mi ankoraŭfoje reakiris vian aŭton.
— Vi estis ankaŭ tiam… — spiregis Laboux. — Mi vidis vin en la nebulo…
— Ĉu vere?… Interese. Pfuj, sinjoro Wendriner!.. Mi ne povas diciplini tiun emeritan, maljunan bestion — li diras, ĉar la leono flaradas la pendantan manon de la malsanulo. — Ĝi malutilas al neniu. La kompatinda estas maljuna akrobato, kaj mi pensas, ke ankaŭ vegetarano, ĉar ĝi manĝis en la pordo poton da verda farbo.
— Ne… ne!.. — balbutaĉis la malsanulo. Tio… ne eblas…
— Ankaŭ mi miris, sed eblas, ĝi pensis, ke tio estas spinaco.
Laboux preskaŭ ekridis pro la teruro de la kvardek grada febro, vidante la soldaton kaj la malsovaĝan leonon en la komika deliro… Sed venis al lia kapo la tombo… la militista tombejo.
— Gorĉev… — li diras — …kion signifas… — la morto? Kaj kio okazas al la homo post la forpaso?
— Kiel eblas, oni entombigas lin. Kiajn aferojn vi demandas?! Diru, kiel vi malsaniĝis tiel?
— Malario…
— Aŭskultu min. Mi ne plu redonos la aŭton, ĉar oni denove ŝtelos ĝin. Mi mem veturigos ĝin al tiu Dalai Pala, aŭ kiel li nomiĝas; al la komforta ŝuo de la Profeto. Sed tio ne troviĝas sur la mapo…
— Ho… se ĝi estus tiel… Ĝi situas ne malproksime. Jen estas la mapo kun la signita vojo, en mia jako…
— Kie?
Li iris al la ŝranko kaj elprenis la dokumentujon el la jako de Laboux, kaj la mapon el ĝi.
— He, sinjoro Wendriner! Ne dormu… — Kaj li turnis sin al Laboux kolere. — Mi ankoraŭ ne vidis tiel pigran akrobaton. Li kondutas tiel, kvazaŭ ĝi estus mia avo.