158245.fb2
Ankaŭ Gorĉev tre amikiĝis kun la maljuna akrobato, ĝi ja havas malgajan rigardon kaj larĝan nazon, kiuj memorigis lin pri sinjoro Vanek. Sed la leonon memorigis Gorĉev pri muzikarlekeno el Teplitzschönau, el la poetika periodo de ĝiaj migrantaj jaroj, kiam ĝia dentaro kaj apetito ankorŭ taŭgis ĝui la manĝadon de la ĉevalviando. Tiu muzikarlekeno aĉetis tutan ĉevalon pro Aladaro Wendriner dum la tago de sia bonefico, tial ĝi bone konservis lin en sia memoro.
Ĝi preskaŭ ekploris, kiam la junulo metis freŝan akvon antaŭ ĝin. Kiel atentema akrobato li estas!! Ĉar laŭ la vidpunkto de sinjoro Wendriner la vivaj estaĵoj de la mondo estas divideblaj je du grandaj grupoj: je la grandega familio de akrobatoj kaj biletkontrolistoj.
— Trinku, sinjoro Wendriner. Mi opinias, ke ne daŭros longe via dungo ĉe tiu cirko.
Sinjoro Wendriner malgaje balancis sian kapon dekstren-maldekstren, kvazaŭ ĝi respondus: „Ĉu vi diras tion al mi?”
Tian ankoraŭ neniu el ili sciis, kiel rapide kaj inter kiel rigoraj cirkonstancoj plenumiĝos la sorto de sinjoro Wendriner en la nekredebla drivo de la okazaĵoj.
Je la sepa horo Gafirone vekiĝis sub la veltolo en blinda mallumo.
— Alo! — li kriis — kial vi pakis mian kaĝon? Kaj donu al mi ion manĝi!
— Manĝigi aŭtokonkursiston, fermitan en kaĝon, estas malpermesite — respondis Gorĉev per basa, aliigita voĉo.
— Kiu parolas?
— La leono.
— Ne ŝercu! Kiel vi nomiĝas?
— Aladaro Wendriner. Mi estas akrobato kaj rabobesto. Ĉar vi estas fermita en kaĝon, ankaŭ vi komprenas la parolon de la bestoj. Ni babiladu.
— Ĉu vi ne detirus tiun veltolon?
— Feliĉe: vi divenis tion.
Aŭdiĝis susuro de raspilo:
— Ĉu ankaŭ en la mallumo vi povas flegi viajn ungojn?! — teruriĝis Gorĉev.
— Kompreneble. Praktiko nin instruas. Kiu vi estas, kiu parolas?
— Teodoro Wendriner, la rostita porkido. Bengala plado, sed tio egalas: manĝi rostitan porkidon agrablas, kiu ajn plado ĝi estu.
— Lasu viajn stultajn ŝercojn! Kiu vi estas, kaj kial oni trenis vin ĉi tien?
— Vi devus scii tion — li respondis kaj ŝovis tason da akvo al la leono. La besto pigre eksvingis sian voston kaj levis siajn sangajn, dormemajn okulojn dankeme al la knabo. Ĝi certe pensis, ke: „li estas kara, juna Wendriner ĉi tie…”
— Ĉu vi do… ne povas respondi kompreneme? — demandis la konkusisto, kaj klakadis fervore sia tondilo.
— Sinjoro Gafirone! — diris Gorĉev. — Mi havus konsilon al vi: evitu iel la dumvivan malliberejon
— Kion ci diras?!
— Vi meritas minimume tiom da puno pro spionado, sed povas okazi facile, ke oni pendumos vin.
— Sinjoro… ĝi estas malbona, eĉ kiel ŝeco…
— Mi informas vin, ke oni kaŝis en iu kaĝo la plej gravan militan sekreton, kiun oni volas sendi kun vi eksterlanden en la Alfa-Romeo!
— Sankta Dio! Kiu vi estas?!
— Ruĝulino Wendriner, la makula hieno…
— Mi petas vin… ne ŝercu!
— Lasu mian inkogniton paca, kaj akceptu mian konsilon! Oni volas sendi eksteren en la Alfa-Romeo la sekretan floto-manovran depeŝ-deĉifrilon de la koloniaj aviadilbazoj de Francio.
— Mia Disinjoro! Mi povintus konjekti tion… Sed kion fari?
— En taŭga momento mi liberigos vin, kaj veturegu norden per tiu ĉi aŭto motor-mortige.
— Feliĉe, se mi liberiĝos!.. Sinjoro! Kiu vi estas?! Sed se vi respondos tion, ke vi estas Hermann Wendriner, la roka aglo, tiam mi diros al vi drastajn vortojn!
— Kial mi ne povus estis la fiera birdo, kiu havas la baptonomon Hermann?
— Ĉar la roka aglo estas mi! — li respondis triumfe. — Hodiaŭ matene oni ŝanĝis la humiligan surskribon!
Gorĉev balancis la kapon.
— Mi ne kredas, ke tia birdo manikurus siajn ungojn sola.
Nun aŭdiĝis proksimiĝanta motorbruo, kaj Gorĉev tiris sur sin la kovrilon fulmrapide.
1
— Nun ni sekvu ilin rapide — diris Lingeström, kiam Aleksio la Privata kaj liaj kunuloj desaltis de sur la malgranda aŭto. Baldaŭ alvenis ankaŭ la kamela, rabista trupo, konsistanta el kelkaj arabaj friponoj, gvidate de Portenif. Poste envenis Aldous, kiu stiris la aŭton de la Majstro.
Vi venos post nin per la ŝarĝaŭto! — diris la Majstro. — Nenia malbono povos okazi al vi. Ili nun ekiris al la vent-eridita parto, ni veturos transverse antaŭ ilin kaj dismetos la retojn!
— Ĉu poste?
— Dum duontago ni estos en Abudir, ne haltinte tie, ni veturegos plu rekte al Ifiriz. Atentu, ĉar vojeto kondukas ĉe la rivero maldekstren, la franca tereno estas tie, kaj vi kurus rekte inter la brakojn de Abe Padan.
Dume ili elportis la ŝtalajn retojn el la profundo de la aŭto.
Poste okazis ĉio rapide. Ili malkovris Gafirone-on, ki vere kaŭris en la kadro, kiel grandega roka aglo, aŭ eĉ pli, kiel ia stigo, kiu timiĝinte paplpebrumadis kun entirita kolo pro la subita lumo. Liaj rozkoloraj ungoj preskaŭ tremis, kiel li premegis la kradojn de la kaĝo pro la timego.
— Sinjoro Gafirone! Nun preparu vin, ke post nelonge vi sidu al la direktilrado kaj stiru. Malantaŭe ni sidos triope en la mano kun revolvero…
— Sed mi petas… kial vi miksas min en tion?!
— Mi avertas vin obei sen diskuto, cetere mi mortpafos vin… Venu post min al la ruin-urbo, malrapide. Ankaŭ ili estos tie tagmeze.
La Majstro, Lingeström, Portenif, Aldous kaj la araboj forrapidis. Aŭroris…