158245.fb2
Li pagis kaj foriris.
1
Kien?… Serĉi Anette-n! Li luis aŭton kaj ekveturis al Nico. Nek li mem sciis, kion li volas, kial li kuradas efektive.
Jam pasis noktomezo, kiam fine li ekvidis ŝin… De malproksime. El iu restoracio de hotelo elvenis alta, blankhara, maldika homo kun sunbruligita vizaĝo, kaj apdu li estis Anette! La tria, kiu venis kun ili, estis generalo. Ili sidis en grandegan, blue lakitan aŭton Alfa-Romeo. Negra ŝoforo direktis ĝin
Li ankoraŭ neniam vidis tiel belelgan landiran aŭton, kiel la Alfa-Romeo estis. Ĝi ne apartenis al la serie produktitaj aŭtoj. Ĝi estis speciala modelo de la fabriko, farita por la grandsinjoroj, preferantaj la lukson. La grandega landira aŭto, malgraŭ ties mezuroj, ĝi estis preskaŭ gracie bela. La blue emajlita karoserio, havanta stangan brilon, kun sia dignoplen larĝo, kun la senmakule glata brilo, kun la grandega motorujo ĝi efikis tiel, kvazaŭ la planisto de tiu moderna maŝinmonstro estus konstruinta en ĝin ankaŭ la orgojlon de la reĝo de la aŭtoj.
La majstra risortiĝo, harmoniante kun la motoro, enkonstruita per perfekta tekniko, preskaŭ senbrue, glate forruliĝis la orgojla aŭto. Tiu ekiro memorigis pri tiu decida, tamen mola irmanireo, kiel tre delikataj magnatoj, vivantaj retiriĝinte, paŝadas sur siaj pezaj tapiŝoj de siaj malnovaj kasteloj, dum siaj solecaj noktoj.
Ĉu Gorĉev eksentis instinkte, ke tiu aŭto, kiu ludos fatalan rolon en la vivo de tiom da homoj kaj eĉ en tiu de malganda lando, ĝi direktos ankaŭ lian futuron, timige kaj senindulge, kvazaŭ la Satano mem sidus apud la direktilrado?
Eblas. Ĉar iom konstenite li postrigardis la malproksimiĝantan, belegan Alfa-Romeon.
— Kiu estis tiuj du sinjoroj kun la virino? — li demandis la pordiston, kiam tuj post la Alfa-Romeo li ruliĝis per sia aŭto antaŭ la hotelon, donante multe da mono en la manon de la uniforma cerbero, havanta barbon, similan al tiu de Sankta Nikolao.
— La blankhara, maldika viro estas Gustavo Laboux, rajtigita ministro, la virino estas lia filino, kaj la nomo de la geneŲalo estas Aŭgusto de Bertin.
Gorĉev denove serĉadis banknoton.
— Bulvardo Victor Hugo, numero 72 — diris la pordisto, havanta barbo, similan al tiu de Sankta Nikolao kaj transprenis la monon. La junulo mire rigardis lin.
— Sciu! Vi vere ne estas stulta homo.
— Mia profesio bezonas tri gravajn aferojn, saĝon, psikologion kaj bone flegitan barbon. Sed ankoraŭ estas bezonate…
…Krom la diritaj ankoraŭ kio estas bezonata al la profesio de la pordisto, Gorĉev neniam eksciis tion. Kvankam eblas, ke tio interesus lin. Sed Anette plie interesis lin, li do simple forveturegis por atingi la bulvardon Victor Hugo, stirante kiel vivdanĝera diletanto.
Sed eble li agus pli bone, se li paroladu plu kun la blankhara pordisto, kaj ne estas ekskludite, ke li estus farinta tion, se li antaŭvidus tion, kio okazos dum tiu ĉi nokto.
Sed kie vivis en tiu ĉi terglobo tia dudek unu jara dando, kiu estus vidinta kion ajn el sia futuro, enamiĝinte? Se la junuloj havus tian prudenton, kio okazus al la socio? Kiel altiĝus la nombro de tiuj, kiuj subite eksigus sian gefianĉiĝon aŭ geedzecon?
Dank’ al la saĝa ordo de la naturo, la homoj ne povas antaŭvidi la futuron pro siaj limigataj kapabloj, kaj Gorĉev ekveturis per sia aŭto al la fatala vojo, pro tiu ŝajne evidenta supozo, ke estas pli bone postrapidi belan, junan virinon, ol aŭskulti la eksplikojn de tiu blankbarba, maljuna pordisto.
Sed ĝi tute ne estas tiel!
2
La junulo staris en la obro de la arboj kaj rigardis la vilaon. Kial li kaŝrigardadas? Kial li strradas tie? Nek li mem sciis tion…
Eble li stris duonhoron tie, tre malgaje, narvoze, kiam du viroj proksimiĝis. Li povis vidi ilin por momento en la lumo de la stratangula lampo, dum ili preteriris ties haloon. Iu el ili estis vagabond-aspekta homo kun malsimpatia vizaĝo, la alia dikstatura, malpli neprizorgite vestita viro.
Ili haltis proksime al Gorĉev, nekonjektante, ke iu staras malantaŭ la arbo.
— Mi simple eniros kaj parolos kun Laboux.
— Tute ne, tiam vi vanigos la negocon.
— Diable, ĉu li rekonos min aŭ mi puŝos mian tranĉilon inter liajn ripojn. Nom du nom!
— Pst!
La ĝardena pordo malfermiĝis. La generalo, ŝajnas, li nur akompanis Anette-on kaj ŝian patron, kaj nun li estas reveninta.
La lumo de la proksimaj lampoj ne penteris tra inter la sensaj folioj de la apudvojaj arboj. La vagabond-aspekta homo subite staris antaŭ la generalon.
— Ne rapidu, de Bertin! Ĉu vi ankoraŭ rekonas min? Mi estas Portenif.
— Kion vi volas?
— Sinjoro generalo — ekparolis raspa voĉo, evidente la dikstarua — difinu lokon, kie vi deziras trakti kun ni.
— Mi havas nenion pritraktindan kun vi, kaj…
Portinef batis per io. La generalo retrosaltis kaj eltiris sian glavon, sed la dikulo kaptis lian pojnon, kaj la alia bato de Portenif trafis.
Sed tiam subite intervenis Gorĉev.
La du banditoj tute ne konjektis, ke iu estas en la proksimo. La kontraŭatako estis neatendita.
Energia pugnobato trafis Portenif-on je la buŝo de ie, ke sango ekkovris lin kaj falis sur la vojon, la dikulo flugis al la barilo pro insida piedbato…
— Helpon! — krias virina voĉo el la vilao, certe Anette.
— Policisto! — krias la generalo, ŝanceliĝante al la muro de la vilao…
— Fripono… — stertoris la dikulo kaj denove batis per io al la atakanto, sed tiel granda vangofrapo antaŭis tion fare de la koncernulo, ke la ĉio mallumiĝis antaŭ li.
La paŝoj de policisto klakis sur la asfalto. La dikulo kaj Portenif forŝteliĝis. Ili ne vidis Gorĉev-on eĉ por sekundo en la mallumo.
— Ĉu vi perdis vian konscion? — demandis la generalon agrabla voĉo de viro.
— Jes… Sed sango fluas en miajn okulojn…
Longa ombro aperis en la pordego de la vilao. En la mano kun pistolo. Laboux estis tiu.
— Kio okazis?
— Oni atakis sinjoron generalon, ĝuste tiam, kiam mi alvenis ĉi tien.
— Mi estas de Bertin. Mi dankas tiun efikan intervenon — diris la generalo al Gorĉev. Poste li parolis al la policisto, ankaŭ kiu alvenis tien.
— Ĉiuokaze mi akompanos hejmen sinjoron generalon…
Kiam de Bertin foriris, Laboux turnis sin al Gorĉev: