158245.fb2
— Ĉu du homoj? Ĝi ne estas granda nombro. Iam mi insultis dek du ŝoforojn sur la placo Vi-Sung en Ŝanghajo.
— Ĉu vi foriris sur viaj propraj piedoj?
— Jes mi devis foriri proprapiede, ĉar veturigkapabla ŝoforo ne restis en la ĉirkaŭaĵo.
Laboux ridis bonguste kaj stertore.
— Vi estas tute unuaranga figuro! Mi invitus vin en mian domon, se ne estus tiel malfrua nokto… Mi esperas, ke iun tagon mi havos la feliĉon…
— Certe jam morgaŭ. Ĉar mi planas peti la manon de via kara filino.
Laboux faris grandajn okulojn.
— Kiel? Kion vi diras?…
— Posttagmenez ni promenadis…
— Ĉu vi estas tiu, kiu plurfoje vundis per glavo Lingeström-on? — kriis la patro. — Vidu, junulo, antaŭ kelkaj minutoj vi kondukis tiel, ke mi povas diri nenion alian: foriru!
— Sed…
— Nun mi devus doni al vi bonan instruon, ĉar vi kompromitis mian filinon. Sed bedaŭrinde mi povas fari nenion al vi, ĉar vi defendis mian iun gaston, kaj per tio vi devontigis min.
Post mallonga meditado Gorĉev malgaje ekparolis jene:
— Diru, sinjoro… mi havus peton: se mi supozas, ke iu amas vian filinon, kaj tiu homo cetere estus bona edzo, ĉu vi rifuzus vian patra benon nur tial, ĉar la fianĉo iam batis vin? Kompreneble mi pensas pri drasta bato.
Laboux staris tute proksime al li kaj ridis stertore.
— Ĉu vi komprenas ĝin tiel, ke vi batus min, sed mi esperas, ke vi ne faros tion?… Nu aŭskultu min! Vi ja neniam estos mia bofilo, ĉar vi estas frivola, dubinda homo…
— Ni revenos al tiu temo…
— Ho jes, certe — Laboux lasis al li tion kun brilantaj okuloj, kaj esprimo de stranga, febra ĝojo sidis sur lia vizaĝo. — Sed por trankviligi vin mi diras, se mi tamen akceptus vin, kiel mian bofilon, estus avantaĝa por vi la menciita aferaĉo!
Tiuokaze ni eble interbatados. Ĉu bone? — proponis la junulo, kaj ankaŭ liaj okuloj brilis.
— Mi avertas vin — diris Laboux kaj lekis siajn lipojn, kvazaŭ li estus akirinta delonge deziratan manĝopecon. — Estos pli bone, se vi forportos vin de ĉi tie!
— Ĉu vi volas konversacii, aŭ interbatadi?
— Interbatadi! — diris la sunbrunigita, blankhara sinjoro entuziasme.
— Bone. Ĉu mi komencu?
— Atendu, ne ĉi tie… Mi havus la honoron en mian vilaon. Bonvolu.
La du homoj estis tute ridetemaj kaj ĝentilaj. хnpaŝinte en la ĝardenon de la vilao, io venis en la kapon de Laboux!
— Momenton mi iros en la domon por trankviligi mian filinon, ĝis tiam bonvolu sidiĝi en la ĝardeno.
Estis vere admirinde bela kaj bonodora riviera nokto. Ňorĉev eksidis inter la pompaj floroj sur ŝtonan benkon, kaj cigaredante revadis, parte pri Anette, kiun li amis, aliparte pri Laboux, kiun li batos, se li revenos.
Li ne devis atendi longe. Post nelonge venis la dommastro. Li kunportis batelon da brando kun du glasoj kaj plenigis tiujn.
— Je via sano!
Ili fintrinkis ĝin kaj ridetis unu al la alia, kiel malnovaj, bonaj amikoj.
— Ĉu ni povas komenci?
— Atendu — diris Gorĉev. Li demetis sian jakon kaj pendigis ĝin sur arbon, poste lozigis siajn kravaton kaj kolumon.
— Kion vi faras?! — maltrankvilis Laboux. — Ĉu vi venis ĉi tien interbatadi aŭ bani vin?
— Fru-aŭrore estas malfacile rekompletigi la ŝiriĝintajn vestoj — li respondis, kaj Laboux devis akcepti tiun argumenton.
— Ne miru, ke mi estas malpecienca — li ekskuzis sin — , sed mi ne interbatadis ekde dek kvin jaroj — li diris kun reveme emociiĝo, kiel maljuna virino, kiu rememoras sian neforgeseblan nuptovojaĝon en Venecio.
— Ĉu ne estus pli bone, se anticipe vi ekzercus vin iomete? Dek kvin jaroj estas longa tempo.
— Se vi ne volas demetis viajn ŝuojn, ni komencu tion! — kriegis la patro bataleme.
— Bonvolu, kaj…
— Gorĉev ne povis daŭrigi, ĉar Laboux interrompis lian parolon. Sed laŭ la strikta senco de la vorto kaj tiel forte, ke la junulo falis en la basenon de la fontano post pitoreske arka flugo. Li elmergiĝis miregante kaj vertiĝante, kiel ia furioza Neptuno sur antikva pentraĵo.
Tiu vagofrapo estis klasika entute. Li miris kun zumanta cerbo kaj skuis sian kapon kelkfoje.
Nu?! — kriegis Labux malpacience. — Ĉu vi volas konstante baniĝi?
Gorĉev grimpis el la akvo. Tiam li ricevis la duan vangofrapon, ke li refalis kaj mergis por iom da tempo, kiel subakviĝisto, kiam li malsupreniĝas sur la fundon de la oceno kun plenblovita pulmo.
Antaŭ ol la tria vangofrapo estus trafinta lin, li saltis el la baseno. La luno aperis kaj prilumis la du virojn. Gorĉev rikanis.
— Mi gratulas. Vi batas tute bone. Sed ĝi do ankoraŭ ne estas vera.
— Kiel vi opinias ekzemple pri tio?
…Iu el la mirinde rapidaj batoj ekiris, sed ĝi ne atingis sian celon. Gorĉev kaptis lian pojnon kaj tordis tion facilmove tiel, ke la kompleza dommastro faris valso-similan turniĝon ĉirkaŭ la akso de sia ŝultro, poste li falis fontanon pro la plena trafo de maldekstramana, rekta bato. Gorĉev ellevis lin de tie, sed nur tial, ke li vangofrapu lin dufoje, kaj fininte tion, li denove repremis la patron en la akvon. Li ripetis tiun procedon kelkfoje, kiel la vilaĝaninoj lavas la tolaĵojn, ĝenerale post du vangofrapoj unu repremo, ĝis anstataŭ la mergita Laboux bravure longa gambo leviĝis el la akvo pland-antaŭe, kaj preciza piedbato trafis la vizaĝon de la surprizita Gorĉev, ke li renversis plektitan meblo-garnituron. Post mallonga proksimbatalo ili ruliĝadis sur la tero luktante, inter la ruinoj de kelkaj ĝardenaj mebloj.
André, la lakeo, kiu aspektis kun siaj vangbarboj kaj konduto, kiel fama aktoro en kabinet-rolo, vekiĝis je la bruo kaj decidis rapid en la ĝardenon. Li rapide vestis sin, ĉar nenia evento povis devigi lin aperi nekomplete vestite ekster sia ĉambro.
La interbatado furiozis en la plena mallumo de la nokta ĝardeno. Intertempe granda nubo kovris la lunon. Ambaŭ luktantoj konstatis, ke trafis pugno pugnon. Ili ruliĝis kaptinte la gorĝon unu de la alia, kaj la derompiĝintaj, francaj rozoj kvazaŭ konjektantaj la proksimiĝantan finon, superŝuris ili per siaj petaloj.
Gorĉev prenis la gorĝon de Laboux per sia iu mano, per la alia li direktis baton parte inter liajn nazon kaj buŝon, al la mentono, parte al la maldekstra okulo. La tria bato devintus trafi la orelradikon, sed Laboux nun subite suprenlevis siajn genuojn, kaj pro tio Gorĉev flugis inter la lotusojn de artefarita lageto, sinkinte ĝiskole en la akvoherbaĉo…