158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

U N U A   Ĉ A P I T R O

1

Ĉu vi jam aŭdis pri la Nevidebla Legio? Ĉu ne? Tiam vi certe ankoraŭ neniam estis en tia afrika urbo, kie troviĝas garnizono. Aŭ se vi estis en tia urbo, eble vi evitis tiujn gemutajn lokojn, kiujn vizitas modestaj pakaĵportistoj, senlaboraj fort-artistoj kaj gemutaj senrangaj soldatoj, dezirantaj amuziĝi kaj interbatadi, por pasigi siajn liberajn horojn kaj mortbati siajn kverelemajn kompanojn.

Nur simplaj, krudaj tabloj kaj tiel samaj gastoj troviĝas en tiaj ejoj, sed se ni estas scivolemaj pri la legendo de la Nevidebla Legio, ni povas ekscii ĉi tie ion kaj alion. Ekzemple ni rigardu la drinkejon, kiun oni nomis pri Abdullah. Oni kantadas, babilas, poste subite oni komencas paroli pri la Nevidebla Legio. La gastejestro estas eksiĝinta kaporalo, nome Kvörens, naskiĝinta en Danio, kiu akiris ŝtatanecon dum sia kvin jara soldatservo kaj malarion, sed poste li edziĝis al sesdek du jara, vidva drinkejestrinon antaŭ la altaro, kaj li atingis senzorgan, altan aĝon, kiel la proprietulo de la drinkejo Abdullah. Kiam li havis bonan humoron kaj ankaŭ li mem eksidis inter la malnovajn gastojn, ĉar cetere li ne amikiĝis kun la vizitantoj de la amuzejo, ili parolis pri la Nevidebla Legio, instigite de kelkaj malnovaj kamaradoj aŭ respektindaj poŝoŝtelistoj. Briso, kiu ekssoldatiĝis kiel senrangulo kaj estis kampogardisto en Maroko, li kapbalancante blovis la cigaredfumon, dume Kvörens lakone parolis pri la afero, kaj li rigardis ien en la malproksimon, kvazaŭ li vidus la forviŝiĝintajn ombrojn, aperantajn en la polvo de la dezerto, la marŝantan fantom-legion…

— Nu… kion ajn diras la fanfaronuloj, la Nevidebla Legio ekzistas. Mi vidis ilin per miaj propraj okuloj…

— Ĉu estas vere — diris rekruto, sidiĝinta tien, kiu ekmarŝos al la dezerto post kelkaj tagoj, — ke ilia gvidanto estas generalo, sed mankas lia kapo?

— Mi ne observis tion — respondis kvörens, — sed tre verŝajnas, ke ĝi estas tiel. La kompanio marŝas de Oriento al Okcidento, proksimume jam kvincent jarojn, ĉiam paralele kun la Ekvatoro. Ili iras en marŝkolono per rapideco dudek kilometroj po horo, atinginte la malbenitan ebenaĵon Ghidi ĉe la okcidenta parto de Saharo, la marŝkolono returniĝas, kaj ili iras al la Egipta limo.

Ili silentis. Tiu temo estis sinistra ĉi-regione. Cetere nun komenciĝis la pluva sezono, kiam la vaporplena aero sursidas la vertebron kun nekutima premo, kaj oni sentas lancinan doloron en la ostoj. Nur venu jam la unua infera uragano, tiam ĉio estus bona denove. Sed tiu eksudita varmego, malklara, flava aero kun langvoriga suda vento, kio estas tia, kvazaŭ malfermita pordo de forno elspirus ĝin en nian vizaĝon, kaj la miringo akre doloras, la nuko torporas, la skapolo lancinas kaj kraketas dum ĉiu moviĝo, tio ne estas tolerebla. Tiam la pereiga kolero, kaŝiĝanta en la homoj, kiu instigas nin al tio: „se jam estas malbone, estu do pli malbone” — ni rememoras historiojn pri fantomoj. Ĉu ni havas pli timigan, hororan kaj porĉiam ne kompreneblan fantomhistorion, ol la sekreto de la Nevidebla Legio.

Per tio oni timigas la infanojn en Eŭropo:

— Enlitiĝu rapide, Boby! Ĉu vi aŭdas? La vento estas tia, kvazaŭ sonus tamburo. Venas la Nevidebla Legio! Ili forportos la malbonajn infanojn!

Kiam malaperas kruelaj serĝentoj, ĉiu soldato scias, ke ili devis dungiĝi al la Nevidebla Legio. Ĝi okazas tiel, ke nokte (sed nur la komencon de la seka sezono, kiam ofte ŭzigzagas fulmoj sur la ĉielo, sed neniam tondras) aperas senranga soldato ĉe la kruela suboficiro. Lia vizaĝo estas blanka kiel kreto, li portas uniformon nigran kiel karbo. Li ne havas okulojn, li rigardas nur tra la orbitoj, kvazaŭ li vidus tiel. Li transdonas per siaj longaj flavaj fingroj ordonon, skribitan sur pergameno, kiu tekstas jene:

X. Y… la serĝento de la kompanio n-ro…. suprenu tuj sian novan uniformon, okupu sian novan postenon en la Nevidebla Legio, kie la nomita suboficiro devas tuj ekmarŝi, transdoninte siajn armilon, objektojn kaj sian koron al la sendito. Datite post noktomezo, en la ĉefkomandejo de la mond-armeo.

Nevidebla subskribo

La serĝento jam scias bone, pri kio temas, li transdonsas sian glavon sen konstaŭstaro, ŝanĝas mantelon kaj nur akra doloro signas, ke li demetis ankaŭ sian koron kun la ĝisnuna kamizolo, ĉar ĝi estis alkreskinta al lia malnova uniformo. Li surprenas la nigran mantelon, la legiano staras flanken kun laŭregula, militista estimo, lasante vojon al la serĝento, kiu iras malsupren el la fortikaĵo. Jam nenio karbatas en li. La pordo malfermiĝas per si mem, kaj la fantomlegio rigidiginte staras en la nokta dezerto, formante marŝkolonon de par fils de quarte.

La gardisto supre sur la remparo de la forotikaĵo trankvile rigardas, kvazaŭ li vidus nenion. Nom du nom… la kanajlo ekdormis. Tamen ne, li je ekmoviĝas. Ĉu li ne vidas, ke tia marŝkolono staras en la dezerto, kies fiono perdiĝas ie en la malproksima lunlumo ĉe la rando de la horizonto?

Leŭtenanto staras inter du plotonoj. Li ja havas kapon, sed tiu fakto ankoraŭ estas multe pli malbona. Li estas malnova mortinto. Li jam apenaŭ havas iom da velkintan karnon sur sia vizaĝo, sur lia glata, kraniosimila kapo estas kelkaj, stupaj, virinece longaj haroj, kiel ĝi kreskis plu en la tombo! Liaj okuloj kvazaŭ estus butonoj: tiuj ne moviĝas, nek liaj palpebroj ektremetas. Nun li metas fajfilon en sian buŝon. Li ekblovas ĝin. Sono ne aŭdiĝas, sed la senmova bildo ekiras kun soldata precizeco, kun samtempa ekmoviĝo. La rigidaj ĉevaloj, la mortintaj veturigistoj, la senvivaj soldat-figuroj.

Ili marŝas mute, samtakte kaj certe poreterne…

2

Nur tiuj ne kredas la ekziston de la Nevidebla Legio, kiun neniam forlasas la eŭropan loĝkvartalon de la grandurboj. En tre multaj kazoj koincidis la rakontoj de tiaj homoj, kiuj ne konis unu la alian, kiuj loĝis en du malproksimaj partoj de Akfriko, ili tamen rakontis certajn indikojn tute same. Ekzemple estas senduba antaŭ neniu, ke la fantom-figuroj de la Nevidebla Legio havas nigrajn okulvitrojn kontraŭ la sunradioj.

Kial asertas tion ŝuisto Ponson en la haveno de Rabat kongrue kun ĝendarma suboficiro Richett, kiu servas en la oazo Murzak? Iliaj asertoj koincidas eĉ en tio, ke tiu fantomoj portas samtipajn poŝospegulojn en la supra poŝo de sia kamizolo, krome ĉiu fantomo havas sian propran razilon. Ĝi faris ilin eĉ pli fantomeskaj, ĉar se la kapon estas ne malhavebla akcesoraĵo ĉe ili, tamen kial estas tiel grava afero la sin razado? Ĉu ili povas hanti sen kapo, sed kun barbostopla vizaĝo ne? Kaj kio estas ties kaŭzo, ke transmonda armeo, ke la soldatoj anstataŭ tornistro poru en sia dekstra mano malgrandan lakitan tekon, samtiele nigrakoloran?

Sed ni aŭskultu Kvörens-on, kiu parolis ĉe la granda tablo, laŭ sia trankvila maniero, kaj multaj aŭskutas lin starante, en ilia mano tenante ludkartojn, forgesante eĉ pri la ludo, en la premaera, vinodora drinkejo, plena de fumo de pipo. Kelkfoje, kiam la dano faras mallongan paŭzon, ili tiel ekcitite atendas la daŭrigon, ke eĉ la voĉo de la muezino de la tre malproksima moskeo Mektub filtriĝas ĉi tien.

„Allah il Allah…”

— Ĝi okazis tiel — li komencas kun trenata voĉo, — ke sude de Bein Abbes, ni patrolis ĉe Tafilalet, tiutempe ankoraŭ sovaĝa, proksimume kun du plotonoj da soldatoj de la kompanio la dua de Saida. Nur malnovaj, miaspecaj soldatoj. Juna, infanvizaĝa leŭtenanto gvidis la patrolon. Li estis bubo, estis sentebla sur li la freŝe akirita, skribita strategio. Ni do militvagis ĝis la ŝtonminejo de hammada-o, ĉe la suda deklivo de Atlaso, kie malaperis Gum; proksimume cent tuaregoj sur kameloj, post kiam ili masakris la loĝantojn de la oazo. La serĝento estis knabo el Brest, li partoprenis du militirojn batalante en la dezerto. Li vagas en Saharo ok jarojn, kaj lidiras al tiu bubo: „Ĝi ne estos bone tiel, mon commandant… Ni sendu esploristojn antaŭen, kaj ni lasu plotonon kun du mitraloj ekster la intermonto, kiel postgvardion, ĉar oni facile atakos nin el dorsdirketo aŭ ĉirkaŭos nin.” La leŭtenanto draste skoldis lin. Ke tiom da soldatoj eĉ tiam ne estos en danĝero pro ĉifonaj, militvagantaj araboj, se ili ĉirkaŭus nin. La serĝento silentis. Mi menciis, ke li estis knabo el Brest, kaj tiuj ne parolas multe. Ni nek atingis la mezon de tiu malbenita ŝtonkaldronego, kiam subite du-tri mitraloj ekpafi nin rapide el fronta direkto. Dek homoj tuj mortis. Reen! Sed oni komencis telegrafi kuglohajlon el alia mitralejo de sur iu korbelo de la rokmuro. Neeblis trapenetri ĝin, ĉar ni ĉiuj estus pereintaj. Oni ĉirkaŭis nin! Kion fari? Ni serĉis ŝirmejon, kiel ni povis. La leŭtenanto, la kompatinda jam kuŝis sur la tero, kun sia ĉiu scio, en la brako de la serĝento. Li mortis. „Nu, knaboj — diras la serĝento, — se vi volas, ni sturmatakos la malamikon, ĉar decas tiel, ke ni batalu iomete antaŭ nia morto…” Ĉar li estis tia knabo. El Brest. Ili ĉiuj estas bravaj batalantoj. Li eltiris sian glavon kaj ekkriis: á mois! Kiam ni viciĝis malantaŭ li, li jam tuj ekiris. Fronte! Kaj ni sekvis lin. Ĉio estis kapute. Ni kuregis en la kuglohajlo kaj multaj falis el ni montinte.

Subite eksonis trumpeto. Kun ia stranga, ankoraŭ neniam aŭdita, melodia, zumanta, kaj tamen kun akra sono. Ĝi blovsignalis, ke: „Ek toreadoro.” Ni staris ŝtoniĝintaj. Sed vane. Ni aŭdis klare, ke oni ludas tiun multe gurditan, kontan kanton sur ia stranga trumpeto, kaj legianoj aperas ambaŭflanke de la hammada-o, en nigra kamizolo, kun stiletaj fusiloj. Eĉ se ilia trumpeto ne estis vera, sed ilia pafaro des pli efika. Nun jam la situacio ŝanĝiĝis. La tuaregoj estis inter du fajroj. Antaŭen! Ni kuregis! Sed la indiĝenoj jam ne pafis nin, ili provis fuĝi de antaŭ la armeo, falinta el la ĉielo, timiĝinte de la morte-nigraj uniformoj. Mi vidis ankaŭ la trumpetiston, kaj mi ĵuras je mia plej granda, sabata enspezo, ke li havis trumpeton el pura arĝento, kaj li konstante blovsignalis sur tio: „Ek, toreadoro!” Kaj kiel ili batalis! Amiko mia! Mi ne estas knabo el Brest, sed iuj povis senti ofte, ke mi havas malmolajn pugnojn. Sed tiuj! Ili frapadis dekstren-maldekstren per la kolbo tiel, kvazaŭ ili rompus dornujon, barantan ilian vojon.

Kiuj ankoraŭ vivis el la tuaregoj, tiuj fuĝis tie kaj ĉi tie inter la rokoj. La batalo finiĝis. Multaj bonaj soldatoj kuŝis tie, sed ilia nombro apenaŭ estis konsiderinda, rilate la multegajn burnusojn. Ni atendis, ke ni povu brakumi la kamaradojn, ĉar kiel ajn stranga estis ilia aspekto, ili tamen estis legianoj.

Sed kio okazis nun? Kiam ni staris tie vunditaj, en ŝirita vestaĵo, kaj ili mortpafis, mortbatis la amalamikon, ili ne malsuprenvenis al ni desupre. Eĉ! La arĝent-trumpisto blovis vespersignalon. Ĝi estas verŝajne vespersignalo ĉe ili. Ni konas tiun melodion, ke „Ne estas pli bela ol la noktomeza danco… kliniĝas la virino, kiel la kano…”

Kaj la melodio forsonis, malproksimiĝis, ili malaperis. Hoho, ni diris. Ne tiel ĝi estas! Ni volas premi nur ilian manon. Ankaŭ ni suprengrimpis tra la fendego de la hammada-o. Elveninte de tie, ni ankorŭ aŭdis el la malproksimo tiun strangan vespersignalon, sed ili jam marŝis en bela ordo. Avane de la marŝkolono rajdis oficiro. Muloj kun mitraloj, ĉaro de la Ruĝa Kruco, unu kirasita aŭtomobilo kun et-kalibra kanono kaj ĉe la fino fiakro. Jes. Unuĉevala… Kiel mi diras. Paradvestita koĉero sidis sur la veturigista benko, portanta cilindran ĉapelon, vipo pendis apud ĝia lampo, kaj ĉevalaĉo trotis, kvazaŭ ni estus en Parizo, nek mi scias kiam. Tiel ĝi iris fine de la trupo, en Saharo kompanio da sodatoj kaj malantaŭe fiakro. En ĝi sidis la ĉefoficiro. Tio estis videbla demalpoksime sur lia ĉapo. Niaj piedoj kvazaŭ enradikiĝis! Kelkaj homoj el ni faris krucsignon. Tiaĵo ne eblas. Nun la ĉefoficiro turniĝas en la unuĉevala fiakro. Li estas genealo! Li descendas. La koĉero eklevas sian ĉapelon… kaj… mi ĵuras, ke ĝi estis tiel… li fiksas la flagon sur la taksametro, kiu montras, ke la fiakro estas libera! Kvazaŭ li estus veturiginta la generalon ĝis ĉi tie, kaj nun li atendus alian pasaĝeron inter la sablomontetoj! La generalo kriadas ion, sed ne estas aŭdeble, kion, la homoj turniĝis kaj direktis la armilojn al ni. Ni komprenis, se ni iros plu, estos pafaro. Ni haltis. La generalo iris plu, antaŭ li la fiakro, apud la fiakro la kirasita aŭto, antaŭ ĝi la kompanio, dissemite la muloj kun la mitraloj, kaj la ĉaroj. Ni nur staris, kaj ili iom post iom malaperis, sorbiĝis en la ruĝa polvo de la subiranta suno. Se la mortintaj legianoj kaj indiĝenoj ne estus kuŝintaj tie, nek ni estus kredintaj ĝin…

Ili staris mirante. Eĉ la lampon ili forgesis eklumigi.

— Kaj mi — ekparolis nun Brison, — tute aliloke, malproksime en sudo mi vidis ilin. Mi soldatservis ĉe la saharanoj… Donu al mi glason da ruĝa vino, Kvörens, sed ne nur nature, sed solvu ĝin per io!

Kvörens diris malantaŭen:

— Mi petas du decilitrojn da ruĝa vino, solvante ĝin per tri decilitroj da rumo.

— Tiutempe — komencis Brison rapidriteme, ĉar dume li forte enspiris la fumon de sia pipo kaj enpremadis la tabakon per la ungo de sia etfingro — oni dungis la plej bonajn soldatojn al la saharanoj. Saĝo, kuraĝo, fera organismo estis bezonata tie kaj kelkjara soldatservo. Oni pagis duoblan soldon, ĉar ni patrolis en Saharo dum monatoj. La duono de la trupo rajdis sur kameloj, la alia dunon marŝis piede kaj irinte tridek kilometrojn okazis ŝanĝo. Ni havis skarlatan mantelon kaj ponardon, krome seskuglan revolveron. Ni ne ricevis karabenon. Ni vagis en la okcidenta parto de Saharo, ĉar ĉiuspecaj kanajloj rabadis sur la karavanvojo, kondukanta al Timbuktu. Tiujn ni mortpafadis. Foje ni komencis persekuti la ĉefan grupon, ĉar la rabista gum-o konsistis el multaj malgrandaj bandoj, sed ties akso konsistis el tribo multcent-membra. Ni ne povis neniigi ĝin. La radikojn. Iun belan tagon spionas iun maljuna dezerta sanktulo, ke la ĉefa hordo, gvidate de la bandestro Hudologu kaŝatendas ĉe la ŝoto Gemla. Ni provizas nin per akvo por kvar tagoj, ĉar estas puto antaŭ la ŝoto Gemla. Tie ni denove povos provizi nin, por ke ĝi estus sufiĉa revenante. Nia leŭtenento estis ĝisosta, dezerta temerarulo. Ne pli ol dudek kvin jara, krome markizo, sed li marŝis konkure kun la plej forta kamelo. Sed nun li devigis nin al fortostreĉa marŝo. Post kvar tagoj ni jam vidas la nubon de la ŝvebanta salovaporo super la ŝoto en la malproksimo, kaj antaŭ ĝi la du blankajn kolonojn, la dezertan puton. Sed neniu estis tie, nek akvo. Oni ĵetis kvintalajn, cilindroformajn ferpecojn en la puton, tiel barinte la akvon. Taĉmento de sapeistoj eble povus purigi ĝin pene, sed la saharanoj, leĝere ekipitaj povas nur batadi. De kie oni portis tiom multe da fero ĉi tien, mi ne scias, sed ĝi estis bela plenumaĵo kaj infera ideo. La maljunulo, kiu ŝajnigis „spionon”, certe estis ilia komplico. Baldaŭ ni vizitis lin, por informiĝi ĉe li persone, sed li malaperis. Nu, mi diris al la leŭtenanto, nia malgranda trupo ne plu militvagos. Ni havis akvon eble por unu tago. La leŭtenanto avertis min, ke mi fermu mian buŝaĉon, ĉar li ŝnurpendigos min strikte. Mi do fermis ĝin. Kion fari? Tion, kion la oficiro decidis. Saĝe. Ĝi estis la sola eblo. Tre mizera, tute ne multpromesa: fortosteĉa marŝo, ricevante kvaronon da akvoporcio tra la granda ŝoto, atingi la oazon Bangavello dum tri tagoj. Ni ekiris. Post la dua tago ni jam havis kelkajn mortintojn, du homoj freneziĝis. Nu, estis terure. Mi ne rakontos tion denove. Ni vagaĉis en la sala marĉo, la maldika krustaĵo rompiĝadis sub nia pezo, se ni flankenpaŝis de sur la vojeto, la salo fendis la hufojn de la kameloj, ke ni devis mortpafi la bestojn unu post la alia. La suda vento blovis alvizaĝe, kaj ĝi pelis la bruantan, blankan salon. Kapute. Ni perdiĝis. Ni ne havis eĉ guton da akvo kaj antaŭ ni estas la malproksima ŝoto. La leŭtenanto komandis ripozon. „Knaboj — li diris, — en la lazareta ŝranko estas kelkaj boteloj da alkoholo, tiun ni dividos inter ni, kiel bonaj fratoj. Vi estis bravaj knaboj, kaj mi pensas, ke eble nek mi estis tre malbona superulo. Se ĝi tamen estis tiel, pardonu min, ĉar ni jam restos en tiu ĉi eterna garnizono.” Ni diris al la leŭtenanto, ke li estis bona knabo kaj ni tre amis lin, ĉar ĝi estas tiel. La simpla soldato preferas ne la mildan oficiron, sed la malmolan, justan superulon. Fingringo da rumo kaj tiaĵo estis donita al ni ĉiuj, kaj ni ekbivakis. Ripozi antaŭ la granda, eterna dormo ne estas malutile. Sed ni apenaŭ starigis la tendojn kaj ĉirkaŭbaris la tendaron per laŭregula, unumetra ŝtonmuro, ni aŭdas blovtumpeti la marŝon de la legio!

— Ĉu ne ian kanton? — demandis iu. — Kvörens ja diris, ke la Nevidebla Legio proksimiĝis ludante mondfamajn melodiojn per la arĝenta trumpeto.

— Ne. Ili venis blovtrumpetante laŭregulan marŝon.

— Ĉu nenia strangaĵo okazis? — demandis la rekruto, kiu atendis ian hororan. — Ĉu ili blovtrumpetis normalan marŝon?

— Tio do estis stranga. La marŝo estis laŭregula, sed oni ne trumpetis ĝin. Oni ludis tion sur akordiono! Kiu vidis tiaĵon? Oni ludis ĝin sur tir-harmoniko, kiel la kortegaj muzikistoj. Ni pensis, ke ni sonĝas, aŭ ni jam mortis. Subite malforta lumo ŝanceliĝis en la nokto sur la pado, kvazaŭ ĝi estus marĉlumo, sed ia bruo akompanas ĝin. Fiakro do proksimiĝas! Ties lampo lumas. La leŭtenanto ekpremas mian brakon, ke mi preskaŭ ekkrias, kaj li diras miregante: „Olda rabisto… ĉu ankaŭ vi… vidas tiel… ke tie estas fiakro?… Ĉu vi aŭdas akordionon…?” „Jes, mon commandant” — mi balbutaĉas. Kaj sur la veturigista benko jam estas videbla la livreo kun orumitaj butonoj, la cilindra ĉapo kun blazono. Fiakro! Malantaŭ ĝi estas marŝkolono, kaj en la veturilo sidas tute kalva, monokla fantomo! Nun mi vidas, ke iu paŝadas antaŭ la fiakro. Li ne devis tre rapidi, ke la ĉevalaĉo povu sekvi lin. Li estas ilia gvidatno. Kaj, amiko mia, la luno ĝuste nun leviĝas. Minimume kompanio da soldatoj marŝas sur la pado de la marĉo. Kun muloj, kirasita aŭto, en nigra uniformo, sed ili aspektas tute tiel, kiel la legianoj, kaj estas inter ili kaporalo, en kies kolo pendas akordiono. Avane estas homo, kvazaŭ li estus en sako, en vestaĵo, butonumita ĝiskole. Estis horore. La veturigisto ekvidas nin kaj haltas. El la fiakro…

— Descendis generalo — daŭrigis la rekruto ekscitie.

— Tute ne. Ĝi ja estis la frenezaĵo. Ĉefkapitano de la fajrobrigado descendas el la fiakro kun belega glavo de maroficiro, li donas kelkajn frankojn al la koĉero, kiu fiksas la flagon, ke la veturilo estas „libera”. La fajroestingisto estas kun monoklo, kaj li krias malantaŭen: „Rein ne va plus!” Tiam la kompanio haltas kvazaŭ je komando. Ĉu vi jam aŭdis tiun komandon?! Li venas al mia leŭtenanto ridetante, sed kvazaŭ ili estus renkontiĝantaj antaŭ la Operdomo. „Bonvenon — li diras — ĉu vi ne havas hazarde ilustritan magazinon ĉemane?” La leŭtenanto havas humoremon, li respondas: „Ni ne havas tiaĵon. Ni ja ĵus mortos pro soifo.” La freneza fajroestingisto, la pasaĝero de la reaperanta fiakro diras ridante: Ho, ĉu vere? Dezerta aventuro, interese… interese… Ĉu vi ne trinkus ion?” Vi povas imagi! Ni staris tie anhelantaj, kaj ni devis kolekti nian ĉiun forton, ke ni ne kurataku ilin, kiel la brutoj por trinki gluton da akvo. Li diras al ni, kvazaŭ li estus en kazino: „Kion vi deziras: ĉu bieron, vinon, viskion? Ĉu fridigite per glacio, aŭ sen tio? Jes, amikoj miaj. Se iu ne kredas la Nevideblan Legion, diru al li, ke mi trinkis el ilia biero, mi manĝis el iliaj konservaĵoj. La kompanio staris mute, senmove, nur la kirasita baterio funkciis, tie estis enkostruita ilia grandega fridujo. Ili deprenis barelojn, ni manĝis kaj trinkis. La fajroestingisto rigardas sur sian horloĝon kaj mansignas al la veturigisto. Tiu formetas la flagon, li ensidas kaj komandas kun eltirita glavo. „Faites vos jeux!” Tiam ili ekiras. La leŭtenanto manĝis kaj trinkis ĝis nun, sed nun li rapidas post la veturilon: „Kiuj vi estas?” — „Faras nenion — respondas la oficiro de la fajrobrigado, — tute ne gravas.” Kaj ili preteriras bruegante. Ni ne povis reteni ilin. Nek pro dankemo, kaj kelkaj saharanoj ne povas batali kun kompanio da fantomoj. Ili preteriris nin en tute nigra uniformo, ili tenis lakitan valizon en la manol, sur ilia ŝultro estis fusilo kun stileto, la tero bruegis sub ilia plando. Ni nur staris, dum la Nevidebla Legio malaperis en la malproksima, sala nebulo. Nur la vento blovis kelkfoje mallaŭtiĝantajn sonojn de akordiono al ni…

… Oni nur ridis pri tiaj historioj. Sed kelkaj homoj, kiuj aŭdis la samon en aliaj punktoj de Afriko, tiuj nur balancis sian kapon eĉ tiam, se ili ne estis superstiĉaj. Sed la plimulto, loĝantaj ie ĉe la rando de Saharo, en malgranda urbo aŭ en oazo, ili ofte aŭdis tiun obtuzan tamburadon kaj akran akordion-melodiojn, pri kio la superstiĉaj homoj asertas, ke la vento malfermas kaj fermas la rompitan pordon de kampgardista kabano ie en la vitejo, ĝi krakas kaj grincas, kiel la tambursono kaj la akordiono. Sed la pli inteligentuloj sicas bone, ke dum la malamikema, tempesta, tropika nokto la nigra kolumno de la Nevidebla Legio marŝas en la dezerto, akompanate de akordiono, kun la timiga fiakro, kun la muta soldataro, kaj neniu konjektas, ke de kie ili venas, kien kaj ĝis kie ili iras?…