158250.fb2
Aŭrore la kompanio ekmarŝis tramalvarmiĝinta ĝisoste kun rigidaj membroj. La knabino sidis apud la grafon, la fiakro ekveturis post la soldatojn, kaj ŝi tiriĝinte en la angulon preskaŭ malaperis sub la manteloj. La suno malrapide leviĝis, kaj en la vekiĝantaj radioj miliardoj da prujneroj scintilis ĉirkaŭe.
Sir Yolland arde riproĉis la knabinon. Nek la danĝeron de la ribelo li pensis akceptebla kaŭzo, ke angla damo kondutu tiel. Sidi inter la soldatojn kaj kanti! Kuiri teon kaj puŝi je la brusto la tumultantojn! Mi petas vin! Kiu aŭdis tiaĵon!
— Vi devas konsideri… ke vi maldece… Kvankam tio ne koncernas min, sed ĉar vi veturas en mia societo, mi pensas, ke mi rajtas…
— Li ĉesis paroli, ĉar fraŭlino Anna ekdormis.
Dume ekscitita interkonsiliĝo okazis inter la gvidantoj, marŝantaj avane. Ĉar intertempe retroviĝis ankaŭ sinjoro Wilkie, kiun forte riproĉis la gvidantoj de la kompanio.
— Mi aĉetis ĉion, kio estis bezonata. Mi ne estas soldato — li defendis sin energie.
— Sinjoro kapitano Durien listigis la aĉetotajn ekipaĵojn! — kriis la marŝalo kolere.
— Mi petas vin. Ne konsideru min pekoporta kapro. Serĝento sufiĉas aĉeti kovrilojn.
— Jes, serĝento sufiĉas — kapjesis ankaŭ sinjoro Wilkie, meditante pri io.
— Mi estas sperta pri la milit-taktiko! — kriis akre la marŝalo.
— Kaj mi pri la komandi de la soldatoj!
— Tamen estas bezonata serĝento — deklaris sinjoro Wilkie. — Vi estas bonegaj taktikistoj kaj unurangaj organizantoj, sed ni bezonas homon, kiu estas sperta pri io.
Ili mire rigardis sur la anglon.
— Jes, sinjoroj — li finis la meditadon. — Nun ni ankoraŭ ne ekspliku la aferojn. Eblas, ke ni ne devas sterni niajn kartojn. Tio estas nia intereso, sed se ankoraŭ okazos io, tiam ni triope devas sincere paroli unu kun la alia. Ĉu vi komprenas? Ĝi ne estos ŝerco.
Kaj eĉ respondon neatendinte, li lasis ilin tie.
Dume ekbrilis la suno, kaj komenciĝis la varmego.
La knabino vekiĝis, demetis sian mantelon kaj turnis sin al la grafo.
— Ĵus kvazaŭ vi estus dirinta ion, kaj mi opinias, ke mi ne respondis.
— Jes. Unue vi dormis antaŭ ol respondi… kara, kara… Hm… ni devus interkonsenti pri iu nomo.
— Mi jam diris, ke Elsworth estas mia vera nomo!
— Ĉu vere? Bone. Ni estas en kriza stato, ni devas akcepti ĝin, mi diris nur tion, ke…
— Ke vi ne estas kontenta pri mia konduto. Sed tio ne interesas min. Via konduto estas multe pli stranga!
— Kiel?
— Vi bone aŭdis tion! Mi scias tiel, ke vi, Sir, estas ido de tiuj Yolland-oj, kiuj estis la unuaj konkerantoj de la kolonioj, kaj grafo Robert Yolland forpelis la hispanoj per sia ŝiparo de sur kelkaj mez-amerikaj insuloj, kie li estis ankaŭ reĝo dum mallonga tempo! Tiu sinjoro gvidis sian armeon veturante per galero, kaj ne per fiakro, tiu sinjoro ne akceptis tion, ke onidiraj oficiroj ordonu, kaj li ne aprobis ĉiun idiotaĵon.
La grafo rigardis miregante. De kie ŝi konas la historion de lia familio? Kaj hazarde ŝi trafis lian tiklan punkton. Sir Yolland tre estimis siajn konkerajn praulojn, kiuj gvidis armeojn, kaj fondis dominiojn. Eble li sentis iomete tiel, ke ankaŭ li naskiĝis por fari tion, kaj en lia nuna entrepreno multe da forgesita megalomanio serĉis eliron el lia eso. Proksime al sia kvardeka jaro, la grafo kelkfoje sentis tiel, ke li disipis la animan heredaĵon de la prauloj, kaj pasas la tempo, kaj ne estas inde morti sen tio, ke li estus fondinta eĉ unu dominion.
— Ĝis nun — li respondis orgojle al la knabino — la situacio ne bezonis, ke mi transprenu la komandon. Kovriloj kaj kinino… Tiuj ne interesas min.
— Vi estas ridinda kun tiu opinio — respondis la knabino per tiu nervoza, malestima voĉo, kaj ĉiu sango de la grafo leviĝis en la kapon pro kolero. — La ekipaĵo estas grava en la milit-taktiko.
Ili longe silentis, ĉar la grafo ne volis sincere eldiri, ke la multe da malklaraj indikoj estas iomete komplikaj por li, kiujn li eksciis ĝis nun pri la familio de la knabino.
— Kaj kien vi iros el la oazo Bungur? — li demandis fine de fraŭlino Elsworth.
— Tio vere ne estas via problemo, Sir. Prefere zorgu pri tio, kio okazos al la soldatoj sen mi? Ĉar mi gvidis ilin ĝis nun.
La grafo glutis. Sendube, tiu knabino dufoje intervenis tute bone.
— Eble ankaŭ ni mem atingos nian celon iel — li diris fine kaj purigadis sian monoklon. — Kompreneble mi estos je via dispono en ĉio, se vi deziras ion.
— Dankon. Mia pakaĵo alvenos en Bungru-on, kaj mi vere ne bezonos vian helpon. Mi luos karavanon.
Poste ili silentis. Antaŭ ili en grandega polvonubo senorde tumultante iris homoj, bestoj, ĉaroj, kirasita aŭto kun infera bruo, kiel retiriĝanta, venkita armeo.
En la malproksimo aperis la unuaj arboj de oazo Bungur…
Tiu oazo estis malpura, malgranda loko. Kelkaj palmoj, unu-du kaproj, dudek-tridek plie altaĝaj tuaregoj vivis tie, meze de la varmega polvo-maro de Saharo, en sufoka oazo, plenplena de muŝoj, insektoj.
Ĉefleŭtenanto Renior eltiris sian glavon kaj kriis soldatece:
— Alo! Ni haltu! Mi komandis, mi petas vin! Nu kio estos? He, ne surveturu min per tiu ĉaro!
Ili komencis halti. Ĉar ili haltis ne samtempe. Unue ili nur „komencis” la halton, tiun longdaŭran manovron tiel, ke avane kelkaj homoj aŭdis la krion, kaj ili ekhaltis, sed la aliaj ne aŭdis tion, kaj ili stumble puŝiĝis al la antaŭe marŝantoj, implikiĝinte kun ili, fine la kolumno haltis kiel interbatadanta, kverelanta homamaso.
Tiam ili haltis.
La marŝalo rajdis al la fiakro, kaj diris al la grafo, ke li veturigu sin en la oazon gvidante la kompanion, kiel la komandanto de la armeo.
Sinjoro Strudl do kun Diendl veturis antaŭen, la pistonisto komencis blovis vere bonegan marŝon, kaj kiu scius tion en oazo, ke ĝi estas el la kvadrilo de la opero Maskobalo? Kaj komenciĝis la enmarŝo.
Maljunega arabo, kiu havis longan, blankan barbon venis antaŭ ilin kliniĝadante. La tuta loĝantaro de la vilaĝo, kelkaj kaproj, multaj hundoj kaj tri nudaj infanoj sekvis lin el granda distanco.
La maljunega arabo proksimiĝis al la oficiro humile. Sir Yolland nun la unuan fojon sentis, kion signifas la vorto: „potenco”. Nek li mem sciis, kial li ruĝiĝas, kaj kio estas tiu agrabla sento, kiam sidante en la fiakro li aŭskultas la nekompreneblan paroladon de la arabo.
Eble la indiĝenoj de Mez-Ameriko akceptis iun lian praulon tiel, kiu gvidis sian armeon.
La popolo de la oazo ne entuziasmiĝis por la uniformuloj. Subite ili venas kolekti imposton, kaj kunportas la homojn labori, aŭ ili elhakas la arbojn kaj konstruas fortikaĵon…
La grafo ĵetis kelkajn frankojn al la plejaĝulo de la vilaĝo, kaj la fiakro ruliĝis plu. Ili enmarŝis en la oazon. Tie estis kelkaj domoj el abodo, unu trivita-trouzita poŝtoficejo, stalforma kabano, tiel nomata „gastejo”, kiu en ĉiu dua monato provizas unu-du travojaĝantojn per insektaĉoj por longa tempo. Kiu venas ĉi tien? Komercistoj, kiuj veturas al Maroko, kelkaj militstaj transportoj, ia kolportisto, kiu vagas de tribo al tribo, kaj iafoje leon-ĉasistoj, kiuj kunportas bonstaton kaj donas abundan trinkmonon.
Sed hodiaŭ estas grava tago kun grandega fremdultrafiko. Ĉar malgranda, ruĝa ekskurs-aŭto staras antaŭ la gastejo, farita el abodo. Ili denove atingis la aŭtiston!
La soldatoj senorde starigas tendojn, eksidas, kuiras, ili ne maljungas la trolaciĝintaj ĉevalojn, ili do bivakas laŭ la maniero, neniam vidita.
— Pardonon — diras sinjoro Strudl takte, post kiam li fiksis la flagon, ke la fiakro estas libera. — Mi ankoraŭ ne ricevis la prezon de la veturigo…
La grafo ŝovas sian manon en la poŝon kaj pagas senvorte. La koĉero eklevas sian ĉapelon, kaj ankaŭ li enpaŝas en la drinkejon malantaŭ sian pasaĝero.
Unusola tablo estas ĉi tie kun la apartenanta, longa benko, krome oni povas sidi nur sur mato surtere. La aŭtisto ĵus legas. Nun li ekstaras kaj klinas sin kun ĝentila rideto. Ankaŭ nun li portas la bluan ĉemizpantalonon, sur lia pojno estas ora brakhorloĝo.
— Sir — diras la knabino, — mi prezentas al vi sinjoron Guliver, kiu lastafoje estis via bonega konsilisto. Vi nomiĝas tiel, ĉu ne?
— Juliot Guliver, mi estas je via servo.
— Mi ĝojas — diras la grafo. — Mi dankas vian bonan konsilon. Sed kien mi devas eksidi ĉi tie?
— Jes, vi devas toleri mian societon, ĉar tiuj grand-restoracioj de la oazoj ne kutimas havas tiel multajn gastoj, kiel en metropoloj.
Ili eksidis sur la longa benko. Sinjoro Strudl staris iom malproksime, ĉe la fenestro kaj apogis sian vipon al la muro. Li mendis duon litron da ruĝa vino. Li trinkadis tie silente.
Sinjoro Guliver ne havis trudiĝeman naturon, li absorbiĝis en la legado de sia libro, li ne ĝenis la du gastojn. Post nelonge venis ankaŭ la marŝalo, akompanate de Durien kaj Renoir. Ankaŭ ili konatiĝis kun la junulo kaj la granda benko pleniĝis de iu fino ĝis la alia, kiel en stacidoma atendejo. La gastejestro povis kredenci nur riĝan vinon. Neniu kuraĝis mendi alian trinkaĵon. Iu soldato enportis la manĝaĵon por ili.
Sinjoro Wilkie aperis en la ejo.
— Mi petas vin, vere estas kinino ĉi tie, la poŝtoficejo deponas ĝin en ia subtera kaverno, kaj ni tuj surĉarigos ĝin. Sed kovriloj kaj ĝenerale kelkaj necesajn artikloj ne estas aĉeteblaj.
Ili sidis moroze.
— Tamen — diris la grafo kaj ekfumis cigaron — alvenas travojaĝantoj ĉi tien, kaj oni devus vendi tiel simplajn artiklojn.
— Ili havas nenion.
— Sed ni bezonas kovrilojn! — diris la knabino aplombe.
La oficiroj fikse rigardis antaŭ sin malesperiĝinte.
— Mi pensas — diris leŭtenanto Renoir, — ni tamen devas atendi iun, kiu veturos al Ain-Sefra.
Nun okazis surpriza afero. La knabino turnis sin al sinjoro Guliver:
— Ĉu vi ne havas ian bonan konsilon?
La junulo demetis sian libron.
— La afero estas tute simpla. Komisiu min aĉeti kovrilojn, diru al mi, kiom vi bezonas, kaj post kvin minutoj tiuj estos je via dipono.
— Interese — rimarkis la grafo, — ni estus tre dankemaj al vi, se vi povus akiri cent kvindek kovrilojn, se mi ne kredas…
La junulo eliris ridetante. Li havis sanajn, grandajn, blankajn dentojn. La knabino postrigardis lin kuntirinte siajn brovojn.
Li akiros kovrilojn — ŝi diris kun kovinkiĝo.
— De kie vi pensas tion? — demandis la grafo.
— Mi ne scias. Sed li estas tia, ke li akiros tiujn.
La grafo iom post iom akceptis, ke fraŭlino Elsworth (?) iafoje estas enigma, kaprica kaj vulgara.
Sed nun ŝi antaŭdiris bone. Sinjoro Guliver revenis post kvin minutoj.
— Oni jam suĉarigas la kovrilojn — li diris. — Ties kvalito ne estas sufiĉe bona. Tiuj estas taŭgaj por paŝtistoj. Oni havis nur cent kvar kovrilojn en la deponejo, ĉar ili estas malriĉaj je varoj. Oni vendis sian unujaran stokon.
Ili mire rigardis la aŭtiston.
— Ĉu ia… sekreto?… — demandis la grafo kun trudita rideto, ĉar li malamis ĉiuspecan scivoladon — se ĝi ne estas sekreto, tiam vi povas diri, kiel vi akiris tiujn?
— Simple. Mi petis kovrilojn kaj ili donis.
— Kial ili ne donis al ni?
— Ĉar la soldatoj ofte pagas per armea pagbileto, kio estas bona mono, sed oni devas iri al la plej proksima batalion-komandejo kun ĝi. La indiĝenoj ne ŝatas tion, se ili do vidas uniformulojn, ili nee respondas je ĉio. Sed mi elprenis monon, kaj mi estas civilulo, ili feliĉe vendis sian stokon, eĉ, laŭ ili Alaho sendis min, ke mi prosperigis ilin per la altvalora aĉeto.
La oficiroj kliniĝis super la manĝaĵon fervore. Sinjoro Wilkie eliris hontigite, kaj la grafo longe rigardis sian cigaron.
— Ĉu la indiĝenoj ne estas tiaj apud Kongo, sinjoro Durien? — demandis la knabino iom gale. Sed antaŭ ol la kapitano povintus respondi, nudpieda, araba infano envenis.
— Jam de tagoj alvenis letero por fraŭlino Anette Lorien — kaj li enportis ĝin.
— Mi estas tiu! — la knabino transprenis la leteron, kaj kiam ŝi vidis la konsternitan vizaĝon de la grafo, ŝi aldonis nervoze: Mi diris al vi, Sir, ke ĝi estas mia vera nomo! Elsworth estas nur alprenita nomo.
La grafo mallevis siajn okuloj kaj ruĝiĝis profunde.
La knabino komencis legi la leteron. Ekstere la kantado de la soldatoj rompis la silenton de la oazo. Ili aĉetis kelkajn barelojn da araba brando por bagatela sumo, kaj nun ili havis tre bonan humoron.
— Ankoraŭ alia letero alvenis por instruistino.
— Ŝi ne estas inter ni, mi pensas — diris la grafo.
— Ankaŭ mi diris tion, tamen mi devis demandi. Ĝi estas regulo.
Antaŭ ol la knabo estus foririnta, sinjoro Guliver demandis lin.
— Kiel nomiĝas tiu instruistino?
La arabo alfabetumis la skribon:
— Prof. Olivia Holland…
Nun jam ili prenis la koverton de li, sur kiu estis skribite per iom malfacile legebla skribo de sekretario sinjoro Pidgin: Grafo Oliver Yolland.
— Tiu letero… estas adresita al mi — diris la grafo.
— Ĉu vi estas instruistino? Prof. Olivia?…
Li ne ricevis respondon, tiel li ĉirkaŭrigardis murmuratnte kaj foriris, pensante, ke eble okazos problemo, ĉar li transdonis la leteron de virino al alia homo. Tenante la leteron en la mano, Sir Yolland sentis tiel, ke tiu netolerebla societa vivo, tiu eterna kunesto… kun tiaj vulgaraj homoj tre suferigas lin.
Poste li malfermis la koverton, kiu karakterizis la paseon de sekretario Pidgin, pasigitan en la urbodomo:
Sir!
Post via foriro la bursaj kuzoj estis favoraj por ni. Sakevan tagon vizitis min sinjoro en la hotelo, kiun Vi jam delonge ne bonvolas koni; nome petrolesploristo Livingstone. Li malafable diris al mi, ke oni planas fian kaptilon kontraŭ vi, kaj li vizitis min nur tial, ke li deklaru, ke li havas nenion komunan al tio, li ne asociiĝas kun rabistoj. Li vokis mian atenton informi Vin, sinjoro grafo: Li batalos per ĉiu rimedo kontesti vian prioritaton, Sir, kaj vanigi vian entreprenon, sed li havas nenian rilaton al la eventualaj escesaj agoj de la banditoj. Krome li proponas pacon, se Vi, Sir, rezignos certajn terenojn, kiuj faras liajn petrol-trovaĵojn nealirebla. Tiam li foriris. (Sen saluto.) Kvankam mi scias, ke Vi ne konas la nomitan vizitanton, Sir, mi oficiale informas vin pri la supre menciitaj. La detektiv-kontor, kiu kaŝobservas lordon Harrington, en raporto infromas nin, ke lordo Harrington kontaktiĝis kun ruso, nomata Sokoloff, kiu estas internacia aventuristo. Harlington malaperis kun Sokoloff senspure el Maroko. Verŝajne li ekveturis al Senegalio, sekvante vin. Phips sciigis al mi, ke nur Johnson povas rajdi sur la ĉevalo Hiacinto en Epsom, ĉar ĵokeo Kirlow estas malsana. Plej grave: la polico avertis min, ke Biskra, la bandito sekvas vin, Sir, laŭ la konfeso de kaptita rabisto.
Aldone mi sendas la personan priskribon de la nomita rabisto (en formo de reserĉigo kaj gazet-artikoloj sub la literoj A kaj B). La ĵurnaloj de Forster skribis, ke Vi partoprenas aventuran entreprenon, kaj la ĵurnalo havos la feliĉon informi la legantojn pri tio. Laŭ nia scio ankaŭ Forster forveturis kun Harlington, kiu estas granda reklam-ĉasisto. Mi finas mian leteron, atendante viajn ordonojn, kaj mi restos Sir,
Via sincera estimanto,
Artur Pidgin
persona sekretario
2 aldonaĵoj: A kaj B, rekomendite.
La grafo vigliĝis:
— Tiu knabo venu ĉi tien. Li devas telegramon…
Ĉiu estis klarvida pri tio, ke eksterordinara informo estis en la letero, ĉar nek ribelo igis la flegman grafon tiel maltrankvila.
Skribinte kelkajn liniojn sur paperon, li donis tion kaj kelkajn monerojn al la knabo.
— Ĝi estas urĝa.
La poŝtisto forkuris.
— Kio estis en la letero? — demandis la knabino, kun sia natura impertinenteco. Vidinte la konsternitan mienon de la grafo, ŝi rapide aldonis. — Nu bone… Nur tenu viajn sekretojn, tiuj tute ne interesas min.
Sir Yollan foriris ĝemante. Kion fari? Tiu virino parolas kun li, kvazaŭ li estus ŝia danc-partnero dum kvina-horaj tekunvenoj.
La soldatoj interbatadis sub la efiko de la brando. Renoir kuradis inter ili malesperiĝinte.
— Sed mi petas vin, sinjoroj senranguloj… Nu sed…
La marŝalo volis fari ordon kun sia dignoplena konduto, eltiritnte sian glavon, sed iu puŝis lin je la brusto, ke li komencis tusadi, kaj Durien kriis stentore:
— Tuj ĉesu, ĉar mi ne scias, kio okazos!
Li tute ne povis scii tion, dum tia interbatado. Stertoro, klakado de vangofrapoj, blasfemado, ekbrilo de bajonetoj.
Jeremio Oblath feliĉe elmetis siajn kirurgajn instrumentojn sur vakstolon. Eble estos iom da operacio post tia interbatado…
Ankaŭ la ĉefkuracisto estis tute ebria.
Sir Yollan elvenis el sia tendo por momento. Poste li denove reiris. Li sidis sur sia seĝo serioze, profundiĝinte en siaj pensoj. Nun la unuan fojon peziĝis sinistraj sentoj sur lian koron. Li ne kalkulis tion, ke ne sufiĉas uniformo kaj bajoneto al la militistaro. Ankaŭ disciplino estas bezonata.
Kio okazos? Li havis sinistran senton. Ĉu eble li malesperiĝas? Ĉu li returniĝos ĉe la komenco de la vojo? Li fikse rigardis la teron, fumis sian cigaron, kaj en la malluma fono de la tendo li vidis tiun fergantan, long-lipharan praulon sian, kiu kutimas rigardi lin de sur la muro de la blua salono: la „Konkera Yolland.” La kruda homo elpelis la portugalojn de sur la nordorientaj bordoj de Afriko, kaj li nomumis sin guberniestro de la angla reĝo. Sed li komencis sian karieron ne en la burso…
Leviĝetis la kurteno de la tendo, kaj la knabino enpaŝis. Ŝi staris timeme.
— Diru! Ĉu vi eĉ nun ne vidas, ke la gvidantoj estas senpovaj?!
— Kaj… se mi vidas tion?
— Kial vi ne faras ordon? Tiel vi ne atingos la celon de via vojo!
La grafo levis sian ŝultron
— Ĉu vi disponis pri via pakaĵo? — li demandis poste.
— Kiel?… Nun zorgu ne pri mia pakaĵo, sed iru inter ilin, kaj restarigu la ordon.
La grafo balancis sian kapon silente.
— Ne.
Timiga batalbruo aŭdiĝis de ekstere. Pafo knalis. Durien pafis en la aeron, sed oni tute ne atentis lin. Suboficiro Bayonne volis fari ordon, sed iu bat-rompis lian nazon. Nur tiam fariĝis ordo, kiam soldato vangofrapis la Diablon de la Aero, tiam subkaporalo Izabela, kiel tigropatrino ĵetis sin inter ilin, kaj aperis ankaŭ King Roswang, tenante en siaj manoj duonon da ĉaro, kiun li haste derompis.
Post du minutoj ne estis interbatado. Kiu povis, forkuris, kiu ne estis sufiĉe rapida, tiun subkaporalo facile knokaŭtis kun sia mirinda, patrina instinkto, kaj King Roswang flanke de sia edzino renversis tutajn homvicojn per la duono da la ĉaro.
Sir Yollan elpasis el sia tendo. La marŝalo, Durien kaj la aliaj superuloj jam regis la resonojn de la batalo. Kelkaj homoj ankoraŭ laŭte diskutis, tiujn ili silentigis.
— Mi petas vin… — diris la grafo per trankvila, malvarmkoduta, sed bone aŭdebla voĉo. — Okaze de la plej baldaŭa incidento mi ne pagos du tagan soldon al la tuta kompanio.
— Hohooo! — diris Toutain.
— Kiel? — turnis sin la grafo al li eĉ pli malvarmkondute. — Kiu malsamopinias, tiu povas foriri tuj. Mi ordonas ĉi tie. Ekde nun retenu tiun, kiu komencos interbatadon, zorgu pri tio, ke ĝi ne disvastiĝu, ĉar mi ne kutimas aliigi miajn vortojn.
Kaj li reiris en sian tendon. Vane, ŝajnas, oni estimis la grafon pro iu kaŭzo. Neniu diris eĉ unu vorton, kaj Fleur de Bac proponis, ke la plej fortaj soldatoj, gvidate de la subkaporalo, fondu militaran policon, kaj ili vangofrapu tiun, kiu ne plaĉas al ili. Li ne estas freneza perdi du tagan salajron pro alies interbatado, kaj cetere la fanatika anglo pravas laŭ li, kaj oni ne rajtas konduti tiel en la dezerto.
La militara polico fondiĝis. Atentema spektanto povintus diri tion, ke tiuj homoj ludas ĉi tie la transformiĝon en la naturo: kiel la neceso kaj la sperto devigis la praajn, sovaĝajn hordojn, transformiĝi iom post iom al „armeoj”.
Leŭtenanto Polchon fariĝis la komandanto de la „polico”, ĉar la ruĝbarbulo estis la sola gvidanto, kiu klopodis efiki al la animo de la interbatiĝantoj ne nur per belaj vortoj, sed li intervenis ankaŭ per kelkaj tre fortaj vangofrapoj.
Jeremio Oblat sidis apud siaj instrumentoj kaj atendis. Sed venis neniu. Kratochvill iris tien kaj premis naztukon sur sian sangantan kapon. La sango tramalsekis la tukon.
— He! Senrangulo! Venu ĉi tien, mi ekzamenos vin!
— Ĉu? Ba, lasu min per tiu idiotaĵo.
— Sed homo! Eble vi bezonas operacion! Ĉu vi ne volas, ke mi helpu al vi?
— Kompreneble jes. Vi povus doni al mi skatolon da maĉtabako
Kiam Sir Yolland repaŝis en sian tendon, febre brilanta okulparo rigardis sur lin el la mallumo.
— Jes! Tia vi devas esti! Sir!. Vi estas granda homo.
— Mi… — li respondis kaj mansvingis, tamen ĝi agrablis al li.
Iu frapetis.
Tiu povis esti nur sinjoro Wulkie, ĉar eskluzive li povis frapeti sur la tendo de la grafo antaŭ ol enpaŝi. Li povintus ricevi unuarangan patenton, kun tiu rimarki: „Inventaĵo, kiu dum dezertaj tendumadoj ebligas la aplikon de kutimoj ĉe ĝentilaj kontaktoj por bone edukitaj homoj.” Ĉar la dika, malalta organizanto faris lignopecon, al kiu li fiksis plumboglobeton per dratol, kaj skuinte ĝin, la plumbo, frapiĝanta al la ligno donis perfektan iluzion de frapeto antaŭ la tendo.
— Sir — diris sinjoro Wilkie enpaŝinte, — mi dungis iun, kaj mi petas vian postan konsenton.
— Kiun kaj en kia ofico.
— Sinjoron Guliver, kiel dezertan fak-konsiliston.
— Vi devas nuligi tion! — diris la knabino rapide. — Li estas danĝera homo!
— Pardonon — respondis la organizanto ĝentile. — sed mi dingis lin ne kiel misiiston, kaj tiel la milda, senkulpa karaktero ne estas kriterio.
— Se vi permesas al mi alparoli — interrompis la grafo, kiu ĝis nun agaĉis per sia samovaro, — mi opinias, ke estus bone, se sinjoro Wilkie eksplikus sian decidon pli detale.
— Sir — komencis la dikulo, — post kelkaj eventoj mi devis konstati, ke rilate nian ekspedicion okazis multaj malzorgoj. Koncerne tiujn malzorgojn, sinjoro Guliver pruvis tiajn perfektajn spertojn, ke mi sentis tiel, kial ne ekspluati tiujn ankaŭ en la futuro.
— Kiel?! — kriis kun histeria rapideco Anette (Elsworth? Lorion?…) — ĉu eble li aranĝis danc-vesperfeston por vanigi la ribelon? Ĉu li haltigis la unuan aŭton, kiam ni devis akiri kininon? Ĉu la armeo sekvas lin kun unuanima entuziasmo, aŭ min?
— Mi petas vin fraŭlino… Mi do ne volas difekti viajn meritojn, kaj mi rekonas, ke vi estas nemalhavebla por nia armeo… sed tiu sinjoro estas praktika…
— Ankaŭ la marŝalon vi pensis praktika kaj ankaŭ la aliajn gvidantojn, vi pensis praktika la kvincen gumajn gantojn, la kvindek rakedojn, la sepdek dekduojn da sekuraj pingloj kaj la mil alĝustigeblajn kravatfiksilojn el fiŝosto.
Sinjoro Wilkie paliĝis kaj kriis profunde ofendita en lia honoro:
— Mi ĵuras, ke mi ne sciis pri la kravatfiksiloj! Mi konfesas la gumajn gantojn, mi toleris la rakedojn, mi havis informojn pri la sekuraj pingloj, sed sciu, fraŭlino Elsworth…
Dume la grafo enpensiĝinte trinkis sian teon:
— Sendu tiun homon ĉi tien — li diris mallaŭte, — mi parolos kun li.
— Ĉu vi ne volas dungi lin — demandis la knabino rapide, kaj kun minace brilantaj okuloj, — sciu, se vi faros tion, mi ne plu kunveturos kun vi!
— Jes… Originale estis tiel… ke nur ĝis ĉi tie… pro via pakaĵo… kaj…
— Sed vi lasis mian pakaĵon tie en mia valizo ĉe la vrako de mia aŭto. Tio estis sufiĉe malbela ago! Vi povintus meti ĝin en la fiakron. Nun vi lasus min sola en tiu ĉi sinistra rabistejo, vestitan per ununura komb-negliĝo.
— Mi petas vin… Mi pensas tion, se mia armeo forlasos la oazon… ĝi estos tre sekura, kaj bona loko…
— Ĉu por virino en ununura komb-negliĝo? Egalas. Faru tion, kion ĝentlemano devas fari en tia situacio.
Vere ne eblas lasi ŝin ĉi tie… tiel, nenion havantan…
— Kaj… Kien vi sendigis vian pakaĵon?
— Mia patro skribas en tiu letero, ke li portigis mian valizon el la garaĝo kaj sendis ĝin al Ideles. Li aranĝis, ke la aviadilo de la dezerta ekspresvartransporto ĵetu ĝin per paraŝuto!
– Ĉu dume via kara patro liberiĝis el la kaptiteco de la beduenoj kaj li revenis hejmen? Sed kien do vi vojaĝas?
Ŝiaj palpebroj ektremetis, sed ŝi tuj respondis:
— Kiel?… Ĉu mi ne diris al vi, ke mia patrino edziniĝis la duan fojon?
— Kaj kiun vian patron tenas en kaptiteco la dezertaj hordoj?
— Mian veran patron. La nomo de mia vicpatro estas Elsworth, mia vera patro nomiĝas Lorien… Lorien adoptis min antaŭ dek kvin jaroj.
— Ĉu via vera patro adoptis vin?
— Ne! Mi diris, ke Lorien estas mian vicpatro! Dio mia, kiel vi ne komprenas tion! Kaj Elsworth adoptis min, kaj nun li estas en kaptiteco, kaj mia patro skribis, ke mi liberigu lin, la pakaĵo estas sendita…
La grafo viŝis sian frunton pala, ĉar lia kapo komencis zumi. Ekstere bruis la pordofrapilo, kaj enpaŝis la blankdentara, gaja aŭtisto kun sinjoro Wilkie. La knabino rigardis lin kun fulmaj okuloj.
— Bonvolu sidiĝi — diris la grafo, sed la knabino rapide eksidis sur la solan, liberan seĝon.
— Dankon — respondis Guliver. — Mi pensas, ke ankaŭ tiel ni bone komprenos unu la alian.
— Se vi permesas unu demandon: kio estas via profesio, sinjoro?
— Mi estas pentrartisto. Mi pentras pejzaĝojn en la dezerto.
— Mi aŭdis tiel, ke vi bonvolus esti je nia helpo.
— Volonte. Min interesas la aventuro, kaj mi ne estas riĉa. Mi volonte perlaborus altan monsumon.
— Malriĉa homo? Interese… — diris Anette, kaj ŝi nervoze stamfetis per siaj piedoj. — Malgraŭ tio, vi havas belan aŭton.
— Mi ne estas malriĉa. Nun precipe ne. Mi havis ekspozicion en Parizo, el ties enspezo mi aĉetis la aŭton, kaj restis ankoraŭ tiom da mono, ke mi povu pentradi en la dezerto.
Li rigardis trankvile en la okulojn de la knabino.
— Kiel mi vidas — rimarkis la grafo, — vi estas sperta pri la militistaj aferoj.
— Mi soldatservis ĉe la spahioj, mi estas oficiro de la rezerva armeo.
— Ĉi vi vere nomiĝas Guliver? — rimarkis nun la knabino. — Ĉar mi vidas sur via dokumentojo monogramon J. D.
— Ĝi estas la donaco de pentrartisto Julies Daumier.
— Ĉu vere?… — ŝi demandis moke, trenat-voĉe. — Interese. Mi pensis tion, ke vi uzas pseŭdonomon, kaj mi atentigas vin, Sir, kiu uzas falsan nomon, tiun oni devas trakti singarde. Ne prenu kiel ofendon, sed kio estas en mia kapo, tio estas sur mia lango.
La aŭtisto ridetis.
— Jes. Mi alte estimas la sincerecon… Fraŭlino Lorien…
— Eble ni provu — meditis la grafo. — Mi konas kazojn, kiam malglraŭ la uzo de falsa nomo, iu donis tre efikan helpon. La falsa nomo estas tre bona rekomendo ĉe mi.
— Mi ne veturos plu kun la kompanio! — kriis la knabino, kaj ŝi salte leviĝis. — Ho! Nur mia pakaĵo estus ĉi tie! Tiam mi ne devus resti kun vi eĉ por momento!
— Ĉu ne al vi okazis akcidento sur la ŝoseo, veturante per malgranda, ruĝa aŭto? — demandis Guliver.
— Jes. Kaj miaj kavaliraj savantoj lasis mian valizon sur la okazejo.
— Ĝi estas malofta bonŝanco — diris la aŭtisto kun ĝentila entuzismo, — preterveturante ĝin, mi pensis, ke sekvante la spurojn de la akcidentita pasaĝero… mi kunportos vian valizon! Ĉiu via havaĵo estas ĉe mi, fiksita al mia pakaĵrako.
Ĝi estis knokaŭto.
La knabino nur nun konsciiĝis, ke ŝi renkontis danĝeran kontraŭulon. Li mensogas akurate, kiel maŝino, li batas kaj trafas precize, se iu staras vidalvide al li.
Dankon! — ŝi respondis mallonge kaj turnis sin al la grafo. — Sir. Mi ne kunveturos kun vi. Sed mi avertas vin, ke la ĉefa komplico de la bandestro Biskra, nome Sokolof, kiu estas rompŝtelisto ĉe grandsinjoroj, sekvas vin. Ĝi estas skribita en tiu letero, kiun mi ricevis hodiaŭ, kaj Dio helpu min, ke nun mi ne mensogis. — Ŝi elprenis la leteron kaj legis:
Sokolof estas unu metron kaj okdek centimetrojn alta, li havas okulfrape blankajn, sanajn dentarojn, nigrajn harojn, iomete densajn, longajn, arkajn brovojn, li direktis ruĝan aŭton, kiam oni lastfoje persekutis lin, kaj li prefere asertas, ke li estas oficiro ĉe la spahioj en la rezervarmeo. Ĉiam je via servo.
Bum!
La konkaŭtito rebatis, surplankigante per unu frapo sian ŝajne venkintan kontraŭulon. Sed li jam ne povis venki.
Poste ŝi foriris pozeme kun altenlevita kapo.
La grafo rigardis sur la aŭtiston. Li estis proksimume unu metron kaj okdek centimetrojn alta, li havis nigrajn, iomete densajn, sed longajn brovojn, okulfrape sanajn dentojn, kaj ĵus li asertis prefere, ke li estas oficiro ĉe la spahioj…
— Sinjoro Guliver — diris Sir Yolland mallaŭte, — mi pensas tiel, ke momente mi ne povas akcepti vian afablan sin proponon. Mi firme decidis, ke mi mem gvidos la armeon.
La aŭtisto kapbalancetis ridetante, kaj ankaŭ li foriris. Estis vespero. Kelkaj arboj de la oazo apenaŭ refreŝigis la sufokan aeron, al kio ankoraŭ aldoniĝis la odoro de la kaproj kaj aliaj dombestoj.
Guliver iris rekte al la poŝtoficejo. Li trovis tie la patron de la nudpieda mesaĝisto, la poŝtestron. Li dormis sur duonmetra gazet-makulaturo. Li vekis lin.
— Ĉu vi volas ricevi dudek frankojn?
La maljunulo mansvingis.
— Ĉu temas pri la telegramo de profesoro Olivia Holland? Ĵus kunpotris virino ties kopion. Ŝi donis al mi tridek frankojn. Aparte dek frankojn, ke mi diru al vi, se vi venos: nenio gravas estas en la telegramo kaj ŝi salutas vin.
La junulo ĵetis kolere sian cigardon sur la teron…
Cetere la telegramo tekstis jene:
Se Kirlow estas malsana, ni ne anoncu Hiacinton al la konkurso, aranĝota en Epsom, Johnson estas malbona ĵokeo
Grafo Yolland.