158250.fb2
Matene jam la „militara polico” ordonis pri la ekiro. Tiel ili pli rapide kaj pli bonorde estis pretaj por ekmarŝi. Sir Yolland difinis la vojon sur la mapo. La ŝoseo ankoraŭ kondukas plu en la dezerto, kaj ĝi finiĝos antaŭ la plej proksima oazo. Sed marĝene estis skribite, ke oni signis la vojon tra dumil kilometroj per palisoj, tiel do longdaŭre sufiĉas pasi preter la palisoj.
Sinjoro Strudl jungis sian ĉevalon, kaj kiam la grafo elpaŝis el sia tendo, li jam staris tie en la varmo kvardek celsiusgrada, portante sian grizan, cilindran ĉapelon, kiun li tuj eklevis:
— Ĉu mi povas veturigi vian sinjoran moŝton ien?
Li ĉiam demandis tion, kaj post kiam Sir Yolland kapjesis kaj sidis en la fiaklon, li mallevis la flagon.
La aŭtisto sidanta sur la sojlo de la gastejo matenmanĝis kaj salutis la konkeranton.
Kie estas la knabino?… Hm… Kial li serĉas ŝin. Ŝi certe restas ĉi tie. Efektive li devus ĝoji, ke li liberiĝos de ŝi.
— Ĉu ŝia sinjorina moŝto ne venos? — returniĝis sinjoro Strudl sur la veturigista benketo.
— Ne — respondis la grafo. — Ŝi venis nur ĝis ĉi tie.
— Wirklich domaĝe — li diris kun degna afableco, ĉar li ne kondutis orgojle al Sir Yolland. — Ŝi estis kara karaktero… Hot! Hooo… Diendl! Du verfluchte Narr!..
Ŝi estas ventokapa, frenezeta kreaĵo, ŝi volas kuri al Saharo… Tio certas, ke ŝi mensogas multe kaj veturas kun li ne sen ĉiu honestas intenco. Tamen ŝi estis apud li kore-anime en la malbono. Sed verŝajne, utiligante la unuan okazon ŝi estus ŝtelinta la ruĝan aktujon kun la rezulto de la esploroj, kun la mapo kaj kun la identigaj indikoj. Eblas, ke tiu blank-dentara, unu metra kaj okcent centimetrojn alta aŭtisto, kiu prefere asertas, ke li estas kapitano ĉe la spahioj, ankaŭ li ŝatus akiri la ruĝan aktujon. Nu egalas. Li estos singarda.
— Ekveturu, sinjoro Strudl.
— Bonvolu ne diri tion. Via sinjora moŝto nomu min nur Herr Josef Strudl. Aŭ kiel oni nomis min en Hietzing, ĉar mi naskiĝis tie: „Der Strudl Pepi..” Multaj belaj knabinoj nomis min tiel, kiam ili ankoraŭ ekatentis min. Hot, du zau!.. Pardonon, mi diris tion al la ĉevalo. Gema! Diendl!
Houben, la pistonisto, ekmuzikis la operon Aida, kaj ili ekmarŝis.
Sinjoro Wilkie dungis aparte ok arabajn bubojn por peli la mulojn, gvidate de Goghur. Goghur estis sperta pri la uzo de armiloj kaj portis kurgan glavon, per kiu verŝajne li kutimas bati la virinojn iafoje.
Nur nun komenciĝis la laciga marŝado. Ili jam ne havis ŝoseon sub ilia plando, kaj ankaŭ la varmego pliiĝis
Kiel la marŝado fariĝis ĉiam pli laciga, la ordo iom post iom ĉesis. Fine multaj homoj metis sian fusilon sur la ĉaron, ĵetis sian kamizolon surŝultren kaj iris en disaj grupoj.
Ili ankoraŭ ne faris eĉ la duonon de la difinita itinero, kiam la soldatoj jam postulis ripozon. Ili grumblis laŭte. Fine la marŝalo ordonis bivakadon.
La grafo cigaris kaj diris nenion. Iomete mankis la knabino al li. Estis neniu kun kiu li povus paroli. Li alkutimiĝis al tiu frenezeta, senrespekta, suspektinda kreitaĵon… Eh!.. Ĉu eble ŝi ne mankas?
— Ne. Estas pli bone tiel.
Tage, kiam oni tendumis, li restis en la fiakro. Ĝi havis du avantaĝojn. Parte la levita ombrelo donis ombron, parte li ne devis kontaktiĝi kun la oficiroj. Li iomete abomenis sian armeon. Ili sidis ĉemizvestite, kriante, en disa malordo. Ne! Tiuj ne estas soldatoj. Ĝi estas fiamaso, vestita per uniformo. Tiu ĉi armeo neniam povintus forpeli la portugalojn de ie. Se nur ne el la drinkejo.
La dua aristokrato, sinjoro Strudl, sidis sur la ŝtupo de la fiakro kaj manĝis. Iafoje li dormis, apoginte sin al la kotŝirmilo, sed li neniam kontaktiĝis kun la soldatoj. Post la tagmanĝo Sir Yolland donis al li cigaron, kaj la koĉero respondis: „Tanksen.” Li tranĉis ĝian ekstremaĵon kun grand ĝuo kaj ekfumis kaj elspiris la fumon tra siaj naztruoj kun fermitaj okuloj. Ili ne paroladis, sed bone komprenis unu la alian, unuaranga sinjoro kaj unuaranga servisto.
Aŭdiĝis kornado. La malgranda, ruĝa aŭto preterveturis ilin, gardeme, ke ĝi ne puŝiĝu al la palisoj. Post nelonge la aŭto kaj sinjoro Guliver malaperis malantaŭ la sablodunoj, kiu onidire estas identa kun la publike danĝera bandito Sokoloff.
— Kiel vi opinias… pri la soldatoj… kara Strudl — demandis la grafo la koĉeron, sidantan sur la ŝtupo de la fiakro.
Li sputis malgrandan tabakpeceton de sur sia lipo, viŝis sian frunton kaj diris nur tion:
— Dez ganze Gsindl gehört nach Stanhof…
En Steinhof, apud Vieno, estis la ŝtata frenezulejo…
Sekvan tagon ili atingis vojforkon.
La palisoj disiĝis unu de la aliaj en du direktojn. Unu vico tien, la alia alien. Sed la angulo de la disiĝo ne estis tiel granda, ke ili povintus decidi, kiu estas la sudorienta direkto, ĉar la vojo malproksimiĝis laŭ akuta angulo.
La marŝalo, kapitano Durien, ĉefleŭtenantoj Renoir kaj Polchon, krome sinjoro Wilkie sidis ĉirkaŭ la mapo en la tendo de la grafo.
Sir Yolland aŭskultis ilian interkonsiliĝon, sed li ne diris eĉ unu vorton. Li sidis sur sia milita seĝo kaj skuretis maldikan bastonon inter siaj botoj, fiksrigardante en la plovon, dume li kelkfoje enspiris la fumon de sia cigaro, ĝustigis sian monoklon, sed ŝajne li tute ne atentis pri ili.
— Nu, sinjoro! — diris Durien entuziasme. — Ni difinu la vojdirekton.
— Nur bonvolu — intstigis la marŝalo lin, — mi ne ŝatus, se vi sentus tiel, ke mi intervenis en vian agosferon.
— Ho! — respondis Durien ĝentile. — La rajto de la fina decido estas la via, kiun ni ĉiuj estimas. Vi ordonas.
— Tre bone — kapjesis la marŝalo kaj komandvoĉe diris al Renoir, — sinjoro ĉefleŭtenanto! Difinu la vojdirekton!
— Nu do — diris Renoir kaj lekis siajn lipojn. — Laŭ mia opinio nia vojo al Sudano estas sudorienta… Ĉu vi ne pensas tiel? — li turnis sin al Polchon.
— Mi submetas min en ĉio al la ordono de miaj superuloj — respondis tro humile la leŭtenanto, havanta ruĝan rondbarbon, kiu zorgis pri tio, ke la odoro de la maĉtabako, brando kaj la cepo ne estu tolerebla eĉ por momento.
— Ba, por kio utilas tiu ĝentila kondutmaniero?! — diris nun la marŝalo afable. — Ni estas oficiroj, ĉe kiuj la diferenco en la rango apenaŭ gravas ekster la deĵoro. Nu ek, knaboj, nur senĝene, bonvolu difini la vojdirekton, kvazaŭ mi ne estus ĉi tie.
— Nu do… — diris Durien preninte profundan spiron. — Nun ni estas proksimume ĉi tie — kaj li fingre montris sur iun punkton de la mapo. — Ĉu ne?
— Jes kompreneble — trankviligis li Renoir, — se vi diras, ĝi cetre estas tiel.
— Nu do laŭ vi — li turnis sin al Renior — ĉu ni devas iri tien aŭ ĉi tien?
— Mi diris nenion! — protestis la leŭtenanto. — Mi ankoraŭ nur atentas, mi atendas la ordonon, mi ne estas tiel vantaĉa, ke mi nun difinu la vojdirekton.
Ili rigardis la mapon dum kelkaj sekundoj tiel, kiel senkonsilaj medicinistoj speciale gravan malsanulon.
— Laŭ mi — opiniis Polchon — estus plej bone, se ni eĉ plu akceptus la saĝajn ordonojn de la marŝalo.
— Estas ridinde — deklaris marŝalo Podvinecz, — ke la ĉefkomandanto devas okupiĝis pri bagatelaĵoj. Ĉu eble vi povas difini vojdirekto sen mi?!
— Laŭ mi… Do… mi opinias, ni Suprenĵetu moneron — diris Polchon, — se ĝi estos fronto, tiam ni iru tien, se ĝi estos dorso, ĉi tien.
— Tio ne estas malbona — rimarkis Renoir malkuraĝe kaj rigardis al Durien.
— Mi ne volas ĝeni la militan konsiliĝon — interrompis nun Sir Yolland, — sed eble estus pli facile difini la sudorientan direkton per kompaso. Ĉu ne?
— Vi pravas — kapjesis la marŝalo ridetante, kvazaŭ li vane estus atendinta tiun bonan respondon ĝis nun, kiun li jam delonge sciis, li nur estis scivola, ĉu ankaŭ aliulo divenas tion. — Jen vidu, oni devas nur pensadi, kiel Sir Yolland faris tion. Elprenu, sinjoro kapitano, vian kompason, kaj difinu la ĝustan vojon!
La kapitano etendis sian manon al la ruĝa kamizolo kun ora epoleto kaj, kaj li heziteme, malrapide eltiris biskotan rulaĵon el sia poŝo. Li rigardis ĝin server, iom timeme, poste li denove remetis la kukon en sian kamizolon.
— Ĉu kompaso? — li diris poste. — Mi pensas, ke mi lasis ĝin ien. Sinjoro ĉefleŭtenanto bonvolu pruntedoni al mi la vian…
— Mi petas pardonon, sed mi ne havas kompason — diris Renoir rapide. — Ĝi ne troviĝis en mia ekipaĵo.
— Nu, tio estas bela! — diris la marŝalo kosternite. — Oficiroj sen kompaso. Ankaŭ tian miraklon oni travivas.
La grafo rigardis al Wilkie, sed li mallevis siajn okulojn kaj mordetis sian lipon.
— Mi jam vidas — diris Polchon malestime al Durien kaj Renoir, — ke nur unusola fidinda homo estas inter ni, la animo de la armeo: injoro marŝalo. Kun hontiĝo ni devas pruntepreni vian kompason.
Sekvis ĝena silento.
La marŝalo plenblovis sin kaj palpadis siajn ordenojn. Fine li ekparolis mallonge:
— La tasko de marŝalo ne estas tio, ke li gardu kompason. Mi ne povas pensi pri ĉio.
— Kvankam — meditis la grafo duonvoĉe — ni vane metas la kravat-fiksigilon sur la mapon… Ĝi ne taŭgas difini la direkton.
Ĉar sekvis tre granda silento, li ekstaris, remetis sian monoklon kaj trankvile cigarante lasis la stabon en la tendo. Estis kvieta nokto. La plimulto de la soldatoj dormis, tie-ĉi tie aŭdiĝis parolado, kaj sinjoro Strudl legis ion ĉe la lumo de la lampo de la fiakro, sidante sur la ŝtupo de la veturilo.
En la foro burnusa homo proksimiĝis, rajdante sur kamelo. Li sidis sur sia kamelo kun klinita kapo, volvinte sin per la mistera, blanka tuko de la indiĝenoj. Li trotis ĝuste preter la fiakro, kiam la grafo atingis tien.
— Vidu — diris la grafo al la koĉero, — mi miras tiujn homojn. Ili ne bezonas kompason kaj mapon. Ili trafikas en la dezerto tiel, kiel ni sur la stratoj de grandurboj.
— Kaj ili ne devas pagi monpunon, malregule avancinte — respondis sinjoro Strudl…
— Pri kio li pensas, kiam li trotas en la dezerto sola — meditis la grafo.
La bedueno returniĝis sur sia kamelo kaj respondis jene:
— Pri tio, ke ekzistas ankaŭ netolereblaj kunvojaĝantoj.
Sinjoro Strudl ekstaris kaj fiksadis sian vipon apud la ledan ujon pro surprizo. Ankaŭ la grafo surpriziĝis.
La bedueno sur la kamelo estis fraŭlino Morgenstern, Elsworth, Lorien Anna, Anette…
La aŭtisto kaj la mult-noma virino, ĉiam tiuj du homoj!
Estas evidente, ke ili ĉirkaŭflankumas la kompanion. Ŝajne neniu el ili volas veturi kun li, kaj tial de tempo al tempo ili aperas sub ia preteksto.
La virino kriis ion, la kamelo surgenuiĝis, kaj ŝi elseliĝis.
— Mi ne volis tendumi ĉi tie por eviti vian proksimecon, sed se vi jam alparolis min, mi povas ripozi ankaŭ ĉi-loke.
— Se vi deziras trinki tason da teo… — proponis la grafo.
— Dankon. Nenion de vi, Sir. Vi elmontris sufiĉe, kiom ŝarĝe mi estas al vi.
— Vi vere eraras. Mi nur ŝatintus meti klara kelkajn obskurajn cirkonstancojn
— Mi scias, nun vi denove akuzos min per tio, ke mi ne diras la veron. Ĝi estas via fiksa ideo, Sir, se vi ne koleras pro tio. Mi estas tiel malkaŝa kaj sincera, ke simila komparo eĉ ne venas en mian kapon. Mi ne povas mensogi, kredu tion.
— Ĝi certas — aprobis la grafo, — ĝuste tial ne estas bone, ke vi faras tion ĉiupaŝe, mi vere badaŭrus, se vi prenus tion, kiel ofendon…
— Nu bone… ne gravas, ke vi senkulpigu vin — mansvingis Anna.
La grafo volis certigi ŝin, ke li tute ne pensas pri tiaĵo, sed la knabino tuj komencis fajfadi.
Misedukita!
— Kiel progresa via vojaĝo? — ŝi demandis poste leĝere.
— Dankon. Malrapide, sed certe.
— Certe, ke malrapide — korektis lin la knabino.
— La militistaro neniam kuregas. Gravas, ke ĝi marŝu egalritme kaj kontinue.
— Nu. Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke via situacio estas malesperiga, senperspektiva, vivdanĝera kaj sencela.
Sir Yolland malgaje purigis sian monoklon dum kelkaj sekundoj.
— Sed ĉu cetere ĝi estas kontentiga? — li demandis fine.
— Ne ŝercu, Sir. Mi venis post vin tial, ĉar vi estas en danĝero.
— Hm… Kaj kiomgrade minacas min danĝero?
— Momente vi staras preskaŭ meze de la plej terura dezerto en la mondo, kun multe da suspektindaj homoj. Kaj neniu el ili havas eĉ konjekton, kio estas la dezerto, marŝado, kien ili volas iri.
— Mi petas vin… ili ĉiuj estas koloniaj oficiroj.
— Sed, Sir! — kriis la virino kaj kunfrapis siajn manojn. — Ĉu vi ankoraŭ ne vidas, ke la sola homo en tiu societo, kiu kalkuliĝas soldato, estas vi?!
— Nu sed la marŝalo, la kapitano…
— Ĉu vi ankoraŭ ne pensis pri tio, ke eble trompistoj trudiĝis en vian proksimon?
La grafo palpebrumis embarasita.
— Tiaĵo kelkfoje venis en mian kapon — li diris poste, kaj li tute ne rimarkis, ke li senintence sorbadas la teon, verŝitan fare de la virino. — Kial vi ne avertis min ĝustatempe? Kiam ankoraŭ estintus pli simple returniĝi?
— Kiel? — ŝi demandis rapide, per la voĉo de la mensogontoj, kiam tute ne la demandon ili volas aŭdi denovne, sed ili intermetas vorton por gajni tempon kaj elpensi subite ion malveran.
— Kial vi ne atentigis min pli frue?
— Kiel pli frue?… Ja?!.. Kial mi estus avertinta vin? Vi nekompreneble kondutis tiel, kvazaŭ vi ne kredus ĉiun mian vorton blinde. Sed nun mi atentigas vin: reiru en Ain-Sefra-on kaj dungu gvidanton, ĉar…
— Dankon, fraŭlino Elsworth, Lorien. Eblas, ke vi pravas, kaj ni pereos. Sed grafo Oliver Yolland ne returniĝas kun sia roto eĉ tiam, se ĝi rekrutiĝis el trompistoj.
— Ĉu vi ne estas tiom elektema, ke trompisto ne estu en via proksimo?
— Lastatempe mi komencas kredi tion, ke iafoje estas malfacile malhavi la societon de trompisto.
Sinjoro Wilkie alvenis.
— Sir, viaj oficiroj ne povis decidi la marŝdirekton.
— Ĝi estas tute egale, kara Wilkie, nur unu afero gravas, ke ili marŝu antaŭen!
Anna rigardis al la grafo kun stranga surprizo, longe, esplore, kvazaŭ ŝi estus atendinta ne tion, kvazaŭ ŝi estus imaginta lin alia homo ĝis nun.
Kiam la roto marŝi plu, la soldatoj vidis mirante, ke apud la grafo sidas bedueno en la fiakro, kiu ruĵas siajn lipojn!
Ĉar ili nek aŭrore atingis la oazon, evidentiĝis, ke ili devintus iri alidirekten. Sed ankaŭ ĉi tie estas multaj palisoj pikitaj en la teron, tiuj do signas la vojdirekton ien. Se iom malproksime, sed oazo devas sekvi.
Sed sekvis nenio.
Kaj estis tagmezo. En Saharo, kie oni mezuras la temperturon ne tiel, ke „en ombro”, ĉar ĝi ne ekzistas tie.
— Atentu min — diris subkaporalo Izabela al la okulvitra remburistoKratochvill (kiu verkas romanon). — La tuta afero ne plaĉas al mi.
— La gvidantoj sekretas ion.
— Ili ne komprenas la direktadon.
— Ili vane sekretas, ĉiu scias tion. En mia romano rolas homo, kiu estas ŝoforo kaj anoncas sin por fariĝi piloto. Li konstatas nur el alteco, kiel granda diferenco estas inter atakanta ĉasaviadilo kaj eta taksio.
Izabela per subita korpomovo suprenigis sur sia ŝultro la rimenon de la fusilo kaj rigardis sian marŝantan filon kun decidkaraktera, serioza, zorgoplena vizaĝo.
— Mi diras al vi, Kratochvill, ĝi estas dezerto, kaj oni ne ŝercu pri mi en tia vermego. Ni devas scii, kien ni iras!
— Pro tio ne estos malpli varme.
— Tio certas — opiniis Toutain, — ke la tuta afero estas suspekta, malklara kaj estas io malhonesta en ĝi. Vi povas kredi min! Se iu scias, kio estas malhonesta, mi estas tiu.
— Vi povas diri, kion vi volas! — kriis Izabela. — Ni ĉiuj estas idiotaj, se ni lasas konduki nin je la nazo en Saharo! Mi volas scii, kien ni iras! Fine ja mi estas patrin’… — Ŝi timiĝis, sed poste ŝi daŭrigis rapide: — mi estas patriota karaktero, kiu marŝas ne pro entuziasmo, sed pro mono. Mi havas la rajton scii, kien oni gvidas nin!
— Ba, knaboj — diris Jordan, kiu estis aldviolonisto, sed li bone ludis ankaŭ sur akordiono. — Ni ja iras preter palisoj, ĝi signifas tion, ke vojo estas ĉi tie, ni do atingos ien.
— Sed kiam! — kriis la subkaporalo. — Ĉar ni devas ankaŭ trinki en tiu ĉi malbenita varmego, kaj ni ne povas fonti akvon el paliso.
La ordo tute ĉesis. Sinjoro Wilkie kuŝas svene en la ĉaro de la Ruĝa Kruco, sur la supro de homa hekatombo. Stabkuracisto Oblath metas trempitan tukon super sian koron, li ŝatus embrokacii siajn tempiojn per diluita amoniako, sed li ne povis atingi la ŝrankon de la medikamentoj, ĉar barikado de tornistroj kaj pafiloj baras lian vojon. Ĉiu disĵetadas siajn mantelon, kamizolon kaj konstante trinkas akvon.
La marŝalo elseliĝas laca. Renior kaj Durien staras apud li senkonsile. Polchon, kiel ia ruĝbarba buldogo, moroze maĉas sian pipon inter siaj maldensaj, brunaj dentoj.
Goghur, la indiĝena gvidanto iras al la grafo, kiu ĵus pagas la veturkoston de la fiakro, kaj li helpas descendi al fraŭlino Anna.
— Sinjoro — li diras, — mi devas paroli kun vi.
— Parolu, kara indiĝeno — respondas la grafo, kiu neniam ŝanĝis siajn manieron kaj stilon, kiam li staris vidalvide ĉu al la sekretario de la burso, ĉu al araba indiĝeno.
— Sinjoro. Ni estas minacataj de morto. Ekirinte el Bilmo, sur kiu ajn karavanvojo ni devintus trovi oazon ne pli ol dudek kvar horoj.
— Sed kien kondukas la palisoj? — demandis la grafo.
— La palisoj, sinjoro — respondis la arabo, — jam tre ofte signis vojon al la morto. Ekzistas, sinjoro, malicaj homoj, kiuj eltiras la palisojn, montrantajn la ĝustan vojon, kaj ili denove enbatas tiujn en la teron por vojerarigi. Dum tagoj ili iras antaŭ la karavano en distanco de kelkaj mejloj, ĝis ties akvo, manĝaĵo, energio elĉerpiĝas, kaj fine ili prirabas la viktimojn.
Ĉio ĉi sonis tre verŝajne. La grafo trankvile elektadis cigaron el sia cigarujo.
— Sendu al mi tiun ostecan, altan, brunvizaĝan suboficiron — li dirs al Goghur. Poste li turnis sin al Anna. — Ĉu vi deziras trinki tason da teo?
Anna Anette denove rigardis sur lin, kvazaŭ ŝi ne tiel imagus la grafon tia.
— Ĉu nun vi pensas pri teo?! Vi ja… aŭdis, ke ni estas en morta danĝero! Kion vi volas fari?
— Nu… ni do elpensos ion.
Malproksime en la mallumo stranga ekbrilo de reflektoro fendis la nokton, kaj ĝi denove estingiĝis apud iu monteto ĉe la turniĝejo.
Aŭto veturas antaŭ ili…
Alvenis la osteca, brunvizaĝa suboficiro: subkaporalo Izabela.
— Nu… mi petas vin. Mi jam plurfoje atentis vin. Vi estas saĝa, decidkaraktera homo. Kiel vi nomiĝas?
— Cavelotti — diris sian falsan nomon sinjorino Roswang, la patrino de la Diablo de la Aero.
— Ĉu vere? Ĉu vi do estas italo? Nu, subkaporalo, mi pensas tiel, ke ni vojeraris iomete.
— Mi sciis!
— Ĉu vere? Vi estas sagaca. Nu do vojerari estas homa afero. Tamen estus bone ŝpari per la akvo. En tio mi kalkulas vian komprenemon.
— Bonvolu kredi, ke mi ne prodigas la akvon — ŝi respondis spiteme.
— Mi scias. Mi venigis vin ĉi tien, ĉar mi nun… nu… mi observas la homojn. Vi… sinjoro subkaporalo, ŝajnas firmkaraktera, saga kaj fidela soldato. Ĉu vi komprenas min? Ĝis nun la ordo ne gravis, sed nun ni devas atenti. Ni estas en malagrabla situacio. Mi fidas vin. Vi povas foriri.
SirYolland ne sciis, ke li parolas kun virino. Sed li ne povintus agi pli ruze, se li scias la sekreton de sinjorino Roswang, kaj li volas tion, ke subkaporalo Izabela ekde nun iru por li en fajron.
Grupo da soldatoj diskutis. Ili kolere riproĉis la gvidantojn kaj puŝadis la malesperiĝintan serĝenton Bayonne.
— Parolu kompreneble — kriis Toutain, — diru al la gvidantoj, ke ni volas verŝi puran akvon en la glason!
— Ne eblas venigi tiel homojn en Saharon! — pugne gestadis Wolfram, la lokomotivestro, kaj la aliaj minace murmuris konsente. — La gvidantoj estas trompistoj.
— Kiu asertas, ke li estas oficiro, tiu estu sperta en la dezerto — tondris la voĉo de King Roswang, kiu cetere estis silentema.
— Vi nur silentu! — eksonis kategoria voĉo, kaj King Roswang tuj silentiĝis. Subkaporalo Izabela estis tiu, kiu ĵus alvenis tien.
— Mi diris, ke sufiĉe! — ŝi kriis energie kaj laŭkutime forte frapis sur sian bruston. — Se okazis ia problemo, tio estas plie pro la soldatoj.
Vi estas tiaj, kiel bandaĉo. Vi misuzas la bonecon de sinjoro grafo.
Ili mutiĝis pro la subita ŝamĝiĝo.
— Ni volas scii, kien ili gvidas nin! — interrompis Fleur de Bac. Je lia malbonŝanco!
— Ĉu vi volas scii? — stridis la subkaporalo. — Konstatu tion laŭ la movo de la steloj, vi ja estas legiano. Krome tiu via amiko, kies duonon da vizaĝo oni debatis, bedaŭrinde. Se vi estas legianoj, diru, kie ni estas! Ek! Nu, bonvolu! Legianoj! Kiu staros gvide de la roto?!
Iomete ili eksilentis. Duke of Roswang, la Diablo de la Aero rimarkis:
— Tamen ĝi estas friponaĵo…
— Silentu, nazmukulo, ĉar vi ricevos vangofarapon — respondis la subkaporalo kun surpriziga vortoturno de oratoro, poste ŝi ĉirkaŭrigardis bataleme. — Mi ne defendas la onidirajn oficirojn — daŭrigis la subkaporalo, — mi diras nur tion: trua sako torvas flikon. Ni estas kvitaj. Al kiu ĝi ne plaĉas, tiu montru, ke li estis legiano! Kaporalo Bilottey, se li ne estas, gvidu nin, aŭ Kratochvill rigardu supren sur la ĉielon, kaj difinu la vojdirekto, kiel bona soldato, servinta en la dezerto. Ĉar la direkto estas skribita sur la steloj.
— Bonvolu kredi, ne mi skribis tion — senkulpigis sin la remburisto.
— Nu… tamen… — murmuris King Roswang — ni devas fari ion…
— Oni atendos ĝuste vin tie, kie vi devas fari nenion alian, ol dormi kaj plenŝtopi la stomakon — diris la subkaporalo per tiu malestimega voĉo, plena de kaŝitaj riproĉoj, kiel li kutimas humiligi sian edzon ĝispolve. — Aŭskultu min! Mi asertas, ke la sinjoro grafo estas bona
homo, kaj li volas fari bonon al ni. Ni porciigu la akvon ŝpareme, ni klopodu marŝi rapide kaj en ordo. Kiu kredas tion, ke ni devas buŝaĉi kaj interbatadi, jen mi estas, tiu anonciĝu!
Ŝi finis, frapis forte sur sian bruston kaj ĉirkaŭrigardis atendeme.
Sed neniu elpaŝis.