158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 13

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 13

D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

1

Interese, kiel pli glate iris ĉio, kvakam sinjoro Guliver ne partoprenis la direktadon. Li veturis per sia aŭto antaŭ la kompanio, fajfante, cigaredante, kelkfoje li elprenis ion el sia poŝo kaj manĝis. Eble ĝi estis ĉokolado aŭ kekso. Li tute ne volis ordonadi.

Iafoje li diris ion trankvile al Durien aŭ al la marŝalo, ekzemple, ke la ŝargo de iu ĉaro peziĝas iome sur la dekstran radon, oni ĝustigu tiojn, aŭ li atentigis ilin, ke la kirasita aŭto ne veturu avane, ĉar tiel oni devas enspiri multe da polvo, sed cetere li zorgis pri nenio.

Do, dio scias, kiel ĝi okazis. Estas fakto, ke post la apero de sinjoro Guliver ĉio fariĝis pli bona. Eĉ la sento de la homoj pri la sekureco pliiĝis. Fine ili havis gvidanto, kiun ili povis sekvi trankvile. Ili sentis instinkte, ke li ne eraros.

Ne! La homo en pantalonĉemizo vere ne estis severa kaj ne ordonadis. La unuan tagon li diris nur tion al la ĉirkaŭstarantoj:

— Mi petas vin, ĉiu homo ricevos nur unu kaj duon litron da akvo potage. Bonvolu porciigi tion, ĉar ni ne havas pli mulon.

— Ĉu se iu estas soifa? — demandis Kratochvill indigne, tenante sian romanon strikte sub sia akselo.

— Tiu soifos. Se vi ne observos miajn ordonojn, kompreneble mi povas transdoni la direktadon al lia ekscelenco marŝalo Podvinecz aŭ al kapitano Durien.

Ne estis pli da kontraŭdiroj. La aŭtisto sidis al la direktilrado, apud la komisiitan gardiston, kiu estis dicidiĝinta ĝis la ekstremoj kaj tenis malgrandan, belgan, seskuglan revolveron en sia mano.

Anna estis la moroza supergardisto.

Oni ne povis vidi la revolveron de la knabino el ekstere. Ŝia manplato kovris ĝin. Sed eĉ por momento ŝi ne deprenis sian fingron de sur la ĉano. Ŝi sidis tiel apud sinjoro Guliver, kiel ili nomis plu la aŭtiston. Ŝi estis la gardisto. Sir Yolland neniel volis konsenti pri tio, sed Anna konvinkis lin.

— Vidu, ne kruda forto estas bezonata al tio, sed inteligenteco. Kiun vi volas sidigi tien? Ĉu Pochon-on, kiu estas ĉiam ebria, aŭ la maljunan marŝalon?

Grafo de Denham diris nenion, kaj la knabino veturis avane en la aŭto. Baldaŭ Sir Yolland sentis tiel, ke li ankoraŭ ne estas kontenta pri tiu situacio. Ne la malkonfido ĝenis lin, sed io tute alia afero… Kio?

Li ne konis la vorton, ĵaluzo…

2

— Kion vi farus ekzemple — rimarkis la viro ridetante, — se mi akcelus kaj forrapidegus de antaŭ la kompanio?

— Mi mortpafus vin senhezite — respondis la knabino.

— Ĉu vere? Mi povas supozi tion pri vi.

Ili jam marŝis profunde en Saharo. La mortiga varmego kaj la polvo terure suferigis la malgrandan roton. Ili marŝis dum tagoj sen renkonti iun. Kaj se kelkfoje unu-du indiĝenoj piedirantaj aŭ rajdantaj sur kamelo vidis ilin, tiuj haltis kun malfermita buŝo. Dume jam disvastiĝis la famo de la Nevidebla Legio, la araboj rakontis la legendon en la malpli grandaj fortikaĵoj, tiuj kunportis la strangan legendon de urbo al urbo pri enigma roto, marŝanta en tute nigra uniformo, kun arĝenta trumpetisto.

Ili jam iris la trian tagon per konstanta rapideco, kiam subite aŭdiĝis pafoj en la malproksimo. La malgranda aŭto veturis antaŭ la roto en la kutima distanco ducent metra.

— Mi devas rigardi, kio okazis — diris la homo, portanta pantalonĉemozon. — Permesu, ke mi veturu pli rapide.

— Se vi pligrandigos la distancon nur per dek metroj, mi trapafos vin! — respondis la knabino, kaj la pistolo senteble premiĝis al la flanko de la pantalonĉemizulo.

— Bone… — li diris kaj veturis plu trankvile. Ĉe sablomonteto li turnis la direktilradon iom flanken, la du dekstraj radoj suriris ties deklivon, la aŭto oblikviĝis… Anna instinte kaptis la karoserion per sia mano. En la sekva momento la viro forprenis ŝian revolveron, kaj dum la aŭto deglitis de sur la montetdeklivo, li lerte ĵetis ŝin el la aŭto, lasinte ŝin sur la supron de mola sabloduno, poste li prenis rapide la direktilradon, donis gason, kaj la aŭto forveturegis dum momentoj.

Ĉio ĉi okazis mirinde rapide, dum kelkaj sekundoj. Kiam Anna side leviĝis sur la sablomonteto, la aŭto jam estis nenie. Ŝi povintus ŝriko pro kolero kaj honto. Ŝi devis atendi la proksimiĝantan roton tie.

— Kio okazis? — demandis la grafo paŝinte el inter la soldatoj.

— Via gvidanto… — ploris la knabino kolere, — mi ja diris, ke vi ne parolu kun li! Li fuĝis, kaj…

— Sed jen li venas — kriis Fleur de Bac. Kaj rigardinte en la direkton de la etendita mano de la bier-veselkapitano, ili ekvidis la reveturantan, malgrandan aŭton. Ĝi haltis antaŭ la kompanio, kaj sinjoro Guliver-Sokoloff elsaltis.

— Nu — komencis la grafo, — kion vi faris…

— Aŭdinte pafojn, mi veturis tien por rigardi, kio okazis. Mi opinias, Sir, nek vi pensus bona ideo, kunporti virinon en tia situacio. Ĉu ne?

Li estas stranga figuro! Ĝis nun li ĉiufoje klarigis per unu frazo tion, kion li volis.

— Sinjoroj! Du kilometrojn de tie ĉi oni logis en kaptilon tĉmenton da legianoj. Ili ĉiuj estos maskritaj, nericevinte rapidan helpon. Mi iros helpi al ili. Kiu volas, tiu venu kun mi!

— Mi petas vin… — balbutaĉis la marŝalo, — nia kontrakto temas ne pri tio…

– Ĝi ne estas afero de kontrakto — rimarkis la grafo trankvile. — Kiu estas viro, tiu kompreneble sekvos tiun ĉi sinjoron, nelasante masakri francajn soldatojn en nia proksimo. Mi ekzemple iros kun vi — li finis kaj pagis laŭ la taksametro.

— Per la sep sakrametoj! — kriis Fleur de Bac. — Neniu diru, ke malkuraĝaj homoj kunvenis ĉi tie!

— Idiotaĵo! — kriis Polchon. — Ni ĉiuj iros! — Ilia plimulto jese murmuris. Ili vere ne estis malkuraĝaj homoj.

— Nu ek — kriis la grafo, kaj nun la unuan fojon li eltiris sian glavon dum la daŭro de ilia marŝado: Ruĵenoar!

Ĉiu staris en atentopozo.

— Fetvoĵoe!

La trumpetisto ludis la marŝon Toreadoro, kaj ili ekiris sekvinte la grafon. Durien, la marŝalo kaj sinjoro Wilkie pensis, ke ili havas la devon resti por defendi la virinon. Baldaŭ revenis leŭtenanto Renoir plorante. Apenaŭ ŝi sekvis la trupon, sinjoro Guliver paŝis antaŭ ŝin el malantaŭ monteto, barante ŝian vojon.

— Leŭtenanto Renoir! Tuj reiru al la veturilo. Ĉu vi komprenas?

La leŭtenanto ruĝiĝis.

— Sed… vi ja ne… ordonas…

— Jes. Mi ordonas tion. Kaj se ĝi ne sufiĉas, mi malkaŝos vin antaŭ la grafo… Sir Yolland ne bezonas oficiron, kiu estas virino…

La leŭtenanto turniĝis kolere kaj lasis la fremdulon tie. Li longe postrigardis ŝin ridetante, poste li rapidis gvidi la taĉmenton kune kun la grafo. Li ŝatintus malkonsili, ke la grafo gvidu la homojn, sed tio ne sukcesi. Li iris tiel, kun rekta dorso, trankvile kaj rezolute, ke kiu ajn lia praulo povintus lin envii. Sinjoro Guliver aspektis tre strange, ĉar li zonis glavon super sian ĉemizpantalonon.

Ni jam konas la legendan historion. La soldatojn, premitajn en la hamadanon, en la lasta momento savis mirinda apero de kompanio, portanta nigran vestaĵon. Sonis la marŝo Toreadoro, la soldatoj, gvidte de monokla kapitano de fajroestingistoj venkis la hordon, kaj ili rapide retiriĝis de antaŭ la soldatoj, proksimiĝantaj el la direkto de la valo.

Kaj tiuj vidis la miraklon, pri kio jam de semajnoj oni flustradis en Afriko. La Nevidebla Legio marŝis antaŭ ili, kun la fantomeska fiakro…

3

Ili triope sidis en la tendo. La grafo, Sokoloff kaj Anna. Sokoloff disvolvis la mapon kaj signis per ruĝa linio la faritan vojon. La grafo atentis lin langvore. Kelkfoje li etendis sian manon al la ŝultro, kie araba glavo, feliĉe per ĝia plato, frapis sur lin. Granda ekimozo restis surloke de la bato, kaj Sir Yolland fartis tre malbone. Sed li cigaris. Li opiniis nekonvena al lia digno montri kion ajn el sia doloro.

— Ni jam faris grandan vojon. Nun ni estas ĉi tie. Ni travagis al oriento, kaj se ni marŝos tiel rapide, post dek tagoj ni atingos landon Urungi.

— Kial ni ne tuŝis tiujn oazojn? — demandis la knabino nervoze.

– Ĉar mi ne ŝatas viziti pli grandajn oazojn, kaj tio estas proponinde nek al la roto. Legio en nigra vestaĵo, mi pensas, eĉ tiel povis veki sufiĉe grandan sensacion.

— Jes… Sed nia provizo bezonas refreŝigon — opiniis la grafo kaj ĝemis.

– Ĉu via ŝultro doloras? — demandis la knabino.

— Ne… Tio estas bagatelo.

— Ni povas zorgi pri la rekompletigo de la provizo — daŭrigis sinjoro Guliver — ĉe Idelis. Nek tie mi proponas enmarŝi en la oazon. Sinjoro Wilkie kaj mi veturos antaŭen per ĉaro, kaj aĉetinte ĉion, ni iros plu.

Li eliris el la tendo, kaj laŭkutime li ĉirkaŭiris en la tendaro. Ĝi jam ne estis malregula. La suboficiroj lernis de sinjoro Guliver, laŭ kia formacio ili devas bivaki. Iom post iom ili elformiĝis soldatoj, kvazaŭ grupo da homoj havus kapablon instinkte fariĝi soldatoj en okazo de konstanta danĝero.

Nur tiu malmolnuka Polchon kondutis kun nekomprenebla malkonfido. Li deklaris, ke li estas ĉefleŭtenanto, kaj parvenua aŭtisto ne ordonadu al li. Oni tuj donu rumon al li, ĉar li rompos la kapon de iu.

La ĉemizpantalonulo trankviele metis sian manon sur lian ŝultron.

— Alo… Monsieur… Ne bruegu, ĉar vi amare pentos tion!

— Nu! Ĉu eble de vi, he?! Ĉu vi pensas, ke mi timas?

— Mi pensas nenion, sed vi estas oficiro en tiu roto, kaj vi devas montri bonan ekzemplon, cetere vi ne meritas vian rangon.

— Ĉu vi volas scii, kio vi estas?

— Ne. Kaj mi avertas vin, se vi ofendas min, tiam mi trapafos vin — ankaŭ tion li diris trankvile. Li havis nek pistolon, kaj la rondbarbulo tamen ekkonsternis.

La marŝalo alpaŝis ilin.

— Iru, Polchon, kaj… — li diris trankvile.

— Nek vi ordonadu, maljuna frenezulo, ĉar…

Polchon tute freneziĝis. La alkoholaĵo haladzis el li, kaj lia sango bolis por frapi. Sed li apenaŭ eldiris la vorton „maljuna frenezulo”, kiam la ĉemizpantalonulo jam kaptis lin:

— He! — li kriis. — Kiel vi parolas kun via superulo?!

— Kio… Ĉu vi kuraĝas… — kaj li saltis al li, sed la aŭtisto tordis lian brakon, kaj la maristo turniĝis ĉirkaŭ sia akso, poste Guliver pidebatis lin tiel, ke li forflugis.

Kiam li ekstaris ŝanceliĝante, tubo de revolvero direktiĝis al li. Senmovaj okuloj brilis en la nokta dezerto, kiel ili timiĝinte ĉirkaŭstaris la du homojn. La marŝalo etendis sian manon al sia barbo. La ardaĵo de la estingiĝantaj fajroj de la vespermanĝo prilumis ruĝe la grupon.

— Kaporalo!

— Tiu homo ofendis kaj tuŝis vian superulon, la sinjoron marŝalon. Forprenu lian glavon kaj ŝnurligu lin. La sinjoro kapitano raportu la aferon al la grafo. Ni estas en la dezerto, temas pri ĉies vivo, kaj se ni ne povas estis soldatoj, tiam ni moraĉos ĉi tie. Kaporalo! Ĉu vi ne aŭdis, kion mi diris?! Ŝnurligu lin!

Ankaŭ Polchon konsterniĝis sub la sugestio de la sceno.

— Kio?… — li diris kaj antaŭenpaŝis. Liaj du grandegaj pugnoj kiel po unu granitpecoj pendis ĉe la fino de liaj brakoj… — Ĉu ŝnurligi… min?!

— Mi atentigas vin, Polchon — daŭrigis la ĉemizpantalonulo akravoĉe, — se vi faros eĉ unu movon, mi tuj trapafos vin. Kaporalo, Toutain, Wolfram, ŝnurligu tiun homon!

La malluma, nokta dezerto donis timigan fonon al la bildo. Wolfram kaptis la ruĝulon, Toutain kaj King Roswang ekprenis liajn brakojn, kaj ekkonsciiĝinte, li jam kuŝis ŝnurligite.

Durien raportis la aferon al la grafo.

Sir Yolland aŭskultis lin kun rigida vizaĝo.

— Ni starigos tiun homon antaŭ la militan tribunalon! — Fariĝis granda siletno. Ĉu tiu anglo freneziĝis? — Sinjoro Guliver pravis. Ĝi estas Saharo. La ŝerco finiĝis. Ni faras militan ludon kun la morto. Bonvolu bone rimarki tion!

Kaj aŭrore la soldatoj viciĝis al „ekzekuto. Blanka strio dividis la ĉielon de la tero ĉe la malproksima rando de la nigra Saharo. Estis malvarmo. La grafo mallaŭte legis, ke ĉefleŭtenanto Polchon estas kondamnita al degradigo pro rompo de la diciplino.

La ŝnurligita maristo venis mortepala inter la gardistoj, kiuj havis bajoneton en la mano. Li ĉirkaŭrigardis spiteme kun fulmaj okuloj, sed li diris nenion! Alia estus la situacio, se la blank-denta civilulo starus antaŭ li. Sed la grafo, Dio scias… Iel ne estis eble paroli kun li insolente.

— Ni degradis vin. Se ankoraŭfoje okazos io, tiam ni eliminos vin el la armeo ĉe la plej proksima oazo. Ĝi koncernas ĉiun. Nur soldatoj povas havi lokon inter ni. — Dirinte tion, li deŝiris la insignojn de la rango, la rozeton de sur lia ĉapo, li detranĉis liajn butonojn kaj rompis lian glavon surgenue.

Ili satris mute.

Kratochvill, la remburisto, timeme flustris al Duke of Roswang:

— Ĉu ne okazos… pendumo?

La suno leviĝis kun rozkolora, flava lumo. Ekmarŝo! La pantalonĉemizulo preteriris la vicon.

— Aranĝiĝu! La kolumno estu rekta!

La homoj aranĝiĝis, kaj la marŝkolono staris laŭregule.

— Fetvoĵoe!

Ili ekiris. Malantaŭe, ĉe la fino de la kolumno la degradita Polchon marŝis moroze…

4

Vespere Jeremio Oblath denove rigardis la ŝultron de la grafo kaj diris per emociiĝinta voĉo, plena de kaŝita espero: eblas, ke operacio estos bezonata.. Sir Yollan havis febron.

Iomete li malgrasiĝis dumvoje, kaj lacaj, lanvoraj trajtoj sidis sur lia vizaĝo, kiel li kuŝis sur sia kovrilo. Anna rigardis lin kun maltrankvilo. Ŝi sidis apud la kovrilo de la grafo. La prauloj de Sir Yolland ne havis kaŭzon por honti. La grafo ne montris doloron, li forte tenis sin. La varmego, la multe da problemoj, zorgoj, malfacilaĵoj, vundiĝo ne venkis la dorlotitan homon eĉ por momento, liaj maniero, voĉo, mieno estis same trankvila kaj dignoplena.

La ruĝa aktujo estis ĉemane apud Sir Yolland. La knabino rigardis la aktujon, poste la grafon.

— Ĉu vi fartas malbone?

— Ne. Mi nur elĉerpiĝis… iomete. — Li longe rigardis la knabinon per siaj lacaj okuloj.

Doloris lin, ke li estas malforta.. Li fermis siajn okulojn. Sibite ŝi sentis tiel, kvazaŭ mula, tepida tuŝo trakurus lian manon. Kio ĝi estas?

Ĉu tiu knabino karesis lin?!

Li suprenrigardis, sed Anna sidis sur sia loko trankvile. Ĉu li demandu ŝin? Eh, ŝi certe neos tion. Dio mia… Kial mensogas ĉiam tiu kara, bela knabino? Li jam antaŭe abomenis la momenton, kiam li devas konsciiĝi, ke la Multnoma Anna estas ĉarlatanino. Ĉar iam ĝi sendube evidentiĝos. Ŝi ŝtelos lian aktujon.

— Fraŭlino… Fraŭlino… Anna. Ne prenu kiel ofendon, se mi nomas vin laŭ la baptonomo, sed rilate vian familian nomon mi havas nur malklarajn supozojn.

— Nomu min kiel vi volas — ŝi diris milde.

— Se vi estas ĉi tie tial, ke vi forportu tiun aktujon…

— Ĉu tiam?

— Bonvolu preni, jen estas la aktujo. Ĝi… estu la via. Honeste. — Kaj li transdonis ĝin.

La knabino longe fiksrigardis antaŭ sin. Ŝia vizaĝo fariĝis strange ruĝa.

— Dankon, Sir — ŝi respondis mallaŭte kaj ŝi devis graki. — La aktujo apartenas al vi. Mi ne estas ĉarlatanino.

Ŝi metis sian manon sur la manon de la grafo. Sir Yolland (la eterna sinjoro de Denham) fermis siajn okulojn kaj hontis, ke la ektuŝo de la knabino tiel agrablas al li…