158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 14

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 14

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

1

Polchon parolis kun neniu. Liaj okulo fulmis sovaĝe, kiam oni alparolis lin. Kelfoje li murmuris al si mem, sed cetere li plenumis sian taskon bone kiel senranga soldato, nur iom pli forte li premis la pipon per siaj dentoj, kaj li iradis en la tendaro tiel, kiel kanibalo.

En la malproksimo aperis oazo. Ĝi povis esti nur Ideles. Ili ĉiuj sciis, ke tie okazos longa ripozo. La ĉemizpantalonulo bazigis ĉiujn instigon kaj bonon al tiu tendumado. Tiel li provis reanimi la roton, ĉiam pli malesperiĝintan. Li iris de homo al homo, parolis kun ĉiu, aŭskultis ilin kaj ordonis aŭ konsolis.

— Kial vi pendigas vian kapon, sinjoro Kratochvill? — li demandis la remburiston, el sub kies akselo videbliĝis griza dosiero. Li gardis sian romanon en ĝi.

— Mia trunko iomete… mi pensas… — li spiregas kun trosekiĝintaj lipoj, ĉar de kiam ili devas porciigi la akvon, ili tre ofte soifas. — Doloras miaj trunko kaj skapolo. Antaŭ ol fariĝi verkisto, mi devis multe labori sur ŝtupetaro, tiam mi sentis ĝin en mia sakro.

— Ĉu vi ne ĉiam estis remburisto?

— Mi estis ankaŭ murfarbistro… Laŭ la profesio mi estas multflanka, antaŭ ol mi fariĝis verkisto. Bedaŭrinde mi povas skribi nek ĉi tie. Kvankam mi venis en Saharon tial, ĉar la infanoj bruadis tie, kie mi loĝis. Ĉi tie ne estas bruado, sed mi ne povas skribi, nur marŝi kaj marŝi…

— Timu nenion, kiam ni atingos la celon, vi povos fini vian romanon komforte.

— Mi jam finis ĝin… mi devas fari nur kelkajn korektojn. Mi sentas tiel ĉe kelkaj partoj, ke la karaktero de la ĉefrolulo ne estas klara. „Ŝoforo ne estu amanta” — ĝi estas ties titolo. Bonega, ĉu ne?

– Ĝi sonas bone.

— „Ŝoforo ne estu amanta”, en du volumoj. Originala historio. Malriĉa knabino… amas la ŝoforon… Interesa, ĉu ne? Kaj post neatendita okazo la knabo edzinigas ŝin.

— Interese, sed estos iu, kiu konjektos tion.

— Ne nur tio estas stranga. La romano havas daŭrigon. Ne estas do feliĉa fino, ĉar ankaŭ la leganto vidas, kio okazos post la geedziĝo. Kaj… tio estas malgaja.

— Hm… Estas io en ĝi.

— La heroo… drinkas kaj ne volas labori. Prefere li verkas romanon; ĉiuspecajn idiotaĵojn, kaj la edzino ŝatus, se li laborus. Dume la familio ruiniĝas, kaj naskiĝas infano… Sed la ŝoforo restas tiu, kiu li estis…

— Bonege. Bonvolu transdoni tion, por ke mi legu ĝin. Tamen estas bezonata objektiva kritikisto.

Li tuj transdonis la romanon.

— Feliĉe…

— Dankon. Ĉu vi estas edziĝinta? — demandis la ĉemizpantalonulo en la mano kun la griza dosiero.

— Mi divorcis. Mia edzino malŝate rigardis, ke mi verkas romanon. Ŝi ĉiam volis tion, ke mi perlaboru monon per abomenida remburista laboro. Ŝi ne komprenis, ke ŝia edzo estas verkisto…

2

Vespere la grafo fartis pli bone, li estis nur tre langvora. Li dormis, kiam la aŭtisto paŝis en lia tendon. Sinjoro Guliver ne vekis lin. Sidiĝinte apud lin, li komencis legi la romanon de Kratochvill, ke li povu diri kelkajn vortojn al la verkisto pri ĝi. La grafo dormis pli ol duonhoron, kaj li vekiĝis tiam, kiam Anna paŝis en la tendon.

— Mi opinias — diris la knabino, — Sir Yolland bezonas kelkajn tagojn da ripozo ĉi tie en la oazo.

— Mi ne konsilas tion — respondis sinjoro Guliver. — Se ni volas atingi nian celon antaŭ la pluva sezono, ni povas malfrui maksimume du tagojn.

— Vi pravas… — diris la grafo mallaŭte. — Mi iros plu.

— Nu el tio estos nenio! — diris la virino kolere kaj foriris. Sokoloff klinis sin. Ankaŭ li eliris.

Kratochvill atendis lin ekstere ekscitite.

— Nu? — li demandis.

— Ĝi estas tute bona. Precipe tiu parto, kiam la policisto notas la ŝoforon pro kontraŭregula avanco.

— Ĉu vere? Tiu parto sukcesis bone. Mi dankas vin pro la rekono!

Kaj li remetis la dosieron en la aktujon trankviliĝinte. Antaŭ la ekmarŝo la ĉemizpantalonulo kontrolis la ĉarojn, la aŭtojn kaj ordonis doni ekstan rumporcion al la homoj. Li iris al Polchon kaj haltis apud li.

— Vi estas forta kiel bruto — li diris rekone, — mi vidis, kiel vi levis la ĉaron, sinkiĝintan en la sablon.

Polchon kraĉis de apud sia pipo.

— Dum la packontrakto Brest-Litovski mi hazarde vangofrapis telegrafiston, kiun kaptis koreo.

Li proponis cigaredon al la degradita ĉefleŭtenanto. La ruĝulo longe rigardis la cigaredujon kuntirinte siajn okulojn, poste li elprenis iun kaj metis ĝin apud sian orelon. Multaj homoj rigardis la scenon de malproksime. La ruĝulo, de kiam estis „degradita”, iradis ĵetante tiajn ekrigardojn, ke oni timis pri la vivo de la pantalonĉemizulo.

Sinjoro Guliver frapetis la ŝultron de subkaporlaro Izabela, kiu havis brunan vizaĝon kaj krudan voĉon.

— Mi vidis, ke vi portis du fusilojn sur viaj ŝultroj. Ĝi estas terura fortostreĉo en la dezerto. Mi ne scias, kiel vi faris tion?

La subkaporalo ruĝiĝis. Ŝi volis diri tion: „Vane. Patrino tamen estas patrino.” Sed ŝi diris nenion. Ŝi nur ĵetis flankan rigardon al Duke of Roswang, kiu kuŝis sur la tero dorse kaj ronkis.

Post alia seshora marŝado ili starigis „grandan tendaron”. Malproksime videbliĝis la oazo Ideles. La armeo estis ĉifona, laca, polvokovrita, elĉerpiĝinta. Ili vidis sur la mapo de la aŭtisto, kiel grandan vojon ili faris. Oazo Ideles estis ĉe la limo de Sudano. Ili marŝis duoncirkle al la orienta parto de la dezerto, de tie produnde al sudo.

Ankaŭ sinjoro Strudl iom lace pendigis sian kapon. Li veturis dum la tuta vojo en helgriza pantalon kaj en cilindra ĉapelo. Li fumis cigaredon Virginia. Ĉar kiam li eksidis kaj viŝis sian frunton, li tuj elprenis cigaredon Virginia kun longaj pajleroj kaj ekbruliginte ĝin, li profunde enspiris ties fumon. Sidante sur la ŝtupo de la fiakro, li legis tiun ĵurnalon, kiu, ŝajnas, estis neelĉepebla pri novaĵoj. Kelkfoje li murmuretis en si mem, sur liaj ruĝaj vangoj li glatigis siajn blankajn, densajn vangobarbojn, kaj li salutis la grafon jene:

— Ist da aba warm… hergotnoamohl… phu!..

Polchon vizitis la marŝalon.

— Atentu min. Mi ŝatus diri kelkajn vortojn al vi.

La marŝalo ege timiĝis.

— Mi petas vin… mi…

— Silentu! Jen rigardu. — Li montris ion sur sia manplato ĉe la lumo de iu lampo de la veturilo. — Ĉu vi rekonas ĝin?

La marŝalo rigardis tien, poste li palaiĝis kaj timeme balbutaĉis:

— Sed ĝi ja estas…

— Silentu, vi, maljuna pajaco! Eĉ unu vorton ne! Mi diras nur tion, ke ĝi apartenis al la aŭtisto!

— Sankta Dio!

3

La grafo aspektis tre laca. Lia ŝultro inflamiĝis. Liaj vangoj estis enkaviĝintaj, kaj du febro-rozoj floris sur tiuj. Malhelaj ringoj videbliĝis ĉirkaŭ liaj okuloj.

La aŭtisto kaj ĉiuj oficiroj estis en la tendo.

— Sir — diris la marŝalo, — ne estas bone, se vi riskas vian vivon, mi ne scias, kial vi ne ripozas en Ideles.

— Mi scias — diris la aŭtisto. — Antaŭ la pluva sezono ni devas esti sur la tereno de Urungi, cetere ni ne povos penetri la ĝangalon, se nur la duono de la kompanio ne volas morti tie.

— Vi pravas — diris la grafo, — ankaŭ mi samopinias.

Antaŭ la tendo aŭdiĝis tintado de armiloj, poste enpaŝis ok sovaĝaspektaj homoj: King Roswang, subkaporalo Izabela, Fleur Bac, Kratochvill, Bayonne, Huben kaj Wolfram. Inter ili estis ankaŭ Toutain (kiu perdis sian duonon da vizaĝo).

Anna gvidis ilin!

— Kio ĝi estas?! — demandis la grafo mirante.

— Ribelo! — respondis Anna.

4

La ĉemizpantalonulo reakiris sian sinregon la unua.

— Ĉu vi estas la gvidanto de la ribeluloj?

— Jes. Miaj homoj estas decidiĝintaj, kaj ili ne konas indulgon, se iu kontraŭstaros.

— Kratochvill kapjesis aplombe.

— Tiel, kiel vi aŭdas tion.

— Jes — deklaris Houben, kiu tenis sian trumpeton, kvazaŭ li volus pafi per ĝi.

La ĉemizpantalonulo eklevis la tendotolon antaŭ la enirejo, kaj li mire vidis, ke la armeo ĉirkaŭas ilin en la mano kun fusilo.

— La ribeluloj deziras tion… — komencis Anna, sed la grafo interrompis ŝin.

— Mi ne traktas kun ribeluloj!

— Sed eble kun virino jes! Mi ribelis la homojn. Mi klarigis al ili, ke tiu aŭtisto eĉ tiam ricevis la monon, se vi mortos, ĉar li kontraktiĝis por gvidi la soldatoj sur la teritorion de Urungi, eble se vi tute ne venos kun ni. Sed la soldatoj ne havas tian kontrakton. Ili kalkulas je premio, kiun ili ne ricevos, nur tiam, se vi vivos. Ili do ribelis, kaj nun ili staras ĉi tie tute rezolute, postulante, ke vi ripozu minimume unu semajnon en Ideles. Via armeo deziras, Sir, ke vi gardu vian sanon. Se bezonate, ni devigas vin.

La trajtoj estis pli mildaj sur la vizaĝo de la grafo. Jen vidu la impertinentan sorĉistineton! Ŝi ribeligis ĉiun, ke li ne iri plu malsane.

— En ordo — diris la grafo, — mi ne kutimas cedi al la perforto. Sed vi multe pravas, kion vi diris. Kaj la soldatoj ne havis malbonan intencon, kiam ili negis la obeadon.

— Nu — diris la aŭtisto, — ankaŭ mi konsentas, kion mademoiselle Robespierre diris, tio estas bona.

— Ne kuraĝu min moki! — kriis Anna. — Dependas nur de mia unu vorto, kaj oni mortpafos vin aŭrore.

— En ordo. Kvankam mi avertis vin kruci mian vojon, Miss Mildstone…

La grafo miris. Kio? Ĉu pli nova nomo?! Aŭ li havas ferbron, kaj la tuto estas nur koŝmaro?…

— Jes — kriis la knabino nervoze, — ĝi estas mia nomo! Miss Anna Mildstne. Nu kaj? Jen, rakontu ĉion!

— Atendu! — kriis la aŭtisto. — Mi ne volas malkaŝi vin…

— Mi petas vin… Antaŭ ol daŭrigi… — diris Sir Yolland kun subita mansvingo. — Mi decidis resti unu semajnon kun kelkaj miaj homoj en oazo Ideles. La soldatoj tendumu ĉi tie. Eble ni ne vekos sensacion tiel. Mi petas vin, lasu min sola. Foriru… ĉiu. — Kaj li rigardis al la knabino. — Ĉiu!

Sinjoro Guliver kaj la knabino fikse rigardis en la okulojn de unu la alia.

— Senindulge traktis min — ŝi diris preskaŭ siblante. — Sed nun jam faru kion ajn, la grafo ripozos!

La ĉemizpantalonulo ne respondis. Li iris al iu ŝarĝaŭto por rigardi, ĉu ĝi ne glutas. Sed li apenaŭ atingis tien, io flugis pereter lia kolo.

Zrr… Ĉrrr!..

La ĵetita tranĉilo trarompis la glacon de la aŭto. Li tuj turniĝis en la mano kun revolvero.

Multaj homoj rapidis tien.

— Kio estas? Kio okazis? Ĉu rompiĝis io?

La ĉemizpantalonulo tenis pistolon en sia mano, kaj lia vizaĝo sangis.

— Silentu! — li kriis. Fariĝis silento. — Mi opinias, ke iu ĵetis tranĉilon al mi. Ni tuj vidos tion. Subkaporalo! Blovtrumpetigu viciĝon!

La pistono eksoni treege false, ĉar la mano de Houben tremetis, kaj li trumpetis la valson Fausto pro nervozeco: „Anstataŭ mi floreto…” Sed la trumpeto estas trumpeto: la homoj tamen viciĝis.

Dume ili trovis la tranĉilon. Ĝi falis sur la sidejon de la aŭto.

La ĉemizpantalonulo tenis la lampon en iu mano, kaj tiel li levis montrante la krimobjekton.

— Kies tranĉilo ĝi estas… aŭ kiu konas ĝin?

Polchon elpaŝis el la vico.

— Ĝi estas mia poŝtranĉilo… — kaj li kaptis ĝin el la mano de la leŭtenanto.

Komenciĝis ĝenerala kaoso. „Fripono… murdisto!..” — kriis kelkaj homoj. Wolfram, la lokomotivestro, kaptis lian kolon, Kratochvill eltiris sian bajoneton, kaj Fleur de Bac batis lin je la kapo el dorsdirekto. Ŝajnis, ke ili disŝiros lin je pecoj dum momentoj. Sed per tia voĉo, kian ili ankoraŭ ne aŭdis de la oficiroj, la aŭtisto ekstridis:

— Ruĵenoar!!!

Ili subite staris en atentopozon.

Dum la momenta paŭzo li liberigis Polchon-on el la danĝera situacio.

— Ĉi tie ne estas linĉado! Ĉu vi komprenas?! Se tiu homo ĵetis la tranĉilon, tiam ni mortpafos lin, kiel hundon, ĉar embuskmurdisto meritas tion! Sed en la armeo estas esploro! Kaj ne linĉado! Notu tion bone!

Polchon kraĉadis iom da sango, ĉar iu ekbatis lin je la buŝo, kaj liaj dentoj vundis lian lipon.

La grafo elvenis, aŭdinte la laŭtan kriadon, kaj li demande rigardis al la koĉero, kiu jam estis preta por ekveturi. Ankaŭ sinjoro Strudl estis ekscitita. Li eklevis sian ŝultron kaj turnadis sian kapon.

— I was net waz is sho wida los… dez Bagaĵ is auf amol ganz histeris gvon…

Sir Yollan sidis en la fiakron ĝemante. De tie li vidis bone, kio okazis.

La ĉemizpantalonulo staris antaŭ Polchon-on:

— Ĉu vi ĵetis la tranĉilon?

— Ne.

— Ĉu vi asertas, ke alia homo ĵetis vian tranĉilon al mi?

— Jes…

— Kie vi estis, kiam la atenco okazis?

— Sur la ĉaro. Sola. Sed se vi volas scii certe, ke mi estas senkulpa, mi pruvos tion per unu vorto.

— Diru tiun vorton!

— Nur inte kvar okuloj. Aŭ mi skribos ĝin.

Li elprenis rapide pecon da papero, skribis ion sur ĝin kaj transdonis tion al la aŭtisto. Ĵetinte ekrigardon sur ĝin, li tuj disŝiris tion je pecoj.

— En ordo. — Li turnis sin al la soldatoj. — Homoj, Polchon estas senkuzlpa. Iu atencis per lia tranĉilo. Sed ne li faris tion. Neniu kuraĝu bati lin. — Kaj li etendis sian manon al Polchon…

5

Sed la ekscitaj eventoj ankoraŭ ne finiĝis. Ĉe la piedoj de iu monteto oni trovis subite Duke of Roswang-on. Li estis sveninta. Sango fluis el lia buŝangulo, kaj laŭ Jeremio Oblath lia makzelo krevetiĝis, kiun li volis tuj operacii. Tiam King Roswang diris al li, ke li elbatos liajn okuloj, se la ektuŝos lian filon. La Diablo de la Aero eble ricevis tiel fortan hokbaton, ke iu lia dento elfalis.

La grafo sidis en la fiakro apatie, li sentis, ke la ondoj frapiĝas super lia malforteco, la okazaĵoj kirliĝas ĉirkaŭ li, kiuj ni ne komprenas, homoj ordonas, kiuj prenis la direktadon al si. La knabino ribeligis la soldatojn, la aŭtisto ordonas, kaj dume okazas misteraj aferoj… io venas… venas… kaj li estas malforta, febra… malespera.

— Sir… pro Dio… vi ja havas febron… — La knabino staris apud li. — Mi petas vin iri en la oazon. Vi devas ripozi.

— Kio okazas… ĉi tie?…

— Nek mi scias. Tiu aŭtisto… estas la diablo… Li venkis la tutan kompanion per siaj nervoj.

Aŭdiĝis granda kriado… Kio ĝi estas?

En la mezo de la tendaro aperis subkaporalo Izabela polvokovrita, sen ĉapelo, spireganta, kaj ŝi kunportis senkonscian homon sub sia akcelo, kiu ankoraŭ iomete similis al Goghur. Li ĵetis lin sur la teron.

— La fripono! — Ŝi turnis sin al la aliaj. — Kio estas al mia filo?! Li mortigis mian filon!

— Trankviliĝu, karulo, la knabo fartas bone — diris King Roswang, kaj li turnis sin al la aliaj. — Subkaporalo Cavelotti estas mia juna frato, kaj lia filo estas tiu, kiun oni batfaligis…

— Tiu homo — turnis sin Izabela al la ĉemizpantalonulo kaj montris al Goghur — ĵetis tranĉilon. Mia filo saltis al li, kaj tiu mortigis lin.

— Li vivas — trankviligis Roswang sian edzinon.

— Silentu, King! Oni povus ekstermi vian tutan familion, se tio dependus de vi! La fripono ekvidis, ke mi iras al li, kaj li fuĝis. Mi atingis kaj reportis lin.

— Hm… — rimarkis Toutain. — La mallonga vojo tre suferigis Goghur-on.

— Ĉu li ankoraŭ vivas? — demandis la aŭtisto, kaj li genuiĝis apud Goghur-on.

— Mi vere ne palpis lian pulson, kiam mi batis lin — diris la suboficiro kun la kolero de timzorga patrino. Sinjoro Guliver ekkriis.

Blankaj makuloj estis surloke de la batoj! La farbo defrotiĝis tie!

— Tiu homo ne estas arabo! — li diris poste.

— Traserĉu liajn poŝojn — ekparolis Anna malantaŭ li. Ankaŭ la grafo staris tie, iomete ŝanceliĝante, apud la knabino.

Ili rigardis la tradraŝitan arabon kun teruro. Kie la ĉemizpantalonulo frotis lian haŭton per terebinta ĉifono, tie videbliĝis blanka makulo. Poste ili traserĉis lian saketon, pendantan sur lia burnuso.

Jen letero en koverto, adresita al Goghur. Antaŭ ol la aŭtisto povintus konjekti, kio estas skribita en la letero, ankaŭ la grafo kaj la knabino legis ĝin:

Sokoloff!

Atentu! Ankaŭ la mano de Goddins estas en la afero. La virino estas tre danĝera. Verŝajne ŝi volas akiri la aktujon por L. Aliĝu al ili kiel gvidanto. Antaŭ ol ili atingus la oazon Ideles, ni atakos ilin. Informu min ĉe Golea, se okazus ŝanĝo. Mi estos tie kun H. Biskra.

— Sokoloff… — balbutaĉis la grafo mirante.

La knabino rapide ŝovis sian manon en la saketon, kaj nun ĉiu ŝia dubo foriĝis. Ŝi eltiris foton de kapitano de spahioj. Goghur estis la kapitano. Li havis blankajn dentojn, kabronigran hararon, sed lia vizaĝo ne similis al tiu de la ĉemizpantalonulo.

La batita homo komencis moviĝi. Ĉefkuracisto Jeremio metis amoniakon sub lian nazon.

— Eblas, ke li estas rabisto — diris la kuracisto-, sed se ĝi estas tiel, kiel mi vidas, kaj rompiĝis liaj du ripoj, tiam mi devas operacii lin.

Polchon kriegis kolere:

— Tiulo mortaĉu!

— La operacio ne eksludas tion — murmuretis Oblath.

— Ŝnurligu lin — diris la aŭtisto, — matene ni pridemandos lin. Starigu gardiston apud lin, Durien, kaj kontrolu lin en ĉiu horo.

La grafo iris al sia veturilo. Anna kaj sinjoro Guliver sekvis lin.

— Vi certe koncedas — diris la grafo al la ĉemizpantalonulo mallaŭte, — ke vi ŝuldas al mi klarigi la aferon. Se tiu homo ne estas Sokoloff, kio ŝajnas esti senduba, tiam vi ne povas esti identa kun li…

— Mi ne estas Sokoloff.

La grafo ĝemis.

— Mi ĉiam havas problemon pri la nomoj. Kial vi diris, ke vi estas Sokoloff, la rabisto?

— Mi volis veki fidon. Ĝi estas tiel. Se mi estus dirinta, ke mi ne estas Sokoloff, vi ne fidus min. La blankaj dentoj, la nigra hararo, la ruĝa aŭto hazarde koincidis. Mi povis atingi vian fidon nur tiel, se mi konfesas, ke mi estas Sokoloff, la rabisto, kaj vi povas subaĉeti min. Ĉar ĝi okazis, vi konfidis la kompanion al mi, ĉar subaĉetita rabisto valoras pli multe, ol nekonata homo, kiu asertas, ke li estas honesta.

— Ĉu… vi… ne estas rabisto?

— Kial? Ĉu nur la rabisto Sokoloff estas en la mondo? Mi ne ŝatus perdi la fidon de sinjoro grafo: kredu min, mi ne estas tia rabisto, kiel Sokoloff.

— Kaj… — diris la grafo sidante en la fiakron, ĉar li vertiĝis. — Kiu… estas tiu, kiun la letero mencias… Anna Goddins?

— Mi estas tiu — flustris la virino.

Fariĝis granda silento.

Anna Goddins, Morgenstern, Elsworth, Lorien, Mildstone, sidis sur kamelon, kriis ion, kaj la besto ekstaris, poste ŝi forgalopis en la noktan dezerton.

— Ni iru! Ni iru! — spiregis la grafo.

— Hot… Diendl!.. So a bledez Ding!..

La fiakro fortrotis, kaj la ĉemizpantalonulo longe rigardis post la tremantajn, ŝanceliĝantajn lampojn, kiel la veturilo sku-ruliĝis al la oazo, en la malproksima Saharo…