158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

D E K K V I N A Ĉ A P I T R O

1

En la oazo estis nur unu firma konstruaĵo, el krudaj argilbrikoj: la gastejo. Kiam la fiakro ruliĝis antaŭ ĝin, la proprietulo ĵus turnadis rostatan ŝafon surper fajro, sed li gapmiris tiel, ke li rekonsciiĝis denove nur eksentinte la brulodoron de la viando.

Dume la grafo descendis el la veturilo, instinkte li rigardis la taksametron kaj pagis. Duobla klako: sinjoro Strudl fiksis la flagon, pezmove li paŝis sur la aksingon, de tie sur la teron kaj sekvis la grafon. Kompreneble li kunportis la vipon.

La palmoj de la oazo ne donis friskan ombron, la varmo nur stagnis inter la arboj, kaj la elvaporiĝo de la plantoj faris la sufokan varmegon eĉ pli grasa. Fonteto kuregis plaŭdante en la mallarĝa, roka fluejo, arabaj virinoj kun vualita vizaĝo bat-lavis vestaĵojn, kaj ili ĉiuj parolis samtempe, per rapide turniĝanta lango. Kelkaj infanoj torturis senkulpan, longan serpenton per stangetoj. Kiam la besto volis fuĝi, ili ŝovis la bastoneton sub ties ventron kaj altenĵetis ĝin. Faltvizaĝa, flavkrania, blinda indiĝeno kaŭris sub iu palmo, zumkantis per monotona, elgorĝa sono kaj faris kuŝmaton el foliofibroj per nekredebla rapideco. Grandega simio sidis super li, sur iu dika, elstaranta branĉo de iu palmo, ĝi manĝis ian blankan frukton, sed ne glutinte tion, ĝi maĉis kaj tuj faligis tion el sia buŝo, kio falis sur la flavan kranion de la blindulo. Sed li ne okupiĝis pri tiaj bagateloj, li nur zumkantis kaj plektis la fibrojn.

La grafo rigardis la senvarian bildon. Du duaroj estis starigitaj inter la palmoj. Antaŭ iu estis granda, ligna pistilo. Eĉ hodiaŭ oni muelas la grajnojn en ĝi, kial antaŭ jarmiloj. Kapro ĉirkaŭflaradas la pistilon. Apud la tendo troviĝas kelkaj traboj kaj freŝa cementplato. Ĉi tie jam oni konstruas ion. Ĉe la cementkirlejo kuŝas sola kamelo ligite. Ĝi estas harperdinta, maljuna besto, kelkfoje ĝi elŝovas sian langon, pigre, profunde palpebrumas, tirante la malgajajn, konfuzajn palpebrojn sur siajn okulojn, kaj suspirante, ĝi forblovas iom da polvo de antaŭ si. Sur la muro de la argilbrika konstruaĵo pendas rusta tabulo el lado:

H A W E A B N E U   E S T A S   LA   P L E J   B O N A!

M O N D F A M A   M A R K O!

La grafo ĝemas, li enpaŝas en la restoracion kun zumantaj tempioj kaj eksentas la odoron de la ŝafo, rostata sur pikstango super la fajro. Pro tio preskaŭ plospasmo kaptas lin. Li apenaŭ sentas la doloron de sia ŝultrovundo. Plie li havas Afriko-malsanon. Febro, naŭzo, angoro, liaj okuloj lancinis, kvazaŭ iu estus pikinta pinglon en tiujn.

La gastejestro rapidas antaŭ lin, li kliniĝadas, anticipe li pidedbatas la rostostangon flanken, por ke la ŝafo forflugu de super la fajro. En la malntaŭ parto de la domo troviĝas ĉambro. Ĝi estas mucida niĉo kun malgranda fenestro, kelkaj matoj kuŝas sur la planko, en la angulo staras benko, tiel nomata tabul-lito, sur kiuj la malliberuloj pasigas la noktojn de la prizon-puno, sur ĝi estas malpura kovrilo kaj kuseno, remburita per segpolvo. La restoraciestro montras ĝin tiel, kvazaŭ li malkaŝus sekretan plezurejon antaŭ la gasto. Li ridetas kaj interfrotas siajn manojn.

La grafo kuŝiĝas. Li jam estas duone senkonscia. Li petas la koĉeron kuirigi teon. Li metas la ruĝan aktujon sub sian kapon, kvankam sinjoro Strudl estas la sola homo en lia ĉirkaŭaĵo de longa tempo, al kiu li konfidus sian ĉiun havaĵon senhezite. Sed kiu scias, ĉu li vere nomiĝas Strudl, ĉu eble li estis gangstero en Meksikio, kiu nun havas la nomon Tanksen, kaj evidentiĝos iun tagon, ke li serĉas siajn gepatrojn, kiun oni forrabis el la ambasadejo de Maroko…

Ho, Dio mia… ŝia ĉiu vorto ja estis mensogo, kio do doloras nun tiom? Ej… Konkera Yolland! Tiu knabino ja estis la malamiko… Ŝi estis tio!.. Li devintus alfronti ŝin kun tuta kompanio. Malliberigi ŝin katenitan en fortikaĵkarceron, kie ŝi ne povas pudri sin, cigaredi kaj mensogi… Fortrenu ŝin… Ho… Kiel obstina ŝi estas… Egalas… la armeo staras antaŭ la oazo, lia kompanio… liaj fidelaj homoj, kiuj sekvis lin tra akvo kaj fajro… li iros plu kun ili kaj… kaj… nenio…

— Nu trinku ĝin, Herr graf, ĝi bone travarmigos vin interne… Sie ham doch tremfebro…

La koĉero trinkigis teon kaj donis kininon al li. Dume li apogis la vipon al la lito.

Trinkinte la teon, li ankoraŭ frostotremis. Sinjoro Strudl sternis la grizan redingoton sur lin. Nun la unuan fojon li demetis sian jakon en societo, dum li estis en Saharo. La grafo eĉ nun frostotremis kun bluaj lipoj.

— Na woatns i bring den ĉevalkovrilo, den Aas wets so auzhaltn so a’…

Jam delonge estis tiel agrabla io por Sir Yolland (eterna sinjoro de Denham), kiel la ĉevalkovrilo, kiun la koĉero sternis sur lin.

— Eble vi malvarmumis pro vento, Herr graf — li rimarkis dume, ĉar li pensis la malarion superstiĉo. Li ankoraŭ neniam en la vivo prenis kininon, kaj kiam li vidis iun frostoremi pro febro, tiam laŭ li la koncernulo anticipe staris en vento, ĉar en Afriko estas pli granda vento, pli da homoj malsaniĝas je „febro”.

— Mi venigos iun, kiu flegos sinjoron grafon. Negran, araban virinon. Mi devas zorgi ankaŭ pri la ĉevalo, dez Rindfi is a favönt…

Li foriris. Baldaŭ envenis virino portanta burnuson. Li metis tukon, tempitan en malvarmeta akvo, sur la frunton de la grafo, ŝi silente ordigis la ĉambron, poste ŝi sidiĝis ĉe la fenestro. La grafo vidis ĉion ĉi nur en duondormo. Ŝi aspektis, kiel ia maskohava fantomo… burnuso kaj du okuloj…

Dirndel, la ĉevalo tamen estas malpli sola, ol li… La koĉero zorgas pri li ne nur pro kompato al la sinjoro… Li ĉerte ŝatas lin… Kiu li estas?… Kratochvill, la remburisto (kiu verkas romanon), enpaŝas kaj salutas soldatece:

— Mi havas la feliĉon… sinjoro grafo… Mi estas ĉi tie kun via havaĵo.

— Kio… — li ne povis paroli pro la frostotremo.

— Sinjoro grafo! La armeo formarŝis…

Sir Yolland side leviĝis, tremanta tutkorpe…

— La armeo…

— Tiu aŭtisto nokte kontraktiĝis kun la soldatoj, ke li dividos inter ili egale la dudek kvin mil pundojn, ricevitan de vi, se ili sekvos lin. Ĝi estas granda monsumo, kaj ili ĉiuj sekvis lin, nur mi restis ĉi tie por zorgi pri vi, kaj sinjoro Guliver ŝatus, se mi finus mian romanon, kies titolo estas: „Ŝoforo ne estu amanta…” La ĉefheroo falas, ĉar li alfrontas socian justecon, tial li fariĝas ebria.

La grafo surdorsiĝis en la lito. Li havis neniu, krom la koĉero, kiu devis zorgi ankaŭ pri sia ĉevalo, kaj Kratochvill, la remburisto, kiu verkis romanon. Sir Yolland, la eterna sinjoro de Denham kuŝas ĉi tie en la oazo, kaj ne estas homo apud li, kiu… ni eldiru, eĉ se estas ridinde… kiu amus lin. La soldatoj interkonsentis, ke ili ricevos la monon ankaŭ tiam, se la gravo ne iros kun ili, kaj se li mortos. Kiam li malsaniĝis, li falis, elĉerpiĝis, kaj ili nur marŝas… La mono estas granda potenco, tio veras… Oni povas fari ĉion… sed… eĥ… tiel malbela fino, en malproksima oazo, meze de la dezerto, en malpura loko, forlasite, mizere, havante nek armeon, nek amikon, nenion, nur varmon kaj kapdoloron…

— Se vi deziras ion sinjoro grafo…

— Iru! — kriis Sir Yolland raŭke, febre spiregante. — Tiuj foriru…

Kaj li refalis. Kratochvill eliris kaj ekkuŝis dormi en iu malproksima ejo.

Granda, zumanta muŝo flugadis muzikante. La araba virino sidis kun kapo, klinita inter siajn manplatojn, certe ŝi dormis. Kaj la grafo sentis sin fortege batita, mizera. Tio doloris lin… treege… Eble li tolerus kion ajn, se tiu knabino… Kvankam ŝi estis la malamiko… Sed kiam konkeranto enamiĝas al la malamiko, tiam…

— Anna… — li flustris mallaŭte al si mem — … Anna…

— Jen mi estas, Sir — respondis la araba knabino silente, demetinte la burnuson de sur sia kapo.

2

— Mi timis, ke vi forsendos min, kaj mi volis resti en via proksimo, Sir. Tial mi kovris mian vizaĝon, kiel mohametanino. Sed se vi diras mian nomon, eble vi tamen bezonas, ke mi estu ĉi tie.

Dume ŝi genuiĝis apud lian kuŝejon kaj prenis la manon de la grafo. La homo de enkaviĝinta vizaĝo ekridetis, ekpremis la molan, virinan maneton, kaj ĉesis lia tremo. Li fermis siajn okulojn ĝemante. Poste li ankoraŭ sentis, ke la knabino karesas lian manon, kaj li ŝatintus diri al ŝi ian tre varman, ian banalan, tute nekutiman fare de li, sed li ekdormis…

Li vekiĝis en mallumo. Lumo de malproksimaj steloj videbliĝis tra la fenestro.

— Mi ne ŝaltos la lampon, ĉar la moskitoreto estas trua — flustris la knabino apud li. — Kiel vi fartas?

— Bone… tute bone… mi pensas, ke mi jam ne havas febron.

— Tamen prenu kininon.

Li obeis, kial infano. Poste li prenis la manon de la knabino.

— Mi dankas… ke vi restis kun mi.

— Ĝi estas komprenebla. Ĉu vi pensis, ke mi lasos vin sola en tia situacio? Rekuŝiĝu, vi ankoraŭ ne saniĝis.

— Mi estas forta. Post tri tagon, mi pensas, ĝi tute malaperos.

— Jes. Mi scias, ke vi estas forta. Sed vi misuzis tion. Porti ĉiam fermitan uniformon, en la terura varmego, kaj iri plu kun vundita ŝultro, forsekreti, ke vi havas febron. Vi vere estas malbona, obstina bubo, se vi volas scii mian opinion.

Mirinde tiu popola voĉtono nun denove agrablis al li. Li rekuŝiĝis kaj ekdormis.

Li vekiĝis aŭrore. La knabino ankoraŭ sidis apud lia lito kaj prenis lian manon.

— Atentu min… Anna… Mi diktus ion al vi… Mi opinias, ke mi resaniĝos post nelonge, se tamen… mi pensas…

— Stultaĵo…

— Ne, tio tre pezis min. Temas pri aliaj homoj, pri mia iama amiko, kun kiu mi ne havas bonan kontakton, kaj mi ne povas kunporti ĝin… en la tombon… Bonvolu do skribi, mi petas vin. — La knabino elprenis paperon kaj plumon. La grafo diktis. — Mi, Sir Oliver Yollan, la eterna sinjoro de Denham, heredigas al Johannes Livingstone miajn areaĵojn, situantajn ĉirkaŭ la petrol-fontoj de Kilagez, kies ekspluatojn oni malhelpis ĝis nun. Diru al Johannes Livingstone: mi koleris lin ĝis mia lasta minuto, ĉar mi ne konsideris li ĝentelmano. Li kaj lia fianĉino devintus anonci sin en Denham, kaj viziti la familion Yolland, el kiuj Sir Archibald kaj lia edzino, krome Sir Charles, Reĝa Servicisto tiutempa ankoraŭ vivis. Mi neniam povis pardoni al li tiun grandan ofendon. Sed mi ne koleris lin pro tio, ĉar li edziĝis al la filino de Dilling. Livingstone ja estas dek jarojn pli aĝa ol mi, tiel li povas estis konvena vivkunulo de virino, kiu estas samaĝa kiel mi. En mia testamento mi memoris pri Livingsone, kiun mi ne povis malami spite al lia nepardonebla peko. Mi aparte testamentas pri la koncerna areaĵo, por ke miaj heredantoj ne kaŭzu malfacilaĵojn…

La knabino notis ĉion. Poste la grafo subskribis ĝin kaj malpeziĝinte ĝemis.

— Dankon. Ĝi pezis min, kiam mi pensis, ke mi mortos. Ĉar mi volis ĉikani Johannes-on, sed mi ne deziris bankroti lin… Kvankam milfoje mi povintus fari tion. Stranga knabo estas tiu Johannes… Anna… Li estas vera, angla sinjoro, kaj se vi parolus kun li, vi ne kredus… Mi tamen ŝatas lin… Sed doloris min…

— Ĉu tiu sinjoro edziĝis al via amatino?

— Eh, ĝi ne gravas. Tiuokaze li ne faris eraron. Sed kiam li petis la manon de la knabino… li forgesis prezenti ŝin en Denham. Tio ne estas pardonebla. Ĝi estas terura. Egalas…

— Dio mia — diris la knabino, — kiel naiva vi estas! Kiel granda infano! Nu! Tial vi koleris vian plej bonan amikon! Mi povas imagi, kiel vi koleras min, mi ja vere piede trotis la etiketon.

La grafo karesis ŝin.

— Vi estas alia. Pli bona ol kiu ajn kaj, kaj…mi ne scias…

La knabino kliniĝis super lin tute proksimen.

— Eldiru. Eldiru, Sir, kion vi volis kaj…

Sed ŝi jam flustris ĝin tiel proksime, ke iliaj lipoj kuntuŝiĝis…

3

Matene li vekiĝis freŝe. Li estis post la unua febroatako, kaj ankaŭ lia vundo saniĝis dum la ripozo. Nur ekstarinte li sentis, ke li ankoraŭ estas malforta, la sango zumante malleviĝis el lia kapo, kaj liaj genuoj ektremis por sekundo.

Anna ne estis en la ĉambro. Certe ŝi dormas. Li sentis ĝojon. Li nomis tiun feliĉon tiel en si mem, kiu efektive estis identa kun la granda malsano, nomata amo.

Li jam tute ne ĉagreniĝis pri sia armeo? Dum la multe da problemoj, suferoj, turmentiĝoj, trompiĝoj tamen restis unu fidela homo. Kiu tramaldormis la unuajn febroatakojn kaj…

Kaj ŝi amas lin…

Almenaŭ ŝi estas suspektebla pri tio. Iu frapetis kaj sinjoro Strudl anonciĝis por rericevi la redingoton. Li ankoraŭ estis en ĉemizo.

— Bonan matenon, Herr graf — li diris kaj tuj surmetis sian jakon. — Ĉu pasis la febro?…

— Dankon, sinjoro Strudl. Mi fartas tute bone.

— Sciu, mi volis proponi tiun… Brandwein. Mia bofratino eĉ nun estas dankema al mi… Ankaŭ ŝi malsaniĝi je lumbago pro la vento, veturante per tramo…

— Ĝi estas neniaĵo, mi jam fartas bone. Ĉu vi ne vidis… la fraŭlinon?

— Ho! Das Madel is so lengst foat! Ŝi forveturis sur kamelo, ankoraŭ aŭrore.

— Ĉu vi estas certa pri tio? — demandis la grafo konsternite.

— Nu, sed kia demando ĝi estas?… ŝi vekis min, ke mi helpu al ŝi ripari la kamelon, ĉar ŝiriĝis la Steigbügli…

Sir Yolland ĉirkaŭrigardis senkonsile. Li ne lasis fariĝi penso tiun doloron, kiu strangolis lian laringon kaj premis lian torakon.

Anna…

Io skrapas lian gorĝon, io ekbatas lin interne ĉirkaŭ lia koro, ke li devas eksidi sur la liton, poste li turnas sin al la kapkuseno kaj levas ĝin kun tremanta mano.

La ruĝa aktujo malaperis…