158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

D E K S E P A   Ĉ A P I T R O

1

Polchon vundiĝis pro lanco, kaj ŝtono elbatis du dentojn de la bier-veselkapitano.

Cetere neniu difektiĝis, kaj oni kuiras la vespermanĝon.

— Houben! — diris la ĉemizpantalonulo. — Muziku alviciĝon!

La homoj rapide staris unu apud la alia.

— Ni adiaŭ. Kion vi faris, ne esperu dankon de la nacio por tio. Vi estas bravaj soldatoj. Tiel vi venis ĉi tien, ke vi serĉis la petrolon de Oliver Yolland. Tion vi diru ĉie! Se vi mensogos tion, ke franca oficiro gvidis vin, vi estos malliberigitaj. Ĝis revido, knaboj. Post du tagoj alvenos la militistaro ĉi tien, kaj ili zorgos pri tio, ke vi revenu hejmen en ordo.

Li premis la manon de ĉiu.

Li haltis antaŭ Polchon por momento:

— De kie vi sciis, ke mi estas kapitano Durien?

Ili nun komprenis la scenon, okazintan antaŭ nelonge, kiam la ruĝbarba maristo flustris vorton en la orelon de la ĉemizpantalonulo por pruvi sian senkulpecon. Li sciis, ke sinjoro Guliver estas franca kapitano.

— Li nur konjektis tion — interrompis la marŝalo. — Mi estis tiu, kiu sciis certon.

— Vi donis al mi cigaredon — diris Polchon. — Kaj venis en mian kapon la troa laŭdado pri la funelformaj, albanaj cigaredoj de kapitano Durien. Ankaŭ la via estis funelforma. Mi portis ĝin al marŝalo Podvinecz, kaj ankaŭ li konfirmis mian suspekton.

Poste ili ekspilis barelon.

La ĉemizpantalonulo serĉis Renoir-on, kiu jam konvaleksis.

— Maria — li diris al la „oficiro”, — vi faris stultaĵon, ke vi venis ĉi tien. Tamen mi pensas, ke ekde nun ni pli bone amos unu la alian…

— Ĉu vi… pardonos… min?

Li brakumis ŝin.

— Mi tute ne koleris. Mi nur sentis tiel, ke mi ne povas esti feliĉa kun virino, kiu ne trasentas, kion signifas ladevo ĉe la soldatoj. Sed mi pensas, ke nun jam vi vidis kaj spertis… nun jam vi komprenas tion.

— Ho… mi tre bone komprenas tion. — Kaj alpremiĝinte al sia fianĉo, ŝi ripetis: — Tre bone…

— Nun ni iru!

Ili ekiris silente. La rumoro de la festantaj soldatoj aŭdiĝis malantaŭ ili.

Ili ne iris malproksimen. Ĉe la renkontejo de la arbara vojo kaj dezerto, tri motora aviadilo surteriĝis, kaj ili sidis en ĝin.

La aeroplano ekfugis al norodo.

— Ho, Jules — ploris la knabino, — mi estis tiel stulta. Ĉu vi povas pardoni min?

— Ni aranĝos ĉion laŭ la etiketo de la kavaliroj, sinjoro ĉefleŭtenanto.

Ili brakumis unu la alian feliĉe, kaj la aviadilo jam flugis tiel alte, ke Saharo ne estis videbla sube…

2

Sir Yolland finis sian vojaĝon lace, anime rompita. Kiam Kratochvill raportis ekscitite, ke li trovis enigman skribaĵon en sia dosiero anstataŭ sia romano, la grafo estis klarvida pri tio, kio okazis.

La ĉemizpantalonulo foje estis en lia tendo kun sia dosiero, kaj dum li dormis, li interŝanĝis la romanon kun la dokumentoj. Iu korvo pikas la okulojn de la alia.

Amara sento kunpremis lian gorĝon. La multnoma virino certe havis malagrablaĵon pro tio.

Kaj bonan nokton al tiu treege malgaja historio…

3

Alveninte en Marokon, li diris al la personaro, ke li akceptos neniun. Li volis ripozi ankoraŭ nur unu tagon en Afriko.

Sufiĉe, sufiĉe. Li vojaĝos al la maro. Por unu jaro… Jes… Li pasigos unu jaron sur ŝipo, kaj li vidos nenion, neniun, nur la maron.

— Sinjoro Wilkie — raportis la ĉambristo.

— Diru al sinjoro Wilkie, ke du mil pundoj estas ĉe mia sekratario por kvitigi liajn elpagojn, sed neniokaze mi povas akcepti lin. Neniokaze.

— Sinjoro Wilkie havas tiajn informojn…

— Bedaŭrinde, kiel mi diris tion.

Andreo eliris.

La grafo sidis ĉe la fenestro. La ĉambristo revenis.

— Sinjoro Wilkie deklaris, se vi ne akceptos lin, Sir, tiam li montpafos sin antaŭ la pordo.

— Nu… Se neniel povas temi pri enirejo de alia apartamento… sed nur tiuokaze… mi volonte akceptos sinjoron Wilkie.

Kaj li venis. La malalta homo maldike, brune, sed rikanante.

— Bonvolu sidiĝi, sinjoro Wilkie. Mi ne volis ofendi vin, sed la vojaĝo tre lacigis min. Mi volis esti sola.

— Sir, ĉar mi eksciis de la lakeo, ke vi ne legas ĵurnalojn, mi devis perforte penetri al vi, pro kio mi estas tre malgaja.

— Bedaŭrinde mi povas konsoli vin per nenio.

— Sed mi devas raporti ion al vi. Ĉu vi scias, Sir, ke la tuta mondo ridas pri Harlington?

— Hm… Ĉu vere? — li demandis acerb-miene.

— Sensacion promesante, li venigis la gazetaron en Urungi-on, li pagis multegan monon al la magiisto-tribestro, kaj evidentiĝis… pardonon… hahaha…

— Sed sinjoro Wilkie!..

— Mi ne povas reteni mian ridon! Tia trompo ankoraŭ ne okazis! La tribestro de Urungi koluziis kun nia inĝeniero, sub la bora turo estis cisterno, kiun demalproksime pumpilo… hahaha… mil parodonojn… Do, la ŝprucanta petrolo fontis ne el la tero… sed per pumpilo… hahaha… oni pumpis… hahaha… antaŭ la reporteroj… iu fakulo… konstatis, ke hahaha…

— Sed mi petas vin…

— Sir! Rafinita oleo ŝprucis el la tero!

Nun ankaŭ la grafo konsterniĝis. Poste lia vizaĝo komencis ruĝiĝi. Dio mia… Se la knabino ne ŝtelintus la aktujon, tiam la mondo nun ridus pri li… Li irintus tien… Li ne sciis, kial batas lia koro tiel forte.

„… Ho! Freneza grafo Yolland. Ĉu vi kredas tion, ke la knabino volis ne ŝteli, sed savi vin?… Vi maljuniĝas…” Li diris tion al si mem.

— …Cisterno estis sub la bora turo… oni preparis la trompon antaŭ monatoj… Ankaŭ la inĝeniero… hahaha… estis ilia homo…

— Ĉu… mia inĝeniero?…

— Male… tute ne! La inĝeniero kaj la negra, Urunga tribestro apartenis al trompista societo. Ili investis kvin mil pundojn por prepari tion… haha… sed ĝi valoris… Ili ricevis kvindek mil pundojn. Ĝi estis… hihi… en ĉiu ĵurnalo de la mondo… La negro jam estas trans montoj kaj valoj… kun la kvindek mil pundoj kaj kun la inĝeniero… Kaj Harlington staris tie en magnezia lumo, inter la venigitaj eminentuloj de la gazetaro, kaj rafinita ole ŝprucis el la tero. Kaj ve… hihi… kaj la ĵurnalo Sunday Evening Post publikis ĉefartikolon… kun la titolo: Natura benzinstacio en Afriko. Ne estas novaĵo sub la suno, sed sub la tero jes!.. Lordo Harlington akaparis tion antaŭ vi.

— Mi ne komprenas… — balbutis la grafo.

— Sir, genia malamiko staras malantaŭ la afero.

— Livingstone!

— Jes. Livingstone oferis sian ĉiun havaĵon por ridindigi vin, Sir. Sed Harlington falis en la kaptilon. Kaj tiu sensaciemulo venigis tien ne nur Forster-on, sed ankaŭ la plej kritikeman reporterinon, fraŭlinon Mildstone.

— Kiel?… Kiun?

— Fraŭlinon Mildston. Kiu famiĝis pro la afero de Adrienne Grovescu. Ŝi interjuvis la danĝeran, fuĝantan spioninon sur ŝipo.

— Kaj… kiel ŝi nomiĝas?

— Mildstone… Sed ne tio estas ŝia vera nomo.

— Ĉu tiu virino havas veran nomon? — demandis la grafo malgaje.

— Jes. Ŝi estas la filino de tiu sinjoro, kiun vi tiel longe ne bonvolas koni, Sir, ŝia nomo estas Anna Livingstone…

4

Lia filino! Ŝi estas la filino de Livingstone! Sed ŝi ja sciis pri la plano de sia patro… Kaj ŝi ŝtelis la aktujon, ke lin…

„Interese — pensis Wilkie, — kiel brilas liaj okuloj, kaj kiel ruĝa li estas. Ĉu eble li drinkis?”

Li ne drinkis. Sed ia stranga, narkota sento ekregis lin. Do, la knabino… savis lin per tio, ke la aktujon…

— Tiu virino — daŭrigis sinjoro Wiliie — trompis ankaŭ nin. Mi eksciis, ke Forster kaj ŝi konsentis, ke li pagos cent pundojn al ŝi por ĉiu artikolo. Ŝi havis la taskon trudiĝi en vian proksimon, Sir, kaj skribi surlokan artikolserion pri la petrobatalo. Kaj nun… ne koleru, Sir, ke mi perforte penetris al vi.

La grafo deklaris tiaĵon, kion ankoraŭ neniu aŭdis de Sir Yolland.

— Sinjoro Wilkie! — li diris. — Ekde nun vi povas enveni al mi kiam ajn sen antaŭa anonco.