158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

F I N I Ĝ O

1

La grafo mire spertis, ke li fajfadas antaŭ la spegulo, ligante sian kravaton. Ĉar la ŝtatsekretario atendis lin vespere, de kiu li esperis informojn pri sia malaperinta armeo. Poste li forvojaĝos. Ĝi estis lia lasta tago en la hotelo Mannunia.

Paŝinte sur la koridoron de la hotelo, li renkontis subkolonelon.

Li estis la aŭtisto!

Li ekhaltis antaŭ li. Ankaŭ la subkolonelo haltis, ĝentile kaj mirante.

— Sinjoro Guliver…

— Ĉu vi deziras ion? Mia nomo estas Durien.

La grafo fermis siajn okuloj kaj mane viŝis sian frunton.

— Ĉu vi deziras ion? — interesiĝis la subkolonelo afable.

— Ĉu vi… volas diri tion… ke vi ne konas min?

— Mi ne memoras, ke ni renkontiĝis iam. Ĉu eble en Nico? Ĉar mi alvenis hejmen hieraŭ vespere post mia ferio. Mi ripozis ĉe la riviero.

La grafo rigardadis la pinton de siaj ŝuoj kaj kapbalancis.

— Vere… pardonu min, sinjoro subkolonelo. Mi vidas nun, ke mi eraris. Tiu homo, kiun mi memoras, estas multe pli alta, ol vi… Mi bedaŭras…

— Faras nenion, mi tre ĝojis — diris la subkolonelo ĝentile kaj varme ekpremis la manon de la grafo, etenditan al li. Multe pli varme, ol tion motivis la parolado.

Sur la brusto de la subkolonelo pendis tute nova, militista honormedalo…

2

La grafo eksciis la veron nur de la ŝtatsekretario, kiam ili restis duope en la salono: li aŭdis, ke lia armeo venkis Kinibalu-on.

— Ili estas bravaj knaboj — diris la ŝtatsekretari — ili jam estas survoje tute sanaj. Ili ricevos iom da premio de la ŝtato.

— Kompreneble mi pagos tiun sumon, kion mi promesis, kvazaŭ mi estus atinginta mian celon. Mi do zorgos pri ili.

— Vi estas tre grandanima.

— Krome jen estaas kapitano, kiu feriis en Nico tiel heroe, ke li fariĝis subkolonelo kaj ricevis honormedalon…

La ŝtatsekretario rigardis siajn ungojn enpesiĝinte.

— Li estas eminenta homo.

— Tio certas.

— La hotelpordisto rakontis, ke marŝalo Podvinecz kaj lia amiko planas misagon en la nomo de la kapitano. Sed Durien ne ĝenis ilin en la trompo. Li estis ferianta, li do povis laŭplaĉe direkti la aferon en la fono, kiel civilulo kaj sub pseŭdonomo. Iom post iom li sukcesis regi viajn homojn kaj gvidi ilin sur la teron de Kinibalu anstataŭ Sudano. Anticipe li diris al mi, kion li volas. Se okazos ia problemo, tiam petrol-esplorista sinjoro estas la kulpa, sed se evidentiĝos, ke Kinibalu ne havas armilojn, tiam ni okupos la landon. Ĝi okazis tiel. Vi, Sir, estas iu el la kvin homoj, kiuj scias pri la fono de la afero.

Malsuprenirinte al la pordo, li sidis en fiakron.

— Ni veturos al Anglio, sinjoro Strudl!

— Tion la ĉevalo jam ne eltenos. Dez ist doch ka dromedar… Hot…

— Ne timu! Ni ne plu uzos la fiakron por longa turniro.

— Hee! Hoot… Diendl… Du Ass!

Kaj ili ekveturis sku-ruliĝante.

3

Alvenis la aŭtuno en Denham-on. La maljuna Sir Archibald ankoraŭ vivis, sed li jam apenaŭ povis iri. Sir Yollan rigardadis la poŝton. Li forĵetis la gratulajn leterojn nelegite. La ĵurnaloj publikis, ke li aranĝis la konton de Francio kun la rabista tribestro Kinibalu.

Tio ne interesis lin.

Leteroj, kalkulraportoj. Jen la manskribo de Kratochvill. Ili ĉiuj tre dankas la galantan premion de la grafo. Houben kaj Jordan malfermis sian amuzejon. Fleur de Bac kaj Toutain aĉetis ŝipon, kaj nomis ĝin Lukrecia, sed ili decidis ne kartludi en nuba vetero.

— Ĉu tio?.. Kio ĝi estas?

Johannes Livingstone kaj Anna Livingstone vizitos grafojn Archibald kaj Oliver Yolland la 15-an de la kuranta monato

La grafo longe sidis en la mano kun la papero, poste li respondis. Ke la grafoj volonte akceptos ilin…

Kaj la 15-an alvenis la gastoj.

Bedaŭrinde la voĉtono de la knabino apenaŭ ŝanĝiĝis, kaj ŝi estis iom stranga kun sia vulgareco inter la antikvaj muroj. Sed la grafo tute ne rimarkis tion. Li rimarkis nenion. Li nur rigardis la knabinon.

— Vi estas terura homo, oldulo mia — diris Livingstone. — Mi konas vin dudek jarojn, sed nek nun mi scias, kiu vi estas?

— Mi des pli bone — diris Anna kaj ŝi radiis pro feliĉo. — Li estas obstina! Obstina infano! Jes, jes, vane vi rigardas, kara sinjoro konkeranto! Mi tudiĝis en vian proksimon por ridindigi vin. Poste mi fariĝis ridinda… Mia patro preparis la hontigan kompromiton en Urungi, kaj mi devintus publikigi ĝin. Mi malamis vin, ĉar mi sentis tiel, ke ĉiu problemo, kiu trafis nin, estas pro vi. Poste… Subite mi ne povis vin malami… Kaj nun jen tio fariĝis el la afero…

— Kio?… — demandis la grafo avide.

La knabino ruĝiĝis.

— Kiam vi rakontis ĉion malsana kaj diktis la leteron… Tiam jam… Do… Mi volis savi vin… Sed mi devis skribi la riporton, ĉar mi jam konsentis kun Forster. Tial mi portis la aktujon al Harlington, kaj estis riporto. Ĝi estis efika! Tiu fia Harlington meritis ĝin. Mi imagas, kion vi pensis tiam pri mi. Sed mi ne povis klarigi al vi la aferon de la tero Urungi, ĉar mi ne volis malkaŝi mian patron. Nek al vi.

— Ĝi estis malbona sento — ĝemis la grafo.

Baldaŭ ili restis solaj. Sir Archibald akompanis la gastojn en sian ĉambron pro ia malnova mineralŝtono, sed Anna kaj la grafo haltis en la malluma salono de blazonoj.

— Nu? — diris la knabino. — Ĉu vi tute saniĝis? Ĉu la febro ne reaperis?

— Jes… kelkfoje mi denove vidas ĉion. Precipe unu vizion… kion mi sonĝis dum mia febro. Kvazaŭ vi estus kisinta min…

Ili silentis.

— Vi ne sonĝis tion — flustris la knabino.

— Ĉu vi memoras ankoraŭ?

Anna pensadis…

— Ne tute. Atendu nur… kiel ĝi okazis? Mi sidis tiel, kaj mi kliniĝis pli proksimen… jes, mi jam scias — ŝi flustris. — Ĝi okazis tiel…

Kaj la sceno ripetiĝis.

La ombroj de la grandegaj neĝeroj estis videblaj tra la subtila kurteno de la vitropordo.

— Kiam mi vidis vin la unuan fojon, tiam mi ankoraŭ malamis vin — diris Anna. — Mi pensis vin orgojla, vanta, malica homo. Mi volonte estus mortiginta vin. Poste mi tre hontis, kiam mi vidis, ke vi estas bona, kuraĝa, fidela, grandanima…

— Ĉu mi vere estas tia?

— Jes…

Ili ĵus estus ripetintaj la scenon antaŭ nelonge forgesintan, sed la pordo malfermiĝis, kaj venis la domprizorgisto el la direkto de la vestiblo. Li deskuis la neĝon de sur sia pelerino kaj tramplis kelfoje.

— Guten Abend, Herr graf… So a blödsin voa no nett da… Muzeo volis aĉeti la ĉevalon Diendl… Dez Rindfi…

— Ĉu vi vendis ĝin?

— Dez scho nett. Mi bezonas iun, kiun mi povas riproĉi kaj ami… Por Herr grafo fianĉino, por maljuna fiakristo ĉevalo… Dez Rindfi is gvorn, multe vidinta en la mondo… Mahlzeit.

Kaj li foriris plandŝove…