158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

D U A   Ĉ A P I R R O

1

Sed la superemuloj ne pravas en tiu ĉi okazo, kiuj malestime mansvingas aŭdinte pri la Nevidebla Legio ĝuste tiel, kvazaŭ temus pri la sankta Nikolao aŭ pri la sorĉistinoj de la nokto de Walpurgis. Ili malbone agas, kiam ili mansvingas malestime, ĉar la Nevidabla Legio vere ekzistas. Ĝi estas la sola fantom-historio en nia epoko, pri kiu oni faris aktojn, raportojn, eĉ fotojn, en oficialaj lokoj, fare de emeritaj dungitoj.

La historio komenciĝis la vesperfeston de la militista komandejo en Maroko. Tiun vesperfeston efektive oni aranĝis honore al la ŝtatsekretario. Lia ekscelenco alvenis el Parizo por mallonga tempo, kaj la vesperfesto propre estis okazo por fari monstran pridemandadon, ke la ŝtatsekretario povu okupiĝi pri multspecaj homoj kaj aferoj, sen tio, ke li devintus longe restadi ĉi tie.

Estas grava evento en la kolonio la akceptovespero de ŝtatsekretario. Sinjoro, portantaj frakon aŭ uniformon, ridetante decidas flustrante pri emeritigoj, promociigoj, detronigo de malgrandaj sultanoj, kreante novajn suverenojn, trinkantaj po unu glason da konjako dum valso. Kvazaŭ ili parolus nur pri klaĉadoj enuante, ili diras tiel kun trankvila rideto:

— Nu jes… ja… ne estus malbone estigi trategian bazon. Neniokaze ni devas urĝi tion, sed certe oni akceptus ĝin favore… se vi ne cedus, sed vi estus agema, sinjoro generalo, kaj vi okupus Gongut-on. Sed ĝi ja ne estas ordono, rimarkas la ŝtatsekretario mallaŭte, neglekteme.

Tamen post unu monato „la ĉiam pli oftaj ekscesoj” devigas la generalon okupi ĝin.

Al kapitano Durien okazas tute male. Li cigaredas reveme apud la ŝtatsekretario, sub dekor-palmo en la angulo de la bufedo kaj diras:

— Mi ekzercos tie kun mia kompanio en la venonta monato ĉe la regno de reĝo Kinibalu… hm… Eble mi vizitus lin… kaj mi postlasus plotonon… kiel garnizonon.

— Ĉu aneksi? — demandas la ŝtatsekretario, kaj li ridetante kapbalancas al beleta virino.

— Jes… Tiu homo patroprenis jam multajn friponaĵojn, kaj li ludas parodion de la suverena reĝeco ĉe la malproksima, suda parto de Saharo. Nun jam li volas estigi ambasadon, dume multaj kanajloj prirabadas tiun regionon, gvidate de lia reĝa moŝto. Mi konas lian agadon, mia garnizono troviĝas proksime.

— Mi scias, mi scias — diras la ŝtatsekretario kaj rigardas sian horloĝon — sed nur tiel estus eble fari tion, se… certe, mallonge. Ĉu batali? Subjugi negran tribon? Vi scias, kiel ĝi okazas. Oni tro pufigus la aferon. Sed… sendi regimenton, baterion, rezervon tien… ĝi estas multekosta kaj… kaj… brua.

— Via ekscelenco, mi aranĝos tion kun kompanio! Tiu fripono blufas. Li havas nenion, li nur estas ruza.

La ŝtatsekretario rigardis la pinton de siaj ŝuoj.

— Ĉu vi pensas, ke Kinibalu ne ricevas armilojn, kaj li ne havas militaj ekspertizistojn?

— Kun via permeso, ekscelenco: li ne havas! Kinibalu estas la plej granda ĉarlatano en la mondo. Mi ellaboris precizan planon kaj antaŭpreparis ĉion. Konstruinte pontonojn super la rivero Ubangin kun roto da soldatoj, mi surprizatakos lin el la direkto de la ĝangalo. Mi okupos la landon sen glavofrapo. Eĉ unu fusilo ne troviĝas tie. Kinibalu estas trompisto. Iu klarigis al li, ke li povas profiti el tio, se li komedias aŭtonoman popolon kaj kredigas, ke li havas armilojn.

— Ni ankoraŭ revenos al tiu temo. Se ĝi estas tiel, kiel vi diras, se vere ne subtenas lin sekrete aliaj eŭropoaj ŝtatoj, tiam ni povus fari ĝin nerimarkite. — Li ĝemis. — Eĉ konjekton vi ne havas, kiel gravan servon signifus tio… Tiu eta lando kaŭzas grandan problemon. Ĝi estas grava tereno al sudoriento… kaj krome… hm… Ĝi do estus grava. Sed la armeo ne povas risti tion. Miksiĝi en militon kun negra tribo, tio estas kompromito… Oni klaĉadus pri subpremo… Se ne eblas ĝin simple anekti…

— Ni povas ĝin anekti simple, via ekscelenco.

Poste la ŝtatsekretario paroladis kun generalo:

— Ĝi estas vere bonega vesperfesto. Mi aŭdis tiel, ĉu estos problemo pri la aŭtonomio de la reĝo Kinibalu.

— Pli-malpli poste — respondis la generalo. — Sed ni devas esti singardaj. Tiu negro havas armilojn. Oni subtenas lin. Ni ne povas riski fiaskon…

— Mi tute sampopinias. Sed ekzistas tia supozo, ke li blufas, kaj li havas nenion.

— Tio estas la opinio de kapitano Durien. Sed mi pensas, ke tiu eminenta soldato estas tro temperamenta. Eble tial li vidas ĝin iomete alie… Ĉiuokaze mi petos informojn de la sekreta servo… ĝi bezonas kelkajn monatojn, kaj tiam ni vidos la aferon pli klare.

— Bone — diris la ŝtatsekretario. — Estu nenia risko. Nek ŝajno de perforto. La soldatoj servas nur defendi la tutan koloniaron, kaj ili okupas indiĝenajn, rabistaj tribojn, sed ili ne volas konkeri… Tamen estus tre grave, se tiu Kinibalu, antaŭ ol li ruze eldevigi garantion de iu alia grandpotenco… Se ĝi fariĝus membroŝtato de Ligo de Nacioj, tiam ili sukcesus trovi tiajn kontaktojn, kaj ĝi perdiĝus por ni… Ne estus bone… Aŭtonoma lando en la mezo de la franca kolonio.

— Sinceredire mi ne kredas, ke li estas trompisto. Laŭ miaj informoj li havas armilojn.

La ŝtatsekretario serioziĝis.

— Tio estas problemo. Ni devas esti singardaj. Kaj tiu kapitano depotas proksime al tiu loko. Mi opinias, ke li estas tro temperamenta.

— Jes. Durien estas ĝisosta soldato, sed iom sangvina.

Bela virino venis al ili. La edzino de la urbestro. Lia ekscelenco brakuminte la virinon kondukis ŝin al la bufedo.

Baldaŭ lia ekscelenco preteriris la generalon, metinte sian brakon sur lian ŝultron kaj diris ridetante:

— Ne estas bone, se brulanta meĉo staras apud pulvobarelo.

— Jes… jes… ankaŭ mi pensis pri tio…

La ŝtatsekretario iris plu. Baldaŭ la generalo kroĉis sian brakon al la kapitano:

— Mi havus gravan taskon por vi… Ĉu vi akceptus, se mi komisius vin per la likvido de la rabistoj en la montoj? Vi ricevus eksterordinaran rangaltigon pro tio.

Durien sulkigis sian frunton.

— Mia garnizono estas tre malproksime de Atlaso.

— Vi povas peti, ke oni transpostenigu vin al Bu Malem. Mi volonte faros ĉion por vi…

— Dankon, sinjoro generalo. Kinibalu-on mi…

— Tie vi povas fari nenion. Vi ne rajtas agi kontraŭ li eĉ en okazo de provokado.

— Se vi ne estas kontenta pri miaj servoj, sinjoro generalo, kompreneble vi povas transpostenigi min, sed mi…

— Tute ne temas pri tio! Mi trovis, konvenan taskon por vi, sed se vi volas resti…

Durien staris tie malbonhumore. Li ŝatintus paroli ankoraŭfoje kun la ŝtatsekretario, sed li jam ne havis okazon al tio dum la vespero. Alveninte hejmen, ordono atendis lin, en kiu estis skribite, ke li povas tuj komenci sian ses monatan feriadon, tempfiksitan je Kristnasko, ĉar oni nepre bezonas liajn servoj ĝuste ekde decembro. Tial nun, de la dekdua de junio li estas sendita ferii ses monatojn, kaj li devas anonciĝi ĉe sia regimento la dekan de decembro. Oni zorgis pri lia deŝanĝo en la garnizono, kaj lia anstataŭiganto jam ekvojis.

Durien kunpremis la ordonon nervoze. Ĝi estis la respondo de la ŝtatsekretario. Oni forigas lin el la danĝera loko dum la kritika tempo. Post kiam li ellaboris la planon kaj antaŭpreparis la invazon…

2

Post tiaj antaŭaĵon ne estas mirinde, se Sir Oliver Yolland, eterna grafo de Denham, la prezidanto de la inspekta komisiono de la Angla Banko, la posedanto de la Ordeno de la Ĝartero, kaj de pluraj plej gravaj distingoj, la prezidanto de la Prezidenta Konsilantaro de la burso en Londono, iu ĉefakciuloj de la Afrikaj, Aŭstraj, kaj Kanadaj Ŝtatfervojoj kaj fine la ĉefdirektoro de la Unuiĝinta Franca-Angla Krudmaterialon esploranta, Prilaboranta kaj Komerca Trusto, la unuan fojon en sia vivo li petis ion de la ŝtatsekretario, kion oni ne plenumis. Ĝenerale oni povas diri, ke Sir Oliver Yollan la unuan fojon en la vivo deziris tiaĵon, kio ne tuj plenumiĝis. Ke ĝi kiel konsternige efikis la grafon, tion ni povas imagi laŭ la supre menciitaj.

Sir Yolland estis la plej altranga gasto post la ŝtatsekretario dum tiu vesperfesto. Entute kvin aŭ ses homoj vivis en la mondo, kun kiuj li havis socian kontakton. Onidire li estas eminenta financa kaj organiza geniulo, sed eksterordinare neinformita pro sia retiriĝemo. Laŭdire li legas nek ĵurnalojn. Post multaj jaroj evidentiĝis, ke li ne havas eĉ konjekton pri la ekzisto de la sonfilmoj, ĉar eble li ne vizitis kinejon en sia vivo. Danco, taga politiko, krimaferoj, skadaloj, sport-rakordoj, inventaĵoj estis nekonataj por li. Nur kio havis kunligon kun liaj negocaj ideoj, pri tiuj li informigis sin. Li sciis parkere la verkojn de Shakespeare, sed kiam oni prezentis al li Galsworthy-on al li dum vesperfesto, evidentiĝis, ke li konsideris la verkiston la plej supera tribunala prezidento, kaj nek poste li sciis, kiu li estas efektive. Ĉu verkisto?… li do estas tiulo… kiu redaktas ĵurnalojn?… Ah! Librojn?… Jes… ĝi estas bonega… Li demandis de kolonelo Lindbergh, kial oni titolas lin malgraŭ lia junaĝo, ke li estas „la heroo de la aero”, ĉar usonaj pilotoj apenaŭ partoprenis la mondmiliton. Ah!.. ho!.. — li miris, kiam lia sekretario diris al li, ke tiu homo traflugis la oceanon… Ĉu?! Jen vidu… tio estas brava afero… Kaj kie? Ĉu inter Ameriko kaj Francio? Ĉu vere? Nekredeble! Kia artisto li estas! Ĉu li traflugis ĝin?

Lia kapo estis tute kalva kaj iom oblonga. Kelkaj grandaj lentugoj estis videblaj ĉirkaŭ liaj rufaj brovoj. Li porti dikan monoklon dekstraokule, ĉar cetere li apenaŭ vidis per tiu okulo. Lia nazo estis iom longa, kaj ĝi etendiĝis ĝis lia supra lipo, sed ne kurbe, sed rekte, memorigante pri ruĝa papriko, kio donis oblongan formon al lia vizaĝo. Li havis ostajn, larĝajn ŝultrojn kaj tre maldikajn, longajn femurojn, sur kiuj, kiam li krucigis tiujn, eĉ la plej strikta pantalono svingiĝis. Li parolis per laca, mallaŭta, raŭka voĉo, krome li faligis kaj remetis sian monoklon, kiam li havis ian problemon. Tio malofte okazis, ĉar la mano de Sir Yolland ne nur reale, sed ankaŭ figure estis tre longa. Ĝi atingis ĉien de reĝaj apartamentoj ĝis malproksim-orientaj ĉefkomandejoj. La fervojo, la kanalo, la maro, la banko, la aero, la ĉielo, la akvo; la cemento kaj la gumo; do ĉio aparteni iomete al Sir Yollan en tiu ĉi mondo. Sed la oleo interesis lin unuavice. Dio scias, kial? Lia pasio estis la ole-esplorado. Ekzistas homo, kiu ĉasa, kvankam li ne bezonas la viandon aŭ la felon de la besto. Li sentis tiel, rilate la oleon. Li jam ne bezonis monon, potencon, famon. Li havis sufiĉe el tiuj. Sed trovi novan olefonton, fondi societon, emisii novajn akciojn, tio estis lia pasio, ĝi interesis lin pli ol ĉio ajn.

La gubernatoro, la ŝtatsekretario kaj generalo Pellier kunvenis kun Sir Yollan en malgranda salono, kiu ne ŝatis la diplomatiajn, flankumajn galimatiojn, li do transiris al la temo.

— Mi petus iom da volonteco de vi.

— Sir — respondis la ŝtatsekretario, — viaj entreprenoj faris tian oferon por Francio, kiam la kurzo de la franko falis, ke ni komplezeme rekompencos nun tion, laŭ nia eblo.

— Jes… jes… Oni faras ion kaj alion… mi do petus volontecon, kio efektive ne estas volonteco. Laŭ miaj informoj en la suda parto de Sudano, ĉe la ĝangalo, kie finiĝas la dezerto, sur la tereno de Urungi… troviĝas petrolo.

La ŝtatsekretario miris:

— Preskaŭ nekredeble!

— Tio sonas sufiĉe malverŝajne, sed ĝi estas vera. Neniu estus pensinta, ke oni trovas oleon en tiu parto de Afriko. Mi sendis homojn tien, kaj mi akiris opcion pri tiuj terenoj. Nun do, mi petas, via ekscelenco scias bone, ke la ĝis la limdato de la malvalidiĝo de la opcio mi devas pruvi, ke mi trovis oleon, cetere mi perdos la avantaĝojn de la esplor-rajto, kaj se iu poste trovos tie oleon, mi havos nenion komunan al tio.

— Ĝi estas tiel. Malsukcesa esploro ne certigos eternajn rajtojn. Se iu alia poste trovos oleon ie, tiu ne povos preni parton el tio, kiu vane esploris en la sama loko, iakaŭze.

— Mi scias… mi scias, kio koncernas la petrolon, tion, kun via permeso, mi scias tion. Sed nun mi petas… Mia opcio senvalidiĝos post kelkaj semajnoj. Mi torvis oleon. Mi faris sukcesan provboradon. Kaj tiam indiĝena rabisto, tiu tribestro Urungi, venas kun siaj batalantoj mortigi la grandan parton de miaj homoj, kaj li mesaĝas, ke li petas kvindek mil frankojn por la tero.

— Mi petas vin, Sir, Urungi estas rabistestro, kaj li ne rajtas fari tion — diris al generlo. — Kvankam ekzistas dendependaj triboj kaj terenoj. Ĵus ni temis ĝuste pri tiaĵo. Sed en la suda parto de Senegalio vivas nur arbaraj, negraj triboj.

— En kio ni povas esti je via servo? — demandis la ŝtatsekretario iom malcerte.

— Pruntedonu al mi malgrandan armeon. Irintze tien, mi pendumos tiun friponon kaj validigos miajn rajtojn, certigitajn en la opcio. Fine ja ĝi estas kontrakto inter mi kaj la franca ŝtato, kaj oni murdis blankulojn tie, krome ili ĉantaĝis min. Mi do pensas tiel, ke ne estos problemo sendi punekspedicion…

— Kara Sir Yolland — komencis la ŝtatsekretario ĝemante. — Ĵus ni temis pri okupo de grava, malgranda tereno. Pri la tero de Kinibalu, kiu estus tre valora por Francio, sed ni ne povas fari tion. Des malpli ni faros ĝin tie, kie ne landa intereso postulas uzi perforton.

— Kial ne? Ĉar jen estas la kolonia armeo! Ĝi estas por instrui tiujn friponojn pri moroj…

— Sed estas nekredeble multekosta, danĝera kaj malfacila — interrompis la ŝtatsekretario — sendi militan ekspecidion al la ekvatoro. Estas bezonata provizo, kunligo, ekipaĵoj, leĝera baterio. La franca armeo povas iri tien nur kun fortosupereco, ni ne rajtas batali, nur puni, kaj terure granda aparato estas bezonata al tio en tiel granda distanco.

— Krome — diris la ŝtatsekretario — vi scias bone, Sir, kiel granda kalumnia kampanjo komenciĝos, se ni sendos punekspedicion pro petrolo kaj krudmaterialo. Bedaŭrinde multaj friponaĵoj okazas en tiu regiono, ĉar ni ne havas garnizonon tie, kaj ni bezonos jarojn por konstrui la kolonian armeo ĝis tie. Ĝis tiam ĉiu mem batalos por sia vero. Aŭ li subaĉetos la rabistojn, aŭ ankaŭ li mem organizos rabist-bandon… Diplomacio kaj perforto, pacienco, saĝo, batalo decidos la aferon. Nur la kolonia defendoforto estas la certa, kiu disvastiĝas rektavoje, laŭ la finaco de la ŝtato.

— Sed mi ne konsenta kun tio! Ĉu vi ne povas pruntedoni al mi spahiojn? Aŭ… Tiajn legiajn soldatojn, kiuj akompanus min tien.

— Bedaŭrine, ne. Estus plej saĝe, Sir, sendi iun tien por intertrakti kun la ĉefo. Eble li kontentiĝos per malpli multe da mono.

— Ĉu vi… konsilas tion? Ke mi intertraktu kun ĉantaĝaj murdistoj? Ĉu vi proponas tion, kiel la plej supera oficisto de la ŝtato… — Li faligis la monoklon el sia okulkavo kaj nervoze purigis ĝin.

— Mi proponas tion, kiel privata homo. Bedaŭrinde, kiel ŝtatsekretario mi ne povas doni al vi legianojn, vi devas trovi individuan solvon, Sir.

Grafo de Denham leviĝis kun amara rideto.

— Ĉu mi organizu rabist-bandon, kaj mi efektivigu miajn leĝajn rajtojn kun ili?

— La ideo ne estas malbona — respondis la ŝtatsekretario enpensiĝinte. Sed la lentugoj ekbrulis sur la frunto de lia lorda moŝto pro la ruĝo de la indigniĝo.

— La ideo ne estas malbona! Sed ni angloj certigas la leĝon pere de la armeo kaj la efektivigon de la kontraktoj ligitajn kun la imperio! Ne kun rabistoj! Kien mi iris ĝis nun por jurisdikcia riparo, tie stiletoj estis malantaŭ mi, kaj ne rabistoj, via ekscelenco! Mi ŝatus sciigi tion al vi! Grafo liver Yollan intertraktas en la nomo de la vero kaj la ŝtato, protektate de la leĝa potenco. Ĝi estas en Anglio tiel.

La ŝtatskretario leviĝis kun malvarmkonduta mieno.

— Mi timas, Sir, ke vi opinias min neinformita. Cetere vi ne donus al mi instrukcion. Eble en Anglio oni povas sendi soldatojn kun stileton por efektivigi financajn kaj industriajn transakciojn. Kvankam eble vi eraras pri tio, Sir. Sed tio tute certas, ke francaj soldatoj kun stileto eĉ tiam ne ekiras, kiam temas pri la plej grandega petroltrovejo! Sed vi, Sir, tiurilate vi havas nenian problemon. Dungu soldatojn kun stiletoj, kaj iru tien batali, kie jam tiel multaj homoj luktis proprariske por sia havaĵo, kiam la indiĝenoj volis tion, ke ili retretu.

— Kiel komprenas via ekscelenco tion? — demandis Yollan same malvamkondute.

— Neniu povas malpermesi al viaj homoj, Sir, ke ili defendu sin kontraŭ banditoj. Kiu estas malkuraĝa aŭ malforta, tiu ne petu ŝtatan helpon, se li elektu alian profesion. La esplorado de oleo signifas ankaŭ batalon. Sed ne regulaj armeoj interbatalas, sed kurĝaj, rezolutaj homoj.

— Ĉu vi… vi do… — balbutaĉis la lordo indignite — konsideras min… malkuraĝa homo?

— Mi defendis nin kontraŭ la ŝajno, kiu kulpigas nin francojn. Mi ankoraŭ ne aŭdis pri tio, ke la angloj estus glatigintaj la vojon de Royal Dutch per stiletoj en Borneo. Vi okupiĝis multe pli pri kruda oleo ol mi. Vi devas scii, Sir, ke la armeo helpas privatajn entreprenojn nur en okazo de necesbezono. La stileto, Sir, fariĝas sensacio, kiam soldatoj en uniformo estas malantaŭ ĝi, sed en privata mano ĝi signifas defendon, kiam kuraĝaj homoj uzas ĝin.

— Mi dankas la admonon — respondis la lordo kun ruĝa vizaĝo, kiel tiu de meleagro. — Mi rimarkis tion bone. Sed eble vi forgesis, ke Oliver Yollan ne estas gvidanto de ekspedicio. Grafo Oliver Yollan povas iri nur kun armeo por puni.

— Sed ne kun franca aremo, Sir, ĉar ĝi batalas nur por la respubliko.

— Mi do akiros armeon por mi. Sed malantaŭ mi povas stari nur uniformo, la simbolo de la leĝo, juro kaj potenco! Bonvolu rimarki tion bone!

La nazloboj de la ŝtatsekretario ektremetis kaj diris mallaŭte, malvarmkondute: — Ni kompleze konsideras la plendon de ĉiu ofenditoj ene de la efikradiuso de la defendoforto. Sed civilulo povas vojaĝi nur proprariske trans Saharon.

— Sed mi ne estas tia, kiel la aliaj civitanoj! Ĉu eble mi povus pretendi alian traktadon?

— Vi pravas, Sir, vi ne estas tia, kiel la aliaj civitanoj, sed multe pli nervoza. Tial vi estis multe pli takte traktata fare de franca ŝtatoficisto, kian vi meritis! — antaŭ ol Yolland, ruĝa kiel meleagro, povintus respondi, li lasis lin tie kun malvarmkonduta kapbalanco. Enpoŝiginte siajn manojn, la lordo skuadis sian ŝlosilfaskon en iu mano, kaj kelkajn pencojn en la alia:

— Nu bone! Mi akiros armeon! Mi pruvos al sinjoro ŝtatsekretario, ke mi diferencas ne nur nerve… nu bone… ĝis revido, sinjoroj… ni ankoraŭ aŭdos unu pri la alia!

Kapbalancinte li kuregis al sia aŭto. Li saltis en la veturilon, kiu staris antaŭ la pordego, li ekfunkciigis ties motoron, sed ŝoforo venis tien, ke la taksio apartenas al li. Tiam li sidis en sian propran aŭton kaj veturegis al la hotelo Mammunia.