158250.fb2
La grafo luis la tutan duan etaĝon de la hotelo Mamunia. Li rezervigis nur tutan etaĝon en hoteloj. Dum la mondekspozicio en Chicago, kie aliulo povis lui nek ĉambron, oni povis rezervi por Sir Yolland nur tian apartamenton sur etaĝo, kie jam loĝis du pasaĝeroj: maharaĝo kaj usona senatano. La grafo tuj forlasis la hotelon, ĉar nenie estis en urbo libera loko pro tranokti, li aĉetis por nekeredeble alta monsumo vapor-marŝipon de ŝipkompanio, li elkargigis ĝin, nome konservaĵojn de bovoviando, li disdonis tiujn inter la malriĉuloj de la urbo kaj enloĝiĝis en la ŝipon kun sia akompanantaro.
Alveninte en sian ĉambron, li jam estis trankvila. De jaroj nenio ekscitis lin tiel, kiel tiu ĉi interparolado. Nu bone… Li montros al ili… Oni nur pensu, ke ili povos vanigi liajn kalkulojn.
— Portu al mi ian alkoholaĵon Andreo — li diris al la lakeo, — kun multe da sodakvo kaj… ĝi estu konjako aŭ viskio. Kiu serĉis min? Cetere ne gravas tio.
Post la unu glaso li jam vidis la aferon en alia koloro. Fine ja la ŝtatsekretario iomete pravis… hm… ke Royal Dutch mem aranĝis sian aferon en Borneo. Ili eĉ atentis, ke la ŝtato ne miksiĝu en tion. Kaj kion tia Royal Dutch scias… Estas ridinde. Ĉu oni ne donos armeon? Nu bone. Li akiros ĝin. Ne rabistojn kaj ne mizerajn, ĝangalajn boks-ĉapionojn, sed normalan armeon. Jes… Oni povas atingi ĉion per mono. Nur fiaski ne. Li aĉetos ordinaran, kompletan, malgrandan armeon. Soldatoj kun stileto, disciplino, soldo, kiuj ricevos la ordonojn de li. — Mi petas ankoraŭ glason da trinkaĵo, Andreo! Dankon.
Post la tri glaso li jam estis dankema al la ŝtatsekretario. Li montris la ĝustan vojon al li. Cetere li ŝajnus malkuraĝa, kiu kaŝiĝas malantaŭ la jupo de la respubliko. Kelkaj stiletoj estas bezonataj. Li akiros tiujn. Kia stultaĵo! Longe li liveris stiletojn al Suda ĉinio, kaj Meksikio eĉ hodiaŭ ŝuldas per milionoj al iu fabriko de militmaterialoj por municio. Kaj nun li kondutas tiel, kvazaŭ misiisto, kies maldekstran piedon manĝis la njam-njam-oj, kaj nun li iras lamante de iu loko al la alia. Jes, li bezonas armeon, uniformojn kaj tiajn imperialistajn aĵojn… kio konvenas al la angloj… sed por mono oni povas aĉeti ĉion.
— Sendu al mi sinjoron Wilkie, Andreo, kaj la sekretario anonciĝu ĉe mi, kiam li alvenos.
Sinjoro Wilkie estis malalta, dika, ridetema, helblonda, kaj li portis okulvitrojn, similajn al tiu de strigo. En tiu priskribo estas lia karaktero, lia paseo, nuntempo, eĉ lia futuro. Ĉar ni povas vidi el ĉio ĉi, ke nenioam povas okazi al sinjoro Wilkie malbono, dum troviĝas mole pormetita lito en tiu ĉi mondo. Rilate lian profesion sinjoro Wilkie ne estis dungita. Per laboro oni ne povas akiri tiun minimumon de la burĝa bonstatro, kio estis nepre bezonata al tiu ĉi homo por la ekzistado. Nenia lukso, sed multe da komforto. Bonaj manĝaĵoj, eleganta vestaĵo, bonega ĉambro, fajnaj cigaredoj. Eĉ nun li ridetante paŝas tra la pordo, kvazaŭ lin akceptus la plej agrabla spektaklo. Sed Sir Yolland nun gratis sian kruron, ĉar insida moskito pikis ĝin.
— Bonan vesperon, Sir.
— Bonvolu sidiĝi, sinjoro Wilkie. — Post kiam la gasto komforte dorsapogiĝis en iu brakseĝo kaj serĉadis cigaro, li ankoraŭ aldonis kun dusenca afableco: — Nur tiel, kvazaŭ vi estus ĉe mi. Nur nenia ĝenateco… Nu, diru, ĉu vi estas lerta homo… ĉu ne?
— Jes, mi pensas tion.
— Ĉu estas io, kion vi ne povas akiri?
Wilkie pensadis.
— Ne — li respondis poste simple.
— Ĉu vi povus ekzemple akiri armeon?
La dikulo mansvingis ridetante.
— Infanludo. Ĉu vi deziras ĝin motorizite, kun tank-divizio aŭ sen tio.
— Vi estas vere lerta homo. De kie vi havas tiel riĉan sortimenton el militforto?
— Ne estas sortimento, sed kian vi deziras, mi akiros tian. Homo, uniformo, armilo kaj soldo, ĉio ĉi estas akirebla.
— Jes, jes… Nu faru do al mi kostoplanon, kiom kostos tia armea homgrupo aŭ tiaĵo…
Dume Wilkie ferbre pensadis. Pri kio temas? Kial bezonas Yolland armeon, kaj kion fari, se la grafo freniziĝis? Li elcerbumis planonjk, laŭ kio li koluzios kun Andreo, sekretinte la demencon de ilia mastro. Ĉar se la grafo estos sendita en frenezulejon, tiam ili povos iri almozpeti…
— Nu? — demandis Sir Yolland — pri kio vi pensadas?
— Pri tio, kiom ĝi kostos… Antaŭ ol transiri al miaj antaŭaj elspezoj, mi referos…
— Ĉu… jes?… bonvolu.
— Livingstone estas ĉi tie.
— Ĉu Livingstone? Kiu li estas?
Wilkie ĉiam forgesis la tiklan punkton de la grafo. Ĉar la grafo asertis pri Livinstone, ke li ne konas lin. Kvankam li devis koni lin malgraŭ lia ĉiu neinformiteco. Ĉar Livingstone estis en la servo de la plej granda usona ole-entrepreno. Li estis nek milionulo, nek bankiero. Livingstone estis preskaŭ aventuristo. Li vagis en la mondo kaj malkovris patrol-terenojn. Eventuale li antaŭpreparis malpli grandajn ribelojn tie kaj ĉi tie. Kiu estis Livingstone, kiun SirYollan malgraŭ la diritaj tute ne konis? Antaŭ dudek-tridek jaroj ili kune pasigis kelkajn jarojn inter la konservativaj muroj de la universitato en Oxford, kaj tiutempe ili estis la plej bonaj amikoj. Ilia malsama naturo estis la kaŭzo de ili amikeco. Livingstone estis malalta, larĝŝultra, sed ŝercema homo kun decidkarakterea vizaĝo. Malorda, neglektema, petolanta kun ĉiu, do, tia studento, kiu fajfas pri la praa nobelularo. Li restis tia eĉ poste. Li kartludis ĝis aŭroro kaj fumis cent cigaredojn ĉiutage, tial post iom da tempo li havis speciale raŭkan, vingustan voĉon. Livingstone estis la sola homo, kun kiu la ĉiam maniereca, enfermiĝema, eksterodinare afektema kaj vanta Yollan interamikiĝis sincere kaj profunde. Ĉar Livingstone malgarŭ lia ĉiu neglektemo, facilanimeco estis genia kaj eminenta karaktero. Ili havis dek jaran aĝdiferencon. Sir Yolland estis dekses jara, kiam ili konatiĝis. Livingstone havis dudek kvin jarojn, kiam dungiĝis al la ole-esplorado. Li serĉis oleon kun malgranda ekspedicio apud la Amazonaso en la ĝangalo. Baldaŭ li vojaĝis al Arabio kaj Sumatro, poste li travagis Aŭstralion. Post nelonge ankaŭ grafo Oliver komencis esplori oleon pasie. Se li batalis por la petrolo en la kabinetoj de prezidentoj, en la konferenciejoj de bankieroj, en privataj apartamentoj de monarkoj.
Grafo Yolland, kiel ajn strange ĝi estas: fariĝis amanta. Li volis edziĝi al la tre delikatanima, saĝa, eleganta filino de lordo Dilling. Sed kiio okazis, tion nun jam neniu povas diri precize. Ĝi certas, kiam Livingstone revenis el Nov-Zelando, Yolland prezentis lin al la familio Dilling. Li diris al sia amiko, ke li estas amanta al la knabino, kaj li edzinigos ŝin. Li ankoraŭ ne diris tion al la knabino, tiel lia decido estis unuflanka, sed Oliver Yollan (eterna sinjoro de Denham!) tute ne kalkulis tian eblon, ke filino de kiu ajn povas rifuzi lin, se li petas la manon de iu. Azenaĵo! Dume li vojaĝis urĝe en Novjorkon, pro likvido de bankrotita, mondfama entrepreno, kaj tiu afero daŭris tutajn tri monatojn.
Kiam li revenis, Johannes Livingstone fianĉiĝis al la filino de lordo Dilling, kaj estis fiksita ankaŭ la dato de la geedziĝa festo. Tiam okazis la miraklo. La eleganta, aristokrata knabino enamiĝis al la trampa, brua, bohema Lovingstone, kiu krome estis dek jarojn pli aĝa, ol Sir Yolland. La esploristo devenis el unuaranga praa familio, kaj lia stranga, gaja karaktero konkeris eĉ lordon Dilling. Sir Yollad restis ankoraŭ unu semajnoj en Londono. Poste li vojaĝis al Denham. Sed kiel li opiniis pri la afero, neniu sciis tion. En Danhem li ricevis la invitilon al la geedziĝa festo. Sed li ne iris tien.
Unu tagon antaŭ la geedziĝo li denove estis en sia londona loĝejo. Tie Livingstone anoncis sin ĉe li.
La grafo mesaĝis al li pere de la lakeo, ke li neniam plu deziras la viziton de sia amiko. Livingstone flankenŝovis el sia vojo la tiam ankoraŭ junan Andreon, kaj li simple enkurios en la ĉambron de Yolland:
— Ĉu vi estas idioto?! Ĉu vi koleras tial, ke mi amas fraŭlinon Dilling? Ŝi ja ne estis via fianĉino! Kaj mi scias de ŝi, ke ŝi ne volis edziniĝi al vi!
Yolland levis sian rigardo de sur la libro kaj ĝustigis sian monoklon.
— Mi ne konas vin, sinjoro… Kaj mi tute ne volas, ke… de nun babilaĉu kun mi… Al tio, mi opinias, ke mi havas rajton sen ĉiu klarigo.
— Aŭskultu min, vi, kakatuo… Mi protestas kontraŭ tio, ke vi konsideru la aferon tiel, kvazaŭ mi estus la kaŭzinto de la vanigo de nian amikeco. Ĉu vi komprenas? Vi decidis unuflanke edziĝi al fraŭlino Dilling. Tio ne signifas geedziĝpromeson.
Yollan trarigardis lin:
— Bonvolu foriri — li diris tedite. — Mi ne konas vin. Kion vi volas ĉi tie.
— Diskrevu! — kriis Livingstone laŭ sia kutima maniero, kolere kaj forkuris.
Nuptodonace Yolland aĉetis la terenojn, sur kiuj kondukis la vojo al la plej nova ole-trovejo de Livingstone, tiel malhelpinte la trafikon al la petrolo. Sekvan fojon, la malgrand grupo, kiu konsistis el la homoj de Yolland kaj serĉis oleon en Persio, ili falis en araban kaptitecon, kaj Livingston akiris la oleon antaŭ ilia nazo. De tiam daŭras la batalo kun alterna sukceso inter Livingstone kaj Sir Yolland. Yolland en la burso, en la financa mondo ĉion malbonigas kaj senvalorigas, kion komencas fari la entrepreno de Livingstone, sed la alia batalas en la ĝangalo kaj en la dezerto, malebligante la vojon de la esploristoj kaj inĝenieroj de Yolland. Iu volas la pereon de la alia. Poste Livingstone havis eĉ pli koleran batal-taktikon, ĉar lia juna edzino mortis, dum la nasko de la unua infano. La esploristo dediĉis sian tutan tempon kontraŭ Yolland. Kiam oni menciis la nomon de Yolland, Livingstone mansvingis kaj diris: „Tiu pajaco.” Yolland, kiam li aŭdis la nomon de sia amiko, ĝustigis sian monoklon kaj post mallonga pensado demandis: „Kiu li estas?…”
Eĉ nun li diris al sinjoro Wilkie.
— La koncernulo estas la homo de alia entrepreno — klarigis la malgranda, dikulo, kvazaŭ li devus informi lin, — kaj nun viaj spionoj raportis al mi, ke li estas en Maroko. Mi ne kredas, ke li planas nenion kontraŭ ni.
— Eblas… Ne koleru, sed tio ne interesas min. Mi parolas miajn planojn ĉi tie kun vi kaj kun miaj homoj. Li ne povas trudiĝis ĉi tien, li do eĉ konjekton ne havas pri tio, kion mi planas. Wilkie! Mi bezonas fremdulan legion!
— Hm… unu jam estas en Afriko, kaj ĝi funkcias bone.
— Mi bezonas propran armeon, apartenanta nur al mi. Ĉar mi ne iros trakti kun rabistoj. Mi efektivigos la leĝon helpede armeo. Mi, Oliver Yolland, eterna grafo de Denham, iros en Sudanon kaj konkeros la terenon de Urungi, mia kontrakto kun la franca respubliko rajtigas min fari tion. Ĉar mi efektivigos la francajn leĝojn, tiu uniformo do estus franca. Tiu fremdula trupo…
— Legio.
— Egale, egale… Ĝi plaĉas al mi. Mi bezonas tian armeon. Mi reatendas vin post unu horo. Raportu, ĉu vi sukcesis akiri ĝin. Ĝis revido.
Sinjoro Wilkie revenis post unu horo kaj raportis, ke la armeo estas organizita.
Efektive nek la grafo, nek Wilkie povis diri, kian rilaton ili havas inter si. Ofte ili ne renkontiĝis dum semajnoj. Wilkie sekvis la grafon ĉien, kiu ne invitis lin, kiu sciis nek tion, kiam li venis en lian ĉirkaŭaĵon. Foje en Chikago, dum forio, li aĉetis marŝipon por la grafo, por ke Yolland povu kie tranokti. Li nur hazarde estis tie, kiam Sir Yolland menciis, ke jam ankaŭ ŝipo estus bone nur loĝi aparte kun sia akompanantaro. Post duonhoro venis sinjoro, kiu diris, ke li nomiĝas Wilkie, kaj li scias pri marŝipo, kiu estas nigre aĉetebla. De tiam li aperis fojfoje, kiam la lordo bezonis ion. Li aranĝas la aferojn ĉe la dogano, kaj kelkfoje li diras al Sir Yolland subite, ke li enskribigis lin al la aŭstrala Granda Premio, li skribas registritan leteron en ĉiu dua-tria monato al Sir Yollan, aldoninte longan fakturon pri liaj elspezoj. Tiuj ne estas tro pipraj, sed ĝi signifas sufiĉe altan monsumon, kaj la grafo pagas. Li neniam petas monon por si mem, li kalkulas nur tiujn elspezojn, kiujn li havis servinte la grafon. Estis enigmo, el kio li vivas. Kaj kiel bone. Ĉar la grafo havis lakeon, skretarion, kaj li ne konsideris Wilkie-on kiel sian amikon, ili do havis nenian rilaton inter si. Kelkfoje ili paroladis pri io, kaj tial sinjoro Wilkie havis elspezojn. Tio estis la situacio.
Ankaŭ nun li devis tuj elspezi monon en la afero de la armeo. En tiaj demandoj nur tiu povas esti sperta, kiu mem portas uniformon. Tial li ekkontaktis kun la liftisto.
— Diru, infano mia — kaj li transdonis moneron al la knabo, — kiuj oficiroj loĝas en la hotelo? Unuavice temas pri emeritaj aŭ feriantaj soldatoj.
— Ambaŭ loĝas ĉi tie. Sinjoro kapitano Durien komencos sian feriadon morgaŭ, li jam petis min aranĝi lian vojaĝbileton al Nico. Krome marŝalo Podvinecz loĝas ĉi tie.
— Unue ni komencu per la kapitano. Kie li troveblas?
— Li vojaĝis al Oran, li revenos nur morgaŭ.
— Ĉu lia ekselenco sinjoro marŝalo? Ĉu li estas pensiulo?
— Ne.
— Ĉu li estas akvtiva?
— Nek tio.
— El kio li vivas?
— Li estas alkoholisto — li respondis post mallonga hezito.
— Li estas mia homo! Akompanu min al li!
La knabo estis embarasita pro io.
— Bonvolu atendi min ĉi tie… Unue mi rigardos, ĉu la marŝalo estas en la kofro… — kaj li forkuris.
Kiel? Kion signifas tio, ĉu la marŝalo estas en la kofro? Ĉu eble temas nur pri ia bronzfiguro aŭ pri ceramikaĵo? Neverŝajne, ĉar la galanterioj ne drinkas, kaj la marŝalo estas alkoholisto. La liftisto revenis.
— Lia ekscelenco atendas vin, sinjoro.
— Diru, amiko mia — demandis sinjoro Winkie, — kion vi parolis ĵus pri la kofro?
— Ĉu mi? — miris la knabo. — Ĉu pri kofro? Pri kiu kofro vi bonvolas pensi?
— Mi aŭdis tiel, vi diris, ke… la marŝalo estas en la kofro.
— Sed sinjoro Wilkie! Kiel vi imagas tion? Kion serĉus marŝalo en la kofro?
— Kion li pakis.
— Mi diris tion: mi rigardos la marŝalon, ĉu li estas tie supre?
Aha! Tiel ĝi jam estas komprenebla. Tie supre kaj kofro estas du simile sonantaj vortoj. Tamen ne estas verŝajne, ke marŝalo loĝu en kofro meze de metropolo.
Li sekvis la liftiston.
La marŝalo atendis lin en la salono de belega duĉambra apartamento. Li portis blankan vestaĵon kun multaj oraj pasamentoj, kun nekalkuleblaj ordenoj, kaj rozkolora rubando tiriĝis sur lia kamizolo de lia dekstra ŝultro ĝis la prenilo de lia glavo. Sub lia koro pendis grandega stelo kun aglokapo. Ĝi estas la Granda Stelo de la Ordeno de la Unuarangaj Orientaj Ĉefkavaliroj en Birmo, kun la Aglo. Sur la tablo kuŝis ĉako kun ornambukedo, verd-roversa uniformo kun ora pasamento kaj sur la pantalontubo videbliĝis orumita, verda strio. Lia neĝe blanka hararo, griza imperiestra barbo kaj liaj siamplaj dratkadritaj okulvitroj memorigis tiun pri konservativa reganto, kiu vidis marŝalon Podvinecz la unuan fojon. Li proponis eksidi per gesto de monarko.
— Bonvolu preni. La cigaroj, cigaredoj, konjako estas sur tiu tablo.
— Dankon, mi petas nenion.
La marŝalo ekfumis kaj komforte dorsapogiĝis en la brakseĝo.
— Per kio mi povas servi, sinjoro?
— Mi bezonus armeon.
La marŝalo ne surpriziĝis. Li rigardis la fumon de la cigaro.
— Ĝi estas multekosta afero. Precipe, se ĝi estas motorizita.
— Tute ne temas pri tio. Mono, enkonduke mi diras tion, ne gravas. Via ekscelenco, kiel emerita, franca oficiro…
— Atendu, amiko mia. Mi ne estas franca oficiro. Mi estis la marŝalo de la armeo en Honduras, mi fariĝis diktatoro post la malvenko de la ribelo, baldaŭ dum malonga tempo mi estis prezidento. Poste mi devis fuĝi.
— Kiom longe estis prezidento via ekscelenco?
— Malpli ol duonhoron. De tiam vi vivas en ekzilo.
— Mi nomiĝas Wilkie, kaj Sir Yollan, grafo de Denham, estas mia malnova amiko. Li priparolas kun mi siajn gravajn aferojn. Nun temas pri tio, ke Sir Yolland volas konkeri tiun provincon, kie tribestro, nomata Urungi kontraŭrajte provas ĉantaĝi lin. Ĉar kolonia armeo ne estas tie, Sir Yollan volas organizi malgrandan, elitan armeon.
— Kiam vi bezonas la armeon?
— Post unu horo.
— En ordo.
— Kompreneble estus bezonate ankaŭ fidinda gvidanto por la trupo.
— Eble mi havos tempon, kaj mi estos je la dispono de Sir Yolland.
— Mi aŭdis, ke ferionta kapitano loĝas en la hitelo, nome kapitano Durien. Se via ekscelenco povus persvadi lin, ke li helpu nin…
— Ankaŭ tio eblas — pensadis la marŝalo. — Sed tio jam kostos tre multe. Fine ja oficiro ĉi tie ricevas duonjaran ferion nur en ĉiu deka jaro. Neniu oferas tion malmultekoste.
— Mi opinias, ke ĝi ne signifas financan problemon. Ĉu vi havas bonan kontakton kun la kapitano?
— La kapitano estas mia plej bona amiko. Mi edukis lin. Nenio pruvas tion pli bone, ke ni loĝas kune. Jen estas nia komuna apartamento. Bonvolu rigardi ĝin. Tie pendas sur la muro milita memorordeno, kiun li ricevis de la usonanoj ĉe Verdum.
Sinjoro Wilkie, kvazaŭ li estus scivolema, paŝis tien neglekteme. Efektive la dokumento tre interesis lin. Li volis kontroli la diktatoron. Sed vere: ĝi estis usona memordokumento kun la nomo de kornedo Durien pri dono de ordeno. Hm… Ŝajnas, ke la marŝalo tamen havas bonan kontakton kun la altranga oficiro.
— Mi petas vin — diris sinjoro Wilkie, — tiam ni konsentu en tio, ke unuavice via ekscelenco, sed ankaŭ mi zorgos pri la varbado de homoj. Poste, se la kapitano entreprenos gvidi la taĉmenton, tiam ni pritraktos pri la detaloj. Ĉar kiom ajn mi fidas la kapablojn de via ekscelenco, mi povas kontentigi Sir Yolland-on nur tiel, se ni sukcesos gajni afrikan kapitanon por nia afero. Se kapitano Durien entreprenos, ke li gvidos nin, vi estos, sinjoro marŝalo, la ĉefa direktanto de la militaj operacioj, kaj mi zorgos pri la provizo.
La marŝalo komprenis el tio, ke lia dungo dependas de la aprobo de Durien. Li ekstaris, kiel grandsinjoro kutimas fari tion, kiam ili finas aŭdiencon.
— Mi garantisas pri la kapitano — li diris elegante. — Mi tuj telefonos al Orano por paroli kun li, eble li tuj revenos, se mi vokas lin. Vi povas raporti al Sir Yolland, ke la armeo, gvidota de la kapitano jam estas je lia dispono.
Okazis tiel, ke sinjoro Wilkie vere raportis al Sir Yolland, ke la armeo estas organizita.