158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

K V A R A Ĉ A P I T R O

1

Sekvan tagon la kapitano prezentis sin al sinjoro Wilkie kaj diris, ke li dediĉos sian ses monatan feriadon al la gvidado de la Divizio Yolland. Li kalkulis sufiĉe pipran prezon por fari tion, kaj li petis aparte sinjoron Winklie sekretigi la aferon, ĉar estas malpermesite al li, kiel aktiva oficiro ricevi salajron de privatuloj laŭ tiu rajto. La marŝalo ne havis tian pretendon, sed kiel unuanombra konsilanto kaj la „animo de la tuta afero”, petis kvin mil frankojn ĉiumonate, manĝaĵon, provizadon kaj dumvivan renton, se kiu ajn lia kapablo damaĝus survoje pro neatenditaj komplikaĵoj. Ili antaŭplanis por la homoj provizadon kaj kvin frankojn da soldo, por la suboficiroj dek du frankojn, kaj por la oficiroj kvindek frankojn potage. La kapitano preskribos, kiuj ekipaĵoj estas bezonataj, kaj sinjoro Wilkie aĉetos tiujn.

— Ĉar mi ne fidas la komercistojn — rimarkis la kapitano, — mi ŝatus fari la aĉetojn.

— Ne estas malbone, se tiuj homoj sentas, ke oni kontrolas ilin — diris la marŝalo — tial estus bezonata ankaŭ mia ĉeesto dum la aĉetoj.

— Mi opinias, ke vi trankvile konfidu tion al mi — diris sinjoro Wilkie, — mi aranĝos la aferon bone kun la komercistoj.

— Mi neniel volas sarĝi vin per la respondeco — senkulpigis sian la kapitano, — mi mem kontrolos ĉiun pecon.

— Bonne — diris la marŝalo, — kaj mi, kiel la organizanto de la divizio, volas partopreni ĉiun riskon. Mi aranĝos la mendon de la ekipaĵo persone.

— Ĝi estas honesta tiel — diris la kapitano.

— Ni ne lasos damaĝi vin — aldonis la marŝalo. Sinjoro Wilkie post mallonga hezito, ŝajne emocita pro tiom da bonvolo, ekmeditis. Poste li kapbalancis malgaje:

— Bone. Ni dividu la profiton inter ni je tri partoj, kion ni gajnos dum la aĉetado.

Unuavice ili aĉetis en Zirzin, malproksime de Maroko sude, malnovan, neuzitan hangaron, kaj ili liveris la ekipaĵon tien.

Ili ĉiuj tri varbis la personaron, kaj sinjoro Wilkie aĉetis en Tanger de kontrabandista societo la arsenalon, restintan el la hispana civitana batalo.Tutan ekipaĵon de kompanio kun mitraloj, reflektoroj, fusiloj, municio kaj kun ĉiuj ceteraĵoj.

La mono faris miraklon. Telefono, telegrafo, aviadilo zorgis pri la rapida aranĝo de la aferoj. Koruptado, lertaj helpemaj manoj, ĉio estis je ilia dispono. Post du semajnoj la priparolado Sir Yolland ricevis telegramon:

„Via militistaro atendas vin. Ili ekiros je via ordono. Escepte min. Wilkie.”

— Andreo! Paku! Ni ekiros! — diris la grafo.

— Kien?

— Konkeri.

2

Sir Yollan estis ekvojaĝonta. Li ankoraŭ devis partopreni ĝardenan feston. La angla ataŝeo organizis tion je la honoro de lagrafo. Terura devo. Sed li ne povas eviti ĝin. La sekretario antaŭtagmeze estis en la urbo. Li sukcesis plilongigi la esplor-opcion per kvar monatoj. Poste la sekretario metis ĉion en grandegan, ruĝan koverton, la desegnojn de la inĝeniero Gary, ellaboritajn laŭ la skizoj kaj ankaŭ la skizojn mem, la atestilon pri la petrol-samploj, aŭtentikigitaj fare de atestantoj, la dokumentojn de la publika notacio, la fotokopiojn.

— En tiu ĉi aktujo estas, Sir, ĉio kune, kio atastas vian prioritaton — diris Pidgin, la sekretario, antaŭ ol grafo Yolland ekveturis el la hotelo. — Krome la preciza mapo. Tiu loko troviĝas inter dezertoj kaj ĝangal-partoj, kie ni trovis oleon. Sinjoro Gary, la sola homo, kiu konas tiun lokon, malsaniĝis, kaj li ne estas en tia sanstato, ke li povus akompani vin, Sir. Tiu aktujo signifas la posedon de la petrolo, kaj sen la geografiaj planoj, garditaj en la aktujo perdiĝos ankaŭ la petrolo, ĉar sinceredire, ni havas malmulte da espero, ke sinjoro Gary resaniĝos.

— Mi estas klarvida pri tio, kaj dumvoje mi atentos la aktujon aparte. Nu… ĉu vi pensas, ke ni faris ĉion por tiu mezuristo Gary, kio… estis nia devo? Ĉu ne troviĝas ia eminenta profesoro aŭ ĉef-scienculo, kiu eble… povus fari ian miraklon por malrapidigi la morton aŭ nek mi scias kion…

— La organismo de la inĝeniero estas tre malfortiĝinta, kiu nun luktas kontraŭ la malario, Sir. Mi pensas, ke ĝi estas iu el la tipaj kazoj, kiam la naturo prenis la decidon el la mano de la homo.

— Sufiĉe malbone. Nu, en ordo, mi rajtigas vin al ĉio, kio eble signifas bonon aŭ faciligon… por sinjoro Gary. Vi povas venigi per aviadilo profesorojn aŭ tiulojn, se ili utilos. Ĉu vi raportos nenion alian?

— Livingstone…

— Mi jam aŭdis maltaŭgi tiel nomatan, nekonatulon ĉi tie. Ne maltrankviliĝu, sinjoro Pidgin. Mi estas antaŭzorgema. Li ne povas ŝtelumi sur la etaĝon nerimarkite por subaŭskulti, kaj li eĉ konjekton ne havas pri tio, kion mi planas.

… Kiam li foriris, malfermiĝis la pordo de la ŝranko, kaj Livingstone elpaŝis el ĝi. Li aspektis iom laca, ĉar li pasigis kelkajn horojn en tiu ŝranko.

3

Ankaŭ la ŝtatsekretario partoprenis la ĝardenan feston. Certaj homoj ŝatintus, se la streĉiteco mildiĝus inter li kaj Sir Yollan. Tio sukcesis sufiĉe facile, ĉar ekvidinte la ŝtatsekretarion, la grafo rapidis rekte al li kaj etendis sian manon.

— Mi petas vin — li diris sincere, — lastfoje… Mi ne pravis… Eĉ okazis multe pli malbona afero, vi pravis. Mi pensas, ke… vi akceptos mian konfeson kiel satisfakcion… ĉar mi tre bedaŭras…

— Mi tre ĝojas, Sir, ke vi ne dubas pri nia bonvolo, kiun ni havas al niaj bonaj amikoj, kiel vi. Kredu min, mi ĝojus sincere, se grandega industria entrepreno ekagus en tiu regiono. Ĝi estus grava ankaŭ por ni.

Baldaŭ larĝ-naza, dens-brova homo paŝis al li. Li memorigis pri foira sugastia fenomeno, kaj lia frako preskaŭ falis de sur lia alalata, dika korpo, ĝi estis tiel vasta kaj foruzita.

— Sir Yollan, ĉu vi permesas paroli kelkajn vorojn kun vi?

— Mi ne scias — konsideradis la grafo, — nur tiam, se vi diros, al kiu mi havas la honoron.

— Mi estas polic-prefekto Hugedin. Mi havas tre gravan direndon al vi.

— Ah! Ĉu vere? Mi do aŭskutas vin!

Ili eksidis sub malproksima palmo sur iu ĝardena garnituro.

— Sir! — komencis la prefekto kuntirinte siajn brovojn. — de tagoj la plej grandaj friponoj de Afriko ĉirkaŭas vin.

— Interese… mi ne vidis ilin.

— Tamen ĝi estas tiel. Miaj du homoj sekvas vin oficiale, de kiam vi alvenis ĉi tien. Specialaj gardistoj de la politika polico atentas pri eminentaj gajtoj. Miaj informoj estas sufiĉe precizaj. Vi serĉas ian petrol-fonton. Tiun petrol-fonton ŝatus akiri alia ole-komecisto.

— Ĉu vi komprenas tiel, ke… ankaŭ la koncernulo… estas ole-komecisto… kiel mi?

— Jes.

— Hm… Dankon, bonvolu daŭrigi.

— Tio certas, ke li estas en rilatoj kun la bando de Biskra. Tiu timita bandito estas nesuperebla ede ĉiuspecaj intelektaj trompoj ĝis rabistaj militvagadoj. Ankaŭ la indiĝenoj protektas lin…

— Ĉu ne ĝenos vin, kara… sinjoro… se mi ne atentas vin. Ĉar via historio pri krimafero ne interesas min.

— Bone, bone, Sir. Aŭskultu nur tion, kio koncernas vin. Biskra faros ĉion por kruci vian vojon. Nia spiono raportis, ke Biskra ordonis: ili devas akiri la ruĝan aktujon de vi ĉiumaniere. Mi certigas vin, Sir, se ne armeo gardos vian aktujon, tiam Biskra akiros ĝin.

— Ĉu vere? Ĉu li estas tiel lerta? Ne gravas. — De kie scius tiu policisto, ke armeo gardos lian aktujon. — Nu bone… estas afabla via zorgemo. Sed nenia kaŭzo por timi, sinjoro ĉefpolicisto, ĉar mi havas… sufiĉe da cirkonspekto kaj tiaĵo… sed estas agrabla por mi tiu tenero, kiel Afriko ĉirkaŭas min.

— Ankoraŭ nur tion, Sir, ke laŭeble suspetku ĉiun. Sokoloff, la ĉefkomandanto de Biskra, estas la plej eminenta trompisto de nia epoko. Li ŝajnas inteligenta ĝentilulo, sed li ludas samtiel ankaŭ ŝejkon. Ĝi certas, ke Sokoloff kaj Biskra havas senlimajn rimedojn. Iu oferas multe da mono kontraŭ vi, Sir, kaj oni ĉiumaniere klopodos trudiĝi en vian proksimon. Bonvolu gardu vin kontraŭ ĉiu nova konateco, kontraŭ la plej belal virino aŭ kontraŭ la plej promineta homo…

— Mi legis romanon sur la franca militkampo en jaro mil naŭcent dek sep. Tio ofte okazas en tranĉeo. En ĝi estis skribite tiaĵoj. Pri belaj spioninoj kaj pri inteligentaj kasorabistoj. Sed mi ne kredas, ke tiaĵo ofte okazus en la realo. Se tamen, tiel fidu mian akravidon. Mi ŝatus, se mia afero ne tro deturnus vian atenton de via agado. Mi alkutimiĝis mem aranĝi miajn aferojn… sufiĉe bone… Tamen mi dankas vian afablecon. Ĝis revido. Mi ĝojis…

Kaj li iris plu. Tiuj policistoj vidas viktimon aŭ friponon en ĉiu. Kiel povus trudiĝi trompisto en lian proksimon? Kio li estas? Ĉu etkomecisto, kiu estigas kafejajn kontaktojn kaj vizitas societojn? Kiu povas konatiĝi kun li?

— Bonan vesperon, Sir. Ne prenu kiel ofendon, ke mi prezentiĝas nur tiel: Mi estas Anna Morgenstern…

La plej bela virino de la mondo staris antaŭ li…

4

Sir Sir olland konsterniĝis. Tiaĵo okazis al li, kio estis senekzempla en lia ĝisnuna vivo. Ĝi estis tiel nekredebla afero, ke li nur staris, kun elstaraj okuloj kaj preskaŭ faligis eĉ sian monoklon sur la teron.

Nekonata virino alparolas viron en societo! Kaj ŝi preztentiĝas! Neniu prezentis ŝin al li, ili neniam vidis unu la alian, kaj irinte al Sir Yollan dum la vesperfesto de la ataŝeo, ŝi simple prezentas sin, kvazaŭ ili estus en kafejo!

— Mi esperas, ke vi ne prenas kiel ofendon…

La grafo viŝis sian monoklon kaj diris mallonge.

— Mi ĝojas.

— Mi scias, ke mia maniero estas nekutima en anglaj, sinjoraj societoj, sed mi jam aŭdis tiom multe pri vi, Sir, kaj mi ne scias, kiam mi havos okazon revidi vin. Tial mi kaptis la okazon.

— Jes… Ĝi estas laŭdinda. Kaj ĉiuokaze…

La virino estis tre bela, eble iom tro alta, tamen tre bel-statura, kun ridetanta, ronda vizaĝo de lernantino, kun grandaj, sinceraj, bluaj okuloj kaj kun admirinde densa, blonda hararo.

— Bonvolu akompani min al la bufedo, ĉar mi ne volas stari ĉi tie, en la mezo de la ĝardeno — diris la virino sufiĉe aplombe.

La grafo ekiris, kaj Anna Morgenstern brake kroĉiĝis al li. Simple kaj trankvile, kvazaŭ ĝi estus la plej natura afero.

— Ĉu vi estas tre indignita, Sir?

— Nu… Dio mia… kiel ni komprenas tion… — li murmuretis.

La knabino malgaje kapbalancis, kvazaŭ ŝi estus klarvida pri tio, ke oni nur trankviligas ŝin, sed efektive ŝi falis en tragikan situacion, kaj profunde ĝemante ŝi manĝis tri sandviĉojn.

— Mi ĝojas, ke plenumiĝis via sensignifa deziro, fraŭlino, konatiĝi kun mi, kaj se vi ne prenas kiel ofendon… — diris grafo Yolland.

— Ĉu vi volas lasi min ĉi tie? — balbutetis la virino mallaŭte, kaj kvazaŭ instinkte ŝi iomete alpremis al si la brakon de la grafo kubute. — Ho, ne faru tion! Fine mi pensus tion, ke mi vere kondutis maldece. Kredu min, vi tiel retiriĝas de la homoj, ke mi devis fari tion…

Tio certas, ke ŝi estas eksterordinare bela kaj kara virino. Hm… se ŝi kondutas tute strange.

— Kial ĝi estas, Sir, ke nek la gazetaro, nek la publikeco interesas vin? Vi ja estas tiel interesa individuo, oni volonte legus pri viaj geniaj transakcioj, kaj tio imponas… — ŝi diris ravite kaj rigardis sur la grafon, kiel naiva admiranto al la fama poeto.

— Nu… — Sir Yolland ĝustigis sian monoklon. — Ne estas bona la publikeco. Malagrabla afero. Ĝi konvenas al filmaktoroj kaj al panaceo. La nomo de angla ĝentlemano ne estas por tio, ke oni legu ĝin. Kaj cetere… Jen estas tiu hirudo… Dio mia, se mi povus akiri liajn akciojn…

La hirudo, kies akciojn Oliver Yollan sopiris tiom, estis Forster, la ĉefredaktoro de la ĵurnalo Sunday Morning Post, kiu provis fari ĉion por eldevigi de grabo Yolland ian publikindan materialon. Sed vane. La grafo estis nekonvinkebla.

— Bonvolu kredi, ke mi ne estas pajaco, kiel Caruso aŭ Emil Zola, pri kiuj oni skribadas — li protestis energie.

Kaj vane proponis ministroj, aristokratoj la altestimatan ĉefredaktoron: Oliver Yolland ne donis eĉ linion da gazeta interjuvo.

Dum la vesperfesto li evitis kvarfoje Forster-on, kiu estis ankaŭ ministro iam, sed nun li multe pli gravis en la angla publika vivo, kiel la ĉefredaktoro de la ĵurnalo Sunday Morning Post. Forster dungis aron da reporteroj por publikigi fine aŭtentikan historion pri Sir Yolland.

— Tial ne prenu kiel ofendon, se mi rompis la normojn, kiuj estas kutimaj en la societa vivo — senkulpigis sin fraŭlino Morgenstern. — Oni flustradas pri vi tiel multe da interesaj klaĉoj, vi estas tiel eksterordinara, enigma persono… ke malfeliĉa, angla sinjorino rajte estas scivola pri vi.

— Fraŭlino Morgenstern… se mi bone komprenis… ĉu vi estas malfeliĉa?

La knabino mallevis sian kapon, kaj ektremetis ŝiaj okulharoj.

— Jes, Sir… Mi vidis vin hodiaŭ vespere… Mi aŭdis tiom multe pri via potenco. Neniu estis, kiu estus prezentinta min… Mi konas neniun…

— Tiam… kiel vi venis en la balon? Oni malofte invitas nekonatojn.

— Mi estas… la fratineto de la sekretario de la angla ambasedejo de Maroko, kaj mia frato, ankaŭ kiu estas invitita, li ne venis hodiaŭ vespere. Li estas malsana. Mi konas neniun ĉi tie, kiu povintus prezentis min al vi, kaj mi tamen volis paroli kun vi, Sir.

„Ĉiumaniere ĝi faras pli komprenebla la procedon, kvankam ĝi estas samtiel nepardonebla” — pensis Oliver Yollan.

— Kion vi deziras de mi… fraŭlino Morgenstern?

— Ĝi ne estas neniaĵo, Sir. Nur via potenco povas helpi min. Eble vi jam aŭdis pri mia patro: pri d-ro Morgnestern…

— Bonvolu atendi… Ĉu li estas tiu advokato, kiu bankrotis pro la bond-spekulacio en Usono, kaj li akuzas min.

La knabino kunmetis siajn manojn, tiel ŝi rigardis sur lin.

— Sir Yollan, redonu al mi mian patron! Li estos enkercerigita, se vi ne helpos lin!

— Ĉu tiom miksiĝis en la aferon tiu homo? Hm… Mi helpos al li, kara fraŭlino, nur disigu viajn manojn, ĉar ĉiu rigardas ĉi tien… Mi promesas, ke mi aranĝos la aferon.

— Dankon! — diris la knabino entuziasme — se ni ne estus ĉi tie, mi kisus vian manon.

— Estas bone, ke ni estas ĉi tie — respondis la grafo timiĝinte. — Bonvolu kredi, ke mi zorgos, ke via patro ricevu moratorion, kaj ni transprenos la garantion, ĝi ja ne estas grava afero…

— Permesu al mi, Sir, ke mi aranĝu tion. Vi nur transdonu al mi la dokumenton… en kio vi efektivigos ĉion ĉi.

— Nu bone… Ankaŭ tion volonte. Nur bonvolu ne tiom entuziasmiĝi — li balbutaĉi ekster si.

— Tiam mi nun foriros. Mi ne volas resti sola ĉi tie. Ĝi ne decas. Nur la situacio devigis min al tio. Dankon, Sir. Kaj morgaŭ mi atendos vin, posttagmeze je la sesa horo en la kafejo Royal. Ĝis revido.

Kaj ŝi forrapidis. Ŝi ne demandis la grafon, ĉu li volas renkontiĝi kun ŝi, ŝi ne donis eblon sendi ŝin al la sekretario kun sia afero. Eldirinte la lokon kaj tempon de la rendevuejo, ŝi forrapidis, alfrontigante Oliver Yolland-on al preta situacio.

La nokto estis iom sufoke varma. La lumo ekscintilis sur la ŝvitosimila, brila, malseka, verda parto de la palmofolioj. Tre elegantaj homoj enuis ĉi tie en malgrandaj grupoj, konversaciantaj indiferente. Mallaŭta bruo kaj delikata, facila, eleganta, sed senlima enuo. Unutona salon-muziko.

— Nu, Sir Yolland, ĉu vi aranĝis la aferon de la petrolo? — demandis la ataŝeo, alpaŝinte la grafon. Li intervenis por pacigi lin kun la ŝtatsekretario.

— Jes… mi pensas… mi solvos la aferon iel. Mi ankoraŭ ne scias. Diru, kara… Ĉu la sekretaro de la ambasadejo estas malsana?

— Kiu?

— La sekretario de la ambasadejo en Maroko.

La ataŝeo eklevis sian ŝultron kaj kuntiris siajn brovojn.

— En Maroko ne troviĝas angla ambasadejo. Nur konsulejo. Kaj tie ne estas sekretario

Sir Yolland konsterniĝis. Jes vere. La angla ambasadejo ja troviĝas en Parizo! Hej…

— Certe ĝi estas ia eraro — murmuretis la grafo. — Mi pensis pri Morgenstern, kiu do estas oficiala funkciulo ĉi tie…

— Angla ŝtatoficisto ne laboras en Maroko, kiu nomiĝas Morgenstern.

— Tiam kiel vi invitis fraŭlinon Morgenstern al la hodiaŭa vesperfesto?

La ataŝeo elprenis liston el sia poŝo kaj tralegis ĝin.

— Fraŭlino Anna Morgenstern ne estas inter la invititoj.

La grafo longe staris senvorte…