158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

K V I N A   Ĉ A P I T R O

1

Mesaĝisto atendis lin sekvan tagon en la hotelo. Li estis rondbarba, senliphara, ruĝa, gorilosimila homo kun kurbaj kruroj kaj kun tiel plata vizaĝo, kvazaŭ pasto estus sur lia kolo anstataŭ kapo.

Li kunbatis siajn maleolojn:

— Leŭtenanto Polchon subordige anonciĝas.

— Aha, aha… Kie vi estas leŭtenanto?

— En la armeo de SirYolland. La stabo sendis min kiel kurieron. Ĉio estas preta. Ni atendas vian alvenon kaj partoprenon en nia defilo. Jam estas kune ĉiu ulo. Ili estas tre bonaj soldatoj. Oficiroj kaj senranguloj.

La grafo ekŝanceliĝis, kvazaŭ li estus trafita de kuglo pro la odoro de cepo kaj brando, kiun leŭtenanto Polchon elspiris.

— Ĉu vi estis iam leŭtenanto?

— Mi ekssoldatiĝis kiel leŭtenanto de la legio. Mi havas honorlegion, medalon de unuaranga soldato pri braveco kaj ventro-pafvundon. Mi estis eminenta soldato, kaj la respubliko eksigis min nur laŭ mia propra peto. Generalmajoro Wilkie mesaĝas tion…

— Bonvolu riperi kiu?

— Sinjoro generalmajoro Wilkie!

— Hm… kiel aspektas tiu generalmajoro?

— Li estas malalta, dika homo, kalva, kaj li ne scias, kie loĝas Disinjoro, sed li estas tre afabla. Li mesaĝas al vi, ke mi kaj alia oficiro liveru vian havaĵon, Sir, morgaŭ per la aŭto de la baterio.

— Bonvolu klarigi, pri kio temas? — demandis Oliver Yolland ĉiam pli mallaŭte.

— La generalmajoro, tiu dika homo, aĉetis nigre ian kirasitana aŭton kun kanono, en kiun oni povas meti multe da objekto, kaj ĝi bone veturas en la dezerto.

Eterna sinjoro de Denham iom post iom rezignis la strangajn, militistajn aferojn.

— Mi skribos liston ĝis vespero, kion vi devas liveri — li diris. Mi volas tion, ke Saharo ne signifu gravan ŝanĝon en miaj vivcirkonstancoj. Mia sekretario zorgos, ke vi liveru vinon, viskion, teon, ciegredon kaj ilustritajn magazinojn… per la aŭto de la baterio.

— Subordige: ni liveros ĉion. Tiu certa sinjoro ankoraŭ petas vin, bonvolu difini la tipon de la veturilo, per kiu vi gvidos nin. Li ne volis elekti ĝin. Li mesaĝas, se ankaŭ vi volas tiel, Sir, ĝi estu kamelo aŭ ĉevalo, aŭ kiu ajn besto.

— Estus plej oportune, se ĝi estus ia kabrioleto, aŭ io simila… Vi do akiru veturilon.

— Kaj de kie vi deziras ekiri, Sir? Ĉar de Maroko vi povas veturi sur longa parto per trajno. Ni bivakas apud ia polva nesto, nomata Zirzin en malplena hangaro, kiun luis tiu sinjoro.

— Atendu min morgaŭ ĉe la lasta fervojstacio kun la veturilo. Ĝis kie mi povas vojaĝi per trajno de tie ĉi?

— Ĝis Ain-Sefra. Mi atendos vin tie kun la veturilo. Ĉu do ĉaro aŭ ĉevalo?

— Eh… Kion vi volas, ĉu ĉaro aŭ triciklo… tute egalas, ĝi nur estus komforta. Kaj diru al ili, ke mi kontrolos la nomumojn… mi do, elektus la oficirojn… pli bone, ĉar… ne eblas tio, ke kiu ajn…

— Ankaŭ mi samopinias, Sir. Kelkaj homoj el ili ne havas tro agrablan, sinjoran vizaĝon.

Sir Yollan dum kelkaj sekundoj rigardis senkonsile la ruĝan rondbarbon, la pastosimilan vizaĝon de leŭtenanto Polchon, sur ĝi lia plata, dika nazo sidis tiel, kvazaŭ tomato estus metita tien.

— Jes… Ankaŭ mi pensas tiel. Nu, ĝis revido, kaj mi tre ĝojis, kaj… mia sekretario donos ion da alkoholaĵo al vi, sinjoro leŭtenanto… Badaŭrinde mi ne havas cepon.

Polchon foriris.

La grafo estis iom maltrankvila pro la armeo. Hm… Tiu Polchon estas tipa maristo. Sed kiu scias tion? En la legio ankaŭ el maristo povas fariĝi oficiro.

Li iris sur la straton. Nek li mem sciis, kial, li estis iomete ekscitita. Io nervozigis lin. Aĉetinte skatolon da cigaredo, li staradis antaŭ la moskeo Kutubia. Estas la kvina horo kaj duono. Jen vidu, ĝi estas la kafejo Royal… Li devus renkontiĝi ĉi tie kun tiu virino, nomata Morgenstern. Bonŝance li malkovris ŝin. Nun li almenaŭ ne eniros tien, kaj tiu virino ne plu povos trompi lin…

Sed kial ne eniri? Ridinde. Li timiĝos de virino nek tiam, se ŝi estas simila al Mata Hari. Fine ja estas saĝas taktiko eniri tien. Jes. La situacio postulas, ke li eniru pro saĝa taktiko! Ĉar se li diros al la virino, ke li malkovris ŝian falsan nomon, li divenis la trompon, tiam Harlington sendos alian ĉarlatanon por molesti lin. Eble li ne ekkonos tiun. Prefere estu ŝi en lia proksimo, kiu jam ne estas danĝera, li ja senmaskigis ŝin.

Enpaŝinte la kafejon, li ne vidis la virinon. La gargara kantado de la muezinoj miksiĝis, aŭdebla el la turoj de la ĉirkaŭaĵo. Kamelo blekis ie, kaj kvar elefantoj kirlis grandan povonubon, kiel trenpaŝe ili rapidis sur la vojo. Hu, kiel varmege! Egalas. Li atendos la virinon. Por ke ŝi ne konjektu, ke li divenis ion.

Li eksidis kaj atendis. Tutajn du horojn. Sed la virino ne venis, kaj Sir Yollan iris hejmen tre malbonhumore.

2

Dume Polchon foriris por aĉeti veturilon. En la araba urboparto Mellah troviĝas sufiĉe da frajtistoj, veturigistoj kaj tiuloj. Polchon vere estis maristo. Sed li trankvile proponis sin, kiam li aŭdis, ke oni serĉas eksiĝintan legianan oficiron al ekspedicio. Li akiris falsajn dokumentojn. Marŝalo Podvinecz ne tro interesiĝis pri lia paseo. Li dungis lin kiel oficiron. Polchon sciis, ke li plenumos sian taskon. Li scias marŝi, komandi, sed koncerne la konojn pri Saharo: ankaŭ vera oficiro estos tie, kiu scios kion fari, kaj li imitos lin en ĉio, li akceptos tion, kion li diros kaj fino.

En la granda varmego oni eniras ien por trinki ion. Jen estas tiu unuaranga loko, eble okazos ankaŭ interbatado. Kiu scias? Li eniris tien por trinki ion. Interbatado ne okazis, sed li havis alian bonegan eblon por amuziĝi. Araba ŝuflikisto, profesia embuskmurdisto kaj du miraklopovaj kurcistoj estis en la ejo, kiuj ĝuste nun ne havis laboron. Ili invitis lin kartludi. Polchon ne multe zorgis pri sia oficira aŭtoritato kaj sidis inter ilin. Pidgin, la sekretario de la grafo donis al li mil frankojn por aĉeti veturilon. Sed diablo vidis tiaĵon! Ke ankaŭ la tri partneroj estis trompludistoj, ĝi signifis nenion, ili ja kompletigis unu la alian. Sed ŝajnas, ke la sorto laboris kontraŭ Polchon, ĉar li perdis la monon dum kvaronhoro.

— Nu, nun mi povas iri kien ajn — li diris kolere. — Mi perdis ankaŭ mian novan rangon.

— Kial? — miegis iu miraklopova doktoro.

— Mi fraŭdis. Mi forludis alies monon.

— Nu kaj. Ĉu tio estas problemo?

— Ĝi ne estus problemo, sed mi havis tute bonan postenon. Longdaŭran, sinjoran laboron. Konvenan al mi. Mi povintus bele vesti min, fanfaroni, interbatadi, kaj nun fino. Mi ĵuras je mia glavo, ke mi bedaŭras tion.

— Kion vi devintus aĉeti por la mono? — interesiĝis la profesia embuskmurdisto bonvole.

— Veturilon. Kian ajn veturilon. Per kio povintus veturadi en la dezerto freneziĝinta anglo, kiu estas mia superulo.

La ŝuflikisto mediteme karesadis sian mentonon:

— Jen trovite — li kriis poste. — Ni iru al sinjoro Strudl. Li estos feliĉa, kaj vi estos savita. Estus domaĝe, se vi perdus pli multe ol mil frankojn. Vi estas bona trompludisto, kaj eble ni ne estus gajnintaj de vi la monon, se ankaŭ vi konus la kartojn dorse. Ni helpos al vi.

— Jes! — konsentis ankaŭ la miraklopova kuracisto. — Se ni gajnis mil frankojn, tiam ni devas reciproki ĝin. Ni pagos vian brandon, ni donos al vi kelkajn frankojn da kontanta mono, kaj sinjoro Strudl eltiros vin el la embaraso per la veturilo.

Polchon emociiĝis ĝis larmoj. Afablaj knaboj. Dumvoje evidentiĝis, ke sinjoro Strudl venis el Vieno post la milito. Li staris kun sia veturilo sur la belega strato Graben, portanta grizan ĉapelon kun blazono. Li veturigis la malnovajn grandsinjorojn de la imperio. Li venis en Afrikon inter malbonŝancaj cirkonstancoj. Ebria borsisto vetis, ke li veturos per fiakro de Vieno al Algiro. Li estis legende riĉega. Li ensidis ebria en la veturilon de sinjoro Strudl ĉe la Operdomo kaj diris neglekteme: „Veturigu min, amiko mia, en Algiron, al la hotelo Eŭropo…”

Sinjoro Strudl veturis, veturadis kaj la ĵurnaloj skribis pri la riĉa sinjoro. Sinjoro Strudl kalkulis la kilometrojn ekscitite. Tia veturo estas malofta. Ŝipo transportis ilin tra la maro, kaj ili haltis antaŭ la hotelo Eŭropo. Tie la borsisto enrigardis la ĵurnalojn kaj vidis, ke paniko estis en la borso, kaj li jam estas almozulo. Lia ĉiu havaĵo estas tio, kio estas en sia poŝo. La pasaĝero same, kiel ia fripono en Vieno, eniris la hotelon kaj foriris tra alia prdo. Sekvan tagon matene jam estis okulfrape al sinjoro Strudl, ke la pasaĝero ankoraŭ ne elvenis el la hotelo. Li eniris tien kaj eksciis, ke li estas trompita. Lia ĉiu havaĵo estis dek aŭstriaj ŝilingoj. Eble li povintus iri hejmen petante ian monhelpon, tamen li restis pro honto kaj malesperiĝo. De tiam li vivas ĉi tie. Li nur ĵetiĝis en Marokon dum la daŭro de la tempoj. Kiel li diras, li fariĝis „dresisto” ĉe arabo pruntanta kamelojn. La striglas, lavas la kaj batas la dromedarojn. Lia iama fiakro staras apud la rubejo, kaj fojno estas amasigita sur ĝia leda sidejo. Lia ĉevalaĉo, kun kiu li alvenis antaŭ dek kvin jaroj, malgaje staris en la stalo, kaduke. Ĝi melankolie gapas antaŭ sin per ĝiaj ruĝaj, blindaj okuloj. Ĝi revadas pri Prater kaj Augarten, krome ĝi manĝas la malbonan, afrikan fojon. Apud ĝi pendas la kolomb-griza jako kaj cilindra ĉapelo kun kokardo, la vipo, la pantalono kaj la falta pluvmantelo, kiun sinjoro Strudl surprenis vintre, ke la vento blovanta el la direkto de Reichsbrücke ne frapu la frostajn neĝerojn en lian vizaĝon. Certe ankaŭ Dirndel, la aŭstria Rosinante kun elstarantaj ripoj pensas pri tio.

Sinjoro Strudl aŭskultis la sinjorojn. Li estis skulptanta stangon en ĉemizo, sidanta sur la rubujo. Li volis apliki ĝin, kiel ringon de kamelselo.

— Kien mi devas veturigi la frenezetan sinjoron? — li demandis kun eksterordinare malbona prononco.

— Tra Saharo, ien en Sudanon.

Li eklevis sian ŝultron.

— Ĉu Sudano? Cetere estas egale, kie ĝi estas. Mir ist dez Wurst… Granda veturigo estas bona veturigo, li fiksis nur unu aferon. Pagi laŭ la taksametro ĉe ĉiu halto, antaŭ ol koĉeri plu.

— Li estas tia riĉa mens-malsanulo… — klarigis Polchon.

— Nix riĉulo. Mi faris veturigon el Vieno en Afrikon, kaj la pasaĝero forfuĝis. Ankaŭ li estis riĉa. Borsisto.

Fine ili interkonsentis, kaj sinjoro Strudl komencis reordigi la fiakron.

3

— Sir Issisez of Harrington lord — anoncis la lakeo.

— Venigu… la sinjoron — diris Yolland.

Harrington, la alia grandkapitalisto, posedanto de kontrolrajto de ĉefakcioj de fervojoj, minejoj, maro, aero, karbo kaj ŝipveturo estis multe pli maljuna, ol Sir Yolland, sed videble pli amikema.

— Sir Yolland… — li salutis lin kun iom da kapklino.

— Mi ĝojas, Sir… bonvolu sidiĝi — respondis la grafo.

Paŭzo.

— Mi pensas, estus plej ĝuste, se ni parolus sincere: vi, la eterna grafo de Denham, estas interesata serĉi oleon en Afriko. Ĝis nun neniu krucis la vojon de la Oil Company tie. Malgraŭ tio mi ne volas malhelpi vian planon, senigi vin de via rajta posedaĵo. Tial mi proponas al vi estigi komunan entreprenon, rilate vian petrol-trovitaĵon en Afriko.

Paŭzo.

— Bedaŭrinde, nu… kiel diri… — komencis eterna sinjoro de Denham — via estimata propono momente ne estas favora. Via tre respektata monopolio ne havas juran bazon, kaj mi mem volas… Do… mi ne povas uzi vian eminentan afablecon. Vere ne…

Paŭzo.

— Tiuokaze mi malhelpos vin en tio, Sir, ke vi povu labori en Afriko…

— Mi ne pensas, ke ĝi sukcesus al vi, Sir.

Paŭzo.

— Harrington ekstaris kaj klini sin.

— Ĝis revido, Sir Yollan. Mi tre ĝojis, ke mi havis la feliĉon renkonti vin.

— Vi distingis min per via ĉeesto, Sir Harrington.

Li akompanis sian gaston ĝis la lasta grado de la ŝtuparo.

Harrington loĝis unu etaĝon malpli supre, kaj enirinte en sian ĉambron, li ordonis al sia sekretario:

— Ekkontaktu kun Sokolof, kaj estu en konstanta kontakto kun li. Eĉ hodiaŭ mi ekveturos kun miaj homoj al El Golea.

4

Post la vespermanĝo la grafo volis iri en sian ĉambron. Tiun vesperon li trovis la atmosferon de sia apartamento premaera, kaj li manĝis en la belega palmo-ĝardeno de la hotelo. Kvankam ĵaz-bando ludis tie, kion li ne ŝatis. Li jam estis forironta, kiam virino eksidis fulmrapide apud lian tablon.

— Bonvolu ne montri surprizon, oni atentas nin.

Ŝi estis la tiel nomata fraŭlino Morgenstern, la pseŭdo-fratineto de fikcia sekretario de neekzistanta ambasadejo. Sed ankaŭ nun ŝi estas tiel neimageble belega! Nur ŝiaj ruĝaj lipoj estas malfermitaj, kaj ŝi iomete spiregas pro ekscitiĝo.

— Bonvolu sidiĝi — diris la grafo iom malfrue.

La muzikistoj en blanka frako nun komencis ludis mallaŭtan tangon. Komence de la seka sezono ofte revenas la neeltenebla sudokcidenta vento, oni profunde ĝemadas, araneaĵsimila nebulo ĉirkaŭas la belajn arklampojn, kaj sur la vizaĝoj sidas glueca vaporo brilante. Eble tial ekĝemis la grafo laŭte, aŭ eĉ tio eblas, ke li jam antaŭvidis, kiel nekutime vulgare detruos la knabino denove lian malnovan, bone bazitan, majestan, mitan, anglece ĝentilhoman trankvilon, kiu estas metafora fratineto de elpensita sekretario, laboranta en nekezistanta ambasadejo.

— Se eblas, bonvolu rideti, ĉar oni atentas nin — ŝi diris ridetante, tiel montrante bonan ekzemplon, kaj vidiĝis du tiaj malsekaj dentaroj, respegulantaj la brilegon de la lampoj, ke Sir Yollan ekkonsternis. — Lastfoje mi tial malfruiĝis al la rendevuo en la kafejo Royal, ĉar oni kaŝobservis min.

— Tre interese, ŝed ĝi… ja havas…iom da bazo…

— Oni kaŝobservas ankaŭ vin. Oni jam scias, ke ni alianciĝis…

Eternan sinjoron de Denham kaptis tusado, kaj li faligis ne nur sian monoklon sur la tablon, sed ankaŭ sian cigaron.

— Kiel?!

— Ĉu mi ankoraŭ ne diris, Sir? Ni estas aliancanoj. Mi helpos vin esplori petrolon. Ni trovos ĝin! Mi decidis stari je via flanko!

— Vi estas tre afabla… vere… Sed vi intermikasas min kun petrolesploristo, kara… fraŭlino… fraŭlino… kiel vi diris…

— Se vi permesas, Sir, mi trinkos nigran kafon ĉi tie.

— Eble, se oni atentas vin… tamen estus pli sekure en via apartamento.

— Ho, mi ne timas. Kelnero! Mi petas nigran kafon.

Sir Yolland estis senkonsila. Li viŝadis sian monoklon kaj dorsapogiĝis ŝokita en la seĝo kun fiks rigardo, eĉ tiel grandigi la distancon; kun tia fierega rifuzo, kiel hinda idolo. Sed ŝajnas, ĉio ԉi ne ĝenis la fikcian fratineton de la elpensita sekretario de la abmasadejo, funcianta sur la luno, ĉar ŝi ekfumis cigaredon kun gaja rideto.

— Lastfoje mi ne venis en la kafejon Royal, ĉar oni sekvis min. Sed nun ni povas Űaroli trankvile.

— Ĵus vi diris, ke oni atentas nin…

— Ĉu mi?! Sed Sir! Ĉu mi diris? Jes, eblas, ĵus oni ankoraŭ atentis nin. Vere. Sed tio ĉesis.

— Ĉu ĝi ĉesis?

— Jes. — Ŝi sentis, ke estas iom tro, kion ŝi faras, ŝi do daŭrigis tuj ridetante: — Bonvolu kredi, ke mi estas stulteta virino, sed mi ne kutimas mensogi. Ĉu vi jam faris ion en la afero de mia patro, Sir?

Sir Yolland ruĝiĝis anstataŭ la virino.

— De tiam mi eksciis, ke vi, fraŭlino, diris… ne la veron al mi… nu do tiel dirite… Vi ne estis invitita al la balo, via frato ne estas sekretario de la ambasadejo…

Li atendis tion, ke la knabino paliĝos, ruĝiĝos, kaj ŝi rapide, embarasite foriros. Sed li vane atendis. La knabino ekridetis kaj komencis kirli sian kafon, kiun la kelnero dume metis antaŭ ŝin.

— Ĉu vi vere divenis tion? Mi povintus pensi ĝin. Vi ja estas tiel saĝa. — Kaj ŝi denove rigardis sur lin tiel, kiel juna admiranto al la fama poeto.

— Ankoraŭ per kio mi povas servi vin — li demandis malvarmkondute, kaj la knabino respondis entuziasme:

— Per ĉio…

La grafo denove konsterniĝis. Kiel ŝi mensogas! Malagrable. Tiel bela, juna virino…

— Mia nomo estas Anna Elsworth. — Kaj ŝi kunmetis siajn manojn. — Mi petas vin… savu mian patron!

— Fraŭlino Elsworth… por akcepti… vian alian, provizoran nomon… Mi povas fari nenion… morgaŭ mi ekvojaĝos. Cetere mi scias, se mi interesiĝus plu, vi elpensus alian ambasadejon, eble tutan landon al ĝi, kaj… vi ne devus pensi multe pri patroj… sed mi domaĝos vin penadi plu, kaj mi diras al vi, ke… mi scias pri la tuta afero rilate Mata Harion. Vi, fraŭlino Elsworth, se ni akceptos tiun nomon, oni komisiis vin spionadi en mia ĉirkaŭaĵo, trudiĝi en mian fidon, kaj poste, nu… tieldirite trompi min, se ĝi ne estas ofenda… Vi ne povos konvinki min pri ties malo, kaj mi jam antaŭe bedaŭras, ke vi devas nei ĉion ĉi.

La knabino ekĝemis.

— Vi pravas. Mi devus nei ĝin. Sed mi ne faros tion. Estas tiel, kiel vi diris.

La grafo konsterniĝis.

— Kiel?

— Vere mi volis fari tion. Trudiĝi en vian fidon. Kaj trompi vin. Mi pensis, ke sufiĉos flatadi. Ĉar la plimulto de la viroj estas stulte vantaj kaj ili kredas ĉiun komplimenton. Sed mi trompiĝis. Vi estas tre saĝa, genia homo, Sir!

— Ĉu vi deziras ankoraŭ ion? — demandis la grafo eĉ pli malvarmkondute, ĉar li timiĝis de la virino.

— Jes. Nur tion, ke kredu min. Mi ne kutimis mensogi… Mi petas vin, ne foriru, pro Dio! Sidiĝu. Oni atentas nin. Mi jam diris tion.

La grafo ekstaris aplombe.

— Eblas, ke oni vere atentas nin. Tiuokaze mi riskos tin, ke ili vidu tion, kiam mi iros en mian apartamenton… Permesu, ke mi finu la konversacion. Matene mi forvojaĝos frue.

— Kunportu ankaŭ min, Sir! Mi estas malriĉa knabino, kaj mi ŝatus serĉi mian patron en la dezerto, kiun la beduenoj forrabis kruele.

Sir Yolland konsterniĝis! Mutiĝis! Li staris ravite antaŭ la majesta impetineteco de tiu ĉi virino.

— Fraŭlino Elsworth, se ni supozas… Mia ĉiu kompato estas tiu de via malfeliĉa patro, sed mi havas laboron, mi povas fari nenion…

— Mia patro estas la viktimo de la devo! Kiel la sekretario de la ambasadejo…

Oliver Yolland ekspiris profunde.

— Via estimata frato estas la sekretario…

— Li anstataŭigis mian patron post lia malapero, kiu estas sekretario de la ambasadejo en Maroko!

— En Maroko ne estas ambasadejo.

— Sed sekretario de la ambasadejo jes. Ĉu la sekretario de la angla ambasadejo de Parizo ne povas vojaĝi al Maroko?!

— Kion vi deziras? — diris la grafo langvore.

— Via vojo preteros, Sir, la oazon Mukhtar, la beduenan neston, kie oni tenas mian patron en kaptiteco. Kunportu min! Mi ne havas monon por la vojaĝo. Kaj mi ne kuraĝas vojaĝi sola… mi ja estas tiel timema.

— Mi ne rimarkis tiun vian econ… Mi bedaŭras fraŭlino, ke mi ne povas kunporti vin…

— Vi pravas — ŝi diris kun tragika indiferenteco kaj plorsufetis. — Vi iras kun tuta arme, tamen vi neРhelpas min.

— De kie vi scias, ke mi iras kun armeo? — li demandis iom nervoze.

— Ĉu mi ankoraŭ ne diris, ke iu dum semajno subaŭskutis vin tra la serurtruo?

— Kiu?

— Mi — ŝi ĝemis anime rompite, — kaj tiam mi pensis, ke Ůe estus granda problemo por vi liberigi mian patron helpe de via armeo. Ne estintus problemo por Julius Caesare, se iu petus lin iri sur vit-monteton, kiam li trairis eĉ Alpojn…

— Li estis Hanibalo.

— Estas egale. Gravas, ke li estis anglo kaj viro.

La lordo flustris lace:

— Li ne estis anglo… mi petegas…

— Sed li estis viro!.. — Ĉar la lordo ne respondis tion, ŝi daŭrigis tiel. — Vidu, ke mi pravas en ĉiu diskuto, vi tamen kontraŭdiras. Nu bone. Ne kunportu min. Oni ne atendu dankemon nuntempe.

— Mi petas vin… li konsterniĝadis — ĉu mi devus esti dankema al vi?

— Ĉu ne?! Mi konfesis sincere, ke oni volis uzi min kontraŭ vi. Mi diris sincere, ke oni atentas vin, ke insidaj homoj kaŝaŭskultas vin. Mi alianciĝis honeste al vi, mi aliĝis al via movado, kion vi komenci por trovi oleon. Kaj mi petis nur tion, ke vi liberigu mian fraton…

La grafo ektremetis, kvazaŭ serpeto estus lin pikinta. El la patro fariĝis frato.

— Kara fraŭlino! Mi ne esploros plu viajn enigmajn asertojn. Mi konfidas mian sekretarion doni sufiĉe da mono por via vojaĝo. Per tio mi kvitigis mian dankon, kaj mi esperas, ke… okaze de viaj farmiliaj dramoj… eble vi neglektos min… kiel savanton…

— Dankon! — ŝi respondis akre. — Mi ne aspiras vian monon. Nek vian protekton. Prenu tiel, ke ni ne renkontiĝis!

Ŝi okulmezuris Sir Yolland-on per fulmantaj okuloj kaj forrapidis.

La grafo linge kuŝis en sia lito kun malfermitaj okuloj, kvankam alifoje li kutimas ekdormi kvazaŭ je ordono, kiam li volis, precipe, se li devas vekiĝi frue sekvan tagon.

La jajroj, kiujn li pasigis en la batalo por la petrolo, nun la unuan fojon okazis, ke li devas fari tiun laŭ li subrangan laboron: trovi kaj sendubigi la trovaĵon. Ĝi devas estis inda al li. Oni kutimas diri pri li, ke li estas vanta kaj megalomania. Ĉar li sciis bone, kion oni klaĉadas malantaŭ lia dorso. Sed li ne zorgis pri tio. Kion oni nomis megalomanio aŭ cezarismo, tio ja finiĝis ĉiufoje per la malvenko de Oil Company de Harlington kaj per la ekstermo de Livingstone piedpreminte. La granda ole-trovaĵo de Livingstone neniom valoris en Mezopotamio. Vane estas la ole-riĉa baseno tie, se oni ne povas meti la „pipeline”-on, la ole-tubojn. Kial oni ne povas fari tion? Ĉar Sir Oliver Yollan aĉetis ĉiun teron ĉirkaŭo ĝi. Kaj li ne permesas meti la tubojn sur sia tereno.

Kaj Livingston… bankrotos pro tio… Ĉar li investis sian ĉiun havaĵon en tiun negocon…

Li enlitiĝis.

Li sonĝis tion, ke liaj soldatoj masaktis tutan oazon, kaj sola, sendifekta konstruaĵo staris inter la fumantaj ruinoj: la angla ambasadejo de Maroko, en kiu sidis okulvitra, blankhara sinjoro malgaje, kaj li diris tion al la enpaŝanta, ferganta Yolland: „Vidu, Sir, mia filino kaj fratineto Morgenstern, Anna Elsworth, tamen ne mensogis. Tial ne estas anglal ambasadejo en Maroko, ĉar oni forrabis ĝin kune kun mi. Kion vi trinkas?…”

— Estas la sepa horo, Sir. — Bonŝance la lakeo vekis lin.