158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 6

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 6

S E S A   Ĉ A P I T R O

1

Li havis strangan aventuron ĉe la stacidomo. Antaŭ sia pulmano, ĉar oni kroĉis apartan vagonon al la trajno, dik-malata homo staris antaŭ lin. Liaj taŭzitaj, blankaj haroj senorde pendis sur lian frunton, liaj krudaj trajtoj esprimis miksaĵon de ironio kaj ŝerco. Cigarstumpo fumis en lia buŝangulo.

— Oliver. Antaŭ ol vi ekvojaĝos, ni interŝanĝu kelkajn vortojn…

— Kiu vi estas? — demandis Yolland.

— Mi nomiĝas Livingstone, vi komedianta papago, se vi estus forgesinta tion. Aŭskultu min, via vanta orgojlo ne interesas min. Mi nur ridas pri ĝi. Ĉa mi konis vin kiel bonan knabon, malgraŭ tio, ke vi estas iom frenezeta. Sed forprenu viajn manojn de tiuj terenoj, kie miaj oledukoj devas trapasi. Mi petas vin pri tio. Mia tuta havaĵo perdiĝos, se mi ne povos ekspluati la terenojn.

— Mi ne kutimas respondi al nekonataj kaj malĝentilaj homoj. Ĉar temas pri via havaĵo: mi memoras tiel, ke mi proponis al vi… transpreni la petrolkampojn… por kontanta mono…

— Ne pri tio temas. Foprenu viajn manojn de tio, kio estas la mia, ĉar mi ekbatos vin tiel, ke vi memoros tion, dum vi vivos!Ĉu vi komprenas? — tondris Livingstone.

— Lastfoje mi staros antaŭ vin honeste: lasu tion paca, kio estas la mia, kaj nek mi okupiĝos pri vi. Vi povas koleri, kiom vi volas, sed…

— Ĉu vi bonvolus stari flanken, kiel mi diru…de antaŭ la ŝtupetaro?… Mi ne konas vin. Foriru de tie ĉi.

— Mi tuj foriros. Kaj ankaŭ vi iru, Oliver Yolland! Sed la tuta mondo ridos pri vi! Ne forgesu: mi vokis vian atenton. Mi avertis vin!

Kaj li foriris.

Grafo Yolland envagoniĝis, kaj post kelkaj minutoj la trajno kuregis al Oriento kun peza suspiro, surpren sur la montdeklivo de Atlaso. Al Saharo.

2

Sir Yolland studis la mapon. Ĝi estas grandega vojo, tio certas. Sed kun armeo, tiel bonege ekipita, kiel la sia, kaj kun nelimigita kapitalo, ĝi estos facila promeno. Inter la oficiroj troviĝas kelkaj tiaj homoj, kiel Polchon, kiu trudiĝis inter ilin. Gravas, ke ili sukcesis dungi kapitanon Durien. Wilkie faris tion lerte. Nenia problemo povos okazi grvidate de legiana kapitano.

Li signis la vojon sur la bonega militista mapo per ruĝa linio. Unue ili marŝos ĝis El Golea, kio estas ducent kilometra distanco, duondezerta tereno kun montetoj. De tie la oazo Ideles situas jam multe pli malproksime. Tie ili povos zorgi pri la rekompletigo de la provizo, sed sur la plua itinero de la vojo troviĝas nur malpli grandaj oazoj: Air-Asben, Bilma kaj Mao, kie ili povos preni maksimume akvon kaj aĉeti iom da nutraĵo. Entute ĝi estas proksimume dumil kilometra vojo. Okaze de antaŭnevideblaj malhelpoj ĝi signifas tri monatan marŝadon.

Notinte ĉion ĉi, li metis la signitan mapon en celofanan ujon, al kio li havis apartan, koloran ŝnuron por pendigi ĝin ĉirkaŭ sian kolon en okazo de bezono.

Malgranda aŭto, havanta koloron de sigelvakso, vetkuris kun la trajno. La ŝoforo de la eta, ruĝa aŭto akcelis kaj iom post iom atingis la vagonaron. La grafo elkliniĝis tra la fenestro kaj rigardis la pejzaĝon.

La aŭto kuris apud la trajno. Li povintus ektuŝi ĝin per sia etendita mano. Subite la ŝoforo turnis sin. Li ekkonis fraŭlinon Elswort-on (se ni akceptas tiun nomon) malgraŭ ŝiaj ĉapo kaj aŭtistaj okulvitroj. La virino suprenrigardis al li kaj ridetis, ke ĉiuj ŝiaj neĝeblankaj dentoj ekbrilis, poste levinte iun sian manon de sur la direktilrado, ŝi gaje mansvingis al la lordo, kiu elrigardis tra la fenestro, kaj ŝi denove kaptis la stirilon, donis gason, kuplis, kaj la aperta fumgasellasilo superis la bruon de la trajno, kaj la aŭto de sigelvaks-koloro ekimpetis sur la vojo tiel, ke post sekundoj nur ties polvonubo videbliĝis, kiel ia longa, maldense teksita kurteno apud la reloj.

La virino venas!

Maltrankvila sento diluis lian firman, militestran aplombon en la unu momento. Kion volas tiu virino? Li rigardis, kie troviĝas la oazo Mukhtar. Ĝi ne ekzistas. Li foliumis la liston de la oazoj en la mondatlaso, ke eble Mukhtar estas tute malgranda oazo. Ĝia nomo ne rolis tie. Nek eta alibio de oazo kaŝiĝis malantaŭ la mensogo de la virono. La fabelecaj beduenoj kuntrenis ŝian elpensitan patron en neekzistanan oazon.

Ili atendis duonhoron ĉe la sekva fervojstacio. Li descendis por aĉeti ĵurnalon. Apud la budo de la stacidoma pavilono estis benzinstacio, kie staris ruĝa aŭto, kiun oni plenigis per benzino. Ankaŭ la virino estis tie en polvo-matelo apud la veturilo, en iu mano ŝi tenis siajn ĉapon kaj olulvitrojn, en la alia cigaredon, kaj rimarkinte la grafon, kvazaŭ ŝi estus ekvidinta sian malnovan, karan dancpartneron, ŝi kriis al li per sonoranta, gaja voĉo:

— Alo! Sir! Kia surprizo! Ĉu ankaŭ vi vojaĝas tiudirekten?

Nun kion respondi!

— Jes… Mi pensas, tiudirekten… Sed ne ankaŭ.

— Ho, vi estas rigida homo. Ne timu, mi ne kroĉiĝos al via kolo.

— Kia tono? „Kroĉiĝi al via kolo!”

— Mi ne… timas… kaj mi ĝojas revidi vin en bona sanstato. Tiu klimato ne estas tro bona por virinoj.

— Ho, mi estas forta virino. Mi iros ĝis la fino de la dezerto, kaj mi ne malsaniĝos.

— Hieraŭ… hm… kvazaŭ vѩ estus dirinta, ke… ke vi ne kuraĝas sola…

— Mi ne diris tion! — ŝi tuj kontestis.

— Mi petas vin… — balbutaĉis Sir Yolland mortepala — ĉu vi ne asertas, ke eble mi mensogas?

Eklevinte sian ŝultlron, ŝi subite eligis iom da aero tra siaj kunpremitaj lipoj, pro kio aŭdiĝis stranga voĉo, poste ŝi diris simple:

— Kial ne?

— Tial, ĉar Oliver Yollan ne rajtas mensogi! Mi petas vin, fraŭlino Elsworth, se ni akceptas tiun nomon… Ne asertu tion pri mi… Ĉar vi tre ofendas min.

— Ĉu vere? Mi do ne asertas tion. Kien vi iras?

— Reen en mian kupeon. Ankaŭ la benzinujo de via taksio estas plenigita.

— Ĝi ne estas taksio. Tio estas la mia. Ĝi estas la plej nova serioaŭto Bugatti.

Oliver Yollan ruĝiĝis.

— Tio… Ĉiuokaze montras ŝpareman vivtenon. Malriĉa knabino, kiu povas aĉeti aŭton Bugatti.

— Kiu diris al vi, Sir, ke mi estas malriĉa?

— Vi diris tion, hieraŭ vespere — respondis la grafo iom incitiĝeme, ĉar ĝi jam estis tro.

Fraŭlino Elsworth mirante suprentiris siajn brovojn arkigante, metinte sian manon surbrusten, ŝi gape rigardis dekstren, maldekstren:

— Ĉu mi??! Kiajn aferojn vi elpensas!? Mi estas riĉa virino. Mia patro sendas dek mil frankojn ĉiumonate…

— Ĉu la malliberuloj havas tiel altan salajron ĉe la beduenoj? — Ĉar ankaŭ la virino timiĝis, li uzis la paŭzon kaj rapide kapbalancetis: — Mi tre ĝojis.

Li forrapidis.

Li eksidis en la kupeo tiel ekscitite, ke elpeninte sian monoklon en sia poŝo, li komencis viŝpurigi pro eraro la brulantan cigaron per sia silka naztuko. Tia impertinenta kreaĵo ŝi estas! Sen palpebrovibro ŝi neas, ke la steloj troviĝas sur la ĉielo, kaj ŝi mensogas tiel malbone, ke ĝi estas konsterniga. Nek ŝia spiro estas vera. Kaj ŝi parolas kun li per tiel vulgara, popola tono, kvazaŭ ili pasigus kune semajnfinan ferion en la ĉirkaŭaĵo de Londono, kaj oni priservus nin en la sama magazeno dum labortagoj.

La trajno rapide veturis plu, eligante fumnubojn, kaj la malgranda aŭto denove vetkuris kun ĝi. La virino gaje mansvingis, kvankam la grafo nun kaŝrigardis nevidate tra la fenestro, retiriĝinte en la profundon de la kupeo. De kie scias la bestieto, ke li vidas ŝin?… Kial li pensas tion, kiam li ne estas ĉe la fenestro? Li tute ne postrigardos ŝin. Cetere kial ne? Li povas rigardi ankaŭ la pejzaĝon. Elkliniĝinte tra la fenestro, li glutis nur la polvon, kaj la malantaŭa fumgasellasilo, mallaŭtiĝinta por momento, impertinente bruis al li el la malproksimo.

Vespere ĉe la rando de la dezerto ili atingis la finstacion Ain-Sefra. La grafo havis nur kofron, liajn aliajn havaĵojn „leŭtenanto” Polchon sendis per ŝarĝaŭto al la hangaro la antaŭan tagon.

Densa pluvo falis dum la tuta tago, kaj en la varmega vespero zumis nekalkuleblaj moskitoj. Venis en la kapon de Yolland la ofte videbla surskribo ĉe la fervojaj stacidomoj, kiun la instituto Pasztör farbis ĉien:

ANTAŬ OL EKVETURI AL LONGA VOJAĜO

PROVIZU VIN PER KININO

KAJ PRENU EL ĜI PLURFOJE DUM LA TAGO!

— Mi anonciĝas subordige — staris antaŭ li ruĝa, rondbarba homo. — Polchon.

— Ah! — Ĉu vi estas tiu?… Nu?

— Ĉio estas en ordo — li diris kaj preskaŭ falis, ĉar li estis tiel ebria.

— Ĉu tio estas en ordo ĉe vi? Nu, egalas… Ĉu la veturilo?

— Ĝi alvenis!

Li iris antaŭ la domon, kaj la grafo preskaŭ dorsenfalis.

Fiakro staris sur la ŝoseo de la dezerto, kies flago montris, ke ĝi estas libera, sur la veturigista benko sidis dika, ruĝvizaĝa, veruka koĉero, portanta grizan pelerinon, cilindran ĉapelon kun kokardo, kaj liaj blankaj vangharoj finiĝis peniksimile ĉirkaŭ lia mentono. La lampo de la fiakro limis, kaj apud ĝi pendis la vipo fantomeske.

— Kio ĝi estas? — li balbutaĉis.

— Lukaleso. Oni povas nomi ĝin ankaŭ fiakro. Bonvolu kredi, ke ĝi estas la plej komforta, la plej bona dezerta veturilo. La radoj estas ferumitaj kaj gumitaj, kaj la ĉevalo estas mirinde forta dezerta besto. Tial ĝi estas tiel maldika…

— Nu… ĉu veturi per fiakro en Saharo?

— Kredu min, oni trafikas en Saharo ankaŭ per ĉaro, tirata per mulo… Bonvolu rigardi tion en la foiro de Maroko, ke negroj, araboj venas per ĉiuspecaj veturilaĉoj de Timbuktu ĝis Marakesch.

Ĝi estis tiel. Kiun Saharo ekkoleris, tiun ĝi enterigis kun kirasita trajno kaj kun ĉio ceteraĵo tiel, ke eĉ ekzemplero ne restis el tio, kiun la samumo evitis, tiu povis travagi la dezerton kun azeno aŭ kapro.

Yolland rigardis la fiakron. La koĉero, portanta kokardon sur sia ĉapelo, memorigis lin pri karaj, malnovaj tempoj. Julius Caesar aŭ Napoleono ne estus sidintaj en ĝin.

— Oni jam trairis Saharon piede, per aviadilo, biciklo kaj tanko. Vi estos la unua, kiu uzos la veturilon de la malnovaj, belaj tempoj. La fiakron! Vivat!!!

Sinjoro Strudl subite vekiĝis kaj eklevis sian ĉapelon:

— Bonan vesperon.

Kion li povintus fari? Ĉu returniĝi, aŭ retreti ĉe la komenco de la vojo pro fiakro? Cetere la unuĉevala veturilo estas komforta kaj konservativa… Li sidis en ĝin, Polchon sur la veturilbenkon. Sinjoro Strudl deprenis la flavon, la taksametro tiktakis.

— Kien mi veturigu vian sinjoran moŝton?

— En Sudan Sudanon — diris la lordo kolere.

— Laŭ via ordono — respondis sinjoro Strudl trankvile, li lango-klakis, ektiris la bridon kaj svingis per sia vipo. — Hot, ho! Diendl, du Ass!

Kaj ili rule ekveturis sur la vojo.

3

Apud la ŝoseo, konstruita sur taluson jam tie kaj ĉi tie tra kilometroj dezerto ŝanĝis la sod-grundan pejzaĝon, kovritan per maldensa vegetaĵo.

Sir Yollan dorsapogiĝis sur la varma, leda sideje, kiu ankoraŭ ne elradiis la dumtage ensorbitan varmegon. Li metis siajn disetenditajn brakojn sur la feran kadron de la mallevita ombrelo de la veturilo kaj rigardis la larĝajn faldaĵojn sur la pelerino de la koĉero, kiujn li renkontis lastfoje en la romanoj de Dumas.

La hufferoj de la maldika, blinda ĉevalaĉo, ekipita per okulŝirmiloj laŭte klakis, kaj la ferumitaj, gumkovritaj, kadukaj radoj bruis, kaj tiuj ritme balancis la malnovan barkon. Ĝi estas vere agrabla. Estas io trankviliga en tiu veturilo. Kaj ne minacas ĝin tiu danĝero, ke ĝi atingos la ruĝan aŭton.

Ĝi tuj atingis tion! Ĉe la unua vojkurboĝo. La virino staris ĉe la malfermita kapoto.

Unue ŝi miregis kaj ĉesis la munti, ekvidinte la fiakron, trotantan al Saharo. Poste ŝi komencis ridi, fine ŝi staris antaŭ la fiakron kun disetenditaj brakoj.

— Ho he! Diendl… Herrgottnoamoht!..

La radoj grincis, kiel li ŝraŭbis la bremson.

— Mia pneŭmatiko difektiĝis — diris la virino dramece. — Sir, ĉu vi ne havas hazarde rezervan radon?

— Bedaŭrinde… mi ne kutimas kunporti ĝin — ekskuzis sin la grafo, — sed vi certe kunportis ĝin?

— Mi forgesis. Mi estas ege distrita.

— Mi spertis tion. Se vi deziras, mia fiakro reportos vin al Ain.Sefra, ni estas proksime al ĝi.

— Mi komprenas. Ĉu vi ne revenus kun mi per la veturilo?

— Mi atendos ĝin ĉi tie.

— Dankon — ŝi respondis sarkasme. — Ne ĝenu vin, Sir. Mi havas aŭtolevilon, mi gluos kaj denove pufigos la internan pneŭmatikon.

— La gluita gumo ne estas longdaŭra.

— Ne zorgu pri tio. — Kaj ŝi turnis sian dorson al li.

Kion ŝi serĉas en la motorujo, kiam la pneŭmatiko estas difektita? Hm… Kaj neniu rado aspektas mola.

— Ni povas iri — diris Oliver Yolland. Li proponis sian fiakron al ŝi. Li ŝuldas per nenio plu kiel ĝentilulo.

— En orodo. Mi povas iri, sed pasis la dek dua horo. De nun validiĝas la dua tarifo ĝis la sesa matene — respondis sinjor Strudl, metinte la flagon unu gradon malsupren. Poste li turnadis la kupran krankon por lozigi la bremson kaj diris:

— Hot! Du zau… géma!..

Aŭrore jam videbliĝis la dezerto. Ĉie estis nur sablodunoj, ĉirkaŭe ĝis la plej malproksima punkto de la horizhonto. La grafo ekdormis, sed laŭtega kornado kaj motorbruo vekis lin. La ruĝa aŭto atingis kaj pretersiblis ilin. Malgranda mano etendiĝis tra la fenestro, kvazaŭ mansvingante malantaŭen.

Kial ŝi ĉirkaŭflankumas lin?…

— Sinjoro Polchon — li diris al la antaŭe sidanto sur la veturigista benko. — Kiam ni atingos tiun hangaron?

— Eble tagmeze. La vilaĝo, nomata Zirzin jam estas relative proksime.

— Ĉu la ŝoseo kondukas tien?

— Jes, Sir. Ĉu vi deziras trinki brandon? Ĝi freŝigas.

— Dankon.

Li dormis proksimume duonhoron, kiam li denove vekiĝis je bremsogrincado.

La vojo fariĝis iom dekliva kaj akre kurbiĝis inter kelkaj grandegaj montetoj. Subite sinjoro Strudl ekkriis terurite kaj retiris la ĉevalon ambaŭmane, per sia tuta pezo retrokliniĝinte.

— Sankta Dio! Hoo, ho! Diendl! Du verfluchta!

La grafo elsaltis el la veturilo, antaŭ ol ĝi estus haltinta.. Terura vidaĵo!

Ŝajnas, ke la malgranda, ruĝa aŭto kuris de sur la vojo kaj puŝiĝis al ŝtonamaso. Ĝi kuŝis rompiĝinte, renversite. Malpli proksime estis la virino boriĝinte en molan sablodunon, sveninte, en ŝiriĝinta vestaĵo.

Ili portis ŝin al la fiakro kaj kuŝis ŝin sur la ledan sidejon. Ŝi ne estis grave vundita. Ili atendis vidi tie kaj ĉi tie frakturon aŭ vundon sub ŝia ŝiriĝinta vestaĵo, sed ne okazis tiaĵo. Ŝajnas, ke la mola, dezerta polvo obtuzigis la falon. Se ŝi falintus sur la ŝtonamason, tiam estus kapute al ŝi.

Ŝi malfermas siajn okulojn malrapide, sed ŝi denove fermas tiujn post profunda ĝemo.

— Ni veturigos ŝin ĝis Zirzin — diris Sir Yolland. — Tie ni havas kuraciston, medikamenton, kaj ni liveros ŝin kien ajn per ŝarĝaŭto!

Kuŝiginte ŝin sur la leda sidejo, ili iris piede apud la fiakro.

La virino post nelonge side leviĝis kaj palpadis sian frunton.

— Kie mi estas? — ŝi demandis la grafon, kiu tuj rapidis al la trotiranta veturilo.

— Via aŭto renversiĝis… Ĉu vi ne sentas doloron?

— Dio mia… — ŝi viŝis sian frunton. — Mi estas tiel narkotita.

— Bonvolu kuŝi tranvile, ĉar se vi havas interan lezon, tiam vi devas singarde moviĝi.

— Vi pravas… Kiel saĝa vi estas… — Ŝi rekuŝiĝis kaj fermis siajn okulojn.

Yolland turnis sin al Polchon.

— Vi, sinjoro oficiro, iru al Ain-Sefra. Aranĝu, ke oni remorku tiun rompiĝintan aŭton de sur la vojo.

— Jes ja. Kiel mi revenu?

— Per ĉevalo, aviadilo, kamelo, laŭplaĉe, nur rapidu.

Polchon turniĝis kaj rapide ekiris sur la ŝoseo. Sir Yolland enpensiĝinte tretis sub la varmega suno malantaŭ la veturilo. Tiu virino kaŭzas multe da malagrablaĵo. Se ŝi ne havas internan lezon, tiam li feliĉe transvivis la teruran karambolon, kaj li reveturigos ŝi en Zirzin. Hu, kiel malbone estas malrapidiri tiel, sed ja lezita virino… Kio fumas en la fiakro?

Li rapidis por atingi la barkon.

La tiel nomata fraŭlino Elsworth kuŝis dorese sur la falava, leda sidejo, kiel oni metis ŝin tien kaj cigaredis. Oliver Yollan ŝvitegis.

— Hm… Ĉu vi fartas pli bone?

— Nur iomete — ŝi respopndis ĝemante. — Vidu — ŝi daŭrigis lamente, — vi estas ties kaŭzo. Sir.

— Ĉu mi??!

— Jes, jes, vane vi rigardas sur min tiel, kvazaŭ vi volus min formanĝi. Mi diris al vi, ke mi estas malforta, forlasita kreaĵo, kaj kunveturigu min. Sed vi ne faris tion. Tial mi devis lui aŭton. Kaj malriĉa knabino ne estas sperta pri la aŭtostirado.

La grafo ĝemis. Li jam laciĝis pro la konstanta malkaŝo de la mensogoj de la virino. Ŝi do denove estas malriĉa kaj malforta, kaj la aŭto ne estas ŝia, sed luita. La virino estas tute distrita kaj mensogas konstatne. Pro tio estas la komplikaĵoj.

— Vi denove diras alian aferon… ol kio estas la pura vero.

— Vi denove prineas min. Ĝi estas via pasio. Kion mi diras, ĝi ĉiam estas tiel. Se mi estus veturinta per tiu fiakro, tiam ne okazintus la katastrofo.

— Vi pravas.

— Jen vidu. Ĵus vi diris, ke mi mensogas. Vi dementas per iu via vorto la alian, dum mi kuŝas ĉi tie, neniu scias kiajn internajn lezojn mi havas.

Kaj ŝi fermis siajn okulojn lace. La grafo nur glutis. Sed li ne kuraĝis ekparoli. La kompatindulo tiel laciĝinte cigaredis sur la sidejo de la fiakro.

— Nun bonvolu nur ripozi, se ni alvenos en Zirzin-on, mi reveturigos vin per ŝarĝaŭto.

La virino salte leviĝis de sur la sidejo kiel sovaĝa kato kaj bataleme rigardis al li, kubutante sur la kadron de la klapŝirmilo.

— Mi protestas, ke vi orodonu pri mi! — ŝi kriis. — Vi povas sendi min nenien! Vi rajtas helpi virinon, kiu suferis akcidenton sur la ŝoseo, sed se vi estas ĝentlemano, tiam vi ne misuzos mian situacion nur tial, ĉar mi havas internan lezon! Bonvolu akcepti tion!

Sir Yolland unue rigardis al la ĉielo, poste kolektinte sian ĉiun paciencon, li ekparolis kun profeta mildeco:

— Mi pensis, ke mia devo estas veturigi vin hejmen, kiam vi estas malsana.

— Dankon. Sed kiel mi jam tiomfoje mi diris: mi estas sufiĉe forta. Mi iras antaŭen. Ĉar mi ne havas aŭton, eĉ akcidento trafis min, maksimume vi povas helpi mian pluveturon, sed vi ne rajtas resendi min.

— Kien vi vojaĝas, fraŭlino Elsworth, se ni akceptas tion…

— Mi jam diris, ke oni gardas mian patron en la oazo Gondar.

— Vi menciis la oazon Mukhtar…

— Kie oni gradas mian patron, mi pli bone scias, se vi permesas tion. La oazo Gondar estas ĉe la limo de Senegalio, kaj se vi volas esti afabla al mi, vi veturigos min per fiakro tien, se ne, tiam mi ekiros piede.

La grafo preskaŭ ekridis. Kiel travidebla, naiva artifiko.

— Se vi deziras, mi luos karavanon. Mi, bedaŭrinde ne povas kunveturigi vin.

Sir Yolland anhelante, ŝvitante marŝis malantaŭ la unuĉevala fiakro. La suno varmege brilis, kaj sinjoro Strudl kelkfoje klaketis per sia lango.

Polchot alvenis post unu horo.

— Kio okazis? — demandis la grafo. — Vi ja ne povis esti proksime al Ain-Sefra.

Polchon postrestis iomete, ke la fiakro ruliĝu antaŭen de ili, poste li diris malgaje:

— Mi ne devis iri al Ain-Sefra. Kiam mi atingis la okazejon de la akcidento, grandega kamiono staris tie, kiu ĵus ekremorkis la malgrandan aŭton.

— Ĉu ĝi hazarde alvenis tien?

— Intence. La ŝoforo rakontis, ke hieraŭ vespere vizitis ilin en la garaĝo virino, nomata fraŭlino Elsworth, kiu komisiis ilin remorki rompiĝintan, malgrandan aŭton je la dek unua horo hodiaŭ antaŭtagmeze de la meljloŝtono kvardek sep.

Ĉrrr… La monoklo de Sir Yollan falis sur la vojon, kaj ĝi rompiĝis je pecoj.