158250.fb2
En la hangaro apud Zinzir estis eksterordinare vigla vivo. La plej dubindaj elituloj de Nord-Afriko kolektiĝis en la grandega konstruaĵo el ligno. Estis inter ili senlabora maristo, eksterdeĵora dokisto, eksigita doganisto, enŝtelumanta rabisto, agento pri avelnegocisto, filmstatisto, hundkaptisto kaj advokat-kandidato. Ili ĉiuj estis registritaj, kiel eksiĝintaj aŭ dizertintaj legianoj. Ili ĉiuj kredis, ke la aliaj estas veraj legianoj, kaj li atentos kaj imitos ilin. Ĉar kiel ajn strange sonas, en Afriko estas tre malfacile trovi veran, dizertintan legianon. Kiu ekssoldatiĝis, tiu malfermas vendejon, fariĝas drinkejmastro aŭ iras en sian patrolandon, kaj kiu dizertis, tiu ne estas freneza reveni denove ĉi tien.
Estas tute bonŝance, ke la situacio, rilate la oficirojn, estas pli bona. Jen estas la kapitano Durien. Li estas gaja, belvizaĝa homo, havanta elegantan manieron, firmkarakterajn trajtojn, bluajn okulojn kaj diskombitajn, blankajn harojn, kiuj kovras lian maldekstran frunton per grandega ondumo, kio povus estis esterordinare avantaĝa eksteraĵo ankaŭ por heroo de dramo. Krome marŝalo Podvinecz kun sia flor-bukeda ĉako, en sia ora verda kaj kremkolora pantalono, kun siaj ordenoj kaj firma karaktero. Jen estas ĉefleŭtenanto Renoir, tiu delikatanima, fragila, kara, silentema oficiro, kies iun okulon kovras pansaĵo. Leŭtenanto Polchon apenaŭ havas oficiran aspekton, kun sia ruĝa, marista barbo, sed liaj dokumentoj estas korektaj, kiuj atestas dek jaran soldtservon en la dezerto. Tio ja faras iomete kruda lian aspekton. Serĝento Bayonne alvenis ĉi tien el dispelita bando de kontrabandistoj. Iam li estis suboficiro en la legio.
Por rapidigi la aferojn, oni ne kontrolis la dokumentojn de la senranguloj popersone. Tiel evidentiĝis pri la trumpetisto, ke li estas pistonisto. Fine ja la du muzikiloj estas similaj, kaj gravas, ke estu blovmuzikisto en la roto. La trumpetisto estis la dirigento de la orkestro Keep Smilling Jazz. Ili du: Houben, la pistonisto kaj Jordan, la membroj de la orkestro, ĝuste nun ne havis laboron. Jam du montojn. Fine ja ili perlaboros sian panon per muziko ankaŭ ĉe la militistaro. Tiel ili rekrutiĝis. Ke ankaŭ King Roswang, la Reĝo de la Leonoj soldatiĝis kun sia ensemblo, al tio jam estis bezonataj dokumentoj. King Roswang prezentis la ekssoldatiĝ-paperojn de la itala, legiana kaporalo, nomata Cavelotti, kaj certigante garantion, oni soldatigis lian tutan cirkan ensemblon: la filon kaj edzinon de King Roswsang. Jes. Lian edzinon, Izabelan, kiel subkaporalon Marcel Cavelotti en vira vestaĵo. Kaj kiu pensas tion, ke ni devas timzorgi pri subkaporalo Izabela, rilate tian vojon, tiu eraras. La subkaporalo estis kvardek ses jara kaj tre falta, sed ŝia alda voĉo eĥis pli tũmige ol la krio de veterana serĝento. La unuan tagon ŝi vangofrapis agreseman soldaton tiel, ke lia dentaro loziĝis. Ĉar la edzino de King Roswang, subkaporalo Izabela laboris kiel halterlevisto en la ensemblo. Ĉar tri soldatoj loĝas en unu tendo, la virino ne ofendis la puritanajn, morajn regulojn, kiam ŝi dormis kun siaj edzo kaj filo, kiel ĝis nun. Kaj rilate la parolmanieron de la soldatoj, ŝi multe superis ĝin en delikateco, ol tio estas kutima ĉe malgranda, migra cirko. La malgranda cirko tial fuĝis al la legio, ĉar Pipi, la berbera leono, en momento preteratenta, liberiĝis el sia kaĝo kaj manĝis kelkajn spektantojn. Fuĝinte de antaŭ la polico, li anonciĝis kun la dokumentoj de sia amiko, nomata Cavelotti ĉe serĝento Bayonne, kiu varbis komisiite de Durien kaj Podvinecz. Oni dungis lin kaj lian familion.
Ĉar oni organizis la malgrandan roton fine de la ŝipad-sezono, la plimulto de la armeo tamen konsistis el maristoj, ŝtelfiŝistoj, kontrabandistoj kaj el la tuta personaro de la skuno Lukrecia, gvidate de „bier-veselkapitano” Fleur de Bac. Jes! Tio estis la rango de Fleur de Bac: bier-veselkapitano. La skuno Lukrecia kontrabandis anglan bieron en Oranon el la havenoj Port Said kaj Port Sudan, tiel oni rajte nomis ĝin bier-ŝipo kaj ties estron bier-veselkapitano.
Kiel pereis la bier-ŝipo Lukrecia, tio ne apartenas al la temo de la romano. Mar-tombo, mortiga tempesto ĉiutage minacas la vaporŝipojn de la oceano. Tempesta nokto sigelis ankaŭ la sorton de la skuno Lukrecia.
Oni perdis ĝin en kartludo!
… La tempesto, diboĉanta super la Ruĝa Maro, repremis la sudan aerblovon, kaj la akvonivelo de la kanalo leviĝis. Bier-veselkapitano Fleur de Bac ne ekveturis, kiel li planis, kaj li vizitis la varietenon „la Sep Patromurdistoj”en la societo de siaj maristoj, kie li implikiĝis en ardan kartludanon kun kontrabandist-kolego, nomata Sovaĝa Kornulo. La kartludado aŭrore finiĝis malbone, la proprietulo de la ŝipo Lukrecia perdis ĉion, la ŝipon, ties kargon, eĉ Toutain, la stiristo perdis sian duonan vizaĝon en la intťrbatado post la kartludado.
Ankaŭ la aliaj estis similaj homoj, eble estis escepto la remburisto Kratochvill, kiu verkis sian romanon, kaj li soldatiĝis por trovi trankvilon, liberiĝinte de la infanoj de la ĉefluanton, kiuj estis tiel viglaj kaj petolemaj, ke la plej aĝan knabon la tribunalo de junaĝuloj kondamnis al unu jara puno en reedukejo jam dufoje.
En la grandega hangaro kuŝis ĉio amasigite. Sinjoro Wilkie (kiu eĉ nun portis civilan vestaĵon), Podvinecz kaj Durien faris laŭdindan laboron. Nur sepcent gantoj el gumo kaŭzis iom da problemo. La soldataro povas uzi iel la lakitajn valizojn kaj la okulvitrojn kontraŭ la suno, sed kion komenci per la gumaj gantoj? Dank’ al dio ili devis aĉeti nur kvardek pecojn el la rakedoj.
Durien preskribis la ekpaĵon de la soldatoj. Sed li ne postulis de la militistoj uzi la gumajn gantojn, la rakedojn, kaj tiujn sepdek dekduojn da sekuraj pingloj tipo MacWulf-Gruber, kiujn ili trovis en la pakaĵoj lastfoje. Li nur skribis liston pri tiuj objektoj, kiuj nepre estas bezonataj en la legio. Ĝi tekstis jene:
Inventaro, pri la necesaj objektoj, aĉetendaj por la kompani:
1. Kompleta uniformo por ĉiu homo kun la apartenajtaj krurŝirmiloj kaj seskugla pistolo.
2. Konsidere la arde brilantan sunon en la dezerto po unu okulvitroj kontraŭ la sunradioj, ladbotelo, ĉapo kaj monujo, krome bajoneto.
3. Por ĉiu senragulo aŭtomatan razilon kun du razosapoj, ke la sinrazado,deviga en ĉiu dua tago, ne kaŭzu problemon en Saharo. Gamelo, glaso por trini, ladbotelo, ses naztukoj kaj la bezonta municio (revolver- kaj fusilkugloj ktp, ktp).
4. Tri kompletoj da subvestoj, duon dekduo da ŝtrumpoj, franca flago, paketo da pansaĵo (por ĉiu persono).
Baldaŭ evidentiĝis, ke kelkaj ne tro gravaj objektoj ne estis skribitaj en la inventaro, ekzemple por ĉiu homo minimume unu paro da ŝuoj, sed senkonsidere tion la ekipaĵo estis bonega. La armiloj, aĉetitaj de la kontrabandisto estis kompleta. Mitraloj, fusiloj, pistoloj kun la apartenanta municio. Ili devis aĉeti nur mulojn al ĉio ĉi. Kunmetebla kirasita aŭto, kiu havis malgrandkalibran, rapidpafan kanonon, estas utila okaze de milito. Ili dungis ŝoforon kaj mekanikiston al tio. En la interno de la veturilo estis multe da loko por la bezonata personaro, tial oni deponis la vin- kaj rum-barelojn, la botelojn, la putriĝeman viandaĵon, aplikante malvarmigan aparaton, kiun la motoro funkciigis. Mi diras, ke la ekipaĵo estis bonega, nur la komercistoj ne volis kalkuli la varojn sufiĉe multekoste.
Sed sinjoro Wilkie volis akiri profiton el tio. Tial li devis esti cedema. Ekzemple la komercisto de tualetaĵoj bonvolis fakturi altpreze la razaparatojn, sed nur tian, se sinjoro Wilkie aĉetos la sepcent gantojn el gumo, sekiĝintajn en la deponejo, kiujn li mendis iun varmegan tagon pro momenta senkonscia stato. La proprietulo de la vendejo de sport-varoj nur tiam konsentis la maĥinacion rilate la fakturon de la ladboteloj kaj turistaj glalsoj, se ili aĉetos ankaŭ kvardek rakedojn. Konato de marŝalo Podvinecz, ŝu-fabrikisto vendis la soldatbotojn, sed dio scias, kial, kaj kiel, oni liveris kun la ŝuoj ankaŭ sepdek dekduojn da sekuraj pingloj tipo MacWulf-Gruber. Laŭ la opinio de la marŝalo tiaĵo estas tre utila en la dezert, kaj kiam Wilkie postulis pli da informoj, li diranis tion, ke ili povas alpingli la gumajn gantojn al la rakedoj provizore, se iam doniĝos tiel, ke prezentiĝos la demando de la uzo de la sekuraj pingloj.
Sed tio ne plu preneztiĝis.
La vestaĵoj iom diferencis la uniformon de la legio. De malproksime tiuj ne multe diferencis, ĉar la fasonado, la kompilo, la butonoj, la insignoj de la kompanio estis perfekta. Sed la koloro de la teksaĵo… Nu jes, ĝi havis iom da antaŭaĵo. Kapitano Durien portis la teksaĵon. Lia bona konato, kiu estis enteriga entreprenisto, transloĝiĝis en alian kolonion kun sia firmao, kaj tie la koloro de la funebro estis blua. Li do devis liberiĝi de la tuta sortimeto de la malhelaj ŝtofoj, kaj la natura mortado ne ebligis ties rapidan vendon. Tiel Durien (kiel li diris) ekkompatis la povran grandkomerciston, kaj li pensis tiel, ke fine ja la legianaj soldatoj povas porti nigran kamizolon. Ankaŭ la sudanaj infanterianoj havas uniformon el nigra teksaĵo. La drapiraĵoj, la morto- kaj ĉerkotukoj, eĉ la nigraj kovriloj, tajlitaj por la ĉevaloj estis aĉetitaj fare de sinjoro Dubois, kiu hazarde estis malproksima parenco de sinjoro Wilkie, kaj li bonvolis fari kamizolojn kaj mantelojn el la nigra drapo, sed nur tiam, se ili mendas violkolorajn pantalonojn. Ĉar li havis tiajn vestojn grandnombre, kiujn li ricevis rekompence por ŝuldoj post la bankroto de revu-ensemblo. Fine ja la koloroj viola kaj nigra sufiĉe bone harmonias. Ili ricevis ĉapon tre malmultekoste, nur ili devis aĉeti al tio po unu lak-valizon, ke la afero iru glate. Tiel anstataŭ tornistro ĉiu soldato portos apartan valizeton en sia maldekstra mano. Dekstraŝultre fusilo. Ĝi estas tute komforta, feroca, tamen laŭmoda. Kie estas gravurite en marmoron, ke la tornisto estas nepre necesa? Eblas, ke la tuta mondo imitos ilin, ĉar oni divenos, ke la milistaro estas multe pli moviĝema kun kofro.
Sinjoro ankoraŭ zorgis pri la aĉeto de kurtonda radio sendo-ricevilo, pri medicinaj instrumentoj, pri sanitara ĉaro kaj pri la dungo de regimenta kuracisto en la persono de Jeremio Oblath. Li naskiĝis en Nederlando, kiun la instituto Pastör maldungis pro lia drinkemo en Meknes, kaj de tiam li vivis en granda malriĉeco kiel falsisto de dokumentoj. Li estis silentema, ĝentilkonduta, dika, silur-liphara homo, iomete malgaja, kion kaŭzis la ebria melenkolio de liaj kongeste ruliĝantaj okuloj, en tiu poezia, komenca stadio de la alkohola tema deliro. Li uzis tre multajn latinajn, medicinajn esprimojn, ĉar se oni oficiale malpermesis al li praktiki sian kuracistan profesion, li restis poreterne humila adoranto de Eskulapo, kaj li venis ĉi tien nur tial, ĉar li esperis, ke li povos operacii iun dumvoje.
Tiel aspektis la improvizita fremdula legio de la grafo.
Kiam oni sendis Polchon-on al grafo Yolland, komenciĝis la febra prepariĝo.
King Roswang, kiu estis suboficiro laŭ la pseŭdonomo Cavelotti, alvokis la oficiraron en la nomo de la soldatoj, informi ilin pri la vojdirekto kaj celo.
— La kono de la vojdirekto ne apartenas al vi — diris sinjoro Wilkie, — nia celo estas ricevi ju pli multe da mono.
— Nu tamen ni devus scii, kien ni iros! — murmuris subkaporalo Izabela per sia alda voĉo.
— La soldato — diris la marŝalo aplombe — ne demandas, sed iras! Notu bone tion. Ĝi estas granda diro.
— Ĝi estas granda idiotaĵo! — respondis la subkaporalo. — La soldato ne demandas kaj iras, se temas pri lia patrio. Sed ni estas solduloj en Afriko.
— Subkaporalo! — diris la marŝalo dure. — Se vi ankoraŭfoje forgesos la devigan estimon, mi degrados vin!
— Ja estas vere! — interrompis Kratochvill, la remburisto. — Diru al ni, kien ni iros! Tiel estas dece — kaj li kolere ŝovis sian verkatan romanon sub sian akcelon. Oni ne povas degradi lin, ĉar li estas senrangulo.
Ankaŭ la milda Renoir staris tie, kiu estis populara inter la soldatoj.
— Ni devas obei, knaboj — li diris, — vi ekscios ĝustatempe, kien ni iros.
— Alo! — kriis kapitano Durien. — Nun ni faros provon rilate la defilon. Post nelonge la komandanto estos ĉi tie, li venos akompante de leŭtenanto Polchon, kaj mi ne ŝatus honti pri vi. Oficiroj, suboficiroj kaj senranguloj vestu vin, la du tajloroj, kiuj respondecas pri la uniformoj, kaj la veturigistoj, komisiitaj pri la gardo de la ekipaĵo helpu al ili! Ĉiu povas preni eksplodajn kartoĉojn el la lignokesto, sed la razosapojn ankoraŭ ne tuŝu!
Tial li opiniis grava ĉi-lastan rimarkon, ĉar li sciis bone pri liaj homoj, ke ili ne ŝtelas fusilkuglojn.
Estis randa tumulto. Blasfemado, tie kaj ĉi tie aŭdiĝis klako de vangofrapoj.
Suboficiro Izabela en la angulo de la hangaro kaŝiĝis en la niĉo, rezervita por la akumulatoroj, kie du soldatoj gardostaris: King Roswang, kaj lia filo, la tronheredanto de la cirkodirektado, Duke of Roswang, la Diablo de la Aero. Duke of Roswang havis tian vizaĝon, kvazaŭ li estus la karikaturo de si mem. Ĝi estis tute granda, ronda kaj larĝa. Li rikanis konstante, kaj de kiam li falis de sur la trapezo en Toulouse, li idiotiĝis iomete.
Renoir estis tiel beleta kun sia malgaja, infaneca vizaĝo, kun sia maldika, knabeca staturo, kvazaŭ ia subreto, kiam ŝi devas roli en pantalono. Li elektis dudek-tridek ordenojn el lignokestego, inter aliaj grandegan, oran stelon sur blanka fono, kiun li fiksis sub la poŝo de sia kamizolo. Baldaŭ li deprenis ĝin, ĉar sinjoro Wilkie diris al li, ke la ordeno distingis iam la plej belan stalonon de la bred-konkurso en Birmingham. Fine ili ĉiuj vestis sin, kaj trovinte la proksimume plej konvenajn uniformon, ŝuojn laŭ ilia mezuro, ili kaptis siajn kofrojn kaj rapidis el la hangaro.
Nur bier-veselkapitano Flur de Bac aspektis iom strange, ĉar li ne trovis konvenan ĉapon pro lia kapo, kies grandeco estis sesdek ok centimetroj, tiel li devis porti civilan ĉapelon, ĉar oni ne povas marŝi nekovrinte la kapon sub la suno de Afriko.
Dume regiment-trumpetisto Houben, la diridento de la orkestro Keep Smiling Jazz vigle interparolis kun serĝento Bayonne, sinjoro Wilkie kaj Durien.
— Ĉu vi povas trumpeti viciĝon? — demandis la kapitano.
— Eĉ unu viciĝo ne estas en la repertuaro de la orkestro. Se nur la marŝo Radetzky… — kaj li jam ekprenis la trumpeton.
— Ne, ne! — retenis lin sinjoro Wilkie. — Ĝi ne estos bona. Vi tamen devus koni la trumpetsignalojn.
— Bedaŭrinde en la repertuaro de la orkestro Keep Smiling Jazz ne estas trompetsignaloj.
Ili staris senkonsile. Houben diris al sia kolego Jordan.
— Ĉu vi ne povas ludi ian viciĝon?
— Jes, kompreneble.
— Tiam la problemo estas solvita! — ĝojadis Wilkie.
— Mi tuj portos la akordionon. — diris Jordan, — ĉar mi estas basviolonisto kaj akordionisto. Trumpeti povas nur Houben.
— Sed ne viciĝon…
Ili denove estis senkonsilaj. Tamen ne eblas komandi viciĝon per akordiono. Nek per basviolono.
— Se vi konsentas — intermetis Houben, — eble ni povus ludi ion el la opero Aida. Tie estas multe da trumpetoj, kaj mi scias ĝin bone, ĉar ni muzikis ankaŭ dum supeo en Palermo. Alterne la operojn Aida kaj Vilhelmo Tell.
Ili povis fari nenion alian. Ili restis ĉe la opero Aida. En tiu estas bonega militista marŝo, rilate la triumfiron, kaj kiam la serĝento kriis ordone en la deponejo: „Nu kio estos! Komencu jam!” — ekstere eksonis la marŝo, kaj la kompanio, kiel unusola heroa tenoro paŝis sur la batalkampon. Renoir preterrapidis antaŭ ili kaj komandis akravoĉe:
— Alo, sinjoroj, fine jam viciĝu! Tiel ne eblas suldatumi, pro amo de Dio!
— Nu bone, — respondis Fleur Bac, — nur donu ĉapelon al mi!
— Mi ne povas buki mian rimenzonon — diris ia alia.
Ili ordigis sin en malgrandaj grupoj, blasfemante. Renoir kriadis ĉiam pli kolere: „kio estos al tiu viciĝo, mi ne havas tempon komandi al vi unu horon…”, la soldatoj respondis kolere, ke oni lasu ilin trankvile vesti sin, la opero Aida sonis, kaj timiĝinta mulo, histeria pro la okazaĵoj levis sian kapon kaj kalcitris per la malantaŭaj piedoj.
Sed fine ili staris unu apud la alia, kaj kiam la leŭtenanto preteriris antaŭ ili, subkaporalo Izabela ekgrumblis per sia alda voĉo:
— Mi esperas, ke vi nun jam estas kontenta!
— Oni konstante maceras nin — murmuretis Kratochvill, la remburisto. (Kiu verkis romanon.)
— En la vico estas malpermesate paroli! — kriis kapitano Durien kaj okulmezuris ilin.
La kamizoloj faritaj el la nigraj drapiraĵoj, kovrintaj la pordon de la funebrejo krome la katafalkojn, kaj la akrakoloraj pantalonoj aspektis iom strange.
— Kion vi pensas — li demandis mallaŭte, maltrankvile Wilkie-on.
— Nu… — li eklevis sian ŝultron. — La kompanio estas ĝis la rimenzono unuaranga funebra ceremonio, sed ĝisplande soldatoj. Fine ja ni devas diferenci… kaj… la nigra koloro… hm… Mi pensas, ke ne estos problemo.
Sed ne multe da konvinkiĝo estis sentebla el lia voĉo.
— Nu… — diris Durien post mallonga, ĝena paŭzo, ĵetante maltrankvilan rigardon sur la iom malpacience starantan kompanion. — Mi opinias, ke ni devas priparoli la komandvortojn.. Aŭ…
— La ekzercigo de la kompanio ne estas prokrastebla — daŭrigis la marŝalo aplombe.
— Ba — respondis Duke of Roswang la „Diablo de la Aero” el la vico, — kial estas necese ekzercigi nin? Diru al ni, kien ni iros, kiom ni devas interbatadi aŭ kiun ni devas kuntreni kaj fino. Ĉu mi ne pravas?
— Jes vi pravas — jesis Toutain, kiu perdis sian duonvizaĝon dum tempesta nokto.
Sinjoro Wilkie ekĝemis. Leŭtenanto Renoir gratis sian kapon, kaj la marŝalo mire rigardis al kapitano Durien, kvazaŭ li jam longe estus atendinta de li dekumi la nedisciplinitan bandon.
Kapitano Durien paŝis antaŭ la vicon rezolute.
— Soldatoj! — li komencis aplombe. — Vi dungiĝis kiel solduloj kaj devigis vin obei, batai, marŝi, labori…
— Pardonon — interrompis Fleur de Bas, la bier-veselkapitano mallaŭte, sed kategorie. — Vi tute ne temis pri laboro.
— Tio certas! — evitis Durien la rektan respondon. — Ni postulas disciplinon kaj ordon. Ni devas komandi kaj ekzercigi vin.
— Diru sincere, ĉu vi volas ludi militon — interrompis Wolfram, la lokomotivestro iom grumble.
La marŝalo nervoze, kolere frapis sur sian glavon. La kapitano ektiris sian kolunon per unu fingro, kaj leŭtenanto Renoir nervoze elspiris tra siaj tremantaj naztruoj la fumon de la cigaredo. Estis varmege, kaj kelkaj homoj grumbladis, efektive ĝis kiam ili devas staradi ĉi tie?
Ĉiu rostiĝos…
Tiam elpaŝis la sola civilulo, sinjoro Wilkie, ridetante, kun sia freŝe lavita vizaĝo, kun la sereno de sia afabla kalveco, kaj diris:
— Pardonon, ke mi miksiĝas en vian aferon kiel civilulo, sed mi informas vin, ke la ĵus aŭdita rimarko estas bona. Mi diras sincere: ni ludas militon. Sir Yollan, eterna sinjoro de Denham pagas vin tial, ke vi ludu rolon de soldatoj. Al kiu ne plaĉas tiu kondiĉo, tiu transprenu sian unutagan soldon, elstaru el la vico, malvestu sin kaj povas foriri.
Jes, ĝi estis sincera parolo!
Ili komprenis tion. Ĝi estis klara. Neniu staris flanken. Ili atendis silente.
— Sinjoro kapitano — diris fine Wilkie, — sciigu la komandvortojn!
— Mi subordigas min en ĉio al la instrukcioj de sinjoro marŝalo.
— Nu… Dio mia… Estas malfacile decidi tion — murmuris la diktatoro, palapante siajn blankajn lipharojn. — Estus plej saĝe, se leŭtenanto Renoir zorgus pri la komando.
— Mi petas vin, efektive ĝi estas la tasko de la suboficiro — rimarkis la leŭtenanto malvarmkondute.
— Tre bone! Tre bone! — diris Durien haste, kaj li jam komandis:
— Serĝento Bayonne!
La nomito elpaŝis kun modera entuziasmo.
— Nu, kio estas? — li demandis.
— Nun mi komisias vin pri la ekzercigo de la soldatoj en tagordono!
Paŭzo.
Kuntirinte la brovojn, sinjoro Wilkie atentis la grandiozan spektaklon. Malklara suspekto trafulmis lian kapon. Ĉi tie estas ia problemo. Io ne estas en ordo. Se okazos problemo, tiam la finiĝos la elpago de liaj fakturoj.
Dume la sekva interparolado okazis iom trenate.
— Mi raportas al vi — komencis la serĝento soldatece, — ke la kaporaloj povas fari la ekzercigon sub mia kontrolo.
— Vi nur ne proponu aliajn — rimarkis King Roswang gale. Li estis iu kaporalo.
— Estas egale mi petas vi — mansvingis Podvinecz malpacience. — Gravas, ke ni fine komencu tion.
— Vi pravas, sed ni ne devas hasti — admonis sian superulon la senrangulo Kratochvill el la vico.
Sinjoro Wilkie denove trovis la tempon taŭga interveni.
— Ni interkonsentu pri niaj ekskluzivaj komandvortoj, kiujn aliaj militistaj formacioj ne uzis ĝis nun. Ja ne estas bezonataj multaj esprimoj, nur „Ekiru!” „Haltu!” „Atentu!” kaj tiaĵoj.
— Unuaranga! — kriis Durien. — Ĝi estas tre saĝa ideo. Ni serĉu do konvenajn komandvortojn.
Ĉiu ekspiris. Almenaŭ la oficiroj kaj suboficiro Bayonne.
Poste relative ĉio iris rapide.
Strange, sed ili lerte elektis komandvortojn. La marŝalo demandis la soldatoj, ĉu ili povas kartludi? Ili aklame konfesis tion.
— Sed mi ne ludas — deklaris Fleur de Bac. — Tute ne temis pri laboro kaj kartludo.
— Ni ne faros tiaĵon. Mi opinias, ke la esprimoj en la kartludo estas konataj kaj mallongaj kiel komandvortoj, ja ankaŭ la krupiero tiel direktas la ludon — instruis la marŝalo la soldatojn per saĝaj vortoj.
Kial detali? Post nelonge la ekzercigo okazis, kaj kiam Dirndel ruliĝis kun la veturilo antaŭ la hangaron de Zirzin, en kiu sidis grafo Yolland en la societo de okulfrape ĉifonvestita, sed tre beleta virino, la marŝalo kriis akrevoĉe, superante ĉiun:
— Ruĵenoar!
Ili straris en streĉa kopopozicio.
— Fetvoĵoe!
Ili sammomente ekris, kaj eksonis la opero Aida.
Kiam ili pretermarŝis antaŭ la fiakro, la voĉo de la marŝalo stridis trenate super la ebenaĵo:
— Rein… Nouveauplü!
La kompanio haltis per unu ekbruo, kaj aŭdiĝos alia komandvorto, kiu signifis tion en la
lingvo de kartludistoj, ke marŝalo Podvinecz tenas ĉiun vetmonon.
— Bankuver!
Ili ĉiuj subite etendis sian manplaton super sian nazon al la viziero de sia ĉapo, kvazaŭ ili rigardus en la malprosimon. Ĝi estis la mansaluto de la soldatoj!
La grafo timiĝinte retiriĝis en la fiakron, kaj sinjoro Strudl flustris konsternite:
— Dez ganze gsindl is naris gvoan…
La sorto donis lecionon al sinjoro Wilkie: Kiu estas tiu virino? La virino malaperis en la hangaro kaj surprenis el sia necesujo (kiun li savis el la vrako de la aŭto) komb-negliĝon, ŝi ordigis sian hararon, pudris sian vizaĝon, poste ŝi preteriris fumante antaŭ la vico de la rikanataj soldatoj.
Dume Sir Yolland konatiĝis kun la oficiraro kaj aŭskultis la raporton de leŭtenanto Renoir, poste li interkonsiliĝis kun sinjoro Wilkie.
— Ĝi aspektas stranga societo. Ĉu vi pensas ilin taŭgaj plenumi nian entreprenon?
— Sir, iu kapitano de la fremdula legio aranĝis ĉion persone. La respondeco estas lia — li respondis diplomatie. — Sed mi opinias, ke kapitano Durien estos utila por ni, se li taŭgis al la Franca Respubliko.
— Hm… Mi ne ŝatas, se vi parolas pri mi en multenombro. Sed estas egale… Ni do ekiros ne pli ol unu horo.
— Ankaŭ vi devas surpreni uniformon, Sir.
La grafo timiĝis.
— Ĉu vi ne imagas, ke mi…
— Sir… se civilulo gvidas cent soldatojn en Saharo, tio estas iomete okulfrapa. Sed vi bezonas uniformon ankaŭ pro la aŭtoritato. Eĉ ĝis nun estis malfacile disciplini la homojn, imagu, Sir, kiom maleble estas atendi obeemon de ili, se civilulo gvidas ilin.
Konvinkinte la grafon, li kondukis lin en la hangaron, kie li montris sur belegan, blankan, sed or-pasamentitan uniformon. La grafo surprenis ĝin, sed li ne konjektis, ke la vestaĵo antaŭ nelonge apartenis al fajroestinga oficiro, kiun li uzis dum forpermeso.
Kalve kaj kun monoklo la grafo aspektis sufiĉe strange en ĝi, sed surmetinte la korkoĉapelon, la efiko estis pli favora. Nur la altkruringajn botojn li trovis iom varmaj al la dezerta ekskurso, sed fine ja li veturos per fiakro. Ĉar la fajroestingistoj ne havas glavon, sinjoro Wilkie aĉetis uzitan, maroficiran glavon kun orumita, nigra ingo, kiun oni faris en la pasinta jarcento.
Dume oni jungis la ĉevalojn antaŭ la tendajn ĉarojn. King Roswang, kaj lia familio: Duke of Roswang, kaj subkaporalo Izabela pruviĝis bonegaj specialistoj en tiu laboro. Dek jarojn ili vagadis sur ĉaro en la mondo, ĝis la kaprica Pipi manĝis parton de la spektantoj.
Kelkaj militservintaj homoj ekipis la mulojn, la mekanikisto ekfunkciigis la kirasitan aŭton kun la malvarmiga aparato. Post unu horo la kompanio estis ekironta, kaj grafoYolland, instigite de la marŝalo, faris mallongan parolon:
— Estimataj soldatoj. Vi marŝos kaj batalos por la vero de angla sinjoro. Kiu mortos aŭ invalidiĝos, tiu povas esti certa, ke mi zorgos pri li, aŭ pri liaj proksimuloj. Tial mi salutas vin ĉiujn, mi dankas vian kunlaboron, kaj mi fidas viajn gvidantojn, marŝalon Podvinecz kaj kapitanon Durien, kiuj estas viaj superuloj…
— Vivat! — kriis sinjoro Wilkie laŭte, kaj ili ĉiuj vivuis. Poste la grafo paŝis al fraŭlino Elsworth, kiu dolĉe ripozis sur minĵetilo.
— Ĉu vi ankoraŭ deziras ion de mi, fraŭlino Elsworth? Mi faros ĉion por vi, kion mi povas, sed veturi kun mi ne eblas.
Ŝi ne respondis. Ŝi fajfis sensone kaj impertinente.
Dume oni elkondukis la ĉevalon de marŝalo Podvinecz. Ili havis multe da problemo pri la bestoj. Tiuj jam kutimiĝis al la konstanta ripozo kaj malfacile volis ekiri. Precipe la mulojn oni riproĉis kaj batis longe.
— Ĉu do? — demandis la grafo. — Kion mi povas fari por vi, fraŭlino Elsworth antaŭ ol iri plu?
— Nenion, Sir — diris la virino kun moka rideto, kio ofendis Oliver Yolland-on. Asolute nenion. Mi vidas, ke la timo tute terurigis vin.
— Ĉu timo?… kiel vi komprenas tion, bonvolu diri!?
La knabino laŭte, gaje ekridis, kaj la grafo, nek li mem sciis kial, tre koleris ŝin.
— Bonvolu diri… al kio mi proprigu tiun… gemuton?
— Kara Sir Yolland, de kiam mi ekkonis vin, mi spertas nur tion, ke vi timiĝas de mi. Nu bone. Nun jam mi ne plu timigas vin. Ne timu, kara Julius Caesar, la knabino ne manĝas vin.
Kaj ŝi denove ridis laŭte. La grafo tute perdis sian paciencon. Oni mikas lin, kiel arlekenon!
— Vi intermiksas la timon kun la reteniĝemo. Mi ne havas la feliĉon koni vin, fraŭlino Elsworth aŭ Morgenstern… ĉar viaj personaj indikoj estas iom konfuzaj…
La grafo ĝustigis sian monoklon. La knabino oscedis kaj mansvingis, poste ŝi ekstaris.
— Nu, ĝis la revido, Sir, mi dankas vian afablecon, kaj mi ekiros al la dezerto piede.
Ankaŭ tio estas idiotaĵo. Kredigi al li, ke ŝi ekiros al la dezerto, piede. Sen akvo kaj manĝaĵo. Nu, bone.
— Ĉu vere. Mi ne retenos vin, fraŭlino Elsworth.
La virino kapbalancis malvarmkondute, kvazaŭ ŝi dirus adiaŭon ĉe stratkruciĝo kaj iris. Al la dezerto.
Piede!
En negliĝo, uzata al la kombado!
Ŝi faris nek dek paŝojn kaj returnis sin.
— Cetere… estas varme. Mi pensas, ke estos pli saĝe, se mi ripozos iomete. — Ŝi revenis kolere kaj denove eksidis sur la minĵetilon. Ŝi ekfumis cigaredon.
La grafo ekkompatis ŝin.
— Se vi diros sincere, kien vi volas iri, tiam mi kunveturigos vin.
— Nur ĝis la plej proksima oazo. Tion vi povas fari por mi. Neniel mi povus veturi kun vi, ĉar mi planis nur mallongan ekskurson per aŭto, mi kunportis nenion por la vojaĝo. Mi telegrafos el la plej proksima oazo al mia konato, kiu kunportos mian valizon kaj mian karavanon.
— Ĉu vi havas propran karavanon? — demandis la grafo kun sincera rekono.
— Jes. Ĉu eble vi dubas tion, kion mi diras? Ĉu mi jam mensogis al vi?
Sir Yolland ruĝiĝis kaj honteme rigardis malsupren. Sed li ne respondis. Kion li povus respondi?
Poste, kiam li iris iom malproksimen, li vidis, ke la knabino flegas siajn ungojn per malgranda raspilo…
Sinjoro Wilkie paŝis al la grafo kaj atentigis lin, ke la ruĝa aktujo restis negardita en la fiakro.
Ĉar Sir Yolland decidis ne lasi tion en sia valizo, sed li konstante kunportos ĝin. Tage-nokte. Precipe de kiam fariĝis evideta fakto, ke fraŭlino Elsworth veturos kun li. Ĉar en la ĉaro la virino estas pli proksime al la aktujo, sed ŝi ne povas akiri ĝin antaŭ la okuloj de la grafo.
— Vi sufiĉe rapide kaj lerte organoizis tiun strangan kompanion — rimarkis la grafo rekone. — Ni vidos dumvoje, kion ni atingos kun ili.
— Pardonon, Sir, sed ĝuste vi estas tiu, kiu ĝenerale protestas kontraŭ la pluralo. Kial vi diras: ni atingos?
— Mi pensis, ke vi ne deziras partopreni la entreprenon. Ĉu ne?
— Mi volas esti la motoro de la dentrepreno — li rispondis. — La malgranda armeo estas perfekta, sed mankas io. Ĉu vi povas imagi modernan armeon sen Intelligence Service?
— Kiel vi komprenas tion? — demandis Sir Yolland, ĵetinte esploran rigardon al la organizanto.
— Dum marŝos en Saharo, mi sidos tage-nokte senlace en la hotelo Mammunia, apud kurtonda radio sendo-ricevilo, kaj mi informos la kompanion. Mi faros observojn, akiros informojn, mi do plenumos sola la laboron de la sekreta servo, ĉar se temas pri vi, Sir, tiam mi estas senlaca.
— Dankon, sed, mi ne deziras tiom da oferoj de vi. Vi ne devas superforte labori en la hotelo. Nur venu komforte kun ni en Senegalion. Sed se vi pli volonte restus en la hotelo, mi konsentas.
— Mi pli volonte entreprenus tion…
— Mi ne povas akcepti vian komplezon. Mi povas uzi nur tiujn servojn, kies kostojn mi pagos. Kiel mi diru… mi do ne havas kovron en mia budĝeto… por tiu restado en Maroko… Mi esperas, ke vi komprenas tion, sinjoro Wilkie?
Sinjoro Wilkie komprenis tion. Li jam decidis antaŭe plenumi ian oficon en la hotelo, kio estas laciga, tamen li povos matenmanĝi en la lito. Tiu decido pli fortiĝis en li, kiam li komencis ekkoni la oficir- kaj la suboficiraron. Sed la fakturo pri la elspezoj… Ne partopreni tiun aferon estas neeble, kaj…
— Mi pensas tiel — li respondis fine, — mi sekvos vin, Sir, kvankam mi ne scias, kian rangon mi havu.
— Hm… Kio vi estis dum la milito?
Sinjoro Wilkie mallevis siajn okulojn.
— Suboficiro en la administrejo. — Li daŭrigis post ĝena paŭzo. — La rolo de la duobla librotenado estas tre grava dum milio.
— Nu bone… vi do estu rezerva… librotenisto… Mi nomumas vin…
— Ĉu vi opinius min trudiĝema, se mi demandas vin, kial venos la virino kun ni?
— Mi ja ne opinius vin trudiĝema, sed nenio senkulpigus vian scivolemon. — Li aldonis post mallonga pensado: — La virino estas fraŭlino Elsworth, al kiu okazis aŭtoakcidento, kaj ŝi maltrankvilas pri siaj familianoj. Nek mi scias pli multon pri ŝi.
Ĉefleŭtenanto Polchon paŝis al ili, kiu surprenis la lastan, restintan oficiran uniformon, kaj interese ĝi estis la pitoreska kostumo de la akriduko, rolanta en la opereto Sibilo, kompletigante la vestaĵon per la ĉapelo de pordisto.
— Bonvolu enfiakriĝi, Sir — li raportis, — ni ekiros.
— Kiel?… — li demandis mire — Kiu ordonis tion?
— Fraŭlino Elsworth — respondis la ruĝa rondbarbulo.
Fraŭlino Elsworth mansvingis el la fiakro kaj gaje kriis al li:
— Rapidu, Sir, ĉar ni lasos vin ĉi tie. Ni ne havas tempon atendi!
La marŝkolono jam staris. Malregule kaj senorde, sed ĝi staris. Kaj tio gravis. La soldatoj brue interparolis, kaj la ĉevaloj kelkfoje ek-ekiris kun la ĉaroj.
La serĝento vidis, ke la marŝalo levas sian glavon avane de la vico, sed neniu alia rimarkis la komandon. Bayonne rapide kriiegis laŭte.
— Alo! Oni komandis ekiron.
— Kio okazis?! Kio estas? — rapidis kelkaj interesiĝantoj tien el la vico, aŭdinte la kriegon, kaj ili ĉirkaŭis lin.
– Ĉiu iru sur sian lokon — kriegas Bayonne kolere. Kelkaj homoj reiras, sed venas aliaj interesiĝantoj anstataŭ ili, rumoro, bruo. Bayonne kriegas.
Dume iuj rimarkas la altenlevitan glavon kaj ekiras. Sed tre multaj homoj returnas sin al la fiakro, en kiu sidas la virino, tial plotono da soldatoj falas sur la teron, pro kio okazas arda interbatado.
Leŭtenanto Renoir kuradas severe, tusadas kaj kriadas:
— Kial vi ne ekiras, sinjoro senrangulo Kratochvill! Ekiru jam pro amo de Dio, ĉu vi ne aŭdas, ke oni komandis?!
Ili fine ekmarŝas post la granda tumultado, kriegado. La kompanio iras, la homoj formas malgrandajn grupojn, kaj kelkiuj komencas kanti pro soldata bonhumoro. Bedaŭrinde sen ĉiu ajn antaŭa konsento, do kiom ili estas, tiom da kantoj ili kantas. Sed la trumpetisto konstante blovas nur la operon Aida…