158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 8

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 8

O K A   Ĉ A P I T R O

1

Ĉe la kilometroŝtono n-ro 200 aperis la aŭtomobilisto.

Li estis belvizaĝa, brunhaŭta viro kun angla liphararo. Li sidis sur la ŝtupo de la aŭto, legis libron, kaj termobotelo kuŝis apud li sur la tero. Li havis bluan ĉemizpantalonon, kiu estas duone vestaĵo de pilotoj, duone tiu de laboristoj, kiun portas ĝenerale la ban-gastoj. Liaj okulvitroj por aŭtistoj kaj korkoĉapelo kuŝis sur la tero, kaj estis videbla, ke li havas glate kombitan, densan, nigran hararon. La aŭto Renault, sur kies ŝtupo li sidis estis tre bela, taŭga por fari ekskursojn en Saharo.

La kompanio povas preteriri komforte la aŭton sur la bela, larĝa ŝoseo. La ŝoforo levis sian rigardon el la ĵurnalo, trinkis el la termobotelo kaj observis la kompanion. Estis infera varmego, kaj ĉirkaŭe la flava, senlima dezerto eligis multobligante la varmegon al ili. Tial la soldatoj ĵetis iomete kolerajn rigardojn al la aŭtomobilisto, komforte sidanta apud sia aŭto, kiu legas ĵurnalon en Saharo kaj trinkas malvarman akvon el la termobotelo. Li ne scias, kiel malfacila estas la vivo de la soldatoj.

— Li devus provi la legianan vivo dum unu tago — murmuris King Roswang moroze.

— Kial vi plendas? Ankaŭ vi faras tion nur unu tagon — respondis la lokomotivestro.

La aŭtisto scivoleme postrigardis ilin en la mano kun ĵurnalo, dume li fajfadis.

La fiakro tretis malantaŭ la kompanio

Tiam li jam nekredeme kapbalancas, sed li ne ĉesis fajfi. La maljunega ĉevalaĉo ritme tretis en la varmego, kaj kelkfoje ĝi svingis sian voston dekstren-maldekstren por forigi la muŝojn. Sinjoro Strudl langoklakis kaj elprenis sian vipon, ornamitan per nodoj el la leda ingo, fiksita apud la lampo.

— Hot… Diendl du olda Hex… no voat!

La juna aŭtisto balancis sian kapon deksten-maldekstren kun tia rekono, kvazaŭ li dirus tion: „Nu jes… ĝi jam estas io…”

Ekvidinte la virinon en komb-negliĝo, apud la fajroestingista oficiro, li ekridetis kaj senintence kapbalancis.

— Kiu li estas? — demandis fraŭlino Elsworth mirante.

— Mi ne scias — respondis Sir Yolland. — Mi pensis, ke li salutis vin.

La knabino scivoleme returniĝis. Iom da maltrankvilo miksiĝis en ŝian scivolemon.

— Tiu homo estas stranga — ŝi diris al la grafo. — Li tute ne surpriziĝis vidante la strangan kompanion. Li do jam sciis pri ni. Eble li delonge atentas nin, kaj nun li atendis nin. Atentu. Estu singarda.

— Hm… kial, bonvolu diri?

— Mi avertas vin — diris la knabino minace, — ke eble trompistoj provos trudiĝi al vi.

La grafo rigardis sur ŝin konstenite, kaj li ne povis respondi.

2

Poste la tragedio ekiris per rapideco de eksprestrajno. Je la kvara kaj duono Durien diris tion, ke ili faros „pranzan bivakadon”. Oni deĵetadis siajn ŝarĝojn kaj strarigis tendojn ĉie.

La fiakro haltis.

— Mi nevolis peti ĝis nun, Herr Graf — diris sinjoro Strudl al Sir Yolland, — sed mi interkonsentis kun tiu ruĝbarba, ebria korusano — li montris al Polchon, — ke ĉiu itinero estas aparte pagenda.

— Nu, sed, amiko mia… mi, mi… estas sufiĉe riĉa al tio, ke vi… do kreditu min…

— Dez könt a jeda sagn… Mi konas tiaĵon. Poste vi iras en hotelon kaj eliras tra alia oazo…

La grafo ekmeditis. Tiu ĉi homo ne konas lin. Cetere, kial li bezonus krediton de veturigisto? Ŝovinte sian manon en la poŝon, li rigardis la taksametron kaj pagis, doninte du frankojn da trinkmono.

— Dankon — diris la koĉero kaj eklevis sian ĉapelon, — ne prenu kiel ofendon, sed mi jam veturigis sinjoron de la kafejo Ring ĝis Nord-Afriko, kaj tie li fuĝis nepaginte. Mi ne ŝatus pli da trompo. Sed tio ne konsernas vian sinjoran moŝton, vi, bestaĉo, haltu do… Pardonon, sed la ĉevalo ekiris. Ŝajnas, ke ĝi estas soifa. He!.. Diendl!.. ferflushta Simi… Na voat du Blediant! Voat!

Li tute ne ŝvitis en sia peza pelerino kaj cilindra ĉapelo. Lia ruĝa vizaĝ ĉiam rigardis la senelekte koletkitan popolaĉon kun orgojlo de sinjoraj lakeoj, ne miksiĝinte kun ili, li sidis sur la ŝtupo de la fiakro kaj ekfumis longan, maldikan cigaron Virginia laŭ komplika maniero. Li forigis pajleron el ties mezo kaj ekbruligis ĝin, metinte la cigaron al la brulanta pajlero, poste li rapide, ŝmacante snufadis, fine li surmetis sian dratkadritan nazumon kun revema, volupta mieno, kiun li fiksis al sia supra poŝo per nigra laĉo, kaj li legis ĵurnalon.

Oni starigis tendon por la grafo, kiu invitis fraŭlinon Elsworth-on por trinki teon.

Post nelonge la tendaro estis plena de rubaĵoj, forĵetindaĵoj, paperoj kaj ladskatoloj.

Nu, ĉi tie okazis la unuan fojon, ke Fleur de Bac, la bier-veselkapitano, sentis sin febra kaj vizitis la stabkuraciston Jeremias Oblath sur la ĉaro de Ruĝa Kruco.

He! Amiĉjo stabkuracisto! Donu al mi kininon. Mi pensas, ke mia malario reaperis.

La stabkuracisto ĉirkaŭrigardis, serĉadis, poste li diris mirante:

— Hm… Kininon… ni ne havas… Ĉu eble oni ne elpakis ĝin?… Venigu la dikan vicdomprizorgiston, kiu aranĝas ĉion.

Sinjoro Wilkie venis.

— Ni ne havas kininon. Kvankam mi opinias, ke la soldatoj, kaj ankaŭ vi konstante devas preni ĝin. Sen kinino eĉ unu tago povas esti danĝera en la tropiko.

— Kial vi diras tion al mi? — diris sinjoro Wilkie akre — ĉu mi estas la stabkuracisto?

— Mi estas la stabkuracisto, sed bedaŭrinde aliuloj faris la aĉetojn — li respondis melankolie.

La afero diskoniĝis pere de Fleur de Bac, kaj la soldatoj brue kolektiĝis ĉirkaŭ la oficiroj.

— Mi petas vin! — kriis Durien aplombe — vi estas senranguloj, do silentu!

— Kiel vi pensas tion! — kriis subkaporalo Izabela — sen kinino en Afriko! Ni ĉiuj malsaniĝos post unu semajno!

Dume Sir Yolland trinkis teon kun fraŭlino Elsworth.

— Ĉu vi ne aŭdas, Sir, kiel granda bruo estas ekstere? Eble io okazis.

— Povas esti.

— Ni devus ekscii, kio.

— Kial?

Fraŭlino Elsworth ne respondis kaj elrapidis. Post kelkaj minutoj ŝi revenis. Ŝi aspektis tre ekscitita.

— Sir Yolland! Ni ne havas kininon! La soldatoj estas malkontentaj. Mi esperas, ke vi estas klarvida pri tio, kion signifas en Saharo, se tiom da homoj estas kune, sen kinino.

La grafo kirle movis la glason kun teo kaj eltrinkis ĝin.

— Jes… sinjoro Wilkie aranĝos la aferon.

— Li ne povas aranĝi la aferon en la dezerto! Pripensu, Sir, kia katastrofo ĝi estas…

— Tio certas, ke ĝi estas malagrabla. — Kaj li ĝemis. La knabino ekscitite rigardis lin.

— Mi ne komprenas vian konduton, Sir!

— Ankaŭ mi volis fari la saman rimarkon — respondis la grafo malrapide.

— Vi pravas. Tio ne koncernas min. — Kaj ŝi eksidis. Sed tuj poste ŝi denove salte leviĝis. — Ni devas fari ion, se vi volas daŭrigi la vojon.

— Eble vi pravas. Mi ne komprenas nur tion, kial vi lacigas vin? Kiam do… hm…

— Tio ne koncernas min! Bonvolu eldiri tion. Nur ofendu min! — ŝi kriis preskaŭ plorante kaj iradis tien-reen.

La grafo rigardis ŝin mirante.

Enpaŝis sinjoro Wilkie kun kapitano Durien, malantaŭ ili marŝalo Podvinecz kaj stabkuracisto Oblath. Ili tuj komencis paroli samtempe.

— Mi diris tion!.. Ĝi estintus lia tasko… Vi diris nenion!.. Ĉar, Sir, oni donis liston en mian manon… Sur ĝi ne estis skribite medikamentoj!.. Lasu min paroli!.. Tute ne temas pri tio!..

Sed ĉirkaŭ la tendo bruis la tuta kompanio.

— Silentu! — kriis fraŭlino Elsworth akre, kaj tiam fariĝis silento. — Nun temas ne pri tio, kiu estas la kulpulo, sed kion ni devas fari!

— Ĝi estas bona konstato — diris la grafo senintence.

Fleur de Bac paŝis en la tendon kun la senranga soldato Kratochvill.

— Tiel do ne eblas ludi militon — diris Kratochvill. — Ni decidis returniĝi, kaj vi estos la kulpa, se ni mansaniĝos, ni ekprocesos kontraŭ vi por ricevi kompensopagon — kaj li montris sur Oliver Yolland-on.

Oliver Yollan rigardis unue al la enpaŝintoj, poste al siaj oficiroj.

— La disciplino estas sufiĉe loza…

— Kia kondutmaniero ĝi estas?! — kriis fraŭlino Elsworth. — La senranguloj ne rajtas enpaŝi la tendon de la oficiroj tiel. Hontu kaj forportu vin! Ni decidos pri tio, kio okazu. Al kiu ne plaĉas ĉio ĉi, tiu ankoraŭ povas returniĝi.

La du soldatoj foriris grumblante. La oficiroj, Sir Yollan, kaj sinjoro Wilkie, la rezerva ĉeflibrotenisto, mire rigardis la knabinon.

— Mi gratulas! — diris fraŭlino Elsworth al Podvinecz kaj Durien. — Vi tute bone komandas. Nun bonvolu ordoni, ke iu veturu per aŭto por aĉeti kininon.

— Se estas permesate demandi — turnis sin la marŝalo al Sir Yolland, — kiel rajtas ordoni fraŭlino Elsworth ĉi tie?

— Estas egale — interrompis la knabino rapide, — ĉu gravas al vi, de kie venas la helpa mano?

— Nu, sed en militistaj demandoj rajtas decidi tiuj, mi devas eldiri tion, kiuj pasigis la plej grandan parton de sia vivo en kazernoj.

— Ba! — mansvingis fraŭlino Elsworth. — Laŭ mia opinio ĉiu povas havi bonan ideon, ĉu li loĝas en kazerno, ĉu en palaco… ĉu en korfo.

La marŝalo ĵus volis malfermi sian buŝon por diri tre aplombajn vortojn, sed lia buŝo restis mute malfermita, aŭdinte la vorton „kofro”.

Poste li denove fermis ĝin.

Baldaŭ iom malpli aplombe, sed senkompare pli ĝentile li ekparolis jene:

— Fine ja… ni vere devas akiri kininon de ie, kaj mi apenaŭ… Kiel do vi pensas tion, fraŭlino Elsworth?… Hm… Ni povas sendi iun en Ain-Sefra-on…

Sinjoro Wilkie rigardis la scenejon, kiel rabobesto, kiu konjektas kaptilon, sed li ne scias, kie ĝi estas? Lia rigardo saltis de iu ala la alia. Kofro! La hotelservisto diris, ke la marsalo estas en la „kofro”… Li do tamen ne „tie supre”… Nu, sed kiel kompreni tion?

— Vere estus plej bone elekti kelkajn fidindajn homojn — pensadis Sir Yolland, kiu kompreneble nenion rimarkis el la tuta afero.

— Mi ne kredas trovi tiun — opiniis Renoir, — ni ja konas neniun el ili, kaj kun multe da kontanta mono… hm…

— Mi do iros — diris la knabino. — Vi absolute povas fidi min.

Neniu sciis, kiu ŝi estas. Nek la grafo. Sed ŝi diris tion kun tia tono, kiu jam plurfoje riskis sian vivon por tiu ekspedicio.

— Mi pensas, estus pli bone, se mi akompanus vin — rimarkis la grafo mallaŭte.

Ili konsentis pri tio kaj elpaŝis antaŭ la tendon.

La bruantaj soldatoj rigadis al ili moroze kaj kun atendo, inter aliaj la stabkuracisto Jeremio Oblath, kiu ĝojis, ke dumtempe li povis fari mallongan prelegon pri la gravaj specoj de la mortaj kontaĝoj, aperintaj pro la manko de kinino.

— Soldatoj! — ekparolis Durien aplombe. — La oficiroj decidis unuanime, ke nlia komandanto kaj lia fianĉino iros aĉeti medikamenton.

La komandanto kaj „lia fianĉino” kunrigardis timeme, fraŭlino Elsworth fariĝis fajroruĝa, kaj la grafo deprenis sian monoklon.

— Mi petas vin… — li diris poste raŭke — fraŭlino Elsworth ne estas mia fianĉino. Ni nur akompanas ŝin al la beduenoj, kiuj tenas ŝiajn familianojn en kaptiteco…

Sed ĝi ne tro interesis la homojn.

— Sir — diris la bier-veselkaptano, — la soldatoj deziras tion, ke vi reiru kun ili por aĉeti kininon. Ni pensas, ke post la spertitaj aferoj vi perdis vian emon, kaj vi lasos nin ĉi tie en nia malesperiga situacio.

— Nu, sed mi petas vin! — konsteniĝadis Sir Yolland. — Ĉu vi ne pensas, ke mi… fuĝos?

— Sir — intervenis la marŝalo, — ne estas tiel granda stultaĵo, kion niaj bravaj soldatoj petas. Vi eble vojeraros, kaj ni staros ĉi tie, tuta fremdula legio, sen apartenanta kapitalisto.

— Ĝi estas ofenda supozo!

— Tio povas okazi al la plej gravaj militistoj — ekskuzis sin la marŝalo. — Napoleono estis bonega militestro, tamen okazis, ke li perdis parton de sia armeo ĉe Waterlo, en la nebulo, kiam estis la plej granda problemo.

— Sed ĉi tie ne estas nebulo.

— Sed estas la plej granda problemo.

Ili staradis senkonsile. Tiam eksonis hupo de aŭto, atentigante sinjoron Strudl, se li jam parkas en la mezo de la vojo, almenaŭ la koĉero ne sidu sur la ŝtupo, kaj se li jam sidas sur la ŝtupo, ne estas oportune plilongigi sin per cigaro Virginia.

La aŭtisto proksimiĝis per sia ruĝa veturilo, komforte sku-ruliĝante, kvazaŭ li sidus en gondolo.

3

Li devis bremsi subite, ĉar fraŭlino Elsworth saltis antaŭ la aŭton kun disetenditaj brakoj. La aŭtisto eklevis sian ĉapelon.

— Sinjoro! — alprolis lin la knabino — la soldatoj transiris riveron, kaj la kininprovizo malsekiĝis. Ĉu vi ne reveturus per via aŭto por kunporti kininon el Ain-Sefra en la intereso de viaj homkunuloj?

La aŭtisto mediteme rigardis la virinon.

— Mia nomo estas Joliot Guliver — li respondis poste.

Ankaŭ fraŭlino Elsworth prezentis sin.

— Anette Lorion…

Oliver Yollan, kiu staris en la proksimo, tiel eklevis sian kapon, kvazaŭ iu estus pikinta lin per trikilo el dorsdirekto.

— Ĉu vi estas parenco de universitata profesoro Peter Lorion? — demandis la nekonato respektoplene.

— Li estas mia onklo! — respondis la knabino fiere.

La soldatoj senpacience grakis kaj stampfetis.

— Do — diris la aŭtisto, — kio okazis ĉe la rivero? Ĉu la kinino falis en ĝin?

La kinino neniiĝis. Ĉu mi povas peti vin disponigi vian aŭton al la militistaro? Mi ja vidas, ke vi havas grandan pakaĵon.

Ganda pakaĵo estis fiksita al la pakaĵrako, kovrita per tendotolo.

— Ĝi ne malhelpus min en tio — respondis la fremdulo, — ke mi provizu vin per kinino el la malproksima Ai-Sefra, sed mi pensas superflua veturi al Ain-Sefra, ĉar veturante sur tiu ĉi vojo per rapideco dudek kilometroj po horo, oni povas komforte atingi la grandegan oazon Bungur. Kaj en ĉiu oazo de Afriko estas granda kvanto da kinino dank’ al la instituto Pastör. Sed sinjoro kapitano certe scias tion pli bone ol mi.

Li montris sur Durien-on.

Durien ĝustigis la kolumon de sia kamizolo.

— Mi ankoraŭ ne soldatservis… en tiu ĉi parto de Afriko… Mi estis postenigita en la regiono de Kongo… kaj… Sed vere, nun venas en mian kapon, jen estas proksime Gulzur…

— Bungur…

— Jes, jes… Kompreneble Bungur…

— Ni tre dankas, sinjoro — diris la kanbino.

— Faras nenion. Ĉu mi povas servi ankoraŭ per io?

— Momente ne.

La fremdulo eklevis sian korkoĉapelon, donis gason kaj veturegis plu.

Dum kelkaj sekundoj estis ĝena silento.

— Ĉu vi ne scias, sinjoro kapitano, ke oazo sekvos sur tiu ĉi vojo? — demandis grafo Yolland.

— Kredu min, ke mi soldatservis ĉe Kongo. Kaj mi ne havis eĉ konjekton, se la oficiroj Renoir kaj Polchon, krome suboficiro Bayonne ne mencas ĝin.

— Kion mencii? — protestis Polchon. — Kiu vidas mapon ĉi tie? Mi ne konas Saharon perfekte. Kompreneble la oazo Tunguz troviĝas ĉi tie, ĉiu infano scias tion kaj…

— Bulfur — diris Bayonne, — mi multfoje depotis tie.

— Mi bedaŭras, sed mi soldatservis ĉe saharanoj en la regiono de Niger — rimarkis la ruĝa rondbarbulo kun malestima mieno, ĉar li jam estis tute ebria.

— Fine estas nenia problemo — diris la marŝalo gemute, — neniu konas ĉiun oazon de Saharo. Gravas, ke aŭrore ni havos kininon, kaj nun mi proponas marŝi plu.

Sed la humoro estis prema. Ĉiu sentis, ke io ne estas en ordo ĉi tie. Precipe sinjoro Wilkie sin detenis esprimi sian opinion, kvazaŭ forigante la pluan respondecon de si.

Bayonne komandis ekiron. Li denove kuradis kun Renoir. „Bonvolu iri… Kiomfoje ni devas komandi… Staru en la vicon… Ni ekiros, sinjoroj…” Polchon komandis kun multe pli da sukceso, ĉar li promesis batojn al la neobeantoj.

Post duonhoro ili viciĝis iel. Sir Yolland moroze rigardis la scenon. Li ne tiel imagis ĝin… Hm… Ŝajnas, ke la organizo de armeo tamen ne estas tiel facila afero.

Jam ĉi tie, komence de ilia marŝado ili ricevis gustumaĵon el la vera dezerta varmego. Kvaronhore malpleniĝis la ladboteloj, oni tumultis konstante ĉirkaŭ la akvolivera kirasaŭto, blasfemante kaj denove plenigante la ladbotelojn. Ankaŭ tio malfaciligis ilian marŝadon. La Diablo de la Aero estis malantaŭe ĉe la postgvardio, kaj post kelkaj kilometroj li flustris al la subkaporalo.

— Atentu min, panjo, tiel ni devus kunporti malgrandan maron. Ili eltrinkas ĉiun akvon.

Okazis denova interkonsiliĝo kun la oficiroj. Fine la subkaporalo anoncis:

— Ĉiu ricevos du labotelojn da akvo por la restonta parto de la marŝado. Vi ĉiuj trinkis minimume ses botelojn da akvo. — Kiu ne dividos ĝin bone, tiu soifos. Estas neeble tumulti konstante ĉirkaŭ la kirasaŭto.

Fariĝis granda bruo.

— Tiam ne konduku nin en la dezerton! Kion vi pensas? En tia varmego ni devas trinki…

Iu soldato, ĝuste Toutain, la duonvizaĝulo proksimiĝis kun sia ladbotelo.

— Kaj mi trinkos tiom, kiom mi volas — li diris kaj metis sian ladbotelon antaŭ la Diablon de la Aero. Ĉar tiu ne estis sufiĉe fervora, li kaptis lian gorĝon. — Plenigu ĝin, vi, volovan-vizaĝa, ĉar mi diserigos vin! — li kriegis, kaj liaj grandegaj muskoloj pufiĝis.

Subkaporalo Izabela kun rapideco de timzorga patrino kaptis la gorĝon de Toutain, kaj vangofrapis lin je lia duonvizaĝo tiel, ke la ladbotelo de la senrangulo forflugis, kaj li glitis dek metrojn surventre.

Dume Yolland kaj la knabino silentis en la fiakro. La grafo rimarkis nur post longa tempo.

— Ĉu vi havas tian nomon, kiun ni povus uzi senĝene kaj longatempe?

— Estas superflue. Ni neniel restos kune longatempe. Ĝis aŭroro ankoraŭ uzu tiun mian nomon, kiu plaĉas al vi.

La subiranta suno ardis per kvindek celsiusgrada varmego. Ŝi ne estas malforta virino, se ŝi eltenas tion, pensis la grafo.

— Cetere — daŭrigis la knabino, — mia vera nomo estas Elsworth, sed mi ne povis diri ĝin al tiu fremda aŭtisto, kiam li renkontis min en societo de cent soldatoj. Vi povas kompreni tion, Sir. Tial mi devis diri pseŭdonomon.

Ĝi estis la unua logika kaj akceptebla klarigo, kion li aŭdis de la knabino ĝis nun.

— Cetere, Sir, nomu min Anna. Tiu nomo estas certa.

— Jes. Vi persistis apud tio. Bedaŭrinde ĉe ni angloj, oni kutimas nomi la virinojn laŭ la baptonomo en motovita okazo.

— Ĉu tio ne estas sufiĉe da motivo, ke la tuta mondo kredu min via fianĉino?

— Ĉu la tuta mondo?!

— Mi petas vin… nur ne protestu. Mi neniel edziniĝus al vi, ĝi do havas nur principan gravecon. Kaj cetere niaj vojoj disiĝos aŭrore. Mi atendos mian pakaĵon en Bungur, kaj vi iros plu, sed mi diras al vi, se tiel gravas por vi, ke mia vera nomo estas fraŭlino Elsworth. Mi elpensi la nomon Anette Lorion tie, ĉar mi sentis min kompromita.

Vesperiĝis. Sinjoro Strudl demetis sian grizan cilindran ĉapon kaj viŝis sian frunton per granda, kvadratita tuko.

— Him! Sakrament noamol! Is dez aba a hicc… Hot… Haaa ha, Diendl. Du as… Da Teifl sol di holn!

La maljuna ĉevalaĉo ŝvitegis, sed tiuj kadukaj, skeletaj ĉevaloj, taŭgas por fari el ili plandumojn, ofte ili multe pli eltenas ol la plej fortaj jun-ĉevaloj. Ilia rusta organismo kontraŭstaras la morton. Iafoje kelkaj malpuraj, blindaj, dezertaj hundoj transvivas la bataleman, araban tribon, kiam ĝi lamante, tusante kun elstrantaj ripoj vagas trae-retrae en la dezerto…

— Mi nur tion ne komprenas, kial ne vi gvidas la roton?

— Kiel?

— Mi maltrankvilas pri vi. Ne estas disciplino kaj ordo ĉi tie. Ĉiu ja faras tion al vi, kion ili volas…

— Bedaŭrinde… li kapjesis al la knabino vigle. — Ankaŭ mi mem rimarkis tion. Sed kion mi povas fari? Se iu diras tion, ke oni rabis ŝian patron, kaj ŝi staras en ununura negliĝo, nomata emprime ĉe la komenco de Saharo…

— Temas ne pri mi. Sed pri la armeo. Ĉu vi ne rimarkas, ke la oficiroj estas senpovaj? Tiel vi povas havi nur problemon en Saharo. Ankaŭ por disciplinitaj soldatoj estas malfacile marŝi en la dezerto.

— Mi dankas, ke vi tiel entuziasme interesiĝas. Kvankam mi ne scias per kio elmeritis tion.

— Vi savis mian vivon! — kriis la knabino ravite, kaj la grafo tiriĝis en la angulon de la fiakro timiĝinte.

— Ba… — li balbutĉis.

— La suno estus morte bruliginta min en la dezerto, kaj mi estus sola ĉi tie, kie ĉiumomente povus manĝi min la leonoj kaj tigroj.

— En Afriko ne estas tigroj.

— Tamen ili povas manĝi min!

— Jes… tiuj povas manĝi vin.

— Jen vidu. Vi ĉiam volas nur diskuti… vi refutas iun vian vorton per la alia — ŝi eksplodis plendante.

– Ĉu mi? — miregis la grafo.

— Atentu min, Sir Yolland — daŭrigis la knabino rapide. — Se vi ne povas teni fortamane la gvidadon, tiam estos problemo. Ŝajnas, ke viaj oficiroj ne konas tiun ĉi regionon, kaj ili estas malfortamanaj.

— Se ni do ne havas rimedon por disciplini…

— Ba. Vi bone konas Napoleonon! Oni penetris kun fero kaj pano ĝis Ĉinio!

La grafo ne respondis tion, nur malbonhumore purigis sian monoklon…