158250.fb2 La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

La Nevidebla Legio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

1

La suno subiris. La marŝalo ekkriis post kvar kaj duonhora laciga marŝado:

— Rein ne va plus!

Ili deprenis la tendotolojn de sur la sur la ĉaroj, sed ili renversis lignokeston, el kiu falis revolveroj, gasmaskoj kaj rakedoj.

— Mi petas vin — raportis Renoir al Yolland, — ni devus forĵeti la rakedojn, ĉar ili estas pezaj, kaj antaŭvideble ni ne bezonos tiujn.

— Hm… nek originale tiuj estis bezontaj sinjoro Wilkie — li turnis sin al la organizanto, starante en lia proksimo, — kiel mi opiniu pri tiuj sportiloj?

— Mi devis pensi… pri kelkaj plaĉaspektaj objektoj… se eble ni ŝakros kun la indiĝenoj…

— Kial vi volas ŝakri kun la indiĝenoj?

— Sperta vojaĝanto en Afriko konsilis tion.

— Nu, bone — diris la grafo —, mi estas scivola, kion donos la njam-njam-oj por la rakedoj. Ni do ekbivaku… Mi pensas, ke kvar hora dormado sufiĉos…

— Apenaŭ — rimarkis senranga soldato Kratochvill, staranta en ilia proksimo, kiu verkas romanon. Tutan tagon vagaĉi, kaj dormi nur kvar horojn?

La grafo staris antaŭ lin kaj ĝustigis sian monoklon.

— Ĉu… vi… vere pensas tion, ke vi povas kontraŭdiri al mi? Vi estas flavbekulo! Se io ne plaĉas, vi povas returniĝi, aŭ eble eĉ kontraŭstari!

— Sed mi…

— Obeu… aŭ forporotu vin. Sciu, kiu ne kondutas disciplinite, tiu povas foriri! Mi dungis soldatojn, kaj ne pajacojn!

Kaj li lasis ilin tie. Interese, sed neniu ekparolis. Ili nek grumblis. Nur Fleur de Bac diris al Kratochvill:

— Vi, kolego, ĉiam buŝaĉas. Iam mi metos mian manplaton sur ĝin.

Kratochvill diris nenion, ĉar la bier-veselkapitano antaŭ duonhoro levis la malantaŭan parton de la plenŝarĝita ĉaro kaj tenis ĝin dek minutojn tiel, dum oni reĝustigis la nabon. Kion respondi al tiulo? Al kultur-soldato?!

Kiu verkas romanon!

— Brave! — diris la knabino ĝoje al Yolland — vera sinjoro devas konduti tiel. Nur parolu kun ili kriegante, Sir…

2

Sed vespere okazis serioza problemo. Post la sunsubiro la supra galcimalvarma aerotavolo subite ŝanĝis lokon kun la rapide kuntiriĝinta varma aero. La loza, flavas polvo de la dezerto reradiis dum minutoj la ensorbitan varmon, kaj la termometro unue montris plus dek kvar celsiusgradojn, baldaŭ dum momentoj la temperaturo sinkis ĝis naŭ gradoj kaj je la deka horo vespere ĝi montris nulon.

Estis frostiga malvarmo. La grafo kuiris teon en sia tendo, kiu staris apud tiu de la knabino.

Aŭdiĝis granda bruo. Durien enpaŝis pala. Tumultante sekvis lin la marŝalo, Bayonne, Renoir kaj kaporalo Cavelott, krome King Roswang.

— Sir — balbutaĉis Durien, — ĝi estas fatala…

Groba kriado aŭdiĝis ekstere. Ĝi estis serioza, ribela, minaca bruego.

La knabino demandis pale:

— Kio okazis?

— Ĉu eble vi forgesis doni vespermanĝon? — demandis la grafo moke.

— Ĝi estas pli malbona — kriis Bayonne, — ni ne havas plejdojn! Vi devigas la soldatojn uzi aŭtomatan razilon kaj naztukon, sed ni ne havas eĉ unu plejdo.

— Bonvolu venigi sinjoron Wilkie — ekstaris la grafo.

— Jam ankaŭ ni serĉis lin — siblis la marŝalo. — Sinjoro Wilkie malaperis…

Ankoraŭ komence de la skandalo sinjoro Wilkie iris al sinjoro Strudl kaj demandis, ĉu nokte, dum la fiakro staras, por kiom da mono li permesus al li esti dorm-gasto en la veturilo. La koĉero respondis, ke li ne rajtas marĉandi, ĉar laŭ la preskriboj de la polico en Vieno estas severe malpermesite veturigi klienton kun hisita flago, kaj se la fiakro staras kun pasaĝero, ĝi estas tia, kvazaŭ li transportus lin al la Burgo. Kaj li mallevis la flagon.

Sinjoro Wilkie akceptis la oficialan tarifon, li sidis sub la levitan ombrelon, estingis la lampon de la fiakro, kaj poste, kiam sinjoro Strudl ekdormis sur la tero, ĉirkaŭvindinte sin per plejdoj, Wilkie deprenis la kovrilon de sur la ĉevalo Dirndel kaj kovris sin per ĝi. Tial oni ne trovis lin. Kiu estus konjektinta, ke li dormas per averaĝa rapideco, dek kilometroj po horo, pagante kvardek kvin filerojn laŭ la tarifo n-ro du?

— Mi petas vin! — diris la grafo al la oficiroj — vi agis tre malzorgeme. Organizi ekspedicion konsekvencas respondecon.

Estis frostiga malvarmo. La pujno kovris la maldense kreskintajn timianojn.

— La aĉeto de la plejdoj ne mia tasko estis, Sir — diris la marŝalo.

— Min koncernis nur la aĉeto de la milit-ekopaĵoj — deklaris Durien kategorie. — La plejdoj ne apartenas al ĝi. — Ili ĉiuj kulpigis Wilkie-on, utiligante lian foreston.

La grabo elpaŝis el sia tendo. La soldatoj ĉirkaŭstaris lin kun minaca bruo. Tio ne estis ŝerco. Nokte en la dezerto cent homoj sen kovriloj.

— Friponaĵo… Senhomeco… Hontu… — flugadis la minacaj krioj.

— Bonvolu aŭskulti min… Tiel ne eblas…

— Ni ne aŭskultos vin — kriis subkaporalo, — iu soldato jam tusas! — kiu montris al Duke of Roswang, kun tremanta mano de timzorga patrino. — Ĝi estas friponaĵo!

La oficiroj staris pale. Toutain svingis ferstangon en la mano, eĉ leŭtenanto Polchon estis ĉe la flanko de la soldatoj kaj sovaĝe skuis la glavon de la arkiduko el la opereto Sibilo.

La grafo staris tiel malvarmkondute inter siaj oficiroj, kvazaŭ li atendus aŭtobuson. Li deprenis sian monoklon kaj purigadis ĝin. Poste li diris per iom raŭka voĉo:

— Tiel ne eblas interkonsiliĝi!

Polchon saltis antaŭ lin.

— Kial vi volas interkonsiliĝi?! Mi rakontos ĉion! Ili deziras akiri monon, aĉetinte rakedojn, gumajn gantojn kaj sekurajn pinglojn…

Komenciĝis ĝenerala kriado. La gvidantoj staris palae. Sir Yolland elprenis sian revolveron kaj diris al la rondbarbulo:

— Ripetu, kion vi rakontis.

Polchon vere ne estis malkuraĝa homo, sed spite al la mallaŭta, preskaŭ flustra voĉo de la grafo, li ripetis nenion.

— Bonvolu kredi, ke mi asertis nur tion…

— Vi diris ion kontraŭ la oficiroj.

— La oficiroj — murmuretis la ĉefleŭtenanto kun profunda malestimo. — Ili estas tiaj oficiroj, kiel mi.

— Li ne povintus diri pli grandan ofendon.

La situacio fariĝis ĉiam pli minaca.

En Afriko la temperaturo fluktuas inter minus ok kaj plus kvardek kvin celsiusgradoj, samkiel la humoro de la homoj. Kelkiuj jam tumultis ĉirkaŭ la alkoholaĵ-depona ĉaro…

Sed el la proksimo, kie sole flagranta fajro brulis, subite sonoranta voĉo interrompis la bruon de la ribelantoj:

— Alo! Knaboj! Kiu deziras trinki teon!?

3

Akvo bolis en kardrono super la fajro, apud la akvo staris Anna (nun jam nur ŝia baptonomo estis certa), kaj ŝi tenis grandegan ladskatolon en sia mano, plenan de speciale bongusta, verda teo de la grafo. Kontraŭ la malvarmo ŝi surprenis la kamlotan raglanon de Sir Yollan, kio faris ŝin eksterordinare ĉarma.

Dum decidaj okazaĵoj subita kaj gaja epizodo ofte surprizige solvas la bolantajn pasiojn. La kvieta, gaja voĉo, la ridetanta virino en la lumo de la fajro kaj la penso pri la teo efikis trankvilige.

Verŝiĝis la multaj, sekaj, verdaj folietoj en la kaldronon, kaj sekvis ĝin botelo da rumo. Bonega odoro ŝvebis post nelonge en la frostiga, dezerta nokto. La soldatoj unue malemikeme, tumultante ĉirkaŭstaris la kaldronon, kiel ili ariĝis tie frostotremante, sed ĉiu laŭte ridaĉis pri la gemutaj ŝercoj de la knabino, el kiuj la plej bona estis tiu, kiam ŝi ekpuŝis Toutain-on je la brusto, ĉar li ege klopodis antaŭeniri, kaj li falis dorsen tra tendotolo, kuŝanta malantaŭ li. Post iom da tempo ilia korpo kaj animo komencis varmiĝi pro la teo.

— Portu viajn gamelojn ĉi tien! Rapide, knaboj!

Ŝi porciigis la teon unu post la alia, dume ŝi mokadis kun ĉiu.

La teo valoras kovrilon, kiu estas afektema kaj malvarmas, al tiu mi pruntedonos mian plejdon, ĉar malforta virino eltenas iel unu nokton eĉ se estas malvarme.

Remetinte la teon, ŝi ekvidis kelkajn muzikilojn sur la pakaĵ-ĉaro. Tiuj apartenis al la orkestro Keep Smiling Jazz. Tiel okazis, ke la knabino post nelonge sidis apud la fajro, zumkantis negran lulkanton kaj akompanis sin sur banĝo.

La soldatoj aŭskultis ŝin kun brilaj okuloj. Eĉ sinjoro Strudl, kiu sentis sin aristokrato rilate la plimulton de la kompanio, kaj li sidis sur la ŝtupo de la fiakro en sia orgojla soleco; mi rimarkas, ke ankaŭ sinjoro Strudl surmetis sian nazumon por pli bone vidi la okazaĵojn, kaj viŝinte sian betoruĝan frunton, li rekone kapbalancis:

— So a Holdes Frauncima… Dez iz gemütli…

Ili akceptis la kanton kun granda ovacio, kaj poste ankaŭ la regiment-trumpetisto sur la pistono kaj lia kunulo sur akordiono aliĝis al la ĥoro de la ribeluloj! Nur Sir Yolland rigardis la scenon kun moroza vizaĝo el la malproksimo…