158253.fb2
Kiam Jimmy la Ĝisorela fine trovis Pepi la Piraton en la retoracio Tri Ruĝaj Korkotiriloj, komenciĝis grava periodo de lia vivo. Tiu pirato estis surprizige bela virino! Ŝi havis tiel glatajn, nigrajn harojn, ke ŝi aspektis kvazaŭ ceramika figuro, kion kaŭzis tio, ke ŝi per oleo ŝmiris sian hirtan haron. Ŝi portis kostumon blanke-nigre etkvadratitan, sed ŝajnas, ke la tajlorino iomete miskalkulis la mezuron, ĉar la vesto streĉiĝis sur ŝia korpo tiel, ke ĝi preskaŭ kraketis, kiam ŝi iris. Oni atendis en ĉiu momento, ke la vesto suprenglitas laŭ ĝia tuta longo. Sed Pepi la Pirato ne timis tion.
Ĝenerale ŝi timis nenion.
Ĉirkaŭ ŝia kolo estis ia malbonkvalita, mallarĝa peltaĵo, kaj ŝi kunportis grandegan, ledan retikulon, kiun ŝi metis sur sian antaŭbrakon. La malmultekosta pudro kaj la tro vigle ruĵitaj lipoj iom krudigis ŝiajn belajn trajtojn. Tamen ŝi estis eĉ pli bela pro tiuj. Ŝi portis ŝikan ĉapeleton, konvenan al harnodo, iomete flankenŝovinte, kaj kiel ŝi enegie trairis drinkejon, la viroj senintence lasis vojon al ŝiaj soldatece svingiĝantaj brakoj. Multspecaj juveloj tintis sur ŝiaj pojnoj: perloj, braceletoj, eĉ ŝi havis broĉon kun nekredeble granda juvelŝtono. Sur ŝiaj fingroj brilegis la koloraj kaj blankaj vitroj, ĉar mi tute ne devas mencii, ke la juveloj de Pepi la Pirato ne valoris eĉ unu karaton, el la vidpunkto de oraĵisto.
Kondiĉe se oraĵisto rigardas tiujn.
— Ĉu vi estas Jimmy la Ĝisorela, kiu volas paroli kun mi, ke ni partneriĝu? — ŝi diris kaj eksidis energie, glitordigatne siajn braceletojn per unu manmovo. — Mi permesas al vi veni sur la ŝipon, sed mi avertas vin, ke vi devas konduti bone. He!.. Jack! Mi petas duon glason da viskio, el la unu-dolara!
Ŝi metis langvore kurbiĝantan cigaredon en sian buŝon, kiun ŝi elprenis el la supra poŝo de sia kostumo kaj ekfunciigis sian aŭtomatan fajrilon.
Hu, diable! Ŝi ja estas virino!
— Vidu, via sinjorina moŝto…
— Mi estas Pepi la Pirato.
— Aŭskultu min, fraŭlino Pirato. Nun temas pri tio, ke oni komisiis min pri tiu afero, por kvindek mil dolaroj. Mi estas kapitano Jimmy la Ĝisorela, vi jam certe aŭdis tiun nomon.
— Ankoraŭ ne — respondis la virino kaj eltrinkis la duonglason da viskio je unu tiro. — Sed iun vian parencon oni jam menciis al mi. Kiu estas maato, kaj li havas la saman nomon. Ĉu vi estas fratoj?
— Hm… Mi estis ankaŭ maato. Sed ne tio gravas. Mi pensas, ke ni bone komprenos unu la alian.
— Se ne, do ankaŭ tio estas egale al mi. Ĉu vi do pagos ĉiun koston, kaj vi ricevos la trionon de la permio?
— Kiel?! — li stertore ekriis pro kolero. — Ĉu Wagner kaj vi ricevos ties duonon, kaj mi la alian duonon?!
— Mi ne havas multe da tempo. Kaj stultaĵoj ne intersas min. Ni dividos la premion je tri egalaj partoj, se tio ne plaĉas al vi, serĉu alian ŝipon…
La tero englutu tiun Kapitanon! Sed kion fari? Li devis akcepti ĉion. Kiam li interkonsentis principe, Pepi la Pirato malfermis sian grandegan retikulon, kiu estis plena de ĉiuspecaj objektoj. Inter aliaj troviĝis en ĝi pinĉtenilo kaj seskugla revolvero apud ŝia kolora naztuko kaj pudrujo. Post longa serĉado ŝi elprenis ĉifonan paperon kaj glatigis tion. Ĝi estis preta kontrakto. Jimmy la Ĝisorela subskribis ĝin laŭte ĝemante.
— Nun iru por varbi matrosojn, kaj ankaŭ mi agos same — diris Pepi la Pirato. — Ni atendos unu la alian ĉe la malnova haveno.
— Sed vi devas estis singarda…
— Ne instruu min! Mi ne dungos malpli valorajn maristojn, ol vi.
Jimmy la Ĝisorela postrigardis ŝin, kiel ŝi forrapidas kun moviĝantaj muskoloj sub ŝia streĉa kostumo. Sinceredire „ŝi estas vere virino!”, sed iafoje estus agrable frapi sur ŝian postaĵon, kiam ŝi parolas tiel arogante.
Li reiris al la restoracio Trimasta Sodakvo. Ne estas infanludo trovi bonajn matrosojn en tiuĉefsezono, kaj precipe por tia vojaĝo.
Neniu dungiĝas volonte al tiu ŝipo, kiu ekveturos trans la Cape Blount-on por serĉi enigme malaperintajn vaporŝipojn en la proksimo de la insulo Incognita.
— He, Jimmy! — kriis iun raŭke, kaj turniĝinte li vidis la Rugharan Vasiĉ, kiu estis tute ebria laŭkutime. Li volis fali al la kolo de sia malnova amiko kun disetenditaj brakoj, sed li maltrafis la celon kaj sterniĝis sur la tero.
Jimmy starigis lin feliĉe. Li estas bonega maŝinisto. Li povas eĉ stiri, nur ne en la regiono de la atoloj kaj koralrifoj.
— Vasiĉ! Ĉu vi dungiĝos al mi?
— Jes, kompreneble!
— Ni navigos al Cape Blount por serĉi Radzeer-on.
La Ruĝharulo, kvankam ŝanceliĝante kaj kun perlosimilaj okulgloboj, ŝajnis tiel, ke li pripensos sin post mallonga meditado.
— Sciu do, ke ĝi estas tiaĵo…
— Bone, bone — mansvigis Jimmy la Ĝisorela, kiu estis klarvida pri la malfacila maniero de la varbado. — Mi tute ne kalkulis vin, ĉar nur plenkreskaj, fifamaj hevenuloj estas bezonataj al tiu ŝipo…
Laŭ spertaj policaj ĉefinspektoroj apenaŭ troviĝis pli fifama homo ol la Ruĝhara Vasiĉ en la dosiero pri tiuj homoj, kiuj ne havis dokumentojn, sed ili vivis konstante sur la maro. Krome Vasiĉ estis tre malalta, tial la epiteto „neplenkreska” unuavice trafis lin ĝuste en la koron.
Diru tion ankoraŭfoje, kaj mi batos vian vizaĝon! — li respondis ektirinte sian rimenzonon, sed ĝi elglitis el lia mano, kaj kubute li ekbatis je la ventro preteriranton.
— Nun ne gravas interbatadi — diris Jimmy la Ĝisorela, — ĉar nun mi devas iri plu por serĉi taŭgajn matrosojn.
— Nu, jen mi estas! Neniu diru pri mi, ke mi partoprenis ion, al kio estas bezonata viro.
Li estis unuaraga akiraĵo. Pro ia kaŭzo tie kaj ĉi tie pendis po unu longaj haroj sur lia ruĝa, ronda vizaĝo, pufiĝinta pro la alkoholismo. La barbiro devis eviti tiun harojn dum razado, por ke tiuj ne kresku tro rapide. Antaŭ jaroj li ŝtelis grandegan pajloĉapelon en iu banloko, kiun la virinoj uzis, kiel sunombrelon, kaj li portis ĝin. Li estis mezalta, dikventra senhejmulo kun ŝvelintaj lipoj, kaj li konstante gratis sin ĉu kun aŭ sen kaŭzo. Kiu ne konas lin, tiu ne permesus al li suriri la ŝipon, eĉ se li pagus.
Kiu ne sciis lian veran maristan valoron, tiu komprenis la fieregan, ĝis hom-malamo arogantan sintenon de Bill la Nodulo en ĉiuspeca ĉirkaŭaĵo. Tiu sinteno eĉ tiam ne ŝanĝiĝis, kiam dronis al ŝipo, aŭ se li deĵoris en ciklono.
— Alo, Bill! — salutis lin Jimmy.
— Saluton! — li respondis. — Mi devus urĝe foriri de tie ĉi, ĉar iu denuncis min pro io. Ĉu vi ne povus proponi al mi bonan ŝipon?
— Unuarangan! La ŝipon Blinda Patro Via! Ni tuj ekveturos!
— Tuj bedaŭrinde ne eblas. Hodiaŭ vespere mi devas aranĝi mallonge aferon ĉe la Faraono!
La Farono estis la drinkejo de egipta proprietulo, inter la plej mallumaj stratetaĉoj de la malnova urbo, kaj ĝi estis la renkontejo de la plej fifamaj gastoj.
— Ni akompanos kaj atendos vin — diris Jimmy la Ĝisorela.
— Se temas pri vagnofrapoj… ni eĉ helpos al vi — diris la Ruĝhara Vasiĉ inter du singultoj. Li divenis tion, ĉar temis ĝuste pri vagofrapoj.
— Gravas — klarigis Bill la Nodulo survoje, — ke mi displitigu tiun aĉan ĉardon. Mi nepre devas fari tion. Mi devas dekutimigi la homojn, ke ili denuncu min — li klarigis per sia basa, trenata voĉo.
— Ni reordigos la aferon! — kapjesis Jimmy la Ĝisorela. — Gravas, ke ĝi rapide aranĝiĝu, ĉar post nelonge mi devas rekontiĝi kun Pepi la Pirato.
Li vidis iom trenkviliĝinte, ke nur dek aŭ dek du homoj estas en la ejo, kaj la turbana, dika egipta porprietulo malantaŭ la drinkejtablo. Kiam Bill la Nodulo enpaŝis, iu senplue ĵetis botelon al li kapo, kiu nur hardistancon preteris la celon.
Responde tutan tablon kaj tuj poste ŝrankon jam Vasiĉ ĵetis al la grupo, kaj la dika egiptano, kiu en la mano kun tranĉilo saltis tra la breto, Jimmy la Ĝisorela flugigis lin tra la fenestro sur la straton, kaj estis neverŝajne, ke li revenos.
Bill la Nodulo agadis timige. Per iu homo li frakasis la likvoran stablon, poste li alfrontis al la kuratakantoj, ke tiuj disflugis, kaj kiam ili returniĝis, duonmetron alta spegulo falis sur lin. Dume Jimmy la Ĝisorela kaj Vasiĉ tute ruinigis la aliajn meblon interbatadante.
— Atendu! — spiregis Bill la Nodulo.
Helpe de antaŭpreparita, ruĝa marno-peco li skribis sur la muron per grandegaj litero la jenan tekston:
IU DENUNCIS BILL LA NODULON ĈI TIE
ANKAŬ LA PROPRIETULO PARTOPRENIS TION.
MI HAVIS LA HONORON!
La homoj sur la strato gapaĉis, sed laŭ la regulo de la suburbo, se ili havis nenian komunan al la afero, ili ne intervenis. Se iu havintus emon interveni, ĝi forpasintus, vidinte tiujn tri fifamajn homojn, kiuj nun forrapidis al la malnova haveno.
Laŭ la informon de Bill la Nodulo ili trovas Hugon la Nenifaranton. Nu li estas bona. Sed ili ankoraŭ ne havas stiriston. Kiu estus, tiun neniu bezonas. Sed bonŝance ili trovis ferdekestron. Li estas konata en la haveno laŭ la nomo Muki la Ostoza pro liaj skelete elstarantaj ripoj, okulfrape salujsimile kaviĝintaj ŝultroj, pintaj kubutoj kaj pro lia ĝenerala maldikeco. Sed ili ankoraŭ ne havas stiriston. Ĉirkaŭ noktomeze alvenis Pepi la Pirato kun kelkaj unuarangaj homoj. Ŝi bone elektis ilin, ĉar inter ili estis la eminenta Sveda Okso kaj ankaŭ Harry la Striovizaĝa, kiu estis bonega radiisto. Li ricevis la epiteton „Striovizaĝa” pro sia tranĉvundita vizaĝo. Ankaŭ la aliaj estis samtipaj homoj.
— Sed ni ne havas stiriston — kriis Pepi la Pirato, kaj ŝi frapis sur sian femuron tiel forte, ke eĥis la ĉirkaŭaĵo.
— El la labor-perista agentejo ni ne bozonas homon… — murmuris Jimmy.
— Mi direktos tiun kariolon…
Ili ĉiuj turniĝis. Stranga, okulfrape belvizaĝa homo staris proksime, apogiĝante al kolono de lanterno. Li ĵus finis al rulumon de cigaredo, salivumis la paperon kaj tir-bruligante la alumeton sur sia pantalono, ekfumis.
— De kie la infero li venis ĉi tien? — miregis Pepi la Pirato.
— Kupro-grafo! — diris Jimmy la Ĝisorela kun modera entuziasmo. Vane, li ne ĝojis, ke tia belvizaĝa dando krucas la vojon de lia kariero. Ĉar Kupro-grafo estis fama belulo en la havenoj. Kaj kiel hispano (ĉar li asertis, ke li estas hispano), komprenis la pitoreskan elegantecon. Liaj hirtaj, buklaj, ruĝaj haroj, la bronzkolora, interesa vizaĝo, belege akrakoloraj, bluaj aŭ ruĝaj, silkaj kolŝirmiloj, la bunte kvadratitaj aŭ flavaj silkoĉemizoj, la streĉaj, larĝaj ŝuoj, la bonkvalita ŝam-pantalono, la larĝa rimenzono kun granda buko, kaj ne lastvice lia muskola, svelta staturo, ĉio ĉi estis po unu splito en la okuloj de Jimmy la Ĝisorela. Korme li ankoraŭ kantas, gitaras eminente, dum lia akresona ridado tiel pompaj perlosimilaj dentaroj konkurse briladis kun lia fajra rigardo, ke la koro de tiu virino estu el ŝtono, kiu ne ĵetus sia al lia kolo je la unua vido. Ne parolante pri tio, ke li jam estis kapitano, stiristo, maŝinisto, velestro, kaj en ĉio li estis unuaranga.
— Ĉu vi venus kun ni?… — demandis Jimmy la Ĝisorela malbonhumore.
— Se mi diris tion.
Kaj li jam alridetis al Pepi la Pirato, ke sur lia vizaĝo aperis afablaj, impertinentaj sulketoj. Nu sed li ne estas el butero.
— Ĉu vi estas bona stiristo?
— Ne kompromitu vin, Pepi — rimarkis Hugo la Nenifarulo. — Li reveturigis la ŝipon Hurikano kun rompiĝinta kompaso el la polusa regiono.
— Do venu kun ni. Mi estas Pepi la Pirato… Nu! Ĉu vi volas mordi mian manon?
La „kapitanino” subite fortiris sian, sed dume ŝi ruĝiĝis.
…Sekvan tagon antaŭtagmeze, post la kargado, la ŝipo Blinda Patro Via malankris kaj ekveturis plenvapore al sudoriento.
Ties vojon, eble la maristoj tute ne konjektis tion, ke tre altrangaj personoj atentis maltrankvile kaj kun atendo.
Ĝi elsendis radioinformojn de la insuloj Samoa kaj Fiĝioj al la admiralejo, poste ili raportis triumfoplene, ke ili preterveturis kvar gradojn la kabon Blount.
Pasis kelkaj tagoj… Cent kaj cent radiostacioj serĉis la elsendojn de la ŝipo Blinda Patro Via… Vane!
La vaporŝipo ne plu dissendis vivsignalojn el trans la kabo Blount. Ankaŭ la tria ŝipo malaperis sur tiu ĉi mistika parto de la oceano…