158253.fb2
En la kajuti Milton rericevis sian ostoplateton, kaj Pepi la Pirato montis similan al li, laŭ kio la kapitanino estas neniu alia, ol lia kolegino n-ro 22 en la Sekreta Servo. Ĉe la usonaj esploristoj.
La du korporacoj estis preskaŭ unu organizaĵo ĉe la anglosaksaj potencoj. Vere ŝi edukiĝis sur ŝipo, sed poste ŝi vizitis ankaŭ universitaton.
La virino cigaredis kaj rigardis Kupro-grafon kun apenaŭ kaŝita malestimo.
— Ĉu vi koleras, fraŭlino Pepi… Cunesburry? — demandis la stiristo mallaŭte.
— Mi nur malestimas vin — ŝi respondis severe. — Vi devintus ĵeti min en la maron!
— Vi pravas! — li respondis kun sincera kulposento. — Sed pardonu min, sed mi ne povis fari tion… Rigardu en la spegulon, kaj vi trovos senkulpigon pri mia facilanima ago.
— Kiu vi estas efektive? — demandis la kapitanino duon-ŝerceme, responde al tiu defia voĉo. — Ĉu korvet-kapitano Winter, aŭ Kupro-grafo la apaĉo?
— Nek mi mem scias tion — konfesis Milton Winter sincere. — Ofte ĝi estas suspekta ankaŭ por mi. Precipe, kiam mi devas partopreni la lacige enuajn, posttagmezajn te-trinkadojn de la admiralejo en mia malkonforta uniformo. Tiam mi vere sentis tiel, kvazaŭ Kupro-grafo enuus ĉi tie en la pseŭdovestaĵo de korvet-kapitano Milton Winter.
Ŝi devis ridi pri tio, kiel li rakontis ĝin tre malgaje.
Mi ŝatus scii, kiel vi opinia spri la ŝipo André de Rémieux? Demandis la virino. — Laŭ mi la potokanajloj de Radzeer faris ion al la pasaĝeroj. Eble ili murdis tiujn.
— Mi ne kredas — respondis Kupro-grafo, kiel spertulo. — Ili ne estas tiaj knakboj. Ili ĉiam faras ian friponaĵon, sed esence ili estas fidelaj. Se la asekura societo dungis ilin por gardi la pasaĝerojn, tiam eble ili batos iun el ili, aŭ malaperas kelkaj, valoraj objektoj, ĉio ĉi povas okazi facile, sed ili ne estas tiaj knaboj, kiuj forĵetus la honeston da la rabistoj… Ili ĉiuj estas miaj bonaj amikoj.
— Ĉu vi ne pensas tion, ke iu alia potenco aĉetis ilin? Eble diskoniĝis, ke oni trovis mangan-ercon sur la insulo Incognita Archipel. En la nomlisto de la pasaĝeroj certe estas legebla kelkaj subite emeretigitaj militistaj fakuloj… Ĉu vi ne pensas tion?
Kupro-grafo mediteme trinketis sian teon:
— Ĉu vi jam aŭdis ion, fraŭlino Cunesburry, pri Fred la Malpura?
— Ĉu vi pensas pri la Kapitano. Mi scias tiel, ke li estas repektinda, malnova mristo…
— Ĉu respektinda?… Hm… Li indas ĉion, sed respekton?… Nu egalas. Li do estas tre saĝa homo. Kiam oni komisiis min pri la afero de André de Rémieux, mi vizitis la maljunulon, sub kazerno, en lia privata loĝejo. Li ne estas tro babilema dando, sed mi havas bonan kontakton kun li, kaj li diris kelkajn vortojn pri la afero. Tenu vin forte, fraŭlino Cunesburry: la solvo de la enigmo estas ĉe Jimmy la Ĝisorela! Li estis sur Radzeer, kiu akompanis André de Rémieux-on, li iel revenis de Cape Blunt, kaj li pensas, ke oni ne scias tion pri li.
— Sed se vi sciis tion… kial vi ne arestis tuj Jimmy la Ĝisorelan?!
— Tio estus sencela, oni povas dispecigi Jimmy la Ĝisorelan, li ne dirus eĉ unu vorton.
— Kian planon vi havas?
— Ĉu mi diru tion sincere? Ankaŭ laŭ mi ia friponaĵo okazas trans Cape Blount, senkonsidere ĉion, la persono de nia unua oficiro estas garantiaĵo pri tio. Mi sentas tiel, ke la Kapitano tial transdonis la komision al li, ĉar li volas scii, kion li faros, kaj li iel sekvas ilin…
— Sed… — miris la virino — sur la vasta oceano eĉ spuro de ŝipo ne estas videbla dum tagoj!
Milton Winter rigardis en la okulojn de Pepi la Pirato:
— Krom Jimmy la Ĝisorela mi estas la malplej superstiĉa homo sur la maro. Sed mi pensas pli verŝajne, ke ni pli frue vidos la Verdan Vizaĝulon, kiel li sidas sur la Suda Kruco kaj flutas, ol la malnovan ŝipon Hountler, sur ties ponto kun Fred la Malpura, se li ne volas tion. Kaj li frapetis la manon de la kapitanino, kion ŝi, ekmeditante pri la problemoj, ŝajnas, ne rimarkis, ĉar ŝi toleris ĝin trakvile.
— Bonvolu diri — ekparolis Kupro-graf subite. — Efektive kial vi vangofrapis min, ke mi sentis sonoron en mia orelo? Ĉu?!
— Ĉar.. ĉar vi ofendis min — ŝi respondis fajroruĝe, — ke… por la patrujo, por la Servo… vi povas fari tiel grandan oferon, ke… vi amkonfesas al mi! Ĝi estis granda impertinenteco!
— Ĉu vere?… Hm… Mi dankas la informon. — Por sekundo li malaperis, ŝovinte sian vizaĝon en la te-tason, poste li denove rigardis kolere en la okulojn de la virino: — Nu, mi tute ne meritis tiun vangofrapon! Notu bone, ke mia amkonfeso estis la esprimo de miaj civilaj sentoj! Tiel do mi petas kontentigon pro via korpa puno!
…Ni ne scias, kiel okazis ilia intertraktado, ĉar d-rino Irena Cunesburry estis doktorino de juro, ni povas supozi pri ŝi tiom da juremo, ke la maljustan baton, kiu estis merita ankaŭ al Pepi la Pirato, ŝi korektis per kontentigo, deca al viro. Ĝi devis okazi tiel, ĉar ili ankoraŭ longe restis kune apud la te-tasoj, kaj poste ili apenaŭ parolis pri la Sekreta Servo…