158253.fb2
La granda mokincito komenciĝis trans la kabo Blount! Kvazaŭ vere ia malbeno peziĝus ĉi tie sur la ŝipojn. Matene la radiisto Harry la Striovizaĝa diris la Pepi la Pirato, ke la radioelsendilo ne funkcias. Kupro-grafo kaj la kapitanino, se ili ne estintus eksterordinare discipinitaj, ili rigardintus al Jimmy la Ĝisorela. Tiel ili venigis la mondfaman muntiston Vasiĉ-on el la motorejo. Foje li sidis en la malliberejo tri jarojn nur pro muntado.
La atmosfero fariĝis iom moroza. Kia stranga afero ĝi estas? Ĝuste ĉe Cape Blount mutiĝis la radio de la du perdiĝintaj ŝipoj. Tiuj homoj vere timis nenion. Neniu el ili estintus nevoza, vidinte la nigre kirliĝantan nuboamason de la ciklono, turbulanta sur la marsurfaco ĉe la rando de la horizonto. Ĝenerale, kion ili vidis, tion ili ne timis, ĉar ĉiufoje suririnte ŝipon ili devis kalkuli tion.
Sed kion ili ne vidis kaj tamen sentis aŭ konjektis, ĝi kaŭzis angoron en ili. Tio estas komprenebla. Ĉiam esti inter la ĉielo kaj la terure vasta surfaco de la maro, sur eta, fumon eliganta, timige malgranda, artefarita ĉarpentaĵo oni lernas duonhisi la flagon de sia prudento antaŭ la nekonataj metafizikaj fenomenoj.
Jimmy la Ĝisorela atentigis siajn kunulojn kun tromemfida superemo, alproprigita de aplombaj kapitanoj, ke ili gardu sian trankvilon. Muki la Ostoza gratis sian kapon, kraĉegis kaj reagis jene: „Absolute neniu demandis vin, kial do vi buŝaĉas?”
Kaj aperis Vasiĉ la Ruĝharulo, sur siaj kurbaj kruroj, li preskaŭ ruliĝis irante. Nur liaj makzelo, simila al tiu de gorilo kaj lia hoka nazo, kurbiĝanta super liaj lipoj havis imponan grandecon sur la tute malalta homo. Cetere li plie ŝajnis ĵokeo, ol maristo. Sed kiam la eksterordinare malalta homo kelkfoje vangopfrapis iun, tiu konsideris lin plie cirka giganto pro sia mirego.
Aliĝante al la konstato de Muki la Ostoza, ekparolis Bill la Nodulo:
— Unuavice tial vi ne buŝaĉu, ĉar vi havas la malplej multe da kaŭzo al tio.
— Prave! — aldonis Hugo la Nenifarulo. — Vi, la Kapitano kaj Kupro-grafo veturis sur tiu ĉi parto de la maro per la pesto-ŝipo!
Jimmy la Ĝisorela indigne, samtempe atakeme plenbolovis sian torakon laŭkutime:
— Kion vi fabelas? Ĉu vi estas superstiĉaj? Cetere, se iu havas ian problemon kun mi, tiu venu pli proksimen!
Dume Vasiĉ demetis sian jakon por ekscii la kaŭzon de la perturbo, grimpinte sur la radioturon. Bill la Nodulo staris vid-al-vide al li, kaj preninte lian brakon, li tiris lin al si:
— Ĉu via asertas tion, ke vi ne partoprenis tiun aferon, kiam Fred la Malpura, Jimmy la Ĝisorela kaj la personaro de Radzeer sur la pesto-ŝipo, kiun vi devintus forbruligi, vi navigis sur la maro de la Verda Vizaĝulo?
— Unue lasu mian brakon libera, ĉar mi piedbatos vin! — respondis la Ruĝharulo. — Due ĝi ne estis vera pesto-ŝipo, ĉar Fred la Malpura trompis iun per tio, kaj li kostruis falsan, enkaviĝintan riparon sur la flankojn de Radzeer. Ĉio ĉi estis la tuto — li finis trankvile, kaj ĉar Bill la Nodulo eĉ nun prenis lian brakon, li vangofrapis lin tiel, ke li renversis ankaŭ Jimmy la Ĝisorelan.Vasiĉ ne estis batiĝema homo, sed li atribuis gravenon al tio, ke oni konsideru liajn avertojn. Kupro-grafo kaj Jimmy la Ĝisorela nur tre malfacile povis reteni Bill la Nodulon, kiu kompreneble volis ataki Vasiĉ-on.
— Fin ja ni devas vidi klare tion, kio estis, ĉar nun ĝi ne estas ludo infana — diris Harry la Striovizaĝa, kaj la moroza etoso tute ne sereniĝis post la vangofrapo.
La ŝipo navigis sur la maro de la Verda Vizaĝulo, se ni volas esprimi tion pli precize, ili estis en la nekatrografebla regno de la subakvaj koralrifoj, atoloj, kies formacio konstante ŝanĝiĝis.
— De kiu vi aŭdis, ke Radzeer iam navigis ĉi tie kun Fred kaj kun mi — demandis Kupro-grafo, konforme al la vero nominte ankaŭ sin mem, unuparte li fari konvenan kontraŭlaron kun Jimmy la Ĝisorela kaj kun Vasiĉ, aliparte li volis ekscii la kaŭzon de la suspekta, panika humoro.
La Sveda Okso, kiu estis grandega, diktrunka, relative trankvila homo, en la sinistra atmosfero ankaŭ li mem estis sub la influo de la okazaĵoj. Li donis la respondon al la stiristo.
— Wagner hieraŭ rakontis la tutan aferon, kaj vi devintus atentigi nin.
— Bravo, strovaĉek! — kriis sinjoro Wagner, kiu pro ia enigma kaŭzo troviĝis en la gvatturo kune kun la pordo. — Jes, vi devintus atentigi ĉiun pri tio, ke mi rakontos ĝin… Jes, sur la femal-noma ŝipo estis skribite: „Kio estas al vi Wagner?…”
— Nun vi aŭdis ĝin! Tiu frenezulo forgesas eĉ la nomon de la ŝipo, kiun oni nomis pri li. Sur la falsan riparon de Radzeer ni skribis per grandaj literoj kiel ties nomon: „Kio nova, sinjoro Wagner?” — kriis Kupro-grafo. -El tiu homo jam de jaroj parolas la brando, kaj nek li mem scias, kion li diras…
— Nun temas ne pri mi! Ĝravas, ke ili komprenas! — kriis Wagner el la gvatturo, kaj li tuj komencis kanti arion el la opero Karoo Aso.
La du grupoj staras unu kontraŭ la alia, iome-duone jam malamike, kiam aperas la kapitanino:
— Mi aŭdis la tutan historion — ŝi diris trankvile. — De nun rakontu ĉie, ke Pepi la Pirato ne estas leporkorulino, kaj ŝi restis sur la ŝipon preterlasinte eĉ la kapon Blount. Sed ŝi permesis al la viroj returniĝi, se ili volas, kaj forlasi la ŝipon en la plej proksima haveno.
Ĝi estis plen-trafo. Ĉu disvastiĝu pri la Sveda Okso, Hugo la Nenifarulo, Bill la Nodulo kaj pri la aliaj, ke ili timas servi plu sur tiu ŝipo, sur kiu virino restis plu? Ĉesis la grumblado. Kupro-grafo kaŝe premis la manon de la virino. La aliaj murmurante iris fari sian laboron, kaj Vasiĉ la Ruĝhara, kiel ia simio, grimpis sur la radioturon kaj revenis post mallonga ŝaltado:
— Ia grandega fregatbirdo aŭ mevo implikiĝis en la kadron de la radioanteno, kaj ĝi difektis per sia baraktado la kablaron kaj ĉion. La radio do estas difinitive ne uzebla.
— Kia malbenita, grandega birdo povis esti tie? — murmuris al Sveda Okso.
— Ĝi estis malofta birdo laŭ la plumo, tio certas — respondis Vasiĉ kaj iris fari sian laboron. Aŭ li atendis Jimmy la Ĝisorelan sur la malluma koridoro de la ferdeko kaj mallaŭte diris: — Jimmy… Tian birdon, kiu estis tiu radio-difekta birdo, nek mia prapatro vidis. Mi malsuprenportis ties plumon…
— Hm… Kian plumon ĝi havis?
— Fontoplumon!.. Je mia honoro! Jen vidu, ĉar vi vidis tian nek en kolektaĵo: fontoplumo. Kun inko! — Kaj li transdonis al Jimmy la Ĝisorela lian propran fontoplumon. Post mallonga paŭzo li diris moroze: — Mi estas en la tuta friponaĵo duone.
— En kiu friponaĵo vi estas?
— Mi ne scias tion. Sed mi estas en ties duono, vi povas esti certa pri tio. Ĉar, se matroso estas tiel idiota, ke la kablo eltiras la fontoplumon el lia supra poŝo, kiam li difinitive difektas la radion, li do partoprenigu ankaŭ aliulon duone.
…Kion fari al tiuloj? Alian partneron devigis la sorto al li. Pro lia vanteco. Li mutigis la radion, por ke la atendo estus pli granda, ĉar jam la trian fojon sammaniere mutiĝis la radiodissendo, preterveturinte kabon Blount. Cetere li povis meditadi en si mem anime pri tio, ke Kupro-grafo kaj Pepi la Pirato komprenas bone unu la alian, kaj se eblas, ili flustradas kune en iu malluma angulo de la ferdeko. Hunda afero estas tiu negoco, jen kio al li mankis.
…Ekmateniĝis belega, serena tago, kiu signifis la plej grandan surprizon kaj la plej timigan enigmon en la vivo por ĉiu rolulo, inkluzive ankaŭ Jimmy la Ĝisorelan, rilate la aferon. Antaŭtagmeze tri diversaj rigardoj esploris la horizonton kun la sama penso.
Pepi la Pirato scivoleme.
Kupro-grfo atendeme.
Kaj Jimmy la Ĝisorela kun iom da suspekto.
La kapitanino pensis pri tio, ke nenia Fred la Malpura povas estis en la proksimo, eĉ unu fumstrio ne videbliĝis ĝis la vidlimo. Kupro-grafo pensis pri tio, ke Fred la Malpura certe estas en la proksimo, iom malantaŭ la horizonto. Jimmy la Ĝisorela kompreneble gurdis en si mem la eternan refrenon: „Ĉu implikas la Kaptitano ankaŭ nun ie, aŭ li ne implikas?”
Sed ili vane rigardis, vane pensadis: la akvo kaj la ĉielo ne respondis, ĉar tiuj jam delonge kamaradas kun Fred la Malpura.
Kupro-grafo ne povis forlasi la direktilradon. Svarmis la rifoj, eĉ la fruaj heroldoj de la arkta somero: ankaŭ kelkaj deŝiriĝintaj glacimontoj naĝis jam ĝis la ĉirkaŭaĵo de la kabo Blount.
Tre malproksime, ĉe la sudorienta horizonto videbliĝis malluma strio. Tie estas Incognita Archipel, kie la ŝlosilo de la enigmo atendas la pasaĝerojn de la ŝipo Blinda Patro Via kaj nerekte la tutan mondon. Mi ne diras, ke indiferente palperbrumis tiuj sovaĝaspektaj homoj al la ĉiam pli grandiĝanta strio, sed ilia animo, krustiĝinta en danĝero ege atendis la sekvajn okazaĵojn.
Posttagmeze je la l6-a horo kaj 30 minutoj iu kriis el la gvatturo:
— Je mia honorvorto, tie estas fumtubo!.. Stranga fumtubo! Ĝi elkreskis el ia ŝip-grajno!
— Ĉiu vidis tra la binoklo, ke fumtubo altiĝas sur la insulo, aŭ sur la terlango, apartenanta al ĝi, kiun kovras verda algo kaj abunda plantaro ĝis la bordo.
— Mi opinias — diris Kupro-grafo, — ke iu ŝipo surrifiĝis tie, kaj ĝi estis kovrita de klematido. Ĝi ne estas Radzeer, ĉar la fumtubo de la kirasŝipo estas malpli dika.
Posttagmeze je la 17-a horo miranta kanto aŭdiĝis el la gvatturo:
— Je mia vivo, io svarmas ĉirkaŭ la fumtubo!
Je la 17-a horo kaj 10 minutoj pordo defalis.
Je la 17-a horo kaj 11 minutoj kelkaj velkintaj floroj falis post ĝin.
Nun jam ankaŭ la kaŭzo de la svarmado videbliĝis klare. Kolubroj, infuzorioj kaj amaso da abomenindaj bestoj, kaŝiĝantaj en la akvoharbaĉo kovris la terlangon…
— Ĝi estas nova atolo — diris Kupro-grafo. — Malgranda marfundo sur la surfaco.
— Sed kiel troviĝas la ŝipo en ties mezo? — demandis Vasiĉ la Ruĝharulo…
Nenio komprenis tion. Aŭ, kiu komprenis, tiu rapide iris por fari kontrolturneon, portante brilajn, ledajn gamaŝojn.
Jam aŭroris. La ŝipo Blinda Patro Via manovris en la proksimon de la terlango kaj ankris, kiel eblis, sen la danĝero de surgrundiĝo. Kupro-grafo, Jimmy la Ĝisorela kaj Muki la Ostoza, kiu estis la ferdekestro, ekiris por skolti. Ili metis hakilojn, reflektoron en impregnitan sakon kaj kunportis akvon en la boato.
— Unue ni rigardu, kie estas Radzeer — diris Kupro-grafo, remante al la bordo. Ili ĉiuj aprobis lian proponon.
Ili vidis bone la riparon, mergitan en la ŝlimon, kovritan de admirinde verderdaj akvoplantoj, dume ili ĉirkaŭnavigis la terlangon, remante laŭlonge de la koralrifo. Ĉe la fino de la ŝero aperis insulo kovrita de ekzotike abunda, plata magmorokaĵo. Incognita Archipel. Tiu atolo estis ĝia subakva daŭrigo, kiu poste elmergiĝis en tragike malbona tempo. Mallumiĝis. Ili elprenis la reflektoron kaj serĉis la krozŝipon…
Ili prilumis ĉiun subplandan lokon sur la terlango. Post nelonge la lumo de la reflektoro ekbrilis sur io…
Hura!
Ili trovis Radzeer-on! Ĝia svelta fumtubo estas klare videbla… Sed la abundkreska vegetaĵo de la marĉo tute ĉirkaŭplektis la krozŝipon mem ĝis la rando de la fumtubo. Ĝi estis pli proksime al la seka insulo, ol André de Rémieus, kaj tiu parto de la koralrifo estis malpli kovrita de akvoharbaĉo, ol aliloke.
— Ili surrifiĝis bonŝance — ekparolis Kupro-grafo.
— Jes!.. — murmuris Jimmy la Ĝisorela kaj turniĝis flanken por serĉi ion, ĉar li ne povis elteni la rigardon de la stiristo.
— Mi ne komprenas — diris Muki la Ostoza, la ferdekestro, — ke ĉi tie, tute proksime al la insulo, kiel ili surrifiĝis.
— Nun kiu estas scivola pri via libera parolado?! — draste alkriis lin Jimmy la Ĝisorela pro sia nekutmia nervoziĝo. — Li volas scii ĉion pli bone!
Ili atingis la krozŝipon. Unue surpreninte siajn gumajn botojn, ili iris al Redzeer, travadinte la akvoherbaĉon.
Surloke evidentiĝis, ke sur la ŝtona, loz-grunda sablo ne kreskas tiel abunde la klematidoj, nek la nombro de la kulobroj estas tiel alta, la marĉo nur duone traplektis kaj okupis la internon de Radzeer, ol tio estis atendebla, vidinte ties eksteran parton.
— Mi ne komprenas nur tion — meditis Muki la Ostoza, — kial ili ne povis liberiĝi de sur tiu plata, loza bordo.
— Ĉu vi ne komprenas?! Kion vi ne komprenas?! — draste alkriis lin Jimmy la Ĝisorela. — Ĉu vi finis navigan fak-universitanon, por ke vi sciu ion pli bone, ol la aliaj?
— Kial vi kriegas?… — defendis sian la ferdekestro. — Se kelkaj homoj fosas la rifon sub la ŝipo, dum fluso ĝi devas derifiĝi.
— Jen rigardu! La Saĝa Muki la Ostoza!.. Ĉu eble vi faras esploron?! — preskaŭ minace Jimmy la Ĝisorela silentigis lin krude-trude. Eĉ helpmaristo sur Radzeer estas pli multa, ol vi! Fosi ne eblas ĉi tie, ĉar… ĉar la grundo estas loza, kaj ĝi niveliĝas kaj… Kaj cetere, kial vi ventolas konstante vian buŝegon?!
Dume densas nebulo kovris la regionon ondruliĝante.
— Nun ni ne kverelu, sed antaŭen! — diris Kupro-grafo.
Ili grimpis sur la ŝipon.
Ili trovis neniun sur Radzeer. Tie kaj ĉi tie kuŝis ŝraŭboj, konsisteroj, lignokestoj… Ĉu eble oni elloĝiĝis el la ŝipo?
Jimmy al Ĝisorela sentis tiel, kvazaŭ peza ŝtono kuŝus anstataŭ sia koro. Kio okazis al siaj amikoj.
Kolubroj, araneoj, akvobestoj svarmi el ĉiu angulo. Poste en la kajuto de la kapitano parte solviĝis la tragedio.
Ĉi tie oni batalis!
Ili timiĝinte retropaŝis ĉe la sojlo, enironte.
Ĉio estis disrompita, frakasita, renversita, kaj sur la disfaldita mapo…
Sango!
Grandega, sekiĝinta, malhela makulo.
Ĉi tie okazis morta lukto antaŭ kelkaj tagoj aŭ semajnoj.
Kupro-grafo malaperis en la amaso da ruinoj kaj ruboj. Li serĉadis kaŭrante kaj detale esplorante ĉion. Fine li rigardadis brun-makulitan, evidente sangan silkopecon.
— Ĉu la indiĝenoj atakis ilin?… — flustris Jimmy la Ĝisorela.
— La insulo estas tute senhoma. Dolĉa akvo ne troviĝas sur ĝi — respondis Kupro-grafo kaj metis la silkopecon antaŭ la lampon.
— Kial do venis tiuj malbenitaj turistoj ĉi tien? — diris la fregat-ĉefleŭtenanto kun estingiĝanta voĉo kaj heziteme palpadis ĉirkaŭ sia gorĝo. Estas vere, ke miasma, grasgusta varmego ŝvebis ĉirkaŭ ili en la peza nebulo, sed Jimmy la Ĝisorela jam en malpli agrabla klimato vangofrapadis gaje dum sia tuta vivo. Sed nun temis pri tute alia afero… Ke oni draste traktis la knabojn, kio estas senduba, iel ĝi pezis lian konsciencon. Kvankam ili decidis komune.
— Eble ia fantomo estis ĉi tie, se vi asertas, ke ne troviĝas doĉa akvo sur la insulo kaj ĝi estas neloĝata — murmuris Muki la Ostoza
— Bedaŭrinde okazis malpli bona afero… Ĉu vi scias, kio ĝi estas?
Jimmy la Ĝisorela rigardis la koloran silkopecon kun strangaj desegnoj, kaj li opiniis jene:
— En la kortego oni vestas malpli grandajn lampojn tiel, por ke ĝi ne nocu, kiam la reĝo legas.
— Iu el la kanboj deŝiris tion de sur la atakanto — klarigis la stiristo. — Ĝi estas supra kitelo. Kio signifas tion, ke Huang la Drako aŭ Wu-Peng antaŭflaris la planon de Robinson-oj.
La menciitaj personoj estis famaj piratoj de la Sudmaraj insuloj. Ili kontrabandis armilojn de jardekoj, komisiite de iuj aŭ aliaj interesitoj, ĉar preskaŭ neniu sciis precize, ĉu iu moderna rabist-bando estas dungita de ili aŭ fare de la amalmiko, tial ili malofte pagis pro siaj fiagoj.
— Kion ni faru nun? — demandis la ferdekestro. — Damne, ke nek tiu radio funkcias.
Jimmy la Ĝisorela glutegis kaj ĵetis patromurdan rigardon al Muki la Ostoza. Sed li diris nenion.
— Kompreneble ni traserĉos ankaŭ la ŝipon André de Rémaieux — diris Kupro-grafo.
Ili enboatiĝis denove. Ili intense remis en la grandega kloŝo de la pezaj, putraj, fiŝodoraj nebul-vaporoj. Ili ne vidis eĉ ĝis sia nazopinto. Ili surbordiĝis nur trafe-maltrafe apud la terlango, proksimume ĉe ties mezo, kie ili povas travadi al la vaporŝipo. Ili tiris la boaton sur la bordon kun sinistra antaŭsento.