158253.fb2
La malseka vetero estis forpasanta. Proksimume dutaga, senĉesa varmego bruligis la insulon, sed bedaŭrinde ankaŭ la terlangon, kiu antaŭ nelonge estis ankoraŭ marfundo. Sur la atolrifo, abunde fekundiĝanta pro la maturiga sunbrilo, naskiĝis strangaj, pli kaj malpli grandaj monstroj. Kun nekredeble granda fortostreĉo ili baraktis tra la sinkema grundo, plena de flakoj, eĉ tio ne sciante, ĉu ili vojeraris aŭ ĉi-direkte estas la viktimoj de la stanga katastrofo.
Dume la nebulo komencis disiĝi, kaj tiel la manlapo tamen malkovris antaŭ ili la ĝustan vojon. En gumbotoj, per tranĉilo kaj hakilo ili provis antaŭeniĝi en tiu vere vigliĝinta infero. Kolubroj, araneoj, polipoj kaj eĉ pli multe malicaj, disbranĉiĝintaj, grimpantaj, klematidaj marĉ-plantaĵoj ŝiris, retiris ilin, kaj kelkfoje ili mergiĝis en la marĉon de la freŝa rifo ĝis la rimenzono.
Alveninte al la duone sinkiĝinta ŝipo André de Rémieux taŭzite, en finlaciĝinta stato, ili iomete prenis spiron. Ilia vizaĝo sangis, kiel buĉita viando pro la zumantaj moskito, flugantaj densege svarmantaj.
La vapoŝipo preskaŭ allogis per sia ombra interno la pramondon, reviviĝintan el la akvo. Ili stublante klopodis suriri la ferdekon tretante sur reptilioj, serpentumantaj inter la plektaĵoj, kiuj fuĝis disen de antaŭ la lumo de la reflektoroj, por fari provizoran esploron. La abomeninda, parazita mondo de la marĉo okupis la vaporŝipon, kiel pompan hejmon.
Ili trovis nek vivan, nek mortintan homon same, kiel sur Radzeer.
— Kiel ili volis agaĉi ĉi tie dum unu jaro, sen akvo? — demandis Muki la Ostoza.
— Ili havis distililon — diris Kupro-grafo.
— Ĉu ĝi estas tia malsano, ke oni ne povas trinki akvon per ĝi? — demandis la ferdekestro kun kompato.
— La distililo — klarigis Kupro-grafo nevoze — servas por fari dolĉan akvon pere de distilado kaj malvarmigo el la marakvo.
— Mi konas ĝin — respondis Jimmy la Ĝisorala. — Mi ŝtelis ŝipon antaŭ du jaroj, ankaŭ sur ĝi estis tia refreŝiga aparato.
— Se ne estas espero, tamen ni devas scii certecon — diris Kupro-grafo. — Ni ekiros por traserĉi la insulon.
Ili havis ankoraŭ tri mejlon da vojo sur la rifo ĝis la insulo tra la groteska infero, elmergiĝinta el la marfundo. Laŭ la unuanima aserto de la multe vidintaj viroj, ili neniam forgesos tiujn kelkmejlan vojon ĝis la vivofino.
Dume la nebulo difinitive malaperis, kaj la tri homoj fine atingis la randon de la atolo, la densan park-arbaron. Ĝi signis tion, ke la insulo kuntuŝiĝis kun la maro ĉi tie antaŭ la elmergiĝo de la koralrifo. La park-arbaro ŝajnas netrapenetrebla ĝangalo ĉe la rando de la seka tero. Sed kelkaj hakilbatoj, unu-du frapoj per la tranĉilegoj, kaj la densejo finiĝas. La tuto estas nur mallarĝa, duoncirkle borderanta ĝangalo. Ĝi estas densa, sed ne profunda. Senpere malantaŭ tio estas jam la ordinara, malpli densa vegetaĵaro. Ĝi estas nur iom da gustumaĵo, elkreskinta en la najbareco de la maro, konsistanta el la humo de la mortrintaj fiŝoj kaj putrintaj algoj, manglo-arboj, malsekaj radikoj, diseriĝantaj, renoviĝantaj dum jarcentoj.
Akvo kaj kadavraĵo, putriĝo kaj varmego: la prahumo de la vivo ankoraŭ troviĝas ĉe la tropiko en tiu densa, bolanta stato, el kiu devenis ĉiu nuna vivo. Ĉi tie sur la rando de la atolrifo ankoraŭ estas videbla por scivolemaj homoj la kreanta tragedio aŭ la morta farso de la naturo.
Belega nokto sekvis la subite alvenintan kaj rapide malaperintan nebulon. La leviĝanta luno iom post iom prilumis la vulkanajn, brilajn lafoŝtonojn, la pitoreske abundkreskajn safranojn, hibiskoj kaj lianoj inter la fantaste altaj mimozheĝoj. La rigardo de Jimmy la Ĝisorela haltis sur kelkaj tute rektaj, altkreskaj palmoj.
— Ĉiuokaze mi grimpos sur iun el tiuj — li diris al siaj kunulo.
Neniu kredis, ke iu estas vivanta el la ŝipkatastrofon suferintoj. Ili serĉis la malaperintoj, nur obeante al sia konscienco. Jimmy la Ĝisorela demetis siajn ŝuojn, maldekstramane li ĉirkaŭprenis la arbon, en sia dekstra mano li tenis la hakilon kaj grimpis… Post ĉiu movo da etapo li batis la hakilon en la humida, glata trunko de la arbo. Nek la plej vigla malajano povintus fari tion pli lerte. Unu minuto, kaj li malaperas en la kolrompa alteco, inter la verdaj arbofolioj…
La luno prilumis bone la regionon. Li ĉirkaŭrigardis singarde kaj…
Li ekkriis mallaŭte!
La sekreto solviĝis! Li vidis fajron en la norda fino de la insulo, kaj kelkajn tendojn. Etaj homfiguroj kuiris ion en grandega kaldrono, kiuj portis larĝrandan ĉapelon. Ili bivakis malantaŭ barikado de amasigitaj ŝtonegoj, vid-al-vide la rokmuro. En la roko, duonalte sub la pinto estis groto. Kaj du longaj tuboj videbliĝis antaŭ la groto. Tiuj povis esti nur maŝinpafiloj!
Regula blokado.
La sieĝitoj plej verŝajne estas la rifuĝintoj de la surrifiĝinta ŝipo kun la maŝinpafiloj de Radzeer!
Kaj tiu tendaro apartenas al la bando de iu firpona pirato. Ili tenas sin reciproke ŝakita. Neniu scias de kiam? Li glitis de sur la arbo rapide kaj diris la situacion al siaj kunuloj.
— Ni reiros al la ŝipo — diris Kupro-grafo. — Ni venigos la homojn ĉi tien kun la armiloj.
— Prave! Se ni atakos la bandon el flanka direkto, kaj la knaboj havas tiom da saĝo, ke ili trabatu sin eksteren, eble ni povos venki la friponojn. Ĉu ili estas multe?
— Sufiĉe multe, ke ili forbrulu… — murmuris Jimmy la Ĝisorela.
Ilia vojo estis facila reirante, ĉar ili rapidis al Radzeer, staganta pli proksime al la bordo. Sur ĝi estas sufiĉe da boatoj, ili nur devas forigi la enloĝantojn.
Tion ili faris rapide! La luno subiris kun kreto-kolora ardo… Malluma, sed klara nokto kovris la oceanon.
Post unu kaj duonhoro ili atingis sian celon kaj grimpis denove sur la krozŝipon. La surakvigo de boatoj bezonis nur kelkajn minutojn. Nek la ledan sakon ili forgesis. Elprenu la reflektoron!
…La lumfaskoj en larĝa duoncirklo traserĉis la trankvilan surfacon de la maro por trovi la ŝipon Blinda Patro Via. Unue el dekstra direkto maldekstren, poste el maldekstra direkto dekstren dancis la lumfaskoj…
Poste per maltrankvila zigzagado, dekstren-maldekstren kaj ankaŭ el alto por lumi pli malproksimen… Nu? Kio okazis? La tri homoj sidis en la boato konsternite.
Sur la vasta, malluma oceano ĝis la reflektoro lumis, neniu ŝipo estis videbla!..
La ŝipo Blinda Patro Via malaperis!