158253.fb2 La retrovi?inta kroz?ipo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

La retrovi?inta kroz?ipo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

Deksesa ĉapitro

La trupo, kuratakanta eksteren komencis batali laŭ la strategio, kiun rakontis Tulipo. Batali, kiu ŝajnis senespera. Rok-spadu kondukis duflanken sur herbokovrita tereno de la enirejo de la groto. Sur tiuj du spadoj kuregis malsupren la sieĝitoj. Antaŭ la groto iu maŝinpafilo pafis la piratojn, kies po unu pli granda grupo kuregis renkonta al ili, konstante pafante por mortigi ilin, antaŭ ol ili povus ating la malpli facile kontroleblan terenon de la norda ebenejo.

Sed atingonte tien, tra la hajlo de la maŝinpafado ambaŭ grupoj, ĉe la fino de la okcidenta kaj orienta rok-deklivo komencis konstrui baraĵon el ŝtonoj, kuŝantaj dise.

La luno eĉ nun larĝe prilumis la terenon ĉirkauŭ la rokego. Iun grupon gvidis la Ĉefkuracisto, kiu estis la kapitano de Radzeer, la alian Vanek la Dornharaulo.

— Kie estas la rezerva katroĉzono? — spiregis Klabo apud la maŝinpafilo.

Ili forgesis ĝin ĉe la groto. Tio estas granda problemo. Ili maŝinpafilo mutiĝis. Kiom eblis, ili pafis per pistolo, eĉ Charley la Lunmiena per fusilo pafis la kuratakantojn, sed ŝajnis, ke per tiu sporada pafado ili ne povas reteni la piratojn.

La grupon de Vanek la Dornharulo unuavice gvidis kapitano Dorian, iu el la turistoj. Havante la bezonatajn rezervajn katroĉzonojn, ili faris ne alirebla la improvizitan baraĵon, kiun faris la pluvtorentoj sur la alia flanko de la rokego. La trupo de la Ĉefkuracisto brave retenis la piratojn, sed en kriza situacio. Parto de la malamikoj certe atingis la baraĵon.

Ili ankoraŭ ne havis mortinton, sed kuglo trafis lamaldekstran brakon de Tendenulo la Fervora, dum li batalis per du revolveroj, inter liaj dentoj li tenis kuirejan tranĉilon, kiel siu-indiano, kalkulante ĉiun eblon.

— Ni retiriĝu! — kriis Klabo…

— Ne eblas! Se ili venkos nin supre, ili pli rapide povos ataki Vanek la Dornharulon el dorsdirekto.

La malamikoj per grandaj kaprosaltoj, fojfoje ĵetante sin dekstren-maldekstren malantaŭ ian ŝirmejon, ili jam proksimigis la baraĵon. Komenciĝis sovaĝa interpafado. Iu fola kuglo puntborderis la orellobon de Petters. Jam multloke kuŝis piratoj vizaĝaltere, kiuj jam neniam plu leviĝos por daŭrigi la batalon. Sed malgranda trupo rapide grimpis kaj ek-eksaltis al la barikado. La lastaj, kelkaj paŝoj jam estis senpripensa, sovaĝa kuratako.

La unuan homon, kiu saltis sur la ŝtonamason, la Ĉefkuracisto batis lin je al kapo per sia maŝinpafilo tiel, kiun li uzis kun stranga decido, kiel batal-adzon, ke tiu pirato refalis kun disfrakasita kapo. Sed en la sekva momento jam du, poste tri homoj kuris sur la baraĵon, ankaŭ tiuj falis en la kontraŭŝturmo de la Ĉefkuracisto kaj Klabo, sed denove kvar-kvin piratoj atakis anstataŭ ili, kaj la situacio jam ŝajnis senespera. Du homoj jam luktis malantaŭ la ŝtonamaso, ĉirkaŭ dek piratoj atingis la rokon, kie nur kelkajn metrojn da vojeto estis inter ili kaj la barikado, kaj dumetra giganto antaŭenkuris el ili, li saltis sur la ŝton-remparon kaj svingis super sia kapo grandegan sabron, rustiĝantan el la historiaj tempoj por bategi per ĝi…

…Tiam per preciza akurateco, de ie el la mallumo, alvenis hakilo rapide, kaj ĝi disfendis lian kranion.

En rapida sinsekvo proksimume dudek-tridek salvo-similaj pafoj deflanke disigis la banditojn, rapidantajn al la barikajo el la direkto de la heĝo, de kie ili ne atendis tion kaj fariĝis sendefendaj.

Poste la maldense restintaj atakantoj komencis kuri, kiel ili povis, serĉante kaŝejon ĉie. Kaj la savantoj elvenis el malantaŭ la heĝo…

Ili rapide taksis la rezulton de la batalo malantaŭ la barikado. Klabo sangis pro forta glavotranĉo, kiu tiriĝis oblikve de lia dekstra brovo tra la nazradiko ĝis la maldektraflanka makzelo, kuglo frotvundis la tempion de la Ĉefkuracisto, kaj pikpuŝo mortigis la hejtiston de la turista vaporŝipo. La alia grava vundito estis la unua oficiro de la ŝipo André de Rémieux. Du matrosoj, kiel eblis en tiu korpopozicio, provis bandaĝi lian grave paftrafitan pulmon.

La Ĉefkuracisto premis nur sian naztukon sur sian tempion kaj gape rigardis la mortkranian, skeletan Charley la Lunmiena:

— Ĉu vi jetis la hakilon?

— Ĉu vi estas blinda? Oni ĵetis ĝin el ekster la barikado, kaj ni ne saviĝu de tie ĉi, se oni ne el la direkto de la heĝo pafis al la friponoj. Sen tio ni ĉiuj estus mortintaj.

— Kiuj do estis tiuj?

— Dume la kvar membra sav-ekspedicio grimpis sur la pado ĝis la barikado.

— Ne pafu!.. — diris iu mallaŭte ekster la baraĵo.

Samtempe dek pafpretaj fusiloj direktiĝis al la voĉo.

— Vivu! — diris la Ĉefkuracisto. — Li estas Kupro-grafo! Kiomope vi estas?

— La tuta inventaro estas ĉi tie — diris Jimmy la Ĝisorela, dume kvar homoj leviĝis kaj saltis rapide malantaŭ la ŝtonbaraĵon. La rokego polvis pro la malfrue frapiĝintaj kugloj, kiel la pirata trupo akceptis la novalvenintojn.

— Ni ekzakte ĉirkaŭrigardis! — spiregis Tulipo.

— Kio estas sur la transa flanko? — demandis la dika Petters per sia ĝena, fajfa, raŭka voĉo.

— La banditoj tute ne povis proksimiĝi al ili, ĉar Vanek la Dornharulo falĉis ilin per la maŝinpafilo — respondis Kupro-grafo… — Estas bone, ke ni penetris tra la heĝo tie, kie vi estis, ĉar se ni ne estus alvenintaj ĝustetempe, jam vivus neniu el vi.

— Ni lasis la rezervajn kartoĉzonojn supre, ceter ili povintus prokimiĝi nek al ni — diris Klabo malgaje, kaj li faris ĉarpion el sia ĉemizo, ĉar la vundo forte sangis ĉe lia nazoradiko. — Kelkajn homojn el ni trafis malbono.

— La kompatinda hejtisto mortis

— Mi pensas, ke nek la unua oficiro vivos ĝis mateno — diris Charley la Lunmiena, kiu komencis purigadi sian armilon.

Ili ĉiuj ŝatintus scii de Jimmy la Ĝisorela, kun kia ekspedicio li alvenis por savi ilin, sed Kupro-grafo, Muki la Ostoza kaj kelkaj ĉeestantaj pasaĝeroj de la ŝipo André de Rémieux rajtis scii nenion pri la afero. Tiel do ili provis esprimi sian scivolemon okule.

Sed ili fariĝis tre malbonhumoraj, kiam post tiuj signifoplenaj rigardoj Jimmy la Ĝisorela fine komencis paroli. Ili eksciis, ke la ekspedicio kaj la ŝipo, senditaj por trovi ilin malaperis senspure. Kaj ili ne povas diveni la enigmon.

Bedaŭrinde ĉi tie estis ĉio tiel, kiel ili pensis. La batalantoj ne havis eĉ unu guton da akvo. Ili lasis la lastan ladbotelon da trinkaĵo en la groto, kie restis du maljunaj scienculoj, unu negra knabo kaj tri virinoj. Ili estis en tre elĉerpita sanstato.

Parto de la enigmo nun soviĝis antaŭ la trimembra „sav-trupo”, kiel la Ĉefkuracisto trankvile rakontis la antaŭaĵojn de la afero.

— Temas pri tio, ke tiuj homoj absolute ne estas turistoj… Ili serĉis ian miraklan ŝtonon ĉi tie, komisiitaj fare de la ŝtato. Nome mangan-ercon. Kaj tio estis la problemo, ke ili sekretadis. Ĝi komenciĝis tiel, ke ankaŭ ni surrifiĝis, dank’ al Dio, bonŝance, ĉe malpli alta bordo, kie estis pli ombre. — Kaj li ĵetis rapidan rigardon al Jimmy la Ĝisorela. — Kompreneble ni tuj decidis iri al la alia ŝipkatastrofo.

— Ĉu vi ne povis subfosi la malgrandan krozŝipon tiom sur la loza grundo, ke la fluso fordrivu ĝin de tie? — interrompis Muki la Ostoza, ĉar li ne komprenis, kiel ĝi eblas. — Ĝi ja apenaŭ balanĉiĝetis sur la rifo.

Multaj homoj alrigardis lin samtempe. Ne tute samtempe. Ne tute amikeme.

— Bonŝance — diris Tendenulo la Fervora kun gala tono, — ke vi ne forgesis kunporti fakkonsiliston pri navigado! Ĉar tiun ni malhavis plej bone.

— Absolute — diris la Ĉefkuracisto al Muki al Ostoza, — kial vi buŝaĉas konstante? Ĉu jam ankaŭ vi estas iu?

— Bone, bone, nur daŭrigu! — diris Kupro-grafo.

Dume mateniĝis, kaj alvenis la varmega suno por turmenti la cetere jam trolaciĝintajn homojn.

— Do — klarigis la Ĉefkuracisto kaj demetis sian kamizolon — nia ŝipo (kion faras Dio!) surrifiĝis sur sufiĉe bona loko. Kompreneble ni tuj vizitis la turistojn, ĉu ni bezonas helpon? Nek tie okazis malbono al la homoj. Poste pasis la tempo. Ni atendis, ke oni trovu nin. Tiuj homoj, inter ili estis kelkaj, maljunaj scienculoj, ne multe komprenas en tiu ĉi loko. Ili esploris la internon de la insulo per martelo, kaj ili havis akvofaran aparaton sur la ŝipo…

— Distililon — aplikis Muki la Ostoza la ĵus lernitan fakesprimon. — Ĝi faras akvon el la maro per forvaporigo…

Li denove ekparolis pro sia malavantaĝo. Charley la Lunmiena, kiu ĵus purigis sian armilon, ĵetis malbonintencan rigardon al li:

— Ĉu vi ne povas reteni vin, ke vi ne buŝaĉu. De kiam vi fariĝis fakulo? Vi atentas ĉion, kiel ĉefinspektoro.

— Kaj ne multpromesa fururo atendas tiun ĉefinspektoron, kiu renkontas nin sur forlasita rifo! — murmuris aldone Tendenulo la Fervora. Muki la Ostoze ne sciis, kial la amikoj malŝatas lin subite, tiel do li provis senkulpigi sin.

— Mi diris nur tial, ke la krozŝipo kuŝis sur la sablo…

— Aŭskultu min! — ekparolis la mortkrania, dumetra Charley la Lunluma kaj levi la kolbon al li. — Kiel la krozŝipo kuŝas sur la sablo, eblas, ke vi scias tion pli bone ol ni. Sed kiel vi kuŝos sur la sablo ĉi tie, se vi buŝaĉos plu, kaj mi ekbatos vin per la kolbo, tio ne estas duba.

Tiam Muki la Ostoza elprenis sian tranĉilon, Kupro-grafo deflankigis la batontan kolbon el la mano de Charley la Lunluma, kaj ankaŭ Jimmy la Ĝisorela intervenis kun ĉiu nervoziĝo de sia koro por gardi la pacon, kaj li vangofrapis Muki la Ostozan tiel forte, ke li ŝanceliĝis inter la malproksimajn arbustojn, kaj fine ilia fulmino kvietiĝis, ĉar ĉiu homo de Redzeer sentis tiun vangofrapon maltrankvili en sia manplato.

Oni diras, ke Muki la Ostoza eĉ nun multe meditas pri tio, kial li ricevis tiun nekredeblan fortan vangofrapon, malgraŭ tio, ke li estas bonvola knabo, sed neniu klarigis tion al li, ĉar la tempo kovris la aferon de Radzeer, rilate la rifon, kiel tiom da aliaj aferoj el la paseo de tiuj sovaĝaspektaj homoj.

— Nu, rakontu plu! — diris Kupro-grafo, ĵetinte rigardon al la tendaro de la banditoj. Estis mateno, la suno varme brili. Tiuj ne moviĝis el malantaŭ siaj baraĵoj. Kial batali? La sekeco faligos en ilian manon sen risko la maturiĝintan frukton pro la akvomanko: la ŝiprompulojn.

— Poste okazis tiel — daŭrigis la Ĉefkuracisto, — ke multaj el la turistoj febriĝis, ĉar ili vane faris lignoponteton, la marĉo kovris ĝin de iu tago al la alia, kaj ili devis trafiki ĉiutage sur tiu abomeninda marĉo de la ŝipo sur la insulon. Tiel ilia plimulto enloĝiĝis en tiun ĉi groton, ni portis la distililon sur nian ŝipon, ĉar ĝi (dank’ al Dio!) surrifiĝis pli proksime al la bordo, kaj de tie kunportis la knaboj la trinkakvonon, faritan pere de forvaporigo — kaj flegme li montris malestime al Muki la Ostoza, — kaj neniokaze pere de transpartiigo. Sed jam estis tiel multaj malsanuloj, ke ankaŭ ni devis labori.

— Kion? — demandis Jimmy la Ĝisorela.

— Ni devas gardi tion, kiel militan sekreton. Ĝi ne estas la unua okazo, ke la Sekreta Servo dungis nin. Ia pentristo divenis, ke tiu certa mangan-erco ekzistas sur la insulo. Kiel mi jam menciis, ĝi rilatas ian teknikan krudmaterialon, kiel la petronfonto, aŭ ekzemple la guano. Ĝi estas bezonata al la armado. Tiuj turistoj ne estas turistoj, sed Sekretaj Servistoj, kaj tiel multe da homoj febriĝis, ke ili devis fidi nin kaj klarigis, en kia ŝtono povas esti mangan-erco. Tiel ankaŭ ni pioĉis kaj fosis, kiel ni kelkaj homoj ekzercis tion dum la belaj tagoj en Sumbava, ĉar oni nomas ĝin en bango-indusriejo laborigo.

— Kaj kelkiuj diras — murmuris Tendenulo la Fervora ironie, — ke la antecedento estas malavantaĝa antaŭa vivo en ŝtata servo. Ili ne multe povintus atingi kun ni sen nia rutino, akirita en Sumbava.

— Silentu! — avertis Kupro-grafo sian kunulon. — Vi parolas pri tiel multe da aferoj, ke ni ne komprenas tion. Ĉu vi do helpis serĉi mangan-ercon?

— Ni pioĉis kaj serĉis ĉi tie. Poste sekvis la surprizatako! Sur la ŝipo André de Rémieux jam estis neniu, sed ni havan malnovan, bonan kutimon, ke gardisto estas ĉiam en la gvatturo en tia ĉirkaŭaĵo. Tiel do ne okazis tute nepreparite al ni la alveno de la friponoj de Huang la Drako. La unuan atakon, kiam ili ankoraŭ kalkulis tion, ke surprizinte nin ili havos facilan laboron, ni rebatis ili tiell, ke multaj ĉarlatanoj rememoros tion ĝis la tago de ilia morto, se tiu dato ne estus jam malprogresa starpunkto ĉe ni. Tiel do nokte ili retiriĝis. Sed ili sciis bone, se mateniĝos, ili ĉirkaŭos nin kaj atakos pli saĝe el du direktoj. Krome ili estas tre multe, ne povis fari nenion alian: nokte ni malmuntis la maŝinpafilojn kaj kunportis ĉion el la ŝipo, kion ni povis. Ni do bele, malrapide, singarde retiriĝis de sur Radzeer, ĉar (dank’ al Dio) ĝi staris avantaĝe sur la rifo, en la groton. Tie ili ne povas ataki nin el dorsdirekto. Komence ni ne havis problemon pri la akvo, ĉar pluvis dum tagoj. Sed ŝajnas, ke sekvis la seka sezono.

La Ĉefkuracisto senspiriĝis. Iom post iom fariĝis sufoka varmego! Charley la Lunmiena, kiu laŭkutime oleumis kaj purigis sian armilon kun benediktana precizeco, finis la sufiĉe simplan historion pri la ekspedicio, kiu implikiĝis en malagrablaĵon.

— Kompreneble la kanajloj elflaris, kio okazis, kaj kiel vi vidas, ili ĉirkaŭis nin, kaj komenciĝis la morta konkuro. Ĉu alvenos pli frue ekspedicio, aŭ alvenos pli frue la seka sezono, kies bruliga varmego forigos nin el la groto?

Kupro-grafo nun frapis sur sian frunton:

— Sankta Dio! Ni ja havis…

— Kion?

— La ladboteloj!..

Muki la Ostoza kaj Jimmy la Ĝisorela ekkriis samtempe.

Ĉar ili kunportis kelkajn botelojn da akvo de sur la ŝipo en la leda sako, sed ili forlasis ĝin survoje. Kaj la ŝvito fluegas sur ili, ilia gorĝos estas seka, kiel tindro. Ili sidis multe pli malesperiĝinte inter la ŝtonoj, sur la glata, brula rokego.

— Nun ni povas fari nenion! — diris Charley la Lunmiena kaj lia voĉo sonis raŭke en sia seka laringo. — Eble vespere iu el ni povos ŝtelumi por akiri akvon…

Li senspiriĝis.

Mortiga varmego streĉis la aeron. Nun revenis kapitano Dorian, kiun oni subite „emeritigis”, por ke li partoprenu la esplordon de la mangan-erco. Li estis en la groto, kie ili lasis la senpovajn homojn kun la lasta akvoporcio.

— Profesoro Hughes — li diris malgaje — jam ne ĝisvivos la vesperon, se ni ne akiros akvon por li. Ankaŭ supre jam elĉerpiĝis la lasta guto.

— Ni tiru loton — proponis Kupro-grafo. — Iu el ni ŝtelumis por serĉi la demetitan ledan sakon. Ni lasis ĝin sur la senarbejo de la okcidenta riverbordo, kie ni renkontiĝis kun Tulipo.

La propono proksimume konvenis ĉi tie al la etika pensmaniero. Kiuj faris eraron, tiuj koretu ĝin. Turniĝis la monero, klakis… Kupro-grafo gajnis kontraŭ Jimmy la Ĝisorela!.. La ferdekestro ĵetas la moneron kaj (la fregat-kapitano jam havas tian bonŝancon) denove perdas. La raŭka Petters malbonintece turnas sin la Muki la Ostoza:

— Li en ĉio estas universitata profesoro! Ĝis iu tranĉos lian sciencon per poŝtranĉilo!..

Dume Jimmy la Ĝisorela malaperis. Li grimpis lerte sub la barikadon. Penetri tra la duoncirkla blokado estas malfacila afero. La duoncirklo ja ne fermiĝas en la proksimo de la rokego, sed densa vepro malebligas ambaŭflanke, ke kiu ajn trairu ĝin nerimarkite. Se iu arbusto ekbruetus, tiam la kuglohajlo de la rabistoj mortigus lin. Ne estas tempon por pensadi. Ĝi estas hazarda ludo. Estu laŭ la danco de l’ ŝanco.

Aŭ malbonŝanco. Egalas. Ĉe la malsupro de la rokego kuŝas la kadavro de la giganta pirato en la herbaro. Li glitas tien singarde. Nun li devas treni tiun grandegan korpon centimetron post centimetron malantaŭ la plej proksiman ŝtonegon, tiel, ke la vigle gvatantaj rabistoj rimarku nenion. La vegetaĵo estas sufiĉe densa post la pluva sezono, la sektaklo iel sukcesos. Supre oni rimarkas la agadon de Jimmy, kaj laŭ la propono de Kupro-grafo ili komenca intense pafi la baraĵon de la malamiko.

Ĝi estas elprovita taktiko ĉe militŝipoj. Artefarita nebulo el pulvo. Ĉar en la sufoka, senmova varmego tre malrapide ŝvebas la pulvo-fumo. Jimmy la Ĝisorela haste surprenas vastfaldan pantalonon, sangomakulitan, silkan mantelon kaj sufiĉe da larĝranda pajloĉapelo kuŝas dise. Nun jam evidente li serĉas ŝirmejon tie kaj ĉi tie, saltetante al la barikado de la rabistoj. La larĝranda ĉapelo preskaŭ kovras lian vizaĝon. La banditoj ne pafas, ĉar ili pensas tion, ke ilia vundita kamarado rekonsciiĝis, kaj li deziras reveni. Oni tuj pafas el malantaŭ la baraĵo, sed li certas pri tio, ke ili zorgeme celas alidirekten…

…Nun li kvazaŭ volus fuĝi de antaŭ la kuglohajlo, li deflankiĝas kaj saltas inter la veprojn, la piratoj eĉ angoris pro li. Poste… unu sekundo estas la tuto, penetrante tra la arbustoj, dornoj, li liberiĝis el la blokadringo. Nun li rapidas sur la marbordon, kaj irante laŭ la bordo li klopodas atingi la bivakejon. Tie estas la palmo-grupo… ĉe tiu arbo-grupo li elektis la gvatejon. Li kalkulas proksimume la direkton de la forlasita bivakejo kaj eniras la densejon. Li palpadas kliniĝinte. Li devas atingi sian celon en la nokta mallumo de la kuntuŝiĝantaj arbokronoj. Post kelkaj minutoj li trovas la ledan sakon bonŝancre. Li genuiĝas rapide, kaj…

Kaj el dorsdirekto iu batas lin je la kapo per pordo, ke li duonsven falas sur la teron, kaj li ankoraŭ aŭdas, ke la atakanto krias:

— Jen li estas kara strovaĉek! Li alvenis laŭhorare, mi povas diri… Hop, kolombeto mia, nur ne saltadu!.. Vi povas ricevi tiom da batoj sur vian kapon, kiom vi volas, mi estas granda kavalerio pri tio…

Kaj antaŭ ol Jimmy la Ĝisorela povintus pene leviĝi, sinjoro Wagner, pruvinte sian menciitan kavaleriecon, batis lin je la kapo dufoje per la pordo tiel, ke ĉio mallumiĝis antaŭ Jimmy kaj restis kuŝanta senkonscie…