158253.fb2 La retrovi?inta kroz?ipo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

La retrovi?inta kroz?ipo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

Deksepa ĉapitro

La alia grupo agoniis pro soifo same malantaŭ la baraĵo de mitralejo en la transa fino de la rokego. Kapitano Dorian, kiu malgaŭ la akvomanko kaj la varmego ne ŝparis moviĝi, li iris tien kaj reen por reanimi la homojn, kio estis vana klopodo en la senespera situacio.

— Nun jam post kelkaj minutoj estos vespero — li diris al Vanek la Dornharulo, kiu ankoraŭ staris sur siaj piedoj, estas vere, ke apogiĝinte al la baraĵo, sed li eĉ ridetis per siaj krevintaj, ŝveliĝintaj lipoj.

— Estos vespero — respondis la matroso. — Morgaŭ estos ankaŭ mateno, sed ni jam ne plu havos sunsubiron.

— Viaj kunuloj eltenas bone, ni havas problemon nur pri la „civiluloj”. La inĝeniero estas en la plej malbona sanstato… Kia diablaĵo ĝi estas?!

Ankaŭ la banditoj gape miregis. La mondo ankoraŭ ne vidis tian miraklon! El la direkto de la okcidentaj veproj subite aperis frenezulo!

Li portis vastfaldan pantalonon ĝis la akseloj, kaj super ĝi estis malfermita, flava, silka mantelo, tute ĉifona, li havis elefantpandajn, nigrajn ŝuojn, nigran, cilindran ĉapelon; sed tio jam estas vizie timiga, ke li portas pordon, leĝere premitan al sia dekstra flanko, kiel ian aktujon. Se lia eksteraĵo ne estus tiel surpriza, eblas, ke pafaro tuj mortigus lin, kiu tondris iom malfrue. Tial li rapidigas siajn grandajn, trankvilajn paŝojn, kiuj samtempe estas ankaŭ larĝaj por eviti la falon pro liaj malfiksiĝintaj, enormajn plandumoj per altenlevitaj piedoj, li iras al la barikado, sed li jam laŭte ekkrias antaŭe kaj eklevas sian ĉapelon:

— La Dornhara strovaĉek! Humile via! Ĉiam estas granda honoro rekonti friponegon… Jen rigardu! Sankta Dio! Oni pafas per veraj kugloj ĉi tie! — Kaj li saltas spiregante malantaŭ la baraĵon: — Ĉi tie estas vivdanĝere iradi…

Vanek la Dornharulo klarigas al la aliaj pri la timiga, blubarba novalveninto per pena, malfacila parolmaniero:

— Li estas idiota mondvagabondo… Jam dek jarojn la alkoholaĵo povintus mortigi lin en ĉiu momento… — kaj post mallonga spirego li turnas sian al sinjoro Wagner: — Kiel el la infero vi venis ĉi tien?

— Jen vidu, vi pravas pri tio! My old great Cap’n, la reĝino de la ŝipestrejo Pepilia la Pirato komisiis min dirante: „Vidu Wagner, bonega amiko mia, bonvolu sidi en boaton, remu, amiko mia al la insulo, tie estas tri homoj, kiuj estas friponegoj, tre agrablaj homoj, Fred la Ĝisorela, Kupro-grafo la Ostoza kaj Muki Olivero! Mi diris al li, ke amiko mia, mi iros sur la insulon porti akvon!.. Kaj ili ne maltrankvilu, ĉar mi fartas bone.” Mi do kunportis tiun mesaĝon!.. Li diris ankoraŭ multe da aliaj aferoj, sed tiujn ne estis inde encerbigi. Ĝravas, ke vi ne maltrankvilu ĉi tie, ĉar li fartas bone, li iris nur por akvo, sed eblas, ke ankaŭ tio pasos, ĉar li havas fortan naturon…

— Akvon!.. — stertoris senkonscia matroso.

— Jen prenu! Li sendis tiom da akvo, ke ĝi havas nenian sencon…

Miraklo.

Sinjoro Wagner malfermis sian mantelon, kaj trae-retrae, ĉirkaŭ lia trunko pendis proksimume ok grandegaj ladboteloj!