158253.fb2
Al lia Reĝa moŝto
San Antonio sinjoro arkiduko (kaj reĝo)
Fortikaĵo Almira
Insulo Feliĉo
Kara sinjoro Reĝo kaj viaj ekscelencaj proksimuloj!
Mi ricevis ankoraŭ en Tahitio vian estimatan geston de via reganta fideleco. De tiam okazis mirinda mokincito! Mi ne scias, ĉu mi jam menciis, ke estas Kapitano, kiu havas nomon pri si, kiu konstante implikas la aferojn. Vi ne keredos! Nun denove li partoprenis tion! Kaj denove el dorsdirekto antaŭen! Ĉar li havas menson (en la kapo), kiel korktirilon, simila al helico, kun multe da kaneloj laŭ rivolunombro.
Li jam simple sciis, kiam ni parolis en Frisko, kial mi estas tie kaj kial (atol, kiel mi jam menciis tion, sed unu aferon nek li sciis). Li sekvis nin per tiu malbenita ŝipo, ĉar nun jam mi estas kolera pri li, ni estis tiomope, ke po unu homo apenaŭ havis monon, kvankam la stiristo Kupro-grafo edziĝis al ŝipestrinon, kaj nuptodonace li rezignis sian parton favore al ni, tiel ankaŭ la premio restis nia, kiel heredaĵo, ĉar li edziĝis, la kompatindulo.
Bonŝance mi alvenis al la insulo Robinso Crusoe kun Kupro-grafo kaj Muki la Ostoza (mi ne scias, ĉu vi reĝa moŝto kamaradis kun li, sed ankaŭ li estas niaspeca, bona tipo, li nur konstante buŝaĉas pri la mekaniko, kaj tion oni ne ŝatas sur Radzeer) kiam do ni revenis al Archipel, evidentiĝis, ke piratoj sieĝas nin. Ĝi estis kaosa, sed se via reĝa moŝto estus vidinta tion, vi ne legus mian leteron kun via plej estimata rikano. Ĉar kiam mi vidis la sangon en la kajuto de la kapitano, ĝi tuŝis min tiel senteme, kiel du samformaj vangofrapegoj. Aŭ eĉ pli profunde.
Sed fine Fred la Malpura (kiu ĉiam implikas la aferon, kaj li ĉiam serĉas min sur la terglobo) inventis la plej modernan ĉasŝipon: Li pafe neniigis iliajn barelojn, plenajn de akvo! Poste sekvis la ĝenerala, publika kapitulaco.
Unu maljuna, barba fripono arestis proksimume cent dudek piratojn!
Sed li indulgis ilin, kaj li ne akompanis ilin al iu distrikta policejo.
Estis belega ĉe kontradmiralo Anderson, ankaŭ el mia reganta periodo memorinda, bela, grandioza kaj enua, kortega akcepto, nomata aŭdienco. Ili premis mian manon unu post la alia kaj diris, ke ili ĝoje distingas per po unu ordeno Tendenulon la Fervoran (kiu vundiĝis je la brako) kaj Klabon (kies vizaĝon oni tranĉis trae-tratrae).
Sed Fred la Malpura ne venis tien!
Lin interesas nur tri aferoj: la mono kaj nenio alia, krome konstante ĉikani min. Ĝis fine mi elpremos lian iun okulon. Ankaŭ la blubarbulo aperis, kaj en la ŝtuparejo vestogardisto helpis al li demeti la pordon. (Tiu idioto kunportas ĉion!)
Ankoraŭ ion! Estas bone, ke mi menciis tiun stultulon!
Fine mi repagis la ŝultdon ankaŭ al la Blubarbulo, aŭ mi reprenis tion de li. Ĉar li devigis min, kiam mi dungiĝis al la ŝipo Blinda Patro Via, doni la trionon de la premio al li. Sed lia laboro vere meritas neniom da mono. Se nur mi ne kalkulas, ke foje li faligis la pordon el la gvatturo sur la kapon de Kupro-grafo. Por tio li meritas iom da mono, sed ne la trionon. Cetere li nur trinkas, kantas kaj brakumas ĉiun. (Vane oni batas lin je la kapo. Mi do ĝojis, ke li redonis la duonon de la triono.
Sed mi povas danki tion al via Reĝa moŝto!
Ĉar: en pli frue datigita letero, kiun mi skribis al via Reĝa moŝto, ke estas Blubarbulo, kiu estas fama, kaj mi demandis, ĉu via Reĝa moŝto konas lin? El Frisko nun mi ricevis vian fidelan respond-leteron, en kiu via Reĝa moŝto respondas mian demandon. Kaj vi menciis, ke vi aŭdis nur pri unu Blubarbulo, plie vi legis pri li.
Bedaŭrinde mi apenaŭ povas akiri ĵurnalon!
Vi Reĝa moŝto skribis, ke ĉiu povas legi la vivhistorion de tiu fama Blubarbulo. Vi konas eĉ muzikan oper-prezentadon pri li.
Tio tre koincidis! Ĉar Wagner venis ĉiam kun tiu opero, al kiu li havas rilaton! Kaj via Reĝa moŝto skribis al mi, kion oni publikis pri tiu Blubarbulo, ke li vivis en bigamio, kun pluraj edzinoj, kiun la leĝo punas per severa persekutado. Kaj vi skribis tion, ke tiu Blubarbulo, se li jam ne bezonis iun edzinon, li mortigis ŝin, farinte murdon. Via Reĝa moŝto skribis eĉ tion, ke tiu Blubarbulo verŝajne ne estas identa kun la ebriulo, nomata Wagner. Sed mi elprovis lin.
Reĝa moŝto, ĉio koincidas! Li estas tiu!
Tute ne ekzistas du homoj en la mondo kun tiel blua barbo. Ne ekzistas du tiaj vangofrapoj en la mondo, kian la Silentema (aŭ la 8 etaĝa) Drugiĉ donis al Wagner, pro kiuj li starte plonĝis en la emajlofarbon. Mi elprovis lin en la restoracio Trimasta Sodakvo, ĉu li estas tiu, pri kiu skribis via Reĝa moŝto. Mi diris rekte en lian vizaĝon neatendite:
„Wagner! Ne neu, ke vi estas kulpa pri bigamio! Vi havis plurajn edzinojn!”
„Indulgu min!.. Kara amiko mia strovaĉek! Mi pensis, ke neniu ekscios tion, ĉar ĝi okazis en Sud-Ameriko.”
„Jen vidu idioto! Ĉar arkiduko, reĝo San Antonio hazarde eksciis pri li, kaj li skribi al mi, kaj ankaŭ la ĵurnaloj publikis tion, ke vi estis kulpa pri ol du edziĝoj.
Li konfesis tion, sed li asertas, ke sen nomo. Tio do estas eĉ pli falsa, ol kian ĝi havas nun. Li vojaĝis el Sud-Ameriko en Svedion, kaj nur post la alveno li edziĝis la trian fojon, sed ne pro malbona intenco, sed li faris tion pro mono.
Tiam mi draste alkriis lin, ke li ne ploru, ĉar bigamisto devus sidi en malliberejo, kaj estas fiaĵo, ke li mortigis la edzinojn, kiuj ne plaĉis al li.
Eble nun vi eraras via Reĝa moŝto. Ĉar li asertas plorante kaj ĵurante, kaj denove kredeble, ke tio estas inverse, ĉar du el liaj iamaj edzinoj preskaŭ mortigis lin, kaj sur li frunto estas la cikatro, kien sia edzino Rita Amanda ĵetis fajran gladilon pro ofenda intenco. Li diras ankaŭ tion, se li estus mortiginta la antaŭajn edzinojn, tiam li estus senkulpa, ĉar laŭ la leĝo pri bigamio, nur tiam oni ne rajtas edziĝi al alia virino, se la antaŭa edzino ankoraŭ vivas.
(Ĝi sonas tre verŝajne. Se li mortigas la antaŭajn edzinojn, tiam li estas senkulpa, ĉar vidvo ne povas fari bigamion.)
Cetere li maeritas de mi, ke mi ĉantaĝu lin postulante kontentigon, ĉar kiam mi iris akiri akvon (mi kuris pseŭdovestite, por ke oni kredu, ke mi estas mortinta pirato) tiuokaze la blubarbulo batis min je la kapo. Se mi estus saltinta, kaj mi estus doninta la unun vangofrapegon, tiam li nun eble diskutus kun neniu. Sed li falis kune kun la pordo en la vangofrapegon du foje unu post la alia, kaj tiel ne estas miraklo, ke mi kaputiĝis.
Mi rimarkas, ke sur la ŝipo André de Rémieux la turistoj tute ne estas turistoj. Ili kaŝe serĉis mineralon, kies nomo estas mangan-erco. Sed laŭ la etiketo de la kortego oni nomas pli elegante ne mangan-erco, sed priata mineralo. Kaj estas sur la ŝipo aparato, kiu faras el la maro akvon tiel, ke oni senpolvigas la salon per malvarmigo. Ĝia nomo estas ventilatoro. Mi do kuraĝas certigi vin kun nia estimata, subula bonintenco, ankaŭ mi estas sincera via;
bonvola protektanto de vi reĝa moŝto:
don Ĝisorela do st. James
…Ĉiu maristo, kiu alvenis en Friskon tiutempe, tre miris, ke la ŝipo Hountler, reveninta el la ĉas-ekspedicio, ne kunportis eĉ unu kaptitan balenon. La personaro malgraŭ tio tamen ne plendis.
Fred la Malpura estas alia, ol la ceteraj, simplaj ŝipistoj. Liveri kargon, diris la personaro de la ŝipo Hountler al la demandantoj, ĉaspafi balenojn, eĉ frenezulo povas, se li iam lernis ĝin.
Sed la Kapitano havas multe da cerbo!
Fred la Malpura estas la ministro de la oceano. Lia negoco konsistas en tio! Sed, kiel la sav-ideo, rilate la harpunojn montras, ke lia diplomatio estas utila eĉ tiam, kiam li faras barel-politikon.
…Eble Vasiĉ la Rugharulo povintus diri pli multe, kiu (kiel la personaro de la ŝipo Hountler) havis monon abunde. Sed Vasiĉ nur ebriege, se li murmuris kelkajn vortojn pri la mistera afero. Neniu komprenis tion:
— Ĉiu malfermu bone… siajn okulojn… — li balbutis tion, kiel ian gravan instruon. — Tiam li rekonas, same la birdon, kiel sian amikon laŭ ties fontoplumo… Kaj jen estas la esenco de la sekreto kaŝita…