158254.fb2
Kolonelo Delivette alvenis de la Sekreta servo. Li estas alta, blankhara homo, havanta stigmaton sur sia vizaĝo, pintan liphararon. Li similas al iu el la tri gardistoj de la verkisto Dumas. Li tuj komencas la esploron.
De post la alveno de kolonelo Delivette okazas konsternigaj okazaĵoj dum minutoj. Nun Sirone povis sperti iom da specialan konon.
Kolonelo Delivette apartenis al la gvidantoj de la Sekreta servo. Unue li rigardis la kuglon. La oficiroj ĉirkaŭstaris lin. Ankaŭ la maldika Gouilaume kun enkaviĝintaj vangoj pasumis tie melankolie.
— Ĝi ne estas militista revolvero, sed belga, seskugla aŭ Smith et Watson liliputa. Malnovtipa, aŭtomata. Kie kuŝis la kadavro?
Ili kondukis lin al la florbedo, kie estis trovita la kadavro de Vigoin. Oni apartigis tiun parton per barilo, kaj neniu povis eniri tien.
Delivette kliniĝis, mezuradis, baldaŭ li rigardis supren al la tegmento, poste denove sur la teron.
— Profunda enpremiĝo restis post la falo. La pafita Vigoin falis almenaŭ el du metra alteco.
— Sed de kie? — demandis Sirone, kaj ankaŭ li suprenrigardis.
— De sur iu kornico. Kiuj fenestroj estas tie supre?
— La administrejo… tiu apartenas al Libourne. Apude troviĝas mia ĉambro.
— Kaj tie?
— Tie loĝas Gouillaume…
— La pafo trafis lin ĉe iu el la du ĉambroj. Nun ni rigardu la lavoĉambron.
Sirone laŭ la viditaj aferoj pensis pri la polica laboro kun iom pli da respekto. Saĝo estas bezonata al tio, sed kiom! La kolonelo rigardis ĉion detale ĉirkaŭ la fenestro de la lavoĉambro.
— La farinto staris ĉi tie. Tiu blankaj rompitaĵoj montras, ke li fiksis la tubon de la pistolo sur la deklivo.
— Nun kion fari? — demandis Libourne.
— Ni devas trovi la pistolon. Malofta objekto estas ĉiloke tiu malnovtipa miniaturaĵo.
Ili iris supren en la kontoron.
La priaŭskultoj de la kolonelo havis pli multe da rezulto, ol la ĝis nunaj. Kaj tiuj estis eĉ pli surprizaj. Unue li demandis Libourne-on
— Ĉu vi scias pri tio, ke Vigoin estis murdita tiun matenon, kiam iu alpafis serĝenton Magiron?
— Jes.
— Kiam vi parolis lastfoje kun la viktimo?
— Se li estis murdita dum la alarmo, tiam dek minutojn antaŭ lia morto.
Kapitano Sirone salate leviĝis.
— Kial vi ne diris tion al mi?
— Mi petas silenton. — Frapetis la kolonelo. — Vi devas konfidi la demandadon al mi.
Sirone mire staris. Libourne daŭrigis trankvile:
— Post la veka trupetado Vigion venis en mian ĉambron. Li pensis, ke mi koleras lin, ĉar mi estas neglektita pro li.
— Ĉu vi ne koleris?
— Verdire… Tiu neglekto afliktis min…
— Estas kompreneble. Daŭrigu.
— Poste ni kune eliris el mia ĉambro, mi ne scias pli multe diri. Dum la alarmo revenis en mian ĉambron, sed neniu estis jam tie.
— Ni iru!
Ili silente iris al la loĝejoj de la oficiroj. Nun jam ia malbongusta streĉiteco sidis sur ilia humoro. En la ĉambro de Libourne la militista detektivo paŝis al fenestro.
— Jen! — li kriis.
Sur la polvokovrita kornico klare estis videbla du piedsignoj.
La kapitano severe rigardis al Libourne. Kio ĝi estas?
— Pri kio vi parolis ankoraŭ kun Vigoin? — demandis la kolonelo.
Libourne hezitis.
— Bonvolu senhezite respondi, sinjoro ĉefleŭtenanto! Vi nun devas nenion konsideradi! — stentoris Delivette.
— Mi do… — li diris konfuzite — menciis, ke… mi havas kelkajn memorandojn ĉe sinjoro kapitano… Kaj… sinjoro kapitano neglektas tiujn.
— Pri kiaj stultaĵoj vi babilaĉas?! — draste alkriis lin Sirone.
— Ne koleru, sinjoro kapitano. Mi sentis tiel — li respondis kun subpremita ekscito, sed ofendita en sia memrespekto.
— Ĉu vi vere havas ian problemon al tiu oficiro? — demandis la kolonelo, kiam ili estis en duopo ĉe Sirone.
— Ba! Mi ĉiam ŝatis lin, kaj eĉ nun mi ne kredas, ke li havas ian komunan al la afero.
— Nek mi. Vigoin certe revenis sola en la ĉambron de Libourne por esplori, ĉar li serĉis ion en la loĝejoj de la oficiroj. La alarmo ĝenis lin en la serĉado, kaj li ne havis tempon elŝteliĝi sur la koridoron, kiam Libourne renvenis por zoni sian glavon. Li provis elsalti tra la fenestro, kaj tiam iu mortpafis lin.
La decidigan turniĝon de la okazaĵoj — kaj ĝi estis malpli atenendebla — kaŭzis la onklino de Ligert. Tiu virino vivis en Lyon, poste ŝi transloĝiĝis en la vilaĝon Aubergnon, situanta apud la rivero Loire, ĉar ŝi estis dungita en la kuracbanejo kiel biletkontrolistino. Pasis jam du jaroj, ke ŝi mortis pro subita koratako dum biletkontrolado, kaj Ligert heredis ŝian ĉiun moveblaĵon. Nek ŝi posedis nemoveblaĵon, kio ne estas malofta afero ĉe kuracbaneja biletkontrolistino.
Fine Ligert ricevis la heredaĵon de la maljuna virino, en kiu troviĝis virina ĉaplelo, riĉe ornamita per duon metraj strutaj plumoj, kaj li ne sciis kion fari per ĝi.
Estis eĉ malpli kompreneble, kiel troviĝis en la heredaĵo arĝenta cigaredujo, krome tiu malgranda, sep kugla pistolo, farita en Belgio, pro kio kolonelo Delivette kaj la esploranta militista komitato traserĉis renversante la tutan fortikaĵon por trovi ĝin. Sed ili ne konjektas, ke Ligert heredis tion.
Tiu Belga, sep kugla revolvero, krome la cigaredujo, la du elstare valoraj objektoj de la heredaĵo de la onklino, kuŝis tute antaŭe en la tirkesto de la skribotablo de Ligert, kaj ili havis malindan rilaton kun sekiĝinta stampilkuseno. Kiel apartenis tiuj du forte karakterizaj objektoj al maljuna virino, kiu vivis siajn junajn jarojn en la bala, puntornamita mondo de fin de siécle? Eblas, ke la cigaredujo estas memoraĵo de romantika rendevuo, kun iu el tiuj bluokulaj, tro junaj kavaleriaj oficiroj, al kiuj Suppé starigis kolektivan monumenton per sia komponaĵo, ĉar tiutempe ili estis ĉefroluloj en la sonĝoj de tiom da fraŭlinoj, kaj poste ili ofte militmortis kiel herooj ĉe Sedan, Sadova, eĉ en la batalo sur la duoninsulo Krimeo. Tial ankoraŭ neniam velkadis tiom multe da oldaj fraŭlinoj en la dommastrumadoj de Eŭropo, laborantaj pro kompato ĉe la parancoj por sia vivpano, kiel ekzemple dum la jardekoj, de post la fino de la pasinta jarcento. Tiutempe proza vivo de velkanta virino funebris la nevelkeblan poezian morton de ĉiuj junaj oficiroj, falintaj sur la batalkapoj de tiu ĉi kontinento.
Eblas do eĉ tio, ke la cigaredujo restis inter la elegiaj, balaj memoraĵoj de tiu maljuna virino — kun mirinda obstineco, karakterizanta kelkajn antikvajn objektojn, — sed ankaŭ tio povas esti, ke longe mortinta, pensiita olda sinjoro konfidis al la biletkontrolistino gardi sian cigaredujon, dum li fangobaniĝis, kaj li ne revenis por repeti ĝin pro ia aŭ alia kaŭzo.
Kiu povus diri tion?
Elegiaj, balaj memoraĵoj kaj mortintaj, pensiitaj sinjoroj ne parolas. Eĉ hipotezo ne estas rilate la posedon de la pistolo. Kiu konjektus, ke maljuniĝantaj, oldaj fraŭlinoj kial gardas ripetpafan revolveron Smith et Wats inter siaj memorobjektoj?
La cigaredujo nun kuŝis en la tirkesto de la skribotablo sub la sekiĝinta stampilkuseno, rulaĵo da leŭkoplasto kaj du riparotaj fontoplumoj, en societo de kelkaj panpecoj, kuntuŝiĝante kun la stampilkuseno, al kiu ĝi havis jam la menciitan malindan rilaton. Senpere apud ĝi kuŝis la pistolo, pri kies deveno eĉ hipotezo ne estas.
La mortinta maljuna virino ne konjektis, ke ŝia privata heredaĵo kian gravan rolon havos en la disvolviĝo de la konsternigaj eventoj, kiel ĉefa faktoro. Nek Ligert estus kredinta, kaj nek la fontoplumoj estus konjektintaj tion. Tute ne temante pri la panpecoj.
Je la deka horo antaŭtagmeze Fécamp estis kondukita en la kontoron al Ligert. Ankaŭ Tiguer, la ruĝhara kaporalo estis tie.
— Aŭskultu min — li diris malaplombe, ĉar ankoraŭ neniu estis kondukita al li. — La sinjoro adjutanto mesaĝas, ke li revenos post dek minutoj. Se vi ĝis tiam ne diktos en protokolon, kie estas tiu aĵo… aktujo, tiam do okazos al vi malbono. Ĉu vi komprenas?
— Jes.
— Ĉu aktujo? — demandis Tiguer. — Ankaŭ en la gardistejo malaperis ŝultrosako.
— Mi ne scias, pri kiu aktujo temas? Sed certe ĝi estas monsako. Kvankam ĝi povas esti ankaŭ nutraĵsako. En la lastaj tagoj iu ŝtelis ĝin el la kantino.
La ruĝhara kaporalo kapbalancis. Densaj ŝvitogutoj ruliĝis de sur lia lentuga vizaĝhaŭto, simila al tiu de fiŝo.
— Prave — li diris al Ligert. — Kvankam la nutraĵo estas dubebla, se temas pri la sako de la kantinestro. Ĉar tiam ĝi enhavis precipe sinkon kaj cigaron.
— Ankaŭ la sinko estas nutraĵo — diris Ligert averte.
— Sed la cigaro ne.
— Tio ne…
La skribisto rigardis tra la fenestro, iom malferminte sian buŝon.
— Mi ne konfesas rilate la kaŝejon de la aktujo — diris Fécamp.
— Ĉu vi manĝis la ŝinkon? — demandis Tiguer. — Ĉar vi ne agas saĝe, se vi neas. Nei, konsiderinte la cirkonstancojn estas kulpige.
— Se vi redonos la cigarojn, ankaŭ tio estas pli ol nenio — rimarkis Ligert, kiel konsilon, kaj li elprenis kelkajn pankrustojn el iu dosiero. Li silente maĉadis ĝin.
— Mi ne konfesas pri la aktujo — diris la kondamnito n-ro 63. — Bonvolu skribi tion en la protokolon.
Liger levis siajn ŝultrojn.
— Ni ankoraŭ havas tempon skribi tion. Unue vi estos punbatita. Ili silentis. La multe da muŝoj zumadis stulte, monotone, kaj estis varmo.
— Vi povas fumi cigaredon — diris la kaporalo bonvole.
Fécamp elprenis cigaredon.
— Kial vi ne tenas ĝin en skatolo? — demandis Ligert.
— Ĉi tie ne estas skatolo — li respondis malbonhumore. — Ĉi tie estas nenio! Nur ŝtonoj.
— Prave — diris la kaporalo kaj elkraĉis apud sia pipo. Ĉi tie oni rompas ŝtonon kaj ne skatolojn. Tial ne estas skatoloj.
Ligert pensadis pri tio. Baldaŭ li trovis la ĝustan respondon.
Ne nur tio estas, kion oni rompas. Estas ankaŭ armea kamizolo. Oni tamen ne rompas ĝin.
Fécamp iomete paŝis antaŭen kaj kaŝrigardis en la tirkeston. Ankaŭ la skribisto rigardis tien. Li ekvidis la arĝentan cigaredujon.
— Jen ĝi — li diris kaj levis tion — estas cigaredujo el arĝenta metalo. Mia onklino havis ĝin.
— Ĉu la sinjorino fumis? — interesiĝis Tiguer kaj glutis kelkajn kininpilolon.
Ŝi estis biletkontrolistino en la fangbanejo. Dio dunu al ŝi ripozon.
— Tio ne eskludas la pasion de la fumado. Kial ŝi havis skatolon, kiam ŝi ne cigaredis?
— Ŝi havis ankaŭ maran perlokonkon, tamen mi ne kredus, ke ŝi iam estintus subakviĝistino.
La kaporalo iris sur la koridoron kaj enportis trempitan litkovrilon. Li metis ĝin sur la fenestron, ĉar ili jam preskaŭ sufokiĝadis. Ligert dentoŝire manĝis panon kaj singultis.
— Mi donos al vi malplenan skatolon. Mi havas ĝin en la arkivejo. Post la punbato venu tien.
La muŝosvarmo zumadis en malpli densa amaso, ĉar kelkaj el tiuj malsereniĝis pro la duonlumo. La tiktaktado de la murhorloĝo signis la pason de la trenmovaj sekundoj.
Energiaj, ritmaj paŝoj proksimiĝis sur la koridoro.
Li venis…
La fato tempofiksis la eksplodon de la tragedio en la persono de Berlac. La sensignifa persono de la dramece bela adjutanto estis la fajrero, kiu en donita momento falas en la eksplodaĵon.
Aŭdinte la e§on de liaj paŝoj, Ligert kaj Tiguer fermis la tri butonojn de sia kamizolo, kaj kiam li alvenis al la sojlo, ili salte leviĝis.
— Ne kunfrapu viajn maleolojn, mi petas, ĝi estas nek geedziĝa festo, nek militista parado. Vi povas foriri.
Nun li estis diplomato. Lakona, aplomba, sed esence bonhumora.
— Diru, amiko mia, kie estas la aktujo.
— Mi ne faras tion.
— Bone. Turnu vin al la muro.
Dirinte nenion pli, li eksidis labori. Fécamp staris tie en la varmo, sur la sama loko, nenion farante en la varmego, ĝis la sesa vespere. Turniĝinte al la muro. Dume oni venadis-iradis, raporto, telefonado, sed neniu okupiĝis pri li. Nur foje!.. Kiam Berlac iris por fari kontrolan rondiron, Ligert venis al li, portante glason da akvo.
— Post la punbato — li flustris, — venu en la arkivejon; vi ricevos skatolon… Poste li staris plu, dum horoj.
— Kie estas la aktujo? — demandis Berlac je la sesa vespere. Fécamp staris tie kaj punktoj dancis antaŭ liaj okuloj pro la soifo kaj laciĝo. Li flustrante respondis per raŭka, sufokiĝanta voĉo, ĉar lia laringo sekiĝis, kaj lia lango fariĝis raspa.
— Mi ne… diros…
Tiu estis la plej abomeninda torturo, kion li travivis ĝis nun.
Dume Berlac iris en la najbaran kontoron telefoni, kaj Fécamp ŝteliris al la tirkesto, de kie Ligert ĵus elprenis la saktolon. La pistolo!
Rapidmove li kaptas ĝin kaj reiras al sia loko.
Berlac denove envenas. Li tenas skurĝon en sia mano, sed li ridetas.
— Vidu, amiko mia, vi estas inteligenta homo. Ĝi signifas mian liberiĝon, disvolviĝon de miaj kapabloj, se mi ekscios la kasejon de la aktujo. Mi do ekscios tion! Ĉu vi komprenas? Vi ne havas ŝancon, por ke mi ne eksciu tion…
Li ridetas kaj minace svingas la skurĝon. Dume li cigaras. Kaj Fécamp staras.
— Nu?… cu vi ne respondas? cu vi pensas, ke vi eltenos mian demandadon? ĉu? — Li ekfumas cigaron kaj metas sian piedon sur la seĝon. — Ĉu vi legis la verkojn de Machiavelli? He? Ĉu vi scias, kio estas la potenco? La potenco, kiun ne akiri, sed konservi estas malfacile? Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke la potenco, se iam ĝi fiaskas, ĝi perdas sian statikan stabilecon?… Mi havas potencon super vi, mi do venkos vin ĉiumaniere, ĉar ĝi estas vivograva demando por mi!
Granda, kolora papilio flugis en la ĉambron, kaj iu viglamova lacerto kaptis ĝin per rapida glito. Estis kapute. La duono de ĝia iu flugilo malrapide falis sur la plankon…
— Respondu, kie estas la aktujo?
Siblante svingiĝis la skurĝo, la cigaro ekardis.
— Kion ajn vi faros al mi, neniokaze mi estos…
— Silentu! Ne faru al mi liberan prelegon — li ripetis la vortojn de la kapitano, ĉar li ĉiam donis plu sian doloran humiligon al siaj subuloj. — Respondu per jes aŭ ne!
— Ne.
— Bone! Kaporalo!
— Tiguar aperis.
— Forkonduku la malliberulon!
Ili iris.
— Mi pensis, ke li punbatos vin pli draste — murmuretis la kaporalo kun iom da trompiĝo.
— Li ne batis min.
— Nu, eble la serĝento — li esperigis lin preskaŭ konsole.
Fantomeskaj flamoj flagris en la fono de la vesperiĝanta korto de la fortikaĵo. Oni kuiris la vespermanĝon en kelkaj kaldronoj.
Serĝento Magiron jam atendis ilin antaŭ la barako, kun du suboficiroj.
— Nu, ĉu li konfesis? — li demandis.
— Ne… — respondis Tiguer.
— Aha. Nu, bone. Li rakontos tion al mi… Malliberulo n-ro 63! Kie estas la aktujo?
— Mi ne diros tion.
— Vindkatenu lin kiel lupon, ke kraku liaj ostoj!
Nun sekvis la konfesigo de Magiron. Ĉiu, kiu esperis tion, ke la lango de la malliberulo malligiĝos ĉe serĝento Magiron, kaj li liberiĝos tiel el tiu ĉi infero, li tuj fariĝis diablo, kiam oni kondukis la kondamniton n-ro 63 al li. Ili spiregante klopodis eltiri el li la sekreton, signifanta ilian liberiĝon.
Fécamp estis en tia elĉerpiĝinta stato, ke li ekdormis en la vindkateno, kun eltorditaj membroj ĝis elartikigo. Noktomeze oni malligis lin kaj verŝis akvon sur lin por ke li ekstaru.
— Ek al priauskultado, fia perfidulo…
La dispersitaj lumoj de la malpura, sufoka, nokta koridoro flagretis kiel nebulaj kloŝoj pro la vaporplena aero.
Oni kondukis lin al Berlac en la kontoron. Estis la dua horo post la noktomezo.
— Eksidu!
Li estis severa, sed trankvila. Li ludis la rolon de esplorjuĝisto:
— Malaperis aktujo en la oazo Ulogi! Oni suspektas vin. Kion vi scias pri ĝi?
— Nenion, mon adjudant-chef.
Li ekfumis cigaron kaj foliumis inter siaj notoj, poste li pugne frapis sur la tablon.
— Ekstaru!
Fécamp salte leviĝis kaj kunfrapis siajn maleolojn.
— Ne kunfrapadu viajn maleolojn! — li diris minace. — Ne kunfrapadu viajn maleolojn, vi ne estas en geedziĝa festo, nek en militista parado, kial vi staras tiel en elartikiĝinta pozo?! — Kaj post mallonga paŭzo li aldonis: — Ĉu vi havis kunkulpulojn?
— Mi ne havis.
— Staru al la muro!
Berlac skribis ĝis la kvara horo aŭrore. Antaŭ la okuloj de Fécamp ĉio forviŝiĝis. Je la kvara horo la adjutanto faris teon kaj legis. Li tute ne rigardis sur lin. Post duon horo li ekparolis milde:
— Ĉu vi havis amantinon en Ulogi? Staru antaŭ min… Ĉu jes?!..
— Ne!
— Hoho! Ĝi estis rapida respondo. Nea…
— Ne… mi ne havis…
— Vi, fiulo!
Lia pugno batis en la vizaĝon de Fécamp, kaj…
Kaj li tuj retrosaltis kun teruriĝinta kriego:
— Help!..
Ĉiu soldato de la fortikaĵo suferis en la nervoj la longdaŭran akuŝon de tiu ĉi tago, plena de inferaj turniĝoj. La ĉielo ardis per cindrokolora malsereno malantaŭ la kirliĝantaj sablodunoj.
Cent kaj cent etaj lancinoj signis en la seke putrantaj ostoj kiel barometro, ke siroko blovas super Sudano.
La homoj narkotite iradis sencele, kvazaŭ ia gelatensimila materio tremetus enkranie anstataŭ ilia cerbo.
Tiguer rakontis kun sinistra mieno al la kantinestro, ke la regimentkuracisto faras ian misteran sorĉon al la skribisto.
Stranga lumo filtriĝas tra la fenestro de la hospitalo.
La regimentkuracisto aplikis kvarclampterapion ĉe Ligert, kiu fariĝis tial entuzisama adepto de la filetelio. La skribisto trankvile kuŝis sub la grandarka radiado, al kiu simila aŭreola brilo ardas nur en la pentofara pugatorio per flagrantaj flamoj.
La kvarclumo krepitis.
Alvenis la oficiala respondo, kaj oni resendis la krimobjektojn — diris Ligert.
— Kiom valoraj estas la poŝtmarkoj?
— Sufiĉe bonaj. Ankaŭ kvinfranka, peraviadila poŝtmarko troviĝas inter ili. Ĉiu estas sendita pere de la stabpoŝtoficejo n-ro ses.
Minkiew ŝovis la kvar ungojn de sia dekstra mano inter siajn dentojn kiel okrinon por iom mordeti ilin. Tiun agadon samtempe akompanis la konvulsio de lia skapolo kaj kapo, kvazaŭ li volus bati sin mem je la orelradiko, per sia ŝultro.
— Kiel vi fartas post la kvarclampterapio?
— Tre bone. Mi ne kredas, ke la artefarita sunbrilo malutilas. Kvankam mia edzino pensis alie. Ŝi portis sunombrelon ne pro flirtemo. Ŝi havis lentugojn pro ĝi.
La lumo vibris. Ligert eltiris panpecon el malantaŭ la rimeno de la okulvitroj, kaj li manĝetis tion.
— Gravas — li diris poste, — ke tiu lumo redonas mian memkonscion.
Minkiew kapbalancis.
— Nu, bone. La kvarclumo estas konata ĝuste pro tio.
Li estus pruvinta per eĉ pli multe da argumentoj la favoran efikon de la kvarclumo al la memkonscio, sed subite ekstertorinte, li turnadis sian kapon dekstren-maldekstren, kaj fermite siajn okulojn, li lozigis sian kolumon sub sia gorĝa pomo.
— Ĉar — plendis Ligert, — laŭ la opinio de mia edzino, mi neniam havos infanon, pro la malbeno.
— Mi scias. La skafaldo…
— Jes. Ĝi falis dum la konstruado, kaj la malbeno de la montrintoj hantas min. Tiu priradio per kvarclampo estas stultaĵo.
— Tamen kial vi petas ĝin tiom? Tiu lumo helpos. Ĝi estas magia lampo.
— Mi jam aŭdis pri tiu lampo. Ties inventanto estis nomata Aladino. Li inventis ankaŭ la telefonon.
— Ĝi okazis ne tute tiel. Karitata societo donacis la lampon al ni. Ĝi estas artfarita sunbrilo.
— Kial bezonate ĉi tie, kiam eĉ pro la vera suno estas superflua varmego?
— Pro stultaĵo.
— Tamen kial vi aplikas tion ĉe tiom multe da gravaj malsanuloj, sinjoro regimentkuracisto?
— Mi kredas ĝin — li respondis ĝemante.
Kvankam Minkiew ne kredis, ke oni artefarite devas anstataŭigi la bezonon de la sunbrilo en Sudano, sed li trovis tiun terapion taŭga, manke de ĉiuj modernaj kuracinstrumentoj.
— Rerapidu, ĉar la kapitano serĉos vin. — Kvar-kvin foje li eklevis iun aŭ alian sian ŝultron, kaj plurfoje li spasme rektigis siajn fingrojn unu post la alia. — Ĉu neniu atendas vin? — Kiu estas supre en la kontoro?
— Sinjoro ajdutanto punbatas la malliberulon n-ro 63. Poste mi faros la liston pri la tolaĵlavado. Iu ŝtelas la kusentegaĵojn.
— Kial oni torturas la malliberulon n-ro 63. ĉu?
— Laŭ Tiguer li ŝtelis aktujon, kun ŝinko.
La lumo krepitas kaj saltadas.
— Antaŭnelonge — diris Ligert — mi donis al li gluton da akvo sekrete, kiam la adjutanto eliris.
— Vi agis bone. Sed nun jam rapidu. La kapitano serĉos vin.
— Hodiaŭ li ne serĉos min…
— Kial ne venos la kapitano en la kontoron?
— Li ne povas. Li sidas en sia ĉambro kaj agonias.
— Bruto!
Minkiew rapide malŝaltis la lampon kaj haste vestis sin.
— Kial vi ne diris pli fue, ke Sirone malbonfartas?! Ĉu?!.. Vi, idioto?!
— Sinjoro regimentkuracisto devas scii tion. Cetere sinjoro kapitano Sirone ne
ordonis, ke mi raportu ĝin.
— Idioto!
— Eble tio ne. Li nur estas tre drinkema. Li preferas la alkoholaĵon. Ankaŭ mia onklo estis kronika alkoholisto, kaj en la okdekaj jaroj de la jarcento, traveturante al Malmedy, li manĝis tutan kreton, kiun oni uzas ŝmiri la finon de la biliardbastono.
Minkiew surprenis sian pantalonon per unu movo kaj kuregis. Li tuj vidis, ke la diganozo de Ligert bonŝance estis troiigita. La kapitano aspektis tre malbone, tamen li kubutis sur la lito.
— Ĉu vi fartas malbone? — demandis Minkiew spiregante, kaj el sub lia kamizolo elpendis ĝis la planko la zono de lia demetita hejma mantelo, kiu restis ĉirkaŭ lia talio.
— E§, bone… mia hepato… Ĉu tia hepato funkciu eterne?
Malgaja rideto trapasis sur lia suferanta, brilanta vizaĝo.
La doktoro palpis lian pulson anstataŭ respondi, baldaŭ li eltiris ŝu-butonilon el sia ekstera poŝo, kaj post malpacienca serĉado aperis du altvaloraj, koloniaj memorpoŝtmakoj, en societo de duon dekagramo da tabako kaj kelkaj disrompitaj cigaredoj, fine li sukcesis trovi sian stetoskopon.
Sekvis mallonga medicina ekzameno. Li parkere sciis la problemon de la malsana organismo de la malnovaj loĝantoj de la reduto. Li facilmove ekzamenis la ĝistede kontajn korpopartojn per sia stetoskopo, la malnovajn korbruetojn, la sentaktajn batojn de deformiĝintaj aortoj, baraktantajn angiojn, vastiĝintajn, langvorajn pro la punlaboro, diafragnojn, hilumojn.
Li aŭdis ĉion ĉi centfoje. Sed ĉi tie aŭdiĝas io nova. Post bruetoj sekvas fajfosono kaj obtuza bruego… Aha! Bronkito! Ĉi tie la lieno estas pli granda, tio komenciĝis antaŭ duon jaro, la stomakosentemo estas malnova, gal-irito estas en ordo. Sed la hepato estas nekutime granda…
— He! Pierre! Alportu teon al la kapitano!
— Ĉu vi ankoraŭ… restos? Tiam sidiĝu!
— Dankon.
Li eksidis sur la tablon kaj balancis per siaj mallongaj kruroj. Li lasis sian koloran komb-mantelon en la hospitalo. Li portis uniformon, ĉar la varmego turmentis lin, li do elbutonumis sian kamizolon. Nek tiel doktoro Minkiew aspektis soldato. Lozaj butonoj pendis malgaje sur lia kolorperdinta kamizolo, liaj disfibriĝintaj epoletoj tute malhavas la orumon, la Honormedalo kaj la Meritkruco por la Respubliko, kvazaŭ ili estus ŝimaj, kupraj moneroj el la tombejo de iu faraono, kiujn kovras dika tavolo de rusto per verda patino. Li fiksis koverton al sia ĉapo pro poŝtmarko, kaj tiel li havis aspekton, tute similan al pordisto.
Sub lia elbutonumita kamizolo, ĉiu osto elstaris sur lia maldika torako. Ora, oficira ĉeno pendas el lia horloĝpoŝo, sed la longa gladrando videbliĝas nur sur iu lia patalontubo post la glado. La alia estas ĉifita, tuboforma.
— Vi bezonas ŝanĝon en la klimato — li diras mallaŭte.
Sirone malgaje mansvingis.
— Kial vi ne petas la tajlorojn, ke ili gladu ambaŭ viajn pantalontubojn…
Mikiew rigardis malsupren sur la menciitan vestopecon, poste li provis tordi la dorneskajn, mallongajn harojn per kelkaj lertaj pinĉetoj ĉe la fino de sia komika liphararo super sia tikle ektremanta liprando.
— Malsuprenirinte en la kelon, mi renversis piede barelon, ĉar mi sekcadis tie. Mia dekstra gambo malsekiĝis ĝis la femuro. — Li denove rigardis malsupren, sed male al la opinio de la kapitano, li trovis la staton de sia uniformo kontentiga. — Hm… la maldekstra glado ankoraŭ estas sufiĉe bona. Li plurfoje antaŭenŝovis siajn ŝultrojn, kvazaŭ lia kamizolo estus strikta, li tiris sian montrofingron sur sia kolumo, kaj li rapide palpebrumis kelkfoje.
— Mi kostante stumblas, ĉar miaj okulvitroj malaperis. Nekompreneble! Ĝi estis sur la tablo.
— Kioma horo… estas? — demandis la kapitano.
Minkiew elprenis sian oran ĉenon
— Mi ne scias — li respondis kaj metis mentolan bonbonon en sian buŝon el la skatoleto, pendanta ĉe la fino de la ĉeno de la horloĝo.
Sirone malgraŭ sia mizera malbonfarto ne povis ne rideti.
— Estus pli bone… se vi snufus naztabakon… — li diris kun lagvora ironio.
La stoplejo de liaj iamaj brovoj leviĝis en orgojlan altecon sur la variolcikatra vizaĝo de la kuracisto.
— La naztabako estas damaĝa pasio kaj ne inda al kuracisto. Ĝi difektas la mukozon de la nazo. Sed la mentola bombono nobligas, kaj ĝi enhavas sakaridon.
Kaj li ŝate rigardis sur la pudrujon, kiun ornamis du virinaj kruroj kaj duono da ventro de hundo. Nur tio restis post paso de tempo el „La ĉasado de Diana” sur la ovala fermoplato, kiun la metiistoj de iama epoko tiel volonte aplikis kiel ceramikan ornamaĵon de etaj artobjektoj, kvazaŭ tiu forte karakteriza diino estus inspiranta Tizian-on tio estus inspirinta fari la kompozicion pri tiu karakteriza diino, ke li viziis pri la pudrujoj de la venontaj jarcentoj.
La servosoldato enportis vaporantan teon en taso. Li surhavis nur sekundojn la butonumitan kamizolon, devigan en la deĵoro, dum li alportis ĝin al Sirone, tamen li eĉ tiel vertiĝis pro la langvoriga ardo, kiu tiel pezis en la terura nokto, ke oni sentis
ĝin preskaŭ mane prenebla, molaĉa, glueca materio.
— Montru ĝin!
Doktoro Miniew rigardis la teon kaj kliniĝis super ĝin kun tremantaj nazloboj.
— Vi, impertinentulo! Rumo estas en ĝi!
— Ĉu malpermesite? — demandis la kapitano kun infaneca malĝojo.
La doktoro kapbalancis. Poste li denove longe serĉadis. Li elprenis el sia ekstera poŝo de sia kamizolo pumpilon de Pravez-injektilo, kelkajn ĉifiĝintajn bankbiletojn, plurajn dentopkilojn, kaj duon flakonon da jodoformo. La flava polvo ŝutiĝis sur lian ŝuon. Li eltiris el la supra poŝo de sia kamizolo malvastan gumtubon pri kiu ankaŭ li mem surpriziĝis. Li uzis ĝin kiel stringilon okaze de envejna injektado. Algluiĝintaj okulvitroj falis subite de sur la gumtubeto, kaj ili rompiĝis. La servosoldato tenis la pleton kun tremanta mano, kaj Sirone scivoleme apogiĝis sur siajn kubutojn.
— Kion vi serĉas?
— Mi ne scias… Sed ĝi devas esti ĉi tie…
Nun li torvis en sia malantaŭa poŝo du metrojn da ŝnuro, kvar mezvalorajn, italajn memorpoŝtmarkojn, korkotirilon kaj la sekcian protokolon.
— Tamen, kion vi serĉas?
— Mi diris, ke mi ne scias, sed tagmeze ĝi estis ĉi tie… Mi havas kombinitan medikamenton por kuraci hepaton, nervojn kaj plimultigi sangon… Nu! Jen ĝi estas — li legis unu post la alia la forviŝiĝintajn krajonsurskribojn, tenante la fiolojn antaŭ sia nazo: — Chloral… ĝi ne estas tio… acetosalicil… albumin hiperfosfat… ĝi estas koncentraĵo de arzeno por veneni muŝojn… Aha!.. Jen trovite…
Li metis ian blankan polvon en la tason, kaj li moviĝadis en sia kamizolo tiel ĝenate, kvazaŭ iu estus ŝutinta malplenon da segpolvo malantaŭ lian kolumon. La servosoldato foriris.
— Pli malpli poste oni nun jam transpostenigos vin en alian lokon de ĉi tie — murmuris la kuracisto.
— Eĉ se mi revenus… jam estas kapute. Ĉu vi starus… Tiel, kiel… vi sidas nun ĉi tie… antaŭ virinon, kiu ne vidis vin… du jarojn?…
Minkiew esplorante rigardis sur sin, poste li mediteme eklevis sian ŝultron.
— Kial? Mi estas tute bonaspekta soldato. Precipe, se mi gladigus eĉ mian dekstran pantalontubon.
— Ni esperu, ke… finiĝis… la multaj ekscitaj enigmoj…
Kolonelo Delivette venis. Kvazaŭ la kutima sereno nun sidus sur lia ŝvitkovrita vizaĝo kun langvoraj trajtoj.
— Nu? — demandis Sirone.
— Ankoraŭ estas nenio. De hieraŭ mi esploras alian aferon.
La lipoj de la kapitano ektremetis.
— Ĉu tion… kion vi menciis?
— Jes. Mi jam ordonis.
Ili silentis. Minkiew vidis, ke nun temas pri ia teruraĵo. Ankaŭ Delivette estis pala kaj deprimita.
— Ne estus permesate fari tion — balbutaĉis Sirone.
— Estis necese.
Minkiew konvulsiis pro konsterniĝo kiel tremfebrulo. Kion ili elkovas ĉi tie?
— Ĉu ĝi jam okazis?
— Jes! — respondis Delivette. — Kaj se kio ajn okazos, mi tuj agos!
Vesperto flugis preter la fenestro.
Kiel jam multfoje dum la sufokaj noktoj de la lastaj tagoj, ektondris pafo en la profunda silento.
Tuj poste eksonis la trumpeto:
Al la armiloj!
La gardistaro alvenis kurante. Tiguer kaj alia soldato forte tenis Fécamp-on, kies vizaĝo sangis, Berlac kuŝis sur la planko sveninta, kvankam la kuglo de la malliberulo n-ro 63 traboris nur lian brakon.
La kapitano venis spiregante, ne laŭregule vestita, kaj malantaŭ li Delivette.
— La malliberulo n-ro 63 alpafis al la adjutanto per tiu pistolo — raportis Tiguer.
— Ĉar li ekbatis min!
La kolonelo ĵetis nur unu rigardon sur la malgrandan armilon kaj ekkriis:
— Vigoin estis mortigita per ĝi. Jen la murdisto!
Aŭroris.
Ĝi estis tiu aŭroro, kiam la malsupreniro de Fécamp en la inferon atingis la plej nigran turnopunkton. Ekbatinte de Barlac, li senhezite alpafis la adjutanton kaj ankaŭ li mem bone sciis: estas kapute.
La tondro metis finan punkton al la lasta vorto de la stranga dramo. Sed kio baldaŭ okazis, li tamen ne pensis tion. Se li estus konjektinta, li eble ne povintus ektiri la ĉanon.
Estas la kvara kaj dek minutoj.
La priaŭskulto ankoraŭ daŭras en la kontoro. La aŭroro blinde krepuskas. La pala ĉielo aŭroras per malgaja, sentona lumo malantaŭ la griza malliberejo de la flugantaj vaporoj, alvenintaj el la direkto de la montoj.
La vento, kirliĝanta super la vaporanta regiono pigramove blovas la malsekiĝintan polvon. La siroko ne ĉesas eĉ por momenton. Ligert skribas la protokolon. Antaŭ kolonelo Delivette staras nigra kafo en taso, kaj li kirladas ĝin kun langvora mieno. Kapitano Sirone koncentras ĉiun sian forton por resti staranta, kvankam li fartas tre malbone.
Fécamp staras antaŭ ili katenite, kaj li neas. Ili tute ne parolas pri la grava rompo de la disciplino, kion li faris kontraŭ Berlac. Unuavice ili konfesigas lin pri alia afero.
— Ĉefleŭtenanto Vigoin estis mortpafita per tiu pistolo — diris la kolonelo, kiam li komencis la priaŭskulton.
Eĉ tio estis novaĵo por Fécamp, ke iu mortigis la ĉefleŭtenanton. La malliberuloj scias pri nenio alia, ol kio okazas en la barako kaj en la laborloko.
Li konsterniĝis tiel, ke li ne povis eĉ ekparoli. Ĉu iu mortigis per tiu pistolo, kion li elprenis el la trirkesto de la skribotablo de Ligert? Ĉu la malvasthorizonta skribisto, kiu sekrete ekkompatis lin, kaj donis al li gluton da akvo: estas murdisto?
— Krome eĉ tio estas certa, ke oni uzis tiun ĉi pistolon ankaŭ en la atenco kontraŭ Magiron — daŭrigis la kolonelo aplombe. — Respondu? ĉu vi faris la atencon kaj la murdon per tiu ĉi armilo?
— Li rigardis al Ligert. La skribisto kliniĝas super la protokolon kun pala vizaĝo, kaj li palpebrumas kun fiŝosimilaj okuloj. Liaj senkoloraj lipoj iom ektremetas. Se iu rigardus sur lin, tiu sendube rimarkus, ke li estas kulpa.
Sed Ligert sekrete donis al li akvon posttagmeze, kiam Berlac eliris el la ĉambro… Kial li volis murdi! Eble bonkora homo volis mortigi Magiron-on pro kompato al la malliberuloj. Sed tiun Vigoin-on?… E§ estas egale! Li donis al li akvon! Gravas tio! Kaj ĝi jam finiĝu!
Ĉu ne estas egale, ke oni mortpafos iun pro kvindek krimoj aŭ pro unu?
Aŭ senkulpe, kiel ekzemple lin? Tiu homo donis al li akvon!
— Respondu! Ĉu vi konfesas tion?
— Jes! Sed la pluan konfeson mi neas!
… Nun aŭroras.
La oficiroj senkonsile rigardas al kolonelo Delivette. La kolonelo ekstaris.
— Tiam do ni finis ĝin. Vi bone povas silenti, se vi volas. Ni jam scias tion. Nun fine vi estos sendita al tia loko, kie vi povos silenti laŭ via plaĉo. Neniu demandos vin. — Li turnis sin al la kaporalo. — Hodiaŭ posttangeze sendu labori la malliberulon n-ro 63 al la altaĵo n-ro 4! Foriru!
La altaĵo n-ro 4 estis militista esprimo. Ĝi signifis tion, ke Fécamp estos sendita al la Skeleta brigado!
De kie ankoraŭ neniu revenis.
Je la 5-a horo kaj 20 minutoj posttagmeze la patrolo ekmarŝis kun Fécamp. Vespere ili staris ĉe la piedo de la montaro, etendiĝanta en la dezerton. Ĉe la bazo de trunkita konusforma, kalva roko, kie depotis konstante kvidek membra pikedo en lignodometo. El la interno de la domo ekiris la lifto, rekte al la Infera platajo.
— Senkatenigu lin. Enliftiĝu — komandis la kaporalo.
— Haltu! — kriis Grison. — Ĝis nun defendis vin ia stranga ordon. Vi ekbatis min kaj la ĉefadjutanton… Nun jam vi neniam plu babilaĉos, ni do povas kvitigi la konton…
Pum!
Nun fine la sorto transdonis tiun ĉi multe suferintan, katenitan homon al la venĝo de la primokitaj suboficiroj. Senindulge, kolere ili draŝis lin, silente, spiregante, longe.
Poste liberiginte lin de la katenoj, ili ĵetis la svenintan, sangantan homon en la korbon de la lifto!
Klako!..
La sveninta korpo de Fécamp leviĝis en la altecon, akompanate de la plorzumado de la ekmuĝanta dinamo.
La membroj de la pikedo ĝustigis sian kamizolon, kaj per dika krajono serĝento Magiron forstrekis la nomon de la malliberulo n-ro 63 el la etato.
Li ne ekzistas plu!