158254.fb2
Fécamp duone rekonsciiĝis pro la venteto, kion la lifto kirlis en la varma aero dum ĝia rapida vojo. Li ne tute regis sian konscion en tiu stato. Li kuŝis ĉe la rando de la korbo kun timosimila, malklara percepto de la mondo, kun malakre doloranta korpo, nekapabla moviĝi, apogante sian kapon al la rokoj, ardantaj en la flava sunbrilo.
Ie aperas simieska, ovala vizaĝo, singarde proksimiĝanta. Ĉu homo? Ne verŝajne. Tiu kapo estas kranio, kovrita per bruna, falta, maldika haŭto. Anstataŭ la okuloj troviĝas du nigraj truoj. En la profundo de la kavoj videbliĝas pala, humida brilo. Mallongaj, rapidaj kapmovoj. Antaŭenkliniĝinte li longe atentas, staranta sur la piedfingroj, rigidiĝinte, kiel besto preta por fuĝi en kiu ajn momento.
Fécamp sentas, ke la suno bruligas. Li ne povas moviĝi.
Aperas aliaj simieskaj, ostovizaĝoj, ĉiu estas samforma, kaj manie viglaj ekrigardoj glitas tien-reen ĉirkaŭ la senpova homo. Iu mallaŭte rikanis. Blindigaj sunradioj inundis la ampleksan rokplataĵon, kiu estis glata, kiel pargeto. Kiel la supra parto de trohejtita forno, tiel reradiis tiu ĉi plataĵo la varmegon.
Nun du metra skeleto proksimiĝas, havanta nekredeble altan frunton. Li portas klabon sur sia ŝultro facilmove, kvazaŭ ĝi estus du tuba pafilo. Li staras antaŭ la grupo kun disigitaj gamboj.
— Malforta §ieno — li diris kontente kaj kapbalancis. Kelkaj el ili ripetis tion simie balbutante, kvazaŭ §oro de apopleksiuloj rolus ĉi tie:
— Malforta Hieno… Malforta…
— Nova Hieno kaj Malforta…
Kion diras iu, tion tuj ripetas la §oro, kvazaŭ ĝojante pri la vorto, ŝajnigante sian gravecon spontane.
Kelkaj homoj malfacile spiregante faras pezmovajn saltojn. Tiu terur-opero havas ankaŭ koreografion. Fécamp ne povas moviĝi, sed li vidas, aŭdas la vizion. Buklahara, oleoflava, malgranda, skeleta homo ŝteliris al la ĉaro, sed li tuj retrosaltis!
— Hodiaŭ ni jam manĝos… Estas Malforta Hieno…
— Hodiaŭ ni jam manĝos… ni manĝos — diris la novaĵon la osto-simioj unu al la alia per neakcentita, mallaŭta susuro, simila al tiu de arbofolioj.
La grandega skeleto eksvingas sian klabon, kaj kvazaŭ je la signo de dirigento, silentiĝas la §oro. Li parolas preskaŭ kantante, per ia stranga guturalo, kvazaŭ dirante litanion:
— Ni ne manĝos lin, ĉar ni havas Leĝon! Ankaŭ Malforta Hieno estas Hieno, dum li vivas. Ĝi estas la moro!
— Ĝi estras la moro…
— Ĉar io devas esti!
— Io devas… esti!..
Kaj ili spiregis. Kelkaj fajfante. Ili staris kaj gapis Fécamp-on.
— Sed morgaŭ ni jam manĝos! — diris la solkantisto.
— Morgaŭ ni manĝos…
— Mogaŭ li mortos.
Kaj ili rigardis la malliberulon n-ro 63 kun avida spiregado. Li kuŝis senpove pro la fascina teruro.
Ĉu ili estas kanibaloj?
Ĉu ili manĝas homkarnon? Ĉu ili manĝas la mortintojn?
Oni malpacience tiregadis malsupre la kablon de la lifto. Ili urĝis lian elkorbiĝon. Fécamp leviĝis, sed li ankoraŭ estis maforta en la varmego. Li elfalis tra la rando de la ĉareto.
— Li mortis… li tamen mortis… — ili murmuris esperante…
— Ne! — diris la altulo. — Kaj ne estas jam multaj tagoj, kiam li mortos. Eble morgaŭ li mortos!
— Morgaŭ li mortos!.. Morgaŭ!!
Ili parolis per mallongaj, akraj voĉoj, similaj al bojeto. Ĝi apenaŭ memorigis ilin pri homo.
Kaj neniu helpis por levi aŭ trinkigi Fécamp-on. Eksidinte en lia proksimo, ili kaŭriĝis malregule spiregantaj, kun maltranvile moviĝanta kapo.
Ili rigardis lin scivoleme. Iom malpacience.
La suno jam estis oblikviĝinte subiranta kaj ruĝe ardanta, kvazaŭ malpli forte bruliganta ĉi tie. Vere „ne estas jam multaj tagoj, ke li mortu”… Nur iom poste. Li ne kuraĝis malfermi siajn okulojn. Li ne volis vidi ilin… Sed li boneaŭdas la spiregon de la §oro… Dume la suno subiris. Subite vesperiĝis. Kvazaŭ li iom reviviĝus. Li ekmoviĝis, sed li refalis. Poste iu prenis lian brakon kaj ekparolis jene:
— Bonan tagon, sinjoro, kiel vi fartas? Mia nomo estas barono Naftalino, sed tio ne gravas.
Li timeme suprenrigardis.
Ĝi estis vera inkubo. Hinda pilgrimanto staris apud li. Tiu ulo havis helflavan hararon kaj barbon, similan al tiu de prahomo, strangan mantelon, ĉirkaŭligitan per longa, dependanta ŝnuro, kaj sandalon sur liaj piedoj.
Sed la plej konsterniga estis lia pluvombrelo.
Ĉar li tenis nigran, silkan pluvombrelon super sia kapo, kiu eble estis tre utila objekto ĉi tie tage en la varmego, sed nun estis vespero. Serena, klara, stelplena ĉielo ampleksis super ili.
Kaj la pilgrimanto altentenis sian disetenditan pluvombrelon.
— Donu al mi… akvon… — li spiregis.
— Nu, jes! — li kriis gaje kaj trinkigis Fécamp-on…
Li sideleviĝis. Malpliproksime kunfalinta amaso da rokoj montris, ke antaŭ naŭ jaroj la perfiduloj kie eksplodigis la trairejon.
Nun fajro flagris sur tiu loko. Mallarĝaj siluetoj kaŭriĝis ĉirkaŭ ĝi. Ili brakumis la ŝultron unu de la alia, ritme moviĝante dekstren-maldekstren kaj simie balbutaĉis.
La ombroj, pli stretaj ol la fumo, balanciĝis laŭ la ritmo de la flamoj. Kial ili ekbruligas fajron? Oni ja devas morti en la rokkaldronego, kiu ĝis aŭrororeradias la varmegon de la tago.
— Fajrorigardo… — flustris klarigante iu Hieno, kiu dume venis tien kaj scivoleme palpis la vizaĝon de Fécamp. — Vespere estas Fajrorigardo! Ili retrospektas en La Paseon…
Fécamp eĉ nun atendis, ke li vekiĝu el tiu teruro. La mallarĝaj ombroj balanciĝis, la fajro flagris, kaj la vento blovis polverojn, grandajn kiel pinglopintoj.
La skeleto spiregante flustris apud li:
— Kio Estis, tio restis en La Valo, sed ni devas scii pri tio… Ĝi estas la Fajrorigardo… Matene estas Hurlo, ke nisciu, kio estas La Voĉo, ĉar ve al tiu, kiu forgesas ĝin…
Kia stranga lingvo ĝi estas, primitiva kaj parolanta per simboloj, simila al tiu de sovaĝuloj?
Fécamp malrapide flankenruliĝis. Estas malfacile leviĝi.
— Jen estas via nurtaĵo… — akre kriis la pilgrimanto kun pluvombrelo, montrante sur la gamelon. — Vi ĵus suprenvenis per lifto.
— Ĉu li estas ĉi tie?
— Nu, jes. Niaj karaj kolegoj ne manĝis vin, ĉar ankaŭ la Malforta Hieno estas Hieno. Tial via vespermanĝo restis ĉi tie. Io devas esti.
Fécamp komencis rememori:
— La moro.
— Ne. Ĝi estas legomaĵo el sekaj fazeoloj…
— Kiu vi estas?
— Barono Naftalino, modtajloro kaj kavaliro! Ĝis, ĝis karulo — li mansvingis kaj afekteme balancis sian kokson, kiam li foriris.
Fécamp manĝis la fazeolaĵon kaj kuŝiĝis surdorsen. Li rapide ekdormis. Profunde, maltrankvile. Li vekiĝis je premega sento. Li subite malfermis siajn palpebrojn.
Skeleta vizaĝo kliniĝis super lin kaj rigardis. Ĉu li ankoraŭ vivas!.. Ĝis aŭroro li vekiĝis en ĉiu horo, ĉar iu konstante rigardis lin kun avidaj okuloj…
La skeletaj homoj svarmis sur la larĝa, ebena altplataĵo. Ili kaŭris en malgrandaj grupoj, aŭ ili sencele iraĉis solaj en la senĉesa ardo, kiun nenia ombro mildigis sur la larĝa ebeno.
Tiu kalva rokŝtipego estis legenda. La povo de la dezerto ĉirkaŭis ĝin, kaj ĝi altiĝis el la sablomaro tiel, kiel ia soleca insulo, dorsflanke de la ŝtipego la fumeca, nebula brilo de la sableroj, dancantaj en la sundradio, absorbis la montoĉenon, apartenantan al ĝi.
La soldatoj de la perfidanta brigado kaj tiuj, kiuj estis senditaj ĉi tien, minis la ŝtonon sur la supro de la altplataĵo, inter altiĝantaj rokmuroj. Legianoj estis postenigitaj al la Skeleta brigado nur pro la sekvaj krimoj: fidelrompo, dizerto kaj perfido. Ili minis per pioĉo larĝan baraĵon de tre bonkvalitaj pecoj de kalkŝtono. Iuj rokpecoj facile deiĝis, kaj oni simple rulfaligis tiun en la abismon, kaj nokte, kiam ne estis ŝtonminado, la soldatoj transportis ĝin. La Skeleta brigado ekzistos, ĝis la trairejo, eksplodita fare de la ribeluloj, estos preta. Ili ricevas nutraĵon por la elminita ŝtono. Ili devis precize fari la difinitan laboron, cetere oni malpligis la nutraĵ- kaj akvoporcion.
Tage la altplataĵo ardis en sesdek celsiusgrada varmego, kaj la ebena, blanka ŝtono brilis blindige. Sed ĝi pli bone konservis la varmon, ol la loza sablo de la dezerto, kaj ĝis aŭroro la rokŝtipego iom post iom reradiis tion.
Multaj homoj vivas ankoraŭ el la soldatoj de la malbonfamega Skeleta brigado eĉ hodiaŭ.
Pasis naŭ jaroj.
Ĉiu kondiĉo de la vivo mankas sur la ebena rokŝtopegpo, blanka kiel kreto. Nek arbo, nek plantaĵo kreskas ĉi tie. Sed estas multaj skorpioj. Ili naŭzige eksvarmas, kiam oni renversas iun pli grandan ŝtonon. Kelkfoje ankaŭ cerasto suprengrimpas ĉi tien sur la graskoloran, varmegan rokon.
La unuan matenon Fécamp sentis tiel, ke dum momentoj io krevas en lia cerbo. Tiu varmego similis al aŭtodafeo. Kvazaŭ oni brulus vivanta. La plata rokbloko preskaŭ tuj eklamos, la vidvibrantaj okuloj vidas tiel, ke ĝi fumas. Nur la polvo flugas de sur la blindiga, flava ebeno.
Blankhara, blinda, mumie skeleta homo signalas la vekiĝon. Granda, malnova, enkaviĝinta, lada lampo estas en lia mano. Li skuas tion. Kelkaj gruzeroj bruas en la interno de la lampo.
La blindulo ĉiam precize perceptas la tempon. Neniu scias, kial.
La Skeleta brigado vekiĝas.
La larĝa plataĵo vigliĝas, ŝanceliĝantaj fantomoj svarmas sur la ŝultroj kun pioĉo, kaj ili tranĉas la altenkrutantan, glatan rokmuron en la fino de la plataĵo, liverante la ŝtonon per puŝĉaro, kiel Volpi, La Klabo postenigas ilin. Volpi tial nomiĝas Klabo, ĉar li havas dikan bastonon.
La puŝĉaristoj ekŝutas la ŝtonojn ĉe la rando de la rokego. Se la kvanto de la ŝtono estas malpli multa, ankaŭ la provianto estas malpli granda.
Fécamp ekiras kun vertiĝanta kapo. Buklahara bubego, havanta vizaĝon kiel ia mortinta vulpteriero, alpaŝas lin.
— Pioĉo!
Li diras nur tion, kaj montras tien, kie kuŝas la laboriloj.
— Kiu vi estas? — demandas la malliberulo n-ro 63.
— Figaro… Ŝparu Voĉon. Suno brilas.
Li komprenis. Ĉiu vorto konsumas tro multe da energio ĉi tie. Ili ŝparas pri sia forto. Ordonas la varmo, sesdek celsiusgrada.
Li ekiras al la pioĉo. Estis fantomeske. Tiom da homoj senvoĉe rapidas labori. Nur bruoj, kaj tintado, grincado, sed ili ne parolas eĉ unu vorton.
Ŝparu voĉon. Suno brilas.
Ĉifonvestita, bunta figuro, simila al birdotimigilo, haltas kaj rigardas sur lin.
— Manski. — Li diras tion. — Manski. La Subkapolaro, Kiu Havas Zonrimenon.
Li estis ĝentlemano! Reaperis en li la sinjora dogmatismo de la ostiĝinta, droninta, vera socio:
Li prezentis sin.
Ĉe lia kokso-osto dendaĉis rimeno de bajoneto, preskaŭ ĝis lia genuo, ĉar el sub la iam perfekta zonrimeno malaperis ĉiu karno de tiu ĝisosta ĝentilulo. Lia granda ĝojo estis, ke li prezentiĝis kaj prezentis ankaŭ aliajn al la novalvenintoj.
Tiaĵo malofte okazas ĉi tie. Liaj ruĝaj, mallongaj kapharoj aspektis kiel provkudraĵoj. Li havis platan nazon, similan al tiu de leono. Pro kio li post iom da tempo surprenis surprenis la aspekton de skeleta fantomo. Lia streĉiĝinta haŭto sulkiĝis super kavaĵoj, kaj milionoj da faltoj aperis, kiam lia grandega buŝo ridetis. Li persiste restisapud Fécamp, dum ili rapidis al la laborloko, kaj li prezentis ĉiun al li.
— Tiu estas La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon.
La koncernulo estis mortokranio kun kuspita nazo. En la unua momento li aspektis kiel miljarulo. El lia kolo seke putrinta pajloĉapelo ŝnure pendis sur lian bruston.
Nun li montris al la blankhara blindulo. Al la signanto de la preciza tempo.
— La Blindulo, Kiu Havas Lampon!.. diris Manski
… Kaj Fécamp komencis labori per la pioĉo. Ĉi tie en la laborloko estis iom da ombro posttagmeze, kiam la suno atingis la zeniton kaj komencis malaperis malantaŭ la monto.
Se iu langvore frapadis la ŝtonon, la alia lakone admonis lin:
— Laboru!
Kaj Fécamp frapadis la ŝtonon. Ĉi tie la vorto, la movo estas kurta kaj rapida. Oni devas ŝpari pri la energio. Mallongigoj, signoj, bildoj, voĉoj.
Ankaŭ la movo estas malpli rapida, trenata. Ili estas brutoj, kiuj volas vivi, kaj ilia memo akomodiĝas al la varmo, sesdek celsiusgrada.
Tagmeze La Blindulo, Kiu Havas Lampon, bruas per la ŝtonoj. Ripozo. Tagmanĝo. Ili disiras.
Ankaŭ Fécamp ekiras ien. Li sentas nenion. Sento, konscio ĉi tie obtuziĝas en la varmega zumado.
Tute pintkapa, morta masko venas, maldika kiel vergo. Liaj akvoblankaj okuloj vaste malfermiĝas, profunde sidantaj en la zigomo, kaj li spiregas, ke la ĉifoniĝintaj vestopecoj tremetas sur li, kvazaŭ preciza instrumento registrus lian ekscitiĝon.
— Vi!.. Fé… Fé… jes!.. é… Fé… é… é….!!
Li klopodas paroli kaj anhelas. Sed la necesa silabo ne venas en lian kapon. Dum momento ekfluas ŝvito el liaj poroj. Kiu li estas? Lamalliberulo n-ro 63 konsterniĝas… Sankta Dio! Nu, jes… Li konas lin!
— Kiu… vi estas?
Li ŝatus daŭrigi, sed ne eblas ĉi tie.
— Mi estas Ko… o… o!..Mi estas Kor!..
— Korkooo!.. — li stertoras kaj miras, ke li ne povas haltigi la eldirtajn sonojn laŭ sia volo, tiuj nur ruliĝas el lia gorĝo!
Korko! Li ja… estis tie dum la ludo Ĉu fronto aŭ dorso , kiam Carew gajnis…
— Jes… — diris fajfante la alia… — Nu ne… eblas paroli.
— Nur tion diru: ĉu vci manĝas homkarnon?!..
— Ne… Mi ne kredas… Almenaŭ mi ne vidis tion… Sed ne ekzistas leĝo… Estas permesate…
— Ĉu la Malfortaj Hienoj?
— Kiu… mortos… Ni kaŝas tiun. En la Groto de La Aĝo…
— Kion signifas, ke Aĝo?
— Ili adoras… La Pordon…
— Ĉu??
Ili parolis per morta fortostreĉo. Korko pene diras:
— Ili adoras La Pordon, Kiu Malfermiĝas Nenien… Tio estas La Aĝo.
— Kial estas benonata la mortinto?
— Ni… Ni manĝas lian porcion… Kiu mortas, tiu nurtras la aliajn.
Nun li komprenis. Ili dividas inter si la manĝaĵon de la mortinto, kaj ili nur poste sendas la kadavron malsupren per la lifto, kiam ĝi jam ne plu estas konservebla.
Li vertiĝis, spiregis… Brulas… flamas…
Zumas la varmo, lisentas tion. La terura sunbrilo bruligas kaj blindigas, kiel ĝi senindulge inundas la ebenan plataĵon.
Nun multaj homoj ĉirkaŭstaras lin.
— Mi… estas forta… — spiregas Fécamp sovaĝe.
— Volpi, La Klabo estas Forta Hieno.
— Mi estas pli forta!
Streĉa silento. Volpi staris, sur lia ŝultro kun la klabo. Li rigardis sur la aliajn. La rokbloko preskaŭ flamas.
— Eble li estas pli forta — li diris serioze kaj aplombe. — Mi ne interbatadas. Freŝa Hieno… Li ankoraŭ povas bati bone. La vivo estas antaŭ ĉio.
— La vivo estas antaŭ ĉio — ili spiregis avide.
Kiel granda mistero. La skeletsimilaj figuroj, kiuj neniam povos liberiĝi de tiu ĉi kalva, brulanta rokego, ili spasme timas pri sia vivo kaj gardas tion. Ĝi estas antaŭ ĉio. Nek domo, nek herbo, nek celo, nek kanto, nur nenio kaj suferego. Sed la vivo estas grava.
La Blindulo, Kiu Havas Lampon, jam bruas per la ŝtonoj. Kiom da tempo pasis?
— Prenu martelon- diris Volpi, La Klabo. — Oni devas labori. Por vivi.
— Mi prenos ĝin, sed ne tial, ĉar vi diris tion.
— Mi estas Volpi, La Klabo!
— Mi estas pli forta…
Nun aperis ankaŭ barono Naftalino kaj interrompis prezkonkure kiel en aŭkcio:
— Mi estas pli bela…
Tio solvis la konflikton…
Fécamp jam ekiris labori, sed la frenezulo kaptis lian brakon:
— Atendu, sinjoro kolego… Mi petus komplezon de vi…
— Kion vi volas?
— Se mi ĝenas vin, bonvolu diri, kien en la inferon vi kaŝis tiun aktujon?
La pioĉo svingiĝis en la mano de Fécamp… Ĉu ankaŭ ĉi tie?!! Ĉu ĝi akompanas lin ĉien?…
— De kie vi scias pri la aktujo?
Sed li ne ekbatis lin.
— Ridinde! Pro tio mi estas ĉi tie! En la aktujo toviĝis la mono de la prezo de kvar muslinoj, naŭ kreptolaĵoj kaj ĵorĵet-o, krome du delikataj peltmanteloj kaj unu ermena kapoto.
Fécamp ne plu aŭskultis lin… „Laboru!”… „Laboru!” — kriis ĉiu.
Li iris labori.
Barono Naftalino kelkajn monatojn vivas ĉi tie. Li estis ĝentila al ĉiu, li konstante ridetis, kaj kun la larĝo de lia rideto leviĝis liaj brovoj, sed ankaŭ lia voĉo fariĝis oktavojn pli alta, serena, akre kriĉanta. Li ofte uzis la vorton: „nu, jes, nu, jes”, sed li malofte sciis, pri kio li parolas. Sur sia iom mola, dika korpo li portis brunan vestaĵon, similan al nokosurtuto, kion li talie ĉirkaŭligis per tordita ŝnuro, enigme akirita. (Laŭ kelkiuj ĝi estis uzata al sonorileto, aliaj opiniis, ke li ŝtelis ĝin de sur drapiraĵo de unuaranga enteriga ceremonio, kvankam ĉi tie oni apenaŭ havas okazon akiri sonorileton, aŭ partopreni unuarangan enterigan ceremonion.) Ĝi estis utila al tio, ke li talie ĉirkaŭligu sian mantelon. Nur maljunaj pilgrimantoj aŭ junaj aktorinoj havas simile vastan kaj mallongan surtuton. Sed nur barono Naftalino portis ĝin kun sonorilet-ŝnuro. Krom lia stranga mantelo, pri kiu poste evidentiĝis, ke ĝi estis uzata kiel tablotuko en la Nord-Afrika haveno Rabat antaŭ lagranda milito, li havis tiajn lipharojn kaj barbon, ke li memorigis en la unua momento pri grafo Leo Tolstoj, tute ne temante pri la ermito Jasnaja Poljana, ke li estus zoninta sian talion per sonorilet-ŝnuro. Eĉ tio estas duba, ke li estus uzinta la kvastan ŝnuron de drapiraĵo de unuaranga enteriga ceremonio, sed ĝi estas tute certa, ke la senmorta verkisto malestime estus rifuzinta la malnovan, nigran silkan pluvombrelon, se oni proponas al li konstanten porti ĝin.
Kie akiris tiu frenezulo pluvombrelon en la dezerto? Oni ne scias. Eble li ŝtelis ĝin en la deponejo, kiam li ankoraŭ laboris en Coin de l’ Enfer kiel malliberulo. Estas certe, ke li estas horora spektaklo ĉiloke kun siaj haroj, surtuto kaj sepulta ŝnuro. En la civila vivo li estis tajloro de sinjorinoj, kaj tio eĉ nun estas konstante rimarkebla. Kiam malliberulo krias kun ŝaŭmanta buŝo: „Al mi estas kapute”, barono Naftalino ŝrikas kuraĝige kun larĝa, kara rideto, kun suprenlevitaj brovoj:
— Nu, jes! Nu, jes, mi petas!.. Vi tute pravas… Estas kapute, kun via permeso…
Ĉiumonate li foje malsupreniras per la lifto. Al li estas permesate. Tiam li kunportas vestaĵojn, laborilojn, kininon. Li ne estas maldika, ne sidas morto sur lia vizaĝo, li neglektas la inferan lokon.
Antaŭ duon jaro, li eklaboris malsupre kiel fuĝinta legiano. La pluvombrelo jam estis en lia tornistro, sed li ankoraŭ ne portis ĝin. La serĝento kondukis lin al fosaĵo:
— Suprenŝovelu ties flankojn ĝis vespero. Ĝi estu tiel rekta, kiel liniilo. Ĉu vi komprenas?
— Nu, jes — li kapbalancis afable, kaj la serĝento ekbatis lin per la bumbastono.
— Malbona serĝento — li rimarkis gemute, kaj li denove estis ekbatita.
Tiel komencis la frenezo montriĝi sur li. Barono Naftalino elprenis vaksan kreton post la foriro de la serĝento, kaj li desegnis „bone fasonitan” fosaĵon, kun tia arko, kvazaŭ ĝi estus mantelo por gracila virina talio. Li akceptis la suboficiron kun triumfa rideto.
— Kiel vi opinias? Ĝi nomeblas fasono!
— Vi estas ĉevalo! Ĝi estas kurba!
— Nu, jes… Tie, ĉe la kabano mi tajlos malgrandan veston sur la fosaĵon, plisitan jupon sonorilforme, kaj tiu mimozarbusto ornamos ĝin ĉe la talio. Domaĝe, ke tio ne estas artefarita floro. Pedanta laboro ĝi estas. Ĉu ne?
— Ĉu vi estas freneza?
— Nu, jes! Kiu ne estas freneza, tiu restas en tia varmo hejme en Eŭropo. Kiel vi fartas?
Pro tio li devis pasigi unu tagon en la obskura ĉelo. La sekvan tagon li rompis ŝtonon. Li kolektis la etajn fendiĝintaj ŝtonpecojn en sian buŝon, kiel pinglojn, kaj vespere la ŝtonamaso fariĝis rondforma laŭ rokoko stilo. Kiam li laboris en la legomĝardeno, tiel li kolektis tagmeze la saltaojn, ke la restintaj salatkapoj formis belan ermenan kapoton kun alta kolumo kaj kun kelkaj faskoj de unumonata rafeneto ĉe la talio, la glaso superpleniĝis. Oni komenci bati lin. Tia malliberulo ĉesu ekzisti.
Iun tagon barono Naftalino, tiam li ankoraŭ estis la prizonulo n-ro 45, suprenkuris al kapitano Sirone.
— Mi tuj petas mian salajron! Mi eksiĝos! Mi dungiĝos al la konkurenca puntendaro.
Doktoro Minkiew konstatis, ke li estas freneza, kaj oni lasis lin paca laŭ la ordono de la kapitano. Poste li eestis sendita per ia skribita mesaĝo al la Skeleta brigado. Baldaŭ li jam sen kaŭzo prefere restadis supre, neniu scias kial, eble tial, ĉar malsupre oni ne toleris lian pluvombrelon. Kaj li havas bonan humoron ĉi tie. Li povas iradi tiel, kiel flanka figuro de terursonĝo: kun suprenlevitaj brovoj, kun feliĉa, surpriza rideto, mirante: „Bonan tagon, kolegoj! Nur laboru, knaboj!”
Komence oni volis mortbati lin, poste ili lasin lin trankvila: li estas La Buŝo. Oni povis sendi mesaĝon kun li.
La Buŝo ne laboras, kaj li ricevas manĝi. Volpi, La Klabo foje diris tiel, kaj nun ĝi estas Leĝo.
La najbaro de Fécamp rakontas tion dum pioĉado, kiom eble oni ja povas paroli inter tiaj cirkonstancoj. Tiu malliberulo nomiĝis Rouen, sed oni nomis lin ĉi tie, Blankharulo, Kiu Havas Spegulon. Ankoraŭ vitala karno estas sur lia vizaĝo, same kiel sur tiu de Fécamp, liaj okuloj brilas, kaj kelkfoje rigardinte en spegulon, li ĝustigas sian hararon.
De tie devenas lia nomo: La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon.
— Mi estas doktoro — li diras kaj pioĉas. — Mi depotis kun mia kompanio en Ain Sefra. Sed mi dizertis. Oni sendis min ĉi tien… en la proksima futuro…
Pioĉbatoj.0
La oblikve subiranta suno jam kovris ilin per la ombro de la roko. Nun estis pli facile.
— Kiu… vi estas? — li spiregis Roune.
— La malliberulo n-ro 63…
La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon komprenis: li ne kunportis sian sekreton. Li ne volas paroli pri ĝi.
— Ĉu… ne estas egale… ĉi tie jam… phu!? — demandis Fácamp frapante, kaj klakas la pioĉo, fluas la ŝvito.
— Kiu scias, kion portas… la morgaŭo?…
— Morgaŭ ni mortos — frapis la malliberulo n-ro 63 per pioĉkapo de finofara konstato…
— Mi… estas adoranto de la espero… — respondis Rouen. — Vere: la espero povas esti nur mito ĉi tie… Aŭ… — Li spiregante komencis labori. Pum!.. La ŝtono polvas… — Aŭ vi blinde adoras ĝin, aŭ ĝi tute ne estas… Ĉu vi kredas ion?
— Tion, ke mi estas bruto!
Skeletoj frapadas ĝemante, anhelante, spiregante, kun fantomeskaj brakoj, malaperantaj pro la polvo.
— Ni estas brutoj… Ankaŭ vi… kaj ankaŭ mi…
— Nu, jes! — kriĉis voĉo.
Barono Naftalino staris tie. Li rigardis ilin gemute. Rouen malproksimiĝis maldekstren ĉe korbela roko.
La polvo kovris, la bruo forglutis lin, kvazaŭ li tute ne estintus tie. Ili restis en duopo: Fécamp kaj la frenezulo.
— Vi estas ĉarma, kiel vi pioĉas, sed mi vidis tion en baleto alie. Unu pioĉbato… du piruetoj… dekstren… maldekstren…
Kaj li dancis tion. Li frapis la ritmon per sia pluvombrelo, similan al graciaj pioĉbatoj.
— Foriru de ĉi tie, ĉar mi ekbatos vin hazarde.
— Se eblas peti: ne faru tion, kara sinjoro Aktujo.
Fécamp turniĝis al li.
— Diru! De kie vi scias pri la aktujo?
— Tiu kara Magiron montris vin al mi malsupre, inter la unuaklasaj kantonmentitaj kaj provizitaj malliberuloj. Antaŭ nelonge mi estis malsupre. Mi estas La Buŝo, Kiu Parolas… Ĝi estas kara, ĉu ne? — Kaj li ŝerceme minacis fingre la puniton n-ro 63. — Vi estas tre malbona knabo. Ĉu licas esti patrujperfidulo?! Ĉu?
— Laboru!.. Laboru!.. — kuris la murmuro tra la vico ĝis la bagnano n-ro 63.
Fécamp forte pioĉbatis.
Barono Naftalino eksidis kaj elprenis el sia poŝo pecon da viando, restintan el la tagmanĝo.
– Ĝi estas mia kvina-hora tenden-viando… Nur tio estas la problemo, ke mankas la muziko… Mi petus komplezon de vi. Se vi nun havas la aktujon ĉe vi, malbona rabmurdisteto, pagu la fakturon al mi. Ĉu bone?
— Kial? — demandis Fécamp nun jam scivoleme, — Ĉu la mono estis en la aktujo?0
— Nu, jes!.. Unu miliona heredaĵo… Vere… La familianoj Villiers heredis ĝin, kaj mi faris la dotaĵon por la filino. Mi estas konata tajloro en la Mondo laŭ la nomo Madam Alfredo!.. Ĉu vi jam komprenas, Karuleto? La fama aktoro! Martin Villiers!.. Kia aktoro!.. Mendis la dotaĵon ĉe mi!
Kaj la graso brilis sur liaj liprandoj kaj barbo, kiel li ŝiris la viando per siaj long-ungegaj manoj. Li ne suferis. Li estis vivanta miraklo ĉi tie kun sia relative gemuta bonhumoro.
La aero fajrerante vidvibris antaŭ Fécamp. Lia torako streĉiĝis, liaj okuloj akre doloris, kiam li frapadis la kolosajn rokpecojn de la ruiniĝinta trairejo.
Madam Alfredo piketis siajn dentojn per longa ostero kaj babilis kruciginte siajn gambojn.
— Tiu fama artisto, tiu Villiers heredis… Ĝi estis skribita en la ĵurnaloj… Kaj li diris jene: „Madam Alfredo, nun faru la dotaĵon de mia fratineto…” Vi konas min, sinjoro Aktujo… Mi komencis intense labori!.. Tiu mizera Patou ekploris, kiam li ekvidis la anglan, printempan kostumon kaj la ermenan kapoton, per kio mi gajnos Nobel-premion, ĉar ankaŭ la fason-esploristoj havas fondaĵon.
Nun li ploradis.
— Jes, knabeto, tiu estis Madam Alfredo! Kaj la familio Villiers ne povis pagi, ĉar vi malbonulo, mortigis la kapitanon… — Kaj li kolere alkriaĉis: Kiarajte vi faras tian petolaĵon?!! Ĉu?!!
Li eksaltis kun larmoplenaj, brilantaj okuloj, tenere alpreminte la pluvombrelon al si.
— Ĉu vi… — spiregis Fécamp — perdis vian monon… pro la dotaĵo… ĉar la mono… estis en la aktujo, el kiu oni estus… pagintaj vin?
— Mi bankrotis… Mi havis centmil frankan operacian kapitalon… ĝi perdiĝis! Ĉi tie apenaŭ estas negoco! Mi ne perlaboras eĉ la salajron de la kudristinoj ĉe la Skeleta brigado! — Kaj li petegante diris: — Kara sinjoro Ledaktujo… Ne estu tia malica, laŭjura posteulo, pagu mian tajlor-fakturon… — Li ploregis. Mi venis en Afrikon por ricevi mian centmil frankojn… Mi dungiĝis al la legio por enkasigi, kaj mi dizertis por fariĝi bagnano.
— Foriru de ĉi tie!
— Bone! Donu mian monon, kaj mi tuj malaperos!!.. Ĉu vi pensas, ke ĝi estas ĝojo por 0mi?
Kien do la sorto povus ĵeti lin, kie ne trafus lin la kulpo, farita kontraŭ la murdita kapitano? Kvazaŭ li estus la kriminto, kaj persekutus lin la malbeno de la verŝita sango…
Nova tragedio falis sur la kapon de Fécamp el la alta ĉielo, kaj li ne sciis kial, sed ĝi estis la plej dolora. La freneza barbulo amare ploris, tiel, kiel infaneto. Li mane disŝmiris la larmojn sur sia nazo ĝemante, plorsnufetante. Fécamp staris antaŭ lin. Moroze, serioze, kaj li diris nur tion, ambaŭmane preninte la pioĉon:
— Foriri de tie ĉi!
— Bone… — kaj li kapbalancis kun afabla rikano. — La unuan de la sekva monato mi revenos. Ĝis… Ĝis, murdisteto mia…
Kaj li formarŝis kun facilmovaj dancpaŝj, zumkantante. Ili frapadis baraktante, tusante… La puŝĉaro grincadis, la ŝtono falis, kaj malantaŭ la ŝvebantaj, altenleviĝintaj polvomuroj la suno subiris en aradanta nebulo de malhelruĝaj rebriloj.
La Blindulo, Kiu Havas Lampon, skue bruigis La Tempon.