158255.fb2
Ŝtormo en guto da miskompreno
Fininte la oficialajn horojn, doktoro Mervin ankoraŭ restis en sia kontoro. Tiu knabino longe agitetis en lia cerbo, kiu subite malaperis hieraŭ vespere. Aranĝinte multajn, gravajn aferojn, li skribis sur paperon, ke Prücsök kiel petu nuligon de la puno. Sed la knabino jam foriris, kiam li venigis ŝin.
Kien ŝi malaperis? Eble ŝi enuis la atendadon.
Li ĝemis.
— Alkonduku la kondamniton n-ro kvindek kvar el la tribunala prizono!
André Decoux estis la kondamnito n-ro kvindek kvar, kiu pasigis sian dumvivan punon pli ol unu jaron. Enkondukinte la malliberulon en la ĉambron, Mervin petis lin sidiĝi, montrinte sur seĝon.
— Eksidu, Decoux.
— Dankon…
La kondamnito n-ro kvindek kvar havis trankvilan, serenan, rondforman, barban vizaĝon, helbluajn okulojn, saĝan frunton.
— Iu estis ĉe mi por revizii vian aferon.
Decoux ne respondis. Ili rigardis unu la alian. Tiuj du homoj, iam estis nedisigeblaj, bonaj amikoj, ili loĝis en la sama ĉambro de studenthejmo kaj dividis inter si anakŭ bonon kaj malbonon. La serioza, iom burĝeske tro honesta Decoux, kiun oni sendis poste eksterlanden por fari studvojaĝon, kiel la plej bonan studenton de la universitato, kaj doktoro Mervin, la senbrida, feroca, bohema juristo, kiu faris siajn semestrofinajn ekzamenojn malmulte lerninte, ilia amikeco pruvis la altiriĝion de la diversaj individuoj unu al la aliaj. Decoux komencis sian esperplenan karieron en la usona instituto Rockefeller, kaj doktoro Mervin foje estis preskaŭ ekskludita el inter la advokatoj, ĉar iun tagon li iris en la procesejon ebria kaj fajfanta, kiam li estis tribunala aktuaro.
De tiam pasis dudek jaroj. Laŭ la antaŭvido de la burĝaj divenistoj Decoux devintus fariĝis Nobel-premiita scienculo, kaj doktoro Mervin sekretario de provinca teatra ensemblo.
Sed ne tiel okazis. Doktoro Mervin fariĝis esplorjuĝisto, poste plenrajtigita registara komisaro kaj fortamana plenumanto de la leĝo, kaj Decoux simple la malliberulo n-ro kvindek kvar, kondamnita ĝismorte. La vivo permesas al si tiajn ŝercojn, alimaniere la homoj pensus tion, ke io dependas de ili en tiu ĉi mondo, kaj iliaj antaŭvidaj konstatoj, ekzaktegaj konkludoj esence estas ne nur la fiziologia esprimiĝo de ilia ekzistado. Doktoro Mervin estis kandidato apud la mondfama, kriminala pledisto Gabrone. Gabrone fondis student-prizorgajn instituciojn el sia granda havaĵo, kaj li subtenis tiujn el la enspezo de siaj verkoj, ĉar li estis aprecata jur-scienculo.
— Atentu min, Decoux… — li diris mallaŭte — ĉu vi volas ekfumi?
— Dankon.
La esplorjuĝisto estis tiel distrita, ke li unue etendis la alumeton al la prizonulo.
— Oni mortkondamnis vin, ĉar vi atencis kontraŭ mi. Stranga sekreto de la afero, ke tia krimo ankoraŭ neniam okazis en la mondo. Ni estis lojalaj unu al la aliaj. Dum via pledo vi neniam menciis la efektivan kaŭzon de via faro, kiu estus ĝena rilate min. Vi ne parolis senkulpige pri nia komuna amatino dum nia junaĝo, mian geedzecon, kiu finiĝis fatale, kvankam tiuj malgravigus la prijuĝon de via afero el la vidpunkto de la asizo. Vi menciis nek tion, ke ni estis bonaj amikoj iam.
— La snobeco ne estas mia naturo. Oni neniam apelaciu siajn sinjoran devenon, pasintajn amikecojn — respondis la doktoro preskaŭ enue, indiferente, kaj trankvile blovante la fumon super la kapo de la esplorjuĝisto. Kaj balanciĝante li dorsapogiĝis, ke la ekvilibro estu sur du piedoj de la seĝo.
— Tio ne estintus grava senkulpiga cirkonstanco — diris Mervin, — mi do akceptis tion, kiel sinjoran takton rilate virinon, ne mencii la personon de mia eksedzino dum la proceso.
— La kondamnito n-ro kvindek kvar silentis.
— Vi diris, ke vi neas vian kulplecon, vi ne deziras pledi, kaj vi konfesas pri nenio. Per tio vi multe malutilis al via afero. Sed mi ne konfesis, ĉar mi estas esplorjuĝisto, kvankam antaŭ dudek jaroj, kiam vi ĵure promesigis, ke mi gardu Yvonne-on, mi respondis: “Se iam vi vidos tiel, ke tiu virino estas malfeliĉa, tiam simple mortpafu min, kiel hundon.” Vi ne apelaciis tion, kvankam vi bone sciis, ke mi devintus konfirmi vian aserton. Ĝi, se ne tute grava, tamen certagrade estas moderiga cirkonstanco.
— Mi ne povis uzis tiun defendon. Mi ankoraŭ neniam mensogis. Oni ne komencu novajn metodojn en mia aĝo. — Kaj kvazaŭ tiu frazo ne havus alian signifon, li aldonis: — kvankam kelkaj homoj iafoje povas ŝanĝiĝi surprizige.
La prokuroro respondis kun malgraviga paŭto.
— Ĝi estas efika, trafa tuŝumo ĉe teatraj dialogoj. La kontrasto de mia aventurplena student-aĝo ne intersas min, kiel registaran komisaron. Mi lernis kriminaljuron ĉe Gabrone, tio gravas, ne la lernejo. Grandaj geniuloj, mondfamaj inventistoj estis malbonaj, ferocaj studentoj. Ok jarojn mi lernis teorion, praktikon, vivon, moron apud la plej granda, kriminaljura geniulo de la memoreblaj tempoj.
— Kaj vi verkis la libron apud li, kies titolo estas: Legislacio kaj Pun-sistemo en la administracio de la kolonioj.
Ĝi trafis, pro iu kaŭzo. Mervin paliĝis.
— Ne tiu faka verko signifis karieron, sed la dura mano, kiel mi batalis kontraŭ la krimuloj!
Gabrone eĉ laŭdis vin — diris Decoux indiferente, — mi scias, ĉar mi manĝis en lia institucio.
— Vi troigas la lojalecon — diris Mervin, levinte sian ŝultron. — Ni ambaŭ manĝis tie. Mi neniam provis nei nian amikecon, mi mem atentigis vian advokaton, ke mi ne kontraŭdiros, se vi petos alian esplorjuĝiston anstataŭ mi en via petskribaĵo pro mia neobjektiveco.
— Kaj mi rifuzis la rajtigon al tio de mia advokato.
Ili rigardis unu la alian. La kondamnito n-ro kvindek kvar, kvazaŭ kun kaŝita sereno, la esplorjuĝisto trankviel, malvarmkondute, klare.
— Mi diras al vi, ke eĉ tiam vi estus tiel grave kondamnita, se vi estus rakontinta vian senkulpigon. Ĉar ne mi malfeliĉigis mian edzinon. Yvonne kaŭzis la disiĝon. Tiu fakto malebligas la senkulpigan cirkostancon de la justa indigno, ke vi ne informiĝis pri la precizaj detaloj de la divorco.
— Jes mi informiĝis.
La prokuroro maltrankvile ekstaris.
— Vi nun mensogis, Andreo!
— Mi ne ŝanĝiĝis dum dudek jaroj, oldulo mia. Mi scias, ke Yvon adultis en Juan sur Avion, kaj vi tutcerte konvinkiĝis pri tio laŭ ŝia konfeso.
— De kie vi scias tion… — demandis doktoro Mervin preskaŭ flustrante, forgesesinte pri ilia situacio. — Kaj… se vi sciis… kial vi alpafis min?…
La kondamnito n-ro kvindek kvar elprenis ankoraŭ unu cigaredon el la cigaredujo, kuŝanta sur la tablo.
— Mi havas nenion por diri pri la afero. Ne vi estis la kaŭzo de ŝia malfideleco, aŭ se jes, tiel neniokaze pro via facilanimeco kaj amuziĝemo ŝi faris tion, kion ŝi faris.
— Ĉu vi asertas — diris residiĝinte, tre kategorie tiu marmorvizaĝa homo, kiun oni moknomis Caro de Afriko, — ke vi prisilentis tiun agrumenton intence? Ĉu vi ne konscias pri tio, ke mi traktintus vian aferon alimaniere, se mi scius pri tio? Se mi ne kredintas tion, ke mi estas konscia pri la kaŭzo de via faro?
— Mi ne multe zorgis pri la solvo de la afero, cetere mi estus kondutinta pli saĝe.
— Ĉu vi asertas tion, ke ne vi pafis el iu subtegmenta fenestro sur la vojlinio, kiam mi revenis el Parizo, aŭtoveturante de la ŝiphaveno al la urbo?
— Kial mi estus farinta tion? Krome mi ne povas emfazi: mi ankoraŭ neniam mensogis.
Mervin pensadis.
— Ĉu vi scias, ke Yvonne kial faris… tion?…
— Mi scias. Sed mi ne diros ĝin.
— Ĉu ne interesas vin la sorto de via infano?
— Mi ne komprenas. Mi ne havas infanon.
— Kiel?…
Li komprenis. Decoux ne volas miksi ankaŭ sian filinon en la krimaferon. Li ĝojas, ke alia homo adoptis ŝin, kaj ŝi vivan ne laŭ la nomo Dacoux. Ĉu li scias, ke la knabino estas en lia proksimo?
— Ĉu vi ne aŭdis de tiam pri Gabrone? — demandis Decoux.
— Mi scias tiel, ke li mortis. Post kiam li elmigris en Usonon… Li estis granda homo. Sed la praktiko ne interesis lin. Li esploris la kunligon de la juro kaj la vero… Kompatindulo…
Ili silentis. Ilia ĉiu paroltemo elĉerpiĝis.
— Nu… Ĉu vi havas ian deziron, Decoux?
— Nenion…
Preskaŭ tento kaptis Mervin-on ekpremi la manon de la doktoro adiaŭante.
— Ĉu vi sciis tion, ke oni aliigis vian mortkondamnon al dumviva puno laŭ mia peto?
— Mi sciis, kaj tio estis bela faro de vi. Dankon…
Oni forkondukis lin.
Mervin longe rigardis antaŭ sin.
Kie estas nun tiu fola bubino?…
Laŭtega frakasbruo aŭdiĝis el la direkto de la ŝtuparejo, kondukanta al la strato, kvazaŭ vitropordo estus rompiĝinta. Tuj poste iu kriis en ŝrikanta maniero, foren sonoranta:
— Vi vidos, kiajn konsekvencojn vi havos pro mi, se Mervino aŭdos tion!.. Vi estas tia impertinentulo! Vi ne havas stilon!.. Vi estas fiulo!
Mervin iom maltrankvile rigardis al la pordo, kie aperis du enormaj, maldekstraj piedoj en tute diversaj mezuroj, kaj super la piedoj Prücsök, portanta la pluvmantelon de Ludoviko la Saĝa.
Dume la granda homo, vestita per la novelo de André Gide, atendis en la nemoveblaĵo de onjo Babette.
— Kial vi dungas tiun ruĝan friponon? — ŝi demandis leĝere neglektinte la saluton, kiel ian sensignifan formalaĵon. — Ĉu vi scias, kion faris tiu vulgarulo? Li kaptis min je la kolo, kaj se ne venintus tien ĉefa, altranga piediranto, partopreninta la hieraŭan balon, li denove estus elĵetinta min. Bonŝance, ke estas kolegoj en balo.
— Vi venis ĝustatempe. Mi ŝatus paroli kun vi. Kial vi portas pluvmantelon?
— La tagmeza ĵurnalo antaŭdiras pluvon… Sed ŝajnas, ke okazas erara precipitaĵo ankaŭ en la meteorologio… Sporade. Dankon — ŝi diris kaj eksidis.
— Bonvolu demeti vian mantelon.
— Mi ne estas vestita tiel, kiel decas.
— Ĝi ne gravas en oficejo. Kian vestaĵon vi surhavas?
Ŝi mallevis siajn okulojn.
— Mi ne surhavas vestaĵon… Mi portas ununuran pluvmantelon, kiel mi naskiĝis…
— Ĉi vi estas tiel malriĉa?
— Momente ne la malriĉeco ligas min al la tero, sed mi havas multe da farendaĵo. Dum minutoj mi foruzas ĉion de sur mi, kaj mi ne havas tempon rekompletigi ĝin…
— Mi scias tiel, ke Decoux posedas sufiĉe grandan havaĵon, ke vi ne vivu en mizero.
— Mi diris, kiam ni konversaciis en la balo, ke mi estas fuĝanta ĉi tie. Ankaŭ mia vera patro estas sufiĉe riĉa, sed mi ne kredas, ke li helpus mian batalon por mia patro, tiel mi fuĝis… — ŝi rapide korektis: — mi komencis movadon por mia polulareco, ĉar unuope oni estas tre soleca…
Ŝiaj honestaj, brilaj okuloj, sincere, trankvile direktiĝis al la esplorjuĝisto. Se tiu knabino mistifikas, ĝi estas vera miraklo de la junaĝa krimago, pensis Mervin. Proksimume same, kiel Cigaro: „ĉu vera grilo estas tiu Prücsök?” Nek la esplorjuĝisto pruviĝis pli informita rilate tiun demandon, ol la severa apaĉo, kun sia ora dento, kun la kvindek centrimetra tranĉilo kaj kun la vojindika nazringo de la ursodancigistoj.
— Nu do, jen mi notis ĉion, kio koncernas vian petskribaĵon, kaj vi skribos ĝin, kiel la filino de Decoux. Mi protektos vin.
La okuloj de la kanbino humidiĝis.
— Dankon, Mervin. Vi ne estas tiel terura homo, kiel oni diras.
— Vi estas tre afabla… Unue estas bezonataj la aŭtentika kopio de la dokumentoj de la krimafero, krome via prinaska matrikuleltiro, per kiu vi atestas, ke vi havis la nomon de Decoux, aŭ via eduk-patro nur adoptis vin, kaj vi estas la filino de Decoux.
— Kaj tiam?
— Tiam vi petos nuligon de la puno.
— Nu sed! Tiel ne evidentiĝos, ke mia patro ne estas murdisto! Se oni indulgos lin, tiam li ne rericevos sian honoro!
— Mi… faris per tio la maksimumon de la homaj ebloj.
— Vi promesis revizion de proceso!
— Ej, fraŭlino, ne diru tiaĵon! Kion mi promesas, mi plenumos tion.
— Sed ŝajnas, ke mi eĉ pli bone! Nu!.. Ĉar via devo estas veni kun via genio en la havenon, kie okazis la faktoj, por inspekti la okazejon! La esplorjuĝisto venas surloken ĉe ĉiu krimafero, sed tiam ĝi ne okazis. Kvankam tio eblas nur tiel, kiel preterlaso, se la akuzito konfesas sian kulpon!
— Kia sovaĝkato ŝi estas! La inspekto de la okazejo vere estintus necesa formalaĵo, sed Caro de Afriko sciis, kian kaoson li kaŭzintus, aperinte en la societo de la krimuloj, persekutataj per fajro kaj fero. Ĉar li kredis la kulpecon evidenta, li opiniis pli oportuna neglekti tiun danĝeran kaj superfluan inspekton de la okazejo.
— Ec tion mi respondas al vi, fraŭlino: la pruvobjekto kaj la nepridubeblaj cirkonstancoj egalas kun la konfeso.
— Ne la esplorjuĝisto decidas tion, sed la vera! Se la advokato estintus saĝa, tiam li devintus prezenti apelacion! Ĉar la kodo garantias la inspekton de la okazejo!
Mervin ne sciis, ĉu ridi aŭ ĉagreniĝi. Estas fakto, ke la advokato de Decoux povintus ekscepcii la mankon de la esploro.
— Bonvolu noti bone — kriis Prücsök, tute decidinte sin apud la sistemo de la atako, — se vi ne faros ĉion dekomence, tiam mi rakontos ĝin al ĉiu, kaj la tribunalo maldungos vin pro neglekto de deviga potenco! — Ŝi serĉis la vorton ŝvitante; la fadeno de Ariadna elkondukanta el la labirinto de la oficiala parolmaniero, sed ŝi blokiĝis. Ŝi do kriis nur tion: Ĝi estas mordis just!
— Bonvolu diri, kiam vi studis la kriminalan proceduron kun tiel profunda konfuzo?
— La konsignatulo de tiu ĉi pluvmantelo klarigis al mi la tutan kriminalan proceduron! Tial okazos tre malbela prezento de apelacio koncerne vin!
Doktoro Mervin ekstaris.
— Kara fraŭlino, kiel mi jam diris, eĉ tiam mi ne povas plusendi makohavan revizion de proceso, se vi plenumos viajn minacojn. Mi devas surpreni sur min la konsekvencojn de mia preterlaso, kaj mi konfidos tion al mia supera instanco.
La knabino rigardis kun kolera vizaĝo, kun tremantaj nazloboj, kaj ŝi blovis kiel kolera, tramalsekiĝinta, eta rato:
— Mi do bone konjektis! La Verda Rido faris sian devon, la maŭro povas foriri! Temas do pri trompo! Plenuminte, ke mi ŝtelis la kurieron…! Post kiam mi batis je la kapo mian karegulon, kaj mi eksendis la leteron, evidentiĝis, ke vi estas Ŝtipkrurulo!
Doktoro Mervin iomete vertiĝis.
— Bonvolu diri, pri kio temas?
— Vi nun ne neos, Mervin! Estas vere, ke mi tordis nur lian maleolon, ĉar la koltordo ne fareblas eksprese, sed mi plenumis ĉion, kaj vi nun forpuŝas min! Sed tiam venos mi, kaj ankaŭ onjo Babette kun sia lavpelvo, krome la eksterurbo, kiuj estas miaj atestantoj, ili envenos ĉi tien! Se vi ne iros inspekti la okazejon, tiam do la okazejo de la inspektado serĉos vin! Mi diris tion bone, kaj mi esperas, ke sufiĉe klare!
— Bedaŭrinde mia penskapablo estas iomete malforta, kaj malgraŭ via klara ekspliko, mi ne komprenas eĉ unu vorton — respondis Mervin sincere.
— Ĉu vi sciis pri kuriero, kies kapon oni devis turni?
— Nu do… — li respondis iom konfuzite, ĉar la afero de la ŝakfiguro estis tikla — ĝi ja estas oficeja sekreto, sed mi konfesas: mi scias pri tio.
— Mi ĝojas, ke sinjoro esplorjuĝisto estas konfesanta. Ĉu vi scias, kial oni devis turni la kapon de la kuriero?
— Mi respondos ankaŭ tion: oni devis elpreni paperon. Per tio oni fiksis ĝin, ĉar la kuriero ne estis sufiĉe gluita.
— Tiu lia manko do ĉesis. Nun jam li estas tute kovrita per gluo. Eĉ per gipso. Mi forprenis la leteron de li, kaj la kadavroveturigisto zorgis pri ties plusendo.
— La esplorjuĝisto frotadis siajn tempiojn:
— Ni metu klara: ĉu vi parolas pri ŝakfiguro?
— Mi… — diris la knabino plorante — mi parolas pri nerekonebla figuro, kiu estas neniu alia, ol mia fianĉo: Deboulier, la kuriero.
Mervin fariĝis blanka kiel la muro.
— Kiel?… Kio okazis al la kapitano?
— Mi ne scias — respondis Prücsök timeme. — Li ankoraŭ vivis ĉe la ranĝostacio. Ankaŭ nun li vivas… — ŝi rapide aldonis, vidinte la mienon de Mervin.
— Diru!.. Kion vi faris?
— Kial vi kriadas? Vi diris tion, ke mi turnu la kapon de la kuriero.
— Sed kiel venis la kuriero al vi!?
— Per trajno.
— Ĉu la ŝako?
— Ne, la kuriero.
Mi jam menciis la kaŭzon de ĉiu problemo, ke Prücsök ne povis ŝakludi.
Mervin estis senkonsila.
— Ĉu vi do… turnis la kapon de la kuriero, kie estis la letero?
— Lian maleolon. Sed mi akiris la leteron kaj plusendis ĝin.
La registara komisaro trinkis glason da akvo.
— Vidu, knabino. Nun povas temi pri du kurieroj. Iu estas ŝako…
— Mi ne komprenas.
— Per kio oni ludas.
— Tio estas vira koro…
La registara komisaro viŝis sian ŝvitantan frunton kaj diris kunmetinte siajn manoj.
— Kara knabineto. Atentu min bone. Nun temas pri lud-kuriero kaj pri vivanta kuriero, foririnta pro diplomata afero. Tial mi petas vin rakonti ĉion de la komenco.
Ĝi okazis.
Malgraŭ la konfuza rakonto de la knabino, doktoro Mervin iom post iom komprenis la esencon:
Kapitano Deboulier kaj li, la elpensintoj kaj direktintoj de tiu ĉi aventuro estas turpe fiaskintaj homoj! Kaj ĝi ne estas la plej malbona. Sed post 24 horoj la tuta mondo ridos pri ili.
Li staris silente kaj rigardis la knabinon.
— Mi timas — li diris, — ke mi arestos vin pli-malpli poste.
— Hoho!.. Mi kalkulis tion. Venis kelkaj miaj amikoj, kiuj estas atestantoj de tiu letero. Nun ili atendas malsupre, kaj se mi ne venos, tiam ili iros al la gubernatoro por denunci vin, ĉar oni fotografis ankaŭ vian fotokopion. Mi do trankvile donos ĝin en vian manon, kvankam mi bone scias, ke vi disŝiros kaj tuj glutos tion.
Doktoro Mervin ĝis nun nur malklare vidis la kunligon. Sed nun lia propramana subskribo ĵetis senduban lumon sur la esencon:
Fraŭlino!
Turnu la kapon de la kuriero, kaj plusendu la leteron ktp, ktp…
La esplorjuĝisto ne manĝis la leteron je le plej granda miro de Prücsök. Tia terura, stulta malhonoro ankoraŭ ne okazis en la mondo! Almenaŭ li povus forigi tiun ridindan, muzikan tonon. Fine ja tiu knabino vere ne estas kulpa. Infano, kiu facile povas erari, kiam ŝi akiris tiun leteron…
— Ĉu la kuriero troviĝas ĉe tiu fiŝvendistino?
— Kie do li povus esti? — ŝi respondis, kvazaŭ en la kabano de sinjorino Babette apenaŭ pasus tago sen kvartiro de kelkaj, gravaj, politikaj kurieroj.
— Kiel eblas — diris Mervin — mi faros ĉion por forigi de vi la konsekvencojn de la fatala stultaĵo. Ĉar mia malzorgemo estas ties kaŭzo. Mi skribos la raporton tiel…
— Ne skribu raporton! Ĉar vi ruinigos la karieron de la kapitano tiel. Mi sendis Cigaron per la furgono, kaj kiam li revenos, transdoninte la leteron, ni diros, ke okazis nenio, kaj la kapitano estas la enmaniganto de eksterpoŝta letero.
Bedaŭrinde, Prücsök estis obsedito de sia pasia klarigado, tiel nun la mondo fariĝis malklara eĉ antaŭ la registara komisaro.
— Kion vi faris?
— Cigaro veturis per la letero! En la nomo de la kuriero. Tiel povas okazi, ke la afero glatiĝos.
Mervin subite levis sian kapon. Li jam konjektis ion.
— Ĉu ankaŭ Deboulier scias tion?
— Jes… Tial ĝi okzis tiel, ĉar mi enamiĝis al li, kaj mi savos la tricent jaran, oran epoleton!
— Unuavice iru, kaj tenu en sekreto tiun aferon. Ankaŭ vi kaj ankaŭ viaj amikoj. Por ke ne estu sensacio.
— Miaj amikoj ne faras sensacion. Vidu. Ili staras tie — diris la knabino ĉe la fenestro. Mervis paŝis apud ŝin, poste li timiĝinte retiris sian kapon subite.
Vidalvide al la domo, evitante ĉiun sensacion, staris sepdek silentemaj, havenaj ŝarĝportistoj kaj sovaĝaspektaj fiŝvendistoj, gvidate de onjo Babette kun viand-muelilo.
— Aŭskultu min, knabino. La plej malgranda stultaĵo povus kaŭzi tre grandan problemon. Foriru kun viaj homoj, kaj atendu ĉe la fiŝvendistino, ĝis mi aranĝos la aferon. Kial vi ne iras? — li demandis nervoze.
— Mi ne ŝatus, se vi neglektus la inspektadon de la okazejo.
— Tiurilate mi ne povas esperigi vin, knabino. Kion vi atendas de tiu inspektado de la okazejo?
— Ĉion. Mi ne scias, kial?
— Nun bonvolu iri. Vi baldaŭ revidos min.
La knabino foriris, kaj la registara komisaro longe iradis tien-reen en la ĉambro enpensiĝinte. Ĵus ankaŭ li volis foriri, kiam eksonis la telefono.
La gubernatoro parolis.
— Tuj venu al mi, sinjoro!
— Kio okazis? — demandis Mervin.
— Ĉu vi legis la tagmezan ĵurnalon?
— Hazarde doniĝis tiel…
— Estas egale. Sciu, ke ni perdis. La letero jam estas en la mano de la malamiko!
— Eble ne… Ankaŭ mi informiĝis, sed tiel…
— Nekompreneble. Ĉu vi parolas tiel trankvile pri tio, malgraŭ la sesdek mortintoj?
— Alo… Mi tuj venos…
Mervin remetis la aŭdilon, blanka kiel la muro.