158255.fb2
Onjo Babette implikĝas en la eksteran politikon
Kiam onjo Babette alvenis hejmen kun amaso da surŝnurigitaj, blanke tremantaj rajoj, ŝi mire vidis, ke nekonata farinto pendigis tabulon sur ŝian vendejon:
PARDONON, ĜI ESTAS FERMITA
PRO RENOVIGO!
Onjo Babette ege miris, ĉar ŝi ne havis eĉ konjekton, ke ŝia budo estas renovigata, kaj ankoraŭ neniam estis skribta sur ŝia vendejo tiu voro: fermita.
Eĉ la esprimo: pardonon!
Ŝi ĵus decidis ekzameni la aferon, kiam alvenis Cefi, la Akvokapa Drato, trotanta leĝere:
Bill la Masakra skribis al Bubi Kmetter kaj Marie la Vidva. Ili asertas, ke vi estas Bill la Masakra, kaj oni bruligos vin!! — li spiregis.
Li apenaŭ povis salti de antaŭ la rajoj, kaj li trotis plu.
Ĉu ĝuste ŝi… Nu, ili pentos tion… Enpaŝinte la vendejon kun sia pakaĵo, en kiu ŝi portis iom da manĝaĵo al la malsana kuriero, ŝi trovis neniun tie. Sed iu faris barikadon el tablo kaj el aliaj objektoj ĉe la prdo de la kamero. La trogo estis renversita en la mezo de la ejo!
Murmurante blasfemojn, ŝi remetis la korbojn kaj la trogon en ilian lokon…
Ŝi ekvidis Ludovikon la Saĝan en lia tuta naturgrandeco sub la trogo, vestitan per nununura, enpensiga novelo, kaj pro tio ŝi tuj falis svene. Kiam ŝi rekonsciiĝis, Ludoviko la Saĝa portis kvadratitan, grandan jupon, kaj li kovris siajn ŝultrojn per tablotuko. Li staris tie, kiel tre delikata, altaĝa, kalva, monokla junedzino.
Pardonon… Fraŭlino Prücsök influis min kun nekontraŭstarebla ĝentileco, ke mi portu la trogon anstataŭ mia pluvmantelo.
Ĉu tiaĵon… ĉe mi… — spiregis la fiŝvendistino.
Mi mencias por mia defendo, ke sinjoro nomata Diogeno loĝis en barelo.
Ĉu vi sekvas lian ekzemplon? Ĉu vi ne scias, ke oni jam arestis lin antaŭhieraŭ kune kun la vestaĵoj? De tiam li konfesis ĉion!
Ludoviko la Saĝa rigardis pli ekzakte la vizaĝon de la faltega fiŝvendistino kaj eklevis sian ŝultron.
Povas esti…
Kian jupon vi havas?
La vian.
Onjo Babette rigardis sin mem kaj denove svenis. Ludoviko la Saĝa opiniis, ke ankaŭ puntranda jupo sufiĉas al la grandaĝa virino. Se ne li, la Dormema Elefanto eraras pri tio, tiam facile povas okazi, ke anstataŭ sveno, la fiŝvendistino batas li je la kapo per pastorulilo
Fine onjo Babette tamen staris sur siajn piedojn, ŝi vidis kun iom da trankvilo, ke iu metis la tablotukon sur ŝin, kaj Ludoviko la Saĝa kovris siajn ŝultrojn per la brodita murteksaĵo, kiu tekstis jene: Mi havas du amantinojn dum lunplena vespero.
Tiam alvenis Prücsök kun paketo da manĝaĵo.
Vi aspektas terure — ŝi diris al Ludoviko la Saĝa. — Kial vi ne povas vesti vin ordinare?
Se vi redonus mian pluvmantelon…
Kial paroli ĉiam pri aliaĵo? Nu, estas egale. Tiu inspektado de la okazejo estis bona afero. Kaj ankaŭ viaj ceteraj konsiloj. Vi estas vere bona juristo.
Mi volonte estas je via servo por utiligi vin.
Jes kompreneble. Venu, ni forŝovu la tablon. Tiu fola Deboulier volis fuĝi perforte, ĉar li ĉiam mencias tion, ke li estas kuriero kaj li volas plenumi sian devon. Tial mi barikadis lin per braĵo. post kiam Prunoki, la lignaĵisto operaciis lian kruron, kaj li diris, ke la malsanulo bezonas ripozon kaj brando-trinkadon.
Dume ili forŝovis la tablon, la tutan baraĵon, kaj malantaŭ la malfemiĝanta pordo ili staris vidalvide al la lignaĵisto Prunoki, ŝanceliĝanta sur la sojlo.
Oje! — diris Prücsök kaj gratis sian kapon. — Mi forgesis ellasi lin.
Ŝajnas, ke Prunoki trinkis la brandon, preskribitan por la malsanulo, kaj li ege ebriiĝis.
Ne estas problemo… — murmuretis la lignaĵisto kaj kirurgo kun kuboforma kapo. — Mi jam malfruis. Mi devintus iri al Filipo, la Variol-cikatra por flebotomii, li ĉiel mortis, kaj oni venigis min al Patro Korn por glui seĝon, elĵetitan…
Kaj li kantis: Mi havas du amantinojn dum lunplena vespero. Li legis la tekston de sur la skaploj de Ludoviko la Saĝa. La kapitano sidis silente ĉe la tablo kaj estis malgaja, ĉar li ne povis forigi la restintan gluaĵon de sur sia vizaĝo, nur tiel, se li elŝiras sian kreskintan barbon. Cetere nur la mortero, kombinita kun tiu gluaĵo kuntenis lian vestaĵon sur lia korpo.
Iu frapetis sur la lignotabulo.
Neniu estas hejme! — kriis Prücsök.
La frapetado ripetiĝis. Prücsök eliris, kaj onjo Babette sekvis ŝin per duon metra handspiko, kiun Prunoki uzis, kiel vundosondon. Okulvitra, elegante vestita sinjoro staris ekstere. Onjo Babette staris antaŭ Prücsök-on kun la duon metra vundosondo, sed la knabino retiregis ŝin.
Vi ne devas bati lin je la kapo — ŝi flustris mallaŭte. — Li venis pro ekstera politiko. Li estas mia malnova kolego, Caro Mervin, la ĉef-krimesploristo de la prokurorejo.