158255.fb2
Ili vizitas la Grandan Bestaĉon, kiu tenas sin brave
Ni iru! Ni selektu la virinojn! — komandis Schulteis, la Ĝemeloj, kiu estis en sia elemento, ĉar li povis kriegi.
Ili elĵetadis dekdu Adrien-ojn unu post la alia sur la plaĝon, kiel sakojn ĉe la doganejo, du el tiuj estis senkonsciaj pro ebrieco, sed poste evidentiĝis, ke ili alvenis en Casablanka-on antaŭ du monatoj, kaj oni ne sciis, de kie ili liberiĝis. Schulteis, la Ĝemeloj, kiel la gvidanto de la kargolaboro, ordonis kriegante:
— He! Tiun dekstran avanulinon ne metu al la centro, ŝi nomiĝas Ariane! Ŝi estas difektita ekzemplero! Ŝi havas preseraron! Iu provu fari artefaritan spiradon ĉe tiu virino, kiu havas larĝrandan ĉapelon!
Nu, alvenis dekdu Adrien-oj (du el ili en tute ebria stato) el la fiŝista haveno, deponitaj, manke de vestaĵoj, foruzitaj dum miksbataloj, kalkulitaj en vivanta pezo per neto-kilogramo, kaj samtempe parolantaj, ĉiu kun po dek jaroj da taksita valoro fare de la juĝisto, pasigotaj en la malliberejo.
La fiŝistoj sendis siajn familianojn en la kabanojn pro timo.
— Kiuj restadas ĉi tie malpli ol unu jaro, tiuj staru flanken! — kriis Mervin.
La Adrien-oj jam tie, kie ili estis, sufiĉe malbone staris sur siaj piedoj, do preskribo de pli nova pozicio estis facile dirite, sed kiu plenumu tion?
Sed dank al’ la rapida kaj sperta kunlaboro de Schulteis, la Ĝemeloj kaj Mandareno la Tantiema, ili aranĝiĝis laŭ la deziro de doktoro Mervin. Estis Adrien, kiu ploris kaj kantis. Ŝi proksimiĝis al onjo Babette tiel, sed la altaĝa amazono tuŝumis ŝin per sekond-parado tiel bravure, inda je mondĉampiona lavpelv-konkurso, ke la virino vertiĝante ŝanceliĝis sur sian lokon.
— Mi kolektus tiulinojn sur la korto de fortikaĵo kaj bele vangofrapus ilin — murmuris la fiŝvendistino.
— Ĝi estus kruela afero — respondis Bull, la Korn-naza. — Ili ne alkutimiĝis, ke oni kolektu ilin.
Bull, la Korn-naza eksrilatiĝis kun Marie la Vidva. Li diris tiel. Sed la situacio estis tio, ke aŭrore estingiĝis la lampoj, kaj la vidva vendistino vidis sian kavaliron en alia koloro kun la longa brulig-stango, necesa al la lumigado, kiu vespere estas tiel impona, kiam li rapidas kun ĝi preter la dokoj, laŭ la arklamp-vico. Sed la vespero pasis, mateniĝis, kaj nun denove estas vespero. Ĉar la vesperoj ŝanĝiĝas.
Marie la Vidva do impatiis kun Gnomo la Enorma, kiu iafoje ŝajnis ĝibulo, ĉar lia staturo nekredeble arke altiĝis, tiom, ke li iris kun kurba dorso, pene portanta la pezon de tiu ostaro. Gnomo la Enorma sciis bone, ke li devas bati Bull-on la Korno-nazan, pro tiu ĉi afero, sed laŭeble li provis prokrasti ĝin.
Tia li staris tie spiteme. Bull, la Korno-naza, ĉar pro la malhelpo de la drato Mervin malebligis lian foriron per revolvero, li tiriĝis al Rita Kamelio, kiu manĝis kun Patro Korn el la manĝoskatolo de la Bankoka filmreĝisoro. Li tenis strikte sian longan, lampobruligan stangon kaj prenis ĝin forte ĉe la mezo, kun iom flankenklinita kapo, kun krucigitaj ŝuopintoj, kiel Praksitelo, paŝtisto en Arkadio, li ekparolis gemute ridetanta:
— Estas nekredeble, kiom da ebriaj Adrien-oj ekzistas.
— Lasu min manĝi — respondis Patro Korn lakone.
— Ĉu vi pensas — demandis Rita Kamelio, — ke la drinkemo dependas de la antaŭnomo?
— Estas klare — respondis la lampobruligisto.
— Belaj urtikfloroj ili estas… — murmuris onjo Babette. — Mi gardis min pli bone. Se mi estus vivinta tiel, nun mi ne estus ĉi tie.
Kaj oni ne sciis, ĉu kontenteco aŭ amara memriproĉo sonis el ŝia voĉo.
Dume ĉiu Adrien estis elaŭtomobiligita.
Ilia plimulto postulis kontentigon plorante kaj ŝrikante, kaj kiam multaj el ili rekonis la esplorjuĝiston, komenciĝis eĉ pli sovaĝa kriado. Iu Adrien riproĉis amare Hümér-on la Elĵetantan.
— Ĉu vi estas spiono de la polico?
Hümér la Elĵetanta, dank’ al la interveno de Prücsök, lavis sian vunditan kapon en la batal-lavopelvo de onjo Babette, kaj li ege ekkoleris pri tiu Adrien.
— Fermu vian buŝon — li kriigis, — vi, drinkemulino! Jen! Havu do iom da kontakto ankaŭ kun la akvo.
Kaj li verŝis la tutan enhavon de la lavpelvo sur Patron Korn, krome li piedbatis la pace manĝantan, blankharan riceliston.
Malfacile oni faris ordon kaj venigis priaŭskulti la unuan Adrien-on.
— Mi ŝatus, se vi rakontus — komencis Mervin, — kion vi scias…
— Mi do… povas cigaredi kaj kanti, sed se necese, mi altabligas la manĝaĵon. Mi estis drinkaĵistino ĉe Pichon en urbo Toulon.
— Eĉ nun vi estas tio — menciis Aŭrelo la Ĉifona, kaj li deturnis sin pro la densa odoro de la brando.
— Vidu, infano mia — diris Mervin. — Nun vi devas konfeso pro krimafero.
— Bonvolu kredi, mi tute ne konjektis la devenon de la mono, kiun oni distribuis. Se mi estus sciinta, ke ĝi devenas el rabado, mi ne estus akceptinta ĝin. Mi venis el pli bona domo en la havenon…
— Ĝi estas vera… — kapjesis Bob la Malforte-batu. — Ŝi alvenis el urbo Palamas de sur la insularo Bermudoj, kaj tie vere estas pli bona la pundomo, ol aliloke. Oni donas manĝi eĉ makaroniojn.
Prücsök, iom malproksime, timeme, kuntiriĝinte rigardis la alviciĝon de la duonsovaĝaj menadoj.
Ili nur malfacile komprenis, ke oni serĉas ĉi tie ne la farintojn de la rabmurdo, okazinta ĉe Palais Longchamp, esperante de ili la malkovron de la spuroj (ĉar tiurilate ili priparolis, ke ili neos ĉion), sed temas pri alia sekreto.
Mervin provis apliki artifikon:
— Aŭskultu min!.. Bonhava doktoro mortis, kiu nomiĝas Decoux, kaj li heredigis sian ĉiun havaĵon al iu certa Adrien.
La rezulto estis surpriziga. Evidentiĝis, ke la bonhava, Pariza doktoro loĝis kun ĉiu Adrien en la plej granda konsento, dum longa tempo, kaj nun ili ĉiuj funebris lin ploregante. Iu ŝiris siajn harojn kaj ŝrikadis:
— Mortis mia karulo! Mortis Delebu, aŭ Leroux.
Iu alia ploregante kveradis:
— Li estis mia eta advokato!
Nun aperis la ŝtormo-taŭzita kaj vangofrapita maristo, la barba Adrien kaj sovaĝe batis sian bruston:
— Mi vivis dum jaroj kun la advokato en la plej bona amikeco, ĉar mi savis lian vivon okaze de tempesto.
Ili fariĝis tumultantaj, ŝrikantaj frenezuloj. Fine la esplorjuĝisto stertore diris sian starpunkton:
— Kiu ne povas pruvi helpe de publika notario, ke ŝi estas la heredanto, tiu devas sin klarigi el sub la akuzo de la trompo.
La funebro ĉesis dum momento. Ankaŭ Adrien, la maristo retiriĝis kaj diris balbutante, ke li savis lin ne el la kontoro de la publika notario, sed el la agitiĝanta maro.
— Kia Adrien vi estas, kvankam vi estas viro? — demandis lia ekscelenco, doktoro Mervin.
— Ebria — respondis Turkino la Delikata, kaj ŝi metis sur sin ankaŭ la mantelon de Bob la Malforte-batu, sur sian celofanan mantelon, brilantan pro la salaj vaporoj.
— Mi… — balbutaĉia la dika, malalta, barbulo, kiu povus esti ia altkreskinta kaj svelta nano el la historio de Neĝulino. — Mi estas la lasta… Adrien. La maristo de la droninta vaporŝipo Adrien…
— Kie ĝi dronis?
— En la… golfo… Ĝi estis malbone kargita… La salo formoviĝis kaj ĝi bele dronis…
Rezulto: nenio!
Estis Ĉirkaŭ la du horo, kiam la apaĉoj ĵetis la elĉerpiĝintan kargon de la Adrien-oj sur la ŝtelitajn veturilojn kaj liveris ilin tien, kien ili deziris, escepte Adrien-on kun bronzaj haroj, kiu ŝatintus elaŭtiĝi dumvoje trans la limo de la kolonio. Du Adrien-ojn, senkonscie ronkantajn, eble pro hazardo ili lasis antaŭ la pordo de la societo “ni vivu nature, kaj ni detenu nin de la viandomanĝado, aŭ ni ekskursu!” Adrien, la ŝtormo-taŭzita kaj vangofrapita maristo ruliĝis sub la sidejon, kaj li vekiĝis en la tovita aŭto en la policejo en esplora aresto.
Tiu homo sekvis la vojon de justuloj dum liaj maljunaj tagoj!
…Ili malgaje malrapidiris al la urbo. La knabino, ŝiaj bonaj amikoj, kaj avane, kiel sola gvid-taŭro, la moroza onjo Babette kun sia pez-kavaleria lavpelvo. Estis stranga tiu ritma amblado de multaj paŝoj sen ĉiu alia voĉo, kiel mutaj, mornaj, iom deprimaj homoj tiriĝas, kvazaŭ venkita armeo.
— Kiel mallume estas — diris Mervin en la haveno. Ĉar estis blinda mallumo…
— Ĉar vi minacis min per revolvero — diris Bull la Korno-naza, — mi ne kuraĝis forlasi la grupon, kvankam mi devintus ekbruligi la lampojn. Tial estas mallumo.
La registara komisaro fariĝis iom nervoza, kial li retenis la lampo-ekbruliganton pro eraro.
— Faras nenion! — diris Bull la Korno-naza gaje. — Mi tuj ekbruligos la lampojn, kaj estos lume!
Kaj jen…
— Ni do vizitos la kostum- kaj instrument-pruntiston — diris Mervin. — Eblas, ke la Granda Bestaĉo konas la solvon.
— La Granda Bestaĉo estas problema homo — diris Prücsök. — Kvankam li estas mia bona amiko.
La vojo daŭris pli ol dek minutojn, sed fine ili staris ĉe etaĝa domo. Mervin memoris, ke la pafo okazis de tie ĉi. La koncernulo, kiam policistoj grimpis sur la domon, nekompreneble malaperis, kvazaŭ li estus saltinta en la maron.
— Nur lasu min demandi, kaj restu malantaŭe — li diris al Prücsök kaj al onjo Babette, ĉar la akompanantaro iom post iom malmultiĝis malantaŭ ili.
Kiam lia ekscelenco diris al la dommastro, ke li serĉas la Grandan Bestaĉon, tiu malgaje mansvingis:
— Oni ne enportis ĝin en la domon. Cetere la senfeligisto forportas tiujn mortintajn ĉevalojn. Je la deka horo ĝi ankoraŭ kuŝis sur la veturilvojo.
— Mi interesiĝis pri homo.
— Oni forportis la homon al la policejo kun la ŝoforo de la ŝarĝaŭto. Laŭ mia opinio la veturigisto estis la kulpa, ĉar li malregule antaŭis la aŭton.
— Mi serĉas tiun personon, kiun oni nomas Granda Bestaĉo en tiu ĉi domo!
— Mi estas tiu. Ĝi disvastiĝis pro la riproĉoj de mia edzino. Sed domzorgisto kion laboru? Kompreneble li drinkas.
Li sciiĝis kun ĉiam pli profunda miro pri la esenco de la informiĝo de la registara komisaro. Nu! Mi tute ne aŭdis pri li… Ĉu li estas kostum-pruntisto? Kiu vizitas maskobalon ĉi tie?
Tiam aperis Prücsök.
— Tiu sinjoro volas pruntepreni handspikon kaj metal-tranĉilon al siaj negocaj aferoj. Li estas nevo de Filipo Diru-jam.
— Sed mi petas… — balbutaĉis lia ekscelenco, sed la domzorgisto forte batis sur lian ŝultron:
— Mi aŭdis pri vi!.. Kiam vi liberiĝis?… Kion faras la unuokula Jankisch tie interne?
— Baldaŭ li rakontos — instigis Prücsök lin. — Nun ni venis pro alia afero. Ni bezonas instrumenton.
— Kial vi ne montris vin pli frue? — diris la domzorgisto kolere. — Kial vi lasas min buŝaĉi dum horoj. La Granda Bestaĉo estas supre, sed la fera ŝtuparo estas glita, atentu!
Mervin mirante sekvis Prücsök-on, kaj ankaŭ onjo Babette ekiris malantaŭ ili, kaŭzanta bruon per sia lavpelvo. Lia ekscelenco diris nenion. Tiutempe la polico zorgeme traserĉis ĉion, sed ili ne aŭdis pri la Granda Bestaĉo. Sed li loĝis ĉi tie. En la komforta kamentubo.
La Granda Bestaĉo!
Unue nur la kamentubo estis videbla, kiel ĝi fumis. Baldaŭ aperis la fumanta kapo kun pipo. Poste la tuta homo, ĝis la trunko. Li malsuprentiradis sian trikotaĵon, ĉar la kamentubo samtempe estis ankaŭ li pantalono. Tiel li staris tie, kaj li aspektis iom timiga en la lunlumo.estis nekredeble alta kaj maldika, kiel ia fakiro. Lia kapo havis pintan formon, la vizaĝostoj elstaris, la okuloj malaperis en la du nigraj kavoj, liaj manoj kaj piedoj estas po du grandegaj rostpletoj. Lia nazo estis stumpigita en febro de interkverelo.
Lia belega ĉapo, ornamita per oro, havis la surskribon Matin, kaj ĝi estis ankoraŭ nova, ĉar li ŝtelis ĝin ne pli ol unu tago.
— Nur pro Prücsök mi ne verŝis sur vin kaŭstikaĵon — li diris. — Iru en la infeon.
— Mi estas doktoro Mervin, la registara komisaro.
— Ĉu vere? — li demandis lace. — Kiel vi fartas?
— Mi vidas tiel, ke vi ne problemas pro mia vizito.
— Se mi atendis vin? Ĉar mi sciis, ke vi venos. Francisko la Ploreganta mallongigis sian vojon tra flanstrato kun du Balilaj manteloj kaj avizis vian alvenon. Pensante, ke li pacigos min per tio. Li eraris. Mi denuncis lin.
Kaj li elkraĉis.
— Aŭskultu min, Granda Bestaĉo — paŝis Prücsök nun antaŭen, — mi ne volas fari kalkulon kun vi, sed mi portis manĝaĵon al vi, kiam Prunoki kuracis vian tranĉil-vundo, kaj vi tre malsaniĝis pro lia flegado. Nun temas pri mia patro, kaj se vi estos tiel neĝentila, tiam vi amare pentos tion!
— Ĉu vi minacas min? Nazmukulino!
— Mi ne minacas vin, sed mi iros al Nanny, mi diros al ŝi, ke vi aĉetis braceleton al Lizett la Ŝtelema… Venu, Mervin!
— Kial vi rapidas? — demandis la Granda Bestaĉo haste. Sed poste li orgojle levis sian ŝultron: — Cetere nur iru!
Tiam ekprolis onjo Babette.
— Mi ne volis miksi min en la parolon, ĉar se mi diros ion malbonan dum la esploro, oni do eble altigos mian loktarifon, sed se la sinjoro ĉefakuzanto permesas, ke mia modesta persono estu pli saĝa ol vi, mi parolus kun li!
Lia ekscelenco komprenis iom post iom, ke la esploro de Prücsök kaj onjo Babette plie servas la celon, li do retropaŝis iomete, sed li ne falis de sur la domtegmento, ĉar li kaptis telegrafkablon.
— Ĉu vi jam ne memoras tion — diris onjo Babette, — ke iam vi estis dentoteknikisto en urbo Rouen, kaj tiu malbelega vizaĝo via ankoraŭ havis homan formon, ĉar nek Gottrfied la Variolcikatra tiklis vian nazon per ĉefmasto. Tiam vi portis anglan rajd-kuloton, bluan ĉemizon kaj liphareton sur via aĉa vizaĝo.
Nun ŝi faris mallongan paŭzon, ĉar ŝi havis astmon pro sia aĝo, kiam la plej energiaj fiŝvendistinoj jam blasfemas nur en primitivaj frazoj. La Granda Bestaĉo rigardis ŝin konsternite.
— Vi vizitis danclernejon — daŭrigis onjo Babette, — vi promenis eĉ sur la korso. Tiam vi fianĉiĝis al la filino de la apotekisto, al Henrieta la Bela, ĉar vi povis fari ĉion ĉi senhonte, kaj Dio ne punas tiulon, kaj oni ne pendumas lin je la piedoj, ke li pendolu super brulanta benzino…
— Eble ni lasu la detalojn — rimarkis Mervin.
— Sed poste — diris la fiŝvendistino kun neinterrompebla patoso, — la kruĉo tamen longe ĉerpas, ĝis trafos ĝin la fato kaj la ceteraj detalaĵoj. Ĉar diablo forportis helpaktoron Pokero post eltiro de lia dento. Tiam vi fuĝis kun Henrieta la Bela, kaj kun ĉiu mono de la apotekisto, ke viaj manoj ne forbrulis ĝisradike… Kaj vi forlasis la knabinon en Liono sur la trajno.
— Ĉu vi konis… — li balbutaĉis — Henrietan la Belan?
— Mi konis ŝin, diablo kforportu vin! Ĉu vi scias, ke tiu knabino poste lavis telerojn en kuirejo en Marseljo, kaj ŝi ĉiam serĉis nur vin, ĉar ŝi havis ĉe si premferon? Mi do demandas nun de vi, ke respondu tuj, malbenita hundkaptisto, ke koliko kurbigu vin, respondu, dum mi parolas bele, ĉar cetere mi malfermos mian buŝon!
La Granda Bestaĉo ekparolis tre modeste:
— Se mi diros, ke Decoux estas senkulpa, ĉu ĝi estas en ordo?
— Jes… — respondis Prücsök tremante.
— Aŭskultu do. Se estintus inspektado de la okazejo, ĝi evidentiĝus. Postenanta policisto staris sur la ferŝtuparo en la tago de la atenco. Alia alirebleco ne ekzistas ĉi tien. La murdisto do povis veni sur la domtegmenton nur sur unu vojo.
— Kiel? — demandis la registara komisaro.
— Argano, ŝipveturanta al la bordo metis lin ĉi tie. Li do povas esti nur havenano. Sed Decoux alvenis la tagon de la atenco.
Mervin sentis la gravecon de sia preterlaso de la devo kun kunpremiĝinta koro. Se li estus veninta inspekti la okazejon, ankaŭ li estus vidinta ĉion ĉi.
— Venu, Mervin… — diris Prücsök, kaj ŝi prenis la manon de la esplorjuĝisto. Tamen vi estas bona homo. Nur via vivo estas malbona pro tiaj neglektitaj inspektadoj de la okazejo. Nun ne estu malgaja. Mi tute ekamis vin.
Mervin diris nenion. Li karesis la malmolan, hirtan hararon de la knabino. La somera ĉielo rigide staris super la kamentuboj. Ili ekiris sur la ferŝtuparo. Sed la moroza ombro de onjo Babette ne sekvis ilin. Ŝi ankoraŭ staris antaŭ la Granda Bestaĉo senmove, la iam bela Henrieta ankoraŭ staris tie kaj diris nenion.
La Granda Bestaĉo provis rikani kaj lekis siajn lipojn nervoze.
— Ĉu vi estas do Henrieta la Bela?… Vi ŝanĝiĝis nenion… Hehe!
— Nek vi. Eĉ nun vi estas idiota tiel same, kiel antaŭ kvindek jaroj — respondis la fiŝvendistino kaj sekvis siajn amikojn.
…Tiun tagon la pala ĉielo etendiĝis super la ĉifonaj domtegmentoj tiel, kiel ia krude farbita, blua tolo de budo de elkriisto kun arĝentaj steloj.