158255.fb2
Bill la Masakra timegas la tutan ĉirkaŭaĵon
La buŝo de la ĉiam trankvila ŝoforo restis malfermita.
— De kie vi scias tion? — demandis Hümér la Elĵetanta.
— Mi partoprenis la inspektadon de la okazejo. Tiam mi ne sciis pri la proceso de Decoux. Nun mi vidas la okazejon antaŭ mi… Decouy estas senkulpa.
— Vi… savos lin! Jes! Vi savos lin!
— Mi ne povas pruvi tion. Sed la esplorjuĝisto certe vidus la veron. La kaŭzo de la erara verdikto de la juĝisto, ĉar ĝi estas erara verdikto de la juĝisto, ĉar oni ne faris inspektadon sur la okazejo. Kia barbara juristo estas tiu d-ro Mervin!
Li reglatis apartan kapharon al sia verto. Ĉar nur kelkaj, rufaj haroj estis la maldensa produktaĵo de lia eminenta kranio. Li kombis ĝin per transvera movo duoncirkle, de lia deksta orelo ĝis lia maldekstra tempio, apigiĝanta sur iun arkon, laŭ la pontkonstruaj planoj de inĝenieroj, prefre aplikata en Mez-Ameriko.
— Kion vi proponas al mi? — interesiĝis Prücsök, kaj ŝi jam ege ŝatis Ludovikon la Saĝan.
— Vidu, fraŭlino, mi sincere diras al vi…
— Ne vidiru min, ĉar mi priridegos vin.
— Mi emfazis la vorton, vidu. Mi do diras al vi, ke estas facile paroli ankaŭ kun la plej granda sinjoro, se ni ne vizitas lin en lia oficejo. Neniu ŝatas okupiĝi kun oficialaj aferoj en kontoro. — Kaj li denove spiris sur sian monoklon.
— Vi tute bone parolas — ŝi diris, tirante la seĝon pli proksimen, kaj instige batetis la brustokeston de la Dormema Elefanto, pro kio la noveloj de André Gide eksusuretis kun modesta rifuzo. Kaj ŝi rimarkis ankaŭ al Matiaso kun sincera laŭdo: Tiu Elefanto estas tre bona knabo.
— Via rekono estas afabla, sed ni transiru al la afero. Oni aranĝas balon hodiaŭ vespere en la oficira kazino. Iru tien, kaj parolu kun doktoro Mervin.
— Mi scias nek tion, kie troviĝas tiu balejo.
— Mi konas la oficiran kazinon kaj akompanos vin.
— Ĉu estas permesate eniri tien sen pantalono?
— Ne verŝajne. Sed mi akompanos vin al la konstruaĵo, kvankam ankaŭ tio estas superflua. Nia amiko Matiaso veturigos tien per aŭto.
— Je mia honorvorto, Ludoviko, vi ne estas normala. Ĉu vi imagas, ke la funebra aŭto haltos antaŭ belega balejo, kaj mi elaŭtiĝas ĝis la plando en vesperfesta ĉerko, sed tiel, ke ĝi ne estu okulfrapa…
Hümér la Elĵetanta, apogiĝinte sur sian vejnoŝvelantan antaŭbrakon, kraĉis tra la drinkejtablo. Nun li trafis la ĉapon de Matiaso, anstataŭ la kato, kaŭriĝinta sur la seĝon.
— Ŝi havas tiel grandan buŝon, kiel ĉefpordego — li diris rigardinte al Prücsök.
— Laŭ mia scio, la kazino estas en la najbareco de la milita prokurorejo. Se Matiaso veturigos vin en la garaĝon de la prokuroreja hospitalo, vi certe trovos ian ĝardenan pordon, tra kiu vi povas trairi en la balejon. Kiam vi estos interne…
— Oni elĵetos min. Ĝi estas elprovita…
— En la oficira kazino oni ne kuraĝas eĉ tuŝi virinon.
— Sed nun temas pri mi.
— Ĝi do estas komplika demando. Mi ne sentas min lerta akiri vestaĵon.
— Kvankam ĝi estas bezonata al la balo — diris la spilisto.
— Eble mi havus vestaĵon, ĉar mia amiko, Cigaro ĝoje ŝtelos ĝin al mi, sed ŝuoj…
— Estas nenia problemo! — diris Hümér la Elĵetanta. — Kiam Anette trompis min, mi reprenis ĉion de ŝi. Estis ankaŭ belegaj, balaj ŝuoj inter ili. Sed mi ne havas ŝtrumpojn.
— Marie la Vidva donos tiujn al vi! — diris Matiaso. — Ŝi havas paron da ĝi, kvin jarojn ŝi proponas tiujn por vendi.
— Koncerne mian frizaĵon — diris Prücsök, — Mirnix la Poŝŝtelisto faros konstantan buklaron al mi. Mi donos unu frankon, kaj la strabulo morgaŭ serĉos tiun, kiu forruliĝis sub la glaciŝrankon.
Kaj ŝi salte leviĝis por ekiri.
— Je la oka kaj duono vespere mi venos por vi per la aŭto! — postkriis ŝin Matiaso, la ŝoforo de la furgono.
…Nun ili iris al Marie la Vidva. La apaĉo estis tre kolera.
— Kio do estas?
— La tuto estas nenio. Ni decidis tiel, ke vi ŝtelos vesperfestan vestaĵon al mi. Mi ŝatus tian, sur kiu estas artefarita floro.
Cigaro konsterniĝis.
— Kia idiotaĵo ĝi estas.
— Mi devas iri en balon. Tial vi akiros vestaĵon, Marie la Vidva donos ŝtrumpojn al mi. Rapidu, ĉar mi ankoraŭ ne vendis florojn…
La apaĉo nun faligis la korbon, ĉar iu ekpuŝis lin, kaj kliniĝinte por ĝi, piediranto, portanta ŝuojn el cervoledo, piedbatis lin je la kapo, ke liaj okuloj fajreris.
— Nu! Vi estas terure mallerta! Mi ankoraŭ ne vidis tiel stultan Cigaron. Mi do atendos vin antaŭ la kinejo, por ke vi portu la vestaĵon!
La glaso superpleniĝis! Cigaro rektigis sin.
Li ektiris sian zonrimenon apud sia kokso, per tiu subita kribranta movo, kiel oni kutimas lozigi la enhavon de la troplena lan-sako, poste li subtiradis sian strian trikotaĵon kaj prenis sian ĉapon en sian manon, kvazaŭ bonedukite.
— Vidu do, Prücsök. Nun ni parolu sincere kaj nerekte. Ni lasu mian opinion, ĉar mi ne kutimas ofendadi insolentajn bubojn. Nur tiom por ĉirkaŭskribo: Vi estas impertinenta, abomeninda, sendanka nazmukulino, kaj mi deprenos mian protektan manon de sur vi. Tio estas fakto.
Li metis sian ĉapon surkapen, tordis siajn ŝikaj lipharojn kaj denove ĝustigis sian flanelan pantalonon, kiu vivis la poltronan vivon de piĵamoj antaŭ la tempo de la historio de Cigaro. Li kapbalancetis, poste li elprenis sian sinjoran promenbastonon el sia interna poŝo, meze rompitan bambuon kun ŝraŭbingo sur ties supra parto. Lastatempe li devis pensiigi sian ŝatatan objekton, ĉar en la proksimo de la knabino lia mano estis plena de laboro dum la tuta tago.
— Dio benu, fraŭlino!..
— Fraŭlino estas via onklino!
— Tio veras. Sed ŝia meza filo nun fariĝis suboficiro en la vendohalo, bonvolu ne preni ŝian nomon sur viajn lipojn, ĉar mi batos tiujn. Vi jam povas komenci serĉi alian idioton anstataŭ mi.
— Mi ne trovos tian, kiel vi! — ploris la knabino.
— Miaflanke la profunda koldoloro!
Kaj turnante la kanbastonon inter siaj fingroj, kies supran finon ornamis ŝraŭbingo, sed ne nur kiel ornamaĵo, ĉar ĝi frotpoluriĝis brila pro multaj batoj, resaniĝantaj pli ol ok tagojn. Poste li eklevis eĉ sian ĉapon kaj salutis kun malestima orgojlo:
— Gud baj!
Kaj li foriris. Tiel! Mi aranĝis tion. Impertinenta trampineto. Eĉ se ŝi estus virino! Sed ŝi estas bubinaĉo, kiu bedaŭrigas sin, por ke oni servu ŝin. Ŝi estas infano…
Li jam preterpasis la stratangulon, kiam akresona voĉo de knabino postkriis lin, superanta la posttagmezan rumoron:
— Mi atendos vin je la sepa antaŭ la kinejo. Kunportu belan, lame-an vestaĵon, kaj ne malfruu! Cigaaaro!
— Vi povas atendi tion — li pensis kaj iris plu.
Li fajfante rigardadis la virinojn kaj iafoje tordis siajn lipharojn. Tiu Cigaro estis belstatura junulo. Lia densa hararo brilis kiel spegulo, kvankam Nanette la Lentuga, la vendistino de pupoj Mikimaus asertas, ke li havas odoron de rostita haringo, ĉar Cigaro kombas sin nur post la manĝado, sed ĉiu scias, ke Nanette la Lentuga, kompromitas la odoron de la knabo pro venĝo. Tial ŝi ricevis du vangofrapojn de Rita Kamelio.
— Saluton, Cigaro!
Bob la Malforte-batu kriis al li el la enirejo de la parko Narciso.
Lia oficejo estis tie, li apogiĝis al la muro, havis rozkoloran kol-ŝirmilon kaj liphararon kiel la usonaj filmaktoroj, en bone gladita vestaĵo. Multaj tiaj junuloj staris tie, portantaj similan kol-ŝirmilon kaj lipharojn. El la ejo aŭdiĝis sono de citro kaj alda kantvoĉo de virino. Kelkaj gajaj virinoj ridetante elrigardis tra la fenestro de iu etaĝo.
Cigaro eklevis sian ĉapon kaj mansvingis al la virinoj.
— Ĉu vi estas surda?! — kriis Bob la Malforte-batu. Li ricevis tiun nomon pere de eksterlanda virino, kun kiu li havis multajn konfliktojn, kaj dum korpa puno ŝi kutimas ŝrikadi kun falsa prononco: „Malforte batu… Bob, malforte, ĉar ĝi doloras!” Tiel li havis la nomon Bob la Malforte-batu.
— Kion vi volas?
— Kiel fartas Prücsök?
— Mi ne konas tiun bubinon — respondis Cigaro. — Mi deprenis mian protektan manon de sur ŝi. — Kaj li foriris kun rigida teniĝo.
Ruĝe brilantaj polveroj ŝvebis en la varmega, gras-odora posttagmezo, kaj ĉirkaŭ la doganejo oficistoj faris sian ĉiutagan kriegadon, tiel esprimante sian opinion pri la trompoj de la frajtistoj.
Ĉe la stratangulo maljuna, barba ostrovendisto turniĝis per sia durada ĉaro. La ruĝaj kaj blankaj boteloj mallaŭte kunbatiĝis surper liaj konkoj, metitaj sur verdajn arbofoliojn.
— He! Cigaro! Prücsök…
— Mi ne konas insekton laŭ tiu nomo!
— Tiam bonvolu diri al ŝi, ke Bubi Kmetter, la ĉeffiŝisto morgaŭ konsignos ostrojn al ŝi, sed ŝi frue venu por tiuj.
Ĝi estis gaja vivo. Bonaj konatoj preterrapidis lin en la polva rumoro, kaj la vento kunportis sonojn de klakado de vangofrapoj el la direkto de la parko Narciso.
Mi diras, ke gaja vivo fluis ĉi tie.
— Sinjoro Cigaro!.. Haho!
— Nu, kio okazis. Ĉu eble vi vojeraris en la neĝoŝtormo?
La usona studento, kiu makleris pri ombro-bildoj en la interna urbo, ĝuste nun iris tien kun sia vakstola ujo, kaj dume li ekvidis Cigaron.
— Mi petas vin: donu ĝin al Prücsök.
Li eltiris ombro-bildon, kiu prezentis la knabinon.
— Iru en la inferon, vi, pentristaĉo! Mi havas nenion komunan al virino. Mi deprenis mian manon de sur ŝi.
— Ah! I’m sorry…
— Ni do restas en tio.
Unubrake li flankenŝovis la knabon kaj iris plu. Kial oni estas ravitaj pro tiu sorĉistineto?
Ĉe li finiĝis. Kiam li pensis tion, alvenis galopante Cefi, la akvokapa Drato, li estis ses jara knabo kaj konstante portis ununuran, longan noktoĉemizon. Al lia beleta, inteligenta vizaĝo konvenus korpo de plenkreskulo, rilate lian kapon, grandan kiel barelo. Sed la enorma kapo estis tre saĝa kaj ege malgaja. Malbelaj cikatroj kovris ĝin, precipe super lia lipo, kie li ofte gratis sian nazon montorfingre. Li agadis kiel rapidkuriero en la eksterurbo, kaj tial oni nomis lin Drato ĉi tie.
Li alvenis el polvoglobo, per subita bremso, balanciĝante sur siaj konveksgamboj, kiel ventego.
— Sinjoro Cigaro! Aŭskultu min! Prücsök mesaĝas, bonvolu ŝteli verdan vestaĵon, se eblas, sed estu artefaritaj floroj sur ties kokso!
— Kion vi rakontas, vi, veziko?
— Bonvolu verdan…
— Forportu vin, ĉar mi tretos sur vin!
Kia impertineteco.
— Mi petas skatoleton da cigaredo Caporal.
Riza la Butonokula, kiun oni nomis tiel pro ŝiaj rondformaj, stultaj, pup-okuloj, vendis kukojn, ruĝan vinon, nigran kafon kaj buljon-kubojn Viandox en la flanko de la teretaĝa domo, en kvadratforma fenestro. Iam la dika virino havis vapor-vestaĵlavejon, sed bohema remburisto, kiu estis ŝia konato, fordisipis ĝin per sia drinkado, tiel Riza la Butonokula dum mallonga tempo iris lavi al privataj domoj. Sed la bohema konduto de la remburisto estis senlima, kaj li fordrinkis ankaŭ la dotaĵon de la filino de sinjoro Vunier, ĝis la lasta neĝeblanka egreto. Tial ili estis mallonge en prizono. La vendejo apartenis al la 72 jara, emerita rodkapitano. Li dungis la tute rondforman virinon, kaj Cigaro, la apaĉo, tiam batis la remburiston, kiam li aperis en la proksimo de la vendejo, ricevinte 45 frankojn da paŭsalo ĉiumonate.
De tiam Riza la Butonokula estimas Cigaron. Sed ŝi mallevas siajn okulojn, kiam li venas aĉeti, ĉar Rita Kamelio foje vangofrapis Hedvigan la Relegaciitan pro flirtado, ke rompiĝis ŝia nova protezo.
— Jen estas la cigaredo Caporal kaj la ruĝa vino. Ĝi kostas entute 25 soldojn…
Ŝi diris laŭte, ĉar la 72 jara rodkapitano ripozis sur kanapo en la malantaŭa ĉambro, kaj li tuj vekiĝis, kiam ĉesis la kutimajn voĉojn de la vendado.
Riza la Butonokula do laŭte diris la pagendan sumon, forte frapferminte la tirkeston, ŝi ne transprenis nur la monon.
— Diru al Prücsök — ŝi flustris kun mallevitaj okuloj, — ke ŝi venu aĉeti trankvile… Malgraŭ tio, ke ŝi ŝuldas du frankojn.
— Mi deprenis miajn manoj de sur ŝi, via sinjorina moŝto. Ĝi estas fakto. Tiu afektulinaĉo ne interesas min.
Riza la Butonokula ĝemis.
— Vi estas tiel splena, sinjoro Cigaro.
— Kion mi faris? — li demandis timeme.
— Splena…
— Rita! — kriĉis la blankhara rodkapitano de interne. — Kun kiu vi parolas tiel longe?
Cigaro iras plu.
Ŝarĝaŭtoj preterbruegas al la kajo, kaj blankharulo vilonludas en la mezo de la vojo. Rumoro, sonoretigo, kriego ĉiam pli fortiĝas en la legomaĵodora, sangoruĝa vesperiĝo.
La sciigo jam antaŭas lin, kiam li renkontas profesoron Wurm kaj lian edzinon ĉe la budo de Frédéric la Tatuanta, la magiisto jam salutis lin tiel:
— Estu kore salutata, respektinda Cigaro! Kial vi deprenis vian manon de sur tiu knabino?
— Ĉar ŝi estas nazmukulino.
— Mi ja diris tion?! — turnis sin sinjorino Wurm al sia edzo triumfe.
— Vi diris. Ĝi estas fakto — kapjesis la magiisto. — Emerencia havas telepatiajn kapablojn. Sed bedaŭrinde ŝiaj manoj ne estas lertaj.
La virino, kiam konatiĝis kun sia edzo, estis serpentkorpa miraklo. Sed post la nasko de ilia tria infano oni jam ne plu povis diri tion pri ŝi. Sed ŝi preferis la serpentkorpan spektaklon, tiel ŝi restis imitanto de tiu rampulo almenaŭ anime.
Ŝi estis serpenta virino ĝisoste. Sed Cigaro spertis kun malagrabla sento, ke li ne ŝatas, se iu alia skoldas lian malindan protektaton.
— Ŝi estas honesta knabino — li diris malamikeme. — Ŝi estas nur iomete impertinenta. Miaflanke la feliĉo.
Kaj li iris plu.
Ŝpruckamiono turniĝis ĉe la stratangulo, kaj Tropp, la meblisto komencis enporti siajn ĝardenajn seĝojn, ĉar li sciis bone: kiam oni akvumas la straton, tio signifas baldaŭan pluvadon. Ŝrikantaj buboj kuregis post la tintegantan akvumkamionon en pantalono, refaldite ties tubojn ĝis la genuoj kaj ŝprucadis la akvoradiojn.
— He!.. Tiu ŝlemila Cigaro estas tie!
— Alo, ŝlemila Cigaro! Prücsök malbele traktis vin!
— Vi, se mi iros tien!..
Sed la stratbuboj, sarantaj je la flanko de Prücsök, timis neniun krom la hundkaptisto. Kial ĝi estas tiel, kiu povus diri?
Ili formas deklamkoruson:
— Ŝle-mi-la ĉi-ga-ro! Ŝle-mi-la Ci-ga-ro! Ŝle-mi-la Ci-ga-ro!
— Huuu!
Terura kriegado. Li kaptas la bastonon kun atakanta eksalto.
Huŝ!
La multaj buboj diskuras, kiel la raketo, ŝprucanta fajrerojn.
Tamen ili malpli proksime kriaĉas plu:
— Ŝle-mi-la Ci-ga-ro! Ŝle-mi-la Ci-ga-ro! Ŝle-mi-la Ci-ga-ro!
Eĉ tio okazas pro la knabino, li pensas, dum li iras plu, kaj preskaŭ kaptas lin paroksismo de kolero, kiam Cefi la Akvokapa atingas lin ĉe la stratangulo:
— Prücsök mesaĝas, ke bonvolu ŝteli nenion alian: verdan, kun artefaritaj floroj, surŝulte kun juvelŝtono… Je la sepa!
— Forportu vin!
Nun jam li kolere rapidas.
Cigaro alvenas al la butiko de Patro Korn. Sed li ĉirkaŭiris la Muzikantan Raton kaj ŝteliris al la malantaŭa fenestro. Li estus doninta la signalon, tri frapetojn, al Rita Kamelio, kiam li vidis mirante, ke la fenestrovitro rompiĝis. Kial ĝi rompiĝis? Kaj kiam?
Nun ŝtono flugis preter lia kapo je hardistanco, kaj ĝi batiĝis al la muro.
Damne!
Cigaro ĉirkaŭrigardis bataleme, sed li vidis neniun. Kio ĝi estas?… Oni vindis paperon sur la ŝtonon, kiu falis sur la teron. Letero!
Ankoraŭfoje li ĉirkaŭrigardis, ĉar li vidis neniun, li rapide disfaldis la paperon. Jen tio estis skribita sur ĝi:
„Se vi eĉ plu okupiĝos pri la afero de Prücsök, tiel mi informas vin, ke la firmao Jerabek et Co. kaj via laboro estos denuncita kaj oni tutcerte malliberigos vin. Mi garde avertas vin.
BILL LA MASAKRA
Kun alta estimo:
Embusk- kaj dungita murdisto K. F. T.
Kio ĝi estas?
La afero, menciita en la letero, estas senduba. Tiu Bill la Maskara estas vere malagrabla figuro.
Kiu li povas esti?
Kion li volas de Prücsök? Estas egale. Okaze li interŝanĝos kelkajn kanelitajn vangofrapojn kun tiu embusk- kaj dungita murdisto Bill la Masakra, kiel kutime inter duelantoj. Ĝi estas fakto.
Li paŝis al la malantaŭa fenestro de la drinkejo kaj frapetis trifoje por inviti Rita Kamelion al rendevuo. Li devis singarde agi, ĉar se Patro Korn, la Muzikanta Rato kaj la proprietulo de la virino vekiĝus el sia dormetado, ili protestus kun neantaŭvideblaj malĝentilaĵojn, ke lia posttagmeza sonĝo estis rompita.
Je la tria frapeto ekbrilis en la fenestro la saŭm-blonda har-krono de Rita Kemelio kun lerte aranĝitaj bukloj, nomata fruntaj franĝ-haroj, elpendantaj el sub la ornama rando de violkolora kap-rubando.
Ŝi kuntiris la ruĝan, veluran kolumon de sia japan-silka kombnegliĝo super la kremkoloraj puntoj kaj ŝi kubutumis sur la kornicon. Pudro-randaj faltoj tiriĝis sur ŝia molaĉa kolo inter ŝiaj streĉiĝantaj tendenoj.
Ŝi gardis sian originalan eksteraĵo eĉ super la ruinoj de ŝia iama, festata belco, tiu emerita favorato de Folies Bergéres, kiun oni glorigis kiel reĝinon de la revuo, kaj ŝia romantika interrilato kun la maharaĝo de Kvarpokatala estis tiel publike konata, ĉar kiam la nabobo deklaris bankroton, oni relegaciis Rita Kamelion el Hindustano.
Patro Korn importis ŝin el iu artista kafejo de la interna urbo, en tiu frua, velka, tamen al aŭtuno proksimiĝanta periodo de ŝia senfloriĝo, kiam oni jam ne dungis la aktorinon, sed ŝi ankoraŭ ŝuldis per la lupago por la loĝejo. La aktorino estis granda spektaklo en la Muzikanta Rato, kaj ŝi havis subitan civitanan rajton en la rondo de tiu ĉi popolaĉo.
Rita Kemelio estis amdiranto de la „leĝera karaktero” de Cigaro, kiel ŝi klarigis tiun teneran kaj romantikan dratkablon formiĝantan inter ŝi kaj la kulpa junulo. Onidire ankaŭ la mirinda flanel-pantalono, kradita blanke-nigre estis la kolektaĵo de Patro Korn. Ĉar la proprietulo de la Muzikanta Rato kaj de la artistino okupiĝis kun konstanta kolektado. Li kolektis ĉion: ŝtofojn, gantojn, poŝhorloĝojn kaj markitajn manĝilojn de elegantaj restoracioj. Estas facile al la poŝtmarkkolektantoj, havante katalogojn Semf aŭ Michel, sed la kolektado estas neimageble komplika sen baza prezo, kiam oni subtrahas el la nominala valoro la grandecon de la antaŭvidebla punsumo, konvertita al franko.
— Kiel bela vi estas hodiaŭ — salutis Cigaro la artistinon.
— Kliniĝu pli proksimen — flustris Rita Kamelio. La apaĉo etendis sian vizaĝon al la virino kun sia ĝenerale ŝatata rideto, kaj tiam li ricevis du tiel grandajn vangofrapojn, ke la mondo fariĝis antaŭ li kradita blanke-nigre.
— Vi estas impertinentulo! Mi povas diri al tiu Riza la Butonokula, ke mi vizitos ŝin kaj kunportos ŝian perukon!
— Nu sed… — balbutaĉis Cigaro. — Ŝi tute ne havas perukon.
— Tio evidentiĝos en la praktiko!.. Ĉu vi pensas tion, ke mi estas blinda?
Ŝi gratis sian kapon kaj eltiris leteron el sia hararo, sur kiu estis skribite:
„Estimata Rita Kameleono!
Dum vi fidele kaj sindone sidadas kun malegoisma koro, tiam Cigaro amindumas al Rizo la Butonokula. Mi volis atentigi vin nur pri tio. Kaj ne okupiĝu pri Prücsök, ĉar tiam ve al vi! Vi estos denuncita al Patro Korn, ke kie estas la braceleto, kaj per tio vi starus ĉe la flanko de Cigaro. Se mi mortigos lin, vi estos relegaciita pro via fremdlingveco, se vi ne obeos min.
Subskribinto:
Bill la Masakra
Embusk- kaj dungita murdisto Ŝ. N. R. S. Ŝ.
Ps. Ŝ. N. R. S. Ŝ. signifas tion: Ŝtono ne restas sur ŝtono. Do atentu! Ĉar mi estas bona homo, ĝis oni kolerigas min.”
— Pardonon! — diris la apaĉo rapide kaj malaperis antaŭ ol Rita Kamelio povintus restigi lin.
Tovite la impertinentulo!
Tiu Bob la Malforte-batu staris tie vidalvide, kiam li konversaciis kun Riza la Butonokula. Kaj li estas kolerea, ĉar Nanette la Polica ne al li donis siajn orajn Napoleon-monerojn. Ĉar li kalkulas je la simpatio de la virinoj!
Nu, atendu nur!
— Kie estas Bob la Malforte-batu? — li demandis tiujn kelkajn oficistojn, portantajn kolŝirmilon, kiuj staradis antaŭ la amuzejo.
— Bob la Malforte-batu! Alo!!.. Cigaro estas ĉi tie!
Li aperas:
— Kio estas?… Mi diris, ke…
Pum!.. Bob la Malforte-batu subite ricevas dekdu vangofrapojn, li falas sur la mezon de la vojo pro piedfrapo de Cigaro.
— Huje!.. Batu lin je la buŝo!.. Juhuujj!
La rondo vastiĝas… Pif, puf!..
Kaj la informo flugas pere de galopantaj buboj de stratetaĉo ĝis stratetaĉo. Bob la Malforte-batu, la ĉefa kanabo kaj Cigaro, la apaĉo interbatadas! Cefi, la Akvokapa Drato, kiu aperas ĉie en sia longa noktoĉemizo kaj kun siaj skrofoloj, rapidegas al Marie la Vidva, sed Prücsök jam foriris:
— Estas vestaĵo! — li diras spiregante. — Bob la Malforte-batu kaj Cigaro… Okazas granda interbatado!
— Se iu mortos, estos utile — diras Marie la Vidva, la belvizaĝa florvendisto kun brilantaj okuloj. Tiu indiferenteco estas tro al Cefi pro lia klopodo, li do surkraĉas ŝin, ĉar li esprimas tiel sian malplaĉon kaj forkuregas.
Dume la interbatado daŭras! La ŝraŭbingo klakas, la skurĝo knalas… la osto krakas… La popolo akre kriadas:
— Batu en lian vizaĝon!.. Ne bedaŭru lin!.. Huje!
Ili ruliĝis sangokovritaj kaj ŝiris unu la alian per ungoj kaj dentoj, sur la veturvojo.
La aŭto de la panisto apenaŭ povis eviti ilin zigzage kun laŭta kornado, kaj rigardinte sur la ŝoforon, pugne minacantan, la koruso de la oficistoj akresone rimarkis:
— Bu-to!.. Bru-to!..
La spicisto, pipfumanta antaŭ sia vendejo, diris al la trampa komizo:
— Wanderbild, portu la klor-acidon!.. Se ili rompos la montrofenestron, ni ŝprucos!
— Mi elpremos viajn okulojn!..
Bob la Malforte-batu grandarke batiĝas al la portalo pro vengofrapego.
Zum!
La ŝildo de la Parko Narciso disrompiĝas kun frakas-bruo sur la tero.
— Ne renovigu!.. Batu en lian vizaĝon!..
— Ne fiagitu ĉi tie! Por kio ĝi utilas? Venigu iu policiston!
Mirinde subita movo, kaj en la mano de Bob la Malforte-batu ekbrilas malfermita poŝtranĉilo! Llaŭregula preno: lia etfingro estas sub la prenilo por ke ĝi ne ektranĉu lin dum reglito: lia dika fingro servas kiel celilo, ĝi alteniĝas kaj loze kuŝas apud la klingo.
— Ĉu vi volas piki?! — anhelas Cigaro.
Li ne toleras tion! Rapida gesto, kaj li eltiras duon metran, kuirtranĉilon kun ligo-prenilo el sia interna poŝo.
— Atentu!.. Ili luktas per tranĉiloj!.. Forprenu la tranĉilojn de ili!..
Virina voĉo akre krias el la alto:
— Malhelpu ilin!.. Ĉu nenie estas policisto?… Ludoviko, damne, ĉu vi tiel rapidas por la kolumoj? Atendu nur, mi diros tion al via patro.
Ludoviko forgalopas. Sed li returniĝas ĉe la angulo kaj retropaŝadas. Tiam trirada ciklo renversas lin, kaj li kuras por la kolumoj.
Ili spiregas.
— Formetu tiun tranĉilon?!
— Nu venu, fortulo!..
Ili ekiris singarde, spiregante, laŭ duoncirklo. Nun fluos sango ĉi tie. Okazos hommorto. Estas sendube.
— Venu, Andreo — diras basa voĉo indiferente. — Mi ne volas esti atestanto.
Cigaro haltas kaj etendas sian kruron per streĉiĝanta genuo. La dramo nun estas tia, kiam la kurtenisto en la teatro kaptas la ŝnuron kaj eksonas la gongo.
Sed tiam aperas Odette, la amazono, kiu havas la nomon Turkino la Delikata portanta ruĝan, turkan pantalonon kaj kaftanon, ornamitan per oro, tenanta en sia mano kupran korbon, plenan de ardaĵo, kaj per grandarka movo, kiel la semantaj vilaĝanoj iras reve, paŝadante inter novaj sulkoj, ŝi eksvingas sian ujon duoncirkle, kaj la fajro disŝprucas.
Oni retroiras per rapidaj kaprosaltoj, kaj la cirklo vastiĝas laŭ longa spiralo.
Kriado, fajfado, sed la batalo certe finiĝis.
En la nomo de Odette nur la antaŭnomo Turkino havas la akcesoraĵon de la ŝajno, nenio motivas la epiteton Delikata eĉ eksteraĵe, kaj oni bone scias tion, ili do ne provokas ŝin.
— Ne venigu la policon ĉi tien! En aprilo mi pagis por iu okulo de Julio… Oni ne malsuprentiros mian rulŝutron pro neniu granda fripono! — ŝi akre kriis, svingante sian kuprokorbon, faritan por kafkuirado.
Ankaŭ kelkaj rabistoj staris inter ilin pacige, je la flanko de Turkino la Delikata.
— Trankviliĝu, Cigaro! Bob la Malforte-batu jam estis draŝita ankaŭ de aliulo. Oni skribis multajn fiaferon pri li, kio estas vera…
— Bill la Masakra fidenuncis lin pro Prücsök! — krias iu spektanto.
Cigaro glutegis… Hm. Okazis ia eraro. Tamen ne li skribis la sennoman denuncon.
— Kial vi komencis interbatadi kun li? — demandas nun Turkino la Delikata la apaĉon.
Li staras konfuzita dum momento.
— Ĉar li ĉiam volas pruvi, ke li estas fortulo! — respondas fine Cigaro kolere.
Eble la klarigo bezonus kompletigon, sed policisto aperas en la fino de la stratetaĉo, kaj tiam la partoprenantoj de la intertraktado subite malaperas, tiel nur sula policano proksimiĝas sur la strato, kaj post nelonge alvenas kurante Ludoviko kun la kolumoj.
Sed la kutima vivo de la krimula mondo transiras al anarkio. Bill la Masakra venenis ilian humoron. Rezolutaj fianĉinoj, kiuj ĉiuj estas ĵaluzaj, kaj malofte sen kaŭzo, insultas sian fianĉon! Kredo de trompitaj kunkulpuloj ŝanceliĝas, rilate sian komplicon, kaj la haven-kvartalo fariĝas infero.
Ekzemple Dezi la Ŝtelistino dektramane vangofrapas Gnomon la Enorman tiel, ke lia ora ponto falas el liaj makzeloj, aŭ kapitano Aŭrelo la Ĉifona elkondukis sian edzinon el la loĝejo kun drameca rigoro, li efektivigis la relegacion pro nervoziĝo, kaptinte ŝin je la haroj, kaj Schulteis la Ĝemeloj vagadas sur la domtegmentoj de la eksterurbo de post la tagmezo, ĉar rajta ŝtelisto de biciklo serĉas ĝin ĉe li.
Ĉio ĉi okazis pro la leteroj de Bill la Masakra. Nu sed jen estas bonŝance Depoziciulino, kiel profesia piediranto; ŝi registras sin ĉe la policisto okaze de ĉiuj akcidentoj de veturiloj, strataj skandaloj, domoruiniĝoj, por ke oni influu ŝin, rilate ŝian konfeson, kaj ŝi iel-tiel vivtenas sin el tio. Iu faris ŝian duonvizaĝon nerekonebla per varmega bakpleto, kiam ŝi iris en sian loĝejon sensuspekte, sed nun ŝi triumfoplene portas la sciigon. Depoziciulino iel divenis la realon:
— Rezedo estas la farinto! Nur li sciis, ke mi aĉetis horloĝon al Marie el falsa oro!
— Ĉu tio estas certa? — demandis Mandareno la Tantiema.
— Se vi deziras, mi ĵuras pri tio!
— Mi ne havas monon por tio.
— Fine ja, se ni mortbatos Rezedon senkulpan, estos mapli granda eraro, ol se li restus viva, kaj li estas la kulpa.
Diras tion Bull la Kava Korno, la ekbruliganto de lampoj, kiu zorgas pri la lumigado ĉiuvespere kaj aŭrore per sia du metra stango, kiel surtera reprezentatno de Prometo. Li estas entuziasma priparolanto, sed li neniam apartenas al la grupo de agantoj aŭ suferantoj, rilate la antaŭaĵojn aŭ la efektivigon de la afero. Li estas nur sangvina priparolanto.
La informo rondiris la havenon: Rezeda, la pakaĵportisto el la vendohalo estas Bill la Masakra, kaj liaj konatoj vizitis lin por vangofrapi lin, ĝis li fariĝos rijet-viando. Sporadaj, malpli grandaj grupoj plurfoje batis la sinkaŝantan Rezedon dum la tago, fine ankaŭ lia edzino, ĉar Bill la Masakra informis ŝin kun estimo, ke Rezedo vizitas ĉevalkurojn, kaj li aĉetis ĉapelon al la kelnerino de la amuzejo Daŭbo.
— Nek li estas tiu — diris tiam Mandareno la Tantiema, kiu ĵus aperis gvidanta sian armeon kaj kunportis ankaŭ bufron de de ŝarĝaŭto.
La enigmo solviĝis nek ĝis vespero, kvankam la ambulanco kvin foje venis tien, kaj iu deŝiris la dekstran orelon de Mirnix la Enŝteliĝanta.