158255.fb2
La eksterubanoj estas je la flanko de Prücsök, sed jam sen tio estas granda problemo
Cigaro kompreneble dum la tuta tempo staris sur la strato.
Eble mi tute ne devas diri, ke pluvegis, kaj lia malnova decido rompi la kontakton kun Prücsök, nun jam maturiĝis en lia animo difinitiva fakto. Noktomeze lia policista konato proksimiĝis, kaj Cigaro pro ia kaŭzo, kio ofte eblas inter malnovaj konatoj, li evitis la renkontiĝon. Li faris ĝin tiel rapide, ke li estus gajninta premion eble en atletika konkurso per sia atingita rapideco.
Nun li ne gajnis premion, nur kelkajn cent metrojn, sed ankaŭ tio estis valora por li, ĉar li neniel volis renkontiĝi kun sia policista konato. Ties ĉefa kaŭzo — kaj ĝi ĝenerala okazas en similaj situacioj — estis tio, ke li ŝuldis al la policisto.
Ne multon, nur ses aŭ ok monatojn, sed momente Cigaro pensis tiel, ne estas urĝe aranĝi sian ŝuldon. Dum la daŭro de la tempo povas amasiĝi tiom da ŝuldo, kaj ĝi estas avantaĝe rilate la instituton de la suma puno, ĉar kvazaŭ laŭ pogranda prezo, oni taksos pli malkare la plenumotajn monatojn en la prizono. Laŭeble oni faras prokrastite la moralan Justic-Bilancon de sia Librotenado, kiam laŭ la kontraŭkontoj de la kulpo kaj la puniĝo la saldo estas konstatita, kaj la adresito metita en malliberejon.
Sufiĉe malproksime, trans la trajektorio de la uzobjektoj de onjo Babette, Cigaro trovis lokon en la proksimo de la kabano.
Pasis du horoj, kaj tiu bubinaĉo ankoraŭ ne estas ĉi tie.
Ĉar tiuj idiotoj venigis ŝin en danĝeran situacion ĉe la Muzikanta Rato. Eĉ tio povas esti, ke oni arestas tiun knabinon… Tiuokaze li dikfingre elpremos la strabajn okulojn de Hümér la Elĵetanta el ties kavoj, ĉar ili devus scii, kion diri al tiu freneza bubino, kiu kaŭzas nur problemojn…
…Ja estus plej bone demandi nun onjon Babette; eble ŝi iris al Matiaso tra la malantaŭa pordo, kaj ŝi revenis el la dancamuziĝo per la furgono.
Sed li ne volis provoki tiun maljunan sorĉistinon. Kiel li observis la kabanon pli ekzakte, li vidis lumon tra la fendeto de la klappordo. Kion faraĉas nun tiu maljuna sorĉistino en sia ĉambro maldorme? Li ŝteliris tien kaj enrigardis scivoleme…
Nu jen!
Ludoviko la Saĝa estis interne kun la olda megero. Kiel?… Ĉu eble malfrua idilio pektiĝas inter ili?
Li premis sian orelon al la muro. La Dormema Elefanto parolis ĝuste tiam.
— Nenio malbona povas okazi al ŝi… — li diris kun iom da maltrankvilo kaj iomete frostotremis pro la malagrabla vetero malantaŭ sia pluvmantelo, havante plenan, laŭnaturan aspekton. — Iri en balon sen invitilo estas altrudiĝo. Sed, bedaŭrinde, la leĝo ne punas tion, kvankam senkonsidere de la kazo de fraŭlino Prücsök, laŭ mia opionio ĝi meritus ĉefan lokon en ĉiu kriminala kodekso. Sed mi ne sicas, ĉu sinjorino Babette estas klarvida pri tio, ke la kriminala procesregularo estas sufiĉe malmoderna en la tuta mondo. Urĝegas fari ion tiurilate!
— Nun ni devas fari nenion — opiniis onjo Babette laŭjure, — ĉar ŝi ne estas tia knabino, ke ŝi forvagu. Sed ŝi estas tre ventkapa.
— Mi pensas, ke sinjoro Cigaro, kiu estas specialisto pri la perforto, konvene aplikata kontraŭ soluloj, li defendos ŝin en neatendita situacio — li diris, ne sen ĉiu maltrankvilo, kaj li reveme purigis sian dikan monoklon per stria kapkusentegaĵo, eltirita el la interna poŝo de sia pluvmantelo. Iafoje li ŝovis tiun kapkusentegaĵon en sian unusolan manikonk, kiel la barokaj diplomatoj faris tion en salonoj, kies aero estis plena de intrigoj. Tiu stria kusentegaĵo verŝajne estis honora, silka naztuko ĉe Ludoviko la Saĝa. La blankhara fiŝvendistino tre miris pri lia procedo, sed ŝi diris nenion, ĉar nekompreneble en la proksimo de la Dormema Elefanto ŝi falis en tiun trankvilan kaj komplezeman animstaton, kiu kutimas regi ŝin nur en la oficejo de la sinjoroj en la urbodomo, kiam ili venigis ŝin pro la aferoj de lok-okupo aŭ pro neglekto de certaj reguloj.
Estis escepto, kiel ankaŭ nun, se temis pri la severa apaĉo, pri la akompananto de Prücsök. Ĝi ĉesigis ĉiun favoran, animan konstelacion.
— Tiu Cigaro estas la kaŭzo de ĉio, kaj iam mi batos lian vizaĝon per kalandrilo.
— Iu iradas ekstere — diris Ludoviko la Saĝa, ĉar rapidaj paŝoj malproksimiĝis, ŝmacante en la koto, ŝuojn-restiga.
Kaj li denove purigis sian monoklon.
— Balo — konsolis la fiŝvendistino sin mem — fine ja povas daŭri ĝis mateno.
— Sed ne la rolo de la knabino. Kvankam eblas, ke tiu psikologio trompas.
Onjo Babette konsente kapjesis:
— Nuntempe jam ĉiu trompas. La glaciisto redonis al mi kvin soldojn malpli!
— Oni nur tiam povas konsideri ĝin trompo, se la intenco estas pruvebla.
Malfrua vizitanto signalis, ke li volas enveni. Tiu signalo estis ununura piedbato, pro kio la tuta kabano skuiĝis.
— Haltu, fripono! — kriis onjo Babette. — Mi polvigos la glazuron sur vi per la kuireja tablo!
— Ne bojaĉu tiom, ĉar mi batos vin je la buŝo! — kriis Hümér la Elĵetanta. — Patro Korn demandas, ĉu tiu freneza rano jam revenis hejmen, ĉar ni volas fermi la drinkejon, kaj ĉiu gasto ankoraŭ sidas tie!
La klappordo malfermiĝis, kaj sitelo da akvo kun skvamoj verŝiĝis sur la spiliston. La klappordo fermiĝis. Hümér la Elĵetanta tuj rekuregis en la drinkejon kaj raportis:
— Onjo Babette diris, ke la knabino ankoraŭ ne revenis hejmen, sed ili atendas ŝin en ĉiu momento. Kie estas viŝtuko?
Patro Korn kapbalancante elprenis el sia poŝo la horloĝon de la prezidento de la nederlanda kant-asocio.
— Balon ne povas daŭri eterne. Kiam komenciĝas la interbatado en tia loko?
Bull la Kava Korno, kiu jam estingis la lampojn ĉe la seka doko post la unua, horo, revenis kun Marie la Vidva. Ĉar la juna vendistino petis la grandegan Bull-on la Kavan Kornan, ke foje li montru al ŝi tiun ĉi ĉirkaŭaĵon ankaŭ en mallumo.
— Rita Kamelio! Glason da grogon al sinjoro Kava Korno.
Mandareno la Tantiema, kiu ludis renoncon kun Bob la Malforte-batu, pugne frapis sur la tablon.
— Mi diras tion, iu telefonu por ekscii, ĉu la knabino ankoraŭ estas tie!
— Tre bone — diris Patro Korn kun gala ŝerco. — Hümér la Elĵetanta! Telefonu al la kazino de la stratangulo, kaj diru, ke la gastoj de la Muzika Rato demandas la komandanton de la urbo, ĉu Prücsök jam venos?
— Vi estas senkora hundo! — kriis Atestulino.
Ĝenerale ili estis nervozaj. Hokbatanto, la Kandidato prenis sian pipon per siaj kremkoloraj kojnodentoj tiel forte, ke ties fino rompiĝis. Ili ne havis emon al la kartludo. Ludi renoncon estas sufiĉe malfacile. La regulo estas tio, ke la partio daŭras ĝis dek poentoj, kion oni notas. La esenco de la ludo, ke oni povas trompi, sed se ies trompo estas malkaŝita, li devas pago kvindek centimojn al la kaso, kaj post dek malkaŝitaj trompoj li eksiĝas el la ludo. Oni krias renocno okaze de la malkovro de la trompo, kaj ĝi estas sufiĉe ekzaltita ludo, ĉar antaŭ du semajnoj Bruno Jessik eksiĝis el la ludo tiel, ke li falis dum partio de sur la unuaetaĝa ĉambro, kaj oni liveris lin en hospitalon kun frakasita kranio.
Mandareno la Tantiema estis rekonita ĉampiono de la ludo. Li cetere estis nemalhavebla persono en la havenkvartalo. Li portis pretajn planojn pri loĝejoj, kiuj estas negardataj, kien kondukas facile malkonstrueblaj kelomuroj, kaj kiam liaj kunuloj revenis el la laboro, li ricevis tantiemon. Li mem estis unuokula kaj lama, neeblas labori kun tia personpriskribo.
— Kio estas al Prücsök? — demandis Bull la Kava Korno.
— Mi ĵus telefonigis al la komandanto de la urlbo — ripetis la idiotan ŝercon Patro Korn. — Kial vi demandas min? Rita Kamelio! — li kriis al la kuirejo. — Donu al mi glason da rumo; oni nervozigas min!
— Mi eldiras: de kiam tiu leter-skribaĉulo estas kontraŭ Pröcsök, spite al ĉio, mi persistas apud ŝi! — kriis Marie la Vidva, en kies okuloj hodiaŭ eklumigis strangajn brilojn la manipulanto de la lampoj. — Ĉu vi, Patro Korn, timiĝis de Bill la Masakra, la Kaŝiĝanta? Viaj okuloj povus forbruli pro honto!
Nun la ostrovendisto kriis de malantaŭe, el la fino de la drinkejo, ĉar li ne enlitiĝis frue, malgraŭ lia kutimo.
Eble Bill la Masakra formetis la knabinon el sia vojo, kaj ni sidas ĉi tie!
— Tio estas sankta vero! Mi diras nur tion, ke multe da aferoj ŝarĝas la animon de la viroj… — oratoris Marie la Vidva.
— Nek la virinoj estas pli bonaj — murmuris Hokbaton Al Li, la Kandidato per sia trenata, basa voĉo. Hokbaton Al Li ja estis eksiĝinta maristo dum jardekoj, kaj lia vizaĝo similis al tiu de porko, sed de kiam li vivis sur la kargoŝipo, kaj Ludoviko la Saĝa, kiu onidire estis advokato iam, li loĝis ĉe li, luante la ilarkeston kiel liton: li ricevis la nomon Kandidato. La Dormema Elefanto diris la unuan fojon pri li, ke mia kandidato kunportos la petskribon, ĉar la saĝa kapo kompreneble okupiĝis ankaŭ pri sekreta skribado de dokumentoj, li tamen vivis en ununura pluvmantelo, kies kaŭzo estis tio, ke li bedaŭrinde estis sperta ankaŭ pri la juro.
— Kiu demandis vin?! — kriis la vendistino.
— Kiu alparolis vin? — grumblis la Kandidato.
Marie la Vidva turniĝis al sia lampa kavalerio post la insulto.
— Ĉu vi lasas tion?
— Jes! — respondis sincere la financa ministro de Prometeo, kiu manipulis surtere la lumon, ŝtelitan el la universo. — Li batos min.
— Hontu!
— Vane vi ekscitas min — diris la lampisto.
Hokbaton Al Li estis larĝŝultra, dika kaj malaltfrunta homo. Nun li malrapide leviĝis.
— Kial vi ekscitiĝas pro tiu bubino? — li demandis per trenata voĉo. — Ĝi ne estas infanvartejo sed haveno.
— Vi povas esti infanvartisto ĉe la knabino — replikis Marie la Vidva, — se taŭga loko estas por vi la frenezulejo.
— Mi volas pagi! — kriis la lampisto, en kiu aŭrore estingiĝis ĉiu entuziasmo al Marie la Vidva.
— Ĝi estas friponaĵo — kriis Marie la Vidva, en kiu brulis eterna fajro de la arda entuziasmo, neestingeble.
— Post la okazintaĵoj ni staros je la flanko de Prücsök spite al ĉio! — kriis Bob la Malforte-batu. — Ankaŭ Turkino la Delikata decidis tiel vespere.
— Pereu Bill la Masakra!
— Eblas, ke la kadavrotransporta aŭto ricevis gumdifekton post la balo — pensadis la ostrovendisto.
— Ne! Tio ne eblas. Sur la radoj estas kompaktajn kaŭĉukajn mantelojn — interrompis Francisko la Ploraĉanta, kiu estis ŝtelisto de pneŭmatikoj. — Ĝi estas sespersona kadavrotransporta aŭto per kiu la knabino venos.
Ĝenerala nervoziĝo sidis en la ŝvebanta fumo de la ejo, peza pro la haladzo de akvozaj vinoj kaj tramalsekiĝintaj manteloj.
— Ni ĉesigu tion — diris Mandareno la Tantiema al sia kartlud-partnero. Li estis tiel nervoza, ke li ne povis koncentri, kaj li konstante ludis honeste.
Tiam alvenis Hümér la Elĵetanta spiregante, kaŭzante ĝeneralan konsterniĝon, li ekparolis jene:
— Mi telefonis al la kazino, sed la komandanto de la urbo jam ne estis tie, mi parolis kun la oficira ĉefprokuroro.
— Ĉu vi telefonis?…
— Li diris tion, ĉu ne?!
Tiam jam ĉiu staris konsternite.
— Mi demandis de la oficira ĉefprokuroro, kio estu, ĉar sinjoro Korn mesaĝis al la komandanto de la urbo, ke li volas fermi la drinkejon, kaj ni atandas la knabinon… La komandanto de la urbo foriris, ĉar matene okazos paradmarŝo. La oficira proluroro salutas sinjoron Korn, kaj li mesaĝas, ke Prücsök estas survoje hejmen, en la societo de la urbestro.
Ili kunrigardis kun malfermita buŝo. Tiu idioto telefonis! Al la komandanto de la urbo! Kaj li konas Prücsök-on!
Tiu nazmukulino tenis sin brave!
Hokbaton Al Li ekstaris kaj ekiris. tirinte sian pantalonon sur sian ventregon per unu movo:
— Gravas, ke ŝi estas sana! Se nur tiu strabulo diras la veron.
— Mi mensogos ĝuste al tiuloj kiel vi! — respondis malestime Hümér la Elĵetanta. — Oni diris, ke Prücsök ĵus ekiris, kaj ankaŭ la urbestro estas kun ŝi.
— Ĉu la urbestro estas en la aŭto?! — kriis Patro Korn timiĝinte kaj kriis en la kuirejon: — Rita Kamelio! Ni hisu la nigran standardon! La urbestro mortis.