158392.fb2
— Ĉu mi?!.. Kion mi faris?! Kiam tiu blondulo ekpafis per sia revolvero, mi ŝajnigis min mortinta, kaj mi pensis, ke temas nur pri ia ŝerco…
La tuta fia friponaĵo komencis disvolviĝi antaŭ mi. En Marseljo ne estas malofta mokincito, ke iun, kiu estas malagrabla por certaj homoj, “sendas” en la legion kun bona ekideo. Post unu horo ni jam povis rekonstrui la okazintaĵojn. Ia pariza sinjoro dungis Sasimov-on kaj la Ruĝulon por sendi Bremont-on en la legion. Nokte ili ebriigis la knabon, farante bruan diboĉadon en la aparta ĉambro de la amuzejo Blobo, iel ili donis revolveron en la manon de Bremont, en la revolveron oni metis tiel molan risorton, ke ĝi ekpafis je unu tuŝeto. Kiam la armilo knalis en la mano de la ebria homo, Miĉuri ĵetis sin sur la teron… La ĉeestantoj rigardis ŝin en la granda paniko, poste ili diskuregis kun la ekkrio “ŝi mortis”… La Ruĝulo kuntrenis la morte ebrian Bramont-on kaj timigis eĉ pli la malesperiĝinte plorantan junulon: “Morgaŭ jam ĉiu haveno ricevos vian person-priskribon. Se oni arestos vin: vi ricevos dek jaran punon en Cayenne… Mi havas bonan konsilon al vi, jen estas serpenta vojo, iru en la fortikaĵon Saint-Jeans, kaj dungiĝu al la legio, tie oni ne serĉos vin, kaj post unu jaro, jam neniu zorgos pri la afero…” Li mem helpis apogante la ebrian Bremont-on al la pordego de la fortikaĵo. La junulo, kiu pensis, ke li mortigis Miĉuri-on, paŝis malantaŭ la gardostaranto tra la pordego de la citadelo, kien oni enlasas ĉiun, sed civilulo ankoraŭ neniam elvenis de tie…
3
Tial estis nia triopo nedisigebla, ĉar en nia paseo estis granda, komuna memoro: la Legio! Kuprokapulo ekssoldatiĝis antaŭ tri jaroj, soldatservinte ses kaj duonon da jaroj.
La servotempo estas nur kvin jaroj, sed oni ne alkalulas al tio la punlaboron, la unu kaj duon jarojn da “travaux”-o. Bobi fuĝis antaŭ tri jaroj, mi antaŭ kvin jaroj. Ni renkontiĝis iel en Marseljo, kaj tiu komuna travivaĝo kunigis nian triopon. Ni do komprenis tre bone la tragedion de la kompatinda Bremont, kiun oni pereigis pli bone per malnova, teatra truko, kvazaŭ li estintus harpunita. Li trafis en la plej grandan mizeron, en la fajran kaldronegon de la suferoj, en afrikan garnizonon, sed kie, se li revenos post kvin jaroj, li jam estos ruino korpe-anime. Tiel praa grandegulo kun organismo, simila al tiu de gorilo, kiel Kuprokapuulo, inter miliono da homoj se troviĝas unu.
Afriko! Aŭdinte tiun vorton, spasmo de naŭzo, miksiĝinta kun vomemo kunpremis nin ĉiujn interne. La infero! Foje mi revenis de tie, el hommuelejo de sahara garnizono, kie grandegaj ferradoj muelas tag-al-tago la nervoj, la animon, la ostojn, en varmego, en forlasiteco, laŭ la peza ritmo de monotonaj horoj dum senfinaj monatoj, foje mi venis de tie, per ĉiun imagon superanta, multmonata svena, pena sintreno, murdante, mortante, plorante kaj duone freneze… Blindiga, arda reflektado de la suno de sur la blankaj muroj, moskitoj, bruo, kinino kaj la varmegaj polvodunoj, la pika doloro en la cerbo de la sudokcidenta siroko… Miasmaj havenoj, kazernoj, similaj al bastiono, insidaj beduenoj, barbaraj francoj…
Mi asertas, ni ĉiuj tri sciis tre bone, ke tiu franco kiel perdiĝinta estas, kian mizeran sorton li havas, tial ni iris senvorte al la Grand Bar. Magrulo rigardis sur nin kun tiel avida vizaĝo, ke ni plej volonte estus forkurintaj. Ni eksidis, kaj Magrulo komenci kompreni nian seriozecon.
— Ĉu li mortis? — li demandis mallaŭte.
— Li vivas — mi diris malgaje.
Li kaptis mian manon kaj salte leviĝis, kvazaŭ li volus kuri tuj al Bremont.
— Kie li estas?
— Antaŭ ĉio eksidu — diris Kuprokapulo. — Vi ne havas kaŭzon ĝoji, kaj malpli da kaŭzo por rapidi ien.
Li rakontis ĉion trankvile, kion ni eksciis.
— Sed… se ni rakontos ĉion ĉi eb lka ministrejo pri militaj aferoj…
— Vi atingos nenion per tio. Oni ne revenigos lin el la legio… Oni traktis lin draste.
Li siletnis. Longe fiksrigardinte antaŭ sin, li mordetis la cigaredon nervoze en sia buŝo, kaj liaj okulo komencis brili humide. Eble li estis tute juna knabo…
— Dankon — li diris kaj raspis sian gorĝon. Poste li ekstaris subite.
— Kion vi volas fari?
— Mi iros en Afrikon. Mi liberigos lian, aŭ ankaŭ mi pereos.
— Vi estas stulta bubo — diris Kuprokapulo. — Oni sendas la rekrutojn al la sudaj limoj, kien tia junulo, kiel vi, nek tiam alvenos vivanta, se li veturas plej komforte.
Venis en mian kapon mia prora vojo, mi vidis la blindigan, flavan polvon, mi sentis ties bruligon, la guston de la morto en mia buŝo…
— Ne provu malkonsili min! Mi iros. Unu mi rakontos ion al vi. — Li residis denove. — Ni estas francoj, sed ni ekloĝis en Romo. Tiu homo, kiu insidis mian fraton, Corot, efektive estas lia onklo. Li dungis tiujn friponojn. Nia tre riĉa parenco mortis en Aŭstralio, kiu haredigis du milionojn da frankoj al Bremont. Laŭ la testamento, se Bremont ne anonciĝos por la heredaĵo malpli ol unu jaro, doktoro Corot ricevos ĝin. Ĉar tiu nia parenco, kiu mortis, foje trafis en kavon, rilate heredaĵon, kion li ne povis ricevi dum dek jaroj, ĉar lia frato malaperis en la mondmilito, kaj li ne povis akiri lian atestilon pri la morto. Sed lia frato havis la heredaĵon, kaj li sekvis nur post li. Tiu memoro venigis lin al tiu bonvola penso, ke li decidu en la testamento: se iu lia parenco malaperis, aŭ mortis, oni ne devu pruvi lian morton, sed post unu jara pacienctempo, se tiu ne anonciĝos persone, ĝi herediĝu al la sekva heredanto. Tiu heredanto estas doktoro Corot, kiu ricevos la heredaĵon post Bremont. Doktoro Corot eksciis en Aŭstralio la enhavon de la testamento, li venis en Eŭropon sur la plej mallonga vojo, kaj mian fraton, kiu eĉ konjekton ne havis pri la testamento, logis kun si el Romo en Marseljon. La testamento alvenis antaŭ du monatoj en Romon al la angla ambasadejo, laŭ kiu, se Julio ne anonciĝos malpli ol unu jaro, Corot ricevos la heredaĵon sen ĉiu plua atesto.
Ni sidis silente. Bobi kraĉis.
— Mi ŝatus renkonti tiun Corot-on nokte en iu doko hazarde… Tiam eblas, ke nek li anonciĝus. — Antaŭ Bobi divolviĝis konturoj de nova ŝanco, aŭdinte liajn vortojn. — Diru Magrulo, Dio ne donu, se tiun Corot-on malhelpus ia neatendita evento en tio, ke li vivu plu, ĉu tiuokaze vi estus la heredanto?
— Ne. Kaj nun tute ne la heredaĵo gravas… Sed la kompatinda Bremont… — Kaj li ripetadis malesperiĝinte: — Mi devas savi la kompatindan Bremont-on…
— Bedaŭrinde lia sorto estas sigelita. Tiu mizera Corot faris perfektan laboron.
— Aŭskultu min, knaboj! — daŭrigis Magrulo, kvazaŭ ekhavinte bonan ideon. — Se ekzemple, Bremont anonciĝus post unu jaro, kaj se vi helpus revenigi lin, vi ricevus centmil frankojn pokape.
— Kiel vi komprenas tion?
— Se ekzemple vi venis kun mi en Afrikon…
Fariĝis tiel granda siletno, ke aŭdiĝis subita kornado de tre malproksima hupo. Poste Kuprokapulo respondis tre serioze.
— Kara filo mia, mi havas tridek ses jarojn, mi vagadis tra la tuta mondo, mi kamaradis kun multspeca morto. Mi fiskaptis sardinion en Svedio, mi fosis guanon en Nov-Zelando, mi estis legiano, kontrabandisto de opio, mi minis salpetron en Ĉilio, kaj dum multaj jaroj mi laboris en Londono, kiel stratpurigisto. Se iu dirus, ke mi iru por centmil frankoj per motorboato al la Suda poluso aŭ per velŝipo al la norda, senprobleme mi efektivigus tion. Sed en Afrikon, se vi pagus por miaj ĉiuj paŝoj unu kilogramon da oro, nek tiam mi irus. Ni tirope revenis de tie pro stranga hazardo, kaj mi pensas, se ni povus ŝteli ĉiun trezoron de la hindaj vicreĝoj dum unu monato, nek tiam ni irius por ĝi. Ĉar tiu, kara filo mia, estas la infero!
Li parolis el nia animo. Bobi, kvazaŭ resumante la diritajn, ankoraŭ aldonis:
— Kaj tien, kien tri niaspecaj, frenezaj vagabondoj ne kuraĝas iri, tie, vi povas imagi, kia sorto atendus magregan knabeton.
— Mi dankas vian sincerecon — li diris kaj ekstaris. — Mi nun iros en Afrikon, aŭ mi kunportos Julion, aŭ ankaŭ mi mortos tie. Eble, se vi estus venintaj kun mi, tiam ĝi sukcesus. Tiel do verŝajne mi nur oferos min. Mi dankas vian bonkorecon, ĝis revido…
Kaj li etendis sian manon al ni rezolute.
— Atendu nur, idiota knabeto! — diris gruble al li Kuprokapulo. — Ĉu vi ne volas ekiri en Afrikon, kvazaŭ ĝi estus ĉe la sekva stratangulo?
— Mi konfesas al vi, ke dekmil frankoj estas kudritaj en la subŝtofon de mia jako, eble per tio mi povos korupti iun tie. Ne provu deadmoni min! Sed se vi povus konsili ion, mi tre dankus tion…
— La Fajfisto regalos vin per konsiloj. Ĉio estas notita en lia kapo.
Vere, mi havis certan aŭtoritaton, kiel tia homo, kiu estas sperta pri la afrikaj aferoj.
— Ne tuŝu la dekmil frankojn! Vere ĝi estas la sola ŝanco por liberigi Bremant-on, se vi trovos lin. Unuavice iru en Oran-on, kie vi povos ekscii en la fortikaĵo St. Therese, ĉu li soldatservas ĉe la unua aŭ ĉe la dua kompanio, do ĉu en Bell Abbes aŭ en Saida. Se hazarde li estas en Hindoĉinio, tiam kapute. Se li estas en iu oazo aŭ fortikajo de Maroko, tiam vi havas la ŝancon unu kontraŭ mil, ke vi trovos lin.
— Nur tion diru ankoraŭ al mi, kiel mi povos vojaĝi en Afrikon “nigre”? — Li do jam aŭdis pri tio, ke la vagabopndoj en la havenoj trafikas inter la urboj kaj kontinentoj ekskluzive nur kiel kaŝpasaĝeroj.
— Morgaŭ ekveturos la ŝipo Teneriffa je la sepa horo matene, el la dua baseno de la tria sekcio, rekte al Oran. Serĉu Nure-on, la laborestron, donu al li dudek frankojn, kaj diru, ke la proprietulo de Lyon D’or salutas lin. Li donos al vi numeron, kaj ekiru kun la pakaĵportistoj sur la ŝipon. Kunportu botelon da akvo kaj kvar aŭ kvin tabuletojn da ĉokolado. Kaŝiĝu en la bilĝo, ĉe la muro, dividanta la maŝinejon, ĉar nokte, se vi alpremiĝos tien strikte, ĝi donos iom da varmo.
— Mi tre dankas vin… Morgaŭ matene mi vojaĝos.
— Iru en la inferon! — kolere alkriaĉis lin Kuprokapulo. Kaj Magrulo rapidis preskaŭ feliĉe.
— Kiel idiota homo li estas! — diris Bobi moke. — Kiel tiuloj imagas Afrikon!
— Dank’ al Dio — mi diris —, ke neniam plu mi havos ion komunan al similaj aferoj. Sekvan semajnon mi vojaĝos hejmen, ĝis tiam mi travagabondos Provence-on, mi preteriros la marbordon piede, kaj se mi volos baniĝi, mi saltos en la maron vestita.
— Ĉe mi, amiko mia — ridegis Kuprokapulo — jam pasis tiuj tempoj, kiam estis en la tagordo la krevinta haŭto sur la piedoj dum langvoraj piediradoj, timego, disenterio, vangofrapoj en la policejo! Tio ne plu okazos…
Iel ni fartis malbone. Bobi rimarkis: ĉu vi scias, tamen estas io kortuŝa en tiu katosimila bubo, io emociiga, kiel tiu senmuskola knabeto kun pala haŭto ekiras en la malnovan Afrikon por kunvenigi sian fraton. Kaj dume li tute ne scias, kio estas moskito.”
— Tiu bubo jam tro sufiĉas al mi! Ĉu vi komprenas?! Ne interesa min la mizeraĉaj problemoj de aliaj homoj! — kriis Kuprokapulo, la li lasis nin tie.