158392.fb2 Reen en la inferon! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

Reen en la inferon! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

— Kio okazos al tiu kompatinda ulaĉo en Afriko? — mi komencis mediti, sed Bobi ekstaris.

— Vidu, Kuprulo pravas. Ĉiu mortas tiel, kiel plaĉas al li. Tio ne koncernas nin. Ankaŭ li foriris.

Estis la sesa horo, mi pensis, ke mi ankoraŭ ne alvenos malfrue al la azilejo. Estis pluvota, tiam la var-premaĵoj estas malbonodoraj, oni ne povas dormi sur tiuj bone. Mi sopiris la sekan, malmolan liton de la azilejo. Kiel mi iris sur la strato Forbin, mi rimarkis denove, ke mi pensas pri Magrulo. Mi vidis lin, kiel la ĝendarmoj kaptas lin sur la landvojo kaj tordas liajn brakojn malantaŭen, puŝadas lin sur larĝa, longa landvojo, akompanante lin al la policejo… Mi forigis miaj pensojn kolere kaj perforte. Mi ankoraŭ atingis la disdividon de la supo en la azilejo, kaj mi priparolis kun Salato, ke sekvan semajnon ni veturos al Korsiko, kaj ni transportos kelkajn milojn de cigaredoj, antaŭ ol komenciĝus la tempestoj. Lodoc diris tion, ke li pagos trioblan prezon, krome la luon de la velŝipo…

La pastro iris tra la ĉambrego kaj estingis la elektran lampon. Mi volis dormi, sed denove mi devis pensi pri Magrulo. Kio devigas min, ke mi vidas konstante antaŭ mi la timiĝintan malgrasan vizaĝon de tiu knabo, kun tiuj malgajaj okuloj, kun tiuj karaj, malesperiĝintaj trajtoj?… Fine ja kion mi povus fari?…

* * *

Matene mi vekiĝis, havante kapdoloron. Mi iris sur la straton, kaj mirinde, ĉesis ĉiu mia malbona sento. La suno jam leviĝisk, tramo veturis al la kajo Belges kun grapoloj de homoj, pendante alkroĉiĝintaj al ĝi sur la ŝtuparoj kaj bufroj. Ties aŭtohupo sonas abomeninde, laboristoj inundas el ĉiu direkto al la placo Joliette… Mi aĉetis kvin tabuletojn da ĉokolado en iu scpicvendejo, kaj mi plenigis mian botelon kun vino kaj sodakvo. Mi renkontis Kuprokapulon ĉe la krada pordego de la sekcio. Ĉokoladtabuletoj pendis el lia poŝo. Ni fiksrigardis unu la alian agreseme, poste ni iradis tien-reen senvorte. Post nelonge lavenis Bobi kun botelo de ruĝa vino. Sirenado. Estas la sepa horo.

— Ĉu la bubo ne povis vekiĝi, aŭ kio okazis?! — ekgrumblis Kuprokapulo.

— Sciu — senkulpigis sin Bobi —, mi pensis tiel, por mi jam estas tute egale… fine ja kio povos okazi? — li diris kun sia speciala parolmaniero.

— Knaboj — diris Kuprokapulo —, bedaŭrinde ni devas iri kun tiu bubo! Fine ja 100 000 frankoj estas multega mono!

Venis Magrulo. Li volis diri dankemajn vortojn, premadis nian manon kortuŝite, sed Kuprulo interrompis krude:

— Ni lasu tiujn idiotaĵojn kaj ekiru! Unu post la alia, atentu!

Kiel nekredeble! Mi kaŭras en la mallumo apud la flanko de la maŝinejo, la ŝipo sirenas malpacience, la motoro murmuregas forte, kiel ĝi komencas funkcii, kaj sreonegas nudpiedaj paŝoj super mia kap. La ĉenego grincas minace… Hop!.. La ankro nun estas levita… La helicpadeloj rotacias bruegante… Nun oni certe ĵetas la kablon al la pilota vaporŝipo… La lumo, filtirĝanta tra la aeroma fenestro ektremas, poste ĝi formoviĝas…

— Ni veturas… — murmuras Kuprokapulo.

Ĝi transportas nin en la inferon!

4

Kaj denove larĝaj, flavaj sunradioj, blnakj muroj, skalolaj domoj, sufoka varmego, ĉifonodoro, negraj rikanoj, burnusoj kaj milionoj da ŝvebantaj polveroj. Mi konas vin ĉiujn, mi konas…

Ni ne devas timi, ke post tiom da jaroj oni rekonos Bobi-on aŭ min, kiel dizertintajn legianojn, sed ni tute ne zorgis pri tio. Ni estis tiaj homoj, kiuj ne tre konsideradis la sekvojn, se ni jam komencis fari ion. Ni alkutimiĝis al konstanta risko de la la punlaboro kaj mortigo per tranĉilo, kiuj ne bezonas eksterordinaran kuraĝon, ĉar inter la havenaj parioj, vivantaj ekster la socio, ĝi estas ĝuste tiel neatendita, sed memkomprenebla eblo, kiel la morto pro koratako, aŭ la influenco ĉe honestaj burĝoj. Ni scias, ke ĝi ekzistas, ni timas tion, sed ni povas fari absolute nenion kontraŭ ĝi. Kuprulo komencis kreskigi siajn lipharojn kaj barbon. Bobi per ia stranga dekoktaĵo volis kolorigi sian hararon nigra, sed ĝi fariĝis verda. Tio forprenis lian emon definitive por “maski sin”. Nia ekspedicio — ĉar ni nomis nian kvarmembran societon tiel — tranoktis en humana, araba hotelo, kie oni ne interesiĝis pri la identeco de la persono de la gastoj.

Ĉiuokaze ni bezonis dokumentojn, kaj Kuprokapulo, la estro de la ekspedico elprenis mil frankojn el la jako de Magrulo. Posttagmeze li revenis kun du korboj, kiuj estis plen-plenaj de aŭtomataj raziloj, notlibroj, poŝotranĉiloj, kombiloj kaj cigaredingoj. Li, kun sia enfermiĝema konduto, tute ne atentis nin, li komencis sortimenti la multegajn, malmultekostajn, alfenidajn kaj ladajn fatrasojn en du pakumaĵojn.

— Se mi ne ofendas vin per mia interesiĝo, ĉu eble vi deziras vojaĝis al la insulo Sunda por interŝanĝi varojn kun la indiĝenoj? — mi demandis.

— Mi estos brokantisto — respondis Kuprokapulo lakone, kvazaŭ ni estus revenintaj urĝe en Afrikon ĝuste pro tiu celo. Ni ne plu ĝenis lin, konjektante, ke post la sekva demando li jam dirus tute senperajn aferoj. Baldaŭ li elprenis kvar legitimilojn.

— Ni estas kolportistoj, ni komercadas per tiaj bagatelaĵoj apud la fervojoj de Afriko. Ĝi estas sufiĉe ĉiutaga metio, la instancoj eĉ protektas la kolportistojn ĉi tie. Ni ne povas iri kvarope kun unu korbo, ĉar ĝi estus okulfrapa, do ni formos unu firmaon po du homoj. La tuta mokincito kostis sescent frankojn kun dokumentoj kaj varoj. Kvarcent frankojn ni dividos inter ni, ke ĉiu el ni havu minimume cent frankojn ĉe si.

— Kio estos la sekva farendaĵo? — demandis Magrulo ekscitite.

— Ni iros, infano mia, trinki brandon, ĉar mi estas ege soifa.

Kaj la ekspecidio trovis ie bonegan drinkejon, nomatan Etrangers, kien ni eniris.

5

Efektive ni tute ne povis imagi, kion estus farinta Magrulo sola ĉi tie? Malfacila laboro estis ankaŭ por nia triopo elspuri en Oran, kien oni sendis antaŭ semajnoj traveturantan legianon el la fortikaĵo St. Therese? Agrulo jam tie, en Oran tre suferis pro la varmego, sed li provis kaŝi tion antaŭ ni. Tage li nur sidis sur la rando de la lito, apogante sian mentonon per la manplato, kubutante sur siajn genuojn, li cigaredis kaj fiksrigardis la plankon. Kiam iu envenis el ni, li salte laviĝis tiel subite, kvazaŭ li atendus en kiu ajn momento, ke oni jam venigas lian fraton.

Bobi drinkadis kun serĝento dum tuta tago, Kuprokapulo kaj mi vagadis ekster la urbo, ĉe la komenco de la dezerto, de kie la fortikaĵo St. Therese estas videbla sur malgranda monteto. Oni enpelis mulojn kaj kamelojn tien, oni gvidis ekzercontajn rektrutojn eksteren, arabaj virinoj, vendantaj fruktojn kaj kukojn ŝtelumis ĉirkaŭ la muroj. De malproksime aŭdiĝis la ĥoro de La Carmagnola, certe de la soldatoj, komanditaj deŝanĝi garnizonon, kiuj ripozis nun en la mezo de rondforma korto, atendantaj la akmarŝon. Vane ni skoldis ĝis vespero por trovi ian kompetentan personon. Ĉirkaŭ je la naŭa horo ni revenis en la urbon, ĉar Kuprokapulo denove eksoifis.

Ni trovis Bobi-on en la drinkejo Etrangers. Li sidis sola kaj fajfadis. Kiam ni eksidis, li ŝovis slipon antaŭ nin, sur kiu estis skribite: “Jules Bremont, kompanio la unua, garnizono Saramra, la lasta stacio Igli, karavanvojo ĝis Beni-Abbes”. La insolenta flegmo de Bobi ofte kolerigis nin ĝisekstreme. Ankaŭ nun li rigardis sur nin tiel, kvazaŭ li estus metinta antaŭ nin la ŝancumon de ĉevalvetkuro.

— La ulo do estas trovita — konstatis Kuprokapulo kontente. Poste li drinkis duon litron da brando kaj eldiris la devizon: — Ni iru!

Magrulo kuŝis dorse sur la lito kaj cigaredis. Nun li fiksrigardis la plafonon. Mi pensas, ke ni ĉiuj sentis tiun strangan teneron rilate lin, kion okazigas kompatinda birdido, falinta el la nesto. Mi ne asertas, ke la alloga eblo de la centmil frankoj ne instigis nin, sed tio certas, ke la ĉefa mobiliza forto de nia ekspedicio tamen estis tiu tenera sento, kiel ni bedaŭris Magrulon. Ankaŭ la ŝajne tre kruda Kuprokapulo. Disfaldinte mapon, ni komencis fari vojaĝplanon.

Saramra estis tre malproksime en Saharo, sed bonŝance relative proksime al la ĉefvojo. Ĉe Igli ni devis forlasi la fervojon. De tie kondukis ĝis Beni-Abbes la nova landvojo de Saharo, kiun ni konis bone. Oni konstruis ĝin tiam, kiam Kuprokapulo estis ĉe la “Zefiroj”. (Oni nomas la membrojn de la punkompanio Zefiroj.) De Beni-Abbes ni atingis sur mallonga, dezerta vojo Saramra-on, kiu situis sur la orienta bordo de la tiel nomata “wadi”. La wadi-oj efektive signifas longajn kanjonojn, krutajn ravinojn en Afriko, en kiuj ondruliĝas grandegaj riveroj dum la pluva sezono, sed en sekeco tiuj riveroj malaperas monatojn. La wadi Saukre ne ekzistas en la ok monatoj de la jaro, sed dum la pluaj kvar monatoj de la jaro ĝi estas ŝipveturebla per platfundaj barĝoj. Tia renvrsita mondo estas en Afriko. Mi jam travadis Saukra-on tiel, ke la forta drivo de la larĝa akvo, kiu alvenas el la Meza-Atlaso, kuntrenas en la profundon deŝiritajn pontonojn, legianojn, mulojn, kaj du monatojn poste, sur la sama loko ni vane fosis ĝis du metroj, ni ne povis trovi eĉ marĉlageton por trinki gluton da akvo. Ĝi estas la “wadi”.

Vespere ni jam sidis sur trajno, kaj ni ekveturis al Colomb-Igli en la skuiĝanta kaldronego sur la fervojo de Saharo.

6

Estis tre granda varmo. Certagrade ni estis krudiĝintaj kaj sensentaj homoj, sed ni kompatis kaj admiris tiun laciĝintan, maldikan knabon, kiel lia vizaĝo surprenis la malsanan, flavan, afrikan koloron, kiel li ĝemis ĉiuminute pro la senpova spirmanko de la koro kaj pulmo, kaj liaj manoj, frunto fariĝis konstante humidaj pro la ŝvito. Ĉiam li dormis. Nedormante, li klopodis paroli ridetante, kvazaŭ li fartus tre bone. Kvazaŭ li timus, ke oni sendos lin hejmen, se videbliĝos sur li, ke li estas malsana.

Kvankam ni veturis inter la variaj rokoj de la montaro Atlaso, la termometro montris preskaŭ kvardek celsiusgradojn, kaj en la kupeo ofte estis pli ol kvindek celsiusgradoj da varmego, kiel tiu ferkasedo veturis de mateno ĝis vespero sub la bruligaj sunradioj.

Tamen tio ests la plej malbona sento por ni, kiam la trajno alvenis je la oka kaj duono al la plej fama garnizono de la mondo: en urbon Sidi bel Abbes. Tie ricevas la legianoj la unun grandan dozon el Afriko, pro kio ili aŭ mortas, aŭ ili fariĝos homoj el fero. Tie ili piediras la unuan fojon kvardek kilometrojn sur dezerta tereno plene ekipitaj, kaj tie ili celpafadas ĉiutage, ĝis ilia ŝvitanta mano brulvundiĝas sur la la varmega armilo, kaj ilia ŝultro frotvundiĝinte akre doloras pro la puŝegoj de la fusilo Lebel. Ili devas nove-denove premi la kolbon al tiu vundiĝinta ŝultro, pikdoloranta ĝis la artikoj, kies ĉiu puŝego kaŭzas akran doloron de la mjelencefalo ĝis la piedfingroj, kaj kiu anoncas sin, ke li estas malsana, tiu laŭ la loka kutimo, ricevas kvar tagan punon en la karcero.

Ine de la trajno oni elvagonigas rekrutojn. Oni alvicigas ilin. Lego de la nomlisto, aŭdiĝas turmentitaj voĉoj: “prezentiĝo”… Super la stacidomo videbliĝas la alta, plata tegmento de la kazarno de la spahioj, vid-al-vide al ĝi la fortikaĵsimila ornamaĵo de la kazerno de la legio. Malproksime altiĝas ombro de svelta moskeo, simila al kolono, kaj ĉio ĉi kovrita per la polva, lunluma, afrika nokto. La fumon eliganta lokomotivo blovbruas, kaj antaŭ la rekrutoj ekstrias la akra, elgorĝa parolo de la kaporalo: “Par fills de quartre!” Momenta paŭzo, poste kvaza mallonga bojeto: “En avant!” Ekmarŝas la malgaja roto de la rekturoj…

Ni jam ŝatus iri plu. Mallaŭta signalsonorado, klakado de telegrafo, kaj mulo ekhenas ie ekstere sur la strato. Sed subite ni aŭdas grincadon de armiloj, kaporalo kaj kvar homoj iras tra la trajno. Nia koro kunpremiĝas… La stertora voĉo proksimiĝas: “Legitimations… certificats…”

Suoldatŝuoj kaj kolboj klakas, bajonetoj ekbrilas, bluaj jakoj, blankaj nukotukoj kaj brunaj, firmkarakteraj vizaĝoj, kvazaŭ koŝmaro, tia estas la tuto, kaj terura sento peziĝas sur mian torakon… Ili enpaŝas en ĉiun kupeon kun fusilo, metita sur ilian brakon, atakeme, barante la enirejon kun ekzercita rapideco, kvazaŭ ili scius certe, ke tiu kanajlo troviĝas ĉi tie!

Kaj verŝajne ili pravas iomete ĉe ĉiu kupeo. Rapid, penetra ekrigardo glitas sur niaj vizaĝo, dokumentoj, pakaĵoj, poste la kaporalo reĵetas la papaerojn, kaj bojetas: “En avant!..” Ili foriras. Malpeziĝinte, preskaŭ malfortiĝinte ni dorsapogiĝas sur la sidejo, kvankam ĝi estis nur vere nedanĝera, enkonduka ludo. La kvar homoj jam bruas kaj grincas en la alia kupeo, kaj ekstridas la hurlo de lupo: “Legitimations… certificats..”

Poste la trajno skuiĝas plu inter tuneloj kaj vulkanaj rokoj. Posttagmeze ni alvenas al Saida…

7

Tie ni jam devis multe pli atenti. Malpli granda urbo, proksime la Saharo, malmulte da eŭropanoj, kaj legio, legio, ĉie estas legio… Ni jam veturis du tagojn en la malbonodora, varmega kupeo, al nekonta loko, por fari ian neeblan aferon. Okulvideble Magrulo tre suferis, sed kolektinte sian ĉiun forton, li klopodis, ke la inerteco ne faligu lin de sur la piedoj definitive. Subite la pordo ŝirmalfermiĝis, kaj iu blasfemadis kun alta nazvoĉo eskteren, se li ricevos apartan vagonon nek en Igli, tiam li emeritigos ĉiun neglekteman, senpovan staciesron. Poste aperis en la kupeo alta, larĝŝultra kapitano kun orgojla vizaĝo, poste la servosoldato, tuj malantaŭ li kaporalo, poste la araba pakaĵportisto kun kofro kaj soldatkesto. La soldatkesto certe apartenis al la kaporalo.

Ni povis kompreni el la blasfemoj de la kapitano, ke li faras ian inspektan turniron, kaj li devis malhavi ne nur apartan vagonon jam ĝis Saida, sed, je la malbonŝanco de la staciestro, al nia mallonga trajno, kiu ekveturis ne al foiro ĉe la fino de la vojaĝsezono, oni absdolute ne alkroĉis duaklasan vagonon. Tiu kapitano, sur kies vizaĝkoloro jam estis videbla, ke la unuan fojon vidas Afrikon en sia vivo, estis terure kolera. Ses monatojn servanta, senranga soldato multe pli komprenas la koloniajn scencojn, ol tiuj uloj, tute ne parolante pri la serĝento, ĉar ili ĉiuj superas lian ekscelencan moŝton, ankaŭ la koloniaferan ŝtatsekretarion, rilate fakajn demandojn. Al la nekompreneblaj kutimoj apartenis de la ministro pri militaj aferoj, ke de tempo al tempo li sendas tian kapitanon aŭ majoron al la senkulpaj, afrikaj garnizonoj, kie tiuj karaj, farncaj mondumanoj, kiuj estas eksterordinare dignoplenaj kaj severaj, ili faras la diversajn misagojn unu post la alia. La malbeno de kaporaloj, kaj koloneloj akompanas ilin survoje, pri kio ili skribas longajn raportojn, reveninte malsanaj je malario, ili prezentas rabistajn historiojn pri la vere bonege pripensita kaj efektivigita, afrika militarismo.

Tiu orgojla soldato kun blanka vizaĝo estis iu tipo de la supre menciitaj informistoj de la ministrejo pri militaj aferoj. Li portis la elegantan uniformon de la bluaj husaroj, ili okulmezuris nin kun senkaŝa malestimo kaj elpromenis sur la koridoron. Tie li malbutonumis sian kamizolon, kion ekzemple ĝisosta, kolonia oficiro neniam farus ekster sia loĝejo. Okulvideble li vertiĝis pro la varmego, kaj lia servosoldato verŝis al li la trinkaĵon unu post la alia el la termobotelo. Ŝajnis, ke li abomenas sidi inter nin, kaj lia kolo estis multe pli blanko, ol lia vizaĝo. Ĉion ĉi ni signalis okule unu al la alia, kaj ankaŭ la kaporalo partoprenis ŝanĝi ekrigardojn. Li aspektis malnova, pluservanta legiano.

Aŭrore ni atingis Saharon. La trajno skuveturis tra monotonaj sablodezertoj. La fajnajn ondliniojn de la senfinaj dunoj interrompis nur kelkfoje senherba, vepra regiono kaj la unutona ebenejo, kovrita per stipoj. La varmego altiĝis ĉiuminute. En la interno de la vagono estis eble sesdek celciusgradoj… Magrulo spiris rapide, malprofunde, lia vizaĝo fariĝis brila kaj flava.

Tagmeze la muroj de la vagono estis tiel varmegaj, ke tiuj preskaŭ bruligis miajn manojn, kaj la oficiro jam malbutonumis ankaŭ sian ĉemizon.. Ni tre suferis, sed oni enkapigis al ni, ke ni devas toleri la suferon longe, pacience kaj unuanime. Poste Magrulo subite falis antaŭen kaj sterniĝis sveninte kun senartika stertoro. La oficiro eĉ ne ekmoviĝis. Sed la kaporalon ne zorgis pri tio, ĉu ĝio plaĉas al la oficiro aŭ ne, li verŝis iom da malvarma teo el la termobotelo, pri kio la kapitano sciiĝis kun pigra flankrigardo. Ni malbutonumis la jakon de Magrulo.

Poste ni rebutonumis ĝin rapide…

Magrulo estis virino.

Ni rigardis konsternite unu al la alia. Kiel stultaj ni estis, ke ni ne divenis tion! Kuprokapulo komencis blasfemi. Bobi, nek pro tertremo estus perdinta sian trankvilon, li ekparolis mallaŭte:

— Knaboj, la plej hebeta kamelo en la dezerto estas geniulo, kompare kun ni!