158392.fb2 Reen en la inferon! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

Reen en la inferon! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

— Okazis nenio, ni scias nenion! — ordonis Kuprokapulo. Ia konsterniĝo, kortuŝiĝo kaj timo ekregis nin. Ni veturegis sur la plej mortiga kaj plej dezerta parto de la terglobo kun malforta, malsana, kompatinda knabino, pri kiu ni jam ĉi-momente sciis, ke ŝi estas pli granda heroo, ol multaj militservintaj veteranoj, ornamitaj per medaloj. Pri kiu nun jam ni konjektis, ke ne la ŝato, sed la amo pelis ŝin ĉi tien, en tiun mortigan aventuron. Ĉar kion ŝi faris, tion faras nur virino kaj nur por sia paro… Kaj kia virino ŝi estas! Kiel admirinda, kiel sankta kaj kial amanta! La pezo de nia respondeco subite pliiĝis neeltenebla ŝarĝo, sed nia decido liberigi tin nekonatan soldaton el la infero de Saharo, se necese, kiel ajn, ĝi tiel same kreskis. La oficiro kaj la kaporalo rimarkis nenion. Magrulo iom post iom rekonsciiĝis kaj ekprenis sian jakon kun instinkta movo, poste ŝi sentis trankvile, ke ĉio estas butomita tiel, kiel ĝi estis. Ekstere kuregis la dezerto per senfinaj, blindigaj, falvaj ondoj, kaj pro tiu vidaĵo ŝi svenis denove kun naŭza grimaco. La sveno transiris al profunda, stertora dormo. Ni decidis ne trinki plu ĝis Colomb. Ni lavis ŝian vizaĝon per iu parto de nia akvo, per la alia ni trinkigis ŝin de tempo al tempo…

Je la sesa kaj duono vesperiĝis sen ĉiu transiro, kaj la temperaturo sinkis tiel, ke post la granda varmego sekvis malagrabla, januara malvarmo subite. Magrulo rekonsciiĝis kaj histerie tremis pro la malvarmo. Ni sternis tri mantelojn sur ŝin kaj frotadis ŝiajn mandorsojn kaj piedojn, ĝis ŝi trankviliĝis. Noktomeze la malvarmo pliiĝis tiom, ke la oficiro vindis ŝalon ĉirkaŭ sian kolon, poste li surprenis sian kamizolon. La kaporalo dormis en la angulo starante. Ankaŭ ni bluiĝis, ĉar ni devis veturi nur en ĉemizo, kaj fine Magrulo ekdormis sub la tri manteloj.

La trajno subite bremsis. Spite al la malvarmo, malsupreniginte la fenestron, mi elrigardis. Grandega ŝtiparo brulis inter la eloj, ĝi prilumis la dezerton malproksime, stiletaj armiloj brilis ĉie, kaj tuj kugloj siblis preter la kapo de la scivolemaj pasaĝeroj. Mi suprentiris la fenestron. Ili ne estis araboj, mi vidis bone la mallarĝajn, francajn bajonetojn. La trajno atendis.

— En masse… — mi diris al Kuprokapulo, kiu kapjesis kaj diris al Magrulo trankvile:

— Okazu kio ajn, sidu trankvile sur via loko.

La ofociro fine distingis nin per sia ekparolo:

— Kio okazas estere?

— Rigardu tion! — mi diris simple kaj eksidis. La oficiro ne povis respondi, ĉar pafado kaj kriado aŭdiĝis el ekstere. Li elprenis sian revolveron kaj malfermis la pordon. Ekstere kriado: “Ĉiu restu sur sia loko, kiu ekmoviĝos, tiun ni mortpafos!” rapfermiĝis la pordoj de vagonoj, la oficiro diris aplombe sur la ŝtuparo “Halt! Qui est la?” Voĉo respondas el malantaŭ ekbrilanta bajoneto: “Ni estas dizertintaj legianoj, bonvolu eksidi, sinjoro kapitano…” El la direkto de la koridoro alvenas alia minacaspekta legiano. La kapitano mortpafas la legianon, starantan sur la ŝtuparo. La bajoneto post krio falas. La kaporalo baras la vojon de la soldato, staranta en la kupeo. Pafo! Agrulo ŝrikas, la kaporalo falas sur la plankon, la oficiro falas en la kupeon kun trapikita brusto, kaj estas bone videbla, kiel kuglo trafas lian vizaĝon, kaj sangotorento aperas apud lia nazo. Multaj legianoj transpaŝas ilin, poste ili ekiras ĉien sur la koridoro…

Ni restis solaj kun la du senmovaj korpoj: la kapitano kaj la kaporalo. Magrulo svenis delonge, aŭ ankaŭ tio eblas, ke mi batfaligis ŝin, kiam ŝi volis salte leviĝi.

Ĉio ĉi okazi dum sekundoj, kaj nin, kiuj sidis trankvile, ili ne insultis. Kiel poste evidentiĝis, ili insultis neniun, nur la kapitanon kaj la kaporalon, kiun ekbatalis kontraŭ ili. Kuprokapulo ekzamenis la kapitanon, mi la kaporalon. Sed ĉio estis vana, ili mortis.

La “en masse” estas la moderna formo de la dizerto el la legio. Dek-dek kvin soldatoj ekmarŝas al la dezerto aŭ al la montaro Atlaso, kie la araboj por dek-dek kvin pafiloj — ĉar la fusilo Lebel estas altvalora ĉe la kabil-oj, araboj, tuaregoj — helpas iri la legianojn sur hispanan, aŭ anglan terenon. Ĉio silentiĝis, kaj la trajno ekveturas. Bobi rulumas cigaredon kaj salivumas la paperon. Subite el la pordo kvar stiletoj direktiĝas al ni. Bobi ĵus finis la rulumon, kaj kvazaŭ la ribeluloj venus ĝustatempe, li alparolis grandegan junulon, kiu evidente estas la ĉefo:

— Ĉu vi havas alumeton?

La junulo, kiu volis imponi, embarasiĝas pro tio. Poste li ekregas sin kaj alkriegas nin kolere:

— Kiuj vi estas?!

Bobi sentas tiel, ke li estas kompetenta respondi, li do prezentis nin kompleze:

— Mi speciale estas la baletmajstro de la opero en Stokholmo. Li estas mia amiko, Kuprokapulo, bonfama advokato el Kanado, ne tute normala. Tiu aliulo ĉi tie estas Fajfisto, violoninstruisto. Tiu maldika, pala kanbo estas mormona misiisto, kiu volas bapti la tuaregojn pri la quecker kredo, kaj poste li transportos ilin al la regiono de la Grandajű Sala Lago je la kosto de Usono.

La minacaspekta legiano eĉ pli konfuziĝis, sed al respondo plaĉis al liaj kunuloj, ĉar ili ĉiuj ridis.

Poste ni cigaredis kaj paroladis tre gemute. Se mi memoras bone, Kuprokapulo proponis vangofrapojn al ili pro ia bagatelo. Komence la lipoj de Magrulo estis verdaj kaj tremis tutkorpe, sed poste ankaŭ ŝi trankviliĝis iomete. La soldatoj dizertis el garnizono apud Colomb. Ili estas tridekope. Ili volas eltrajniĝi antaŭ El Mungu, kiel ŝejko Ismail atendas ilin. Ili interkonsentis kun ŝejko Ismail, kiu promesis venigi ilin sur anglan marbordon por tridek fusiloj. Ŝejko Ismail estas fidinda, ĉar li jam ne la unuan fojon helpas la legianojn iri hejmen “en masse”.

Ili kunveturis ĝis aŭoro. La suno jam krepuskin kun ruĝa kaj oroflava reflektado sur la rando de la orienta horizonto, kiam la lokomotivo haltis. Armilgrincado, frapfermo de pordoj, kaj la malgranda trupo de la legianoj ekmarŝis al la dezerto. Ĝi estis belega vidaĵo. Senmova karavano staris proksimume cent metrojn de la trajno en la krepusko. Apud genuantaj kameloj, kiel kuŝantaj ĉifonoj, estis multe da blankaj burnusoj sur la sablo: la malgranda karavano de ŝejo Ismon. Kaj apud ĉiu burnuso kuŝis mallonga, nigra strio: pafpretaj fusiloj levitaj al la celo. Ismin preparis sin al ĉiu eblo. La tuto estis tia, kiel sonĝo-bildo. La sekvan momenton la tajno veturegis plu kun terura rapideco en la dezerto al Igli…

Ni tuj alhavigis la trinkakvon de la mortintoj kaj la grandegan termobotelon laŭ la leĝo de Sharo, kaj unue ni trinkigis Magrulon, duonmortan pro timiĝo. Ni traserĉis la mortintojn. Ni trovis proksimume okmil frankojn da kontanta mono ĉe la oficiro, kompreneble ni formetis tiujn. Poste ni intekonsiliĝis. Ĝis nun eĉ konjekton ni ne hvais, kio fari en Igli, de kie ni devas ekiri al malproksima garnizono por savi homon el la manoj de la leĝo kaj armitaj fortoj. Magrulo dormis. Kuprokapulo klarigis mallaŭte kaj longe, ni kapjesis… Poste ĉe kurbiĝo de la fervojo, kie la sablobenkoj kovris malantaŭ ni la vagonaron, ni elĵetis du kadavrojn, nekomplete vestitajn en la matena krepusko. Nigraj punktoj aperis en la malproksimo…

Ŝakaloj.

8

Igli!

Granda paniko estiĝis ĉe la stacidomo. Ĉiu parolis samtempe, oni rakontis la pafadon kaj la atakon en la ekscitiĝo de la posttimego. La staciestro tuj telegrafigis, la ĝenarmoj komencis skribi la protokolon kaj traserĉis la trajnon. Du kolportistoj ekiris al la urbo, iun devis apogi la alia, ŝajnas, la longa vojo en la varmego nocis lin. Kapitano kaj kaporalo rapide eniris en la ĉambron de la staciestro. La kapitano havis blankajn gantojn kaj ekstran, paradan uniformon kaj frapadis per sia rajdbastono. Li kriadis kolere al la staciestro, ke li raportos pri la tuta friponaĵo. Poste kun firmaj paŝoj li foriris kun la kaporalo por akiri loĝejon en tiu abomeninda polvujo!

Sur la strato mi jam petis Kuprokapulon kategorie, ke li ĉesigu la kriadon. Treege plaĉis al li, ke li estas la kapitano. Cetere ni havis bonŝancon, ĉar kiel la kapitano kaj ankaŭ la kaporalo kunportis tiel nomatan ekstran uniformon, ĉar la multe da elfluita sango tute malpurigis la vestojn, estantajn sur ili. Tiel ni aspektis sufiĉe strange kun mia amiko en la paradaj uniformoj, dediĉitaj al oficiraj kazinoj kaj al la loĝantaro de pli grandaj urboj. La vestaĵo de la kaporalo iom malstriktis al mi, sed sur la herkula staturo de Kuprokapulo preskaŭ krakis la kamizolo de la grandega kapitano pro ĝia streĉiĝo. Mi ne povis deadmoni lin, ke li elprenu la rajdbastonon el la pakaĵo de la mortinta kapitano, eĉ liajn blankajn, fadenajn gantojn. Kvankam estis apopleksia vermego en tiu “urbo” de Saharo, kiu kompreneble estis nur oazo, kun stacidomo, stratetaĉoj, moskeo, nu kaj kun kazerno, konstruita el ruĝaj, krudaj brikoj por la timigaj goumiere-oj, kiel oni nomas la arabajn ĝendarmojn. La sola hotelo de Igli staris ĉe la fino de la dekliva stratetaĉo, kaj antaŭ ties pordego lampo de fiakro donis la lumon. Sur la lampo ankoraŭ esti ĝia iama registra numero. Ni povis eniri la hotelon tra malbonodora, brua drinkejo, kien Bobi kaj Magrulo jam alvenis pli frue. Oni instalis la mucidajn, malgrandajn ĉambrojn per kelkaj grincantaj, foruzitaj mebloj. Tra la ŝiriĝintaj moskitoretoj trankvile flugadis enen kaj eksteren la diversspecaj moskitoj, ĝis nun neregistritaj, kaj kiam ni levis la kovrilon, multaj larvoj klopodis trovi kaŝejon inter la faldoj de la litotuko.

Ni okupis niajn loĝlokojn kun profunda naŭzo. Poste ni eniris al niaj kunvojaĝantoj. Sur Magrulo estis videbla, ke ŝi foruzis ankaŭ sian lastan forton. Ŝi tute ne konjektis, ke ni scias ŝian sekreton, kaj ŝi provis rideti kun sia kutima heroeco.

— Karaj infanoj miaj! — komencis Kuprokapulo. — La ludo nun jam fariĝis vere serioza. Ĉar, kiel nun mi staras ĉi tie kun Fajfisto en la uniformo de staboficiro kaj servosoldato, ni tute elĉerpas la nocion de la spionado, farita sur la milita tereno. Nun jam temas pri tio, ĉu ni sukcesos liberigi tiun ulaĉon helpe de ia novebakita artifiko, aŭ oni pendumos nin en Oran. Iru do, infanoj miaj, en la inferon! Aŭ kio estas multe pli malbona en Marakesch-on, kie vi atendu nin! Poste povas okazi du aferoj: ĉu ni alvenos kun tiu kompatinda Bremond al Marakesch, aŭ ne. Se ni ne alvenos, vi scios tion certe, ke vi devas atendi nin dum longa tempo. Ĉar la sola ebla vojo al la liberiĝo kondukas el Saramra tra Atlaso al Marakesch. De tie eble ni atingos la maron. Kaj ankaŭ tio estos tre malfacila, eĉ ĝi ŝajnas iom neebla en la unua momento, sed pli bone konsiderinte, ĝi estas tute ekskludita. Ni do absolute ne konsideradu tion pli bone. Tute ne eblas trafiki tiom da homoj nerimarkite sur tiu ĉi sovaĝa regiono. Mi do ordonis la ekmarŝon, kaj vi kun Bobi ekveturos per trajno al Gervville. Tie ŝanĝu trajnon al Marakesch, kaj atendu nin en la hotelo Negrié!

Magrulo komencis kontraŭdiri kun nekutima energio, sed Kuprokapulo estis tute necedema sub la efiko de la pitoreska uniformo de la bluaj husaroj:

— Nun estas du ebloj — li komencis kun sia kutima dirmaniero —, kaj ambaŭ ebloj estas tio, ke vi ekiros senvorte al Gerville. Se ĝi ne plaĉas al vi, iru plu sola, kaj ni lasos vin ĉi tie.

Fine ja Magrulo devis cedi. Cetere Afriko jam rompis ŝin tiel, ke ŝi rezignis lukti. Kuprokapulo laboris kun bonega psikemo, kima li ne diris al Magrulo, ke li scias ŝian sekreton, kaj tial li forigas ŝin rapide, ĉar ŝi estas malforta virino. Absolute ne estas ŝarĝo la samvojano! Ju pli multe ni estas, des pli granda estas la ŝanco trapenetri tiun regionon. Kaj ni denove estis kavaliroj, ĉar ni malhavis la trankvilan, rezolutan kaj lertan Bobi-on, kiu estis samvalora, kiel ni, por ke iu akompanu kaj prizorgu Magrulon. La knabo grumblis, sed la ĉion forbalaanta teroro de Kuprokapulo konvinkis ankaŭ lin.

Poste ni revenis en nian ĉambron por priparoli la planon. La pakaĵo de la kapitano estis vera trezorejo, sen kio nia entrepreno estintus neimagebla. Senkonsidere de tiu malnovmoda, se bonega pafilo Mauzer kun kalibro 10,75 milimetroj, kiu valoras multe pli kontraŭ la leopardoj, ofte aperantaj en Atlaso, ol la fusilo Lebel, per kiu oni povas pafi malproksimen, uzata plie en la batalo, ol dum ĉasado, ni trovis ankaŭ multe da bonegaj mapoj. Krome medikametnoj, boelo da vera viskio Black and White, du revolveroj Browning, kompaso kaj similaj, fare de ni neniam ĝuitaj kaj ĉiam enviitaj, tropikaj objektoj estis en ĝi. Ni konjektis, ke sekvos la plej granda kaj la plej danĝera aventuro de nia vivo. Tamen, kiam ni klinis nian kapon, ni jam tuj ekdormis kun la anima indiferenteco de la sana trankvilo de senrespondecaj homoj, nezorgantaj pri la danĝero, vivo, hieraŭo kaj morgaŭo.

9

Kuprokapulo vekis nin je la kvara horo.

— Rapidu, vi, ĉevalo! Mi ne ŝatus, se okazus adiaŭo

Je mia vorto, tiu Kuprokapulo estis geniulo. Uuavice kial kompromiti Bobi-on kaj Magrulon kun nia penduminda societo, duavice kial premadi la manon de unu la alia kaj diri sentimentalajn idiotaĵojn, kiam ĉiu minuto gravas? Tiaĵo multe pli decas inter sinjorino Kovács kaj ŝia edzo, se iu el ili vojaĝos ferii sola.

La unuaj, malvarmaj radioj de la leviĝanta suno trovis nin sur la strato. Ni devis organizi karavanon. En la urbeto loĝis tiel nomataj partizanoj, vivantaj sub franca feŭdo. Ili ĉiuj estas insolentaj impertinentuloj kaj ŝtelistoj. Ni finmarĉandis tre malfacile kun transportisto, havanta flavan burnuson, kiu antaŭhelpis la negocon de daktilkomercistoj. La marĉando konsistis en tio, ke li petis cent kvardek frankojn po unu kamelo ĝis Beni Abbes, kaj ni vangofrapis lin, ĝis li diris, nu bone, ĝi estu sepdek frankoj. Poste ni trinkis dum gaja babilado kelkajn glasojn da malbonkvalita, ruĝa vino el Burgonjo, tiel nomatan pinard, kion la francoj liveras en Afrikon en nekredebla kvanto.

Mi komencis selumi la bestojn, ni faris prov-bivakadon, kaj la rosogutoj ankoraŭ ne sekiĝis, kiam nia armita karavano, konsistanta el sep kameloj ekiris al la dezerto.

Niaj akompanantoj havis fusilojn Snider, kiuj memorigis pri tuberplenaj klaboj. Interese, ke tiuj partizanoj en franca servo havis ankoraŭ fusilojn Riffle kaj Remington, sed ribelinte, Dio scias, de kie, ili provizis sin per tipoj Winchester kaj Manlicher dekduo-are. Oni devus klarmeti tion. Eblas, ke ĝi kaŭzus diplomaciajn komplikaĵojn.

Kuprokapulo ambladis antaŭ la karavano, mi ĉe ties fino, ĉar ne estas senutile atenti pri la araboj, dungitaj por gardi nin, kun fusilo kruce metita sur la ŝelo. Kuprokapulo metis la elegantan, bluan jakon de la husaroj en sian pakaĵon, kiun cetere li estus ŝvite malsekiĝinta ĝis ĉifoniĝo. Nun jam ni iris tre profunde en Saharo, kaj ni ne sciis, kio estus plia grabla: ĉu renkonti koloniajn soldatoj, aŭ ribelan, araban trupon. Antaŭtagmeze je la dekunua horo estis sesdek celsuisgradoj, kaj Beni Abbes ankoraŭ estis je cent dek kilometa distanco, kio signifis du tagan rajdadon. Ni sidis en la alta selo, baniĝante en nia propra ŝvito, vertiĝante kaj punktoj dancis antaŭ niaj okuloj. Kion signifas veturi en tia stato sur balanciĝanta kamelo, kiu paŝas per siaj du piedoj samtempe, estantaj sur unu flanko, kaj verŝajne tial oni nomas ĝin la ŝipo de la dezerto, ĉar ĝi konstante kaŭzas marmalsanon? Neniu povas imagi tion, verkisto ne povas priskribi ĝin! Antaŭ la vidvibraj okuloj tiriĝas kvazaŭ ondante la irite brilanta, delikatvuala polvo. Kiam oni suprenrigardas vertiĝante, li vidas la blindige ardantan sunon. La stomako skuiĝas ie ĉe la laringo, la kapo balanciĝas laŭ la ritmo de la irmaniero de la kamelo, kaj la kolo, la dorso kaj femuroj jukas post mallonga tempo pro la povo kaj diversaj parazitoj, alvenintaj el la korpo de la kamelo.

Posttagmeze ni ekvidis kelkajn blankajn kolonojn. Novaj vojaĝantoj en Afriko pensus tiujn ruinoj de la detruita urbo, kvankam tiujn longaj, blankaj cilindroj estas putoj en la dezerto. Nun ne troviĝas oazo ĉirkaŭ ili. Estas somero. Sekiĝintaj arbustoj, maldense kreskinta stipo kaj amaso da purtintaj radikoj el sub la tero. Ripozo!

La kameloj blekas sopirante ĉirkaŭ la ledaj siteloj. Stariginte malgrandan tendon, ni kuŝiĝas sub tio duonmorte. La araboj bakas la kuskus-on kun laŭta kriado. Kuprokapulo elprenas sian buŝharmonikon kaj ludas la kanton, kiu havas la refrenon: “Mia koro malĝojegas pro vi”…

10

Aŭrore ni balanciĝas plu tra la dezerto. La aero iom post iom pleniĝis de ŝvebanta polvo, kaj ĝisoste penetrantaj doloroj lancinis en nian cerbon: ŝiroko trafis nin. La kameloj stertoris kaj elsaltis el la jungo. La obstina bestaĉo, sur kiu mi sidis, kunmordis la buŝbridaĵon tiel, ke mi batis ties kapon per la revolvertubo dum minutoj, kiam li malfermis sian buŝon post longa karakolo. La polvo pikis niajn okulojn ĝis blindiĝo, ĝi grincis sub niaj dentoj, frotvundis nian gorĝon, ni tusis sufokiĝante. La siroko nur plifortiĝis, la ĉielo ŝajnis griza, kiel cindro, kaj la suno ardis ruĝe, kiel amaso da estingiĝanta fasĉino. Ni iris plu blinde, duonsvene, konfidante nin al la instinktoj de la gvidkamelo. Ni tusadis kaj steroris konkure kun la kameloj en la ĉiam pli densa ŝvebanta polvo. Ni estis cindorgrizaj rajdantoj kun inflamitaj okuloj.

Je la kvara horo ni alvenis ŝanceliĝante al Beni-Abbes. Tie nubo da muŝoj atakis nin, kaj nur kiu jam estis en Afriko, tiu scias, kiel teruran danĝeron signifas la muŝoj tie. Ekzistas oazoj, de kie la loĝantaro fuĝas de antaŭ la muŝoj, forlasinte siajn domojn, daktilpalmojn. Ambaŭmane ni forigis tiujn de sur nia vizaĝo, ni ŝmiris nin per terebinto, ĝis fine ni vidis kaj aŭdis denove. Ni trovis la drinkejon inter multe da kabanaĉoj, antaŭ kio, je nia plej granda miro, staris malnova, trouzita aŭtomboilo Citroën. Kuprokapulo ekhaltis, poste li surmetis sian uniformon. Ĉi-momente mi jam tre bedaŭris la posedantojn de la Citroën. Ni eniris en la malatan drinkejon. Ni pagis la salajron al la gvidanto de la karavano, kaj Kuprokapulo tuj komencis demandadi la proprietulon, malaltan, blankbarban arabon, kiu apenaŭ povis ekparolis pro la timiĝo, kiam la “rumi” oficiro ekvidis lin.

— Mi serĉas blankajn homojn! — kaj li aldonis post mallonga pensado: — Du francojn, kiuj faras malpermesitan komercadon. Oni nomis la eŭropanojn francoj ĉi tie.

— Sinjoro! Du francoj gastas ĉe mi… Sed mi scias nenion pri ili! — Kuprokapulo paŝis antaŭ lin kun krucigitaj brakoj.

— Ĉu vi ne scias? — li demandis minace. — Se vi diros la veron, ni ne batos vin, se vi mensogos, ni venigos nin en Oran-on antaŭ la Falot-on!

La Falot estas la milita tribunalo en Oran, kie oni juĝas esceptleĝe, rilate certajn krimojn, kiujn la deliktuloj faras en Saharo, kion oni deklaris lerte la “milita tereno”. Kuprokapulo demandis trafe-maltrafe, ĉu eble la posedantoj de la aŭto faras nehonestajn aferojn.

— Sinjoro — konfesis la proprietulo timiĝinte —, mi kutimas aĉeti viskion kaj ruĝan vinon pinard de ili, sed nun tenu vian vorton kaj ne batu min!

Vendii alkoholaĵon en Afriko estas malpermesite. Sed senanimaj homoj kun fiaj ordonoj konstante venenas la arabojn, senmoraliziĝantajn en la partizana vivo. Kuprokapulo eksciis ankaŭ tion, ke la pasaĝeroj de la aŭto plurfoje transportas virinojn, kiujn ili jam ne kunveturigas reen. Ili do apartenas al tiu tipo de eŭropanoj, kiuj havas bonan kontakton kun la araboj kaj kontrabandas alkoholaĵon, vendas virinojn, krome ili eĉ spionads, por ke ili povu iradi senĝene inter la tuarego-oj