158392.fb2 Reen en la inferon! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

Reen en la inferon! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

— Gumiere-ojn! — stridis Kuprokapulo, poste li piedpuŝe malfermis la pordon, de la drinkejo, kiu kondukis al la hotelo, konsistanta el sola ĉambro, konstruita el traboj.. — He! Sinjoroj! Ĉu estas permesate paroli kelkajn vortojn kun vi?

Du morte lacaj, dormemaj homoj komenci moviĝi, kaj Kuprokapulo komandis al mi stertore:

— Fiksu la stileton! Direktu ĝin antaŭen!

Mi fiksis la mallarĝan “eguille”-on, kaj mi staris atakeme. Malata dikulo kaj grandega homo, simila al gorilo aperis en kuloto, farita el tendotolo.

— Mi arestas vin! Mi petas viajn paperojn kaj armilojn!

Ili okulmezuris nin.

— Hoho! Ni estas anglaj civitanoj! Kie estas la arestordona dokumento! Cetere, vi estas soldato, kaj vi ne rajtas aresti civilulojn!

— Mi supreneas la respondecon! — diris Kuprokaulo. — Sed nun jam ni iru!

La grandegulo povis esti rezoluta homo, ĉar li puŝis Kuprokapulon el la ĉambro, kaj li volis frapfermi la pordon, pro kio okazintus revolverinterbatalo kun duba fino. Sed kaptinte lian brakon Kuprokapulo eltiris lin el la ĉambro, kaj en la sekva momento li vangofrapis lin tiel forte, ke sango ekkovris lian vizaĝon. Pro la grandega piedbato li flugis al la tablo, renversinte ĝin, li falis. La alia homo etendis sian manon al la malantaŭa poŝo, sed ni ekbatis lin samtempe, mi per la kolbo ĉe lia stomako, Kuprokapulo pugne sub lia mentono, ke io nur krakis, kaj sen tio, ke li povintus ekparoli eĉ unu vorton, li sterniĝis sur la planko. Kugloj siblis pereter nia kapo, kaj la alkoholaĵo komenci flueti el trafita kruĉo. La ŝanceliĝante staranta giganto pafis, kaj eble li estus mortpafinta nin, se la dume alveninta, plennombra garnizono, konsistanta el tri gumiere-oj ne estus sin ĵetintaj sur lin. Ĉiu scias, ke tiuj arabaj ĝendarmo ne estas delikataj homoj, precipe tiam, kiam ili povas bati eŭropanon senpune. La grandega anglo ricevis proksimume du-tricent vangofrapojn dum minutoj. La araboj certe estus dancantaj sur li bonhumore, se ni ne intervenus. Levinte la anglon, ni apenaŭ povis rekoni lin.

— Nek li eksportos virinojn dum iom da temp — murmuris Kuprokapulo al mi. Poste li turnis sin al la gumiere-oj:

— Estas malpermesate mortbati la du anglojn, cetere vi devas stari antaŭ la Falot-on. Forte ŝnurliginte, liveru ilin en Saida-on.

Li sciis bone, ke dume la du angoj eĉ trifoje fuĝos de la ĝendarmoj. Kaj ni ekveturis bone provizite per benzino en la skuiĝanta, malgranda Citroën tra la dezerto al wadi Saukra, sur kies transa bordo troviĝas la antaŭenŝovita garnizono, nomata fortikaĵo Saramra.

11

Nun sekvis fizike la plej facila, sed en riskoj la plej danĝera parto de nia vojo. La plej varmega somero bruligis ĉion, ĝi estas la plej malbona periodo en Saharo. La ĝiesekstreme sekiĝinta tero estis kovrita per duonmetraj fendegoj, la stipo-faskoj de wadi Saukra bruliĝis pajlo. Precize tagmeze ni traveturis ĝin per nia aŭto. Tra la binoklo de la knabinkomercistoj aperis Saramra, verda oazo sur montetdeklivo, super kiu tronis neĝe blanka bastiono, garnizono, simila al citadelo. Terure sufoka varmego bolis en la senmova aero. La postenanto jam povis rimarki el la gavetejo, konstruita sur la supro de la fortikaĵo, ke ni alvenas. Iu, nur la serĝento povis esti tiu, rigardis tra la binoklo, poste eksonis subite la trumpeto, signalanta alarmon:

“Aux armes!”

La trumpeto sonis konstante, la pordego malfermiĝis, kaj nia aŭto ruliĝis dignoplene en la korton. La garnizono staris armita tie. La serĝento mansalutis:

— La etato estas plotono da legianoj el la kompanio la dua, naŭ personoj sidas en la karcero, sep malsanas. La kapitano kaj la leŭtenanto vojaĝis por unu semajna ferio, kaj serĝento Turnier transperenis la komandon de la garnizono, present, mon commandant!

Dum somero en Saharo, se ĝi pasas pace, estas kutima afero, ke la ĉefoficiroj lasas la serĝenton sola en la malbenita, eta garnizono ofte por semajnoj. Ĉar se ili estas tie, efektive eĉ tiam la serĝento faras ĉion.

Kuprokapulo sciis la lecionon bonege. Li premi la manon de la serĝento, defiliris preter la personaro, haltis antaŭ iu kaj nombris la butonoj sur lia gamaŝo. Poste komandinte ripozon, li ekparolis:

— La ĵurnaloj denove publikigis skandalajn aferojn pri la krueleco de la serĝentoj. Onidire sut tiu ĉi loko eĉ nun okazas teruraj friponaĵoj, ŝnurpendigoj, silo crapaudine kaj similaj punoj.

La serĝento vidis konsternite, ke Kuprokapulo sukcesis trafi lian tiklan punkton. Estis malnova kutimo en la legio, ke en ĉiu kavina-kvara jaro, pro la premo de ĉiuspecaj, eŭropaj ĵurnaloj, oni ĵetis kelkajn serĝentojn antaŭ la publikan opinion, kiel viktimon. Unu-du degradigoj aŭ kelkaj jaroj da punlaboro, poste ĉio okazis kaj restis same, kiel antaŭe. Kuprokapulo daŭrigis:

— Sed unuavice ni serĉas spionon, kiu fuĝis el la pariza, militista prizono, kaj li dungiĝis al la legio. Ni scias certe, ke li estas ĉi tie, en la fortikaĵo Saramra. Li nomiĝas Jules Bremont!

— Jules Bremont estas ĉi tie, mon commandant. Li malsanas.

— Se li mortaĉos, ni kunportos la hundon. La kaporalo ŝnurligu lin tiel, ke liaj ostoj kraku! Disiru! Al siesto!

La soldatoj foriris malbonhumore, nur la gardistoj restis tie. Ili iris malproksimen kun la serĝento, kaj post pli ol dek minutoj ili kunportis Bremont-on. Li aspektis terure! La fenestroj al la korto estis plenaj de scivolemaj soldatoj. Bremont estis verda, terure maldika, stertoris mallaŭte kaj staris sur siaj piedoj ŝanceliĝante. Kuprokapulo kaptis lian kamizolon, kiun kovris humida, verda mucido.

— Ĉu vi estas Bermont?! Jules Bremont?! Respondu hundo, ĉar mi frakasos vin!

— Oui… oui… mon… commandant…

— Kaporalo! Ŝnurligu lin!

Mi ligis lian brakojn sur lian dorson tiel senkore, ke dume mi tiris la trioblan ŝnuron, preminte mian genuon al lia pugo. Eĉ ekzekutisto estus ekkompatinta tiun ĉi homon, kaj nia kruela traktado estis pli bona atesto, ol kiu ajn aperta ordono, kie evidentigis, ke li staris antaŭ du tiaj homoj, kiujn instruis multaj jardekoj, kia devas estis la militista disciplino en Afriko. Ni devis tre singardaj en la krucfajro de cent atentantaj okulparoj, sed nun neniu povis dubi. La homo, ŝnuligita ĝis senmoveco, terenfalis malrapide apud la muro, kiel amaso da ĉifonoj. Kuprokapulo komencis kriadi: “Starigu lin, kaporalo! Starigu lin je lia orelo, kaj piedbatu li, ĝis li mortos! Porko! Aŭ mi disfendos vin!”

Kaj okazis la ĉiutage ripetiĝanta, homa miraklo de la legio, la nekomprenebla fenomeno de la disciplino, multe superanta la ekstreman limon de la fortoj: La preskaŭ tute senviva ruino staris en la sesdek celsiusgrada sunbrilo kun nekovrita kapo tiel, kiel paliso.

— Kio estas la porblemo, porko! Diru la veron, hundo! La veron, vi, bruto! Kaj ni palpebrumu al la serĝento, ĉar mi batigos vin je fibroj!

Kvazaŭ venus de tre malproksime, el la fora, alia bordo de la vivo, tiel li flustris kun apenaŭ aŭdebla voĉo:

— “Silo”…

Poste li falis definitive sur teron, kaj ni devis lasi lin tie, ŝnurligitan, svenintan sub la suno, kio vere elprovis niajn artistajn kapablojn, ĉar mi estas konvinkiĝinta pri tio, ke ankaŭ Kuprokapulo kompatis la mizerulon elkore. Ni ankoraŭ kelkfoje piedbatis lin, ĉu eble li leviĝos, poste Kuprokapulo paŝis al la serĝento:

— Serĝento! Vi, hebeta kamelo krucigita kun sangosoifa leopardo! Ĉu do silo ankoraŭ ekzistas ĉi tie? Ĉu vi estas tiu, kiu sobfosas la honoron de la legio antaŭ eksterlandaj ŝtatoj? Nu, atendu! Atendu kanajlo! Mi instruos al vi estimi la leĝon! Tial vi estos sendita al Colomb-Bechar! Gvidu nin al la silo. En avant! Mars!

La silo estas malnova, araba grendeponejo. Fosita kavaĵo, kies mallarĝa apaerturo estas la enirejo, kaj ĝi larĝiĝas ĝis ties fundo. Ĝi do estas tia, kiel renversita funelo. Tio estas eksterleĝa maniero de la puno, sed kio eĉ nun estas kutima. Oni puŝegas la kulpan legianon en tiujn kavernojn kun kruĉo da akvo kaj kun okcent gramoj da pano, ĝenerale plurope. La kaverno estas vera nesto de la serpentoj, insektaĉoj, kaj la varmo de la homa korpo eĉ pli altiras tiujn dum la frostigaj noktoj, kvin-ses celsiusgradaj. Ofte la puno daŭras pli ol unu semajno. Kiaj terurdramoj okazis en tiuj kavernoj, jam kiom da homoj freneziĝis, kiom da personoj agoniis kriegante inter la aliaj kun terure ŝveliĝinta, nigiĝanta brako pro piko de skorpio, en kia manbatalo por vivo kaj morto ili strangolis unu la alian pro la lasta guto da akvo, tion homa fantazio ne povas kompreni! El dek personoj malofte elvenas kvin vivantaj. Kvar soldatoj grimpis el la kaverno. Unu jam ne vivis, du blindaj pro la sunbrilo rampis surventre, la kvara fajfadis, gratis sin kaj petis manĝi. Avereĝe ili estis unu metron kaj okdek centimetrojn altaj, ili pezis tridek ok-kvardek kilogramojn. Nuraj skeletoj…

— Serĝento! Mi nun devus transporti vin en Oran-on al la Falot.

La serĝento petegis. Li jam estas preskaŭ administra oficiro. Li soldatservis dek du jarojn… Kuprokapulo pensadis, poste ekparolis:

— Nu bone, ĉirkaŭkuru la korton kvindekfoje! Sed rapide, por ke mi ne pripensu min! Vi povas ŝpari tri jaran punlaboron. — Kaj ni paŝis en la kantinon.

En la historio de la legio estas menciita multe da funebraj kaj heroaj tagoj, sed tiu tago estas eternigita en la kroniko de la franca, fremdula legio, kiu estas la plej gaja, la plej gemuta tago de tiu malĝoja, militista formacio. Jen ĝi estis la situacio: la serĝento kuregis kun kunpremitaj dentoj, kovrita per ŝvito, en la fruposttagmeza, perpendikla sunbrilo, en sahara varmego, proksimume sepdek celsiusgrada, ĉirkaŭe en la korto. Gajaj soldatoj rigardis lin el la fenestroj, ili vetis pri li kaj svingadis siajn naztukojn gemute al li. Lia lango jam elpendis, jam dufoje li stumble falis. Kuprokapolo kelkfoje aperis en la pordo de la kantino kaj kriis al li:

— He! Ne dormu, vi, porko! — poste li reiris.

Sentimentala junulo ĵetis floron malsupren, kaj sovaĝaspektaj, malnovaj, senrangaj soldatoj plorante brakumis unu la alian pro la ĝojo… Post la kvindeka rondo li venis en la kantinon ŝanceliĝante, kaj rektiĝinte, sed stertore, spiregante li anonciĝis. La vestaĵo malsekiĝinte algluiĝis al lia korpo. Kuprokapulo kapjesadis amikeme, kontente:

— Vi estis tre kara. Nun bonvolu fari la samon ankoraŭfoje. Sed ne dormu, per la sep sakrametnoj!

La soldatoj kantis gajajn kantojn ĥore, kaj la serĝento nur kuris. Liaj okuloj jam ruliĝis kongeste, ĉio nigriĝis antaŭ li, sed li kuris, kiel taŭro tropelita en la areno. Kuprokapulo flustris al mi kun malgaja rezigno: “Bedaŭrinde la apopleksio ne trafas lin!”

12

Ĝis nun ni ludis hazardludon, kaj nia ĉiu karto gajnis. Kun fido ni ekiris al la plej malfacila parto, al la sola ebla vojo de la eskapo: al Marakesch tra Atlaso. Ni sciis, ke oni serĉos nin post horoj, kaj tra malgrandaj oazoj, kie ĉiu novalveninto vekis sensacion, estis neeble trairi.

La ŝnurligita Bremont estis malantaŭ ni, sur la malantaŭa sidejo, senanime ĵetita tien, kiel pakaĵo. Kiam la sablodunoj kovris la fortikaĵon malantaŭ ni, ni komencis flegi lin. Senviva korpo falis el la tranĉitaj ŝnuroj, Ni lavis lian vizaĝon per pura alkoholo, poste ni trinkigis grandan porcion el la viskio de la kapitano. Tio nun sufiĉis. Ne estos malfacila laboro pene porti lin tra Atlaso, opinis Kuprokapulo. Ĝis vespero ni veturis per la aŭto, kaj Colomb Bechar aperis en la malproksimo. Tie troviĝas la fifamega Compagnie Discipline de la legio. La infera fortikaĵo de la punkompanio.

Ni devis provi traveturi Colomb Bechar-on. Tie ni devas “riski”, kiel la kartludistoj diras. Se oni jam scias pri ni, ĉio estos finita, se ne, tiam ni atingos Atlason morgaŭ tagmeze. Ni ne havis tempon por pensadi aŭ timi! Ĉu jes, aŭ ne! Tie jam ni ne povis roli, kiel soldatoj. La morta branĉo de wadi Saukra iuloke fariĝis kruta kanjono. Ni elaŭtiĝis kaj ekiris. La aŭto falis en la abismon. Ni surprenis civilas vestaĵon, kaj ni vestis same ankaŭ la svenintan Bremont-on, kaj ni pene portis ankaŭ lin kun la grandaj pakaĵoj al Colomb-Bechar. Vespere ni atingis araban duaron ĉe la rando de la oazo. Amaso de malpuraj infanoj kaj hundoj akceptis nin. Ni diris, ke nia kunulo malsanas pro sunfrapo, kaj ni estas kolportistoj. Ni donis kelkajn poŝtranĉilojn, spegulojn kaj kombilojn al la arabo, tiam li malplenigis stalon por ni. Mi tre suspektas, ke anticipe li tenis kaprojn en ĝi. Tie ni komencis masaĝi nian novan kunulon, lavinte lian tutan korpon, ni flarigis al li eteron kaj trinkigis lin per viskivo. Je nia granda ĝojo li rekonsciiĝis iomete. Kuprokapulo rakontis al li mallonge, ke virino dungis nin por savi lin, kaj ĉio dependas de tio, ĉu li povos ekiri kun ni morgaŭ sur siaj propraj piedoj. Unue li diris mallaŭte kun milda rideto: “… Edna…” Evidente tio estis la virina nomo de Magrulo. Poste li diris, ke li provos fari ĉion. Ni manĝigis al li manplenon da daktiloj, li trinkis glason da lakto de kapro kaj ekdormis profunde, vindiĝinte per du kovriloj. Estis bela, lunluma vespero, blankaj radioj falis sur la palmojn, oni babilaĉis gaje en la oazo, apud kiu altiĝis moroze, timige kaj senmove sur monteto la infero de la inferoj, la pungarnizono. Sentinelo staris sur la supro de la muro senmove kun fusilo, ekipita per stileto. Certe ankaŭ li deziris hejmeniri de tie ĉi, kiel ankaŭ mi tiomfoje, kiam mi gardostaris super la timiga, malgaja, nokta, granda dezerto.

13

Ni ekiris fruan aŭroron. Bremond staris sur siajn piedoj, sed li ŝangeliĝadis. Ni petis nian dommastron akompani nin kun mulo, li cievis dek ses frankojn po horoj. Ni sidigis Bremont-on sur mulon, kaj la maljuna arabo kondukis ĝin je brido. Elveninte el Colomb Bechar, la gruzela grundo signis, ke ni iras al la montaro. Ni ekripozis en ĉiu ombra loko. Bremond protestis milde, sed Kuprokapulo, tiu geniulo, ĉar je mia vorto, li estis tiu, opiniis, ke nun ni devas ripozi tre ofte, por ke Bremond poste havu forton daŭrigi la pluan vojon, kiun antaŭvideble ni devos fari preskaŭ sen ripozo, ĉekalkane kun la morto, tra la plej malbona tereno de la mondo.