158392.fb2
— Kolektu vian forton, per la sep sakramentoj!
Poste ni provis kurpaŝi, sed Bremont falis surteren pro tio. Stariginte tendon, ni flegis lin denove, li ricevis viskion, ni masaĝis lian oste maldikiĝintan korpon per alkoholo kaj vindis lin per kovlrilo. Poste li ekdormis profunde, kion ni konsideris esperiga signo. Ni ankoraŭ cigaredis, kiam subite lumfaskoj komencis ekbrili sur la malproksima horizonto en la nokto. Tiuj ekbrilis, ĉesis intermite, pli-malpli longe. Ĝi estis la telegrafo en Saharo. Per konkavaj lensoj, tra multaj mejlon oni sendas tiajn lumradiojn de oazo al oazo laŭ la morsaj signaloj. Eblas, ke oni jam serĉas nin… La pli-malpli longaj lumfaskoj ekbrilis samtempe en la nokto kvar-kvin loke, kaj tiuj traplugis la ĉielon… Punto… Streko… Punkto…
Je la unua horo nokte ni trinkigis al Bremond duonlitron da varmega, nigra kafo, en kiun ni verŝis rumonm kaj ni ekiris en la kvar celsiusgrada malvarmo, por ke ni forlasu la dezerton ĝis la komenco de la taga vermego. Bremont jam povis iri. Ni ekripozis ĉe la piedo de la monto. Ni selektis la objetkojn por forĵeti la superfluajn el nia pakaĵo, kaj krom la armiloj ni kunportis nur la plej necesajn. Ekirinte sur la unua deklivo, ni puŝis alterne ĉe la kokso Bremond-on, konstante falontan. Ni atingis la plej longan vojon de Maroko, la ŝoseon Guiri, kiu konstruiĝis el la ĝemo, larmo, sango kaj frenezo de la kadavra hetakombo de legianaj malliberuloj, de Colomb-Bechar ĝis Marakesch tra la granda Atlaso.
14
Surgrimpinte la unuan deklivon, Kuprokapulo komandis unu horan ripozon. Efektive ni nun parolis la unuan fojon kun Bremont, li nun rekonsciiĝis tiom, ke li povu pensadi. Ĝis nun li nur paŝadis, kun tiu splena, mekanika irmaniero, kiel nur la legiano povas iri, kiu alpropigis tiun mortan marŝadon dum monatoj, inter kruelaj, krudaj homoj. Tiel malverŝajna kaj nekredebla estis la tuto antaŭ li, kiel li direktis siajn profunde sidantajn, iome-duone mortovualitajn okulojn al ni, kaj li finaŭskultis nian historion. Li silentis longe. Poste li komencis paroli intermite, kvazaŭ estus lacige eldiri la vortojn:
— Kun Edna… mi renkontiĝis antaŭ unu jaro… Ni tre amas unu la alian… Edna estis oficistino… Ni laboris tage-nokte, ke ni havu ion… Ke ni povu geedziĝi… Oni trompe logis min en Marseljon… promesante, ke mi ricevos kvin mil frankojn… por portret-serio… Mi sciis absolote nenion pri la heredaĵo… Aŭ mi sciis nur tion, ke mia onklo estas tre riĉa en Aŭstralio… Kaj oni ebriigis min… Mi tute ne scias, ĉu mi pafis per la revolvero… Kaj tiu nokto… Estis terure!.. Afriko!.. Tiu serĝento persekutis min konstante… Mi sciis, ke li volas pereigi min… Tamen estis facilanimeco fare de Edna… Tiu malforta knabino… En tiu ĉi intero… Tiu sankta knabino!.. — larmoj fluis el liaj okuloj. — Kiel mizeraj estas nun ambaŭ ni…
— Sed almenaŭ vi ambaŭ estas en bonegaj manoj — diris Kuprokapulo kaj frapetis lian ŝultron kuraĝige. — Nun trinku ankoraŭ viskion, kaj ne parolu tiel multe, ĉar ĝi lacigos vin.
— Sinjoroj — li flustris —, kion vi, kion vi faris por mi… Ke vi venis ĉi tien… Kiom multe vi riskis…
— Ni jam delonge riskas tiel. Provu dormi iomete. Dume mi priparolos la vojaĝplanon kun Fajfisto.
Ni konstatis, se ni iros konstante al nordoriento, ni atingos Taurirt del Uarzast-on, kie — se ni turniĝos sudorienten — ni devas atingi sur la deklivo de la alta Atlaso la lastan homloĝatan lokon, Tizin Tizka-on. De tie la vojo jam kondukas konstante malsupren al Marakesch. Dumvoje estas du garnizonoj kaj du citadeloj en tiu ŝtonplena infero. Bu Malem kaj Bu Denib, kies ĉirkaŭajon ni devas eviti singarde kaj malproksime. Ĝi estas malfacila kaj danĝera voj por bonege ekipita, kvindek membra karavano. Kaj ni staras ĉi tie, du vagabondoj kun pakaĵo kaj malsanulo.
Posttagmeze ni iris plu, momente sur komforta serpentuma vojo, “puŝ-manovrante”, kiel ni nomis la lacigan apogadon de nia malsanulo. Ni marŝis laŭ la militaj reguloj. Iu el ni grimpis sur iun altan arbon, tiu esploris la vojon helpe de la binoklo, poste li iris antaŭen kaj atendis la aliajn. Post dutaga, laciga kaj malrapida vojo ni atingis la riveron Ziz, kaj nun jam ni komencis grimpi sur la monton Ĝebelo-Sagro. La sekvan matenon ni ekvidis proksimajn, neĝkovritajn pintojn. Ni antaŭenŝovis, trenis, piedbatis, puŝis Bremont-on, kaj aperis la fotikaĵ-similaj casba-oj de la bebreroj, vivantan sur Ĝebel-Sagro. Ni vidis sekstaturajn, nekredeble altajn montaranojn tra la binoklo, en falvaj burnusoj, varmiĝantajn ĉirkaŭ ardaĵ-fajrejoj. Poste ni preterlasi Ĝeble-Sagro-n, kaj post pluaj du tagoj ni atingis dumil metran altecon, kvazaŭ en la praepoko, inter solecaj, konsternige grandegaj, kalvaj montoĉenoj, en kristale pura, glacimalvarma aero, frostotremante kaj elĉerpiĝinte.
15
Ni antaŭeniris triope tiel, kiel armeo. Ie el ni iris konstante antaŭen, la alia postrestis konstante, sed Bremont estis ĉiam meze. Ni komunikiĝis helpe de fajfsignaloj. Nur dufoje ni renkontis berberojn, kiuj liveris ion sur siaj karakterize malataj ponioj. Rimarkinte ilin ĉiam ĝustatempe, ni surgrimpis inter la proksimajn rokojn.
Ni defendis nin kontraŭ la malvarmo per duobla tolaĵo kaj kovriloj, vinditaj ĉirkaŭ nin, kiuj noktoj fariĝis malvarmega vintro. Jam ĉie estis neĝo en la alto de Taurirt del Uarzast. Supre en dekstra direkto kartero fumis tre malproksime. Tronante super la montoj, konsistantaj el bazalt- kaj lafoŝtonoj, ĝi faris eĉ pli premega tiun morte majestan panoramon, kiu ĉirkaŭis nin. La fajfo de Kuprokapulo siblis tra la aero. Ni puŝis Bremont-on supren, poste ankaŭ mi grimpis post lin proksimume dudek-dudek kvin metrojn inter la apudvojaj rokoj. Ni vidis Kuprulon iom pli malproksime, parelele kun ni. Li atendis nin. La vojkurbiĝos estis sub ni, kaj nun ni povis vidi ĉion ĉe la turniĝejo. Super Tin’z Tizka legianoj venis sur la vojo anasvice, kun muloj kaj mitraloj. Soldatoj bivakis dekstre-maldekstre sur rokoj de la vojo, deklivanta al Marakesch. Minimume du plotonoj da soldatoj estis tie kun mitraloj kaj kiura ĉaro.
Sankta Dio! Ĉu ĉio ĉi okazas pro ni?
Ĉiuokaze la vojo, kondukanta al Marakesch estis barita. Dekstre kaj maldestre troviĝis vulkanoj, malantaŭ ni Saharo kaj antaŭ ni du kompanioj da soldatoj.
Kuprokapulo rigardis la situacion tra binoklo kaj diris rapidajn, militistajn ordonojn. — Ni havas ankoraŭ unu eblon. Ni retiriĝos al Ĝebel-Sagro, ni grimpos malsupren apud la rivero Ziz al Erfut, kaj ni iros en la oazon Tafilalet.
La oazo Tafilalet estis la lando de la plej danĝeraj, arabaj rabistoj, sed ni povis esperi pli multe ankaŭ de ili, ol se fali en la manojn de tiuj soldatoj. Mi grimpis sur rokon kun la binoklo por esplori la terenon ankaŭ malantaŭ ni, poste mi malsuprenvenis rapide. Ĝelbe-Sagro kaj ties ĉirkaŭaĵo estis bone videbla en la pura, senvapora aero. Svarmis tie la armitaj soldatoj, kaj ankaŭ supren serpentumis malgranda homvico kun muloj kaj mitraloj. Ŝajnas, ke oni mobilizis la tutan kolonian armeon kontraŭ ni.
La situacio estis sufiĉe senespera. Ni povos kaŝiĝi maksimume du-tri tagojn, poste ni devas kapitulaci.
Kuprokapulo tuj ekhavis alian ideon:
— Knaboj, mi havas fantastan planon. Se ni grimpos proksimume mil metrojn sur tiu ĉi vulkano, ĉirkaŭirante ties kreston, kaj ni malsuprenvenos grandarke, tiam eble ni atingos ie la landvojon al Marakesch sub Tiz’n Tizka, malantaŭ la militistaro, kiuj baras la vojon. Ĝi ja estas terura kaj malesperiga vojo, sed ĉi tie la certa morto atendas nin. Ni do ekiru. Singarde, kaj atentu ĉiun ŝtonon! Antaŭen Bremont, per la sep sakramentoj!
Kaj ni ekiris sur la glataj, neireblaj lafŝtonoj, tra neĝomontetoj sur la deklivo de la kratero.
Se ni volis atingi rezulton, ni devis iris minimume okcent metron supren kaj lanken, cetere ni trafus ĝuste inter la bivakantajn legianojn. Verŝajne homo ankoraŭ neniam venis ĉi tien. Tute ne eblis iri ĉi tie. Ĉiu vestaĵo ŝiriĝis sur ni ĉifono, kaj paŝante de elstaraj rokoj al rokoj, tiel malproksimaj, fantastaj abismoj faŭkis sub ni, kiujn oni kutimas vidi nur en sia inkubsonĝo. Ĉiu paŝo signifis la morton. Kaj nun miraklinde, ju pli ni estis pli supre, des pli fariĝis pli varme. Ankaŭ la tero estis varma sub nia mano, kaj la murmuro aŭdiĝis tage-nokte. Super ni, kiel gigantaj, nudaj, deformiĝintaj korpoj, grase brilantaj rokoj altiĝis al ni en oblikva stato, kaj tiuj estis varmaj, kvazaŭ ili vivus…. Sekvan tagon aŭrore ankoraŭ tricent metroj estis antaŭ ni minimume. Silkecaj, varmegaj karesoj ektuŝis niajn frunton kaj manojn: la konstante flugantaj, varmegaj cindreroj… Ĉiu nia korpoparto sangis, ĉiuj niaj ostoj akre doloris. La vestaĵo kaj haŭto frotiĝis de sur nia korpo. Mi aŭdis la raŭkan flustradon de Kuprokapulo, kvazaŭ ĝi flitiĝus al mi el la malproksima spaco: “Ne dormu, Bremont, per la sep sakramentoj!”
La tero estis varmega sub ni, kaj la aero ĉirkaŭ ni. Ni iris dudek kvar horojn sen akvo. Niaj lipoj krevis, kaj tiuj moviĝis kiel enormaj, krudaj lipoj de negruloj malfermite kaj spiregante…. Kaj ĉiam pli supren kaj supren, en hidrogena sulfida, amoniaka fetoro, inter ŝvebanta, varmega cindro, venenite de gasoj. Ni jam vomis kaj sentis krevadi niajn tempiojn Nokte videbliĝis dum la ekbriloj de la kratero la timiga, rondforma faŭko de la duone grimpita, trunkita konuso sub la nigra ĉielo, kiel ĝi elsputis iafoje kelkajn kvintalajn ŝtonojn, kaj ni aŭdis ties bruegon dum minutoj. Ni ne povis iri plu, ĉar la enspirita hidrogena sulfido estintus mortiga. Miaj lango kaj gorĝo ŝveliĝis, ke mi jam ne povis eligi eĉ unu vorton… Ĉu tio sukcesis, aŭ ne! Ni komencis descendi nordokcidenten. Ni bezonis ĉiun nian volon, ke en tiu stato ni ne lasu la svenintan Bremont-on kuŝanta, sed ni kuntrenu lin plu. Ni iris jam la trian tagon! Poste ni descendis duontagon…
Fine ni atingis malgrandan, herbokovritran lokon. Laŭ la abundkreska vegetaĵo akvo devas flui ie en la proksimo. Post duonhoro ni atingis mallarĝan, montaran torenton. Surventriĝinte, ni trinkis, trinkis, kaj neniu scias, kiel longe. Ni trinkigis ankaŭ Bremont-on, poste ni lavis nin. Se ni estas pli alte, ol Tiz’n Tizka, kaj ene de la militista korodono, tiam la tuta infera grimpado estis vana. Eĉ konjekton ni ne havis, kie ni estas. Ni ekkuŝis por dormi.
Ni vidis nenion en la matena krepusko. La nebulo disiĝis je la dekunua horo, kaj malrapide leviĝante, kiel ia vuala kurteno antaŭ la sekva sceno, ni ekvidis supre, en la alto la neĝkovritan montdeklivon de Tiz’n Tizka, kun fumanta kuira ĉaro kaj kun soldatoj, bivakantaj, metintaj siajn armilojn piramide. Ni jam delonge transpasis ilin! Senpere sub la bela, larĝa, asfalta landvojo serpentumis libere al Marakesch.
— Ĉu tiuloj volas superruzi min! — diris Kuprokapulo kaj elkraĉis.
16
Ni tute ne pensis verŝajna, ke oni farus alian kordonon ĉirkaŭ Marakesch-on sur tiu ĉi mallarĝa vojo.
— La amiĉjoj nun sidas supre — diris Kuprokapulo —, kaj neniel oni povus klarigi al ili, ke la birdetoj, premitaj inter du fajrojn, disflugis preter ilia buŝo sur tiu ĉi mallarĝa pado.
Post unutaga marŝado ni atingis la vinbermontetojn ĉirkaŭ Marakesch, kiuj rikoltite nun estis tute forlasitaj. Vespere ni vidis sub ni la prilumitan urbon. Multe da senhomaj kampogardistaj kabanoj estis ĉi tie, do ne signifis problemon, kie bivaki. Ni decidis iri en la urbon matene, poste ni priparolos la kion fari plu. Feliĉe la aŭtomata razilo estis malpli peza, ol foĵeti tiun, tiel do mi povis razi min. Ni havis ankoraŭ niajn civilajn vestojn, en kiuj ni ekiris el Marseljo, tiel do mi povis tute reordigi min por viziti Marakesch-on. Bremont denove fartis bone. Intertempe ni ambaŭ ekŝatis tiun mildan, delikatan homon. Kiam li ekprenis nian manon kelkfoje, la larmogutoj de la dankemo brilis en liaj okuloj. Li dankis nenion. Li sciis, ke post la okazintaĵoj estus komike diri tion: dankon. Nur kelkfoje, kiel li rigardis sur nin, kiel li klopodis plifaciligi nian ŝarĝon, en tio estis io infanece sincera kaj entuziasma. Laŭprofesie li estis desegnisto. En Afriko! Ĉu ĝi ne estas kortuŝa?
17
Maroko estas la urbo de la grandurboj, celo de la plej multe da karavanvojoj, ĝi superis eĉ la rekordon de la voĉbruo kaj tumultado, ĝenerale kutima en Afriko. Kompreneble mi ne povis iri en la hotelon Negrié. Mi krozis ĉirkaŭ ĝi, fidante la rankontiĝon. Dume mi spertis kun malagrabla surprizo, ke nia persona priskribo pendis sur la trunko de ĉiu dua palmo, anoncante kun grandegaj ciferoj, ke tiu ricevos dekmil frankojn, kiu transdonos nin al la polico vive aŭ morte. Mi povas aserti, ke mi havis tian senton, kvazaŭ iu estus satmanĝinta buteron, poste li estus trinkinta botelon da sirupo. Mi aĉetis ĵurnalon. Jen tio estis skribita en ties mezo, sed per sufiĉaj grandaj literoj: “Ankoraŭ nenia informo estas pri la trompista kapitano kaj pri liaj kunuloj el Saharo.” Malpli granda subtitolo: “La fuĝintoj iris tra Gebel-Sagro al granda Atlaso.” La plej malgranda titolo: “Ili traŝoviĝis tra la blokadringo de la militistaro ĉe Bu Malem.” La publikaĵo arde kritikas la afrikan instancon, ke ili ne povas kapti du vagabondojn, kiuj ridindigis la koloniojn antaŭ tuta Eŭropo. Fine oni mencias, ke la ministro pri la militaj aferoj tuj emeritigis kapitanon Donald, la promenantan komandanton de la fortikaĵo Saramra, laŭtenanto Larmier estas postenigita al Hindoĉinio, kaj la serĝenton estas degradita du rangojn. Mi konfesas, ka malvarma ŝvito ekkovris mian frunton. Tuta kontinento persekutas kelkajn vagabondojn.
Magrulo kaj Bobi elpaŝis el la vid-al-vida rapidserva restoracio.Nu, se ili nun ekvidos min ĉi tie, bedaŭrinde okazos granda sensacio. Mi fumis la cigaredon nervoze. Bobi ekvidis min, poste li komencis frapadi la kolon de mulo, staranta apud li, kvazaŭ mi ne interesus lin pli multe, ol la muro de la domo. Li diris ion al Magrulo ridetante, kaj ili reiris en la rapidservan restoracion. Ĝi estis majstra ago de sinrego, malvarmsango kaj la rapida rekono de la situacio fare de Bobi, kion li kronis per tio, ke li forigis Magrulon, kiu eble estus ekŝrikinta aŭ sveninta, kaj per tio ŝi kaŭzintus nian pereon. Bobi elpromenis kun enpoŝigitaj manoj, kaj kiam li preteriris min, li rimarkis, ke lia cigaredo ne brulas, li do petis fajron. Mi flustris nur tion:
— Gardian.
Poste ni iris plu al du aliaj direktoj. Tra la mult-centjara pordego de la urbo mi iris en la araban parton de Marakesch, kaj sur la plej granda vendoplaco de la mondo, kie la tumulto de la kameloj kaj homoj signifis la plej grandan sekurecon por mi, mi eksidis en la armena restoracio, nomata Gardian. Baldaŭ alvenis Bobi, kiu okupis lokon ĉe mia tablo, kaj ni mendis brandon. Nun mi eksciis, ke la franca kaj afrika gazetaro traktas niajn aventurojn sur la titolpaĝo du semajnojn. Ke vera blokado estas en la havenoj pro ni, ke la tuta franca polico, la ĝendarmoj kaj la militistaro persekutas nin. Kion sentis Bobi kaj Magrulo ĉiutage dum legado de la ĵurnaloj, tio estas imagebla. Magrulo ofte estis malsana dum tagoj. Laŭ Bobi tuta maroko jubileos laŭte, se ni saviĝos, ĉar nia historio pri la seĝento, kaj pri la soldatoj, metitaj en la silon estis publikigita laŭlitere. Tiel ni ĝuas popularecon sur la kolonio, simile kiel vojrabisto Aleksandro Rózsa. Tiel do Bobi certigis nin pri tio, ke okaze de nia pendumo, oni certe prikantos nin en Maroko. Nek tio trankviligis min. Mi jam estis klarvida pri tio, ke ni ne povas veni en la urbon. Ankaŭ la plano iri en la havenon Mogador ŝajnis nebla. Laŭ mia amiko, oni traesploras ĉiun sub mikroskopo, kiu forlasas la havenon, kaj krozŝipoj persekutas senkulpajn fiŝistojn ĉiutage. La sola, pala lumradio de espero estis: trapasi la limon ĉe la Rivero El Oro, kaj veturi per ŝipo plu de sur la hispanaj bordoj de Orient-Afriko. Sed kiel?
Mallonge mi rakontis mian planon al Bobi. Li tuj veturu kun Magrulo al la hispana havenurbo Diaha, ĉe la Rivero El Oro. Tie li interesiĝu pri itala ŝipo. Ni provos trapenetri ie, kaj fuĝi en urbon El Oro.
— Ĝi estos tre malfacila — diris Bobi —, nek muŝo povas trairi la landvojojn sen kontrolo.
— Filo mia, ni ne havas alian eblon! Ni tamen ne maljuniĝos inter la rokoj, kiel ermitoj, manĝantaj radikojn.
Poste ni disiĝis. Bobi ankoraŭ postkriis min afable:
— Ne timu, Fajfisto, oni faros kanton pri vi!
18
Kuprokapulo sidis proksimume kvaronhoron kun krucitaj kruroj, kiel grandega hinda idolo. Li eĉ fumis. Li apenaŭ legis la ĵurnalojn. Li akceptis sian sukceson en la ĵurnaloj kun la indiferenteco de gravuloj. Poste kun Bremont ni kredis tion serioze, ke li freneziĝis, ĉar li komencis studi la kronikon foje de la borso, foje de la sporto, fine li restis ĉe la lasta, baldaŭ li faris mallongan prelegon pri la blecoj de la sporto per biciklo.
— Infanoj miaj, la edukiteco, bedaŭrinde, perfekte venenis kaj malbonigis vian cerbon. Vi certe ne povas bicikli…
— Mi ja ne scias, kiel ĝi apartenas al la temo, sed mi longtempe estis kurknabo en Parizo, kvankam vi estas tute imuna, rilate la venenon de la edukiteco, mi volonte biciklos kun vi vetante je mono, se vi volas.
Nia idolo ekspiris profunde, fermis siajn okulojn kaj turnis sin al Bremont.
— Ĉu vi, malfortika protektato nia? Ĉu vi estas sperta pri io alia, ol desegnaĉi homajn fizionomiojn?
Evidentiĝis, ke Bremont edukiĝis en Nederlando, kie ĉiu biciklas.
— Ĉar mi pensis pri tio — diris Kuprokapulo enpensiĝinte — kiel mi legas ĉi tie, ke komenciĝis la randa biciklokonkurso de Meknes tra Marakesch ĝis Nun kaj reen, mi pensi pri tio, ke ni povus partopreni ĝin. Kiel bela estus, se en la kulmino de nia populareco, ni gajnus ankaŭ biciklokonkurson!