158459.fb2 Skandalo en Bohemio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

Skandalo en Bohemio - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

“Al Klotilda Lotmano de Saksa-Meningino, la dua filino de la Reĝo de Skandinavio. Vi sciu pri la striktaj principoj de ŝia familio. Ŝi mem estas tute diskreta. Eĉ ombro de dubo pri mia konduto finis la aferon.”

“Kaj Irena Adlero?”

“Ŝi menacas sendi la foton al ili. Kaj tion ŝi faros. Tion mi scias. Vi ne konas ŝin, sed ŝi estas tre insista. Ŝi havas la vizaĝon de la plej bela virino, kaj la menso de la plej rezoluta viro. Prefere ol mi ediziĝas al aliulino, estas neniu limo al ŝia penado – neniu.”

“Ĉu vi estas certe ke ŝi ne jam sendis la foton?”

“Mi certas.”

“Kaj kial?”

“Pro tio ke ŝi menacas sendi kiam la fianĉiĝon oni anoncos. Tio okazos la venantan lundon.”

“Ho, ni ankoraŭ havas tri tagojn,” diris Holmso kaj oscedis. “Tio estas bonŝance, ĉar mi devas trakti du gravajn aferojn intertempe. Kompreneble via Moŝto restas en Londono, ĉu ne?”

“Certe. Mi loĝas ĉe Hotelo Langamo[17] sub la nomo grafo de Kramo.”

“Do mi sendos noton al vi por informi vin pri mia progreso.”

“Jes ja. Mi atendos.”

“Do rilate al la mono?”

“Laŭ via plaĉo.”

“Absolute?”

“Mi diras al vi, ke mi donus unu el la provincoj de mia regno por reakiri tiun foton.”

“Kaj la nuntempaj elspezoj?”

La Reĝo eligis ledan sakon de sub sia mantelo kaj prenis surtable.

“Estas 300 pundoj da ora moneroj kaj 700 da monbiletoj,” li diris.

Holmso skribis kvitancon sur paĝo de sia notlibro kaj transdonis al li.

“Kaj la adreso de la sinjorino?” li demandis.

“Briona Loĝejo, Avenuo Serpentino, Arbaro de Sankta Johano.”[18]

Holmso notigis. “Unu alia demando,” li diris. “Ĉu la foto estas mezformata?”[19]

“Jes.”

2

Je la tria precize, mi atingis Bakerstraton, sed Holmso ne jam revenis. La luigantino informis min ke li foriris la domon iomete post la oka atm. Mi sidiĝis apud la fajro, tamen, kaj intencis atendi lin kiom ajn longe li forestas. Mi jam profunde interesiĝis pri lia enketo, ĉar kvankam estas neniu el la makabraj kaj strangaj elementoj rilate al la du kazoj jam raportitaj,[20] tamen la naturo de la kazo kaj la alta rango de lia kliento donis apartan karakteron. Vere, aldone al la naturo de la kazo kiun li tiutempe enketis, mi ĝoje observis la lertecon kaj rezonadon per kiu li majstras la aferon, kaj kiel rapide li malimplikas la plej profundajn enigmojn. Mi estis tiel alkutimita pri liaj sukcesoj ke la ideo pri lia ebla malsukceso neniam eniris mian kapon.

Estis preskaŭ la kvara antaŭ ol oni malfermis la pordon, kaj ĉifone vestita, ebrie aspekta kaj malneta grumo kun vangoharoj kaj kun flamruĝa vizaĝo eniris la ĉambron. Mi kutimiĝis al la alivestaĵoj de mia amiko, sed mi devis trifoje rigardi antaŭ ol mi certis ke estas vere li. Li kapsignis kaj malaperis en la dormĉambron, de kiu li eligis post kvin minutoj vestita per tvida kompleto kaj dece aspekta kiel kutime. Li enpoŝigis la manojn, etendis la krurojn kaj ridegis kelkajn minutojn.

“Nu, vere!” li kriis, kaj li ridis tiom multe ke li devis antaŭenkliniĝi sur la seĝo.

“Kio okazis?”

“Estas tro komika. Mi certas ke vi neniam divenas tion, kion mi faris ĉi-matenon.”

“Mi ne povas imagi. Mi supozas ke vi gvatis la kutimojn kaj eble la domon de f-ino Irena Adlero.”

“Jes ja; sed la sekvaĵo estas tre nekutime. Tamen mi rakontas al vi. Mi foriris la domon iomete post la oka ĉi-matenon kiel nedungita grumo. Estas mirindaj simpatio kaj kamaradeco inter la ĉevalularo. Estu unu el ili kaj vi konas ĉion. Mi rapide trovis Brionan Loĝejon. Estas neta ekskvizita vilaeto kun ĝardeno malantaŭe, sed la du etaĝa domo estas tuj apud la vojo. Ĉuba seruro[21] sur la pordo. Granda salono dekstre, bone meblita, kun altaj fenestroj preskaŭ ĝisplanke, kaj tiuj absurdaj anglaj fenestro-seruroj kiujn eĉ infano povas kroĉe malŝlosi. Malantaŭ estas neniu rimarkinda, krom ke oni povas atingi la koridorofenestro per la supro de la remizo. Mi ĉirkaŭiris kaj ekzaminis de tiu vidpunkto, sed estis nenio interesa.

“Tiam mi lante iris laŭ la strato kaj trovis, kiel mi anticipis, ke estis stalaleo en la vojeto apud unu el la ĝardenaj muroj. Mi helpis al la ĉevalservistoj kun la ĉevaloj, kaj oni transdonis al mi du pencojn, glason da elo,[22] iom da tabako kaj tiom multe da informo kiom mi povas deziri pri f-ino Adlero – ne necesas diri pri informo rilate al iom multe de ŝiaj najboroj, pri kio oni igis min aŭdi, kvankam mi tute ne interesiĝis.

“Kaj kion pri Irena Adlero?” mi demandis.

“Ho, ŝi allogis ĉiujn el la viroj en tiu kvartalo. Ŝi estas la plej delikata homo, kiu portas kufon sur tiu ĉi planedo. Tion diris ĉiu el la Serpentina stalalearo. Ŝi vivas kviete, koncerte kantas, foriros je la kvina ĉiutage kaj revenas precize je la sepa por vespermanĝi. Malofte ŝi foriras je alia tempo, krom kiam ŝi kantas. Ŝi havas nur unu vizitanton, sed li ofte vizitas. Li estas malhela, bonaspekta kaj vigla. Li neniam vizitas malpli ol unufoje ĉiutage kaj ofte dufoje. Li estas s-ro Godfreo Nortono de la Interna Templo.[23] Ĉu vi vidas la avantaĝo de ŝoforo kiel konfidenculo. Li veturigis lin hejmen kelkfoje de la Serpentina stalaleo, kaj bone scias pri li. Kiam mi aŭskultis ĉion kion li diris, mi komencis preterpasi Brionan Loĝejon kaj pripensis mian planon.

“Tiu Godfreo Nortono estas evidente grava faktoro en la kazo. Li estas advokato. Tio ŝajnas minace. Kiel ili interrilatas la alian, kaj kiun li celas pro siaj oftaj vizitoj? Ĉu ŝi estas lia kliento, lia amiko aŭ lia amorantino? Se la unua ŝi eble transdonis la foton al li, se la ĉi lasta estas ne tiel probabla. Rilate al tiu demando dependis ĉu mi restas ĉe Briona Loĝejo aŭ turnas mian atenton al liaj ĉambroj en la Templo. Estas delikata punkto kiu larĝigu la kampon de mia enketo. Mi petas vian pardonon, se mi enuigas vin per tiuj detaloj, sed vi devas konstati miajn problemetojn se vi komprenas la aferon.”

“Mi tre interesiĝas,” mi respondis.

“Mi pripensadis la aferon en mia menso kiam kabrioleta kabo alvenis al Briona Loĝejo kaj sinjoro salte elveturiĝis. Li estis rimarkinde belaspekta viro – malhela, kun lipharoj – evidente la viro mem. Ŝajnis ke li rapidegas. Li kriis ke la koĉero devu atendi. Li ignoris la servistino ĉe la pordo, kiel viro kiu estas tute ĉehejme.

“Li estis en la domo ĉirkaŭ duonan horon, kaj mi povas ekvidi lin tra la salonfenestroj. Li paŝis jen kaj jen, parolis ekcitiĝeme kaj svingis la brakojn. Mi ne povis vidi ŝin. Baldaŭ li eligis kaj aspektis eĉ pli agitita ol antaŭe. Li alproksimiĝis al la kabo, elpoŝigis oran horloĝon kaj mienis serioze. ‘Veturigu kiel la diablo,’ li kriis, ‘unue al Groso kaj Hankeo[24] en la Regentstrato tiam al la preĝejo de Sankta Monika[25] en la Vojo Edĝvaro.[26] Duongineon se vi tion atingos en dudek minutoj!”

“Ili tuj foriris. Mi ĵus konsideris ĉu mi devas sekvi kiam laŭ la vojeto venis malgranda landaŭo – la koĉero kun jako malbutonita kaj kravato sub la orelo, kaj li ankaŭ ŝajne nur duone pretigis la ĉevalojn kaj la landaŭon. Li haltis antaŭ la pordo kaj ŝi rapidege eniris la veturilon. Mi nur ekvidis ŝin tiun momenton, sed ŝi estas belega virino kun vizaĝo por kiu oni mortu.

“‘La preĝejon de Sankta Monika, Johano,’ ŝi kriis, ‘kaj duonpundon, se vi atingos ĝin en dudek minutoj.’

“Tio estis tro bone kaj mi ne volis mistrafi, Vatsono. Mi ĵus decidis ĉu mi pli bone kuras aŭ ĉu mi ŝtelveturiĝas malantaŭ ŝia landaŭo kiam preterpasis kabo. La kabisto rigardis min dufoje kaj taksis min aĉan pasaĝeron, sed mi salte eniris antaŭ ol li povas protesti. ‘Al la preĝejo de Sankta Monika,’ mi diris, ‘kaj duonpundon se vi atingas ĝin en dudek minutoj.’ Estis dudek kvin minutoj antaŭ meztago, kaj kompreneble mi certas pri tio, kio okazos.

“Mia kabisto rapide veturigis min. Mi opinias, ke mi neniam vojaĝis tiom rapide, sed la aliaj alvenis antaŭ mi. La kabo kaj la landaŭo kun ŝvitemaj ĉevaloj staris antaŭ la pordo kiam mi alvenis. Mi pagis kaj rapide eniris la preĝejon. Estis neniu tie, krom la paro kaj surplise vestita kleriko, kiu ŝajne protestis al ili. Ili staris kune antaŭ la altaro. Mi lantis laŭ la flanknavo kiel alia lantemulo kiu vagade eniru preĝejon. Subite al mia surprizo la triopo turnis kaj alfrontis min kaj Godfreo Nortono kuregis en mia direkto.

“‘Dank’ al Dio,’ li kriis, ‘Vi taŭgas. Venu! Venu!’

“‘Kion?’ mi demandis.

“‘Venu, ulo, venu, nur tri minutojn, aŭ ne estas laŭleĝe.’[27]

“Li preskaŭ trenis min ĝis la altaro, kaj antaŭ ol mi konstatis, mi murmuris respondojn kiujn oni flustris en mian orelon, kaj mi certigis aferojn pri kiuj mi sciis nenion, kaj ĝenerale helpis en la geedziĝo de Irena Adlero, fraŭlino, kaj Godfreo Nortono, fraŭlo. Ĉio okazis dum momento. Ambaŭ la viro kaj la virino dankis al mi, dum la kleriko ĝojbrilis. Estas la plej absurda situacio en kiu mi iam trovis min kaj mi ekridis ĵus nun kiam mi pripensis tion. Ŝajnis ke estis iu neregula pri la licenso, kaj la kleriko tute rifuzis geedzigi ilin sen ia atestanto, kaj pro mia bonŝanca apero la fianĉo ne devis ekeliri en la straton por serĉi fianĉamikon.[28] La novedzino transdonis al mi oran pundon, kaj mi intencas porti tion sur mia horloĝĉeno por memori la okazon.”

“Tio estas tute ne antaŭvidita,” mi diris; “kaj tiam kio okazis?”

“Nu, mi trovis ke mian planon oni grave menacis. Ŝajnis ke la paro tuj foriros, kaj mi devas tuj agadi. Ĉe la pordo ili foriris malsamdirekten, kaj mi foriris por formi mian propran planon.”

“Kio estas tio?”

“Mi manĝas iom da rostbefo kaj trinkas glason da biero,” li respondis kaj sonorilis. “Mi estis tro okupata kaj mi ne pensis pri manĝaĵo, kaj probable mi estas eĉ pli okupata ĉi-vesperon. Parenteze, doktoro, mi bezonos vian helpon.”

“Tio ĝojigas min.”