158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 13

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 13

XII

Jes. Li staris antaŭ la miregantaj homoj en la nigra, velure orlita vestaĵo, sur ĝi kun kvadratformaj ŝtonbutonoj, kvazaŭ li jam estus pasiginta almenaŭ kvin jarojn inter la lepruloj kaj deturninte sin kun abomeno de ĉiu plezuro de la mondo… En lia mano la glaso de ĉampano, ĵus dancinte tangon!..

Nun okazos tia skandalo kaj aresto ĉi tie, kia ankoraŭ ne estis.

Subite li levis alten la glason kaj diris per erca voĉo:

– Homoj! La memento de la pereo aperis en tiu ĉi domo hodiaŭ! Mi venis ĉi tien por esti la nevidebla mano sur la muro de la palaco de Nebukadnezar! Ekmemoru, ke la pesto skribas ĝuste tiel sur la muron inter marmorkolonoj, silkaj kurtenoj, orumitaj tapetoj, ke “mene, mene, tekel ufarsin!”, kiel sur la plej mizeran fiŝkaptistan kabanon. Mi venis por danci inter vi, por amuziĝi kun vi, ĉar eble tiel viaj surdaj oreloj ekaŭdos, viaj blindaj okuloj ekvidos la morton, kiam mi levas alten tiun damnitan pokalon…

Li altenlevis la glason de ĉampano en la konsternita silento kaj terenĵetis ĝin, lia rigardo trakuris sur la teruritaj homoj, kaj forirante li ankoraŭ aldonis:

– Mi petis la ĉampanon… por ke mi neniigu ĝin, kiel la simbolon de la peko de la mondo.

La koktelisto flustris kun superstiĉa teruro:

– Mi komprenas tion… Sed kial li petis glacion en ĝin?…

Sed nenion respondinte, la morna misiisto forlasis la danc-drinkejon kun resonegaj paŝoj.