158479.fb2
Maud adiaŭis dukon Sergius antaŭ la pordo.
– Ne timu – ŝi diris. – Mi sentas tiel, ke ni havas esperon…
– Mi… ne sentas tiel…
– Ni devas kredi tion!
– Sed la profesoro revenis hodiaŭ…
– Ĉit! Ni ne meditu pri tio, kion ni jam ne povas ŝanĝi. Bonan nokton.
La duko foriris, kaj Maud paŝis en la ĉambron. Kiam lumiĝis tie post klaketo, la junulo sidis vidalvide al ŝi, kun litotuko ĉirkaŭ lia talio, cetere li portis elegantan jakon, kraditan blanke-nigran, nur ĝiaj manikoj ŝajnis esti tro mallongaj.
– Kiel vi kuraĝis!..
– Silentu. Mi parolos mallonge, ĉar la tempo urĝas, cetere mi estas ege malsata. Tuj transdonu al mi la tranĉilon kaj la blankan tablotuketon, en kiun vi volvis ĝin.
Maud ne povis respondi.
– Ne demandu, ne klarigu, kaj faru tion, kion mi diras. Iu ekvidis, kiam vi kunportis la tranĉilon. Oni traserĉos vian ĉambron.
– Kiu… ekvidis tion?
– Mi petas vin agi rapide. Se oni trovos la tranĉilon ĉi tie, estos kapute!
– De kie mi sciu…
– Mi ne havas tempon diskuti. Vi devas kredi tion, kion mi diras, cetere vi estos perdita. Mi petas la tranĉilon!
Maud hezitis. Poste ŝi iris rapide al la fenestro kaj elprenis blankan tuketon el breĉo apud la kornico.
– Jen ĝi estas. Ĉu vi ankoraŭ deziras ion?
– Nenion… Eble, se vi rakontus sen ĉiu peto…
– Mi rakontos nenion. Kredu, kion vi volas. Ĉar vi estas la murdisto, vi ne povas pensi min tro kurpa.
– Kial vi kunportis ĝin?
– Mi opiniis, ke alia homo estas la farinto, kaj mi volis savi lin… Vi… vi… kiel envenis tiel…
– Ĝi estis nur krono de la hodiaŭa nokto… Post kiam mi reportis la veston de la misiisto, mi kuris al la helika ŝtuparo por trovi mian piĵamon preskaŭ en Adama kostumo. Duon dekduo da freŝe lavitaj litotukoj estis tie anstataŭ ĝi. La piĵamo nenie! Vi povas imagi. Kion fari? Mi vindis iun litotukon ĉirkaŭ mia talio, kaj mi rapidis ĉi tien. Dume sinjoro iris dormi, kiun tri homoj nomis Vangold, akompanataj lin en sian ĉambron. Ili enlitigis lin, kaj post kvin minutoj lia vestaĵo jam pendis ekstere. Baldaŭ ili foriris. Mi prunteprenis la jakon, sed la pantalono estistro strikta. Antaŭ la ĉambro n-ro 87 mi pruteprenis paron da botoj ĝis mateno. Mi timas, ke polica oficiro havas tiujn…
– De kie vi sias, ke la tranĉilon…
– Bonan nokton – interrompis la junulo ŝin, poste, ĝustamomente, li kaptis la deglitantan litotukon kaj forkuregis.
Li subaŭskultis ĉe la turniĝejo. Vidinte, ke la aero estas pura kaj sekura, li elprenis lal ponardon eel sia poŝo kaj ĵetis ĝin malproksimen el la fenestro de la koridoro. Poste li iris al la ĉambro de Vangold kaj pendigis la jakon, kraditan blanke-nigran sur ĝian lokon.
Li rapidis. Eble en la keletaĝo troviĝas ia deponejo, kie li povas kasiĝi. Li estis ege laca. Proksimule li estis sur la teretaĝo, kiam aŭdiĝis paŝoj el la profundo, kaj iu ekkriis:
– Martiin… ĉu vi estas tiu…
Mil diabloj!
Li paŝis sur la koridoron fulmorapide kaj ekiris al la malluma restoracio.
Voĉoj:
– Nu fine, oni malfermis la pordon! Tamen kiu ŝlosis ĝin el ekstere?
– Mi ne scias – diris la pordisto…
Reen. Li rapide preterpasas la pordojn… Terure! Aŭdiĝas parolsonoj ankaŭ el la alia direkto de la koridoro.
– Mi pensis, ke vi jam enlitiĝis, Elder.
Sedlintz estas la deĵoranta polica oficiro!
– Mi aŭdis strangan bruon. Mi estas suspektema en tiu loko…
Ili tuj alvenos ĉi tien… Li estas inter du fajroj.
– Maartiino!.. Ĉu vi aŭdas min?
Sufokiĝu!
Senpere apud li troviĝas la pordo n-ro 20. La ĉambro de la itala virino! Mallaŭta zumkantado kaj klaketo de ŝuoj aŭdiĝas el interne. La parolsonoj proksimiĝas.
Li frapetas sur la pordo.
– Envenu!
Li paŝas en la ĉambron n-ro 20, kaj li staras vidalvide al la Sicilia vidvino, kiu portas kimonon kaj gapas buŝmalferme.
– Ĉu vi… estas tiu?
– Pardonon – respondas la sinjoro en piĵamo, vestita per ununura kravato kaj ĉirkaŭvindita per litotuko, – sed vi invitis min…
– Vi diris, ke… estas fasto… kaj…
– Jam ne estas… Pasis la dekdua horo. Post noktomezo ni jam havas sabaton.
– Mi petas pardonon, sed… vi tiom strange aspektas tiel…
– Nur ĉi tie. Ĝi estas la ornato de la misiista ordeno, fleganta la leprulojn. Mi surhavis ĝin je via honoro: blanka jupo, nigra kravato… kaj altaj lakbotoj. Oni tre estimas tiun eksteraĵon en Hindio.
– Interese… Sed mi jam estis enlitiĝonta… Ne gravas! Deturnu vin, dum mi alivestos min…
Li turniĝis dorse al ŝi kaj staris antaŭ la fenestro. Sinjorino Relli iris malantaŭ la faldeblan vandon kaj vestis sin. Elveninte, ŝi mire vidis, ke la misiisto ne estas en la ĉambro. Kvazaŭ li estus forfluginta tra la malfermita fenestro.
Ĝi okazis tiel.