158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 21

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 21

XX

Sinjoro Elder… Benissima! Vi vere estas diablo kaj ankaŭ anĝelo samtempe.. – kriis la vidvino, kaj antaŭ ol kiu ajn povintus malhelpi ŝin, rapide kliniĝinte, ŝi kisis la manon de la ĉefinspektoro.

– Sed sinjorino…

– Silentu… Kaj ŝi paŝis al Lindner. Ho! Vi terure stulta infanhomo! Hontu! Vi tre timigis min… Mi neniam estus kredinta, ke vi povas mensogi tiel! Hontu!

La maljuna, dika infano eksidis anime rompita.

– Mi mortigis lin… – li provis balbuteti.

– Sufiĉe! Stulta homo! Doktoro Ranke estis mortpikita el dorsdirekto je la gorĝo, kaj ne je la ventro!

– Kion signifas tio, Elder?

– Ke la tapiŝo gravas. Kiu forportis ĝin kaj kien? La sangospuro estis sur ĝi.

– Sed…

– Koncerne sinjoron Lindner, mi pensas, ke parto de lia konfeso estas vera. Doktoro Ranke serĉis Maud Borckman-on, sed li ne sciis, ke ŝi jam transloĝiĝis el la ĉambro de sinjoro Lindner. Sindjoro Lindner diris, ke la virino loĝas en alia ĉambro. Kaj…

– Kaj? – demandis la kapitano.

– Bonvolu respondi, sinjoro Lindner! – Avertis lin Elder. – Ĉiu vorto gravas.

La artisto denove estis la iama, senpova figuro.

– Mi mensogis antaŭe… Mi opiniis, ke la sinjorino estas suspektata… Mi decidis…. surpreni tion sur min…

– Stulta, maljuna infano! – kriis la vidvino.

– Mi petas silenton – interrompis la kapitano. – Ĉu vi do volas aliigi vian konfeson?

– Jes.

– Kio okazis inter vi kaj la doktoro?

– Mi diris al li, ke la antaŭa gasto transloĝiĝis, mi ne scias, kien.

Tiam la doktoro petis mian permeson telefoni al la pordisto. Mi konsentis kaj malsupreniris en la halon. Poste venis en mian kapon, ke la doktoro ne ŝlosos mian ĉambron, kaj mia ĉiu mono estas en la ŝranko. Reveninte mi renkontiĝis kun la sinjorino, kiu sendis min por sia retikulo. Kiam mi denove alvenis en mian ĉambron, mi trovis ĉion en ordo.

– Ĉu la tapiŝo ankoraŭ estis sur ĝia loko?

Lindner pensadis. Li frotis sian frunton…

– Mi ne memoras… Vere mi ne memoras…

– Mi ne komprenas, la tapiŝo kial estas tiel grava – interrompis la kapitano. – Ĉiuokaze mi ordonas laŭ la konfesoj…

– Pardonon pro la interrompo – diris Elder, – sed mi ŝatus, se la pridemanditoj transirus en po unu najbaran ĉambron, por ke mi diru ion.

– Bone, sed bedaŭrinde mi devas ĉiumaniere aresti vin laŭ viaj konfesoj…

– Mi timis tion – diris Elder malgaje.

– Mi petas vin, sinjoro kapitano… – balbutaĉis Lindner.

– Silentu Enrico! – diris sinjoriino Relli aplombe. – La vero estas niaflanke, kaj mi fidas tiun detektivon. Li estas multe pli saĝa ol la kapitano, kaj li ne permesas ridindigi la policon. Pronto! Mi diris tion. Faru al mi tion, kion vi volas.

La kapitano paliĝis ĝis sia okulblanko.

– Vi, bedaŭrinde trompiĝos rilate la ĉefinspektoron. Sedlintz, Ulrik, konduku la sinjorinon kaj sinjoron Lindner en sian ĉambron. Ili ne rajtas paroli unu kun la alia, kaj starigu gardiston antaŭ ilian pordon.

– Ĉu Vangold? – demandis Elder. – Ĉu li rajtas libere iradi? Li ne havas alibion, kaj la krimobjekto…

– Prave, eĉ sinjoro Vangold estas grave suspektebla, ni prenos ankaŭ lin sub domicilan gardon…

– Krome duko Sergius kaj Maud Borckman – daŭrigis Elder senindulge. – Pluraj atestantoj vidis ilin sur la koridoro, kaj nek ili havas alibion!

La kapitano perpleksiĝis. Li jam vidis, ke tiu homo denove logis lin en kaptilon.

– Ni pridemandos ilin – li respondis rezolute, – kaj se necese, ni arestos ilin. Ĉiu suspektato estas arestebla dudek kvar horojn…

– … Se ni devus supozi ilian fuĝon. Sed nun eĉ katido ne povus foriri nerimarkite.

– Vi eraras! Ankaŭ sinjorino Villiers malaperis senspure. Sedlintz, bonvolu iri.

– Bravo, detektivo! – diris sinjorino Relli forirante.

– Sinjoro ĉefinspektoro! – diris la kapitano severe. – Vi akiris informojn dum la esplorado, kiujn vi prisilentis, kaj vi uzis tiujn teatre. Mi rekonas viajn eksterordinarajn kapablojn, sed tiu konduto estas rompo de la disciplino.

– La sinjoro kapitano petis min ne miksiĝi en la esploradon. Mi nun faris tion nur tial, ke mi gardu la policon de malagrabla skandalo.

– De kia skandalo?

– Vi arestis tri homojn ĝis nun. Tiumaniere vi devas aresti ankoraŭ du personojn. Resume kvin. Kvin respektataj homoj, el kiuj nur unu povas esti la farinto, do kvar personoj postulos kontentigon, kvarope ili protestos en la ĵurnaloj… Kaj juste.

– Kiuj estas la du aliaj personoj?

– Duko Sergius kaj Maud Borckman.

– Ni pridemandos ili. Konceptisto Ferguson iru por venigi ilin. Markheit ekstaris.

– Mi ne deziras interveni en la aferon de la polico, sed mi opinias, ke Elder volas fari bonon. Estas superflue provoki skandalon, dum ni ne scias certan.

– Dum ni ne scias, kien foriris sinjorino Villiers, ni devas aresti ĉiun sespektaton. Bedaŭrinde, la sanitara servo ne donas sufiĉan garancion… – li aldonis, direktante pikon al Markheit.

– Ni devas akcepti tion – diris Elder ĝemante. – Kvankam laŭ mi sinjorino Villiers ne forlasis la hotelon…

– Kiel vi pensas tion?!

– Ĉar kiu volas forlasi la hotelon, tiu ne provas kontrabandi leteron per subaĉeto, sed tiu mem kunportas ĝin.

– Mi akceptas tion! Tiuokaze eĉ hodiaŭ ni traserĉos ĉiun ejon, ĉambron kaj angulon.

La duko elvenis kun Maud. Sergius jam estis en smokingo, li preparis sin por tagmanĝi. Li detiradis siajn blankajn gantojn trankvile.

– Sinjorino Relli kaj sinjoro Lindner vidis vian ekscelencon sur la koridoro, kie okazis la murdo, senpere post la krimo.

– Sur la koridoro… jes… Mi venis kun fraŭlino Borckman, al la ŝtuparo.

– Ĉu vi ne rimarkis ion suspektindan?

Li respondis trenate.

– Mi aŭdis bruon el la ĉambro n-ro 70, en kiu loĝis Vangold, sed mi sciis, ke li estas malsupre en la restoracio…

– Kaj?

– Mi lasis Maud-on sola por momento ĉe la ŝtuparo, mi reiris por rigardi ĝin… – Li hezitis.

– Kaj vi malfermis la pordon – diris Elder.

– Estis tiel… – Li denove silentis.

– Kion vi vidis?

Li diris tre mallaŭte:

– Mi vidis blankharan homon… Mortpikitan.

– Tio konfirmas la konfeson de sinjorino Relli – kapjesis Elder, – iu malfermis la pordon, post kiam ŝi portis la kadavron de Ranke en la ĉambron n-ro 70.

La kapitano frapetis sur la tablo per plumingo.

– Mi daŭrigos la pridemandon.

– Pardonon…

– Kion vi faris poste?

La manoj kaj la voĉo de la duko tremis.

– Mi diris… al fraŭlino Borckman, ke ŝi iru en sian ĉambron… ankaŭ mi iros en la mian… Tiel ni ne miksiĝos en la aferon… Ĉu estas permesate peti glason da akvo?…

– Jen bonvolu… – Konceptisto Ferguson komplezeme verŝis ĝin…

– Dankon…

– Ĉu dume vi renkontiĝis kun iu? – demandis la kapitano.

– Sinjoro Lindner venis sur la ŝtuparo.

– Ĉu poste?

– Mi atendis, dum fraŭlino Borckman iros en sian ĉambron, kaj ankaŭ mi reiris en la mian…

Maud pale rigardis la baraktadon de la rompiĝema, maljuna homo.

– Bonvolu iri en la najbaran salonon – diris la kapitano kaj mansignis al la reveninta Sedlintz, ke li sekvu Sergius-on.

La maljunulo ĵetis maltrankvilan rigardon sur Maud-on ĉe la sojlo.

– Nur iru trankvile – diris la knabino.

La duko eliris kun mallevita kapo.

– Ĉu vi estas Maud Borckman?

– Jes.

– Ĉu privatulino?

– Ne. Mi estas la asistantino de profesoro Decker.

– Kiel?

– Kial vi miras pri tio?

– Sed… vi ne scias… ke tiu homo, kiu agonias pro bubona pesto, estas profesoro Decker?!.. Akvon… ha… rapide… konjakon… kuŝigu ŝin sur la sofon.

Ĉar Maud sterniĝis, kvazaŭ ŝi estus mortinta, aŭdinte la vortojn de Markheit.