158479.fb2
… Maud revenis.
– Li malsuprengrimpis tra la fenestro. Ĉu vi vundis lin?
– Ne. Li havis revolveron. Mi ĝojis, ke mi povis saviĝi sendifekte sur la koridoron.
– Transdonu la kajeron al mi.
– Eĉ ne pensu pri tio. Vi certe transdonus ĝin al tiu fiulo.
– Ni devas doni tion al li.
– Diable… Pardonu, sed mi estas kolera. Tiu kajero apartenas al profesoro Decker, eble li jam denuncis vin…
– Ne. Kaj li ne faros tion. Povas esti, ke li jam mortis… – respondis la knabino ĝemante.
– Nu ne diru tiaĵon.
– Profesoro Decker estas tiu homo, kiu malsaniĝis je bubona pesto, kaj la kvaranteno estas pro li.
La junulo fajfetis.
– Li estas kara, bona homo – daŭrigis la knabino. – Li certre sekvis min. Li ne volis denunci min. Doktoro Ranke eksciis de li, ke la notoj estas ĉe mi.
– Ĉu tiu kuracisto, kiun mi mortigis? – demandis la junulo scivoleme.
– Stultaĵo! Mi jam scias, ke ne vi mortigis lin. Kial vi mensogis tion?
– Mi vidis, ke vi tre ŝatus ĝin… – li konfesis sincere. – Ĉar vi pensas, ke la duko mortigis lin. Tial vi kunportis la krimobjekton: la ponardon.
– Jes… Sed tio ne gravas. Ranke volis ĉantaĝi min, kaj iu mortigis lin. Certe Borckman. Se li ne ricevos la kajeron rapide, tiam multaj homo venos en fatalan situacion… Neniu povas atendi indulgon de li…
– Se vi volas, ke mi transdonu la kajeron al tiu fripono, tiam vi devas sincere paroli…
– Ĉu vi… vi… estas la homo de la polico aŭ privata detektivo?
– Mi estas privata detektivo – li respondis senhezite, – vi do povas fidi min, mi devas eksciiĝi nur pri tio, kion mi volas.
– Eblas, ke vi mensogas ankaŭ nun.
– Mi estas kapabla por ĉio – respondis la junulo malgaje, – sed certas, ke mi volonte donus kelkajn jarojn el mia vivo, se mi povus helpi vin.
Ili longe silentis. La ekscito, la varmega, humida vetero sufoke pezis ilin.
– Mi rakontos ĉion al vi – komencis Maud. – Mi devas fari tion. Ni estas en via mano. Kaj krom ni dependas la sorto de kelkaj homoj de tio, ke vi transdonu tiun kajeron al Borckman.
Mateniĝis. Akurate, kvazaŭ la ĉielo estus funkcianta, kiel horloĝo, je la kvara horo aŭrore ĉesis pluvi. Pluvegis de la tria horo posttagmeze ĝis aŭroro. Dume la akvoamaso videble vaporiĝis en la taga varmego, kaj la atmosfero de lavoĉambrego ĉirkaŭis la insulon, kun haladzo de reŭmatismo, malario, tifo.
– Mi rakontos ĝin – interrompis Sergius. – Ĉu vi… komprenas, Maud?… Neniu povas fari tion anstataŭ mi…
Kriĉado de vekiĝinta papago rompis la silenton anstataŭ la bruo de la pluvo, kaj ombro de kelkaj senmovaj palmokronoj konturiĝis en la krepusko antaŭ la fenestro.
– Mi devenas el rusa, militista familio. Mia patro estis generalo Milenko Sergius, kiu mortis ĉe la flanko de admiralo Kolĉak. Ankaŭ mi provis fuĝi de antaŭ la revolucio, sed mi neniel povis trapasi la landlimon. Mi kaŝiĝis en Moskvo. Post multaj peripetioj fine mi aĉetis la necesajn dokumentojn ĉe „dokument-vendisto”, kiu faris personajn legitimilojn, validajn por alies nomo. Tiuj paperoj estis validaj je la nomo de Peter Borckman. Tiam mi aŭdis la unuan fojon tiun nomon. Dum la unuaj tagoj de la revolucio mia edzino sukcesis vojaĝi al Parizo kun mia fileto kaj kun kelkaj parencoj, kunportante mian tutan havaĵon. Akirinte la dokumentojn de Borckman, jam ankaŭ mi povis esperi postveturi ilin. Sed ĝi okazis ne tiel, ĉar mi renkontiĝis kun Anna Mirskaja, al kiu mi enamiĝis. Ŝi estis juna studentino. Revoluciulino. Mi konatiĝis kun ŝi kiel Borckman, dum mia kaŝvagado, kaj kompreneble mi prisilentis mian veran nomon antaŭ ŝi. Mia unu geedzeco ne estis feliĉa. Ni estimis unu la alian, kaj ni tre amis nian filon; nur tio estis ĉiu sento inter ni. Sed fine nek tio senkulpigas min, kion mi faris. Bigamio… malbela kulpo, abomeninda peko. Sed la pasio kaj la malbona geedzeco estas du fortaj instigantoj. Mi edziĝis al Anna… Ni ekloĝis en la Siberia urbo Aĉinks, malproksime de la rumora politiko de la revolucio. Naskiĝis al ni du infanoj, Maud kaj Peter. Mi vivis okaj jarojn feliĉe, el malfacila laboro. Mi utiligis mian iaman sinjoran pasion: mi ĉasis. Mi laboris al pelt-komercistoj. Anna jam sciis mian sekreton, ŝi komprenis kaj pardonis min. Jam delonge ŝi ne estis revoluciulino, sed edzino kaj patrino. Mi ne sopiris mian dukan vivon. Simple mi estis feliĉa. Iun tagon vizitis min la polica prefekto. Tiu homo estis mia plej bona amiko. Sed tiam li parolis kun mi malvarmkondute. Li diris, ke oni serĉas homon, nomitan Peter Borckman, kiu murdis kaj rabis dum la revolucio. Li estis kruela murdisto. Li metis antaŭ min liston de teruraj krimoj. Tiu Borckman estis monstro. La prefekto diris al mi, ke li lasos al mi vojon de eskapo ĝis la sekva tago. Mi rapidu! Ĉu vi povas imagi la situacion? Arestinte, mi povas nur argumenti, ke mi estas duko Sergius, iama kozaka kapitano. La filo de la malamata generalo Sergius. Certa morto. Sed oni tuj pendumos min kiel Borckman-on, kaj juste…
– Mi devis fuĝi. Mi alvenis en Ĉinion. Mia edzino malsaniĝis, ŝi jam ne povis trapasi la landlimon. Ŝi restis en Cahabarovsk kun la infanoj. Mi veturis plu. Ni proparolis, ke mi atendos ilin en Ŝanghajo. Sed alveninte en Ŝanghajon, oni liveris min en hospitalon kiel tifulon. Mi estis inter vivo kaj morto dum semajnoj. Rusa elmigrinta kuracisto rekonis min. Li tuj telegramis al Parizo. Dum konvalesko miaj unua edzino, filo, frato jam sidis apud mi… Ili trovis min. Ĉu fuĝi? Neeble. Nun mi povis ruinigi jam du familiojn, se evidentiĝos, ke duko Sergius vivas en bigamio. Mi povis fari nenion alia: skribinte ĉion al Anna Mirskaja, mi vojaĝis al Parizo kun mia familio. Mi denove estis en mia iama familia rondo. Anna estis saĝa virino kaj komprenis la situacion. Ŝi devis rezignacie akcepti ĉion ankaŭ pro niaj infanoj.
Li iomete senspiriĝis. Li ĉesis paroli kelkajn sekundojn. Nekalkuleblaj pluveroj brilegis scintilante en la leviĝanta sunradio, kaj longaj, brilantaj, glavosimilaj folioj, malsekiĝintaj, grandaj, koloraj kalikoj de hibiskusoj balanciĝis en la aŭrora blovo de siroko.
La junulo denove ekfumis cigaredon „Bruns” kaj profunde ĝemis. Li sentis la mortigan klimaton de la sezono en sia ĉiu membro.
– …Anna renkontiĝis en Ŝanghajo kun malnova, kara kolego, kun la bonkora, honesta profesoro Decker. Tiam li estis ankoraŭ fama serologo. Iam ili lernis kune en iu hospitalo de Moskvo kiel kuracist-aspirantoj. Mia dua edzino vojaĝis al Buitenzorg dank al’ Decker. La iama kolego helpis la malgrandan familion dum tiu malfacila periodo, ĝis mi povis subteni ilin el Parizo. Dumtempe mia filo, la frato de Maud, soldatiĝis al la nederlanda kolonia armeo, nun li estas kapitano. Ankaŭ mia alia filo, Ivan Sergius estas soldato. Li fariĝis franca civitano. Li rangas kiel kapitano. Anna mortis pasintjare. Ŝi estis eksterordinare bonkora, saĝa kaj forta virino… Maud heredis ŝian naturon…
… Jam komenciĝis la elvaporiĝo de la tero pro la taga varmiĝo. La sudokcidenta vento portis per malrapida ondruliĝo la hidrogenan sulfidan odoron de la marĉoj, el la interno de la insulo. En la kap-lancina siroko, la palmofolioj ekmoviĝis kelkfoje kiel tentakloj de animaloj, kaj grandegaj, purpuraj filikoj susuris antaŭ la fenestro…
– …Intertempe mi tute malriĉiĝis, ĉar aperis la teruro. Borckman! Mi ricevis lian unuan leteron en Parizo. Li petis dekmil frankoj en ĉiumonate. Li skribis mallonge nur tion, ke mi pagu la monon al la sekva ĉek-konto, cetere ĉiu ekscios, ke duko Sergius estas identa kun la rabmurdisto Peter Borckman, krome li vivas en bigamio. Ĉu vi komprenas tion? Mi devis pagi kaj silenti. Post la kulpo sekvis la terura puniĝo! Mi neniam vidis Borckman-on. Mi pagis la monon al Afrikaj, Sudamerikaj aŭ Australiaj bank-kontoj… Dum dek jaroj, kiam Borckman ĉantaĝis min, li senigis min je mia tuta havaĵo. Fine okazis tiu ĉi katastrofo…
La amara odoro de la cigaredoj „Bruns” estis sentebla en la ĉambro.
– Nun mi daŭrigos – diris Maud. Profesoro Decker prenis min al si kiel asistantinon. Li fariĝis mondfama pro liaj kelkaj seroj. Li zorgis pri ni eĉ poste. Mi laboris apud li. Li estis emociige bona al ni. Ĉi-jare li pretigis sian plej gravan seron, la „Bananoksidon”. Eble vi konas la problemon de la „banan-malsano”.
Ĉiuj osteroj de la kranio de la junulo akre doloris aparte.
– Kompreneble – li respondis langvore. – Post la detranĉo de la nematuraj bananoj la arbo malsaniĝas kaj pereas. Sed ĝi estas liverebla… nur en nematura stato… ĉar… ĝi moliĝas… kaj…
– Ĉu vi malbonfartas? – demandis la knabino.
– Tiu… sezono… mi malbone eltenas ĝin… – Li ĝemis. – Bonvolu daŭrigi.
– La sero valoras milionojn, kiu savas la arbojn de la pereo, post la rikolto de la nematuraj fruktoj. Ĝis nun neniu povis inventi tian seron. Al Decker sukcesi. Li ricevis kvincen mil nederlandajn florenojn de la ŝtato. Tiam alvenis la letero de Borckman. Li postulis, ke mi akiru la kajeron kun la priskribo de la Bananoksido, kaj mi portu ĝin ĉi tien. Mi priŝtelu la plej honestan homon, nian bonfaranton! Li konsideros tion, kiel finkompenson. Se ne, tiam… Kion mi diru? Vi konas mian patron, mia frato estas oficiro kaj ankaŭ mi… Eh… Ĝi do signifus la pereon de multaj homoj… Li skribis detalan instrukcion, mi akiru la dokumentojn el la tirkesto de Decker tiam, kiam la profesoro vojaĝos al Weltewreden, kie li partoprenos kongreson. Mi tranoktu ĉi tie sur la insulo Malgranda Lagonda, en la Grand-Hotelo, en tiu ĉambro, apud kiu loĝas neniu. Kaj mi baldaŭ ekscios, kiam transdoni la kajeron al li. Mi devis obei. Kiam alvenis gasto en la najbaran ĉambron, mi transloĝiĝis ĉi tien, dank’ al la kompatinda Lindner. Kiam vi engrimpis tra la fenestro, aŭrore, mi havis rendevuon kun la doktoro. Ankaŭ li ĉantaĝis min, ĉar la bonfida Decker rakontis al li ĉion sur la morta lito. La kompatindulo sekvis min, ke li mem aranĝu la aferon… Li estas karega, bona homo, li ne denuncis min… Kaj… li agonias…
La sufoka varmego estis neeltenebla. La ĝardeno kvazaŭ fumus, vapornubo ŝvebis super ĝi. Kaj de sur la kornico de la fenestro, lacerto gapis en la ĉambron kun pulsanta gorĝo, kiel miniatura krokodilo.
– Ĉik-Ĉokk! – diris la reptilio laŭte kaj ĝi atendis. – Ĉik-ĉokk! – ĝi kriis denove kaj malaperis el la fenestro.
Maud ekfumis cigaredon. Ili silentis.
– Mi pensas, ke vi pravas. Mi transdonos la kajeron al li – diris Felikso raŭke. Demetinte la cigaredon, li jam ŝovis sian manon en la poŝon.
Iu frapetis.
– Kiu estas tiu?
– La polico!
La fremdulo, portanta livreon malaperis en la ŝranko rapide kaj sen bruo.