158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 31

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 31

XXX

Iu frapetis.

Konsilisto Markheit paŝis en la ĉambron kun du sanitaraj soldatoj. Li estis serioza kaj diris malvarmkondute:

– Mi plenumas la lastan deziron de agonianto…

– Decker! – kriis la knabino timiĝinte.

– Jes. Li estas proksime al la morto. Lia pulso apenaŭ estas palpebla. Ĉiutage mi haltas ĉe la sojlo de la malsanula ĉambro, kaj entuziasma helpkuracisto raportas ĉion, kiu memvole estas apud li, hodiaŭ li diris, ke laŭ lia opinio, Decker ŝatus paroli, sed la pofesoro estas malforta. Li provis doni al li kamforon…

– Ĉu li tre… suferas?…

– Ĉu interesas vin, fraŭlino, en kian situacion li falis pro vi?… Ulceroj kovras lian korpon, sub liaj akseloj estas ŝvelaĵoj, grandaj kiel ovoj, lia vizaĝo apenaŭ estas videbla, lia haŭto certe bruldoloras terure malgraŭ la ŝmiro per Palmira oleo…

– Sufiĉe… mi petas… – spiregis Maud.

Sergius rektigis sin.

– Bonvolu kredi, ke unu kulpulo estas ĉi tie… Mi…

– Tiam ĝi koncernas ankaŭ vin, kion mi diras. Tiu grandanima scienculo venis ĉi tien por savi fraŭlinon Borckman de la malliberejo kaj reakiri la rajtan propraĵon de la ŝtato. Eĉ nun mortante li petis nur tion de la helpkuracisto, ke mi ne raportu pri lia konfeso, unue mi provu reakiri la priskribon de la sero mildrimede. Mi faris tion. Mi estas ĉi tie. Transdonu la kajeron al mi, kiun mi portos al Decker, kaj mi lasos vin forkuri. Se ne, tiam mi denuncos vin en la nomo de Decker…

Maud kaj la duko time rigardis unu sur la alian.

– Bonvolu kredi… La kajeron… Iu forportis…

– Vi do ne transdonos ĝin.

– Kredu min, ĝi ne estas ĉe mi… Sed se vi atendus unu tagon…

– Bone. Mi atendos unu tagon. Mi pensas, ke ankaŭ Decker farus tie. Sed poste ne estos pardono!

Li kapbalancetis kaj foriris.

– Kion ni faros? – demandis Sergius.

La knabino trspondis tre aplombe:

– Ni redonos al Decker tion, kio estas lia, kaj ni submetos nin al la sorto…