158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 32

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 32

XXXI

La kapitano kaj Elder staris en la ĉambro n-ro 102. La plafono estis tramalsekiĝinta pro la pluvo, ĝia granda parto defalis, kaj nun oni kovris la breĉon per lignotabuloj.

– Lasi tiaĵon en eleganta hotelo.

– Ne forgesu – diris Elder, – ke jam nek unu gasto restadus en la hotelo, se ne estus kvaranteno. Ili havos tempon por fari la riparajn laborojn post la ĉefsezono… Nu, kio ĝi estas?

Duone fumita cigaredstumpo kuŝis sur la planko kun ora ekstremaĵo.

„Bruns.”

– Interese. Mi opinias, ke ni devus viziti sinjoron Bruns. Ĉu vi ne pensas tiel, sinjoro kapitano?

– Mi konsentas… Sed kial oni venigis sinjorinon Villiers ĉi tien? Kaj kiu estis tiu viro, kies manon vidis duko Sergius?

– Mi havas specialan hipotezon pri la afero de sinjorino Villiers. La sola ebla solvo.

– Eventuale vi povus diri la solvon ankaŭ al mi.

– Grandlinie. Aŭ simbole. Do: ĉar se iu estas polica kapitano, tamen li povas violonludi.

– Mi rifuzas tiun aludon. Mi kutimas violonludi nur por mi mem, hejme, kaj eĉ konjekton mi ne havas, de kie vi scias ĝin!

– Pardonu, sed mi diris tion nur kiel ekzemplon. Sed mi havas alian. Kiam iu atendas sian edzinon ĉe la stacidomo, kaj samtempe alvenis ankaŭ lia bona amiko, ne estas certe, ke ili vojaĝis en la sama kupeo.

– Sed estas tre verŝajne.

– Mi tial ne diras pli multon, ĉar diri la rezulton de la esploro aŭ suspektadi, estas du malsamaj aferoj.

– Ĉu vi do havas suspektaton rilate la murdiston de doktoro Ranke?

– Jes,

– Ĉu ĝi estas ia supozo?

– Ne: mi scias, kiu estas la murdisto! Mi certe scias tion jam ek de la unua tago.

– Sed kial vi ne diras tion?

– Ĉar mi ne havas pruvaĵon. Ni iru al Bruns.