158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 33

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 33

XXXII

Bruns sidis en brakseĝo kun sulfur-flava vizaĝo, ĉirkaŭ liaj okuloj estis bluaj, profundaj faldoj. La morto! Tio venis en la kapon de Elder, kiam ili enpaŝis.

– Mi ŝatus demandi vin, sinjoro Bruns, kiam vi estis en la ĉambro n-ro 102? – demandis la ĉefinspektoro.

Bruns ĝemis.

– Kiu ĝi estas?

– Supre sur la etaĝo. Ĝia plafono estas difektita.

– Mi neniam estis tie.

– Sed tiu cigaredstumpo apartenas al via provizo.

Li rigardis ĝin.

– Ĝi estas la mia.

– Ĉu vi kutimas doni cigaredon al aliuloj?

– Jes mi kutimas. Kiu ne donas?

– Hm… Ĉu mi vidas bone, ke vi havas malbonan humoron, sinjoro Bruns?

– Vi bone vidas tion! Mi estas malsana!

– Ĉu mi povas demandi, kio estas via problemo?

– Tio ne koncernas vin. Ĉu eble ankaŭ tio apartenas al la afero?

– Ne tiel impete! – admonis la kapitano lin. – Ĉu eble se vi ŝanĝus la tonon?

– Lasu lin, sinjoro kapitano, sinjoro Bruns rajte estas incitiĝema… Ej… Kie on gurdas?…

– Ankaŭ tio estas malbenita afero – furiozis la malsanulo, – dum la tuta tago iu muzikaĉas ĉi-proksime.

Elder iris al la banĉambro, de kie aŭdiĝis la sonoj.

– Ne tie oni muzikas – diris Bruns rapide, – vidalvide en la korteto.

Elder premis la klinkon…

– Nu! – diris iu interne.

– Kiu estas tie? – demandis la kapitano.

– Hacker – respondis la koncernulo el interne. – Kion vi volas? Mi banas min.

– Ĉu vi havas gaston? – demandis Elder de Bruns.

– Jes! Ĉu eble ankaŭ al tio vi havas ion komunan? Havenlaboristo, nomita Hacker, kiu devis resti ĉi tie pro la kvaranteno. Li estas mia malnova amiko, li venas ĉi tien por bani sin kaj legas revuojn.

– Nu… bone… ne estu jam tiel kolera, sinjoro Bruns. Mi deziras paroli kun via amiko Hacker.

Bruns iris al la pordo de la banĉambro kaj piedbatis ĝin.

– He! Elvenu, sed rapide.

– Bone! Sed kial vi kriegas, vi…

– Vi ne devas fini tion! La polico estas ĉi tie.

La kapitano fingre frotis sian frunton. Langvora premo sidis sur liaj nervoj.

Estis ĉirkaŭ la kvara horo. Tuj ekpluvegos… Antaŭ la pluvo oni sentis tiel, kvazaŭ liaj nervoj hirtiĝus, kiel la haroj de kato.

La pordo de la banĉambro malfermiĝis, kaj Hacker elvenis en okulblindige multkolora piĵamo.

– Kion vi deziras – li demandis elegante kaj elprenis cigaredon „Bruns” el sia poŝo.

– Kion vi serĉis supre en la ĉambro n-ro 102? – alkriis lin Elder kolere.

– Tiu voĉtono…

– Fermu vian buŝon, ĉar mi batos ĝin tiel, ke viaj dentoj elfalos! Demetu tiun cigaredon, kiam vi staras antaŭ mi!

La vortoj de Elder efikis admirinde. La konduto de Hacker tuj ŝanĝiĝis. Li estingis la cigaredon per kutima movo de apaĉo.

– Mi petas vin… sinjoro ĉefinspektoro… mi tute ŝanĝiĝis…

– Silentu!

– Ne parolu kun mia gasto tiel – interrompis Bruns.

– Vi pravas. Venu kun mi en la lavoĉambron, nu, vi vidos, fripono, kiel draste mi traktos vin!

– Mi petas vin, sinjoro ĉefinspektoro… ni iru nenien… ĉarmi rakontos ĉion al vi… se sinjoro Bruns konsentos, ke… vi demandu min ĉi tie…

– Kompreneble… – diris Bruns.

– Bone. Sed lasu nin solaj, sinjoro Bruns, ĉar povas okazi, ke mi draste draŝos tiun sinjoron, kaj tiam mi ŝatas esti kun Hacker en duopo.

– Nu, sed…

– Vi povas elekti, sinjoro Bruns – kaj ĉiufoje, kiam li turniĝis al la amerikano, liaj voĉo kaj vizaĝo estis la plej ĝentilaj, poste turniĝinte al Hacker, li fariĝis tute mala. – Vi vidos, fripono! Mi frakasos vin! Vi jam bone konas min!

Bruns iris en la alian ĉambron. Elder ĉirkaŭrigardis kaj serĉadis ion ĉie. Fine li trovis longan zonrimenon de valizo, fald-obligante ĝin, li paŝis antaŭ Hacker-on.

– Elder… – diris la kapitano. – Vi scias, ke tio ne estas permesate dum konfesigo…

– Vidu, sinjoro kapitano! Hacker apartenas al mia divizio, ĉar la havena polico konsistas el la membroj de la kriminala grupo. Tie ni havas kontakton kun tute aliaj homoj, ol ĉe la sanitara grupo. Mi povas paroligi tiun Hacker-on nur tiel…

– Mi petas vin… sinjöoro ĉefinspektoro… Mi konfesas, ke mi estis tie… antaŭ la restoracio… Sed ne mi ŝtelis la biciklon…

– Ĉu vi do neas tion?! – diris Elder, kvazaŭ ĝi vere interesus lin. – Ĉu ne vi malmuntis ĝin?

– Tio… jam… okazis nur poste… Ŝlips diris, ke li ĉiel miksos min en tion, se mi mi malmultos ĝin… Mi do malmuntis, sed ne mi vendis ĝin… escepte la lampon kaj la transmision… ankaŭ tion… nur por groŝoj…

– Aŭskultu min, Hacker, mi jam enuis vin. Mi ŝatus, se vi transirus al angla kolonio, ke la policisto lernu ion ankaŭ tie. Tio al mi jam tre sufiĉas. Se vi promesas, ke vi malaperos porĉiam el la proksimo de Javo, mi lasas vin foriri…

– Kaj ĉu vi ne batos min?

– Tio estas alia afero. Sed ni povas paroli ankau pri tio, se vi rakontos, kion vi serĉis en la ĉambro n-ro 102?

– Tie mi vere ne…

La zonrimeno ekmoviĝis.

– Tie vere ne… estis tiel malbone… Kiam oni loĝigis min en tiun niĉon, kie la maljunulo gurdas, mi ofte… transgrimpis ĉi tien, kiam… neniu restadis en la ĉambro… Kaj mi ŝtelis… cigaredojn… Sed kontantan monon neniam. Ĉiuvespere mi elŝteliĝis el la kamero, kaj mi dormis supre en la ĉambro n-ro 102, ĉar…

– De kie vi havis ŝlosilon?

– Mi havas ĝeneralan malfermilon…

– De kie…

– Mi mem faris tion el litferaĵo… Vi diris, ke vi ne batos min!

– Mi ne diris tion. Nu, daŭrigu.

– Nur okazis tio…

– Ne mensogu! Kiel okazis, kiam virino kaj viro renkontiĝis tie…

– Mi ne…

– Kiel?!

– Mi ne neas tion. Iun vesperon fakte venis iu… Mi apenaŭ povis kaŝiĝi en la ŝranko. Mi vidis neniun, nur la iradon mi aŭdis. Poste iu frapetis. Venis ankaŭ virino…

– Kion ili parolis?

– Malmulte. La viro diris tion, sed tre kolere: „Kion vi volas de mi?” La virino kolere, siblante respondis: „Mi mortos… Se Arturo ekscios, li mortigos vin… Kaj nun ne eblas fuĝi…” La viro demandis: „Ĉu vi volas monon?” La virino: „Ne!” Vi malfruis al ĉio, fiulo! Ĉu vi pensis, ke vi povos forlasi min nur tiel! Ĉu? Mi oferis min… Mi malamas Villiers-on…”

– Ĉu poste?

– Mi aŭdis nenion.

– Vi! Ne mesogu, ĉar…

– Mi aŭdis nenion.

Elder konis la krimulojn, apartenantajn al li. Li sciis, ke Hacker prisilentas ion, sed li sciis eĉ tion, ke li neniam rakontos tiun aferon, ĉar li mem implikiĝus en malagrablaĵon.

– Per kio vi ĉantaĝis tiun Bruns-on?

– Mi ne…

– Atentu, kion vi diras!

– Mi neas nenion. Mi kaŝe venis ĉi tien por manĝaĵo. Nuda homo batfaligis min. Kiam mi rekonsciiĝis, Bruns ankoraŭ ronkis, kaj mi ĉirkaŭrigardis… mi… trovis leterojn… de sinjorino… en iu… tirkesto…

– Vi! – Elder kaptis lian gorĝon kaj skuis lin. – Fripono! Vi mensogis!

Sed Hacker silentis. Elder denove sciis, ke ĉio estas vana. Nun li ne parolos, ĉar tio estus denunco. Kaj tiulo prefere lasas sin mortbati…

– Nu, atentu min, fiulo! Matene kaj vespere vi anonciĝu ĉe mi en la kontoro, kaj se vi preterlasos ĝin iun tagon, mi arestos vin. Ĉu vi komprenis?

– Mi komprenis tion, sinjoro ĉefinspektoro!

– Ni povas iris, sinjoro kapitano.

Kiam la aero fariĝis pura kaj sekura, Bruns denove aperis.

– Diru, vi, hirudo, kiel mi povus liberiĝi de vi – li demandis kolere, kaj ĝemante ekfumis cigaredon.

– Neniel – respondis Hacker. – De nun mi deziras vivi bone. Vi estas kontrabandisto de armiloj. Tia homo enspezas multe da mono. Vi povas subteni bonvolan ĉantaĝiston. Ĉu vi havas manĝaĵon?

La langvora homo, simila al buĉisto malgaje ĝemis.

– Mendu ĉe la kelnero, kion vi volas. Fripono.

Hacker ne ĉagreniĝis pro la ofendo.

– Diru sinjoro Bruns – li demandis, – kian problemon vi havas, ke vi konstante ĝemadas.

– Tio ne koncernas vin. Ĉu vi komprenas? Manĝu kaj dormu, kaj lasu min trankvila… Vi ne longe ekspluatos min. Mi vivos maksimume kelkajn semajnojn.

– Ankaŭ ĝi estas io. Mi scias, ke mi ne havos laboron ĝis emeritiĝo. Sed kial vi ne vivus plu?

– Ĉar mi mortos.

Ankaŭ Hacker ekfumis cigaredon.

– Se via vizaĝo ne estus tiel langvora kaj flava, oni kredus, ke vi estas fortikulo.

– Iam… mi estis tio… Antaŭ nelonge. Mi komercis kun piratoj kaj rabistoj. Al tio estas bezonata io. Nun jam fermu vian buŝon kaj lasu min trankvila. Ankaŭ mi ne scias, kial mi toleras vian ĉantaĝon, kiam iu malbenis min, kaj nun jam al mi estas kapute…

– Sed se ne, tiu letero signifos por vi dek jarojn en la malliberejo, kiun mi ŝtelis el via skribotablo…

Ili silentis por iom da tempo.

– Tiu sezono vere estas terura – murmuris Hacker. – Mi maljuniĝas… Antaŭe… mi fajfis pri la siroko…

Kaj li glutis kun amara mieno…

– Nun jam lasu min trankvila, kaj manĝegu, se vi volas – diris la dika homo per raŭka, plorinda voĉo. Sed Hacker denove viŝis sian ŝvitkovritan frunton.

– Ne… mi jam ne havas apetiton…

– Kion vi sentas? – interesiĝis Bruns.

– Kvazaŭ mia verto estus premata…

– Ankaŭ mi sentas same, kaj miaj piedoj estas malvarmaj, miaj manoj estas malsekaj. Multaj punktetoj saltadas antaŭ miaj okuloj por momento.

Hacker paliĝis.

– Ĉu eblas, ke… la malbeno… estas infekta?

– Mi ne pensas…

– Ankaŭ mi… sentas tiel, kvazaŭ mi estus… malbenita.

– Tio facile povas okazi – respondis bruns. – Se mia malbeno infektas…