158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 35

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 35

XXXIV

La mucida odoro de la malsekiĝinta mortelo estis sentebla en la neloĝata ĉambro pro la enfalinta muro. Li rapide eniris en la banĉambron kaj malfermis la akvokranon. La varma akvo plaŭdegis. Eĉ tiu superba sento, ke li banos sin, ne solvis la amaran guston en lia buŝo kaj lian malbonfarton… Io okazis al li. Nek la kokono bongustis al li, kvankam li jam longe ne manĝis. Li ĵetis ties duonon tra la fenestro. Li elmetis ĉion el sia poŝo sur seĝon. La ĝeneralan ŝlosilon, la sapon kaj la inkrustian razilon kun la surskribo „Sidney Crick”. Poste li banis sin, kaj sidante en la bankuvo, li ŝmiris sian vizaĝon per la razkremo. Poste li staris antaŭ la spegulon kaj komencis razi sin. Apenaŭ li razis iun sian vangon, kiam la ŝosilo ekgrincis en la seruro… Iu venas! Li retroiris malrapide, trankvile al la fenestro, en la mano kun la sapo kaj la kremo. Li kaptis la ĝeneralan ŝlosilon de sur la seĝo. Lia vestaĵo estas malproksime, sur hoko, apud la muro…

– Jen tiel!.. Metu la tapiŝon tien, ĉar ĝi tute ne troviĝas en tiu ĉi ĉambro. – diris Wolfgang. – Kaj vi ne devas paroli pri tio, venontjare ni purigos ĝin.

– Kial estas tiu malbela makulo sur la tapiŝo?

– Botelo da brando verŝiĝis sur ĝin. Hontu. Vi nur devintus demandi Bruns-on. Li tuj diris, ke li ĵetis la tapiŝon en la komodon…

Felikso malpeziĝis. Ili ne venos ĉi tien.

– Cetere estus pli bone meti tiun tapiŝon en la banĉambron, antaŭ la bankuvon.

Puf!

Li havis nur tiom da tempo, ke li fulmorapide paŝu tra la malranda fenestro kaj fermu ĝin, kiel li povis. Li staris en la lumkorto, du etaĝojn alte, ŝvebante inter la tero kaj la ĉielo sur ferŝtupetaro, tute nuda.

– Ĝi estas senekzempla impertinenteco! – stridis la voĉo de Wolfgang. – Iu fripono venas ĉi tien por ŝanĝi vestaĵon!.. Kaj baniĝi!.. Portu tiun aĵaĉon en la kontoron! Kaj tiu fripono, kiu ne povas doni kalkulon pri sia ŝanĝvestaĵo, tiu puniĝos! Bando! Ekiru! Rapaide!

… Ili forportis lian vestaĵon. Li staris tie kun la razilo kaj la ĝenerala ŝlosilo, kun duone barbostopla vizaĝo, en Adama kostumo.

Metinte la ŝlosilon, la razilon kaj la sapon en viŝtukon, li ligis ĝin al sia brako kiel pakumaĵon. Poste li paŝis sur la ferŝtuparon.

Komenciĝis ekscita vesto-ĉasado.

Dense pluvegis en la blinda mallumo. Li tuj tramalsekiĝis. Li ekvidis nur tri mallumajn fenestrojn. La unua, dekstre de li, same estis banĉambro. Li enpaŝis tien.

Ĝi ne estas bona. Lumo filtriĝis tra la breĉo sub la pordo, malfermiĝanta al la loĝejo. Kaj li aŭdis sonojn de parolado.

Ŝi estas la vidvino! Li tuj rekonis la aldan voĉon de sinjorino Relli.

– …Mi havis ne multe da ĝojo en mia vivo. Sed kelkfoje mi estis feliĉa, kaj eble tial ne doloras, kiam mi pensas pri tio, ke mi maljuniĝas…

La demando estas tio, ĉu vi estis bona? – diris raŭka voĉo de viro.

Mi opinias, jes… Ke nun io ŝarĝas mian konsciencon, ankaŭ ties kaŭzo estas la boneco. Mi volis peti ponsilonde via kolego, sed strange, mi ne revidis lin post du mallongaj renkontiĝoj.

– Mi ne sciis, ke ankaŭ alia misiisto loĝas ĉi tie krom mi.

– El la sama ordeno, tiuj samaj butonoj, simila velura kolumo kun griza makulo.

– Estas tre strange… Tineo ronĝis la grizan makulon en la veluron…

– Interese…

– Hm… mi infiormiĝos pri tiu stranga kolego… Kio do ĉagrenas vin sinjorino?

– Temas pri tre malgaja afero, kaj mi petas plie konsilon ol absolvon, ĉar mi erarigis ankaŭ la policon. Mi diris tion, ke mi ne konas Arturon Cocklin. Kvankam ni ofte estis kune en Singapuro.

– Kial vi neis lin?

– Ĉar… mi sciis, ke oni demandas pri li pro lia edzino… Kiu inkognite estas en la Grand-Hotelo… kaj ŝia edzo pensas, ke ŝi estas mia gasto… Ĝi tre doloras min, sed mi estas romantikulino… La virino enamiĝis al junulo… kaj ili volas fuĝi… Ŝi petis min ankoraŭ en Singapuro pruvi alibion antaŭ sia edzo, kaj mi skribu invitleteron de ĉi tie al ŝi, por pasigi kelkajn tagojn kune. Tiel ŝi povas senprobleme vojaĝi ĉi tien… Mi skribis ĝin…

– Vi malbone faris tion…

– Mi estas italino… Temis pri amo, romanco, malfeliĉa virino… De tiam mi pentis ĝin, ĉar alia virino estis ĉi tie… aki amis la junulon, sed longe kaj… kaj ŝi faris gravajn oferojn por li, ankaŭ la virino estis artistino, ŝi dancis kune kun la knabo, kaj ŝi edziniĝis al aĝa, malbelega ĉefredektoro, nur tial, por ke Doddy havu multe da mono. Temas pri sinjorino Villiers, kiu malaperis… Anticipe ŝi estis ĉe mi, ŝi ploris kaj svenis. La junulo lasis ŝin en Singapuro, pro tiu virino, kaj ŝi nun jam havas nenion, nur la maljunan, abomenindan edzon kaj… Ŝi diris, ke ŝi skribos leteron al la edzo de la alia virino, ĉar ŝi ne volas, ke Doddy forlasu ŝin…

– Inferaj, ulceraj vivoj…

– Jes, jes… nun jam ankaŭ mi scias… sed en Singapuro mi ankoraŭ vidis romantikon en ĝi. Kaj sinjorino Villiers iel fuĝis de tie ĉi… Mi ne diris al la polico, kion mi scias… ĉar tiu kulpa virino vivas inkognite en la hotelo. Ŝi luis ĉambron kiel sinjorino Hould. Ŝi volas fuĝi kun la junulo, kvankam ŝi havas belan infanon… Mi deziris rakonti tion kaj peti, helpu min: Kion mi faru?…

Felikso forgesinte pri sia situacio, staris silente en la malluma banĉambro, kie ĉiu vorto estis aŭdebla.

La konsilo de la misiisto jam ne interesis la junulon, kiu kunportis ununuran pakumaĵon sur la pojno kaj subaŭskultadis. Li paŝis sur la ferŝtupetaron por daŭrigi sian vesto-ĉasadon. Jen estas la fenestro de alia malluma banĉambro. Li enpaŝis… senbrue ŝtelumis… Li subaŭskultis… Li malfermis la pordon de la ĉambro kaj timeme staris sur la malvarmaj kaheloj…

Alia ĉambro estis alirebla el la malgranda salono, kiun apartigis kurteno. Iu ĵus ekfunkciigis gramofonon…

Miss Otis regrets she is

Inable to lunch today

– Finu tion abomenindan muzikadon – diris blonda, diketa virino en vespera robo.

Hillers, la laktokremaĵ-fabrikisto kaj lia edzino loĝis ĉi tie. El la supera sociklaso de Usono.

– Ne diru al mi, Mae, kion mi faru… – kaj li zumkantis, dume li malligis sian fark-kravaton.

– Hontu! Kion pensas la personaro pri mi! Vi flirtas kun la ĉambristino. Usona miliardulo!

Hillers fajfis, depreninte sian jakon, li metis ĝin sur la apogilon de seĝo. La virino haste kaptis de sur sia hararo diamanta kapornamon, valorantan mult-dekmil dolarojn kaj ĵetis ĝin al la gramofono.

– Raspondu al mi!.. – ŝi kriĉis vulgare, ofende. – Mi ne estas via hundo. Ĉu vi scias?!

Hillers ekfumis cigaredon kun indiferenta vizaĝo.

– Ne kriadu, mi petas – li respondis tedite, – vi ne estas en la aŭtomata bufedo.

– Fia kanajlo! Se ne plaĉis al vi, ke mi estis mend-kelnerino, kial vi ne edziĝis al riĉulino. Sed kiu edziniĝus al kriisto. Kiu kriegas antaŭ foiraj budoj kun farunkovrita vizaĝo… Eĉ nun vi estas tio, kio vi estis: foira vendisto! Malgraŭ viaj milionoj!

Hillers zumkantante streĉis sian horloĝon. La gramofonon muzikis:

Miss Otis regrets she is

Inable to lunch today

La virino ĵetis vazon sur la plankon, kaj ŝia pufa, velkanta, ŝminkita, pupa vizaĝo deformiĝis pro la kolero.

– Ĉarlatano! Kriisto! Rekulpiĝanto! – ŝi kriĉis.

– Bonvolu ne fari skandalon – diris Hillers mallaŭte, – ĉar…

– Ĉu vi batos min?!.. Ĉu vi povus fari tion. Pfuj!.. Kavaliro de la ĉambristinoj.

– Vidu, Mae, nun jam finu tion… Nek la ĉambristino valoras malpli, ol la ŝoforo… Mia ŝoforo. Ĉu vi pensas, ke mi estas idioto?…

– Fiulo! Kalumnianto, karcerfloro… – Kaj ankaŭ ŝi komencis malvesti sin, sed tiel, ke ŝi disŝiris la belegan, silkan robon, faritan laŭ Pariza modo, per unu movo ĝis la trunko…

…Felikso fuĝis.

La pluvo denove falis sur lin, kaj tre malproksime, obtuze aŭdiĝis malantaŭ li, tra la brueto de la pluvo:

Miss Otisregrets she is

Inable to lunch today